Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
USSR 20 jarojn poste ...
de Danielle Bleitrach   Marianne Dunlop  
11a decembro 2015

Jen la ĝisnunaj tradukoj de la libro de Danielle Bleitrach kaj Marianne Dunlop : "USSR, dudek jarojn poste. Reveno de Ukrainujo en militon".

Danielle Bleitrach kaj Marianne Dunlop

USSR - dudek jarojn poste

Reveno de Ukrainujo en militon

Danielle Bleitrach kaj Marianne Dunlop

USSR dudek jarojn poste

reveno de Ukrainujo en militon

Monda Asembleo Socia (MAS)

Danielle Bleitrach kaj Marianne Dunlop

USSR dudek jarojn poste ; reveno de Ukrainujo en militon

Elfrancigis Roland Platteau kaj Vilhelmo Lutermano

Monda Asembleo Socia (MAS) ISBN 2015

Enhavo

Enkonduko 6

Unua vojaĝo

La vojaĝo en Krimeo en junio 2014 13

Krimeo, Donbaso kaj la du avinoj 15

1. La vojaĝo al Jalto 15

2. Sergej, la komunista ĝendarmo : kio okazis sur la Majdan-placo ? 20

Jalto kaj Jefim, la Esperantisto 26

La nostalgio ne klarigas ĉion 32

Prezoj kiel tempe de Sovetunio 33

La Homo Sovieticus, Donbaso malfermita vundo 35

La homo sovieticus ne plu faras politikon 39

El la sparko saltos la flamo de Felix Gorelik 51

Dziga Vertov, la simfonio de Donbaso kaj la kontraŭ-proleta rasismo 57

La okcidentiĝinta elito, kiu pretendas pli da scio ol entenas ĝia kapo 64

Pri la fotoj de la centra kajero kaj de la kovrilo 66

Postparolo 67

Enkonduko

Oni proponis al ni kolekti niajn vojaĝraportetojn libroforme. Unue verkit­aj por nia blogo, « Historio kaj socio »1, ili konsistis el atestaĵoj, haste skribitaj, fojfoje sur valizo en flughaveno. Tiuj raportetoj celis : restarigi la faktojn pri tio, kio estis reale okazinta en Ukrainujo dum 2014. Sed ni ne povis preteratenti ekziston de problemo, malbone solvita en la antaŭo por ni, kiel por multaj aliaj : la falon de Sovetio.

Estiĝis, dum la 1990-aj jaroj, ia intelekta kaj morala tribunalo, kiu juĝis por ni, pri kio estis, aŭ ne estis Sovetio. Ĉar ni estis tiom amintaj, kaj vizitintaj tiun landon iĝintan mita, ni decidis, Marianne kaj mi, en la jaro 2014, depostuli ian rajton je retaksado. Mi tute intence uzas la ter­minon « mita » ; ĉar la falo de Sovetio samtempis kun tio, kion Eric Hobsbawm2 diris pri la evoluo de la profesio historiisto :

« Pli kaj pli da homoj revizias aŭ reelpensas historion konforme al siaj propraj celoj. Ni travivas vastan eraon el historia mitigo […] tio, kio estas subfosita, estas la konvinko, ke la esploroj de historiistoj, bazitaj sur dokumentitaj pruvoj, agnoskitaj de la historiistaro, devas distingi la faktojn disde la fantazioj, tion kio estas vera disde tio kio ne estas vera, la realon kaj niajn dezirojn. »1

Mi rakontis aliloke tiun vesperon en Romo, kie ni trafis, Hobsbawm kaj mi, en la komploton de la gvidantoj de la IKP (Itala Komunista Par­tio), dum ili estis « ponardantaj » sian partion por aliĝi al la socialdemo­kratio. Afliktitaj, sed ne surprizitaj de tiuj evoluoj, ni piedvagis sur la forumo la tutan ceteron de la nokto babilante pri la maniero, laŭ kiu ni estis malproksim­iĝantaj disde la klarigoj profundaj pri la kialo de la aferoj. Esti suferintaj tian kontraŭrevolucion, malhelpis al ni pensi nian lokon en la mondo. Tio kondamnis pli aŭ malpli la revoluciulon al la senkompata senkulpeco de tiu, kiu plu povas agi nur mistempe. Kaj ne ekzistas pli taŭga aĝo kaj pli konvena sekso ol esti maljuna virino por plenumi tiun radikalecon. La Senhonora Maljunulino de Breĥto dum la mallonga tempo, kiam ŝi elektas vere vivi. La senartifiko de tiu, kiun aĝiĝo igas ekster intereso, la rigardo de infano, de sovaĝulo, eĉ de besto : okulo konsternita vid-al-vide la socion sensencan, kiun oni arogas pre­zenti kiel universalan modelon. Ni ja havas tempon, ni la nevideblulinoj, la virinoj de l’ aĝo, kiuj eĉ ne plu estas la « personoj de sekso ». Da ĝi restas tamen tiom malmulte al ni : tial ni povas havi la paciencon sekvi zigzagajn liniojn, reiri maltrans la misaj komencadoj de la ordinara opinio. Ekzemplo estas la maniero, laŭ kiu oni prezentis en Francujo la prezidanton Jelcin3 pafiganta al la Dumao, la rusa parlamento. Kiel tiu ago estis salutata de niaj amaskomunikiloj kiel la esenco de demokratio. Aŭ pli kiel tiuj prisilentis la militon en Moldavio, en 1992, 600 da mort­int­oj facilanime preterĵetitaj. En ĉi jaro 2014 estis ankaŭ celita ignori la kvindekon aŭ pli da mortintoj bruligitaj en Odeso … La 4.000 mortintoj en Donbaso, el kiuj plimulto da civiluloj mortigitaj fare de sia propra ukraina registaro, virinoj, infanoj, maljunuloj ekzekutitaj kun aprobo de Francujo sub akuzo de « sendependismo » ! Esti « sendependisma » do pravigas gentomurdon, de kiam ?

Ni eliris ambaŭ tra la vastaj vojoj de Orienteŭropo por fari al ni opini­on. Estis urĝa tempo sciiĝi pri kio ĉio ĉi sencis … « tra la vastaj vojoj » estas konvena esprimo, la plej multaj el niaj kunparolintoj estas hazardaj renkontitoj, multaj en la publikaj veturiloj. Ili ne estis antaŭelektitaj de iu ajn gasto deziranta ke ni aliĝu al liaj opinioj.

Necesas nun diri ion ege gravan : preskaŭ ĉiuj, kies parolojn ni rediras, parolis nur la rusan, kaj dum la dua vojaĝo denove la rusan, la moldavan aŭ la gagaŭzan lingvon. Ege grava regulo rilate la temon senartifika rigardo, rigardo tra tiu de la alia : neniam paroli angle. Tiel oni evitas renkontiĝi kun la malplimulto, kiu kredas sin partopreni en la internacia elito, kaj kies paroloj bone kongruus kun la franca revuo Courrier Inter­national (Internacia Heroldo), pli bonus diri « Okcidenta Heroldo ». Tiu semajngazeto, kiu specialigis sin pri publikigado de artikoloj el ĉiuj landoj, kondiĉe ke ilia redaktejo estu 90-elcente samopinia kun la CIA, NATO kaj EU. Ni ne estas multe pli neŭtralaj ol tia gazetaro, sed malsame ol ĝi ni ne kaŝas nian vidpunkton. Ĝi estas tiu de la loĝanto de la lando, kiu ne parolas la anglan sed la rusan. Danke al Marianne, kaj preterdire je ŝia granda surprizo, niaj intervjuoj kun ŝia samtempa tradukado kaj mia sperto de socisciencisto tiom furoriĝis, ke tiuj, kiuj deziris paroli kun ni atendviciĝis kvazaŭ antaŭ konfesejo. Sed konsciiĝu, kiom da klopodo farendas por iomete levi la netravideblan kurtenon, kiun oni sternis inter ni francoj kaj la plejan parton de la planedo : lerni la lingvon de la lando kaj frakasi al si la pugon en la kadukaj moldavaj busoj.

Mi eĉ ne sukcesas imagi tion, kion mi estus pensinta, kiam mi aliĝis al la Franca Komunista Partio, en 1956, se oni estus min dirinta ke, kiam mi estos 76-jara, en 2014, mi veturos en busoj kun skusorbiloj tiom reŭmatis­maj kiom miaj artikoj, sur la truriĉaj ŝoseoj de eksa Sovetio cele al retrovi tie la spurojn de Historio kaj de mia sufokita memoro … Ja estas stranga pasio tiu de historio, mi ne disigas ĝin de aliaj alir­manieroj kiel poezio aŭ arto. Tio egalas ĉiam al la maniero suferi pro ombroj nekonataj, ĉu Priamo kisante la manon de Aĥilo, kiu mortigis lian filon Hektoro, ĉu imagi la timegon de infano troviĝanta sub bomboj je miloj da kilometroj. Jes sed, jen : oni aroge provis ŝteli de mi tiun kunsentemon kun la homaro per inviti min forgesi la pasintecon. Ĝis tia punkto, ke mi ne kapablas bildigi al mi tion, kion estus instigintaj en mi junulina la hodiaŭaj okazaĵoj. Estis primokoj, kaj daŭre estas, kontraŭ tiuj, kiujn oni kulpigas esti nostalgiantoj de Sovetio. Tio ebligas analizi neni­on, kondamni la memoron al hipoteza juĝo de historio, pri kiu mi ankoraŭ ne scias, ĉu la buĉistoj de antaŭhieraŭ ne estas la juĝistoj de hodiaŭ. Tamen restas vigle sentata almenaŭ unu kialo de tiu engaĝiĝo : la rolo de la komunistoj dum la Dua Mondmilito, kaj la dankemo de mi sentita. La juda infanino kiu tremadis je timo sub la bombadoj, kaj kiu kiel eĥo al la ektimo de ŝiaj fuĝantaj gepatroj, plu sentas la malpeziĝon de matenruĝo kiam ŝi aŭdas la vorton Stalingrado, la vekiĝo post la premsonĝo. Kaj fine, mi estis ĉiam logata de la malproksimeco kaj de la diverseco, mi sentas min bone nur dum vojaĝo, aŭ male inter kvar muroj laborante sola tute ĉirkaŭita de libroj. Tiu rigardo tra la okuloj de aliuloj estas tiu de Montaigne pentranta la miron de la brazilaj kanibaloj fronte al niaj civiliz­oj :

« Ili vidis, ke estis inter ni homoj plenaj kaj ŝtopitaj de ĉiaj avantaĝoj kaj ke la alia duono de ili estis almozpetantaj ĉe la pordoj de tiuj ĉi, malgrasigitaj de malsato kaj malriĉo ; kaj taksis stranga kial tiu duono ĉi tie en urĝa neceso, povis toleri tian maljustecon, ke ili ne prenas la alian parton je la gorĝo, aŭ flamigas iliajn domojn. »4

Ĉio estas dirita en tiu teksto de Montaigne. Kvankam oni provis klari­gi al mi la « finon de historio », mi restis konvinkita, ke tiom longe kiom estos maljusteco ‒ kaj tiu ne ĉesas kreski dum tio, kion oni kredis esti la fino de komunismo ‒, daŭre Markso kaj lia klasbatalo restos aktualaj. Tiu perspektivo formulita de Derrida en « Fantomoj de Markso » instigis min plu veturi sur la vojoj, kiuj estis de tiam rigardataj kiel tiuj de utopio, anstataŭ rezignacii je deglitado pli kaj pli nerezistebla al la malgrandaj kompromisoj kun la Kapitalo. Sed tio, kio akirigis al mi solidan renomon de « stalinano », estis mia rifuzo fari kvazaŭ la Oktobra Revolucio neniam ekzistis. Ĉar se kelkaj konsentis konservi la utopion, ili volis ĝin purigita de ties konkreta sperto, kion mi taksis metodo abomeninda. Ne eblas ke mi aliĝu ! Kaj cetere daŭre restegis, plu sendifekta, la sento esti laborinta kun aliaj por io justa. Tiu momento restis engravurita en la artaĵoj, kiam la artistoj kaj intelektuloj de la tuta mondo pretis oferi siajn miojn por parto­preni en io, kio transcendis ilin, eĉ se ili konfesis estinti la vundo kaj la tranĉilo.

Tamen oni estis preskaŭ sukcesinta konvinki min, ke la falo de Sovetio ne estigis eĉ la plej etan provon de ribelo. Tie kuŝis la plej granda mal­bono, neniom da protesto estiĝis. Tiel oni prezentis al mi la historion. La konsento de la popoloj ekssovetiaj igis ĉiujn kapojn subenklini, la mondo tuta pasadis sub la jugon de la kapitalo.

Mi kredas ke mi neniam estis stalinano, mi ĉiam metis demandojn malpli pri Stalino ol pri la tempoj de malordoj, kiuj sekvadas tiajn regojn, kiom la degenerado de ŝtataparato estas la rezulto de aŭtokratio ? Sed samtempe mi ne povis ne demandi pri kio estus okazinta al mi, la juna judino, kaj al la tuta homaro, se dum la Dua Mondmilito, estus ĉe la povo Gorbaĉovo anstataŭ Stalino. Kaj Gorbaĉovoj nuntempe svarmas.

Mi fokusiĝis dum deko da jaroj pri kio estis naskiĝanta aŭ renaskiĝ­anta ĉefe en Latinameriko, same kiel aro de diversaj rezistadoj venintaj de la Sudo, kun instigefiko rezultiganta de Ĉinio, la kontestado al la usona hegemonio naskiĝinta en la tagoj post la Dua Mondmilito.

Mia reiro al la landoj de la eksa Sovetio okazis en 2008. Tiu estis dato kiam du enklavoj apud Kartvelio : Osetio kaj Abĥazio, rifuzis « elekti la modernecon », referante malimplice al Sovetio. Ankaŭ estis en 2008 mia renkontiĝo kun Marianne, al kiu la lingvo rusa, inter aliaj, ne havis sekret­on, kaj kiu de jaroj estis provanta konigi ke en Rusio multaj homoj bedaŭ­r­as Sovetion. Kaj ke tie estas komunistoj senpovaj sed ne senes­peraj. En 2014 okaze de la eventoj en Ukrainio ni decidis, Marianne kaj mi, ke venis tempo ekvojaĝi kaj konstrui, aŭ provi konstrui veraĵon pri la fabeloj, kiuj estis raportataj. Ni estis finlegintaj libron titolitan « La fino de la ruĝulo ». Ni opiniis, ke tiu libro estas fajroŝirmilo kontraŭ tio, kion montris la okazintaĵoj en Ukrainio : la fino de Sovet-Unio estis trudita al milionoj da homoj kiel ia perfido, kaj kelkaj ne nur sopiris tion diri, sed pretis morti por tiu realo. Jen kial Marianne kaj mi, en nia honorinda aĝo, pre­ci­pe mi, ĉar mi estas dekkelke da jaroj pli aĝa ol ŝi, ni verkis tiujn vojaĝ­ka­jerojn, por la batalantoj en Ukrainio, en Novrusio, kaj aliloke malprok­sime … Kontraŭ la faŝismo instalita meze de Eŭropo ĉar, kiel mi ne ĉesas ripeti, la eŭropa kontinento iras ĝis Uralo, kaj ĉar ne eblas silenti pri kio naziismo estas en mia memoro, same kiel sur tiuj teroj, kie social­ismo ĝin venkis unuan fojon …

Ĉar, kaj la kerna afero kuŝas en tio : Tio, kio okazis kaj okazas en Ukrainio ne estas izolita fenomeno, ni eniris en la eraon de ĉiuj danĝeroj, kaj ju pli ni konvinkiĝos pri tio, des pli estos bone por ni ĉiuj.

Danielle Bleitrach

Unua vojaĝo

La vojaĝo en Krimeo en junio 2014

Fakte estas du vojaĝoj, ĉiu daŭris du semajnojn. La unua okazis komence de la somero, en junio 2014, en Krimeo, la dua de meze de oktobro ĝis la 10-a de novembro. Memoru, komence de junio oni parolis nur pri la anekso de Krimeo fare de Putino. La malfeliĉa kaj virta Ukrainujo, ĉar ĝi elektis la demokration kaj la Okcidenton, suferis la amputadon de sia teritorio fare de sia terura najbaro, la moskva urso. Almenaŭ tia estis la fabelo rakontata al ni kaj kiu fariĝis evangelio por la vespermanĝoj en la urbo kiuj, kiel ĉiu scias, faras la opinion de la homoj kiuj gravas.

Krimeo, Donbaso kaj la du avinoj

Jam tri tagojn ni estas en Krimeo. Hieraŭ vespere, en la familio kiu gastigas nin, Marianne kaj min, ni malkovras la intervjuon de Putino al la franca televido : „Silentu, Elkabbach !” Putino apartenas al alia politika realo. Realo, kiun niaj komunikiloj volas ignori ne ĉar li estas dekstrulo – kion neniu neas –, la reprezentanto de la oligarĥaro de sia lando, sed ĉar li provas ne submetiĝi. Diri ke li estas gaŭllisto estas analogio kiu havas siajn limojn ĝuste ĉar la rusa mondo, tiu pli larĝe postsovetia kaj eŭrop-azia, estas alia.

1. La vojaĝo al Jalto

Kiel klarigi ? Sed ĝuste ni ne volas klarigi, simple kundividi impresojn kun la legantoj de nia blogo ... Merkrede ni veturis per buso al Jalto, 2 horojn kaj duono da veturo. La pejzaĝo estas mediteranea. La vetero estas belega, luma sen ke oni estu premata pro varmego. Estas malmultaj reklamoj, sed ĉie elekto-afiŝoj kiuj laŭdas la referendumon. Ĉiujn 50 metrojn la samspeca afiŝo celebras la 9-an de majo, la Venkotagon en la Dua Mondmilito. Oni vidas sur ili junajn ĝojajn soldatojn en sepia koloro ĉe la memora flanko, kaj buntkolorajn veteranojn, kun brustoj plenaj de medaloj, la samaj hodiaŭ. Kun slogano : „Dankon, avo, pro la Venko !” Du junuloj, sidantaj en la sama seĝovico kiel ni, demandas ĉu ni estas francinoj kaj kial ni estas ĉi tie. Ilia sinteno estas afabla kaj ĝentila. En la aviadilo, kiu kondukis nin de Moskvo al Simferopolo, ni estis ankaŭ alparolitaj de nia najbaro, alia junulo proksimume dudekjara, ia superdotita, kiu estis faronta staĝon pri geologio en Krimeo.

Ĉe tiuj junuloj ni malkovras la saman bezonon klarigi al ni la politikan situacion, la saman konscion pri tio ke ni ne estas informitaj kaj ke temas pri miskompreno. Kion ili esprimas, tio estas ne nur sciemo, sed la konvinko, ke kiam Eŭropo kaj la eŭropanoj ekscios la veron, ili povos nur konsenti kun la decido de Krimeo kaj denunci tion, kio komencas evolui en Donbaso : popolekstermo en la plej malbonaj cirkonstancoj, tiu de interna milito.

La du junuloj fakte estas kvar, ili venas por labori en Jalto. Post la eliro el la buso, ni eksidas dum horo kaj duono ĉe tablo en eta kafejo de la busstacidomo. Ni proponis al ili intervjui ilin, kaj ili akceptis. Kvar knaboj, el kiuj parolas nur du, Anatoli kaj Sergej, dum Slavik kaj Aleksandro aprobas. Ili priskribas al ni tre malfacilan situacion en Donbaso. Ili venas de tie kaj posttagmeze ili prezentiĝos al sia dungisto. La milito surprizis ilin same kiel ili indignas pri ĝi esti bombata de sia propra lando, vidi lernejojn detruitajn de sia propra armeo kaj suferi la mensogojn de la ukraina televido, tio estas io neimagebla.

”Tio estas abomeninda, sed ili rezistos !” diras Sergej. Anatoli aldonas, ŝerce : „ili estas malmolaj”. Tiuj ĉi estas de Druĵkovka en la distrikto de Donecko. Ili precizigas „tio estas urbeto ne strategia, do ankoraŭ trankvila”. Slavjansko havas akvon kaj gason, Kramatorsk la flughavenon, iliaj fabrikoj estas fermitaj, do ili devas serĉi laboron, kiel ili faras ĉiun someron. Tiuj kvar kumpanoj konatiĝis en la profesia lernejo, kiun ili finis kiel tornistoj kaj veldistoj. Sergej estis policano. Anatoli traktas lin kiel ĝendarmon, ridante. Ĉiuj aprobas kiam Sergej klarigas, ke ili havas nenion komunan kun la kieva registaro. La kialo ŝajnas al ili evidenta : „Kiel konsenti kun iuj kiuj primokas niajn geavojn ? Ili ne festas la 9-an de majo.”5

Ĉu temas pri junaj laboristoj el Donbaso, pri la superdotita studento de la aviadilo, pri nia interparolanto renkontita poste en la posttagmezo, juda matematikisto kiu antaŭe estis ĝenata pro sia cionismo, sed kiu prezentas sin kiel rusa patrioto, ekzistas komuna trajto, la sama rifuzo forgesi la sovetian pasintecon, precipe la Grandan Patrujan Militon.

Dum en la kafejo proksima de la busstacidomo ni diskutis kun la donbasaj junuloj, la ĉefo de la kafejo enmiksiĝis, cetere malalta maljuna veterano, kiu tie sidis kaj lasis la horojn preterpasi esperante diskuton. Hodiaŭ ni estas la sensacio : imagu, du eksterlandaj sinjorinoj, altaĝaj, ĉetable kun kvar junaj laboristoj, dum la turista sezono ankoraŭ ne komenciĝis ! Kiam Sergej eldiris la mensogojn de la ukraina televido, la ĉefo, kiu aŭskultis malantaŭ sia verŝotablo, venis al la tabloj, li vigle aprobis kaj lanĉis anekdoton : lastatempe ukrainanoj diris al li ke Krimeo estas ukraina. „Ne, ni ne estas ukrainoj, ni estas en la aŭtonoma respubliko Krimeo, ni lasis al vi dudek tri jarojn por montri vin seriozaj, kaj vi faris nenion alian ol sendi al ni oligarĥojn kaj koruptajn oficistojn, verajn banditojn, vi volis forigi nian aŭtonomecon, pro tio estis legitima ke ni disiĝis de vi.” La veterano kapjesas kun konvinko, trinketante sian glason da kafo. Li atendas tie kvazaŭ rusa kampulo antaŭ administrejo, sed la temo pasiigas lin, same kiel ĉiujn aliajn, kun kiuj ni poste diskutis.

Kiel la kafejestro, la plej multaj el niaj interparolantoj en Krimeo ĝojas pro la fakto ke, sekve al la ŝtatrenverso de la 21-a de februaro, troviĝis sufiĉe decidemaj individuoj, la tri paladinoj, kiel nomas ilin Zjuganov – la sekretario de la komunista partio de la Rusa Federacio, kiu ofte diras ion neatenditan. Ili surprizis ĉiujn kaj organizis popolan konsulton en sia aŭtonoma respubliko. La kafejestro insistis pri la speciala statuso de Krimeo. La duoninsulo estis administre atribuita de Ruslando al Ukrainujo en 1954, sen ke ĝiaj loĝantoj estis konsultitaj. Tio ne estis problemo, ĉar la transigo okazis ene de la sama ŝtata kadro. Dum la malfondo de la USSR en 1991 oni aranĝis, ree sen konsulti la loĝantaron, ke Krimeo restu en Ukrainujo, kun agnosko de ĝia statuto de aŭtonoma respubliko kaj la respekto de la konstitucio. Kaj li vigle klarigas, ke la reĝimo estiĝinta el la ŝtatrenverso de Majdano, ne kontenta nuligi la rusan kiel regionan lingvon, tuj decidis suspendi la aŭtonomecon de la respubliko. La 21-an de februaro 2014 jam ekzistis nenia kvalifikita aŭtoritato (la Konstitucia Kortumo estis dissolvita de la nova potenco) kaj la Rada – la ukraina parlamento – aprobis la decidojn de la Majdano, tio estas : de la usonanoj, eĉ sen la necesa kvorumo, kaj nomumis novan registaron. Tiu cetere tute ne reprezentis ĉiujn ukrainianojn, kaj tiuj de la rusparolantaj zonoj ne agnoskis ĝin. En Krimeo oni uzis la vakantan konstitucian potencon por postuli sian rajton pri memdeterminado. Ĉio ĉi okazis sur la bazo de malkontento pri la dudek jaroj da regado de la oligarĥio : „Dudek tri jaroj por montri sian seriozecon, kaj la katastrofon, tio sufiĉas.” Krimeo siamaniere solvis la kontraŭdiron de la internacia juro inter netuŝeblo de la landlimoj kaj la rajto de la popoloj disponi pri si mem. La instancoj de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo konsideris, ke forpeli elektitan prezidanton kaj instali ĵunton kreas novan situacion, en kiu la rajtoj de Krimeo ne estis plu garantiataj, kaj ili decidis okazigi referendumon por la 16-a de marto. Ilia decido estis nek laŭleĝa nek kontraŭleĝa en la situacio, kie la konstitucia ordo ne plu ekzistis. Fakte la vera problemo, konkludas ili, do ne estas la decido de Krimeo, sed la maniero laŭ kiu Usono kaj la EU agnoskis ŝtatrenverson kaj instalis en la potenco ĵunton asociitan kun ekstremdekstro kiu komencis regi la teroron en ĉiuj teritorioj de oriento kaj sudoriento kontraŭ la rusa loĝantaro.

La unua fakto, kiun oni devas provi plene akcepti por kompreni tion, kio okazis ĉi tie, estas tiu paniko, kiu kaptis la loĝantojn de Krimeo, sed ankaŭ tiujn de la rusaj zonoj de la sudo kaj oriento de Ukrainujo. Ne nur tiuj, kiuj parolas ruse – ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj en Ukrainujo parolas ruse kaj multaj membroj de la nova registaro aŭ eĉ de la plej ekscititaj naciistoj malfacile parolas ĝustan ukrainan. Ne, temas pri rusoj, do pri la kompleksa sistemo heredita de Sovetunio, kie ĉiu ĝuis duoblan naciecon. Estas la nacieco de la respubliko, en kiu oni vivas, laboras, komparebla al nia rajto de la franca teritorio kaj la familia, kultura nacieco heredita de la gepatroj. Tiel oni povas esti ruso, ukraino aŭ belaruso, eĉ ukraina judo, greko, armeno. Sole nur en Krimeo estas centoj da naciecoj. La ondo de naciismo de Ukrainujo über alles, kun nazia odoro, renversis tiun ekvilibron inter familia nacio kaj civitana nacio kaj vekis la timon je pogromo kontraŭ la rusoj, kiu konkretiĝis en Odeso kaj nun en la atako kontraŭ Donbaso. La krimeanoj en sia grandega plimulto havas la senton ke ili mirakle eskapis el sangelverŝo, ia Bartolomeo-nokto de la rusoj, kaj sendube ankaŭ aliaj naciecoj.

Slogano presita sur t-ĉemizo proklamas : „Ni en Krimeo estas tiom ruzaj ke aliĝante al Rusujo ni kunportis nian duoninsulon.” Malfeliĉe, dum tio estis klara sukceso en Krimeo, ne estis same en Odeso, kie ĝi fariĝis terura masakro en la Domo de la Sindikatoj, sen paroli pri Donbaso, kie temas pri popolekstermo.6

Ĉiu ĉi tie estas alkroĉitaj al la novaĵoj el la oriento.

La junaj laboristoj el Donbaso, ĉetable kun ni en tiu tago en Jalto, ĉu ili havas la samajn sentojn kiel la kafejestro ? De ĉiam Donbaso estas malproksima de la centra registaro, ŝtato en la ŝtato, tiom ke ĝi en 1917 deziris fariĝi aŭtonoma respubliko. Necesis la aŭtoritato de Lenino por ke ili akceptu la ukrainan kadron.

– Kion ili fidas ? Senhezite ili respondas : „nin mem”. Post silento, Sergej konfesas, ke li ne voĉdonis ĉe la prezidant-elektoj, ĉar li ne konsentis kun tiu voĉdonado, sed li voĉdonintus por la komunista kandidato, se li devintus voĉdoni.

– Kion Sovetunio reprezentas por vi ?

– La pacon kaj la egalecon, ni estis ĉiuj egalaj, kaj tio estas tre grava. Kiam ni disiĝis, mi diris, premante al li la manon „Mi estas komunisto”, kaj li respondis „ankaŭ mi”, ruĝiĝante. Lia blanka haŭto facile flamiĝas ĉe la plej eta emocio. Oni ne parolas facile pri tio, kion oni spertas en Donbaso.

La juna studento pri geologio, en la aviadilo, estis al ni deklarinta : „Sovetunio estis unu el la plej gloraj periodoj de nia historio, kial ni neu ĝin ? Ĝi metis nian landon en la modernecon, faris ĝin granda potenco kaj sukcesis venki abomenindan malamikon.” Tiu moskva junulo „de la kvara generacio” pasiiĝas pri la Dua Mondmilito, sed li neniam parolis neniam pri komunistoj, malgraŭ niaj „helpetoj”. Li admiras Putinon, pri kiu li klarigas, ke li montris „saĝon kaj kompetenton”, sed li malestimas Medvedjev. Lia ŝato de historio havas nenian grandrusan fantasmon, kvankam li fieras pri la kavalireca flanko de la Ruĝa Armeo. Li levas la ŝultrojn kiam temas pri kozakoj : „Tio estas folkloro, turisma restarigo. Aliflanke li memorigas al ni la ĵusan spektaklon de la malfermo de la olimpiaj ludoj en Soĉio : „Tio estis tre bela kaj tre profunda. Estis scenoj de konkero kaj de feliĉo de Sovetunio, poste subite la nokto de la milito etendiĝis super tio, la silento kaj la nigra vualo. Ne eblis pri tio diri pli, ĉar en tiu internacia festado estis popoloj, kiuj kulpis pri tiu terura milito.” 2. Sergej, la komunista ĝendarmo : kio okazis sur la Majdan-placo ?

Sergej kaj liaj kumpanoj parolis al ni sincere kaj donis al ni siajn retpoŝtajn adresojn por ke ni transsendu al ili la artikolojn pri ili. Tamen ili ne volis esti fotitaj, pro timo ke la ĉefoj rekonus kaj ne plu dungus ilin. Kiam li konfesis al ni, ke li estis policisto, mi demandis lin : Ĉu „Berkut” ?7 Li kapskuis nee. Sergej estas pli ol meze alta, havas helan haŭton, rondan nazon kiel Gagarin, disaj helbluaj okuloj, kio donas al li aspekton de pripensanto, li serĉas siajn vortojn por esti preciza sen ĝeni sian interparolanton. Timetema, romantika, li prenas ĉion serioze, male al lia kompano Anatoli, eta brunharulo kun iomete neblanka haŭto, la stratbubo de la bando.

– Ho ! Ne, protestas Sergej, mi ne estas berkut. Mi ja ŝatintus esti, sed mi ne povis !

– Sed kial labori en konstru-laborejo anstataŭ resti policano ?

Li faras klarigojn, el kiuj rezultas, ke li ne volas milito kontraŭ siaj homoj kaj ke Pravy Sektor pendumas la policanojn kiuj ne obeas al la ordonoj. Sergej montras al ni foton en sia porteblulo, tiun de la ŝultroj de juna knabino kiu levis sian hararon por montri tatuaĵon sur sia nuko, frazon en la franca : „Le bonheur d’une vie”. Li ree ruĝiĝas petante nin traduki tion, kio estis skribita. Marianne faras kaj Anatoli komentas ŝerce : „Tiaj estas la knabinoj ĉe ni !” Anatoli havas rideton en la lipanguloj, sed kelkfoje la masko akriĝas, kaj la rigardo fiksiĝas al io malproksima, de kiu jam ne multo atendeblas, antaŭ ĉio ne lasi sin plu trompi. Tiu mokulo mortos por io, pri kio li kvaronhoron antaŭe ridis. Eble por sekvi sian amikon donkiĥotan, por protekti lin ... Li intervenas por precizigi :

– La policistoj estis amase maldungitaj.

Estas du specoj de maldungoj, tiuj kiujn faris la kiev-uloj kaj tiuj de la Respubliko Donecko, pri kiu ŝajnas esti laŭnorme diri ke ĝi estas „memproklamita”, klasiga kategorio en tiu ĉi plej malklara ukraina periodo.

Sergej montriĝas vigla defendanto de la novaj aŭtoritatoj de Donbaso :

„Estas nova registaro, kiu provas fari ion novan. Necesas seniĝi je la koruptitoj. La ribeluloj estas tre simplaj homoj, kiel ni, ili prenis la armilojn por defendi siajn domojn, siajn familiojn, ili volas starigi novan ordon. Estas tro da korupto, vi ne povas imagi, ekzistis oficiala strukturo kiu devis batali kontraŭ la komerco de fidrogoj, kaj fakte ĝi organizis ĝin kaj ĝiaj membroj estis ties patronoj.”

La idolo de Sergej estas la Berkut : „Kompetentuloj kaj super la amaso, la helpo de la malgranduloj premataj de ĉiuj flankoj.” Li insistas por ke ni bone komprenu tion, kiu enpotenciĝis en Donbaso kaj maleblis dirigi lin ion pri ekstera helpo, pri ĉeesto de eksterlandaj trupoj. „Ili estas simplaj homoj, kiuj prenis la armilojn por defendi siajn domojn, siajn lernejojn, siajn infanojn”, ripetas li.

– Sed kontraŭ kiu ili prenis la armilojn ?

– Sed kontraŭ la Majdano, vidu !

Anatoli komentas akravoĉe, kaj li ne plu ridas :

– Oni devintus mortigi la Majdanon en la ovo. Aŭdu kion diras Poroŝenko : „Necesas dispremi Donbason, une pafi kaj poste paroli. Ne ekzistas alia solvo, se oni volas ĉesigi tion.”

La stratbubo ne estas molulo … temas pri batalo pri vivo aŭ morto, pri tio li estas konvinkita, dum lia amiko ankoraŭ revas kaj la du aliaj silentas. Sergej rekomencas :

– Jen konsilo, rigardu la ukrainan televidon, aŭskultu la stultaĵojn kiujn ili diras, tio estas nekredebla ! Ili bombis infanĝardenon. Tio fariĝas laŭvice : „La teroristoj akaparis la infanĝardenon, aŭ rusaj aviadiloj pentritaj kiel ukrainaj aviadiloj bombis infanĝardenon !”

Poste estas Pravy Sektor, tiuj uloj kiujn li abomenas8 : „Ne pli ol la junaj policanoj kiel li, la ukraina armeo volas batali kontraŭ la popolo de Donbaso, do Pravy Sektor faras la fiaĵon. Ili estas drogdependaj”, asertas li …

La timo de la sudo kaj la oriento de Ukrainujo havas nomon, tiun de la naziaj ultranaciistaj movadoj, kiuj eksplicite referencas la naziajn kunlaborintojn de la dua mondmilito, Pravi Sektor, sed ankaŭ la partio Svoboda, kaj laŭ la evoluo de la situacio en Donbaso, la rolo kiun ludas la batalionoj de „punistoj”, kies pezo pli kaj pli gravas en ĉiuj „demokratiaj”, do por-okcidentaj partioj.

Tio, kion ni povas konfirmi pri la eldiroj de Sergej pri la rifuzo de la ukraina armeo batali, estas ke la sendado de la junuloj al la orienta fronto fariĝas ĉiam pli malpopulara. Iuj junuloj alvokitaj al la armeo por mallonga tempo estas sendataj al la fronto, kaj nun ekzistas ankaŭ en la okcidento movado de patrinoj kiu postulas la revenon de siaj infanoj. Ili ne faras politikon, ili simple postulas la revenon de la infanoj. Tiun ĉi semajnfinon, laŭ la rusa televido, la sola, kiun oni ĉi tie aŭskultas, ili komencis agi kaj haltigas la armeajn kamionarojn. Ili estas aparte aktivaj ĉe la okcidentaj malplimultoj, la rumanoj, la rutenoj de Transkarpatio, kiuj revas aliĝi al Hungarujo.

Tiu ĉi realo same kiel tiu de la amasa aliĝo de la krimea loĝantaro estas malfacile kontestebla, sed mi ankoraŭ ne tute konvinkiĝis pri la ekzisto de sturmtaĉmentoj de la ekstremdekstro. Ni sisteme pridemandas ĉiujn niajn interparolantojn pri la realeco de tiu ĉie ĉeesta Dekstra Sektoro. Oni povas imagi, kiel en la grandaj mezepokaj timoj, la onidiro disvastiĝas de vilaĝo al vilaĝo pri nevidebla malamiko. Ni bezonis la duan vojaĝon kaj la malkovron de tio, kio reale okazis en Odeso, por tute kredi je la ekzisto de tiuj naziaj hordoj.

– Ĉu vi vidis tiuj ulojn de la Dekstra Sektoro, per viaj okuloj, ne per onidiro ? Jen la demando, kiun mi faris al miaj interparolantoj. Sergej vidis ilin dufoje, kiam li iris al Kievo dum la eventoj de Majdano, kiel juna policisto. Li ricevis de ilia flanko molotov-koktejlojn. Ĉirkaŭ li liaj kolegoj estis bruligitaj. Ili ne havis armilojn, simplajn ŝildojn. Li priskribas la aktivulojn de la ekstremdekstro kiel drogitajn. Ili estas la samaj kiel tiuj, kiuj bande travagas niajn vilaĝojn de Donbaso, ili uzas „helikajn” fragmentiĝajn bombojn. Li reparolas pri tio, kion li vidis sur Majdano : „Tiuj uloj estis pagataj je cent dolaroj tage, pli ol ni gajnas en monato, sen kalkuli pri laŭplaĉe multaj drogoj …” Kaj li resumas : por li la Majdano estas tiuj uloj de Bandera, nazioj kun koruptitaj politikistoj kiuj riĉiĝas sur ilia dorso, ili nomas la funkciulojn mem koruptitaj …

”Ili lanĉas al ni molotov-koktejlojn sur nin senarmaj junaj policistoj. Kiam ili enpotenciĝis, ili maldungis la Berkut. Escepte de tiu de la okcidento, kiu promesis servi al ili. La Berkut, tio estas la potenco de la ŝtato. Necesis malfondi ilin. La plej fama Berkut estis tiu de Ĥarkovo. Ili elmetis prezon por la kapo de ilia ĉefo, kiu sukcesis fuĝi al Ruslando. En manifestacio, ses berkut-anoj kapablas izoli la provokistojn, eligi ilin el la amaso de centoj da individuoj kaj malebligi ilin agi. Ĉu vi vidis la bildojn de la homoj senvestigitaj en Ĥarkovo ? Tio estis uloj de la Dekstra Sektoro ; kiam ili vidis ke oni rekonis ilin, du el ili priverŝis sin per benzino, ĉar ili ne povis fuĝi, ili minacis fariĝi vivantaj torĉoj en la amaso. La berkut-on en manturno izolis kaj senvestigis ilin, ligis ilin mane kaj piede per iliaj vestaĵoj.”

Kiu batalas en Slavjansko, laŭ ili ? La loĝantaro, respondas Sergej, sed liaj kamaradoj konsentas kaj aprobas lian priskribon. „Eksarmeanoj, junuloj kaj eĉ maljunuloj. Vi vidas en la gazeto ke oni mortigas, subite vi jam ne povas elteni tion tiam vi iras al loko kie vi scias ke vi povas engaĝiĝi kaj vi retroviĝas ĉe la fronto. Ekde tiu momento oni devas eligi la virinojn kaj la infanojn, tio estas plej urĝa, sendi ilin al Rostovo aŭ en Krimeon, kie ili estos ŝirmataj.”

Por Sergej, sed tio estas la ĝenerala opinio, tiu korupto iras de la pinto de fiaskinta ŝtato ĝis la bazo. Ĝi kongruas kun konstanta impostado de la laborfruktoj kun humiligo de la plej malfortaj homoj, kio kreas la malesperon antaŭ la maljusteco spertata ĉiutage, tiu akumulado de la etaj humiligoj. Dum jaroj ili kurbigis la ŝultrojn, la alkoholismo disvastiĝis … ĝis la eksplodo, la kunteksto de la timo kaj de la neatendita rezistado de loĝantaroj ŝajne submetitaj.

Antaŭ kelkaj tagoj Marianne tradukis tekston, mi metis ĝin sur la blogon kun ligo al la originalo. Ruzuleto komentis : „Mi malfidas pro la origino, la kirila skribo, Ruslando.” En gurdopropagando ni nun vekas la rusojn. Ili havas gazetaron multe pli plurisman ol ni, ĉar la porokcidentaj oligarĥoj estas proprietuloj de certaj gazetoj kaj defendas la vidpunkton de la Okcidento same fidele kiel nia obeema gazetaro. La registara gazetaro, same kiel tiu de la komunistoj, la dua plej granda politika forto de la lando, estas devigata argumenti, fari la batalon de la ideoj. La rusa publiko estas ofte pli entuziasma pri kulturo, pri debato, ol ni. La tutaĵo donas efektive viglan gazetaron, por kiu valoras la faktoj, kaj kun tre rekta tono. La ĵus citita homo ne sciis tion. Ni devas alkutimiĝi al la ideo, ke malgraŭ nia emo juĝi pri ĉio, ni preskaŭ nenion scias pri kio ni parolas.

Jalto kaj Jefim, la Esperantisto

Jalto elstreĉiĝas en la rusa paco kun orientaj sopiroj. Anko­raŭ sen la angoroj de la turismo – la sezono apenaŭ komenciĝas – sed ĉiu pensas, ke ĝi fuŝiĝos kaj pli aŭ malpli esprimas sian opinion pri tio. Ŝtuparoj kondukas malsupren al la rulŝtonetoj de la plaĝo, la ĉenoj estas rustintaj kaj la tabuloj skvamiĝintaj. Kvazaŭ Mediteraneo ; ĝiaj viroj en blua laborvestaĵo erarvagas, iam inter du ŝipoj, hodiaŭ ili promenas inter du laboretoj. Somera ripozejo, en kiu oni pretas renkonti la heroinojn de Puŝkino same kiel la sovetiajn familiojn kaj iliajn pagatajn feriojn. La tempo demetas ĉi tie siajn restaĵojn, ili akumuliĝas, amasiĝas ruine kaj la urbo similas al brokantejo kun kelkaj juveloj. La vrakoj de la aktuala tutmondigo, la reklamoj de Makdonaldo, la picoj kaj la suŝioj ankoraŭ ne fuŝas la romantikajn daĉojn kaj la belajn fasadojn de la 18-a jarcento. La gigantaj pluŝaj herooj de Walt Disney, ĉe kiuj fotisto proponas vin pozi, la karuselojn, kiujn oni preparas, gruoj, strangaj vikingaj fantaziaĵoj ĉe la plaĝo, sed ankaŭ la eterna Rusujo, la popoj en ĝardeno kie floras la oranĝarbo kaj Lenino kiu gardas ĉion ĉi. Ĉio akumuliĝis hazarde. Vi povas instaliĝi tie, tio ne ĝenas min, sed ne tuŝu mian bagaĝon.

– bildo pri la vikinga strangaĵo –

Ĉiuj ĉi tie, eĉ tiuj, kiuj envere ne tute deziris la aliĝon, diras al ni pri tio : "Tio okazis nekredeble trankvile ! Majstrata de la komenco ĝis la fino de la lokaj respondeculoj kaj danke al la ĉeesto de afablaj kaj ridetantaj verduletoj. Al tiuj oni venis kun sia familio por fotiĝi."

Tio okazis en manturno, la 23-an de februaro, la Supera Rada havis eĉ ne la necesan kvorumon kiam ĝi eksigis la prezidanton de la lando Viktoro Janukoviĉ el liaj funkcioj, ŝanĝis la konstitucion kaj konfidis la mandaton de ŝtatestro al la parlamenta prezidanto Aleksandro Turĉinov. Rifuĝinte en Ruslandon, Viktoro Janukoviĉ, kiu konsideras sin daŭre la prezidanto, kvalifikis tiujn eventojn "ŝtatrenverso". Loĝantoj de la duoninsulo Krimeo la 25-an de februaro lanĉis manifestacion antaŭ la sidejo de la loka Supera Konsilantaro (parlamento) protestante kontraŭ la novaj aŭtoritatoj de Kievo. La Supera Konsilantaro ĵaŭde decidis fari referendumon pri la ampleksigo de la potencoj de Krimeo kaj nomumis novan registaron gvidatan de Sergej Aksenov.

– bildo : ĉemara strato en Jalto –

Posttagmeze, Jefim Zajdman, alia el niaj interparolantoj, klarigis al ni, ke la timo en Jalto komenciĝis, kiam ili vidis provokistojn alveni el la okcidento. Tiuj faŝistoj volis detrui la grandan monumenton de Lenino, kiu ankoraŭ tronas fronte al la maro kaj apud la poŝtejo. Sponte, milicanoj de memdefendo formiĝis por defendi la statuon, kaj li mem, matematikisto en la sovetia epoko subpremata pro cionistaj simpatioj kaj prezidanto de la loka Esperantista komitato, partoprenis en la noktaj gardadoj …

– Kial tio tiom efikis al vi, ke oni volis detrui monumenton de Lenino ?

– Kial homoj venas deekstere por detrui statuon ĉe ni sen demandi nian opinion ? Ĝi estis ĉiam tie !

Malicete nia interparolanto aldonis kvazaŭ klarigon : "Li faris la revolucion, li ne havis la tempon por fari multajn stultaĵojn kiel Stalino, do kial detrui ĝin, sen demandi pri nia opinio ?"

La judo, eterna disidento kaj rusa patrioto, estas unu el la tre malmultaj loĝantoj, kies familio estas daŭre en Jalto. Li gardos la statuon de Lenino. La junuloj de Donbaso ne povas agnoski registaron kiu fajfas pri la oferoj de iliaj geavoj kaj ne celebras la Venkon de la 9-a de majo. La superdotito de la aviadilo pasiiĝas pri la Dua Mondmilito kaj admiras la Sovet-Union. Jefim Zajdman, la disidenta judo kaj rusa patrioto, vicprezi­danto de la ukrainaj Esperantistoj, resumis al ni tiom la duobla nacia statuso malrigidigis la civitanecon ene de la Sovetunio : "Mi estis cionisto, hodiaŭ mi daŭre estas por la defendo de Israelo, sed mi scias, ke la cionismo estas ŝovinismo, dum mi estas rusa patrioto de Jalto." La vera patriotismo estas tiu, kiu ebligas integri la familiajn naciecojn, kaj esti judo koncernas ĝuste tiun naciecon, sed en pli larĝa civitaneco, kiu kongruas kun tiu de la historio de lando kun ĝiaj diversaj popoloj. Pro tio la simpatio, kiun li daŭre havas por Israelo kaj kiu kaŭzis al li kelkajn elreviĝojn, sed lia rifuzo esti nur judo iras man-en-mane kun lia decido por Esperanto, kiu cetere estis inventita de judo. Kio certas, estas ke la ukraina ŝovinismo incitegas lin, kaj li trenas nin al statuo de poetino, kiu ne havas alian meriton ol esti verkinta, laŭ li, kelkajn rimojn aparte ekzaltajn en la ukraina. Kaj li fajfas pri tiu provincismo, pri tiu muzo de departemento, pri ŝia devoteco kaj pri ŝiaj koleroj, pri ŝia ofendita tono. "Ili havas vere nenion por nutri sin." Tiu ĉi defendanto de universala lingvo pasigas siajn tagojn kaj noktojn ĉe la komputilo por provi klarigi la la Esperantistoj de la tuta mondo ke necesas savi la infanojn de Donbaso. Dum la Sestaga Milito lia kariero de informadikisto estis interrompita, ĉar oni suspektis lin je cionismo. Li havas ankoraŭ rankoron pro tio, sed kio estus judo sen rankoro, li ne povus plu simili al tiu aŝkenazo kiu bonhumore leviĝas kaj diras al si : "Ne gravas, tio pasos" kaj li rekuŝiĝas. Se hazarde Jefim Zajdman tiumatene leviĝintus bonhumore, ĝuste tio okazintus al li. Sed li estas nekredeble tenera, idealista malgraŭ siaj eternaj riproĉoj. Ekzistas tiom da aferoj pli gravaj, Esperanto, tiu universala lingvo, pri kiu Marianne ne ĉesas laŭdi al mi ĝiajn meritojn, la kapablon pasi de unu lingva universo al alia, tiom, klarigas ŝi al mi, ke ekzistas afrikanoj kiuj deziras esti publikigotaj en eŭropa lingvo pere de Esperanto, per tio ili kredas sin malpli perfidata ol per traduko tra la angla aŭ la franca. Ĉu estas hazardo, ke ĝuste judo konceptis tiun transiron de unu universo al alia ? Mi petas vin konsideri, kiu plej bone sciis paroli pri Ukrainujo, pri Odeso – la verkistoj, filmistoj kaj eĉ tiu fotisto de kiu ni publikigas la fotojn pri Donbaso – se ne judoj … Tiuj, kiuj kapablis vidi la proletaron evitante la ridindajn provinculojn de mezkvalita elito … Babel, Dziga Vertov, Donskoj, kaj tiom da aliaj … Ili estas transigantoj de la homaro en ĝia grandeco kaj ĝia prirido. Por Jefim estas antaŭ ĉio la infanoj de Donbaso sub la bomboj, ni, li kaj mi, estas obsedataj de ilia angoro, ekzistas multaj kazoj de infanoj, kiuj ne plu sukcesas paroli, tiom ili estas timigataj. Klaras, ke Jefim Zajdman havas aĉan karakteron, maleblas eĉ nur iomete dialogi kun li, tio estas monologo. Li estas homo de paradoksoj pli ol de antaŭjuĝoj, tiom ke mi kelkfoje nur malfacile sekvas lian rezonadon, malgraŭ la bonega kaj nuancita tradukado de Marianne. Ekzemple li klarigas per kelkaj frazoj eldiritaj en tono ĉagrenita kaj akra : „Jes Ukrainujo estas demokratia lando, tro demokratia !” Kaj li aldonas : „Tro, ĉar Usono profitis de tio por enŝoviĝi en la landon. La rusoj, la belorusoj kaj la ukrainanoj estas unu sola popolo kaj la usonaj agentoj instalitaj en Kievo jam delonge trudis tion, kio hodiaŭ detruas tiun landon, tiun ukrainan naciisman frenezaĵon bazitan sur la apologio de la naziismo.” Tiu premsonĝo, lia premsonĝo, enkarniĝis en monstra estulo, la oligarĥo Kolomojski. La judo kiu ne nur konsideras sin Hitlero sed ankaŭ agas laŭ li, kaj li klarigis al mi ke la plej multaj judoj de Jalto revas mortigi lin. Li diris al ni konfidence, pro la elstara Esperanto de Marianne kaj niaj komunaj originoj : „Oligarĥo ne estas judo, ĉar li havas nek patrujon nek popolon, nur monon kaj la volon mortigi por akumuli ĝin.”

„Skribu !, li diris al mi, kio okazas ĉi tie estas nekredebla, neniu povas imagi tion. Skribu !, li ripetas, ni havas por tagoj kaj tutaj tagoj por tio. Via kajero estas tro malgranda por enteni ĉion kion mi devas malkaŝi al vi.” Li opiniis min ĵurnalisto kaj Marianne-on mia salajrata buŝtradukisto, kaj li volas ke mi klarigu al la tuta Eŭropo tion kio okazas.

Lia parolado resonas strange kvazaŭ eĥo de tiu de la gvidanto de la Komunista Partio de Ukrainujo, kiun ni renkontis en la oficejo de la Partio en Simferopolo. Tiu lasta koncedis historian kulpon : „Ni lasis nin trompi, ni kredis je la perestrojko, kaj por vekiĝi estis jam tro malfrue !” Li rakontis al ni la renkontiĝon de la delegacio de la Komunista Partio de Ukrainujo kun la gvidantoj de la Ĉina Komunista Partio al kiu la ukrainaj komunistoj demandis : „Sed kiel vi sukcesis teni vin ĉe la pinto de la ĉina ŝtato ?” La ĉina gvidanto respondis al ili, ke ili rigardis la erarojn de la Komunista Partio de Sovetunio, kaj la unua instruo, kiun ili el tio tiris, estis neniam diri al iu ajn, eĉ ne al la Komunista Partio de Ukrainujo, sian metodon de regado kiel komunistoj, por ke la malamiko sciu nenion. „Al neniu, eĉ ne al vi.” Aŭskultante lin, mi ridetis kaj mi sekrete korektas „Ĉefe ne al vi !”

Strange, tiu bezono klarigi al ni, konvinki nin kvazaŭ ĉio dependus de tiuj du iom aĝaj eksterlandaninoj kies vestaĵoj elspiras nek lukson nek familiarecon kun iu el la granduloj de tiu ĉi mondo.

„Ni ne povis fari alie, okazus sangelverŝo se ni agintus tro malfrue !” Krimeo ekiris kaj savis siajn loĝantojn el terura sorto.

Antaŭ tiu rompo kun Ukrainujo, tiu preno de la aferoj en la proprajn manojn, okazis paniko farita de onidiroj, ili certis ke buĉado prepariĝis. En tiu tempo mi ne povis bone trovi la kaŭzojn de tiu granda timo. Oni parolis tiam pri la uloj de Majdano kiuj venos por masakri la rusojn. Ankoraŭ hodiaŭ, la homoj estas trankvilaj, ili argumentas politike pri tio, kio prepariĝis kaj kiel la sangelverŝo estis evitita simple per tio, ke oni pli proksimigis la daton de la referendumo. Sed dum tiu tempo de granda timo, pleje en februaro, la homoj gardis la statuojn de Lenino, memdefendaj milicoj sponte formiĝis, kaj ĉar ili ne bezonis rebati la malamikajn ofensivojn, ili okupiĝis per purigado de la grafitoj kiuj poluis la monumentojn.

Strange, tiu unuanimeco, per kiu oni priskribas tiun timon al la Majdano, kiu disvastiĝis en la rusparolantaj zonoj. Kaj la kontentiĝo en Krimeo antaŭ la trankvila respondo de la decido pri aŭtonomeco kaj poste de la aliĝo. La plej multaj homoj insistas : „Nenio estis renversita, la homoj daŭrigis siajn laborojn kaj iom post iom alia politika ordo instaliĝis sub la protekto de la afablaj verdaj homoj.”

„La ĵurnalistoj alfluis kaj serĉis sensaciojn, sed ekde la momento, en kiu en la stratoj estis la afablaj kaj ridetaj verdaj homoj, ĉio okazis en trankvilo sen ke ni sentis maltrankvilon !”, diras unuanime la homoj. Li mokas pri la ukraina televido kiu rakontas ke la homoj fuĝas el Krimeo, ke regas malordo tie, kaj ili diras ke oni telefonas al ili el Ukrainujo, el Rusujo por demandi al ili, kiel ili fartas. Ili ridas kaj diras, ke ili fartas bone. La termino „afablaj kaj ridetantaj verdaj homoj” signifas ankaŭ ĝentilaj. Ja temas pri verdaj homoj armitaj kiuj poziciiĝis ĝuste antaŭ la referendumo. Tio kreskigis la estimon por Putino kun la ideo „Li protektos nin kontraŭ la malordo”. El tiu periodo restas la memdefendaj milicoj, kiuj gardas la publikajn konstruaĵojn. Oni neniam scias.

Nu, ĉu unuanimeco ? Kompreneble ekzistas homoj kiuj ne estas kontentigitaj, eĉ se oni ne nepre aŭdas ilin. La plej kritikemaj ŝajnas esti certaj junaj komunistoj kiuj asertas : „Putino protektos nin se li havas ion por preni !” kaj ili aldonas : „Rusaj oligarĥoj, tio ne estas pli bona ol ukrainaj oligarĥoj.” Tamen ili aktive partoprenis en la referendumo, tio estas parto de ilia koncepto pri la rolo de la partio, fari kun la popolo, por la popolo, kaj en tio la elano estis por aliĝo al Ruslando, kaj do ili partoprenis en la patriota fronto, kiu stariĝis ĉe tiu okazo, sed nun ili ne volas iluziojn … Ili klarigas al ni, ke la pensioj duobliĝis, sed la prezoj ankaŭ, kaj la salajroj stagnas, sed estas paco kaj sekureco kompare kun tio, kio okazas en Ukrainujo. Tio ne neglekteblas.

Tiutempe ni sciis malklare, ke en Odeso okazis masakro, sed tio ne eniris en niajn konsciojn, la popolekstermo en Donbaso apenaŭ komenciĝis. Tiu timo estas por ni io malracia. Pleje ne kompreneblas tiu kolektiva manio gardi la statuojn de la sovetia erao. Kio precize okazas ? Ĉu la impreso suferi invadon kaj la konfuza ideo ke por rezisti necesas rerilati kun tio, kio protektis ilin en la pasinteco ? Ĉu Lenino fariĝinta idolo ?

– bildo manĝejo USSR –

La nostalgio ne klarigas ĉion

En la granda strato de Simferopolo, en kiu ni pasas en aŭto, tiu antaŭaĵo de granda magazeno altiras nian atenton. Oni tie vendas ŝuojn kaj vestaĵojn kaj la ŝildo titolas „CCCP” (USSR), kun la portreto de kolĥozanino, kun kaptuko, kiu metas fingron sur la buŝon : „CCCP, kaj sube slogano : La magazeno, kies prezoj estas kiel tempe de Sovetunio.”

Anton, kiu stiras, klarigas al ni, ke ekzistas ankaŭ restoracio kun la nomo CCCP kaj kiu restarigis la universon de Sovetunio. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo super la ĉefpoŝtejo. Kiam ni alvenas je la horo de manĝo, en la granda halo de la poŝtejo, ne temas pri restarigo : virinoj vestitaj kiel iam la vendistinoj en USSR, iel inter flegistino kaj kolĥozanino, distribuas picojn, ĉokoladajn panojn por ridinda sumo.

– bildo : Sur la ŝildo legeblas : „La gusto de la nostalgio” …

Prezoj kiel tempe de Sovetunio

La restoracio gastigas grandan nombron da virinoj, ili sidas tie por la paŭzo de tagmanĝo, kiun oni daŭrigas per teo. Ili ŝajnas esti malrapide maljuniĝintaj sub la portretoj de Lenino, Breĵnjevo kaj sufiĉe nerekonebla Markso. Eĉ ne la plej eta Stalino ĉe la horizonto.

– bildo : la interno de la restoracio –

Post la simpla manĝo, kiu ne nepre emigas remanĝi, sed sana, sendube kiel iam en sovetia manĝejo, ni eliras por digesti farante kelkaj paŝojn en la urbo. Jen la strato Karlo Markso ! Ella, nia krimea amikino, kun paŭta mieno indikas al ni tute novan ortodoksan preĝejon. Ŝia signo de malestimo signifas : „Ili enradikiĝas !” Ŝi estas komunisto kaj tataro kaj pro tio havas kelkajn antaŭjuĝojn kontraŭ la ortodoksismo. Tiom ke ŝi asertas ke temas pri nova konstruaĵo, dum la ŝildo indikas, ke temas pri renovigo. Vid-al-vide staras la unua soveta tanko kiu eniris la urbon, apud ruĝa flago kun martelo kaj serpo.

Ni aĉetas biletojn por la Moskva Cirko kiu prezentiĝos vendrede. Iom pli antaŭe en la parko, jen tendo en kiu du aktivuloj klarigas, kion oni devas sendi por Donbaso, listo de medikamentoj, plej necesaj produktoj. Marianne alparolas ilin kaj klarigas, ke ni estas ĉi tie por informi la francojn kiom ni povas, kaj ŝi aldonas, ke ni planas solidarecajn kunvenojn, ĉe kiuj ni provos kolekti. La aktivulo aprobas : „Plej gravas la informado, konatigi la realon !”

– bildo : tendo en la parko, solidareco kun la orienta Ukrainujo –

Ni devas ankoraŭ rakonti pri tiu sabatvespero, en tiu ĉi parko, kie ŝajne ĉiuj familioj de Simferopolo venis al reelvoko de la Granda Patruja Milito en 3D. Ĉiu devas pasi tra pordeto por kontrolo ĉu ne estas armiloj. Tiujn sekurec-aparatojn instalis la rusoj. Kaj kvankam tio kaŭzas premiĝojn kaj atendon, la familioj estas tre kontentaj ke oni gardas ilin. Kiel la ĝentilaj verdaj homoj. Kiam ni faras foton piede de la giganta statuo de Lenino, nia amikino alparolas lin : „Vi, bonŝance ni protektis vin, alie vi jam ne estus tie !” En tiu momento Arturo, la etulo, mirinda diableto, sesjara poeto, kiu dankas sian avinon pro ties manĝo dirante al ŝi : „Avinjo, vi estas magia !”, perdas sian pilkon kiu ruliĝas ĝis la strato. Malgranda verda homo, fidela al sia legendo, levas ĝin kaj donas ĝin al la infano. La 3-D-spektaklo kaŭzas hurladojn, kiam la aviadiloj flugas en la amason, tiu hurlas : „Ne, ne tion …” Sed kiam fine estas la venko, eksplodo de ĝojo eliras el ĉies brusto : „Ni gajnis”, la ĝojo apud la larmoj … Ĉar la paradokso de la situacio estas, ke dum la homoj de la trankvilaj zonoj povas moviĝi eĉ inter Krimeo kaj Ukrainujo, aliloke la homoj de Slavjansko kaj en Donecko, tie kie oni daŭre bombas, estas blokitaj per ukrainaj baraĵoj ĉirkaŭ la urbo aŭ ne scias kien iri kaj rifuzas forlasi siajn modestajn havaĵojn.

En Francujo, en la okcidenta Eŭropo, la aferoj estas intence konfuzitaj, usonamika „maldekstro” provas inversigi la rolojn, la faŝistoj, laŭ ili, estas la homoj kiuj batalas en Donbaso, kaj oni faras onidirojn, ke tiujn batalojn faras rusaj naciistoj apud specialaj servoj de Putino. Se la maldekstro emas pravigi la masakrojn de civiluloj fare de faŝistoj, ĝi devas repensi sian ideologion.

La Homo Sovieticus, Donbaso malfermita vundo

Ĉio ĉi merita pripensadon … Do jen kelkaj vortoj en urĝo por diri al vi, ke ni multe kaj bone laboris por prepari la kunvenojn de helpo kaj subteno en Francujo. Rezulto : ni lacas, kaj ni venis vendrede vespere antaŭ Marianne, kiu alvenos dimanĉon, en malgranda hotelo ĉe la plaĝo.

– bildo : La korto de ia junulgastejo, kie ni loĝas, Marianne kaj mi, kaj kie ĉiu kuiras mem. Ni intervjuis Konstantin hieraŭ vespere en tiu ĉi korto. Ĉi-vespere du virinoj de Ĥarkovo … kaj kelkaj tagoj da ripozo por studi … –

En la enira korto ni estas akceptataj de giganta orumita Lenin-busto, ĉirkaŭata de ruĝaj flagoj. Ĉe la du etaĝoj de la domo ĉirkaŭiras eksteraj koridoroj, kun dudeko da ĉambroj en ĉiu etaĝo, ili vidas sur la buston de Vladimir Iljiĉ. Kaj ĉio sub grapoloj de odorantaj rozoj, kiaj jam ne ekzistas ĉe ni en Francujo. Ilia odoro tiom fortas ke ĝi enbuŝigas al mi la guston de tiu dia trinkaĵo : forta nigra teo dolĉigita nur per konfitaĵo de rozo …

Ĉi-vespere Marianne skribas al mi kun multe da malfacilaĵoj. Ni interkonsentis ke ŝi pridemandu iun el la filoj de la familio ĉe kiu ni loĝas. Li revenis el Zaporoĵje kaj devis elteni la alfluon de rifuĝintoj el Donecko al Krimeo. Ŝi sendas al mi retpoŝtaĵon :

„Ĉi-matene mi povis iomete paroli kun Ruslan pri la rifuĝintoj. Jen kion li diris al mi. Li devis preni la trajnon en Kamiŝ Zarja, do norde de Zaporoĵje, tio tuŝas la provincon de Donecko. Estis biletoj nur por la sekva semajno. Sed ne gravas, oni lasas la homojn suriri sen biletoj, sed kontraŭ subaĉeto, la vagonĉefoj kaj la trajnĉefoj profitas el tiu bonŝanco. Por nia amiko tio estas cent grivnoj anstataŭ la kutimaj kvardek, sed li ricevas nenian bileton. La sekva stacio estas Bolŝoj Tokman, poste Fedorovka, kaj por iri al Melitopolo. Jen, surprizo, estas doganistoj, limgardistoj kun polichundoj kaj maŝinpistoloj. Landlimo meze de Ukrainujo. La vagonoj estas detale traserĉataj, la kontrolo daŭras horon … Kaj tie Marianne devas interrompiĝi, horon antaŭ nova mesaĝo de ŝia flanko, kiun mi citas al vi komplete kaj kiu interrompiĝas plian fojon. „Mi sendas al vi la sekvon de la historio, sed unue mi devas diri al vi, ke Svetlana demandas pri vi, kion vi manĝas, ĉu vi iras al la maro, ktp. Kaj ankaŭ malfacilas skribi, ĉar la reloj senĉese saltas, la vortoj lokiĝas ien ajn …

Do, la kontrolo. Pordoj kaj fenestroj fermitaj, estas varme, la infanoj ploras, oni sufokiĝas, iu petas malfermi pordon, sed estas malpermesite.” Hodiaŭ, en novembro 2014, relegante tiujn ĉi liniojn, mi ne povas ne pensi pri la ĵusaj paroloj de Poroŝenko, la ukraina prezidanto, la maniero per kiu li klarigis kion la loĝantaroj de Donecko kaj de Lugansko devos suferi, precipe la infanoj, kiujn iliaj bombadoj kondamnos „vivi en la keloj”. Mia propra infaneco vekiĝas kaj mi aŭdas la plorojn de la plejetuloj, la aliajn kiuj tusas sufokiĝante, sed estas tro danĝere levi la klapon.

Mi skribis ankoraŭ kvin liniojn, sed iom post iom ĉio forviŝiĝas, diras Marianne kolere frapante sur la klavaron …

Nun jen, nia komunikado fariĝas laŭ la ritmo de tiu eliro travivata de amiko kies edzino estas ukraina, li estas duone tataro kaj duone rusa kaj li provis veturi al sia bopatrino kiu ne plu ricevas sian pension kaj vivas nur per sia ĝardeno kaj siaj kokinoj kaj tre timas tion, kion ŝi aŭdas. La centro de tiu tertremo, kiu disvastiĝas ĝis al ni en tiu Krimeo tiom paca, estas ŝajne limigita, temas pri Donecko kaj eĉ pri kelkaj strategiaj urboj en kiuj la batalo okazas. Oni ne povas iri tien, tio estas tro danĝera kaj ni nur ĝenus la batalantojn kiuj, male, per ĉiaj rimedoj provas evakui la virinojn, la infanojn, la maljunulojn, eĉ se kelkaj el ili rekomencis fari siajn servojn ; rezistas tuta popolo, kiu nun konsideras ke Ukrainujo estas alia lando. Fluis sango. Sed ĉie ĉirkaŭe, en larĝaj zonoj, la efikoj estas tie, kaj oni sentas iliajn ondojn pro tiu eliro de la plej malfortaj sed ankaŭ de tiuj kiu serĉas laboron por provi nutri la siajn …

Ruslan foriris por helpi sian bopatrinon, kaj li eĉ planas venigi ŝin malgraŭ la problemojn de vojaĝo …

Li priskribas la eliron, la ĝeneralan malordon, la taksadon de la viktimoj, ĉio ĉi ekde la atako de la armeo kaj de la specialaj fortoj venintaj de Kievo en Donbason. Kiam Marianne estos ĉi tie, ĉi-vespere, ni finos la raporton.

Svetlana, la amikino kuracista ĉe kiu mi loĝis en Simferopolo, maltrankviliĝas pri mi, ĉar mi devas manĝi sen salo en mar-turisma loko ekster la sezono, dum la hotelo – kiu gastigas la seminariojn de la partio – preparas manĝojn nur ekde mardo. Intertempe, de hieraŭ, kun la komunistoj alvenintaj el Donecko, ni dividas inter ni la kuirejon, ni sukcesis en la eta vendejo ĉe la stratangulo akiri ovojn, tomatojn kaj ladskatolon da tinuso, mi ne povas manĝi tion, ĉar mi havas la impreson ke temas pri eluzita motoroleo. En la malgranda vendejo meze de laborista kvartalo kun ĝiaj tolaĵ-sekigiloj, la homoj aĉetas unuopon kaj nombras siajn monerojn, eĉ ĉi tie la ĉiutagaj malfacilaĵoj montriĝas … Ĉion ĉi nur por montri al vi la diferencon inter tio, pri kiu temas en Francujo kaj kion oni travivas ĉi tie : franca amiko skribas al mi kaj parolas pri la deklaro de Poroŝenko sub la aproba mieno de Fabius : teritoria integreco de Ukrainujo respektata, aliĝo al la Eŭropa Unio en perspektivo kaj la ukraina la sola oficiala lingvo …

Sed kiel diri al vi, kion la homoj pensas pri tio, ili komplete fajfas pri tio, kion Poroŝenko diras … Por iuj, necesas ne cedi, ili estus masakritaj kiel la parizaj komunumanoj, por la aliaj, la ŝtato estas komplete bankrota kaj ili atendas jam nenion de ĝi … Ili havas amase da problemoj por solvi … Plej gravas rezistadi ; cetere la malordo estas tia, ke tiu tipo ŝajnas al ili sen ajna intereso, ili nur demandas sin kiom da tempo li restos en la potenco antaŭ ol liaj konkurantoj forigos lin … kiam estas zonoj de sekureco, tie, kie oni estas fine protektata almenaŭ en la sud-oriento, oni provas resti nerimarkita. Tiu, kiu kapablas defendi la domojn, la infanojn, certigi la minimumon, tiun oni aprobas. La politiko reduktita al sia esenco : vivi kune pro neceso de sekureco.

Tiom longe, kiom vi ne perceptas tion, vi ne komprenas, ke Putino havas vere la belan rolon, li certigas la protekton de Krimeo kiu fariĝis rifuĝejo, li akceptas en Rostovo parton de la rifuĝintoj. Li rifuzis la ĝeneraliĝon de la milito. Ni, male, ni estas ĉe la flanko de bankrota potenco kiu estas jam nenio alia ol marioneto de Usono kaj kiu uzas faŝistojn por militi kontraŭ sia popolo … Ankaŭ tie, Putino, moke, diras al ni : „Elturniĝu kun tio, kion vi semis !”

Intertempe, en tiu ĉi junio de 2014, ni estas en tiu ĉi fericentro sub la protekto de bronza Lenin-busto. Tio estas sufiĉe sonĝeca, se oni pensas pri tio, kio okazas en kelkaj kilometroj da distanco …

La prezoj estas nekredeblaj, kvindek eŭroj por loĝi dum semajno. Ĝi estas malfermita al turismo, kaj Marianne, kiu estas entreprenema, planas jam okazigi tie Esperanto-kongresojn. Sed tie la partio ankaŭ – Lenino devigas – organizas siajn seminariojn kaj siajn pionir-festojn. Morgaŭ alvenos grupo de komunistoj el Donbaso ; mi parolos al vi baldaŭ pli pri tio, sed mi havas jam sufiĉe da materialo por tri artikoloj, la informoj akumuliĝas, sen ke ni havas la tempon uzi ilin, ankaŭ pro tio ni decidis pri tiu ĉi staĝo ĉe la marbordo.

Nikolajevka estas banloko, fakte amasiĝo de konstruaĵoj de nekredebla kiĉo kaj faritaj sen konstrupermeso, tio similas al la konstruaĵoj kiujn la ciganoj konstruas en Rumanujo, kun holivudaj koloroj daŭre ne finitaj, kun nuda betonferaĵoj kaj el gipsaj statuoj … Kaj en tiu amasiĝo kiu fetoras korupton kaj favorrajtoj, troviĝas sendifektaj partoj, laboristaj ĝardenoj kun siaj tolaĵ-etendiloj, etoso komparebla al tiu de mia mediteranea infaneco, familioj kun siaj korboj kiuj iras al plaĝo mirakle sendifekta, kun nigraj kaj grizaj rulŝtonoj kaj restoj de blokhaŭso, kiujn la infanoj okupas … Sincere, nur por malkovri tiun ĉi spacon, kie demetiĝas la rompitaĵoj de la historio, kiun ĉiu recikligas por sia idaro, vi devas plani pasigi viajn feriojn en Krimeo … demandu al Marianne, ŝi havas ĉiujn adresojn … Hodiaŭ en la rusa televido oni anoncas ke du ukrainaj milit-aviadiloj bombis la Direktejon pri internaj aferoj de Gorlovka (regiono de Donecko) kie nun troviĝas la ĉefstabo de la memdefendaj fortoj ; okazis unu mortinto kaj ses vunditoj. Ni ĵus forlasis la junulargastejon de Nikolajevka kaj Konstantin, la homo sovieticus, kiel ni nomos lin en la artikolo kiun ni dediĉis al li samtitole. Marianne ja tradukis siajn vortojn pri Gorlovka indikante ke temas pri la „bastiono de la separistoj”, sed ĉar li samtempe insistis pri la kalmo, la foresto de batalo en tiu urbo, ni ne notis tion en la intervjuo.

Iom post iom ni konvinkiĝis ke Konstantin sciis pli ol li diris kaj ke li partoprenis en la batalo, sed tiu novaĵo igas nin relegi ĉiujn liajn eldirojn kaj doni ankoraŭ alian sencon al lia kolero, al la streĉiteco per kiu li diris sian lastan frazon : „Ĉio iras bone, ĉio estas sub kontrolo.”

La homo sovieticus ne plu faras politikon

Konstantin estas giganto, duone dolĉanima, duone maltrankviliga … La rusa ogro de la kliŝoj, sed senbarba, restas nur la tufa har-vepraĵo kaj la staturo. Li konstante kontraŭas nin, lanĉas al ni aserton, kiu senorientigas nin kaj poste pasigas sian tempon per provoj nuancigi ĝin, provante diri kun ia pudoro : „Mi ne estas tiu kiun vi kredas : la malspritulo el Donbaso kiun la aliaj inventas, simple mi ŝatas ke kato estu kato. Mi ne estas rifuĝinto, mi venas ĉiujare ĉi tien en la sama epoko, mi daŭrigas. Mi ferias ĉe la marbordo.”

Li loĝas en urbo je 45 kilometroj de Donecko, en Gorlovka, kiu estas tute trankvila. Laŭ li, la sturmo kiun li moke nomas „kontraŭterorisma” limiĝas al kelkaj urboj kaj vilaĝoj de Donbaso kiel Slavjansko, Lugansko, Donecko. Sed tie ili pafas per peza armilo. Ankoraŭ hieraŭ per skud ili mortigis en Simionovka. Tio estas vera milito, oni ĵetas obusojn kaj fragmentajn bombojn.

Kun streĉita, sed cinika mieno per kiu li multajn el siaj vortoj akompanas, li lanĉas : „Tiu ĉi historio estas perfekte idiota !”

– Kiu estas idiota ?

– Nu, la trupoj de la registaro, Dekstra Sektoro, la armeo …

– Ĉu Dekstra Sektoro ?

– Aŭ kiu ajn ! Kiam estas trupoj, tiam estas komandanto, kaj li estas la respondeculo, ne la trupoj. Ili estas knaboj 18- ĝis 20-jaraj, kion ili povas alian faro ol obei ?

– Vi diras ke via urbo estas trankvila, sed ĉu la homoj timas ?

– Nur la stultuloj ne timas.

Ĉe li en la urbo ĉio estas kalma kaj trankvila, neniu fuĝas, la infanoj kaj la maljunuloj ne bezonas esti evakuataj, sed li havas amikojn, familianojn kiuj estas en la batalzonoj, li estas tre malfeliĉa pro ili.

– Ĉu vi pensi iri tien, por batali ĉe la flanko de la ribeluloj ?

– Mi ne povas iri tien. Kiu farus mian laboron ? Kiu flegus la homojn, helpus ilin, savus ilin el la danĝero ? Kiu rekonstruus post ĉio ĉi ? Li estas fajrobrigadisto, ne nur surloke, li kunordigas. Li estas lerninta inĝeniero kun specialaĵo de batalo kontraŭ katastrofoj. Fine de la intervjuo li streĉas sian fingron al mi kaj petas forviŝi frazon en kiu li ŝajnis kormoliĝi pro la riskoj de la metio. Kvazaŭ tio ŝajnis al li maldeca kompare kun tio, kio okazas.

Ĉar li daŭrigas pri la ideo ke ĉio ĉi estas perfekte stulta kaj ke neniu scias, kiel tio finiĝos, mi demandas lin pri la kaŭzo de ĉio ĉi, laŭ li. Li levas la ŝultrojn. Ĉio ĉi komenciĝis kun la Majdano. Dum ili kondutis kiel klaŭnoj, Donbaso laboris.

– Ĉu klaŭnoj aŭ faŝistoj ?

– Komence estis simplaj homoj. Kelkaj el iliaj postuloj estis ĝustaj. Nur poste la kvazaŭarmeanoj aperis. Kaj tiam, ili komencis konduti fie kontraŭ la fortoj de la ordo. Mi estas fajrobrigadisto kaj scias kio estas homo bruligata. Ili ĵetis molotov-koktejlojn sur junaj policanoj sen armiloj. Ili brulis vive. Tio estis abomeninda. Tiuj uloj ne scias konduti kaj okazis ribelo ĉar la homoj estis pli kaj pli malkontentaj pri iliaj manieroj. Jen tie antaŭ nelonge en Simionovka, estas psiĥiatra hospitalo, homoj en malfermita reĝimo, sed ankaŭ danĝeruloj. Ili ne anoncis ke ili atakos, ili ne lasis al ni la tempon por evakui la hospitalon, kun homoj en krizo, perfortuloj, kun nekredebla forto, virino granda kiel mi en tia kazo povas tradraŝi ion kiel mi. Ili ne lasis al ni la tempon por mastri la situacion. Fine ni povis preni 60 da ili en Gorlovka, estis tre malfacile teni ilin. Li ne diris tion, sed li partoprenis en la operacio kiel fajrobrigadisto kaj li deklaras naŭzite :

– Estas honto pafi sur ne armita loĝantaro, eĉ ne okazis alarmo por ke la civiluloj povu foriri … Kiel oni povas paroli pri humanismo, se oni agas tiel ? Ekde Majdano ili agis tiel, kaj tio kolerigis la homojn de Donbaso. Mi demandas lin, ĉu li partoprenis en la referendumo.

– Jes kompreneble, la referendumo estis farata sen la plej eta premo, eĉ ne okazis kampanjo, oni nur donis la daton, kaj la homoj alvenis amase, ili konsentis.

– Por la sendependiĝo ?

– Ne, komence ne temis pri sendependiĝo, sed pri federiĝo. Sed iom post iom la homoj estis pli kaj pli malkontentaj kaj tio ankoraŭ pli graviĝis per la operacio nomata „kontraŭterorista”.

– Kiun celon ili havis, laŭ vi, per tiu operacio kontraŭterorista ? Ĉu ekzemple lanĉi pafadon per pezaj armiloj sen anonci tion ?

– Mortigi, detrui la „sendependistojn”, terori la homojn. Neniu konas ilian celon krom tiuj, kiuj donas al ili la ordonojn.

– Kiu rezistas en la celataj urboj, ĉar necesas minimumo da armiloj kaj da instruiteco por rezisti ?

– Civitanoj, la tuta popolo ribelas, do estas da ĉio, de la feĉo ĝis la plej bonaj, civitanoj, banditoj, ĉeĉenoj, Rostov-kozakoj, ĉiuj tavoloj de la loĝantaro.

– Ĉu banditoj, kiuj ?

– La banditoj estas la banditoj, ili ekzistas ĉie, la mafio, la friponoj … Ili estas ankaŭ tie …

– Ĉu ekzistas forto respektata de ĉiuj, kiu povas fari ordon ?

– Jen la problemo. Komence la ideo estas tre bona, sed sub la preteksto de Respubliko, estas ĉiaspecaj suspektindaj individuoj …

Pri suspektindaj individuoj mi volas demandi lin pri Rinat Aĥmetov, unu el la plej riĉaj homoj de la mondo kaj ĉiukaze la plej riĉa homo de Ukrainujo. Li listigas al mi tion, kion li posedas en Ukrainujo, en Donbaso. Lian pezon en la mineja sektoro, sed ankaŭ en la traktado de koakso kaj eĉ en metalurgio. Kiam mi volas iom pli antaŭenigi la analizon, li fermiĝas. En konciza tono li klarigas, ke li havas siajn proprajn celojn kiuj ne estas tiuj de la politikistoj. „Oni povas diri, ke li havas Donbason. Li donas laboron al la homoj, kvankam la salajroj estas pli kaj pli nesufiĉaj kaj la prezoj altiĝas ĉiutage.” Kaj lia tuta sinteno montras, ke li ne iros pli antaŭen, cetere li aldonas : „Mi ne faras politikon !” Ekde la komenco de la interparolado li klarigis al ni, ke ne donos sian nomon kaj ne volas esti filmata.

Nia leganto devas reteni tiun ĉi esencan ideon, se li volas kompreni la homon de Donbaso, tiun kiun mi nomis la homo sovieticus, la laboro estas sankta, nutri la familion estas la ĉefa afero kaj hodiaŭ sub la dominado de la kapitalo, tiu kiu donas tiun laboron, estas la kapitalisto. Tiuj, kiuj imagas, ke per parolado aŭ per ŝanĝo de retoriko oni delogos la homo sovieticus, komplete trompiĝas, necesas perspektivoj de dungo, de salajroj, de familiaj ferioj …

Mi demandas lin, ĉu li voĉdonis ĉe la prezidant-elektoj.

– Neniu en Donbaso voĉdonis. Cetere nenie estis voĉdon-oficejoj kaj neniu serĉis iujn. Kion la ukraina televido rakontas pri la voĉdonoj en Donbaso estas mensogoj. Neniu voĉdonis, eble apud Zaporoĵje, du aŭ tri oficejoj en la kamparo. Cetere estas neniu kiu meritas ke oni moviĝu por voĉdoni por li.

La malestimo estas palpebla, akra, kvazaŭ muro …

– Kio estas por vi Sovetunio ?

Lia vizaĝo heliĝas laŭvorte … Imprese !

– Aĥ ! Murmuras li, la nostalgio ! Mi elkreskis en Sovetunio. Kun miaj gepatroj, iun someron, ni rondvojaĝis, tio estis giganta, la senfino, ĉie ni malkovris landojn, amikojn, proksimajn popolojn … En la magazenoj estis ĉio, nu, ĉio kion homa estulo bezonas por vivi, ĉio funkciis. Le prezoj ne altiĝis, ili male malaltiĝis kaj ĉiam oni povis vivi pli bone …

– Ĉu vi komprenis, kia ĉio ĉi kolapsis ?

– Ĉar tri fiuloj, en la arbaro de Belovej post ebriiĝi decidis fariĝi caroj9 … La tri friponoj de Ruslandoj, de Ukrainujo kaj de Belorusujo … En 1991, ili faris referendumon, la demando estis strange konceptita kaj ili trompis nin kiel novulojn, ili faris ĝuste la malon de tio, kion ni antaŭe decidis.

– Ĉu pro tio vi ne volas plu fari politikon ?

– Aktuale en la Rada troviĝas eĉ ne unu inda por ke oni voĉdonu por li.

– Simonenko, la gvidanto de la Komunista Partio de Ukrainujo ?

– Simonenko estas de Donbaso, li estis la gvidanto de la junaj komsomolanoj, ni vidis lin kaj lian bandon … kaj li ripetas : neniu indas ke oni voĉdonu por li …

Ne eblas trovi ion por ke li diru ion pli, ĉio, kion ni povas fari, estas interpreti … Tiuj junaj komsomolanoj estis gorbaĉovanoj, ili estis parto de tiuj, kiuj trompis nin kiel novulojn. La amiko Konstantin havas tenacan rankoron.

– Kio estas por vi politikisto inda je voĉdono ?

– Iu kiu organizus, kiu kreus la kondiĉojn por plibonigo de la vivo, iu kiu okupiĝus pri siaj subuloj, kiu eligus la landon el la fosaĵo en kiun ĝi falis. Nu, ne gravas kiu, plej gravas kiel li kondutas.

– Kion vi pensas pri Putino ?

– Vidu la gradon de lia populareco, lastan jaron li estis je 45 elcentoj, hodiaŭ je 80 elcentoj.

– Ĉu pro la eventoj en Ukrainujo ?

– Ne nur, antaŭ nelonge mi vizitis vilaĝon en la minejbaseno en Ruslando, kiu iam havis tricent mastrumojn, jam ne restas pli ol dudek tri homoj, maljunaj avinoj. Kaj tamen la vojoj estas asfaltitaj, ekzistas servoj por la maljunulinoj kaj veturanta komercisto pasas por alporti al ili nutraĵojn. Ĉe ili, la loĝlokoj de la fermitaj minejoj ne estas forlasitaj. Estas kiel la 9-a de majo : ili respektas ĝin, tio estas sankta. Ĉu vi vidis la vojojn ĉe ni en Ukrainujo ?

Mi demandas lin pri la falo de Sovetunio :

– Ĉu vi ne pensas, ke sistemo, kiu dependas de la volo de tri ebriuloj kiuj volas esti caroj, estas tre rompiĝema ?

– Kiam la sistemo disfalas, ne gravas la tri fiuloj, sed tiuj, kiuj manipulas ilin … tiuj kiuj koncentris la kapitalon en siaj manoj. Kaj tiuj estas pli proksimaj de vi en la Okcidento ol de ni rusoj.

– La Rockefeller ktp. Tiuj agis kaj la tri fiuloj obeis …

Mi atentas pri la plej eta kontraŭjuda referenco, ĝi ne venas, sed mi ankaŭ ne provokas ĝin, li restas ĉe la kapitalo, eĉ ne pri Usono … li priskribas ilin …

Tiuj havas neniam sufiĉe. Ili pensas nur pri akumulado de siaj profitoj. Cetere ĝuste tio faras ilian forton. La individuo, kiu havas klaran celon kaj kiu metas ĉiujn siajn klopodojn en tiun perspektivon kaj kiu persistas, kio ajn okazas, tiu estas nerezistebla. La kapitalismo, tio estas akumulad-maŝino. La mono produktas monon, diris Markso. Kaj ĉar li havas tiun celon, li estas la plej forta. Ekz-e, apud Slavjansko, estas malgranda urbo (Svjatogorsko) kun monaĥejo, tio estas varmakva kuracloko, la akvo estas tie pura, la lago kaj la mirindaj arbaroj prizorgataj. Ni konstruis tie kuracdomon. Chevron, la usona entrepreno, volas tie eltiri skizan gason. Ni ne volas tion.

– Vi ne volas, ke la lando estu prirabata, ĉu ?

– La lando estas jam delonge prirabata, ni alkutimiĝis, ni havas ion alian por fari … La rusa pensmaniero estas tia : mi sentas min bone tie, vi sentas vin bone apud mi, kaj dum estas tiel, ĉio estas bona, sed se vi komencas vere ĝeni min, nu, tiam mi koleras kontraŭ vi.

– Ĉu Sovetunio povos revivi ?

– Ne, tio maleblas, ne ekzistas reveno malantaŭen, neniu permesos tion. Tiuj, kiuj dominas la mondon, la kapitalistoj malebligos tion.

– Sed en 1917 ekzistis la kapitalistoj kaj tamen oni havis la Revolucion ?

– En 1917 okazis la financa subteno de Germanujo, ili ne sciis, kion ili per tio lanĉis, nun ili scias … Ili ne konas la historion, kvankam fakte neniu konas la historion, tio maleblas. La manlibroj pri historio estas konstante reverkataj laŭ la venkintoj, kvankam daŭre restas dubaj problemoj pri kiuj la historiistoj debatas. La kamarado Stalino, kaj li insistas pri la vorto kamarado …, siatempe faris amasajn purigadojn, kaj tiuj purigadoj donis al ni sesdekjaran ripozon, ni havis stabilan ekonomion, la prezoj ne altiĝis, ili malaltiĝis. Li restarigis la ekonomion … kvankam multaj homoj suferis, multaj senkulpuloj estis maljuste akuzitaj …

Mi revenas al la kontraŭterorista operacio kaj ĝiaj kialoj … Ni parolas pri Odeso, kaj mi demandas lin, kion li pensas pri tio kiel fajrobrigadisto …

– En Odeso la homoj estis bruligitaj deinterne. Tio estis planita. Oni malebligis la fajrobrigadistojn interveni dum sufiĉe da tempo. Al tiaj homoj oni devas deŝiri la kapon, per via gilotino.

Kaj li revenas al Sovetunio : vole aŭ nevole, kio okazis inter 1917 kaj 1991, tio estas nia historio. Tiuj monumentoj de Lenino ne estas simplaj kopioj multigitaj per muldilo kiel la busto ĉi tie. Ili estis imagitaj de skulptistoj kiuj laboris … Ili havas valoron … Kial rompi ilin ?

Kial ili venas ĉi tien ? La homoj de Donbaso estas tiaj. Ili ne leviĝis kiam en la Okcidento ili rehabilitis Bandera, kiam ili konstruis al li monumentojn. Ili leviĝis kiam la homoj de la Okcidento kuraĝis kompari Bandera kun la herooj de Sovetunio. Kaj jen li longe kaj emocie parolas al mi pri sia patro, kiu liberigis Ukrainujon, batalis kontraŭ la germanoj ĝis en Pollando kaj de tie iris ĝis Vladivostoko por liberigi la teritorion je la japanoj.

Sekvas konversacio en kiu mi miavice klarigas al li tion, kion iuj de ni malkovras en ilia ribelo, nome ke ekzistis plimulto da sovetianoj kiuj ne volis la finon de Sovetunio kaj ke oni trudis ĝin al ili. Li rigardas min mirigite :

– Sed ĉiuj scias tion ! Kiel vi povas ne scii tion ? Estas vere ke mi renkontis polojn kiuj pensis ke la usonanoj liberigis ilian landon kontraŭ la nazioj … Ili tute ne sciis pri la rolo de Sovetunio … Sed vi ne sciis, ke vi francoj ne sciis kiel la marionetoj de la kapitalistoj trudis al ni tion, kion ni ne volis …

La konversacio transiras nun al la bato, kiun la francaj komunistoj sentis ne nur pro la disfalo de Sovetunio, sed pro la fakto ke nenio leviĝis por defendi ĝin … mi parolas al li pri la malforteco de niaj bataloj, pri nia misorganiziĝo, li interesiĝas pri la sindikatoj kaj diras al mi : necesas ke la sindikato estu sendependa de la politika potenco …

Kaj tiam mi demandas lin ree pri la celoj de tiu „kontraŭterorista” operacio kontraŭ Donbaso, kiun li juĝas krima kaj komplete idiota …

Lia tezo baziĝas sur du faktoj, la unua estas ke en la Okcidento [de Ukrainujo -vl] estas tia ekonomia marasmo, ke la homoj revas nur labori kiel kampkulturaj laboristoj en Eŭropo aŭ servistinoj aŭ servistoj de la eŭropanoj, do ili aspiras esti en Eŭropo. En Donbaso ni havas tre malfacilajn laborojn, sed ni laboras. Ministo kiu malsupreniras je la 4-a matene en la minejon por la daŭro de ses horoj, neniam scias ĉu li revenos, sed li iras tien kaj revenas kun la mono por nutri sian familion. Eĉ se tio estas ĉiam pli malfacila, la salajroj estas ĉiam pli nesufiĉaj … Ni laboras … Kaj jen tio estas por li la fundamenta kialo de tiu agreso kontraŭ ili. Dum ĉiuj okupiĝas pri tiu historio, dum oni masakras nin, tio fariĝas moderiga evento kaj oni forgesas rigardi kio okazas kun tio, kion Eŭropo trudas al ni : la prezoj por elektro altiĝis 50-elcente, same pri gaso, kaj la grivna perdis 50 elcentojn da sia valoro.

Jen, la homo sovietica jam ne faras politikon. Kial mi pensis pri tiu filmo de Francesco Rossi, Mains basses sur la ville, kie la kapitalisto, la entreprenisto pri nemoveblaĵoj parolas al la komunista deputito, kiu lin akuzas. Ili estas ambaŭ solaj en konstruata loĝdoma turo. La kapitalisto iras al krano kaj diras : „Mi konstruas, la akvo fluas, mi loĝigas la homojn. Kaj vi ?” La homo sovieticus estas por ĉiam orfa je perdita paradizo kaj li defendas ĝin spite marojn kaj barojn kiel sian domon, sian familion, la malmulton kiu restas al li, sed li ne kredas plu pri retorikoj. Li spertis ĉiujn perfidojn, belparolantojn, ideologiistojn, batalojn inter partioj, mizerajn konkurantojn. Kaj Konstantin rigardas min moke, ĉar mi estas konsternita speciale de lia historia kulturo kaj li diras al mi : „Vi pensis ke ni estas la brutoj de Donbaso, kruduloj, nekapablaj pensi …”

Estas freŝe, la nokto venis, ni disiras, li diras al ni „Merci”.

Dum la tuta intervjuo, mi faras demandojn kaj Marianne tradukas, dum li konas eĉ ne vorton de la franca, li foje intervenas por postuli precizigon, por kontroli ĉu li bone komprenis.

Ĉu io mumiiĝis kaj do perdis la povon renaskiĝi ? En tiu ĉi marborda gastejo kie alvenas homoj, plejparte kutimaj klientoj … Konstantin pri kiu ni parolis, la homo sovieticus kaj kiu asertis ke li ne estas rifuĝinto, sed ke la kutimas ferii ĉi tie, en junio, kaj ke li daŭrigas tion. Ĉi-matene je la 7-a horo ĉe la plaĝo. Estis tie tri avinoj kun kiuj ni fratiniĝis. Unu el ili klarigis al ni, ke ŝi venas de la Okcidento, de Galicio, en la Antaŭkarpatoj, ŝi laŭdegis la akvon de la Nigra Maro, sed ankaŭ Galicion, kie la homoj estas kiel ĉi tie, afablaj, akceptemaj. Ŝia edzo kaj ili tri estas rusoj, la patrino de ŝia edzo estas ĉi tie entombigita, do ŝi revenas. Ŝia filino loĝas en Hispanujo kaj invitas ŝin, sed ŝi ne povas rezigni pri siaj ferioj en Krimeo. Ŝi indikas al ni tie, iomete pli antaŭe, plaĝon kiun oni privatigis : „Antaŭe estis pli bone, tio estis feriejo por infanoj, tie estis longaj seĝoj, sunombreloj por ĉiuj.” Ŝi ne ŝatas tion, kio okazis, ŝi ne scias ke estas milito en Donbaso. Ŝi bedaŭras la mortintojn de la Majdano, kapojn bruligitajn sed kiuj havis ideojn de libereco … Ŝi klarigas ke ĉio ĉi pasos. Ke la politikistoj estas tro frandemaj. Ĉiam tiu ideo ke ion iomete rabecan, tion oni komprenas, sed tro estas tro kaj la popolo ekkoleras. „Sed, diras ŝi, la homoj amas sin, ili ne volas militon, do ĉio kalmiĝos kaj ĉio estos kiel antaŭe, kun la infanoj oni iros al la plaĝo en Krimeo.”

Ekzistis la Soveta Unio, kiu donis komunan spacon, poste tiuj dudek tri jaroj da disiĝo, dum kiuj la kutimoj daŭris, sed ankaŭ transformiĝis. La miksaĵo estas ankoraŭ pli grava ol oni povas imagi, la homoj geedziĝis kaj ili obstine daŭre iras la samajn vojojn, eĉ se estas milito, la oligarĥoj : ili metos siajn sunombrelojn en Krimeo kie ili renkontiĝos kun la moskva familio, kiu ĉi-matene alvenas aŭ kun tiu el Ĥarkovo.

La malgranda manflegistino de Donecko, instalita en Krimeo, ekploras flegante miajn manojn, dum la frizistino tranĉas la harojn de Marianne. Ŝi singultas kiom eble plej silente, ĉar ŝia panjo estas en Konstantinovka je 40 km de Donecko kaj ĉar ŝi ne certas, kaj tute ne certas, ke morgaŭ ĉio aranĝiĝos … Dikaj larmoj fluas sur ŝiaj pupecaj vangoj …

En tiu ĉi grundo, en tiu eksterordinara rusa kaj mezmara miksaĵo, el tiuj miksitaj akvoj naskiĝas aferoj, individuoj, kiuj nenio antaŭdestinis al politika engaĝiĝo, kaj tamen … La sekretario de la Komunista Partio de la urbo Simferopolo rakontas al ni, ke nenio antaŭdestinis lin esti komunisto, liaj gepatroj ne estis tiaj, neniu en lia familio iam ajn estis komunisto. Do, li konsterniĝis, kiam lia patrino abrupte alparolis lin : „Tio ne povas plu daŭri tiel ! Vi devas engaĝiĝi en politiko !” Ĉiam tiu sento, ke en la neeltenebla rabado, sojlo estis pasita, kaj ke ili, la maljunuloj, ne plu povas, sed ke li devas agi. Kaj la obeo de la filo al la gepatroj. Li klarigas al ni sian koncepton de politiko, kaj ĉe tio li multe insistas pri la ligo inter la pioniroj kaj la veteranoj. Li aldonas : „Nun ni faras kun la homoj !” La lokalo de la simferopola sekcio estas instalita en la kel-etaĝo de malgranda loĝejdomo en laborista kvartalo de la 1960-aj jaroj. Duone kaŝitaj en vegetaĵo, malgrandaj konstruaĵoj, maljunuloj sur benkoj. La sekretario rakontas al ni, ke kiam la homoj de la kvartalo estis konvinkitaj ke la Majdano invados por mortigi ilin, ili petis lin forigi la ŝildon de la Komunista Partio de Ukrainujo de la pordo. La sekcio de la Partio remetos ĝin nur kiam ili petos tion. Same li klarigas ke Simferopolo estas la kampkultura zono kaj ke „la loĝantoj de najbara vilaĝo petegis ilin helpi ilin gardi la monumenton de Lenino, ĉar estas banditoj kiuj nokte ĉirkaŭvagas por detrui ĝin. La komunistoj respondis : necesas decido de la vilaĝo, ni venos nur se vi ĉiuj konsentas.” Ili faris tion, kaj ni venis por gardostari, li finas. Estus eraro kredi, ke tiuj kiuj aliĝas al la komunista partio faras tion nur pro nostalgio aŭ pro familia tradicio ; io aperas kun kio la Komunista Partio de Ukrainujo kalkulas por rekrei la unuecon de la lando, tio estas la batalo kontraŭ la korupto kaj la rabado de la oligarĥoj, kiu okazas en la okcidento same kiel en la oriento. Kompare, Sovetunio alprenas reliefon eksterordinaran : „Fakte ni vivis bone, ni vivis en paco kaj ni estis ĉiuj egalaj kaj amikaj.”

La sekcia sekretario tradukas tion en simplan vizion : „Se oni trovas ion pli bonan ol la komunismon, eĉ ni komunistoj volas adopti tion, sed en la momento ĉio estas pli malbona” …

Dudek tri jaroj, tio estas tre mallonga ; estas eĉ eksterordinare, ke post tiom mallonga tempo revenas la historio, kiu estos daŭre tiu de la klasbatalo, diris Markso en la Manifesto … kaj en la sama tempo okazis multaj aferoj. Sub la Good Bye Lenin10 aperas nova mondo …

El la sparko saltos la flamo de Felix Gorelik

De Felix Gorelik, historiisto, premiito de la premio Jaroslav Galan11, tiu ĉi lirika teksto kiun komunisto adresas al la krudul­oj de Donbaso … La proklamo de la Popolrespublikoj Donecko kaj Lugansko estas faro de konsiderinda historia graveco. Miaopinie ĝi estas la antaŭsigno de popola kaj demokratia, kontraŭfaŝista, kon­traŭimperiisma revolucio, kiu sub niaj okuloj transformiĝas en kontraŭoligarĥan revolucion. Jes, necesas ankoraŭ fari tre akran batalon kontraŭ la bandoj de murdistoj, kiuj provas dronigi tiun revolucion en sango. Sed oni ne povos estingi tiun sparkon ! Kun la monatoj kaj la jaroj ĝi nur grandiĝos, kaj el tiu sparko saltos la flamo ! La revolucio eksplodis, kiam oni ne atendis ĝin. Memoru la terurajn 1990-ajn jarojn, en la momento kiam triumfis la kon­traŭrevolucio. La homoj iris voĉdoni kiel ŝafoj por ia ajn prezid­onto, esperante plibonigon de sia sorto. La kontraŭkomunisma kaj kontraŭsovetia propagando sukcesis komplete senorientigi la popolajn amasojn, altiratajn de la miraĝoj de la merkato kaj senigitaj je siaj havaĵoj. Mi memoras tiujn ministojn kiuj sidis surtere antaŭ la sidejo de la provinca administrejo de Lugansko kaj kiuj frapis la asfalton per siaj kaskoj, postulante la pagon de la nepagitaj salajroj. En 1998 alvenis el Krasnodon kolono de ministoj, kiuj ne ricevis siajn salajrojn jam de almenaŭ ses mo­natoj por ege laciga subtera laboro. Ili fosis bunkrojn, muntis tendojn en la malgranda placo antaŭ la konstruaĵo, kaj dum kvin monatoj, en la somera varmego kaj en frosto de minus dudek gradoj vintre sieĝis postulante la pagon de la mono kiun ili estis perlaborintaj. En glacie malvarma decembra nokto, la ministo A. Miĥaleviĉ decidis oferi sin por subteni la postulojn de siaj kamaradoj. Li priverŝis sin per benzino kaj forbruligis sin ! En lasta mesaĝo li skribis : „Mi estas en plena posedo de miaj rime­doj. Mi prenas sur min sola la tutan respondecon de tio, kion mi faras kaj ne kredas plu ian ajn promeson. Mi estas ĝis super la kapo naŭzita de tio, ke la direktejo kraĉas sur nin. Eble mia ago progresigos nian aferon.” Li lasis post si du infanojn, al kiuj oni rifuzis la senpagan aliron al la Pedagogia Instituto.

Kaj tamen, spite al tiu subpremado, la tiamaj proletoj ne kapablis batali por siaj rajtoj kaj limigis sin al pasivaj protestoj. Ni, la komunistoj, venis al la pordegoj de la fabrikoj kun flug­folioj, gazetoj, parolis tra megafonoj, sed la plej multaj homoj preterpasis kaj forturnis la kapon. Ŝajnis, ke la volo rezisti estis neniigita por ĉiam ! Kio okazis al la proletaro, kun kiu la marks­ismo tiom kalkulis ? Ĉu la tempo de la marksismo-leninismo pasis ? Sed en 2014 ektondris, la fulmotondro elĉeniĝis ! La prolet­aro denove eniris la arenon de la Historio ! La tondriga sparko de la ribelo en la sudorienta Ukrainujo estis la nov-banderista ŝtatrenverso en februaro 2014. En la momento, kiam laŭ la intenco de Usono, por malebligi la proksimiĝon de Ukrainujo kun Ruslando oni kunvenigis la „Majdanon” kaj kiam Januko­viĉ, kiu aŭdacis akcepti la eniron en la Dogan-Union prefere ol la „honoron” fariĝi „asocia membro” de la Eŭropa Ekonomia Unio, estis renversita.

La enpotenciĝo de la novfaŝistoj, kiuj akaparis la plej grav­ajn postenojn en la registaro kaj en la Verĥovna Rada12 estis signo de ofensivo de la rusmalamaj fortoj kaj tio siavice vekis reagon. La ruslingva loĝantaro de Krimeo kaj de la sudoriento [de Ukrainujo] rifuzis akcepti la rompon kun Ruslando, la redukton de la rusa lingvo, la minacon de fermiĝo de la indu­striaj entreprenoj kaj de altiĝo de la senlaboreco, kiujn neeviteb­le kaŭzus la submetiĝo al la interesoj de la EU.

La unuaj, kiuj reagis, estis la loĝantoj de Krimeo, kiuj je 95 elcentoj esprimis sin por aliĝo al Ruslando. La rusaj fortoj kaj la memdefendaj taĉmentoj ne permesis al la registara junto pied­premi la volon de la popo­lo. Kaj tie la sudoriento ardiĝis, kaj unuavice Donbaso ! En aprilo 2014 okazis la unuaj popolaj ribeloj en Donecko kaj Lugansko. Ni ankoraŭ ne scias, kiel ili estis organizitaj. La KPU ne partoprenis en ilia organizado. La novaj agantoj venis el la popolo, kapablaj kuntiri la junularon. Ekz-e en Lugansko oni okupis la konstruaĵon de la Ukrainiaj Sekurec-Servoj, kaj tie centoj da fusiloj, maŝinpafiloj, granat­lanĉ­iloj, municioj falis en la manojn de la ribeluloj, kaj oni starigis la „memdefendajn trupojn de Don­baso”. Ĉekape de la ribelo troviĝis la serĝento Valeri Bolotov, kaj en la ĉefstabo estis eksa ŝoforo, fajrobrigadisto ‒ simplaj proletoj ! Oni direktis ultimaton al la guberniestro nomumita de la junto : rifuzi sub­metiĝon al Kievo, agnoski la potencon de la popolo ! Mi estis atestanto de nova etapo de la ribelo. Kiam la fino de la ultimato estis pasinta, giganta kolono da homoj direktiĝis al la sidejo de la provinca administracio. Mi rigardis la vizaĝojn : maljunuloj, junuloj ‒ ili estis simplaj homoj, ĝia moŝto la Proletaro ! Ili ĉiuj kune skandis sloganojn : „La faŝismo ne trapasos !”, „For la junton !”, „Dankon al niaj avoj pro la Venko !”, „Ni estas Don­baso kaj Ruslando !”, „Ruslando ! Ruslando ! Ruslando !”

En tiuj sloganoj skandataj unuvoĉe oni povis aŭdi la vekiĝ­antan kon­scion de la proletoj. Ili ne volis agnoski la triumfon de la banderistoj, rezigni sian grandan Venkon de 1945 ! Ili ne volis rompi kun Ruslando ! Ili montris sian korligitecon kun la frata rusa popolo !

Kaj jen la kolono kiu proksimiĝas al la sidejo de la provinca admini­s­tracio. La masivaj pordoj estas solide fermitaj : kom­preneble, la guberni­estro estis fuĝinta. Oni sturmis. Oni rompis la fenestrojn de la teretaĝo kaj la homoj, viroj kaj virinoj, help­ante unu la alian, svingis sin internen, poste ni vidis la fenestr­ojn malfermiĝi en la unua etaĝo, en la dua, tria, kvara, kvina kaj sesa etaĝo. Fine tondris aplaŭdoj : ni vidis sur la tegmentoj du dekojn da ribeluloj forŝiri la malamatan flagon de Petliura kaj flirtigi la flagon de la ribeluloj, sen forgesi la ruĝan flagon de la venko !

Mi konfesas, ke mi estis kaptita de nekredebla sento de feli­ĉo ! Por la unua fojo en mia vivo mi vidis popolan Revolucion, kaj, por uzi la vortojn de la poeto, mi povis diri : „Mi feliĉas esti eta frakcio de tiu forto !” Jes, tio estis Revolucio, ĉar la popolaj amasoj leviĝis por rompi la malnovan socian ordon, por renver­si la regantan potencon.

Tio estas kontraŭfaŝista revolucio, ĉar ĝi direktiĝas kontraŭ la bander­istoj, kontraŭ la ukraina faŝismo. La banderista minaco estas reala, la signoj ne trompas. Sur la Majdano, la giganta portreto de Bandera servis kiel standardo de la manifestaciant­oj, kiuj enpotencigis la junton. Sur la manikoj de la membroj de la „memdefendo” de Majdano estis stiligita hokokruco13. Oni povas citi ankaŭ la detruadon de la Lenin-statuoj, la prirabadon de la oficejoj de la KPU, la malam-nivelan kontraŭkomunis­mon. Tio estas movado de nacia liberigo, provokita de la provoj de „senrus­igo”, memoru la instrukciojn „La moskvanojn al la lanterno !”, „Kiu ne saltas, estas firuso !” La postulo n-ro 1 estas la egaleco de la rajtoj por la rusa lingvo, ĝia rajto je la statuso de dua oficiala lingvo.

Tio estas revolucio popola kaj demokratia, ĉar ĝi entenas diversajn tavolojn de la loĝantaro, proletojn kaj etburĝojn, ĝi postulas la defendon de la rajto je laboro, kaj la demokratiajn rajtojn. Ne senkiale oni prokla­mas „demokratiajn respublikojn”. Tiu ĉi ribelo sub niaj okuloj ŝanĝiĝas en revolucion kontraŭ la oligarĥio. La amasoj komencas kompreni, ke ilia klasa malami­ko estas la miliarduloj, la oligarĥoj, Kolomojski, Taruta, Aĥme­tov, kaj ili postulas la ŝtatigon de iliaj entreprenoj.

La komenco de la revolucio estis markita de la entuziasmo de la popolaj amasoj. La referendumo por sendependiĝo de la novaj respublikoj okazis en festa etoso. Preskaŭ 90 elcentoj de la voĉdonantoj esprimis sin favore al sendependiĝo de la popolrespubliko ! Hodiaŭ estiĝas la organoj de ŝtata potenco. La du respublikoj decidis unuiĝi en unu solan ŝtaton, „Novrusio”. Grandaj problemoj ankoraŭ atendas ilin.

Post la elekto de la oligarĥo kaj miliardulo Poroŝenko kiel prezidanto, la subpremaj fortoj atakis, kun la celo neniigi la rezistantojn en kiom eble plej mallonga tempo kaj likvidi la popolrespublikojn. La fortoj estas malegalaj. La kieva armeo lanĉas en la batalon la aerarmeon, la tankojn, ĝi havas nombran avantaĝon. La sendependeco estas ankoraŭ defendenda kun la armiloj en la mano !

Ĝis nun la Ruslando de Putino ne sentas urĝon por helpi per armitaj fortoj. Klaras, ke la revolucia karaktero de la sudorienta movado timigas la rusan burĝaron. Krome, Putino timas novajn sankciojn flanke de Usono kaj de la EU. Ukrainujo fariĝis la areno de alfrontiĝo inter du antagonismaj fortoj. Unuflanke la Okcidento kiu klopodas por konservi Ukrainion sub sia fakta okupado, landon kiun ĝi transformis en duonkolonion kaj malebligas ĝin unuiĝi kun Ruslando, kun la celo konservi Ruslandon en la nivelo de duaranga potenco, konservi la rezultojn de la disfalo de la USSR.

Aliflanke, la rusa burĝaro, kiu volas leviĝi, deskui la ligilojn de dependeco, ludi egalecan ludon en la monda areno. Sed ekzistas ankaŭ la laboristoj de Ruslando, kiu solidaras kun la ukraina frata popolo kaj deziras reunuiĝi kun ĝi, restarigi la eternan Union ! Putino troviĝas antaŭ malfacila decido. Ĉu cedi Donbason al la ungegoj de Poroŝenko kaj de la Dekstra Sektoro ? Sed tiam Ukrainujo tuj enirus en la NATO-n, fariĝus bazo por instalo de raketoj kontraŭ Ruslando, ĝi estus perdita por la ekonomio de Ruslando. Subteni la popolrespublikojn, sendi armitajn fortojn por helpi ilin defendi sin, tio signifus elmeti sin al novaj okcidentaj sankcioj, inkluzive de eniro de NATO-trupoj, kaj kontraŭvole helpi la popolan revolucion. Oni ne scias, kion li decidos.

Jam ne eblos estingi la sparkon de la revolucio kiu komenciĝas ! La amasoj gustumis la Liberecon kaj batalos por ĝi !

Tiu ĉi revolucio ne komenciĝis hazarde. Ĝi estis preparita per la akriĝo de ĉiuj kontraŭecoj, klasaj, naciaj, politikaj, ideologiaj, naskitaj de la krima detruo de la USSR en 1991. Tiutempe la reakciaj fortoj, inspiritaj de eksterlande, sukcesis venki, trompante la popolamasojn. Sed dum dudek jaroj da restarigo de la kapitalismo en Ukrainujo maturiĝis revolucia situacio. La „malsupruloj” ne volis plu vivi kiel antaŭe, kaj la „supruloj”, disŝiritaj de siaj internaj kontraŭecoj, ne povis plu gvidi kiel antaŭe. La novbanderista ribelo, kiu renversis la registaron de Janukoviĉ, donis impulson transformi revolucian situacion en Revolucion ! La pecoj deŝiritaj el la USSR aspiras reunuiĝi. La amasoj ekkomprenas, kion ili perdis kun la restarigo de la kapitalismo !

La historio evoluas spirale. Ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2014, la Historio troviĝis sur la malaltiĝa flanko de la spiralo. Ekde 2014, la Historio moviĝas sur suprenira flanko. La fortoj de progreso transiris al ofensivo kontraŭ la fortoj de reakcio. Kaj la proletaro reakiris sian pozicion en la areno de la Historio, por plenumi sian decidan rolon. La fidelo al la marksismo-leninismo ricevis novan konfirmon. Kamaradoj ! Komenciĝas nova Revolucio ! Kia feliĉo esti vivanta ĝis tiu ĉi tago ! Ni subtenu ĝin kaj deziru al ĝi la finan Venkon !14

Dziga Vertov, la simfonio de Donbaso kaj la kontraŭ-proleta rasismo

[foto de p. 63]

En tiu ĉi momento de nia vojaĝo, Donbaso estas kvazaŭ obsedo, vundo en Krimeo kiu ĝuas pacon. Hantas min la filmo, kiun Dziga Vertov dediĉis al Donbaso en la jaro 1931, La Simfonio de Donbaso, la batalo inter la ruĝuloj kaj la blankuloj, la rifuzo de la rusa mistikismo15 … Kiel tiam al la batalo de la bolŝevistoj kontraŭstaris la malnova mondo de iluzio kaj de religia fremdigo … Temas pri dokumentfilmo pri la ministoj de Donbaso en kiu Vertov en originala maniero uzis industriajn sonojn. Charlie Chaplin skribis al Vertov por gratuli lin kaj por diri, ke li ne imagis ke oni povas akiri tiom belan rezulton per uzado de fabrikaj bruoj. Kontraŭmetante la malnovan al la nova en stilo tre proksima de raportaĵo, Vertov interesiĝas aparte pri la religia fremdiĝo kaj pri ties paralelo, la drinka ebriiĝo de la amasoj. La sceno pri la detruo de la bulbo de la preĝejo kaj ĝia anstataŭigo per la ruĝa stelo estas spirhaltige bela spektaklo. La filmilo ŝanceliĝas vide al la ŝanceliĝo de ebriuloj. Interaktive ĝi enŝoviĝas inter la militistaj fanfaroj, la paradantoj de la Komsomolo, la nova potenco. Nia renkontiĝo en Nikolajevka kun Konstantin, tiu kiun ni nomis la homo sovieticus, devigis nin transiri de la sovetia epoko al aliaj tempoj, instigante nin alie rigardi tiun ribelon neforigeble markita de la Soveta Unio. Suspektuloj, banditoj, klarigis li, kaj aldonis : „Estas tiel, kiam popolo ribelas, tie estas ĉiuj” …

La bildojn de Dziga Vertov de 1931, kiam oni kredis fari ĉion nove, anstataŭigis aliaj fotoj, tiuj de ekspozicio kaj de serio titolita „Donbass Romantism” de la fot-ĵurnalisto Miŝa Friedman naskita en Moldavio, kiu fotis la regionon en 2010 kaj 2011, kiam li vivis en Kievo. Friedman priskribis la ruiniĝon de la infrastrukturoj kiel simbolon de neglekto de la ukrainuja registaro kaj kiel disfalon de la sovetiaj idealoj.

Historie, Donbaso, oficiale konata kiel la baseno de Donecko, kiu entenas la distriktojn de Donecko kaj Lugansko, estis la juvelo de la sovetia industrio. Post la disfalo de la USSR granda parto de la regiono ruiniĝis. Donbaso antaŭe estis grava industrizono bazita sur karbo, la pez-industrio kaj, poste, la realigo de novaj teĥnologioj, diras la historiisto Tarik Ciril Amar, profesoro ĉe la Universitato Columbia kaj specialisto pri Ukrainujo. „Por reveni al la carisma epoko, Donbaso estis ĉiam regiono larĝe aŭtonoma kiu socie, politike kaj ekonomie neniam tute adaptiĝis al ia ajn centra potenco”, diras Amar. „Post la sendependiĝo en 1991 alvenis la damaĝitaj industrioj kaj la senlaboreco kaj aliaj socialaj problemoj, sed Donbaso larĝe konservis sian politikan aŭtonomecon kaj disvolvis lokajn strukturojn de potenco, kiuj faras ĝin esence ŝtato en la ŝtato.”

Kun Gorbaĉovo Sovetunio komencis agonii. Du jarojn poste, ĝia disfalo sekvigis senprecedencan katastrofon de homaj kondiĉoj : ĝiaj loĝantoj devis alfronti la fermon de lernejoj kaj de fabrikoj, la agnoskon de organizita krimo kaj de ĝenerala prirabado, la fatalan pereon de la tuta sociala sistemo … Ĉu Donbaso estas nur la bildo de la pereo de la proleta heroo ?

Al kiu sanktulo turniĝi ? Ĉu la denunco de Dziga Vertov, la malbenita paro de ebrieco kaj de religia fremdigo ?

„Ĝuste tiu historia rakonto, klarigas Amar, estas esenca por kompreni la fakton, ke la religio estas sur la frontlinio de la secesia milito, kie la porrusaj sendependistoj engaĝiĝis en la gerila milito kontraŭ la ukraina armeo, kiu apogas sin sur la Okcidento, en la stratoj de la urboj de Donbaso kaj en la urbetoj kiuj estas kvazaŭ semitaj tra la vasta kaj pentrinda pejzaĝo de la regiono.

Kvankam la regiono restas la industria centro de la lando ‒ ĝi produktis 27 elcentojn (do 18,3 miliardojn) el la ĉiomaj eksportoj de Ukrainujo en 2012 ‒ la milito ruinigis lokan ekonomion, kiu nur komencis resaniĝi el marasmo de post la falo de la USSR, kiam la fabrikoj fermiĝis kaj la dungoj foriris al Azio”, asertas Amar.

La regiona ekonomio estas hodiaŭ preskaŭ kolapsinta, klarigas Amar, sed klarigi la nunan krizon nur per la ekonomia situacio „estus grava eraro kaj malbona kompreno de la historio”.

La ŝlosila momento, kiam tiu ĉi interna milito aperis plene de kolerego kaj furiozo, ĉu ĝi serĉendas ĉe la Majdano en 2014 ? Ĉe ne prefere en Moskvo, en la tago kiam Elcin, la sekretario de la Komunista Partio de la Rusa Federacio, post detrui la Sovetunion kun siaj du belorusa kaj ukraina komplicoj, post vendi la landon al la CIA, kiu organizis ĝiajn privatigojn en 1992 igis pafi al la ribelanta parlamento ?

La kondiĉoj de tiu ĉi interna milito naskiĝis en la jaroj de konfuzo. Dum en la Okcidento ni inventis Ruslandon kunveninta ĉirkaŭ la malkovro de la demokratio, la popolo travivis intensan malesperon, kiu iris ĝis dubindigi la demografian demandon de la lando. La naskokvoto falis kaj la morto venis ĉiam pli frue. Tio estis la infera sarabando de la oligarĥoj kiuj prirabis la landon kaj elmontris sian malsaĝan lukson, dum la popolo, precipe la maljunuloj, retroviĝis en mizero. Kiel priskribis en sia libro pri Putino Vladimir Fedorovski, kiu tamen komplete aprobis la kontraŭrevolucion, tio estis la epoko, en kiu por ŝpari al Elcin kaj liaj proksimuloj enketon pri ilia korupto, la potenco, kun separista komplico en vilao de la franca mediteranea marbordo, lanĉis la ĉeĉenian militon. Kaj poste Elcin pafigis al la parlamento. Neniu en Francujo povis imagi la paroksismo de tiu atenco kontraŭ la rusa parlamento. La demokratio ja valoris masakron. Io nekonata estis naskiĝanta. Donbaso estas ĝia ilustraĵo. La Donbaso ĉirkaŭ kiu kolektiĝis la ŝajne plej kontraŭaj fortoj, unue inter la ruĝuloj kaj la blankuloj, la komunistoj kaj la ortodoksaj mistikuloj, ĉu la neimageblo por Dziga Vertov ?

La kontraŭeco inter la rusa spiritismo kaj la materiismo estas spertata kiel revolucia dinamiko, almenaŭ en tiu ĉi momento … Ĉu temas pri ekstremdekstro komparebla kun la Pravi Sektor en Ukrainujo ? Aŭ ĉu pri tiuj friponetoj kiuj en Moskvo ĉaspelas la la kaŭkazian enmigrinton, „la premsonĝo de Putino”, kiel ĵus The Guardian titolis artikolon parolante pri ili ? Ilia oficiala organizaĵo iris en Donbason kaj tie konstatis tro da adeptoj de la eksa Sovetio kaj do ili aliĝis al Kievo.

Sufiĉas, kiel ni faris, legi la Manifeston de la Ribeluloj, miksaĵo kun referenco al la Franca Revolucio kaj al Sovetunio, insistanta pri la batalo kontraŭ la oligarĥoj, por vidi, kiun tendencon la donbasa loĝantaro favoras ; tiu, kiu amase iris por voĉdoni en la referendumo, kio kaŭzis kontraŭ ĝi la apokalipson de interna milito. La ĉeesto de komunistoj en la popola rezistado estas escepta. Ekzistas du kompletaj unuoj de komunista ideologio : unu en la bataliono Vostok kaj alia en la brigado de Prizrak. La nostalgio pri Sovetunio ĉie ĉeestas inter la batalantaj volontuloj de la popolmilicoj same kiel en la loĝantaro. Ekde la disfalo de la USSR, ĉio fariĝis nur pli malbona, kaj la homoj konscias pri tio. Oni ne povas diri, kiom da komunistoj ekzistas en la rezistado, sed tio estas la hegemonia ideologio en la popolaj sferoj. Estas aliaj figuroj kiel tiu de la komandanto Strelkov aŭ de Paul Gubarev, la gvidanto de la unua horo. La dependo de la rusa helpo ne iras nepre en la direkton de reveno al Sovetunio. La „maldekstro” kun atlantikaj simpatioj provis blankigi la popolekstermon de Donbaso per la argumento ke tiuj monarĥistoj kaj de tiuj slavfavoruloj estas veraj faŝistoj ĉirkaŭ Putino. Stranga argumentado, kiu tiel pravigas la masakron de civilaj loĝantaroj.

Estas strange, ke la sama gazetaro, la samaj urbaj salonoj kiuj siatempe laŭdegis Solŝenicin ne pro liaj nekontesteblaj literaturaj kvalitoj, sed pro lia rolo de pru-figuro de la sovetiaj disidentoj, hodiaŭ publike mallaŭdas homojn kiel Aleksandro Dugin esti la damnitan animon de Putino kaj iel inspiranto de la donbasaj kaj eŭropaziaj ribeluloj, kaj ne vidas la parencecon inter sia heroo de hieraŭ, sia inklino al la tradicia rusa identeco, en kiu la ortodoksa spiriteco ludas grandan rolon. Tiu ĉi pensofluo spertis nerefuteblan supreniron inter la vicoj de la postsovetiaj intelektuloj antaŭ la spektaklo de plene ebria ekskomunista gvidanto, kiu vendis la landon, detruante la Sovetan Union kune kun du komplicoj same ebriaj kiel li kaj inventis la militon en Ĉecenujo por eviti enketon, lanĉitan de la ĉefministro Primakov, kaj igis pafi al la protestantoj de la parlamento per pezaj armiloj.

Tio, kion Solŝenicin sciis priskribi kun granda potenco kaj malmultaj rimedoj, estas kiel la granda entuziasmo, kiu dum la Revolucio levis la rusajn amasojn, devojiĝis en la malaŭtentecon kaj en la burokratecon, korupton de la lokaj eminentuloj kaj en personkulton. Estas senutile, voli batali eĉ por la plej justa afero fronte al arbitra sistemo. La pafado de Elcin al la parlamento estis la lasta akto de la devojigita komunista potenco en la okuloj de tiuj homoj, kiuj ne rezignas pri sia deziro de integra transformado kaj kiuj malestimas la kapitalismon. Ĉu pro tio oni povas egaligi ilin al la stratfriponoj kiuj agas ene de la Dekstra Sektoro ? Ĉu oni povas kompari ilin kun la rasista malamo kontraŭ la proletaro, kontraŭ la rusaj amasoj, kiun elŝvitas elito kiu nur revas pri konsumismo kaj volas esti ŝatata de la okcidentanoj ?

En tiu ĉi ribelo estas io de Pasolini, kaj samtempe ĝi estas malsama, ĉar Ruslando havas nenion komunan kun la Italujo stampita de papismo ; Ruslando havas sian propran mesiismon … Mi bonŝancis ‒ ankaŭ tie ‒ povi diskuti kun hispana amiko, ateista komunisto. Jen nia diskuto pri la mistika, respublika, komunista naciismo de Donbaso.

La kamarado Josafat Sánchez Comina, al kiu ni sendis la intervjuon kun la homo sovieticus, la eldirojn de la kamarado Konstantin, parolis pri ties vortoj pri la ribelanta popolo kaj la fakto ke en tio estas ĉio, de la plej bona ĝis la banditoj kaj eĉ individuoj, kiuj li taksas „suspektindaj”. Josafat aprobis la rimarkon de Konstantin kaj li komentas :

Por komenci pri Paul Gubarev, en la retejo de Novorossia16 aperis eltiraĵo el intervjuo, kiu tuj klarigis al mi. Oni demandis lin, ĉu pasintece li havis rilaton kun la movado Russkoe Natsionalnoe Edinstvo (Rusa nacia unueco de Barkaŝov), al kio li respondas ke jes, antaŭ dek du jaroj, kaj li senkulpigas sin dirante ke li tiam estis juna kaj pasia … Sed ke li ankaŭ povas danki ilin, ĉar tie li lernis ĉion, kion la ukraina armeo ne instruis al li … Tuj poste li difinas sin kiel rusa naciisto, ne el etna vidpunkto, sed el humanisma, spirita, kaj ke li apartenas al la „maldekstra centro” (kun ĉiaj citiloj meteblaj pri tiu termino, ĉar Zjuganov ‒ la sekretario de la komunista partio de la Federacio de Ruslando ‒ ankaŭ diras al li, ke Ruslando nun bezonas registaron de maldekstra centro kiel tiun, kiu savis Ruslandon el la krizo de 98 …)

Resume, do ili estas ĝustaj, la fotoj kiuj cirkulis pri li, en kiuj li aperis kun grupo de rusaj nazioj kaj kiujn mi atribuis al la ukraina propagando pensante, ke se tio estus vera, oni ne povintus doni al li la tempon kaj spacon en la publikaj rusaj komunikiloj …

Nun lia spirita gvidanto (por li kaj por multaj aliaj elstaruloj en la novaj respublikoj) povus esti Aleksandro Dugin aŭ Aleksandro Proĥanov mem (kiun de jaroj mi sekvas en liaj multaj intervenoj en la radio kaj nun en la televido). Ĉiu el ili aperas en ĉiuj debatoj de la rusaj televidprogramoj pri la situacio en la sudorienta Ukrainujo kaj kiu reprezentas tiun strangan ideologian miksaĵon videblan nur en Rusujo, de rusa naciismo, eŭropaziismo kaj stalina kaj putinisma porsovetismo, kaj ĉio kovrita de ortodoksa mistikismo.

Kiel dirus Proĥanov, en Novruslando enkarniĝis la spirito de tiuj, kiuj falis defendante la Superan Sovjeton en oktobro de 1993. Ili estas homoj, kun kiuj mi plezure parolas, kaj kun kiuj vi povas grandparte konsenti kun tio, kion ili diras, mi la ĝisosta komunisto kaj ateisto, tia kia oni vidas min … Kaj ĉar mi jam menciis la oktobron de 1993, la plej bona ekzemplo estus Aleksandro Borodaj, la ĉefministro de la RPD, kiu ricevis batojn pro defendi la „Blankan Domon” [la rusan parlamenton] antaŭ dudek jaroj, Transdnistrion, Ĉeĉenion … Nun li estas la „intelektulo” de la registaro, la filo de la fama filozofo Jurij Borodaj, kaj li identigas sin kun la ideologia linio de Proĥanov.

Pri la KPU [Komunista Partio de Ukrainujo], mia persona opinio estas, ke la komunistoj kiuj nun vivas en la respubliko de Donbaso, se ili ne volas maltrafi la trajnon de la historio, devus akcepti la novaj realecon antaŭ ol la fazo kulminos. La federaciisma retoriko ne plu sufiĉas, ĝi ne konsideras tion, kio intertempe okazis post la 11-a de majo. Ili devus malfondi sin kiel KPU kaj refondi sin kiel Komunista Partio de Novorossia, se ili deziras pezi kiel politika forto en la venontaj jaroj.”

Sufiĉas relegi la intervjuon de la homo sovieticus, la komu­nismo multe pli ĉeestas en Donbaso ol la monarĥismo aŭ la rusa ekzaltiĝo. Kio estas naskiĝanta en Donbaso, estas nacia unueco kun sia propra personeco, kun la akumuliĝo de historiaj tavoloj … mi ne scias, kio tio fariĝos, sed ĝi estos la produkto de la historio en ĝiaj diversaj tempoj, reinterpretita de batalo de nacia liberigo. Kiu, kiel ĉiu scias, transformas ankaŭ la koloniigantan metropolon, ĉi tie ili povas esti du, Kievo kaj Moskvo … Ĉu Merkel kaj la ceteraj okcidentaj gvidantoj, kiam ili defen­das la „teritorian integrecon de Ukrainujo”, vere konsideras tion, kio aktuale plej kaj definitive endanĝerigas la tiel nomatan integrecon : la pun-operacio kontraŭ ĝia propra popolo fare de ilia favorata buĉisto, Poroĉenko … Kiam oni kondutas kontraŭ sia popolo kiel koloniisto, kiu, por preni teritorion kaj ĝiajn resursojn, masakras la loĝantarojn konsideratajn kiel subhom­ojn, kiam oni blinde pafas sur civilulojn, kiam oni malsatigas per sieĝoj, kio restas el la nacia sento ? Sed kiel la historia logi­ko kaj tiu de la apetitoj pensigas, oni devas bone kompreni, ke Merkel fajfas pri la unueco de Ukrainujo. Ŝi defendas sian kom­prenon de la germanaj kapitalistaj interesoj. Ekzistas ia kontraŭ­eco inter la intereso de bonaj komercaj rilatoj kun Ruslando kaj la politika kaj ekonomia dominado de centra kaj orienta Eŭro­po, kiu estas la malnova germana imperiisma revo, kaj kiu trompe asertas ke ĝi celas certigi ian formon de protekto de la orientaj landoj, do la defendon de la NATO-politiko … Kaj al tio denove rezistas Donbaso, tiu nigra juvelo …

La okcidentiĝinta elito, kiu pretendas pli da scio ol entenas ĝia kapo En la postsovetia spaco la okcidentaj valoroj estis ĝis-karikature imitataj. Estas la faŝismo de la Pravi Sektor, tiu kiu ree ludas la liturgion de la nazia superhomo en strangaj torĉaj marŝoj kaj svingante hokokrucojn kaj aliajn simbolojn. Sed oni kantas ankaŭ aliajn himnojn, tiajn dediĉitajn al homoj fortaj, liberaj, narcisaj, kun la froste malvarma akvo de egoista kalkulo, diris Markso. Tiuj kantoj kongruas kun la plej imageble radikala malestimo de tiuj, kiuj ne estas ĉe la pinto, la „sendentuloj”, kiel diras nia mezkvalita prezidanto. Estas vere ke la linioj deŝoviĝis : la prezidanto de Usono povas esti nigrulo, kondiĉe ke li estas parto de la gentry. La malriĉeco estas kulpigata, ili kulpas mem, se ili estas tio, kio ili estas, malbelaj, dikaj, lamentindaj kaj sen estonteco … oni povas bruligi tiujn terpomskarabojn kiel en Odeso. La granda venko de la novliberalismo estas, ke ĝi produktis individuojn kapablajn aliĝi al ĝia malhumaneco, al la ĝismorta konkurenco kun ekstermado de la perdintoj. La popolekstermo de Donbaso diras pli ol ni volas aŭdi pri tio, kio ni fariĝis kaj la karikaturo kiun ni kreis en la venkita socialisma spaco. Kolomojski komprenis antaŭ ĉiuj aliaj la realecon de la hodiaŭa naziismo, en kiu judo povas financi tiujn, kiuj gloras la ŝoahon, tiu tuta historio eksplodis en pecetojn, restas nur la gajno, kaj la damnita balo de la venkintoj.

La arto kaj la kulturo de la nova naciisma „inteligencia” : la 23-an de aprilo en la centro de nuntempa arto M 17 de Kievo, la revolucia ukraina ĉefurbo tiom kara al niaj komunikiloj kiaj Libération kaj al aliaj fabel-gazetoj, okazis „performance” titolita „Atentu : rusoj”. Ĝi pretendis reprezenti la ruslingvajn loĝantojn de la sudorienta Ukrainujo. En kaĝo estis eksponita figuro kun vodko-botelo, kanonoj, urso kaj Putin-portreto, kaj sur kartono estis skribita : „Malpermeso doni manĝaĵon al rusoj”. Ni estas malproksimaj de Dziga Vertov …

Ĉu la tiamaj rasismaj kategorioj ne estas arĥaiĝintaj ? Usono povis vidi nigran prezidanton ekde la momento en kiu li apartenas al la „gentry” kaj estas nobeligita de la kapitalo. Nun oni atingas la krudan kernon de la faŝista malamo, malestimo kaj kontraŭproleta rasismo. La faligita heroo de la proletaro devas esti katenita, enkaĝigita kvazaŭ sovaĝa besto, li estas stulta, sen kulturo, li ne partoprenas en la valoroj de la elito, al kiuj oni esperas aliĝi per aliĝo al Eŭropo … Kaj la etburĝaro, kiu ektimas ĉe la ideo esti deklasota, agas des pli fie kontraŭ tiuj, kiuj estas pli malfortaj ol ĝi …

Pri la fotoj de la centra kajero kaj de la kovrilo

La fotoj de la kovrilo kaj de la centra kajero estas prenitaj el la serio „Donbass romanticism ” de Miŝa Friedman (© Misha Friedman / Cosmos) Fotoj de Miŝa Friedman, kiuj en 2012 post la fino de Sovetunio parolis pri la forlaso de tiu regiono, kiu ĉiam vivis malproksime de la potenco …

Kovrilpaĝo : La metalurgia uzino de Enakievo, naskiĝurbo de la faligita ukrainuja prezidanto Viktor Janukoviĉ

Foto 1 de la centra kajero : Ministoj trinkas post la laboro en Enakievo

Foto 2 de la centra kajero : Forlasita katolika preĝejo proksime de la metalurgia uzino de Enakievo. La preĝejo estis forlasita dum la sovetia epoko kaj nur nun volontuloj provas renovigi ĝin por ke ĝi taŭgu por diservo.

Fotoj 3 kaj 4 : Du pliaj fotoj de Donbaso

Postparolo

La 19-an de marto 2015 « Naftogaz », fondinto kaj plej grava akci­posedanto de « Ukrtransnafta », la plej granda ukraina naftokompanio, anoncis eksiĝon de Aleksandro Lazorko el la posteno de ĝenerala direk­toro de la kompanio. Tiu novaĵo ne plaĉis al la guberniestro de Dniprope­trovsko17 , Igor Kolomojski, kiu trafis en la oficejojn de « Ukrtransnafta » akompanata de armitoj, por reenpostenigi Lazorkon.

Por bonteni publikan ordon en la regiono de Dnipropetrovsko, Petro Poroŝenko tien sendis du batalionojn de la ukraina Nacia Gvardio. Tiun novaĵon diskonigis la gazetarservo de la sama nacia gvardio, kiu diras agi « laŭ la ordono de la ukraina prezidanto ».

Kolomojski mastras ne nur sur la regiono de Dnipropetrovsko, kies guberniestro li estas, sed ni vidis, ke li etendis sian povoprenon en la regi­ono de Odeso kaj Zaporiĵo. Tio estas, ke li sola, kun la ribelintaj regionoj de Donbaso, li « kovris » la plenan rusan spacon nomatan Novrusio. Jen kiel diversaj gazetoj, ekde la Pravda, oficiala organo de la Komu­nista Partio de la Rusa Federacio (KPRF) tra The Independent ĝis la Wall Street Journal, ĵetas lumon sur tiu oligarka interbatalo, arbitraciata ne de la ukraina ŝtato, sed de certaj grupoj aŭ unuopuloj, mem oligarkoj, kiuj disponas por siaj propraj interesoj pri la potenco de Usono.

Analizo de la Pravda de la 26-a de marto 2015

„Malfrue en la nokto, la 25-an de marto, estis konigata, ke Petro Poro­ŝenko estis eksiginta la oligarkon Igor Kolomojski el ties posteno de guberniestro de Dnipropetrovsko. Tio estas farita per la prezidanta dekreto n-ro 173/2015. Laŭ la ŝtata gazetarservo, Poroŝenko konsentis pri peto de Kolomojski kaj subskribis la dekreton okaze de kunveno kun li. La prezidanto deklaris, ke la regiono de Dnipropetrovsko devas resti bastiono de Kievo en la oriento de Ukrainio, savi la pacon, la stabilecon kaj la pacon inter la civitanoj.

Antaŭ preskaŭ unu jaro, komence de marto, Poroŝenko (laŭ peto de Usono kaj la Eŭropa Unio) estis kunveniginta en sian oficejon la reprezentantojn de la granda kapitalo, kaj provis klarigi, ke ili devas kalkuli kun la interesoj de la ŝtato. Ni aldonu, ke la plej multaj petoj celis du oligarkojn

‒ Rinat Aĥmetov kaj Igor Kolomojski.

Sed Aĥmetov elektis ne sidigi sin sur la fritpaton, en kiu konsistis tiam la regiono de Donecko. Post interparoloj kun Poroŝenko, li sukcesis elturniĝi el la situacio kun minimumaj perdoj. Por li tio limiĝis al vendo de sia energi-imperio, koncentrita en la kompani-grupo DTEK. Sed Kolomojski eksplicite rifuzis fari cedojn, uzante sian precipan atuton – la batalionojn da volontuloj kaj la utilon, kiun tiuj pre­zentas ĉe la tiel nomata Kontraŭ-Terorisma-Operaco (KTO). Ne lia eksigo ĉesigos tiun aferon.

La saman tagon kiel Kolomojski eksiĝis la vicestro de la regiona admi­nistrantaro Dnipropetrovska, Gennadij Korban.

Alia kolego de la oligarko, la deputito kaj eksa vicestro de la regiona administrantaro Dnipropetrovska, Boris Filatov, deklaris ke sabaton la 28-an de marto, estas okazonta koncert-amaskunveno « por unuiĝinta Ukrainio », « La kunveno estos okazo aŭdi la jarraporton de la skipo de Kolomojski. Ĉeestos la deputitoj, la opinigvidantoj, la volontuloj mili­t­istaj kaj civilaj, la nova guberniestro. Ni invitas ĉiujn niajn sim­pa­tiant­ojn el la tuta Ukrainio », anoncis Filatov.

Sed la atenta Ukraina Sekurec-Servo (SBU) faras planojn por malhelpi ĉian eventualan partoprenon de « separistoj », kiu malstabiligus la situacion en Dnipropetrovsko. Kiel asertis la estro de la SBU Valentin Nalijvajĉenko, « la separistoj ne venos Kievon, tia spektaklo ne okaz­os, tion ni ne permesos ».

La plej pesimismaj hipotezoj konfirmiĝas per la deklaro de la ministro pri internaj aferoj Arsenij Avakov diranta, ke la lando suferas pli kaj pli da okazaĵoj ligitaj kun la redisdono de la riĉaĵoj. Klaraj ekzemploj estas la agoj de certaj financaj kaj industriaj grupoj pri nafto­kompanioj en Ukrainio, kiam unuopuloj provas akapari la propri­et­aĵojn de la ŝtato. Laŭ la ministro, Kolomojski estas de longe kulpigita esti « influ-aganto de Putino ». La strategia senco de la intrigo konsistas en tio, deŝiri el Ukrainujo la regionon de Dnipropetrovsko, kie fakte komenciĝas Nov­rusio. « Oni parolas pri la kreado de meza ŝtato ’Benialuks’ aŭ ’Popolrespubli­ko Kolomojski’. Kaj kiel pontkapon, la entreprena grupo « Privat » akaparis tutan grupon da konstruaĵoj en Kievo protektataj de kozak­oj. Ni travivas eksterordinaran epokon. Rekte antaŭ niaj okuloj disfalas la ’argilpieda mito’ de la patrujama oligarko » ‒ tiel skribas sur sia fejs­buka paĝo la vicministro Sergej Leŝĉenko …

La politika analizisto Paul Nuss komentis pri la freŝaj okazaĵoj rilataj al Kolomojski kaj la sorto de la kompanio « Ukrnafta » en la ukraina tele­vidkanalo « ictv » : « La privataj milicoj estrataj de oligarkoj konsis­t­as rektan minacon de puĉo, kaj malfeliĉe mi povas aserti, ke estas vere ebla tia konsekvenco, kaj tiu endanĝerigus tutan aron de regionoj de Orienta Eŭropo.

Ne maleblas pensi, ke la agoj de Kolomojski kaj de la grupo « Privat » estas superregataj rekte de Moskvo. La celo estas malfortigi Ukraini­on kaj detrui la nacian unuecon, starigi ian povon super la publika mastr­umado, malstabiligi la situacion en kelkaj regio­noj de Ukrainio, inklu­zive de Kievo. »

Sed Vitalij Kuprij kaj Andrev Denisenko, deputitoj de la Verĥovna Rada, kiuj forlasis la Blokon Poroŝenko, deklaris, ke nun la ukrainan prezidanton oni povas kulpigi pri koluzio kun Putino. Tio estas, ili eksciis, ke dum la intertraktadoj de Minsko (dum Poroŝenko trinkis kafon kun Hollande kaj Merkel), Putino ŝovis en la orelon de la ukrai­na prezidanto, ke li devas seniĝi je la guberniestro Kolomojski.

En siaj denuncoj kontraŭ Poroŝenko, la deputitoj montris aliajn indik­aĵojn, kiuj pruvas malrekte lian « laboron por Putino ».

En tiu feroca skandalo, oni certe perceptas la manon de la usona ministrejo por eksterlandaj aferoj. En intervjuo la eksa ĵurnalisto nun deputito de la Bloko Poroŝenko, kaj de longa tempo malamiko de Kolomojski, Sergej Leŝĉenko, eksplicite deklaris, ke la parlamenta voĉdono pri la nafto-monopoloj rezultas de rekta alvoko de Vaŝingto­no al la ukrainaj gvidantoj. Ili klarigis al Kievo, per vortoj simplaj, ke ne decas almozpeti monon ĉie en la mondo, dum milionoj da dolaroj iras en la poŝojn de la oligarkoj pere de la retoj de subaĉeto.

La partoprenon de la usonanoj en la konflikto konfirmis iom pli poste la usona ambasadoro en Ukrainio Jeffrey Payette : « Mi renkontiĝis kun la guberniestro de Dnipropetrovsko, Kolomojski, pro la konflikto pri la ŝtata kompanio Ukrtransnafta. Mi konservos la konfidencon de nia interparolado kun s-ro Kolomojski. Sed li komprenas, same kiel la plej multaj politikaj gvidantoj de Ukrainio, ke la cirkonstancoj kaj la medio ŝanĝiĝis. La ĝangala leĝo, kiu ekzistis dum la epoko de s-ro Janukoviĉ, estas rekta vojo al katastrofo kaj tragedio por Ukrainio. »

Konfirmiĝas, ke oni komprenigis al Kolomojski, ke ĉio, kio okazis, ne estas persona agreso kontraŭ li de la prezidanto, ke la atako celita al la oligarkoj devenas de Usono, kiu agis pere de Poroŝenko kaj Jacenjuk . Sed la lango estas donita al la diplomatoj por pli bone kaŝi siajn verajn intencojn. Bone informitaj analizistoj tamen opinias ke la usona minis­trejo pri eksterlandaj aferoj decidis veti je Kolomojski, pli decida kaj efika, en la celo pli intensigi la konflikton en Ukrainio.

Vaŝingtono plene kontentas pri la nuntempa ŝtelista modelo de la ukraina ŝtato kun ekstrema aglibereco de la individuaj oligarkoj. La tasko de Vaŝingtono estas redoni al Kievo kaj al Usono pli da povo super la regionoj, malhelpante troan malcentralizon. Kolomojski oft­ege montris esceptan strebon al tio.

Por helpi al la ukraina ŝtatpotenco oni kreis rapidoperacajn polic-trup­ojn, kiuj estos rimedoj por subpremi la kontraŭregistarajn manifesta­ciojn, tio legeblas en la retejo de World Socialist Web Site. Ili estos similaj al la usonaj SWAT (Special Weapons And Tactics) kaj implicos altan nivelon de risko. Tiel la kieva registaro pretiĝas por subpremi la popolajn rezistadajn amasprotestojn kontraŭ la konsumredukto, la politikajn disidentojn kaj la ribelulojn kiuj batalas en la oriento de la lando.

Kiel estas detaligita en la World Socialist Web Site, Usono provizis pli ol 26 milionojn da dolaroj por la renovigo de la ukraina milico kaj kreado de rapidoperacaj polictrupoj.

Ĉi-semajne en Sebastopolo estis entombigita la filo de Viktoro Janu­koviĉ - Viktoro Janukoviĉ la pli juna. La kadavro de la eksa deputito de la Verĥovna Rada estis plu transportita de la urbo Simferopolo, kien ĝi estis alveninta per ĉarta flugo.

La antaŭan tagon la ukrainaj amaskomunikiloj, citantaj la konsiliston de la ĉefo de la MAE de Ukrainio Anton Geraŝĉenko kaj la gazetar­servon de la deputito de la Verĥovna Rada, ano de la frakcio « opozicia bloko » Nestor Ŝufrijĉ, raportis la konjektitan morton sur la lago Bajka­lo de Viktoro Janukoviĉ la pli juna, kies buseto estas falinta trans la glacitavolo de la lago. La forpaso de la eksa parlamentano estis kon­firmata de la Partio de la Regionoj.

La eksa ukraina prezidanto Viktoro Janukoviĉ kaj ties familio ĉeestis la funebron de sia filo en Sebastopolo. Kiel raportas Kriminfo, citante unu el la pastroj de la preĝejo Sankta-Nikolao : « Ĉe la funebra meso ĉeestis proksimuloj, inkluzive de Janukoviĉ. Virino, videble la patrino, multe ploris. Ĉeestis cetere knabo, probable unu lia filo, kaj kelkaj personoj konjekteble parencoj. »

La morto de la filo de s-ro Janukoviĉ estas plia mistera morto, kiu aldoniĝas al vico el tragediaj forpasoj : multaj ukrainaj politikistoj kaj eksaj altaj funkciuloj, kiuj okazis lastmonate. Laŭ surlokaj atestantoj, el la buseto falinta tra la glacio de la lago Bajkalo kvar pasaĝeroj sukcesis per salto saviĝi, eĉ ne malsekiĝante siajn piedojn. Janukoviĉ revenis al la akvosurfaco post malmulte da tempo, sed estis jam neniu por helpi lin. Liaj kunuloj estis fuĝintaj, kaj li mortis pro malvarmiĝo. La tragedio en la familio de la prezidinto de Ukrainio, kian ajn opinion oni havas pri li persone, estigas fortan kompaton.”

Notendas, ke se la Pravda prezentas la okazaĵojn, la gazeto rilatigas ilin kun alia vico da murdoj, memmortigoj, akcidentoj, kiuj trafas de kelkaj tagoj la ukrainajn oligarkajn sferojn, inkluzivante la morton de la filo de la prezidinto Janukoviĉ. Kaj precipe la organo de la Komunista Partio de la Rusia Federacio asignas al ili celon : la kieva registaro pretiĝ­as por subpremi la popolajn rezistadajn amasprotestojn estigontaj de la paŝoj de konsumredukto, la politikajn malkonsentojn, kaj la ribelulojn kiuj batalas en la oriento de la lando. Ĝi rimarkigas, ne sen iom da ironio, kiel la diversaj klikoj sin kulpigas reciproke pri ebla kunlaboro kun Puti­no, dum ĉiuj okazaĵoj estas stirataj de Vaŝingtono.

Sed ĉu vere ili estas stirataj de Vaŝingtono, kaj kiun rolon havas tiu potenco de la plej grandpotenca regno en la mondo ? Du aliaj artikoloj multe pli aferecaj invitas nin kompreni kiomgrade la ukraina bestio ne estas simpla karikaturo de la „praakumulado” de la kapitalo, sed estas ties bildigo tutmondiĝinta post la venko kontraŭ Sovetio kaj post la liberala kontraŭ­revolucio.

Estis intertraktadoj, kaj sekve de la unua raŭndo Kolomojski estis eksigita el sia guberniestra posteno de Dnipropetrovsko, sed ŝajnas, ke li kompense ricevis garantiojn pri siaj posedaĵoj. Fakte estas nur unu reala povo en Ukrainio, kaj tiu estas tiu de Usono, do la paŝo kontraŭ Kolomoj­ski dependis de la imperio. Kvazaŭ per forigo de Kolomojski oni farigus la ukrainan kapitalismon iomete pli morala !

Ĉu vi tion kredas ?

Sed juĝu mem per tiu artikolo aperinta en The Independant de la 13-a de marto 2015. Britoj malkovras strangan komercan proceson, en kiu enmiksiĝas amiko de Tony Blair18 (kaj kiel ni ekvidos poste precipa donac­into de la fondaĵo de la familio Clinton). Tie la moroj de la ukraina reg­anta klaso estas montrataj sen pudora vualo, kio ne malhelpas cetere la ĉefministron Cameron esti fervora ĉe la virta batalo de Okcidento kontraŭ la granda satano Putino, inkluzive per uzo de atomarmiloj.

The Independant de la 13-a de marto 2015

„La milito inter ukrainaj oligarkoj, kulpigoj pri murdo okaze de proce­so inter miliarduloj ĉe la Alta Kortumo : Viktor Pinĉuk, Genadij Bogol­jubov kaj … Igor Kolomojski.

La decidkialoj de la Alta Kortumo rilate komercan kaj juran kverelon en Londono, raportas eksterordinarajn asertojn pri perfortaĵo, murdo kaj subaĉeto.

Tiuj asertoj kuŝas en la aktoj de proceso, kiu implicas 2 miliardojn da dolaroj, t.e. 1,34 miliardoj da britaj pundoj, proceso direktita de la oligarĥo kaj amiko de Tony Blair, Viktoro Pinĉuk, loĝanta en Kievo kaj Kensington (kvartalo de Londono), kontraŭ du aliaj ukrainaj miliarduloj en ilia batalo por akiro kaj rego de entrepreno.

Unu el ili, Gennadij Bogoljubov, loĝanta en Beogrado, antaŭ nelonge kulpigis s-ron Pinĉuk pri subaĉeto de atestantoj kadre de tiu proceso, kaj petis ties prokraston. Atestanto deklaris, ke unu el la subaĉetintaj personoj estis la ĉefprokuroro de Ukrainio, Svjatoslav Piskun. Sed la helpantaro de s-ro Pinĉuk rebatis prezentante antaŭ la Alta Kortumo drastajn kulpigojn rilatajn al aktiva partopreno de la eksa prokuroro en kaŝado de murdoj menditaj de la negocpartnero de s-ro Bogoljubov, nome Igor Kolomojski.

S-ro Pinĉuk ankaŭ nome aludas al Kolomojski en la proceso je du milionoj da dolaroj, kiun li kondukas pri ties provo akiri la minejan entreprenon, la objekton de la kverelo.

S-ro Kolomojski repuŝas ĉiujn ĉi asertojn, kiuj ne estas konsideritaj de la juĝisto, kaj konsistigas tion, kion s-ro Justice Flaux kvalifikas mal­bonvolo kaj malicaĵoj inter la partioj (deklaroj, neadoj, kontraŭ-asert­oj) La helpantaro de s-ro Pinĉuk asertas, ke s-ro Kolomojski ordonis agre­si ukrainan advokaton, kiu rifuzis havigi sekretajn informojn pri kliento. Bandaĉo da huliganoj estis rekrutita, ili atakis la advokaton, post esti draŝintaj pro eraro iun el liaj kolegoj.

S-ro Kolomojski tial aranĝis la murdon de la membroj de tiu bandaĉo, kiuj estis « fuŝintaj » sian komision, kaj provis kaŝi tiujn murdojn. Tiuj estas la asertoj eldiritaj de atestanto prezentita de la klano Pintĉuk.

La helpantaro de s-ro Pinĉuk asertis, ke ne longe post la agreso plen­umita kontraŭ la ukraina advokato, la korpogardisto de s-ro Kolomoj­ski, S.J. Nikitin, pri kiu estas dirata, ke li estis organizinta la tutan atakon, estis retrovita mortinta, lia korpo fluanta en ukraina rivero.

Ankaŭ la ĉefo de la bandaĉo estis retrovita mortinta, kun la vejnoj de la du manartikoj tranĉitaj. Ĉe ambaŭ okazoj estis neniu nekropsio kaj, koncerne la bandaĉo-ĉefo estis konkludita ke temis pri memmortigo. La vundo per pafkuglo sub la mentono ŝajne ne estis rimarkata, laŭ la deklaroj de la klano Pinĉuk.

Same kiel pri s-ro Nikitin, la korpo (pri kiu la raporto originala kaj oficiala diris, ke ĝi prezentis neniun vundospuron) estis tiam elfosita, kaj oni malkovris, ke ĝi prezentas spurojn de deko da perklingaj vundoj. La helpantaro de s-ro Pinĉuk prezentis oficialan deklaron el la oficejo de la prokuroro de Ukrainio, kiu asertas ke :

S-ro Kolomojski minacis (la advokaton) je morto kelkajn tagojn post kiam tiu ĉi (la advokato) ne plenumis la petojn de s-ro Kolomojski. Tial tiu ĉi estus decidinta la murdon de la advokato por venĝi sin pro lia rifuzi obei. Kaj tiu deklaro pluas asertante, ke s-ro Kolomojski por efektivigi siajn krimajn intencojn, petis al s-ro Nikitin, lia korpogardisto, organizi la mortigon. S-ro Kolomojski tiel eniris en kriman kunligon kun s-ro Nikitin, kaj donis al li ordonojn, temas do pri hommortigo kun antaŭ­kalkulo. S-ro Pinĉuk tiam komencis la proceson je 1,34 miliardoj da britaj pundoj (AFP/GETTY)

Arestomandato tiam estis lanĉita kontraŭ S-ro Kolomojski, sed la prokuroro s-ro Piskun nuligis ĝin laŭ peto de perantoj laborantaj por s-ro Kolomojski, laŭ la asertoj de la skipo Pinĉuk.

Sed la skipo de Bogoljubov respondis, ke la prokuroro Piksun firme malkonfirmas esti subaĉetita por nuligi kaj haltigi la enketon, kaj cetere ke ĉiaokaze li havas en la ĉiutagaĵo nenian rolon en la praktika decidado. La advokato de s-ro Bogoljubov deklaris, ke la enketo rilata al s-ro Kolomojski estis ĉesigita, ĉar la ĉefprokuroro de Ukrainio pensas, ke la miliardulo estas la viktimo de kampanjo celanta al misfamigo. Li estis ordoninta revizion de la dosiero, kaj la enketisto estis konkludinta, ke la akuzaĵoj konsideritaj kontraŭ Kolomojski devos estis forlasitaj. La dua atestanto, kiu asertas esti subaĉetita de s-ro Viktoro Pinĉuk, estas rabeno, priskribita en ukraina gazetara raporto kiel la « spirituala ĉefo de la judaj oligarkoj, Ŝmuel Kaminecki ».

La jura helpantaro de s-ro Kolomojski deklaris, ke s-ro Viktoro Pinĉuk estas provinta subaĉeti la rabenon, kaj minacis lin ĉesigi sian jaran donacadon po unu miliono da dolaroj por la karitataĵoj de lia komunu­mo, se li ne intervenus por li.

La skipo de s-ro Pinĉuk neis tiujn asertojn, kaj reliefigis, ke s-ro Pinĉuk pluigas siajn donacojn kaj ke estis multaj retmesaĝoj amikaj, kaj invitoj longe post tiuj supozitaj minacoj kaj provoj de subaĉeto.

La skipo de s-ro Pinĉuk ankaŭ deklaris, ke la rabeno timas renkonti s-ron Kolomojski. S-ro Pinĉuk deklaris, ke la rabeno diris al li, ke se li estus eldironta ateston kontraŭ s-ro Kolomojski, rezultus al li kuglo en lian kapon.

Ankaŭ Rinat Aĥmetov partoprenas en la komerca malakordo por aĉeto de tiu mineja entrepreno, sed neniu kontraŭa aserto estas farita pri li. Estas aldonita, ke la atesto de la rabeno ne povis estis konsiderata, ĉar la rabeno finance dependas de s-roj Kolomojski kaj Bogoljubov.

Kaj la kliko Pinĉuk citas fakton : la edziniĝfesto de la filino de la rabe­no, Jehudis, kun ĝiaj du mil gastoj, okazis en la piedpilka klubo de s-ro Kolomojski : la FC Dnipro.

Alia filino de la rabeno edziniĝis samstile, kun mil gastoj, tiufoje la geedziĝfesto okazis en la kombinumo sinagogo-hotelo de la rabeno, kies 66 milionoj da dolaroj de konstrukostoj estis pagataj de s-ro Bogoljubov. La rabeno publike deklaris rilate tiun konstruaĵon, ke tio estis lia donaco al ili. La jura skipo de s-ro Bogoljubov fidis je la rabe­no por malkonfirmi la deklarojn de s-ro Viktoro Pinĉuk kontraŭ li, kaj danke al lia atesto tial gajni tiun 2 milionojn da dolaroj valoran proces­on por akiro de tiu mineja kompanio.

S-ro Pinĉuk deklaris ankaŭ, ke s-ro Kolomojski, kiu estras region­on de Ukrainio, provis fari premon al s-ro Pinĉuk, ke li rezignu je sia plendo kontraŭ ili, minacante lin pri lia mobilizo en la ukrainan armeon por igi lin batali ĉe la orienta fronto.

La jura skipo de s-ro Pinĉuk aldonis, ke s-oj Kolomojski kaj Bogolju­bov provis meti s-ron Pinĉuk en ĝenon, por instigi lin retiri sian plendon kontraŭ ili, per publikigado de asertoj pri la murdo, dek kvin jarojn antaŭe, de ukraina gazetisto, Georgi Gongadze, kiu okazis dum la regado de la bopatro de s-ro Viktoro Pinĉuk, la prezidinto Leonid Kuĉma. La deklaro de Pinĉuk aldonas ke, por eviti ĉian eblan dubon, ekzistas neniu sugesto laŭ kiu s-ro Pinĉuk povus havi ian ajn ligon kun la morto de s-ro Gongadze.

S-ro Pinĉuk kulpigas siajn du konkurantojn, ke ili uzas sian televid­kanalon 1+1 por disvastigi siajn vidpunktojn kaj devigi lin rezigni pri la proceso antaŭ la Alta Kortumo.

S-ro Justice Flaux rifuzis arestomandaton pro atenco al la justico, sed deklaris, ke tio povus esti konsiderota en la ĉefproceso okazonta en venonta januaro.

Pri kio temas

S-ro Pinĉuk deklaras esti paginta al s-oj Bogoljubov kaj Kolomojski 143 milionojn da dolaroj por akiri fer-ercan minejon, kiu ĝis nun apartenas al la ŝtato.

Il enpoŝigis la monon, li asertas, kaj ne donis al li la minejon. Ili vendis duonon de la minejo al Rinat Aĥmetov, la ukraina miliardulo, kiu posedas la piedpilkan klubon Ŝaĥtar Donecko. Li estas la plej riĉa homo en Ukrainio ; tiu, kiu aĉetis apartamenton je la n-ro 1, Hyde Park, valorantan 136,4 milionojn da britaj pundoj.

Neniu aserto venanta de tiu ĉi troveblas en la dosiero.

S-ro Pinĉuk deklaras, ke la minejo valoras nun unu miliardon da dolar­oj, kaj ke al li estas plie ŝuldata alia miliardo da dolaroj da nepagitaj dividendoj.

Oni povus kredi sin en la mondo de la Odesaj Rakontoj, la rêgo de la almozuloj kaj la edziniĝo de la rabenfilino. Sed estas pli. Unue rimarku la ĉeeston de la piedpilko-kluboj kun ties rekruto de novnaziaj huliganoj, kiujn oni retrovas en la plej multaj murdaj eventoj. Estas precipe tiu alia rolulo de la proceso, kiu indas nian tutan atenton : Pinĉuk, li estas la bofilo de la ukraina prezidinto Leonid Kuĉma, kaj pro tio unu el la multaj ek­zem­ploj de la maniero kiel la fino de Sovetio konsistigis la plej vastan rabatakon imageblan, tiu kie la posedaĵoj de la soveta ŝtato estis forŝiritaj perforte, kaj kiel oni utiligis la tiel nomatajn demokratiajn instituciojn por estigi ian „praakumuladon”19, malprofite de la sovetiaj popoloj.

La fino de Sovetio estas la sperto travivita de milionoj da homoj kiel senposedigo, de la rilato inter freneza akumulado, senlima, kaj malboniĝ­ado de la vivnivelo tioma, ke la demografio ĝin respegulis, kun minaco pri nerenoviĝo de la loĝantaro. Kiel diras Markso en Mizero de la filozo­fio : „Tagon post tagon fariĝas do pli klare, ke la produktadrilatoj en kiuj moviĝas la burĝaro, ne havas karakteron simplan, sed karakteron duobl­an ; ke en la samaj rilatoj, en kiuj fariĝas la riĉeco, fariĝas ankaŭ la mize­ro.”

En La Kapitalo li iras plu, parolante pri

„la leĝo, kiu estigas korelaci­on fatalan inter akumulado de la kapitalo kaj akumulado de la mizero tiel, ke la akumulado de riĉeco je unu poluso egalas la akumuladon de malriĉeco, de sufero, de malscio, de brutiĝado, de morala degenero, de sklaveco, je la inversa poluso, la flanko de la klaso, kiu ja produktas tiun kapitalon”.20

Ni analizis la ribelon de Donbaso, kiel la malvenkon laborist­an, kaj ŝajnan submetiĝon je la oligarkoj, poste la ribelon, pli ol impeton naciisme rusan. Kaj tiuvidpunkte en Ukrainio kaj en la tuta postsovetia spaco temas ne pri escepto, sed pri malebleco vivi kune en tiaj kondiĉoj el ekspluatado kaj konkurenco.

Kolomojski havas la aspekton ĝueman, praan de la akumulado, sed Pinĉuk povas ja lin konkurenci. Kaj ĉefe li estas eĉ pli ligita ol li al la centro mem de la kapitalo, monopoleca, financsistema, kiu intervenas ĉie por ĉie krei, se bezone en la ĥaoso, la kondiĉojn favorajn al la tutplaneda rabado. Danke al Pinĉuk Ukrainio estas la lando, kiu portis plej da mono al la karitataj fondaĵoj de la familio Clinton, inkluzive kiam Hillary Clinton estis ŝtatsekretariino kaj respondecis pri la eksterlandaj aferoj de Usono. Ŝajnas ke Ukrainio iĝis, danke al ties oligarkoj, la vojo al persona pliriĉigado por la familioj Nuland kaj Kagan, la vicprezidanto Biden kaj lia filo Joe, sed ankaŭ por la familio Clinton.

Kiu rilato ekzistas do inter tiu proceso Pinĉuk-Kolomojski kaj la fakto, ke la usona pupludisto for­lasis tiun ĉi ? Tio estas edifa koncerne la morojn de la kapitalo. Ke tia bando de gangsteroj, post kaperi la naciajn posedaĵojn de la eksa Sovetio, povas „priaĉeti” la estrulojn de Usono, tio sciigas multon pri la grado de putreco de la kapitalo ! Ne temas plu pri la kortego de Nikolao la 2-a kaj ĝia Rasputino – ĉenero la plej malforta de la supera klaso tutplaneda – sed la lando plej hegemonia, Usono, tiu kiu elmontras ĉiam kaj ĉie pretendon pri sia morala misio, kaj kiu spertas strukturan koruptecon. Povus esti aldonita la analizo de Robert Parry, kiu montras kiel la milito en Ukrainio estas fonto de riĉiĝo por la familio Nuland, kaj Kagan ŝia edzo : „La agmaniero de la geedzoj simplas : Nu­land startigis konflikton en Ukrainio, kaj de tiam startigis novan Malvar­man Militon kun Rusio, dum ŝia edzo, la historiisto kaj gazetisto Robert Kagan, tuj komencis premi la usonan registaron por pliigi la armean buĝeton”, klarigas la fondinto de la Consortium for Independent Journal­ism, Robert Parry. En la New York Times de la 15-a de junio 2014, Robert Kagan, kiu subtenas verve Hillary Clinton, ĉar ŝi havas la saman geopoli­tikan vidpunkton kiel li, konfesas sian proksimiĝon al la novkonservativ­uloj tamen asertante, ke en ilia intervenismo estas io „malsama”, kaj li aldon­as, ke ekzistas nur cento da tiaj personoj en la mondo tiel kapablaj ali­formigi ties vizaĝ­on. Maldekstrulo, demokrato senkompleksa, kiel ĉe ni. Oni povus ankaŭ doni ekzemplon de la profitoj de la familio Biden, la vicprezidanto de Obama, koncerne la ekspluatadon de la ukraina gaso. Sed tiuj familiaj entreprenetoj povas ekzisti nur ĉar la politika personaro servas la strategiojn de la financsistemaj monopolegoj de energio kaj de armado, kiuj ĉie alproprigas al si la naciajn bazojn. Kiel en la kazo de la komerc-haveno apud Odeso, kiun ĵus akaparis usona kompanio. La potencoj estas la premgrupoj de tiuj konkeristoj ĉie en Ukrainio same kiel en Usono … kaj en Francio. La sektoroj de monopola akumulado havas siajn proprajn strategiojn kaj siajn proprajn politikajn peonojn. Ili volas enkapigi al la mondo novan koncepton pri kio estas prava, tiun de elito kapabla pro sia scio kaj povo trudi la kolektivan kredkonfeson de sia demokratio kaj de la konsumismo, dum ili ekskludas la malriĉulojn, la neklerulojn, ĉiam kulpigataj pri aliĝo al tiraneco kaj obskurantismo.

Wall Street Journal de la 22-a de marto 2015

La karitatfondaĵo de Clinton malkovris al si alilandajn amikojn. La fondaĵo de Clinton estis promesinta ne akcepti donacojn de ekster­landaj registaroj, kiam Hillary Clinton estis ŝtatsekretariino, sed ŝi tamen reale ricevis monon de individuoj kun ligoj kun tiujn registaroj, tion raportas James Grimaldi de la Wall-Street Journal.

La karitatfondaĵo de Clinton estis ĵurinta ne ricevi donacojn de ekster­landaj registaroj, kiam Hillary Clinton estis ŝtatsekretariino. Tio ne malhelpis la fondaĵon enkasigi milionojn da dolaroj flanke de ekster­landanoj, kiuj havis ligojn kun siaj propraj registaroj, tiel atestas zorga ekzameno de la kontoj de la fondaĵo.

Kelkaj donacintoj havas rektajn ligojn kun eksterlandaj registaroj. Tio estas la kazo de ano de la sauda reĝa familio. Alia estas ukraina oli­garko kaj eksa parlamentano. Aliaj estas personoj, kies ekonomiaj agadoj estas en densaj ligoj kun eksterlandaj registaroj. Ilia politika engaĝiĝo koncernas aferojn de homrajtoj ĝis rilatoj de Usono kun Kubo.

Sume pli ol dekduo da alilandanaj unuopuloj kaj ties fondaĵoj kaj entreprenoj estis fortaj donacintoj por la Karitatfondaĵo de la ge­Clinton en la jaroj, kiuj sekvis la enposteniĝon de s-ino Clinton kiel ŝtatsekretario en 2009, ili donis kune inter 34 milionoj kaj 68 milionoj da dolaroj, laŭ la informoj akireblaj de la fondaĵo. Kelkaj ankaŭ rekte nutris la financadon de karitataj projektoj patronataj de la fondaĵo, tiuj sumoj estas taksataj de la organizaĵo je 60 milionoj da dolaroj.

Post kiam s-ino Clinton forlasis la ŝtatdepartementon en 2013, la fondaĵo denove konsentis pri donacoj de alilandaj registaroj, Tuj post kiam ŝi estis eksiĝinta kiel ŝtatskretariino, ŝi ricevis grandan donacon de entreprengrupo estrata de ano de la nacia ĉina parlamento.

Responde al la demandoj pri la eksterlandaj donacoj, ano de la fondaĵo diris, ke la koncernaj individuoj spezis monon al aliaj grandaj karitataj organizaĵoj. « Kiel aliaj karitataj fondaĵoj kaj neŝtataj organizaĵoj, la Fondaĵo Clinton ricevas helpon de individuoj el la tuta mondo, ĉar niaj programoj plibonigas la vivon de milionoj da homoj en la mondo », diris la proparolanto Craig Minassian.

La eksterlandaj donacintoj kontaktitaj de la Wall Street Journal diris ke ili alportis kontribuaĵon al la fondaĵo por karitataj kialoj, ne por politikaj. La streboj de la fondaĵo kadre de medicinaj servoj, ekonomia disvolv­iĝo kaj subteno al virinoj kaj knabinoj, estas elmontrataj de s-ino Clinton, dum ŝi pretiĝas komenci kampanjon por la usona prezidant-elekto.

« Mi tre fieras pri la centoj, miloj da homoj, kiuj alportas sian subten­on al la laboro de la fondaĵo kaj al ties rezultoj rilataj al realigadoj por la homoj ĉi tie enlande kaj en la tuta mondo », ŝi diris pasintsemaj­ne.

Politika kritiko

S-ino Clinton estis kritikata pro la donacoj faritaj al ŝia karitat-fond­a­ĵo, kiu montras nun ankaŭ ŝian nomon : Bill, Hillary kaj Chelsea Clinton. Raporto de la « Journal » en februaro rimarkigis, ke la fondaĵo estis denove akceptinta la donacojn de la eksterlandaj registaroj, kio kaŭzis la kritikon de la respublikanoj kaj de kelkaj demokrat-partianoj, kiuj diris ke tio konsistigas eblan intereskonflikton por onta prezid­anto.

La fondaĵo respondis, ke se s-ino Clinton kandidatos por la prezidanta posteno, ŝi denove konsideros por plia fojo limigi la donacojn de eksterlandaj registaroj. Ankaŭ, laŭ la dispozicioj federaciaj en ties leĝoj pri balotado, eksterlandaj registaroj, individuoj kaj kompanioj ne rajtus donaci por ŝia balotkampanjo.

La prezidinto Bill Clinton promesis al la registaro de Obama, ke la fondaĵo ne akceptos la plej multajn eksterlandajn registarajn donacojn, tiom longe, kiom lia edzino estos ŝtatsekretario. La interkonsento ne entenis limojn rilate la donacojn el eksterlandaj individuoj aŭ kompa­nioj. Preciza kalkulo de la donacoj ne eblas, ĉar la libervola imposta dekla­ro ne informas pri la datoj kaj la sumoj en dolaroj detale. La « Journal » sekvis la spurojn de la donacoj surbaze de la oficialaj deklaroj de la fondaĵo, de la kontrolraportoj, kaj aliaj komunikaĵoj amaskomunikilaj.

Inter 2009 kaj 2013, inkluzive kiam s-ino Clinton estis ŝtatsekretario, la fondaĵo Clinton ricevis minimume 8,6 milionojn da dolaroj de la fondaĵo de Viktoro Pinĉuk, kiu baziĝas en Kievo, en Ukrainio. Li estis dufoje elektita kiel ukraina parlamentano, kaj estas arda porulo de la pliproksimiĝo inter Ukrainujo kaj la Eŭropa Unio.

S-ro Pinĉuk kaj lia edzino – filino de la ukraina prezidinto Leonid Kuĉma – komencis doni al la karitata fondaĵo de la ge-Clinton en 2006 post kiam li estis prezentata al s-ro Clinton fare de Doug Schoen, opiniesploristo kiu laboris por ambaŭ Clinton-oj.

En 2008, s-ro Pinĉuk sin devigis spezi en kvin jaroj eĉ milionojn da dolaroj al la Clinton-a Mondiniciato, branĉo de la fondaĵo, kiu kun­ordigas karitatajn projektojn kaj financas ilin, sed ne pritraktas la monon. La enkasigo celis financi programon por instrui al la estontaj ukrainaj estroj kaj altaj profesiuloj, kiel « modernigi Ukrainion » laŭ la terminoj de la fondaĵo Clinton. Pluraj el inter tiuj lernintoj estas nun delegitoj de la ukraina parlamento. La efektivaj donacoj sumas ĝis nun al nur 1,8 milionoj da dolaroj, deklaris proparolanto de la fondaĵo de Pinĉuk, prezentante kiel senkulpigon la malbonan efikon de la financa krizo de 2008.

Dum la tempo, kiam s-rino Clinton estris la ŝtatdepartementon, s-ro Schoen, la enketisto enskribigis sin kiel premgrupiston por s-ro Pinĉuk, je la federacia nivelo. S-ro Schoen diris, ke li kaj s-ro Pinĉuk, renkontis plurfoje kunlaborantojn de Clinton, inkluzive de Melanne Verveer, usonanino ukraindevena kaj poste ambasadorino ĉe la ŝtatdepartemento por la tutplanedaj demandoj privirinaj. La celo, laŭ s-ro Schoen, estis instigi Usonon premi la tiaman prezidanton de Ukrainio Viktoro Janukoviĉ por liberigi lian malliberigitan antaŭ­ul­inon, Julija Timoŝenko.

S-ro Schoen diris, ke tiuj premoj estis senrilataj kun la donacoj. « Ni ne provis uzi ian ajn levilon aŭ iajn ajn personajn rilatojn, nek ion alian similan rilate la fondaĵon », li diris.

La fondaĵo Pinĉuk klarigis, ke ĝiaj donacoj celas helpi kaj transformi Ukrainion en « disvolviĝintan landon, liberan, modernan laŭ la eŭrop­aj valoroj ». Li diris, ke se s-ro Pinĉuk faris premon al la ŝtatdeparte­mento, « oni ne povus vidi tion kiel finfine ne bonan ».

La reĝlando Saud-Arabujo ne rajtis doni al la fondaĵo, kiam s-ino Clinton estris la ŝtatdepartementon. Sed pluraj elstaraj saud-arabaj marketistoj donacis milionojn.

La sekvo de la artikolo analizas la rilatojn de la fondaĵo Clinton kun la saud-araboj …

Tio metas Ukrainion en la unuan rangon de la kontribuantoj inter la eksterlandaj donacintoj al la Fondaĵo Clinton.

Kaj Sovetio en ĉio ĉi ?

Ni estas finpretigantaj nian konkludon en la sama momento mem, kiam oni devus memorfesti la venkon ĉe Stalingrado. Endas diri, ke ĉi tiu memorfestado en Francio, kaj Okcidento, ne estas sur la tagordo, ĉar la pollanda registaro rifuzis inviti Rusion ĉe la memorfesto por la liberigo de la koncentrejo de Aŭŝvico. Dume la ridinda kaj ne malpli faŝista ĉefmi­nistro de Ukrainio venis en Berlinon deklari, ke Rusio invadis Germanion post Ukrainion, dum la Dua Mondmilito. Nu do Stalingrado, la sento pri liberiĝo, kiun tiu nomo inspiradis ? Stalingrado nomiĝas Volgogrado ekde 1961, plia iniciato de Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉovo, same kiel tiu donaci Krimeon al Ukrainio. Tiu estro estas hodiaŭ nete malpli populara ol Stali­no. Ĉiuokaze opiniesploroj montris, ke 60 elcentoj de la rusoj kontraŭas la nomŝanĝon de la urbo Stalingrado al Volgogrado, kaj la komunistoj klo­po­das por reestigo de la nomo. La gazetara ataŝeo de Vladimiro Putino, Dmitri Paŝkov, deklaris en intervjuo, ke la oficistoj en Kremlo neniam estis antaŭvidintaj renomi Volgogradon al Stalingrado, kaj ne estis plan­intaj enmeti tiun demandon sur la tagordon en ia ajn estonto.

La ununura cedo, farita en 2013, estis la decido de la urbo Volgogrado rebapti la urbon al Stalingrado dum nur kelkaj tagoj ĉiujare – dum la someraj ferioj kaj ĉe la memorigaj datoj. Dum tiuj tagoj la regionaj funk­ciuloj kaj la amaskomunikiloj oficiale devas uzi la nomon Stalin­grado en la dokumentoj kaj raportoj.

Sovetio supozeble ne estus gajnita la militon kontraŭ la nazia Ger­manio sen la reĝimo de Stalino : „Malfacilas diri ĉu ni povintus gajni la militon, se la regado ne estus tiom ferkora”, lanĉis Putino, la rusa regn­estro, en renkontiĝo kun universitatanoj kaj historiistoj en la historia muzeo de Moskvo.

Tiu humuraĵo esprimas la dusencan sintenon de Rusio kontraŭ la sovetia diktatoro : oficiale denuncata pro la ŝtatteroro, kiun li ordonis dum la jaroj 1930-aj kaj ĝis sia morto en 1953, Stalino tamen plu estas entomb­igita antaŭ Kremlo sur la „Ruĝa Placo”. Finfine Rusio eble pensas, ke ĝi devintus fari kiel la posteuloj de Mao, konsideri, ke estis en tiu regado 70 elcentoj bonaj kaj 30 elcentoj malbonaj, neniam precizigante kio estis bona nek kio estis malbona, nur dum irado la realo trudas sian kritikon. Tiu sinteno spegulas ankaŭ tiun de la rusa popolo, ĉar en 2012 Stalino gajnis en opiniesploro, kie estis demandita pri la plej elstaraj rusaj emi­nentuloj. Vidu la intervjuon kun la homo sovieticus, aŭ pli ĝuste tiun, kiun ni kromnomis tiel, kiu donis al ni la version plej ellaboritan de la pripens­oj, kiujn ni povis aŭdi. Ne temas pri aplaŭdi nek mallaŭdi, sed konstati la preskaŭan universalecon de tiu rehonorigo.

Nun, kio estas nia persona starpunkto pri la temo, se tion eblas fari … Ĉu ĉiam kaj ĉie la demando esti aŭ ne esti stalinulino ? La absurda alter­nativo en kiu oni enŝlosas la plej multajn demandadojn pri tiu periodo, kiu meritus tamen traekzamenadon pli seriozan. Marianne tiom mergiĝas en la rusa pensmaniero, ke al ŝi la termino ne havas sencon. Estinta plu fleginta proksimegajn rilatojn kun la postsoveta Rusio, ŝi konstatis rezistojn, la batalon de la komunistoj, al tio aldoniĝis indignado fronte al la sinteno de la francaj komunistoj, kiuj post esti kultintaj la sovetianojn, lasis ilin senzorge en ilia malfeliĉo. Stalinisma, mi opinias ke ne, diras siaflanke Danielle Bleitrach. „Pro almenaŭ du kialoj, la unua kuŝas en tio ke, kia mi estas persone, mi estis, kaj plu estas, ema fariĝi sendito en gulagon. La vereca stalinisto estas tiu, kiu atendas la venkanton sur la fina linio, kaj pravigas ĉiam la estrarojn, kiaj ajn estus ties erarvagoj. Stalinisto estas la unua kiu malstalinigas, kaj rifuzas aŭdi pri la pasinteco.” Tiu estas oportunisto, kiu ĉiam alproprigas al si la anatemojn ĵetitajn de tiuj, kiuj potencas. Stalinismo estas la de Lukaĉo21 denuncita inklino fari dogmojn el la starpunktoj de la reganto, eĉ kaj precipe, kiam eblas akiri avantaĝojn en la luktoj inter frakcioj.

La dua kialo kuŝas en la konstato pri la rezulto al kiu alvenigas la despotaj reĝimoj. Ni bone komprenas la starpunkton de la rusoj, kaj ni samopinias kun ili ke se por fronti naziismon kiel estro de Rusio estintus Gorbaĉovo, la venko super „la fia bestio” tute ne estus certa. Kaj ne dubindas, ke en la nunaj tempoj la sinteno kaj celoj de Usono kaj de la EU, fortigis la popularecon de tiu, kiu scipovis venke kontraŭi la nazian invadon. Seniluziiĝo vidalvide la kapitalismon, la malamikaĵoj direktitaj al Rusio, tio povas rezultigi nenion krom tiun retaksadon de la rolo de Stalino. Kaj tie, malfacilas intelekte ne konsenti aŭskulti tion, kion diris Putino en sia parolado en Soĉio :

Ankaŭ la mondo unupolusa proponita post la malvarma milito ne realiĝis. Ja, la historio de la homaro spertis periodojn de unupoluseco kaj strebo al tutmonda superrego. La historio de la homaro spertis ĉiajn aperojn. Kio estas mondo unupolusa ? Spite al ĉiuj provoj plibel­igi tiun terminon, ĝi signifas en la fakto nenion ol ununuran aferon : ununuran povocentron, ununuran fortocentron, kaj ununuran decido­centron. Tio estas la mondo de ununura mastro, ununura reganto. Fine konsiderite tio estas malbona al ĉiuj, kiuj troviĝas ene de tia sistemo, same kiel al la suverena reganto mem, kiu detruiĝos deinterne.

Kompreneble tio neniel rilatas al demokratio, ĉar la demokratio estas, kiel sciate, la povo de la plimulto, kiu ankaŭ konsideras la interesojn kaj opiniojn de la malplimulto. Cetere oni konstante donas al Rusio lecionojn pri demokratio. Sed tiuj, kiuj faras tion, ne volas mem lerni, oni ne scias kial. Mi opinias, ke la mondo unupolusa estas ne nur ne allasebla por la nuntempa mondo, sed ke ĝi estas entute neebla. Ne nur ĉar en la kondiĉoj de ununura gvidanto, al la nuntempa mondo (al mi gravas emfazi : la nuntempa) mankos la rimedoj milit-politikaj kaj ekonomiaj. Sed, kaj tio eĉ pli gravas, tiu modelo estas senefika, ĉar ĝi ne povas neniel baziĝi sur la morala kaj etika fundamento de la nun­tempa civilizacio.

Usono, laŭ li, suferas je tioma potencebriiĝo, tioma aventurismo, ke ĝi endanĝerigas ĉian eblecon de internaciaj rilatoj respektantaj la suverenec­on, do la pacon. Tiu ĉi epoko postulas do ŝtatestrojn rigorajn, opinion, kiu ne estas nur tiu de aŭtokrato, sed kiu ĝuas vastan aprobon en Rusio kaj eĉ en tio kion oni kutimas nomi Tria Mondo.

Ni komprenas ankaŭ la rusan analizon, kiu estas frukto de plurjarcen­ta, eĉ plurjarmila bilanco : pli bone valoras tirano, kiu kruelas al la bojaroj kiel Ivano la terura, ol ulo malforta, kiu lasas svarmi ĉiujn aŭtokratojn kaj aliaj oligarkojn, kiuj estas vera plago al la kompatindaj ordinaraj homoj, la plimulto. Ankaŭ tie klaras, ke la sperto travivinta dum la falo de Sove­tio, la prirabado fare de la lokaj mafioj, konfirmis ilin en tiu historia vido. Sed ekaperas alia demando : Ĉu estas hazardo, se la „malordoj”, tiuj epok­oj da malfeliĉo, disdivido, mizero por la popolo kaj interna milito sekvas tiujn de la tiranoj ? En la perforto de la aŭtokrato kuŝas en la vidpunkto de la popolo kapableco plenumi grandiozan destinon en kiu ĝi rekonas sin, sed ĉu ne estas ankaŭ la ruinigo de ĉiuj kapablecoj, la leviĝo de la korteg­anoj la plej malkuraĝaj kaj la malprava reprezalio, kiu detruas la talentojn, lasas ilin sendefendaj fronte al la cinikuloj kaj malkuraĝuloj, kiuj trans­vivis. Ĉar eble tio, pri kio Ivano la terura ne pridemandas sin, estas la reala likvido de la nobelaro, kiu emas kreiĝi en lia disondo, kaj kiu flat­as la plej malbonajn reakciajn aspektojn de la popoloj.

Estas tamen alia analizo farenda, eĉ se oni konsentas pri tiu peniga koncepto de historiaj postuloj, nome tiu pri la stato de degenero kiun estis atinginta la rusa potenco, kiel cetere la komunistaj partioj, kie oni kon­servis la plej malbonajn aspektojn de la legitimismo de la estraroj sen la batalemo, la timiga efikeco je la servo de la subprematoj. Eĉ se oni kon­sentas ke la celo pravigas la rimedojn, la celo spertis putriĝon de la estrar­oj ĝis vidi tri drinkulojn transdoni Sovetion al Usono. Tamen eĉ tie ne konvenas tro simpligi. La situacio estas kontraŭdira, Sovetio, la komun­istaj partioj ne estis nuraj burokrataj strukturoj regataj de ia kasto el novaj bojaroj, kiel emas denunci trockismaj analizoj, necesis detrui tiun ŝtat­aparaton, ĝin frakasi, por reinstali la kapitalismon, ekzemple detrui la centralizecon. Tio estis prave vivita de granda parto de la popolo kiel perfido.

Ni ne estas stalinanoj, ne unu nek la alia, kaj cetere ĉiaokaze tio ne tre gravas, sed ni volus, ke kiel komunisto oni parolu pri ĉio ĉi alie ol kiel la burĝaro instigas nin fari. Ĉar la kapitalismo, en ĝia lasta kaj kaduka stadio, estas pli kaj pli detruema ; la socialismo estas sur la tagordo. Tio estas ampleksa demando kaj temo pri konvinko, al kiu niaj simplaj vojaĝ­raportetoj ne arogas al si provizi respondon.

Do sur la baza nivelo de tiaj vojaĝimpresoj ni povas simple noti, ke ekzistas tute alia rigardo pri kio estis la socialismo kaj Sovetio, unue en la landoj, kiuj travivis tiun Sovetion, kaj eĉ en la eksaj socialismaj landoj, ol tiu, kiun oni flegas en Okcidento, precipe en Francio. Kial ? Ni sugestas : eble ĉar ni estas en sinkanta socio kiu likas ĉiuflanke kaj ne aspektas pliboniĝonta. Tiam do revenas en la menso tiu konstato de Makiavelo por klarigi la intereson, kiun certaj havas por voli ne kompreni tion, kio reale okazis, kaj kial nun tutaj popoloj sopiras tiun tempon. Ĉar la demando estas tiu de politika perspektivo, sen kiu la subprematoj malemas ekbatali : „Tiu varmeteco devenas parte de la timo antaŭ kontraŭuloj, kiuj havas la leĝojn por si, parte ankaŭ de la nekredemo de la homoj, kiuj ne vere kredas je la novaj aferoj, se ili ne vidas jam faritan efektivan solidan sperton.”22

En la momento mankas la piednotoj. La tradukintoj estas : 1. de la Enkonduko : Roland Platteau 2. de la sekva teksto ĝis la postparolo : Vilhelmo Lutermano 3. de la Postparolo : Roland Platteau.

Por daurigi la tradukadon ni serĉas kromajn tradukontojn.