Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Deklaro de la svisa komunista partio PdA pri la Cimervalda Konferenco
de PdA de Svislando (la komunista partio de Svisujo)  
6a septembro 2015

Deklaro de la svisa komunista partio (Partio de la laboro, PdA) pri la centjariĝo de la konferenco de Cimervaldo (germane Zimmerwald [címervald] en 1915

Kiu perfidis kiun ? La instruo de Cimervaldo.

Je la 4-an de aŭgusto [1914] la socialemokratoj en Germanujo aprobis la krediton por milito. La socialdemokrata partio entuziasme kriis kun la ŝovinistoj kaj kun la imperiestro de Germanujo Vilhelmo la 2-a „ne plu ekzistas politikaj partioj ‒ ekzistas nur la germana popolo !”

Pli bone ne eblas formuli la perfidon kontraŭ la proleta internaciismo !

De la 5-a ĝis la 8-a de septembro 1915 kolektiĝis en la svisa vilaĝo Cimervaldo socialistoj el Eŭropo por organizi opozicion, kontraŭ la unua mondmilito. La konferenco provis trovi solvojn por ĉesigi la amasbuĉadon . Por atingi la celon kreiĝis la „komisiono de la Socialista Internacio". Ĝi konsidereblas ĝermo de la tria Internacio .

En tiu ĉi aŭtuno estas la 100-jara datreveno de tiu grava konferenco. Kiu organizis la jubileon ? Ĝuste la socialdemokrata partio ‒ kiu decidis pri paco aŭ milito ekde la jaro 1914 !

Ĝi povas fieri pri la bombado de Jugoslvujo, same kiel pri la „paca" diktato de la Eŭropa Unio kontraŭ Greklando.

La socialdemokratoj nomas pikdratojn en Eŭropo „barieroj por gardi la pacon”, militajn intervenojn ili nomas „pacaj misioj”. La svisa kunlaboro kun la NATO [france : OTAN] oni nomas „aktiva neŭtraleco”.

Tiam ne mirigas, se la sama partio organizas muzeecan fabelecan konferencon (en la epoko de socialistoj Hollande [la aktuala prezidanto de Francujo] kaj Gabriel [la aktuala germana - socialdemokrata - ministro pri ekonomio] ‒ eĉ misuzas kelkajn opoziulojn kiel Gregor Gysi [de la maldekstra socialdemokrata partio Die LINKE, La Maldekstro].

Certe ne konsentus la partoprenintoj de Cimervaldo : Roza Luksemburgo, Karlo Libkneĥto, Clara Zetkin [klára cétkin], Fritz Platten [fríc pláten], Karlo Radeko [1], Leo Trocko [Lev Trockij] , kaj V. I. Lenino.

La socialdemokrata akaparo kaj interpreto de la historio ne estu sen respondo !

Necesas kontraŭbatali tiujn mensogojn ! Ni batalu kontraŭ la NATO ‒ ni kontraŭstaru la kontraŭhumanisman politikon de la Eŭropa Unio (EU).

La Cimervalda Konferenco instruis al ni la ne eviteblan rompon kun la socialdemokratio ; kvankam nia opozicio estis malforta kaj tre dissemita.

Post paso de 100 jaroj ni ne povas akcepti la aliancon de socialademokrata partio kun la ekspluatantoj kaj militinstigantoj .

Nia rifuzo necesas - kvankam niaj fortoj estas same etaj.

Partio de la Laboro (PdA), Berno, 2015 tradukis Dieter Rooke, sekretario de IKEK, redaktis Vilhelmo Lutermano