Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Libere falas la Folio
de Ian FANTOM  
13a decembro 2015

Libere falas la Folio

Ian Fantom

aprilo 2015, reviziita kaj ampleksigita en aŭgusto 2015, preseraroj korektitaj 2015-09-03

La retgazeto La Libera Folio [1], kiu ekde 2003 liveris al la Esperanto-mondo daŭre aktualajn novaĵojn pri la movado kaj la Esperanta komuno, nun velkas kaj ŝajne mortas. Depost la 22a de januaro ĝis aprilo ĉi-jare aperis neniu redaktora artikolo en la sekcio ’Novaĵoj’, kvankam aperas okazaj anoncoj kaj artikoloj en la persona spaco de legantoj. La nombro de trafoj ĉiumonate atingis ok mil en 2011, sed post tio ĝi daŭre ŝrumpis [2].

Tiun situacion mi decidis esplori post ricevo de enigmaj retleteroj de la redaktoro, Kalle Kniivilä, post kiam mi atentigis, la 17an de marto, pri artikolo kiun mi afiŝis en mia privata spaco[3] sub titolo ’Oni petis mian opinion pri La Londona Esperanto-Klubo. Jen ĝi !’, petante publikigon – tio signifas ke ĝi estu anoncita sur la ĉefpaĝo, kiel estas aliaj artikoloj. Anstataŭ publikigi ĝin la redaktoro fine privatigis ĝin, tiel ke nur homoj kun pasvorto – kaj supozeble nur mia pasvorto – povas legi ĝin. La redaktoro respondis, "dankon pro atentigo. mi preferus, ke vi publikigu vian artikolon aliloke". Mi respondis, "eble mi tion faros, sed kial vi ne volas publikigi ĝin en La Libera Folio ?". Li respondis, "ĉar mi ne havas sufiĉan tempon okupiĝi pri libera folio, tie aperas preskaŭ nenio propra lastatempe, kaj mi ne volas, ke ĝi iĝu nur forumo por diskputo". Supozeble per ’diskputo’ li volis diri ’diskuto/disputo’.

Kaŝis skandalojn

Tio estis por mi enigma, ĉar la vorto ’nur’ en "mi ne volas, ke ĝi iĝu nur forumo por diskputo" estis nenecesa ; jam antaŭe li malvolonte publikigis miajn artikolojn, kaj en du okazoj li rifuzis. La unua rifuzita artikolo, kiun mi afiŝis en 2008-05-24, titoliĝis ’Britoj kaŝe diskutis pri raŭmismigo’. La unua alineo tekstis : "En interna raporto de Esperanto-Asocio de Britio de 2001 evidentiĝis kiel la dungita Direktoro estis influa en la moviĝo de la asocio en la direkton de raŭmismo, sen la scio de la membroj. En la raporto estis ankaŭ asertite, ke la asocio ’ne plu estas membra asocio en la kutima senco’ ". La dua rifuzita artikolo, afiŝita en 2011-04-12 titoliĝis ’Wells reelektiĝis post subpremo de la opozicio’, kaj ties unua alineo tekstis : "Profesoro John Wells reelektiĝis kiel Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio la dekan de aprilo , malgraŭ publikigo en ilia gazeto EAB Update de polemika financa [grafikaĵo], subpremita dum pli ol kvin jaroj. Kiel rivala kandidato mi estis rifuzita la rajton alparoli la membrojn por klarigi la situacion". Ambaŭ rifuzitaj artikoloj temis pri subpremitaj informoj. La redaktoro ne donis kialon, ke li ne volas tion publikigi, kaj neniu neis la eltrovitajn informojn. La ĵus rifuzita artikolo pri La Londona Esperanto-Klubo simile malkaŝis informojn ne ĝenerale konatajn, kaj simile, neniu informo en tiu artikolo estis kontestita.

La manko de intereso, kaj kelkfoje eĉ la negativa intereso, rilate al tiom kernaj aferoj de la movado delonge perpleksigis min. La 13an de januaro, 2006, mi eĉ sendis al la redaktoro ĉiujn el miaj 12 esplorraportoj pri la kolapso en membraro de Esperanto-Asocio de Britio depost 1992, kiujn mi kompilis dum mi faris plentempan esploron pri la afero en 2005 ĝis 2006. En mia akompana letero al Kalle mi klarigis, kiel la membronombroj ekfalis en 1992 en rekta linio kun konstanta perdo de 80 membroj jare, kaj ke esploro pri tio estis laŭ la posten-reklamo por la nova Direktoro de Evoluigo unu el la tri ĉefaj respondecoj, por kiuj la membroj supozis, ke ili pagas. Tiun taskon li tamen ne plenumis. En mia letero mi skribis, "En la sama periodo, la sekretario, Eric Walker, daŭre provis atentigi kaj diskutigi pri la temo, sed dum siaj tri jaroj kiel sekretario, kvankam ne protokolsekretario, li ne sukcesis enigi la temon eĉ unufoje en la tagordon. ’Estas kvazaŭ ili ne interesiĝus’, li diris al mi antaŭnelonge". Mi skizis pri la malantaŭkulisa tiranado kiu okazas en tiu Estraro, kaj finis per : "Mi havas impreson ke estas kvazaŭ mi traktas kun kvin klonoj de Silfer ene de la estraro, kvankam iliaj stiloj varias. Pri la motivoj mi povas nur diveni, kaj mia finraporto ne inkluzivos personajn opiniojn, sed science dokumentitajn analizojn. Tamen tutcerte tiu ĉi afero povus havi profundajn implicojn ankaŭ ekster Britio". La tuton li tutsimple ignoris.

En 2005 mi eniris la Estraron de EAB, kaj mia preferata rolo en la Estraro laŭ mia formala elektodeklaro estis restarigi la informajn servojn. Ili sciis, ke mi havis senrivalan reputacion pri restarigo kaj evoluigo de la informaj servoj en Brita Esperanto-Asocio en la sepdekaj jaroj, kaj ke mi depost tio evoluigis miajn kapablojn rilate al informado ; mi profesiiĝis pri scienca informado. En 2003 mi estis kontraktita kun EAB kiel Informa Oficisto, surbaze de tiuj spertoj, ĉar, ili diris, mi estas la sola persono havebla kun tiuj spertoj. Rapide mi ekscivolis, kial ili pagas al mi por fari tiun laboron, kiam iuj el ili ŝajnis fari ĉion eblan por obstakli la laboron. Mi eliris tiun postenon sep monatojn poste. Mi esperis finfari tiun laboron kun la aŭtoritato de Estrarano mem en 2005. Tamen la sola rolo kiun ili permesis al mi en la Estraro estis ’Esplorado’.

Kiel ajn oni interpretas motivojn, tiuj estas la bazaj faktoj. Estis do strange, ke la redaktoro de La Libera Folio, profesia ĵurnalisto, ne interesiĝis pri tio. Oni povus supozi, ke la fakto, ke la kasisto dum ses jaroj deklaris, ke la asocio perdas kapitalon dum la kapitalo fakte kreskas, havus intereson por profesia ĵurnalisto, ĉu aŭ ne tio signifas, ke la deklarita ’financa krizo’ estis pravigebla. Oni povus supozi, ke konstanta rifuzo de la Vic-Prezidanto klarigi al la Sekretario la uzon de mil pundoj jare direktitaj al persona bankokonto fare de la Kasisto, havus intereson. Oni povus supozi, ke post dek jaroj da stagno de la membronombroj ĉe ĉirkaŭ mil membroj, subita malkresko en rekta linio en 1992 povus havi intereson. Oni povus supozi ke raportita ’suspendo’ de Estrarano de landa asocio de UEA, kaj kondamnado de tiu Estrarano fare de la Prezidanto, sidanta en la prezida sidloko en Jarkunveno de la asocio, kun subteno de aliaj Estraranoj, havus intereson al profesia ĵurnalisto. Se li kredis ĉion diritan kontraŭ min li povus esti raportinta pri tiu paranoja fiulo, kiu faras senbazajn akuzojn kontraŭ siajn kolegojn, kaj brue disrompis la Estrarajn kunsidojn por malebligi al la komitato funkcii, ĝis li estis elĵetita. Kia sensacia novaĵo ! Kaj se li ne kredas tiujn aferojn, li povintus raporti la aferojn kiujn mi detaligis en miaj raportoj per citaĵoj el protokoloj, gazetartikoloj, korespondaĵoj ks, kaj analizoj de la kasraportoj. Ankaŭ tio provizus ampleksan fonton por ĵurnalismaj artikoloj. Tamen ĉion tion nia profesia ĵurnalisto preteratentis. La redaktoro de La Libera Folio eĉ ne agnoskis la pakaĵon senditan al li.

Gazeto de Koterio

Evidente la nuna tempomanko de la redaktoro estas nura preteksto. Do mi demandis, "Kio estas la vera kialo ?". Li respondis, "mi estas pagata de MI5". Mi respondis, "dankon pro via sensacia novaĵo, sed mi ne kredas. Pli verŝajne estus MI6". MI6 estas la eksterlanda milita spionservo brita, dum MI5 estas la enlanda. Mi aldonis, "Do via retgazeto, kiu celas ’sobre kaj kritike prilumi aktualajn eventojn’ persiste dum la pasintaj jaroj tenis la vere gravajn evoluojn en la mallumo, eĉ kiam antaŭ pluraj jaroj mi sendis al vi ĉiujn miajn esplorraportojn. Anstataŭe, vi gajnis reputacion pri skandaloj pri bagateloj, dum la movado kolapsas".

Laŭ Vikipedio : "La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo ’Nikola Rašić forlasis Centran Oficejon’. La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio". [4]

Tiu estis rapida laboro : unu semajno – eĉ pli rapida se oni kredas la raporton en Vikipedio pri Konstanta Kongresa Sekretario, ke li demisiis en majo.[5] Mi mem neniam ligis la fondiĝon de La Libera Folio al tiu demisio, sed al la pli frua demisio de Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro de UEA, kune kun Pasquale Zapelli kiel Direktoro de la Centra Oficejo, kaj István Ertl kiel redaktoro de la revuo ’Esperanto’ en 2001. Tiu komuna demisio okazis kun la elektiĝo de Renato Corsetti kiel Prezidanto de UEA. Pluraj kaŭzoj estis donitaj por tiuj demisioj, kaj la membraro restis konfuzita.

Por István Ertl la malkonsento kun la nova Prezidanto estis filozofia. Pri tio li skribis en Ondo de Esperanto [6], sed li komencis sian kontribuon tute nefilozofie, per : "Malofte en mia vivo mi spertis tian senton de liberiĝo kiel en tiu julie varmega Zagreba tagmezo, kiam mi, sekve al kolegoj Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli, decidis demisii kiel oficistoj de UEA. Tuj ekkirliĝis en mi ĉiaj pensoj kaj planoj, plej senformaj kaj malcertaj … sed pri unu afero mi estis certa : nia demisio nepre komprenigos al Esperantujo ke io putras en UEA". Tiu vorto ’putras’ estas forta vorto, sed tion li ne klarigas, krom por diri, ke "Corsetti bremsas la esprimliberon de la Brusela Komunikadcentro, kiun financas plejparte UEA". Mankas detaloj, same kiel mankis detaloj en la sepdekaj jaroj kiam iuj dismetis, ke Ivo Lapenna estas "diktatoreca", sen iam ajn doni ekzemplon. Tamen la unuaj 265 vortoj efektive temas pri li mem, kun esprimoj kiaj "Ho, kiel naiva mi estis !". Sed iom enigme, li daŭrigas per : "Do, ĉu ja krizo ? Jes ja. La membraro ŝrumpas, la financoj ŝanceliĝas, internaj konfliktoj daŭras. Regas estraro plejparte nekompetenta, helpata de ĝenerala direktoro daŭre novica". Ŝajne en tio li aludas al la posta Ĝenerala Direktoro, kiu evidente ne kulpis pri la demisioj. Do ĝuste kiu kulpis pri la menciitaj problemoj de UEA ?

Li daŭrigis, parolante pri "Civitano Silfer" kaj ties filozofio. "Nu, la koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas inter la plej sterilaj neologismoj de la lasta kvaronjarcento", li skribis, kvazaŭ distancigante sin de Silfer. Tamen li daŭrigis : "Mi kredas ke UEA pli facile kreskus kaj florus se la membroj vidus bone difinitajn celojn kaj disponus daŭrajn raportojn pri ties atingado. UEA devus senhezite prioritatigi iujn el siaj statutaj celoj kaj labori pri ĝuste tiuj prioritatoj. Nome, klerigi pri kaj batali kontraŭ lingva diskriminacio ŝajnas al mi la celo laŭstatuta kiu kaj helpus pli klare profili la Asocion eksteran kaj estus pli stimule inspira agmotivo ol unuavicigi la disvastigon mem de Esperanto. Tio ŝajnas paŝo for de poresperanteco al peresperanteco … Corsetti verŝajne kredas ke lia politiko ’floru ĉiuj floroj’ utilas por kuraĝigi ĉiajn iniciatojn Esperantajn, …". Do Istvan volas, ke UEA ne plu havu la celon antaŭenigi Esperanton, sed ke ĝi nur uzu Esperanton. Tiun disputon ni havis jam en 1921, kiam fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) por labori per Esperanto, kaj ne por Esperanto. Ĉu aŭ ne István pravas, tio apenaŭ estas pravigo de lia aserto, ke "io putras en UEA". Tio ŝajnas al mi esti artefarita furoro, same kiel estis iuj aliaj furoroj en la pasinteco.

La Ĝenerala Direktoro donis malsamajn kialojn pri sia demisio. En sia demisia letero, Osmo Buller skribis, "Renato Corsetti kaj Michela Lipari [Ĝenerala Sekretario] havas gravajn malkvalifikojn por siaj postenoj". [7] Li klarigis, "Kiam mi dum la antaŭa estrarperiodo daŭre insistis pri serioza traktado, mi rikoltis akuzojn pri bremsado, blokado, diktatoreco, malrespekto de la Estraro, ktp. Ĉi rilate Corsetti kaj mi tiel antagonisme malkongruas, ke tio inter la ĉefaj honorofica kaj dungita funkcioj de UEA estus fonto de daŭraj kolizioj kaj ĝenus nian laboron ankoraŭ pli ol jam okazis, kiam Corsetti estis vicprezidanto". Tio levas la demandon, ĉu Renato Corsetti pravis en siaj akuzoj. Osmo kritikis kaj Renaton kaj Michaela pro konduto, simile kiel kvin jarojn poste John Wells kritikis min pri ’konduto’ antaŭ la Jarkunveno en Britio, kaj la sama John Wells kritikis Ivo-n Lapenna pri ’konduto’ en sia eseo memore al Ivo Lapenna.[8] Kiam en 2006 la afero eksplodis en EAB, neniu paŭzis dum momenteto por demandi, ĝuste kio estas tiuj kritikoj, kaj ĉu Ian Fantom eble pravas - kaj neniu dum momenteto demandis, ĉu tio kion faras John Wells ne estas ĝuste tio, pri kio li akuzas Ian Fantom.

Osmo donis en sia demisia letero duan kialon demisii, nome, "Renato Corsetti kaj Michela Lipari morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj kontraŭ Francisco Veuthey kaj mi mem". Li donas kelkajn detalojn pri iu seksskandalo en la Centra Oficejo, sed ne sufiĉon por komprenigi ĝuste pri kio temas. La detaloj ankoraŭ restas konfidencaj ene de UEA. Do kiu el tiuj tri kialoj estis la vera kialo por tiu komuna demisio ? Kiam infano donas tro da pretekstoj li ne estas kredata. Ĉu eble la seksskandalo estis levita por kotigi la akvon ? Ĉu tiel oni sukcesas certigi, ke ĉio restos konfidenca ?

Potencbatalo

Kio estis la vera motivo malantaŭ tiuj demisioj ? Se la plendoj de Renato pravis, evidente la Ĝenerala Direktoro de UEA volis regi la asocion anstataŭ la elektitaj funkciuloj. Ŝajnis al mi tiutempe, ke la afero estas potencbatalo inter la dungito kaj la elektitoj.

Samtempe finiĝis la oficperiodo de Kalle Kniivilä kiel Estrarano de Informado, kaj jaron poste li kun István Ertl kunfondis La Liberan Folion. Evidente povus esti ligo inter la du eventoj, kaj mi scivolis, ĉu Osmo Buller havas ankaŭ rilaton kun La Libera Folio.

Problemo en la esploro pri tiu ĉi afero estas ne nur la konfidenceco, sed ankaŭ la forta sento de ’kolektiva respondeco’ ĉe la Estraranoj. Laŭ mi la protokoloj devus esti publikaj, kaj la Estraranoj sentu sin liberaj diri ekzemple, "Mi voĉdonis kontraŭ, sed la decido estas farita, kaj mi kunlaboros por ĝin plenumi". Ni, la membroj, bezonas kvazaŭan spionon, do atestanton, kiu povas raporti al ni pri eventoj en la centro de UEA. Kaj ĝuste tion ni havas. Gbeglo Koffi estis Estrarano pri Afrika Agado de 1998 ĝis 2004, kaj en sia libro ’Sub la verda bluzo’[9], eldonita de Afrika Centro Esperantista en Lomé en 2007, li rakontas iujn el siaj spertoj kaj observoj. Evidentiĝis, ke li havis similajn problemojn kun Osmo, kiujn havis ankaŭ Renato, se oni kredas la plendon de Osmo mem.

Dum la tuto de tiu periodo Gbeglo Koffi prilaboris la ideon konstrui najbaran lernejon por kompensi la mankon de edukaj organizaĵoj en Togolando, krei laborpostenojn, kaj provizi esperigan estontecon por ĉiuj infanoj.[10] En 2004 estis malfermita, en Lomeo, Instituto Zamenhof, kie ĉiuj infanoj lernas kaj uzas Esperanton.

Instituto Zamenhof, lernejo kiu instruas kaj uzas Esperanton en Lomé, Togolando, kreita de Gbeglo Koffi. Foto : Instituto Zamenhof (http://esperantofre.com/izo/)

La Afrika Oficejo de UEA tiam translokiĝis de lia hejmo al tiu lernejo. Dum la postaj jaroj la lernejo fariĝis centro, kiu gastigis diversajn Esperanto-kongresojn.

Togolanda Esperanto-Kongreso 2014 ĉe Instituto Zamenhof.

Temo : Konsciiĝo pri la uzado de Esperanto.

Foto : Instituto Zamenhof (http://esperantofre.com/izo/)

Mallonge post kiam Koffi eniris la Estraron estis plendo de iuj afrikanoj pri humiligaj bildoj de afrikanoj kompare kun eŭropanoj en iu eldonaĵo de UEA. Osmo leteris al Koffi pri tio. Koffi rakontis : "En sia letero al mi, li parolis kvazaŭ UEA estus lia propraĵo. Li akuzis min, ke mi devus defendi UEA-n. Liaj vortoj estis tiom fortaj, ke aliaj estraranoj tute ne povis reagi. Tiam mi ekkomprenis, ke Osmo tute ne respektas la estraranojn. ’Kiu regas en UEA ? Ĉu la estraro aŭ la ĝenerala direktoro ?’ ". Koffi plue rakontis pri la unua estrarkunsido en marto 1999. Li petis, ke la Estraro antaŭe kunvenu sen aliaj, kaj tion ili faris neformale ĉemanĝe. Tie Koffi demandis pri la konduto de Osmo. "Vere neniu estis kontenta pri tio", daŭrigis Koffi, "kaj eĉ en tiu tago, kiam okazis la kunmanĝo, Osmo jam ŝutis siajn humiligajn vortojn sur la prezidanton kaj vicprezidanton de UEA, ĉar ili vizitis Hagon por esplori pri proponata translogigo de CO al la sidejo de IEI. Osmo akuzis Kep [Enderby - Prezidanto] kaj Renaton [Vic-Prezidanto], ke ili neniel rajtas iri tien sen lia konsento. Ankaŭ pri tio estis diskuto ĉe la tablo".

"Neniu tiam sciis", li rakontis, "ke Osmo per estrarano spionas la tutan estraron. Kio rakontiĝis ĉe la manĝotablo, pri ĉio Osmo estis informita poste".

Koffi daŭrigis : "Komenciĝis la estrarkunsido. Jam ĉe la unua tago surtabliĝis tiu vizito al Hago, kaj mi mire trovis Esperantiston tiom malrespekte parolantan al aliaj, eĉ pli superaj ol li en la hierarkio de UEA. Tiam bolis io en mi : ’Mi tute ne povas lasi min humiliĝi’. Pluiris la kunveno, ĝis ni atingis la punkton pri Afriko. Mi estis estrarano pri Agado de UEA en Afriko. Ĉiuj sciis pri mia nepagipoveco, antaŭ ol ili elektis min, kaj certe estrarlaboroj necesigas iom da mono. La spezkontoj devas elspezi. Osmo forte kontraŭis, kaj eĉ aldonis : ’Kiam la antaŭa estraro decidis elspezi monon, mi zipis la monujon’.". Koffi klarigis, kiel Hans Bakker – kiu dum jaroj per dediĉita korespondado kaj instruado stimulis intereson pri Esperanto en Afriko - liberigis monon el iu fondaĵo, kontraŭ la volo de Osmo, kaj tiam li daŭrigis : "Reveninte hejmen post la kunsido, mi informis miajn samkontinentanojn, ke ili komprenu, ke la monon de la Fondaĵo Afriko administras nek mi, nek Hans BAKKER (tiam komisiito de UEA pri Agado en Afriko), sed Osmo Buller, kiu malpermesas la uzadon de la mono. … Kiam Osmo legis la afrikan korespondaĵon, li sakradis. … En novembro 2000 okazis kunveno en CO, kaj tiam partoprenis ankaŭ Renato. Osmo parolis kun Renato pri multaj aferoj, kaj ankaŭ pri mi. Osmo tute ne kaŝis sian intencon. Li proponis, ke aliaj estraranoj ne subtenu min, kaj tiel li povos atingi sian celon, kiun li esprimis tiel : ’… tiu ulo ne havu estontecon en Esperantujo’ ".

Hans Bakker, ’patro de Esperanto en Afriko’. Foto : Esperanto en Afriko (http://www.esperanto-afriko.org/pio...)

La intenco malantaŭ tio estas tute klara. La situacio havas paralelon kun tiu kiun mi renkontis en Esperanto-Asocio de Britio ekde kiam mi fariĝis Informa Oficisto por la asocio en 2003, sub la Direktoro de Evoluigo, David Kelso. La afero estis multe pli subtila kaj ĝentlemane, kiel oni atendus en Britio. En junio 2003 mi ĉeestis la semajnfinan kunvenon de la Estraro en Barlaston, kaj tie David Kelso, dungito de la asocio, elbuŝigis senĉesan demagogan tiradon kontraŭ la Vic-Prezidanton, David Bissett, pri lia prizorgado de la biblioteko. Mi ne malkonsentis kun la opinioj esprimitaj de David Kelso pri David Bissett ; li ja kondutis enigme, kaj ne komunikis al aliaj kion li faras, kaj nenion li ŝajnis kontroli. Li eĉ havis reputacion ke li blokas aferojn, kvankam neniu komprenis la kialon. Sed David Kelso ankaŭ implikis la volontulan bibliotekiston, sugestante, ke ĉar Bissett nenion kontrolas, povus esti, ke la volontula bibliotekisto, Geoffrey King, ŝtelas de la biblioteko. Li longe rakontis, kiel li veturis al la hejmo de Geoffrey, por savi la librojn por la biblioteko, kaj kiel Geoffrey ne volis enlasi lin. La riproĉa rakontado daŭris kaj daŭris. En unu stadio la kasisto enĵetis vorton – negravan – kaj ricevis riproĉeton de Kelso. Iom pli poste mi volis scii, ĉu David Bissett parolas honeste, aŭ ĉu li blufas, do mi enĵetis rapidan teknikan demandon, kiel de unu profesie kvalifikita bibliotekisto al alia ; li blufis. Kelso tuj riproĉis min. Ne ĉiuj Estraranoj ĉeestis, sed la cetero kiuj ja ĉeestis restis absolute silentaj. La Prezidanto dum la tuto havis iomete klinitan kapon, sed okulojn fiksitajn sur la Direktoro, kvazaŭ en submetiĝo. Estis evidentege, kiu regas aferojn en EAB.

La ideo, ke la bibliotekisto ŝtelis de la biblioteko estis blufaĵo ; li eĉ donacis sian propran librostokon al la biblioteko kiam ĝi estis en Londono, kaj poste trovis, ke li ne povas facile atingi ĝin sen por li longa kaj malfacila veturo al Barlaston. Cetere, poste la du Davidoj evidentiĝis esti plej bonaj amikoj. La tuto estis ŝarado. Pli poste mi avertis Geoffrey, ke se mi ne estus en tiu stadio aperinta, li verŝajne estus la venonta viktimo. Se jes, tio estus la fino de la Biblioteko Butler.

Kiam en 2005 mi anoncis mian kandidatiĝon por la Estraro, Kelso samtempe kandidatiĝis por bloki min. Dum la tuta jaro li provis bloki aŭ transpreni mian esplorlaboron. En kunveno la 11an de februaro 2006 la du eroj en la tagordo post la paŭzo estis prezento mia pri mia esplorado, kaj rezolucio por min riproĉi, pro tio ke mi ne pardonpetis pro la ’tono’ de demando al la kasisto ses monatojn pli frue. Kiam mi provis montri la prezenton per mia komputilo, mi trovis ke la bildo ne projekciiĝas. Dumlonge mi provis solvi la problemon. Post iom da tempo ili decidis daŭrigi pri la dua ero, la rezolucio de riproĉo. Ili kviete diskutis pri mia ’konduto’, dum mi tute silente prilaboris la komputilan sistemon. Mi ne provis interveni, ĉar estis evidente, ke la finrezulto estis jam decidita inter ili antaŭ la komenco de la kunveno. Duonhoron post la komenco de la kunveno, la Direktoro, sidante rekte kontraŭ mi ĉe la tablo, subite elkriis, "Get a bloody move on, Ian !" [en] [Feke moviĝu, Ian]. Mi jam estis staranta, kaj respondis, "Who’s running this association, you or the President ?" [Kiu regas ĉi tiun asocion, vi aŭ la Prezidanto ?] [en]. Rapide ĉio rekvietiĝis, kaj ili kviete daŭrigis sian diskuton pri mia ’konduto’. La stilo estis pli ĝentila ol tiu de Osmo Buller, sed la intenco estis sama : obstakli mian laboron, kaj certigi, ke mi ne plu havu estontecon en la asocio.

Parto de mia dokumentado montris, kiel dum la jaroj kernaj aktivuloj, aŭ homoj kun utilaj kontribuoj por la asocio, estis marĝenigitaj. Kelkaj estis tutsimple ignorataj, aliaj negative priparolataj. Unu protokolo registris, ke ili rifuzas konsideri la ideojn de unu membro, kiu cetere havis mildan kaj respektan karakteron, pro la lingvaĵo kiun li uzas, kaj ke li uzas la anglan. Parenteze, post tiu kunveno, mi trovis, ke mia komputila sako estis interŝanĝita kun tiu de mia najbaro, kaj ke la du kontaktiloj por la mikrofono kaj aŭdpeco de mia kaŝita sonregistra aparato estis interŝanĝitaj, kaj la minidisko en ĝi estis malplenigita. Mia atento ja estis dum momento forlogita per tiu elkrio. Tamen mi jam interŝanĝis diskojn en la paŭzo, kaj la unua disko malkaŝis multon.

Mi tralaboris liston de eventualaj motivoj por tia konduto, kaj fine devis konkludi, ke la sola kiu havas sencon estas, ke ili estas en koterio kiu intense strebas detrui la Esperanto-movadon de interne.

Strategio de Tensio

Koffi klarigis pri la eventoj kiuj kondukis al la demisioj en UEA jene : "Tagoj pasis, ankaŭ monatoj kaj jen alvenis la jaro 2001. Aperis la tielnomata afero F. Osmo estis akuzata transformi la CO-on al gejejo, kaj konverti CO-volontulojn al gejoj kun la helpo de sia samĉambrano-kunulo Francisko VEUTHEY. La estraro esprimiĝis pri la tuta afero. Okazis reta diskuto pri la afero, kaj tiam plurolis la estrarano spiono, Kalle KNIIVALA. Mian pozicion oni tiam konis, ĉar samseksamon oni ne konas en nia lando, do ĝi estas tabuo por ni. Necesis, ke la estraro informiĝu pri la tuta afero, kaj se tio estas vera, ĝi sankciu. Enketojn oni faris. La Direktoro de CO, Pasquale ZAPELLI, tro lojala al Osmo, siamaniere enketis, kaj informis la estraron, ke la tuta afero estas mensogo. Siaflanke, ankaŭ Kep enketis. Dume, Osmo verŝadis vortojn sur la tutan estraron, ke ĝi akceptu la rezulton de Pasquale. Ĉar Kep malkovris la verecon de la tuta afero, la estraro kondamnis ĝin per reta voĉdono". Pri la posta kunveno, Koffi raportis : "Vere tiu kunveno estis tute malfacila, ĉar ĉiuj oficistoj de CO estis tiom manipulitaj de Osmo, ke ĉiuj koleris kontraŭ la estraro. Francisko en plena kunsido insultadis la prezidanton Kep. Renato tute ne povis regi la situacion. Li tiam prezidis la kunsidon kun Michela Lipari kiel ĝenerala sekretario. Tiam eksplodis ankaŭ la afero Ledon, kiu temis pri [supozata] malbona konduto de Clay [La Konstanta Kongresa Sekretario] al ges-roj Ledon. Osmo ne povis elteni la sintenon de la estraro kaj tiel plore eksplodis, forlasante la kunvenon. La sekvo de tiuj aferoj estis lia demisio en 2001".

Interesa en tiu rakonto estas la rolo de Kalle, ĉar tio subtenas mian tujan penson, kiam estis fondita La Libera Folio, ke tiu fondiĝo povus rilati al la demisioj de 2001, kaj do ke ligita kun ĝi povus esti Osmo Buller.

Post tiuj demisioj eklaboris Trevor Steele kiel Ĝenerala Direktoro, kaj Koffi rakontis tiel : "Certe nova vento blovis en CO, ĉar Trevor estis tute alia personeco. Tio ebligus al li bone direktori se la minoj lokitaj de Osmo en la CO ne malhelpus lin. Mi tiam vidis en Trevor tute alian personecon tre homaman, kompreneman, humilan, ktp. Li forlasis la postenon sen deklaro, sed ĉiuj scias, ke estis al li malfacile elteni la minojn. Devis reveni Osmo, kiun mi bone konas. Liaj malhumiliĝo kaj humiligo revenis, kion mi jam sciis. … En printempo 2004 mi ekrilatis kun la Esperanta Civito".

Evidente UEA per sia malbona traktado de Koffi, kaj sia blokado de liaj provoj antaŭenigi Esperanton en Afriko, puŝis lin en la manojn, aŭ almenaŭ en la direkton, de Giorgio Silfer kaj lia Esperanta Civito. Diversaj el ni per retpoŝtaj grupoj provis averti Koffi pri la danĝeroj de La Esperanta Civito, inkluzive de mi mem. Johano Rapley rakontis pri siaj spertoj kiam Giorgio Silfer enplektiĝis en la aferoj de la konferencejo Kvinpetalo en Bouresse, Francio, kaj konsilis al Koffi ne fidi lin. Ĝenerale la homoj en UEA avertis lin pri La Civito. Koffi skribis : "Dum la tuta jaro venis al mi mesaĝoj, ke mi rompu kun Giorgio SILFER. Mi ĉiam respondadis klarigante, ke mi ŝatus lerni ankaŭ ĉe la Esperanta Civito, kaj ke mi havas neniun malbonan intencon. Mi petis de ĉiuj, ke ili sekvu miajn paŝojn por vidi kion mi faras tie. Neniu volis kompreni min, ĉar ĉiam venas minacoj diversaj. Mi tute ne cedis. Dume cirkuladis klopodoj diversaj por puni min pro mia kunlaboro kun la Esperanta Civito. Oficisto de CO konfesis al mi, ke Giorgio SILFER estas anatemo al Osmo, ke tiu ĉi povas neniam pardoni tion al mi. … Vere mi spitis ĉiujn minacojn kaj plukunlaboras kun la Esperanta Civito".

Do evidente Osmo puŝis Koffi rekte en la kampon de la malamiko. Certe Giorgio Silfer subfosadis la Esperanto-movadon per sia mokado de ’finvenkistoj’, sed Koffi ne partoprenis en tio ; se oni volas etikedi homojn, li estis kaj ’raŭmisto’ kaj ’finvenkisto’ samtempe, se per ’raŭmisto’ oni komprenas iun kiu tutsimple uzas la lingvon, ne iu kiu uzas la lingvon specife por subfosi la movadon, kiel faras Giorgio Silfer. Do kian intereson povus havi Giorgio Silfer en kreskigo de la afrika Esperanto-movado, pri kiu laboras Koffi, krom por subfosi ĝin ? Giorgio Silfer estis tre afabla kaj helpema al Koffi, komencante per organizo de seminario en Afriko. Koffi pluklarigis : "Pluiris tiel miaj rilatoj kun li, dum pluvenadis al mi mesaĝoj, ke mi rompu kun li. Mi tute ne povis cedi, kaj venis al mi propono por esti membro de la kortumo de la Esperanta Civito". Post hezito li fine akceptis, sed tiam pro aldona respondeco hejmlande li retiriĝis. Li pluklarigis : "Intertempe Kalle KNIIVILA sendis al mi demandojn pri Afrika Oficejo. Mi respondis al li kun kopio kaŝa al Hans BAKKER. Bedaŭrinde la kopio iris aliloken. Osmo intervenis por peti klarigojn. Kion Osmo havas en tio ĉi ? Mi tamen respondis al li. Poste klariĝis ĉio".

"Funkciis kaj eble plufunkcias la koterio Osmo-Kalle-Istvan", li skribis. Li raportis, ke Osmo liveris informojn kaj tekstojn al Kalle, kaj li kaj Ans Bakker ter-Haagen respondis demandojn de Kalle, kiu el tio kompilis sian artikolon por La Libera Folio.[11] [12]Tiun artikolon Istvan kopiis al la Komitato de UEA. Li daŭrigis, "Reagis malpli ol dek komitatanoj el pli ol okdek. Mi rilatis kun la komitatanoj por klarigi pri miaj rilatoj kun la Esperanta Civito. Plejparto de tiuj reagintaj komitatanoj komprenis min kaj konsilis min esti singarda. La celo de la koterio estis klara. Tion Osmo jam diris en novembro 2000 : ’… tiu ulo ne havu estontecon en la Esperanto-movado …’. Jen Osmo efektivigas sian planon, tordante la intervenojn de komitatanoj. La Estraro de UEA sekvis lin, ĉar plejparto de la estraro tute ne konas lian stilon. Kiu konas lin, tiuj estas Ans kaj Renato. … Jen do la estraro iras la vojon elektitan de Osmo por venĝi. Kia rankoreco …".

Tiel UEA detranĉis rilatojn kun Koffi, kaj starigis rivalan Afrikan Oficejon en Benino.[13] [14] Oni povas tiel vidi, ke la ’Koterio’ en UEA kaj la Esperanta Civito havis rilaton simbiozan, en kiu la Koterio puŝis Koffi en la kampon de la Civito, kaj tiam dismetis, ke Koffi transiris al la malamiko, tiel ke UEA fine sekvas la vojon de la Koterio, detranĉante ĉiujn rilatojn kun Koffi kaj liaj entreprenoj en Togolando, kiujn li tiom sindediĉe kaj zorge evoluigis, kune kun UEA, kaj aparte kun Hans Bakker, kiu restis ankoraŭ bona subtenanto kaj kunlaboranto kun Koffi. Tiu Strategio de Tensio sukcesis turni eĉ la plej pozitivajn kaj entuziasmajn subtenantojn kontraŭ Koffi. La rezulto estis publika disputado inter Koffi kaj Renato, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Bizare, Hans Bakker restis en estimo en UEA, dum li samtempe subtenis Koffi. Mi unue diskutis pri tiu ĉi afero kun ili en 2008, kiam Hans diris al mi, "Estas misfamigo". Tio tuj sekvis sesion ’La Estraro Respondas’ en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en 2008, kiam Koffi voĉigis siajn plendojn al la Estraro. Mi ne tiutempe persone konis lin, kvankam mi legis la raportojn en La Libera Folio pri lia enplektiĝo kun La Civito kaj iom diskutis grupe. Liaj ĵus diritaj vortoj tiutempe ne havis multan sencon al mi, sed hazarde li sidis ĵus antaŭ mi, do mi frapetis lin sur la ŝultro kaj sugestis, ke ni renkontiĝu por diskuti. Tuj poste, dum ni diskutis pri La Civito en la kafejo aliris nin Hans Bakker, aspektanta iom scivolema. Mi do klarigis, mian opinion pri la rilato inter Koffi kaj Giorgio Silfer.

La fokuso de la disputo tiutempe tamen estis la pruntedono de mono al la projekto Indianaj Dialogoj. Laŭ Koffi tion decidis Osmo, sed laŭ postaj diskuto oni asertis, ke tion decidis la Estraro. Rerigardante al la tiutempa raporto en La Libera Folio mi legis :[15]

Gbeglo Koffi restarigis ankaŭ la akuzon, kiun li en diversaj formoj ripetadis en la jaro 2006. Laŭ li, ĝenerala direktoro Osmo Buller en la jaro 2000 senrajte pruntedonis al la projekto Indiĝenaj Dialogoj 18.000 eŭrojn, kiuj neniam estis redonitaj.

Post la apero de la akuzo, la tiama estrarano de UEA pri financoj, Ans Bakker –ten Hagen, klarigis al la komitato, ke la prunto estis farita tute laŭregule, kun aprobo de prezidanto Kep Enderby kaj estrarano pri financoj, Renato Corsetti. Ŝi ankaŭ atentigis, ke pri la prunto poste estis informita la estraro, en kiu Gbeglo Koffi mem anis.

Oni povas per tiuj vortoj vidi, ke estas multe da eblecoj por diversaj interpretoj, ĉu la prunto estis laŭrajta, ĉar la Estraro estis nur "informita". La rilato inter tio kaj la kerno de la disputo restis al mi neklara, sed mia nuna interpreto estas, ke Koffi volis ekzempligi la dominan rolon de Osmo en la decidofarado, do anstataŭ meti la aferon tuj antaŭ la Estraron, unue pli-malpli decidis Osmo, kaj la Prezidanto kaj Vicprezidanto tutsimple jesis, kaj poste la cetero de la Estraranoj estis informita. Ĉu tiu decido estis laŭrajta dependas de tio kion diras la reguloj, kaj kiel oni interpretas ilin, sed la kerno de la plendo estis la troa fido kiun havas la Estraro en sia Direktoro, anstataŭ rekte decidi aferojn mem. Mi sentas, ke estas bedaŭrinde, ke tiu afero transprenis la fokuson. Ĉar neniu vere komprenis la aferon, ĝi iom turnis la homojn kontraŭ Koffi.

Mi rimarkis, ke mi mem estis menciita en la sama artikolo en La Libera Folio : "Ian Fantom el Britio kritikis la kongresajn festparoladojn, kiuj laŭ li iĝis retorika rito". Fakte mia peto estis, ke la Prezidanto mem prezentu la festparoladojn laŭ la tradicio de la asocio, por priparoli la aferojn de la asocio kaj la movado. Iu ajn leganto de la posta numero de la revuo ’Esperanto’ povus esti pardonita, se li supozus, ke la Prezidanto de UEA ne estas Probal Dasgupta, sed Humphrey Tonkin. La artikolo citis min : "La ĉi-jara festparolado estis la plej interesa elokventa stultaĵo kiun mi aŭdis, Giorgio Silfer mem ne estus povinta fari pli bone". Jes, tion mi diris - nu, mi verŝajne pli precize diris "… kiun mi iam ajn aŭdis…" – sed pro koncizeco mi ne detaligis la kialon. Ŝajnis al mi strange, ke unuflanke ili denuncas Koffi pro lia ligo kun La Civito, sed aliflanke aranĝas festparoladon kiu ŝajnis al mi intencita por subtile prepari homojn por la filozofio de Giorgio Silfer. Post la festparolado mi demandis al homoj, kion ili pensis pri la festparolado, kaj ili ĉiuj diris, ke ĝi estis bonega, sed kiam mi demandis, kion diris la parolanto, neniu el ili povis memori. La artikolo en La Libera Folio daŭrigis : "Probal Dasgupta diris, ke ĉiukaze li mem ne faru la festparoladon. – Mi estas konate nekomprenebla preleganto. Se mi komencos la kongreson, ĉiuj fuĝos". Tio devus levi la demandon, kial iu kiu deklaras sin nekompetenta alparoli la membraron estas Prezidanto. Kaj cetere mi mem devis scivoli, kiel eblas, ke universitata profesoro, kies metio estas prelegi, ne kapablas fari ĝuste tion, speciale kiam lia specialaĵo estas ĝuste lingvoj. Kiam li parolas sen notoj li ĉiam kapablas paroli en komprenebla maniero, kiel li ĵus faris. Tiom da detaletoj ne kongruis, ke mi devis fariĝi scivolema pri la kazo de Gbeglo Koffi, kiu pli kaj pli similis al mia kazo, en kiu la dungita Direktoro evidente decidis, ke mi ne havu estontecon en la Esperanto-movado.

Talpoj kaj talpidoj

Tiu tekniko ’Strategio de Tensio’ estas bone konata en la politiko, kaj ĝi funkcias. John Wells kiel Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio sukcesis en la jarkunveno de 2006 turni la tutan asocion kontraŭ min, kredigante al la membroj, ke mi prezentas grandan danĝeron al la asocio pro mia brua kritikemo kaj malbona konduto al la kasistino. La homoj estis tiom ŝokitaj, ke ili ne povis kompreni la tute simplan fakton, ke la kasisto diris malveron pri la malkresko de la kapitalo dum ses jaroj. Spertinte tion, mi povas tute bone kompreni pri kio parolas Koffi. Simile ili faris al Ivo Lapenna, prezentante lin kiel grandan danĝeron al la demokratio, pro lia ’diktatoreco’, kiam neniu povis doni al mi eĉ unu konkretan ekzemplon de kazo en kiu li agis kontraŭe al decido de la Estraro. Tion faras nuntempaj politikaj gvidantoj en la NATO-lando kontraŭ Putin, kvazaŭ ĉiuj problemoj inter Okcidento kaj Oriento ŝuldiĝas al Putin. Mi kelkfoje eĉ pensas dum la veterprognozoj, ke iam ajn oni povus kulpigi Putin pro la malvarmaj orientaj ventoj kiuj kelkfoje atingas Brition el Siberio.

Mia plej fanatika kontraŭulo en la Estraro de EAB ne estis membro de la koterio, sed uzato ; estis la Sekretario, kiu tiom emociiĝis pro tio kion diris al li pri mi la koterianoj, ke li eĉ ne volis paroli kun mi. Li ĉeestis la unuajn du komitatkunsidojn, sed mankis por la aliaj du. Li eksiĝis pro mia ’konduto’, kaj tion publikigis en la periodaĵo, kiun li mem redaktoris. Poste kiam mi hazarde renkontis lin li volis diri nur ’Foriru !’. Kaj tamen en 2011 mi sukcesis persvadi lin publikigi mian financan grafikaĵon, kiu montris, ke la kapitalo kreskegis dum la tuta periodo en kiu la kasisto insistis, ke ĝi malkreskas. Tion mi atingis nur pro tio, ke mi komprenis, ke li estas uzato, kiu neniel simpatiis kun la vera celo de la koterio, kaj estus tute ŝokita se li povus malfermi siajn okulojn kaj agnoski ke li estis dum tiu periodo en stato de mensa malakordo. En la angla ni eĉ havas vorton por tio, la jiddevenan vorton ’patsy’, kiu estas persono kiu partoprenas en komploto ne sciante la veran motivon kiun havas la interna rondo. Eble en Esperanto ni povus diri ’talpido’.

En la somera Estrara kunsido de EAB ĉe Barlaston li metis antaŭ la Estraron proponon laŭ kiu ĉio diskutita de la Estraro restu konfidenca, kun escepto de protokolitaj decidoj. Evidente tio ne estis lia laboro ; li aspektis tro senfida, kaj la vortumo tute ne estis laŭ lia stilo. Mi demandis, "Kiu verkis la tekston ?". Li respondis kviete, "Mi", kaj post paŭzeto aldonis, "Plejparte". "Kiu verkis la ceteron ?" mi demandis, turnante min al la eksa Direktoro, kiu sidis rekte kontraŭ mi. Nur altnivela ŝtatservisto kiu verkis tiajn obskuraĵojn profesie povus esti tiel vortuminta proponon por denunci al la ŝtato iun ajn Estraranon kiu komunikas al la membroj, kio okazas en la Estrarkunsidoj. Jes, denunci al la ŝtato – en Britio ! Ni rigardegis unu la alian en silento. Tiel oni uzas ’uzatojn’ por ŝajnigi, ke ĉio estas demokratie decidita.

Do la rilato inter Koffi kaj Renato estas tute facile komprenebla se oni komprenas tiujn cirkonstancojn. Sed por plene kompreni la cirkonstancojn oni devus kompreni, kiel Osmo sukcesis reveni kiel Ĝenerala Direktoro. Koffi menciis ’minojn’ – do kaŝbombojn. Mia kompreno estas, ke li volas diri, ke Osmo forprenis de la oficejo kelkajn aferojn sen kiuj lia posteulo ne povus glate funkciigi la oficejon. Tio bezonas esploron. Se ĝi estas la vero ĝi estas io por la tuta membraro, ne nur tiuj en la mezo de aferoj. Se ĝi estas pruvebla ĝi devus esti afero por juristoj kaj eventuale la polico. Ĉu aŭ ne ĝi estas la vero, la reenoficigo de Osmo ne devintus esti nura decido de la homoj en la centro de la organizaĵo. Kiam ajn iu dungito elŝturmas organizaĵon, insultante la gvidantojn, oni devas esti ege zorga antaŭ ol redungi lin. UEA estas membrara asocio, kaj laŭ mi la tuto devus esti klarigita al la membraro, kaj nur se la membraro ŝajnas akceptema, oni redungu la oficiston.

Restas demando, ĉu vere la Esperanta Civito estis tiom anatema al la Koterio kiom ĝi ŝajnis esti. Kial la Civito tiom fervorus pri antaŭenigo de Esperanto en Afriko kiam ĝi mokadas tiujn kiuj volas antaŭenigi Esperanton en la cetero de la mondo ? Dumlonge mi scivolis, ĉu tiuj homoj efektive kunlaboras kun la sama celo : por certigi, ke Koffi ne havu rolon en la Esperanto-movado.

Fumoŝirma furoro

En 2004-08-18 aperis en La Libera Folio artikolo ’Feminisma iniciato kaperita de la Civito’.[16] Ĝi komenciĝis per : "En La Chaux-de-Fonds, la ĉefsidejo de la Esperanta Civito, estis fondita nova organizaĵo kun la nomo ’Feminisma Esperanta Movado’. Al ĉiuj gvidaj postenoj estis elektitaj funkciuloj de la Civito, kaj la nova organizaĵo tuj en sia fonda kunveno petis aliĝon al la Civito. Libera Folio ne rajtis legi la statuton de la organizaĵo. ’Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj’, respondis Anna Lászay al nia peto". En 2004-10-02 aperis plua artikolo ’Redaktoro de Libera Folio iĝis ’persona non grata’ [persono ne bonvena] [17], kiu informis, "La nova organizaĵo kun la nomo Feminisma Esperanta Movado en sia unua publike disvastigita decido deklaris la redaktoron de Libera Folio ’persona non grata’. Ni publikigas la tutan deklaron de FEM". La afero fariĝis absurda artefarita furoro, en kiu Kalle aperigis foton de si mem tenante surpaperan deklaron, kvazaŭ atestilon, kiun la Civito sendis al unu el siaj gravaj ’establoj’, la manĝejo Bon’ Apetit en la sveda urbeto Lesjöfors. Mi mem komentis sub tiu artikolo, "Mi unue aŭdis la esprimon ’persona non grata’ en la Esperanto-movado en 2003, kiam mi vizitis la eksan juran konsiliston de Esperanto-Asocio de Britio, Rik Dalton. Li informis min, ke antaŭa sekretario de la asocio, Will Green, diris al li [traduko] ’Rilate al tiu komitato, vi estas ’persona non grata’, same kiel estas iu ajn kiu aktive provas antaŭenigi Esperanton’ ". Poste Rik korektis tion al ’nevidebla viro’, sed la esenco estas sama. Dum homoj kiuj provas antaŭenigi Esperanton en la movado ricevas tiun traktadon malantaŭ la kulisoj, aliaj forlogas la atenton, kreante artefaritan disputon per akuzoj de ’persona non grata’. La tuta afero eksplodis kiel ĉefskandalo de la Esperanto-movado, dum seriozaj aferoj, kiel la kolapso de la landa Esperanto-asocio en Britio post sesjara periodo en kiu la kapitalo estis kaŝita kaj do neuzebla, aŭ la subfoso de la afrika agado fare de la Ĝenerala Direktoro de UEA, restis ignoritaj. Nun ni scias, ke tiu ignorado estis plene intenca.

Devus esti nenia bona kialo, ke UEA kaj Koffi ne harmonie kunlaboru en la antaŭenigo de Esperanto en Afriko. Sed la damaĝo estas jam farita, kaj la vundoj estas profundaj.

Nun, dum UEA serĉas novan Ĝeneralan Direktoron por post la emeritiĝo de Osmo, Kalle ŝajne volas emeritiĝi de La Libera Folio. La Koterio plenumis sian funkcion. La nuna danĝero estas, ke ĝi havos influan voĉon en la enoficigo de posteuloj en la oficejo de UEA. Mia diveno estas, ke ili volas enoficigi iun kiu estas ’neŭtrala inter Raŭmismo kaj Finvenkismo’, kaj kiu subtile iom post iom emfazos la Raŭmismon. Tion ni provu eviti. Ne estus preter la limoj de frenezeco inter tiuj homoj, ke Giorgio Silfer mem dezirus transpreni la rolon.

El vidpunkto de la Koterio, La Libera Folio ne plu havas utilon, kaj restas ankoraŭ la danĝero, ke iu eĉ uzos ĝin por malkaŝi iom da vero. Ĝi devas esti mortigita, same kiel British Council fine transprenis kaj mortigis Basic English, kiam ĝi ne plu estis bezonata, kaj same kiel John Wells transprenis la prezidantecon de Simplified Spelling Society [Societo por Simpligita Literumo] kaj senarmigis ĝin ; li forigis de la titolo la vorton ’Simplified’ [Simpligita], kaj forigis la celon simpligi la literumon el la statuto, tiel ke ĝi fariĝis nura babilejo, same kiel la Esperanta Civito, kaj nun multaj Esperanto-kluboj. Ŝajne iuj volis puŝi ankaŭ UEA en tiun direkton.

Homoj kelkfoje ŝerce diras, ke ili laboras por la sekretaj servoj, sed kiam ili moke tion diras, ili havas ion por kaŝi. Kalle mem konfesis, ke li havas ion por kaŝi. Sed li ne klarigis kial li volas kaŝi tiom da veraj skandaloj, kaj anstataŭe fari furoron pri tute artefarita disputo. Se li dezirus raporti pri personoj nebonvenaj, li havus amason da skandala materialo por raporti pri Koffi kaj mi, en niaj respektivaj rondoj. Kaj pere de miaj esplorraportoj li povus esti raportinta pri aliaj personoj nebonvenaj en la lastatempa historio de la brita Esperanto-movado.

Oni devas scivoli, ĉu eĉ la Koterio kaj la Civito kunlaboris por atingi tiun rezulton, kaj ĉu ambaŭ konsistigas ’regatan opozicion’. Tiu estas tute nekredebla penso, se oni neniam antaŭe renkontis ion tian, sed tute kredebla penso se jes. Sed la plej nekredebla penso estas, ke neniam okazas komplotoj en la politiko. Ĝuste tiun ideon dismetas tiuj kiuj volas forlogi nin de tio kio efektive okazis sub niaj nazoj. Tamen diskutado pri tiu temo estas tabua, kaj pro tio la komplotoj sukcesas. La unua paŝo por renormaligi rilatojn en la Esperanto-movado devas esti forigi tiun tabuon, kaj libere babili. Mortas la Libera Folio ; vivu la libera babilo.

Postnoto

La supran tekston mi verkis en aprilo, 2015, sed pro okupiteco nur en aŭgusto mi finreviziis kaj aldonis la referencojn. Fine de julio mi partoprenis en la centa Universala Kongreso de Esperanto en Lille, Francio, kie mi rimarkis kelkajn interesajn kaj rilatajn aferojn. En la Fermo de la kongreso la Prezidanto transdonis al la Ĝenerala Direktoro emeritiĝan donacon. Ĝi estis libro pri Esperanta literaturo verkita de Giorgio Silfer kaj kuncivitanano Carlo Minnaja. Por iu kies antagonismo al Giorgio Silfer estis en tiuj rondoj ĝenerale konata, tio povus ŝajni surpriza donaco. Oni povus eĉ supozi, ke iu en tiu situacio sentus sin profunde insultita pro ricevo de libro kies aŭtoron li abomenas. La simbolismo en tio estas evidenta. Pli frue en la kongreso estis anoncita librolanĉo por tiu libro, laŭ invito de profesoro Humphrey Tonkin, ĝenerale konsiderata la plej eminenta el la gvidantoj kaj vivantaj gvidintoj de UEA. Laŭ la retejo de La Esperanta Civito, Giorgio Silfer prezentis pri la libro en la Internacia Junulara Kongreso.[18] Tiujn kongresojn organizas TEJO, la junulara sekcio de UEA. Do en du kongresoj de UEA oni bonvenigas Giorgio Silfer por paroladi, dum samtempe UEA distancigas Gbeglo Koffi pro tio ke li pretis kunlabori kun Giorgio Silfer. Kaj ĵus mi legas, la 11an de aŭgusto, en la retpoŝta grupo ’uea-membroj’ klarigon de Carlo Minnaja, ke Humphrey Tonkin ne nur invitis ilin al la kongreso kaj mem prezidis la kunvenon, sed ankaŭ, ke li eĉ estis kunlaboranto en la redaktado de la verko.

La simpatian sintenon de Giorgio Silfer al Osmo Buller ilustras la lasta alineo de tiu anonco : "Al privata rimarko pri la sukceso de la libro (kies ekzempleroj dum UK kaj IJK estis ĉiuj venditaj), la preleginto respondis citante lastatempan oficialan komunikon de UEA : ’[Prezidanto] Fettes agnoskis apreze lian [de Osmo] oficistecon tra tridek jaroj, prezentante al li florbukedon kaj la ĵus aperintan libron pri la Historio de la Esperanta Literaturo". Ĉu vere ili estas malamikoj ?

La simbolismo estas grava. Mi pensas pri iama sekretario de mia landa asocio, Will Green, kiu rifuzis ĉeesti la malfermon de la nova Esperanto-Domo en Barlaston en septembro 2002, dirante, "Mi ne deziras ĉeesti la funebrajn ritojn de Esperanto". Ion li perceptis, kion ne perceptis aliaj. Iom pli poste, iuj Estraranoj volis krei apude ’Esperantan Memor-Ĝardenon’, en kiu jam kuŝis granda betona kvinpinta stelo, kvazaŭ tomboŝtono por Esperanto. En zamenhofa tago de 2005 mi eĉ verkis poemon pri tio. La postan monaton mi aldonis : "Sed nun mi legas januare, Ke pace en memorĝardeno Nun staras nova monumento, Kun surskribita rekviemo". En Lille 2015 la Esperanto-flagoj flirtis duonmaste. Pri tio mi atentigis preskaŭ ĉiufoje kiam mi preterpasis ilin ; multaj jam rimarkis, kaj ĉiuj komprenis la simbolismon. Inter ili estis Peeter Aitai, kiu fotis, kaj tiu foto aperis en raporto en la retejo de La Balta Ondo verkita de Jukka Pietiläinen.[19] Li skribis : "Ankaŭ la Esperantaj flagoj, kiuj dum la komenca tago flirtis en pluvo kaj vento, estis hisitaj nur al duona stango, kaj mi ne estis la sola en kies kulturo tio signifas, ke iu mortis". Evidente, iu volas mortigi Esperanton.

La Esperanto-flagoj hisitaj duonmaste ekster la kongresejo de la centa Universala Kongreso de Esperanto en Lille, Francio, en 2015. Foto : Peeter Aitai (http://sezonoj.r/2015/08/uk100-7/)

Frapis min ankaŭ alia anonco en la retejo de La Esperanta Civito. Tiu estis anonco de la elekto de nova Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu finiĝis per la frazo : "Sed almenaŭ unu afero estas certa : sic transit bullerismus".[20] Laŭ mia kompreno, la latinaĵo signifas : "Tiel transiras la bulerismo". Ĝuste tion mi dumlonge timis. Ĉu bulerismo kaj silferismo estas du flankoj de la sama monero ? Se jes, tio subtenas mian tezon, ke ambaŭ partoprenas en la ludo ’Dividu kaj venku’, unu per malantaŭkulisa eksplodemo kaj la alia per ĉarmo, en ŝarada disputo, gajnante subtenantojn por ambaŭ flankoj, kiuj en tuta Afriko eterne interbatalos. Per tiuj vortoj ’sic transit bullerismus’ ni ĉiuj estu avertitaj.

Ian FANTOM.

Bibliografio

1. La Libera Folio : Sendependa Movada Bulteno (http://www.liberafolio.org)

2. ’Libera Folio skandale ŝrumpis’, Kalle Kniivilä, La Libera Folio, 2013-04-12, laste modifita 2013-04-21 (http://www.liberafolio.org/2013/lib...)

3. Privata spaco de Ian Fantom en La Libera Folio, en kiu listiĝas la titoloj de ties artikoloj (http://www.liberafolio.org/Members/...)

4. ’Libera Folio’, Vikipedio, lastfoje redaktita 2014-02-16 22:06 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Liber...)

5. ’Konstanta Kongresa Sekretario’, Vikipedio, lastfoje redaktita 2015-01-22 19:34 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Konst...)

6. ’Krizo ofte anoncas resaniĝon’, István Ertl, Ondo de Esperanto, 2003, n-ro 8-9 (106-107), (paĝoj en papera versio nekonataj), en tribuna sekcio ’Diskutrondo pri UEA en la 2a Balta Forumo’, kun invititaj kontribuoj ankaŭ de Renato Corsetti, Giorgio Silfer, Jakvo Schramm (Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT), kaj de kelkaj pluaj ĉeestantoj. (http://esperanto-ondo.ru/Ondo/106-l...)

7. ’La demisia letero de Osmo Buller’, Kalle Kniivilä, La Libera Folio, 2003-04-11, laste modifita : 2013-03-31 (http://www.liberafolio.org/2005/UEA...)

8. ’Personaj rememoroj pri Ivo Lapenna’, John Wells, en : Eseoj Memore al Ivo Lapenna, redaktis Carlo Minnaja, eldonis © www.kehlet.com, Danlando, 2001, sub aŭspicio de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, 417 paĝoj + KD, ISBN 87-87089-09-2, paĝoj 306-309 (https://www.phon.ucl.ac.uk/home/wel...).

9. ’Sub la verda bluzo’, GBEGLO Koffi, Afrika Centro Esperantista (Lomé), 2007, 87 paĝoj

10. ’Paĝoj de Enrique (V 20150326) : Instituto Zamenhof, Lomeo, Togolando’ (http://www.esperantofre.com/izo)

11. ’UEA volas reformuli la kontrakton pri la Afrika Oficejo’, Redakcio, La Libera Folio, 2005-11-01 (laste redaktita 2006-03-04 17:59) (http://liberafolio.org/2005/Agado/a...)

12. laŭ plua klarigo de Koffi en privata korespondaĵo de 2015-03-24]

13. ’Afrika Oficejo de UEA ĉesis ekzisti dum vizito de Silfer’, Redakcio, La Libera Folio, 2005-12-27, laste modifita : 2006-01-10 19:47 (http://liberafolio.org/2005/Agado/a...)

14. ’Nova Afrika Komisiono de UEA sen Gbeglo Koffi’, Redakcio, La Libera Folio, 2006-01-10, Laste modifita : 2006-01-19 21:32 (http://www.liberafolio.org/2006/afr...)

15. ’La estraro respondis prelege’, Redakcio, La Libera Folio, 2008-07-22, Laste modifita : 2008-08-03 00:21 (http://liberafolio.org/2008/roterdamo4)

16. ’Feminisma iniciato kaperita de la Civito’, Kalle Kniivilä, La Libera Folio, 2004-08-18, laste modifita : 2005-10-03 (http://www.liberafolio.org/2005/Kur...)

17. ’Redaktoro de Libera Folio iĝis "persona non grata"’, Kalle Kniivilä, La Libera Folio, 2004-04-02, laste modifita 2008-04-11, (http://www.liberafolio.org/2005/Aga...)

18. ’"Historio de la esperanta literaturo" en IJK’, HeKo 578 3-B, La Esperanta Civito, 2015-08-05 (http://www.esperantio.net/index.php...)

19. ’La jubilea kongreso : 100a Universala Kongreso de Esperanto : Lillo 25 julio – 1 aŭgusto 2015’, Jukka Pietiläinen, La Balta Ondo, 2015-08-11 (aperonta en La Ondo de Esperanto) (http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-7/).

20. ’Finfine virino kiel UEA-direktoro’, HeKo 577 7-A, La Esperanta Civito, 2015-07-31 (http://www.esperantio.net/index.php...)

Libere falas la folio Paĝo el 16 2015-09-03