Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Studaĵo pri la kapitulaco de la grekaj registaro kaj parlamento kaj pri eleganta maniero eliri el la eŭro
de Jacques NIKONOFF  
11a aŭgusto 2015

Partio de Emancipiĝo de la Popolo

Enkonduko

Post la „interkonsento” de Bruselo de la 12-a de julio 2015 inter la Eŭropa Unio kaj la Internacia Mon-Fonduso unuflanke kaj Grekujo aliflanke, multaj komentistoj, precipe en la „maldekstro de la maldekstro” parolis pri „ŝtatrenverso” organizita de tiuj institucioj kontraŭ Grekujo. Ni tute ne aliĝas al tiu analizo. Grekujo kapitulacis post la perfido de sia ĉefministro Aleksis Cipras.

Ne estas ŝtatrenverso de la Triopo, sed kapitulaco de Grekujo

Certe, la premo estis eksterordinare forta kontraŭ la greka registaro. Tiu tamen havis la elekton, kaj disponis pri komforta fortrilato el la referendumo de la 5-a de julio (61,3 elcentoj de la voĉoj), male al kion oni konstante asertas. Ĝi havis efektive la eblecon rompi kun la eŭropaj oligarĥoj per eliro el la eŭro kaj el la Eŭropa Unio por retrovi sian liberecon kaj por liberigi sin el la novliberalaj politikoj. Ĝuste pro ĝia kapitulaco la novliberalaj instituciojn, EU, ECB kaj IMF, metis Grekujon sub kuratorecon. Sed la timo forlasi la eŭron, disvastigitan de la grandaj komunikiloj, de la dekstrularo, de la socialistoj kaj de la „maldekstro de la maldekstro”, estis pli forta. La gvidantoj de Sirizo konsideris ke estus „katastrofa” forlasi la eŭron, kaj elektis la eternan daŭrigon de la konsumreduktado (malabundo), kiu tiel ŝajnis al ili malpli grava. La konsekvenco de tiu kliniĝo estas, ke ne nur la popolo de tiu lando daŭre suferos, sed ke Grekujo estas nun protektorato, simpla kolonio de la Eŭropa Unio, kaj do en la manoj de la aferistoj kiuj enpotenciĝis. Tio estas tute konsterna fakto en la historio de la internaciaj rilatoj : koalicio de privataj potencoj ‒ la financmerkatoj kaj la multnaciaj firmaoj ‒ per intermetitaj agentoj (la gvidantoj de la Eŭropa Centra Banko, tiuj de la Eŭropa Komisiono, la plej multaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la dudek ok membrolandoj), rekte alprenis la potencon en suverena lando. Ili faris tion kun la konsento de la registaro tamen konsiderata „maldekstra de la maldekstro” kaj kun la voĉdono de la parlamento ! Nekredeble ! Estas por mediti kaj pridubi la plej firmajn certecojn. Tiuj, kiuj parolas pri „ŝtatrenverso” kaj kiuj emfazas unuflanke la germanajn gvidantojn, celas en la realo nei la respondecon de la greka registaro kaj de Aleksis Cipras speciale. Necesas ĉi tie montri tiun ĉi veron.

Sirizo, ekde 2012 estis avertita per multaj kanaloj

Koncerne la Partion de emancipiĝo de la popolo (kiu tiutempe nomiĝis la Politika movado de popola emancipiĝo), per la voĉo de sia proparolanto Jacques Nikonoff, disvastigis la 26-an de majo 2012 dokumenton titolitan „Studaĵo pri Grekujo kaj la eliro el la eŭro” : http://www.m-pep.org/Etude-sur-la-

Tiu studaĵo, publikigita kelkajn tagojn antaŭ la parlament-elektoj de la 17-a de junio 2012, reproduktis tion, kion multaj ekonomikistoj antaŭvidis : „Se la grekoj denove transdonas sin al siaj ekzekutistoj ‒ la PASOK kaj Nova Demokratio ‒, tiuj aplikos la memorandon kiu planas la daŭrigon de politiko de konsternega konsumredukto, kies rezulto estas konata : malapero de la ekonomia kresko, malkresko de la impost-enspezoj, kresko de senlaboreco, deliktiĝo de la socio kaj maleblo repagi la ŝuldojn.” Tri jarojn poste, ĝuste tio okazis, kaj neniu povis esti surprizita de tiu rezulto, ĉiuj estis avertitaj. La samo okazis kun la 3-a memorando subskribita la 12-an de julio 2015 de la greka registaro, ĝi havos la samajn fatalajn konsekvencojn.

Tiu studaĵo de 2012 montris ankaŭ, ke parto de la oligarĥio, precipe germana, preparis sin eligi Grekujon el la eŭro. Tiuj, kiuj ŝajnigas malkovri tiun realon hodiaŭ, venas tri jarojn tro malfrue, ni skribis tiam : „la afermondo, la bankoj speciale, preparas sin de monatoj al la eksplodo de la eŭrozono. La informadikaj programoj pretas akcepti la novajn naciajn monojn. La brita societo De La Rue PLC pretas presi la biletojn en draĥmoj. La Eŭropa Unio mem ellaboris kun la plej granda sekreto planon „B” por la kazo ke Grekujo devas forlasi la eŭrozonon. Nur la partioj kaj sindikatoj daŭre rifuzas pensi pri tio, kio okazos : la eliro de Grekujo el la eŭrozono. Kvazaŭ estus pli efika reagi en la momento kaj improvizante anstataŭ antaŭpripensi pri la diversaj hipotezoj kiuj povas prezentiĝi.

La oligarĥoj preparis planon B de eliro el la eŭro, ne Sirizo

En novembro 2011, la brita Financial Services Authority (FSA) petis la bankojn pensi en la plej granda sekreto pri urĝoplano „en la perspektivo de senorda forlaso de certaj landoj de la eŭrozono”. La bankoj, kiuj partoprenas en la ŝanĝmerkatoj kiel Citigroup, Barclays aŭ HSBD „adaptis siajn informadikajn sistemojn al ebla reenkonduko de la draĥmo”. Oni regule organizis seminariojn por la klientoj por „kune esplori la diversajn scenarojn por Grekujo, ilian financan koston kaj la kontaĝajn kanalojn”. La prezidanto de la Eŭropa Federacio de Bankoj siavice igis kompreni, ke eliro de Grekujo el la eŭro ne endanĝerigus la eŭropan banksistemon (Le Monde, 15-an de majo 2012). Daŭre laŭ tiu gazeto (la 16-an de majo 2012), sekreta „task force” estis en 2011 kreita de la germana financministro, Wolfgang Schäuble, taskita ellabori scenarojn por la kazo ke Grekujo devus eliri el la eŭrozono. Laŭ la gazeto, ĝi ellaboris strategion por eliri el la krizo kun la eblaj konsekvencoj de eliro de Grekujo el la eŭrozono, por la ceteraj partoj de la zono kaj por Grekujo mem. La eŭropa komisaro pri komerco, Karel De Gucht rekonis, vendredon la 17-an de majo 2012 en intervjuo al la nederlandlingva belga gazeto De Standaard, la ekziston de tiaj urĝoplanoj. Le Monde de la 21-a de majo 2012 revenis al tiu temo sur plena paĝo titolita „La eliro de Grekujo el la eŭro esplorata en Bruselo”. La gazeto, malgraŭ la malkonfirmo de la bruselaj instancoj, konfirmis ke „la hipotezo ke Grekujo eliros el la eŭro estas ja detale ekzamenita en Bruselo, kiel en la eŭropaj ĉefurboj, same kiel en Vaŝingtono.” Kiu povis dubi pri tio ? La ĝenerala direktorino de la Internacia Mon-Fonduso, Christine Lagarde, mem elvokis, mardon la 14-an de majo 2012 en Parizo, la eblecon de „ordigita eliro” de Grekujo el la eŭrozono, en interparolado kun la televido France 24. La Wall Street Journal de la 20-a de majo 2012 siavice malkaŝis, ke la societo De La Rue PLC, en Britujo, kiu estas unu el la tre malmultaj presejoj kun permeso presi bankbiletojn (150 valutojn) estas preparanta sin presi biletojn en nova mono por Grekujo por la kazo ke la lando forlasos la eŭrozonon. Laŭ la gazeto temas pri iniciato de tiu societo, kiu ricevis nenian mendon de kiu ajn. La centra banko de Grekujo rifuzis respondi al la demandoj de la ĵurnalistoj de The Times kaj de The Wall Street Journal pri tiu afero. Le Figaro de la 24-a de majo 2012 konfirmis ĉion ĉi : „la komitato de preparado de la eŭrogrupo petis, lundon, telefone, la membroŝtatojn prepari, ĉiu siavice, urĝoplanon por la eventuala forlaso de la unueca mono fare de Grekujo”. La gazetara agentejo Reuters siavice deklaris esti konsultinta labornoton, redaktitan de membroŝtato, kiu detaligis la kostojn por ĉiu lando de eliro de Grekujo el la eŭrozono. La dokumento elvokis „disiĝon per komuna interkonsento” kun subteno de la Eŭropa Unio kaj de la IMF por akompani la eliron de Grekujo.

En tri jaroj, la „maldekstro” kaj la „maldekstra maldekstro” lernis nenion kaj neniom progresis

Dum ĉiuj kontraŭaj fortoj preparis sin al eliro de Grekujo el la eŭrozono, preparis planojn, la kisursetoj de Sirizo faris grandajn deklarojn pri la „valoroj” de Eŭropo, ĝiaj „fondaj principoj”, „kompromiso ambaŭflanke avantaĝa” kaj aliajn babilaĵojn. Nenio estis planita por la kazo, ke la oligarĥoj eligus Grekujon el la eŭro, por alfronti la situacion. Por la „maldekstra maldekstro” la eliro el la eŭro estas kvazaŭ la diablo por la kredantoj. Se oni legas la komentojn, kiuj sekvis la grekan kapitulacon, nenio indikas ke la aferoj ŝanĝiĝos. Male.

Ĉu ni nun ne havas ĉian pravecon por tranĉi kun tiu maldekstro ?

La studaĵo de la M’PEP (hodiaŭ Partio de Emancipiĝo de la Popolo), farita antaŭ la grekaj elektoj de la 17-a de junio 2012, direktiĝis ankaŭ al Sirizo : „La politikaj obstakloj ŝajnas nesupereblaj kaj bezonas ke SIRIZO kaj ĝiaj partneroj ellaboru planon « B » por la kazo, la plej verŝajna, de rifuzo de la Eŭropa Unio aliri iliajn postulojn. Tiu plano « B » ne povas fari ion alian ol antaŭvidi la eliron de Grekujo el la eŭrozono.” La rifuzo, de la gvidantoj de Sirizo, realigi tiun planon „B”, do la rifuzo pensi, la rifuzo anticipi ĉiujn hipotezojn kiuj povus prezentiĝi, fariĝis al ĝi fatala.

Tiu ĉi studaĵo entenas du partojn : la unua pritraktas la demandojn levitajn de la kolapso de julio 2015 ; la dua precizigas relative detale la konkretajn kaj elegantajn manierojn forlasi la eŭrozonon.

1. Demandoj levitaj de la kolapso de julio 2015

1.1 La 3-a greka memorando akriĝos la konsumrestrikton, sen ajna perspektivo de ekonomia kaj sociala releviĝo

La interkonsento de Bruselo de la 12-a de julio 2015 montras la ekonomian kaj socialan dispremadon de Grekujo. Ĝi estas interkonsento de puno por tiu lando.

Ĝi grandigos la malkreskon de la aĉetpovo de la popolaj kaj mezaj klasoj, la klasoj dominataj, per la altigo de la AVI, la plej maljusta imposto. Ĝia kunigita kvoto pasas al 23 elcentoj (la restaŭrado estis je 13 elcentoj). Por la bazaj produktoj, elektro kaj la hoteloj ĝi restas ĉe 13 elcentoj kaj ĉe 6 elcentoj por la medikamentoj, libroj kaj teatro-kartoj. Forigo de la impostaj avantaĝoj por la insuloj (kie la prezoj estas multe pli altaj ol sur la kontinento).

Tiu ĉi interkonsento ankoraŭ pli malbonigos la laborkondiĉojn, se oni en ĝi rekonas la bone konatajn formulojn de la novliberala lingvo, ekz-e „modernigo de la kolektivaj intertraktadoj, de la sindikata agado kaj, konforme al la koncerna direktivo de la EU kaj al la bonaj praktikoj, de la proceduroj de kolektiva maldungo” en la labor„merkato”. Oni povas timi la plej malbonan. La aĝo por pensiiĝi, difinita je 67 jaroj, igas al multaj salajruloj la lastajn jarojn de sia profesia vivo neelteneblaj. Ni uzu la taŭgajn vortojn, ĉar tute ne temas pri „helpo”plano por Grekujo. Ĝi estas plano por helpi la kreditorojn riĉiĝi ankoraŭ pli. Oni devas do havi klara vidon pri tio, kio tiu ĉi interkonsento ne estas. Ĝi ne estas interkonsento por redukti la ŝuldon, ĉar tio estas eksplicite ekskludita. Kvankam la pordo ŝajnas resti malfermita por redifino de la paglimoj, sed ĉio ĉi estas tre malklara. Jen kion la teksto de la interkonsento de la 12-a de julio diras : „En la kadro de eventuala estonta programo de la MES […] la eŭrogrupo pretas konsideri, se necese, eventualajn kromajn disponojn (eventualan longigon de la periodoj de graco kaj de templimoj de repago) […]. Tiuj ĉi disponoj estos subordigitaj al la integra realigo de la interkonsentotaj disponoj en la kadro de eventuala nova programo kaj estos konsiderataj post la unua reekzamenado kiu havos klaran rezulton. La pintkunveno de la eŭrozono emfazas, ke oni ne povas intertrakti pri nominala malplivalorigo de la ŝuldo”. La tempa prokrasto de repago de la ŝuldo do eĉ ne estas certa. Dum la celo de la greka registaro estis movi la Triopon pri la ŝuldo, ĝi atingis nenion. Nu, la greka ŝuldo estas neeltenebla, eĉ la IMF rekonas tion nun. Ĉiukaze, per kia kapablo de intertraktado la greka registaro povus movi la liniojn ? Des pli ke drastaj kondiĉoj estis metita por pagi la fondusojn al Grekujo. La 82 aŭ 86 miliardoj da eŭroj da pruntaĵoj al Grekujo estas efektive kondiĉitaj per la voĉdonado de la greka parlamento de akraj disponoj de konsumredukto. Ili estas tri : altigo de la AVI, malbonigo de la pensi-sistemo, respekto de la traktato pri la stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR).

Tiu ĉi interkonsento estas variaĵo de konsumredukto. La grekoj ricevos novan dozon da konsumredukto, sed ĉi-foje ĝi estos konsumredukto „maldekstra”. Ne certas ke ĝi estos pli bone akceptata ol la antaŭaj. Ĝi havas precize la saman logikon kiel la aliaj memorandoj. Ekzistas unu sola kosmetika ŝanĝeto, kiu celas prezenti la 3-an memorandon kiel pli „justan” ol la du antaŭaj. Kelkaj paneroj estis efektive semitaj por glutigi la pilolon, ekz-e la altigo de la imposto por la societoj, kiuj pasas de 26 al 28 elcentoj. Ĉio ĉi havas nenian ekonomian sencon, ĉar tiuj disponoj, jam aplikataj de kvin jaroj, nur iom pli enkaĉigis Grekujon. Tiu ĉi plano do daŭrigos la recesio. La materia kaj morala mizero kreskos, la memmortigoj, mortoj pro ne kuracita malsano daŭros, ili aldoniĝos al la malespero.

Ni memoru, ke la programo de Sirizo, en la momento de la elektoj de 2012, planis la sekvajn disponojn, ankaŭ en la kadro de la eŭrozono kaj de la Eŭropa Unio :

- repago de la grundimposto, prenita en 2011 ;

- altigo de la salajroj kaj de la pensioj ;

- reŝtatigon de la bankoj ;

- blokado de maldungoj kaj komencitaj privatigoj ;

- disvolvado de la nacia ekonomio ;

- nuligo de la leĝoj pri la malcertigo de la rajto je laboro kaj pri la pun-imuneco de parlamentanoj ;

- internacia kontrolproceduro pri la publika ŝuldo kaj moratorio pri ĝia repago kaj pri la pago de interezoj.

Per tio oni povas mezuri la cedon, la amplekson de la rezignoj de la registaro Sirizo ; ĉio ĉi hodiaŭ disfalis.

1.2 Grekujo, per sia kapitulaco, perdis sian suverenecon, ĝi estas nun metita sub rekta kuratoreco de Germanujo kaj de la Triopo

La interkonsento de Bruselo de la 12-a de julio 2015, kiu estas en la realo la kuratorecigo de Grekujo akceptita de la grekaj ĉefministro kaj parlamento, markas la politikan dispremadon de tiu lando, kiu fariĝas ia kolonio germana kaj de la Triopo. Oni apenaŭ povas kredi, ke la greka registaro subskribis tian rezignon kaj ke grandega plimulto de parlamentanoj voĉdonis por ĝi. Sovaĝa kuratoreco de la registaro kaj de la parlamento plagos la landon. La perdoj de suvereneco por Grekujo estas tre gravaj kaj eĉ neimageblaj. Tio koncernas la sekvajn sektorojn :

- la transformadojn de la ŝtato : „starigo, sub la egido de la Eŭropa Komisiono, de programo de fortigo de la kapabloj kaj de senpolitikigo de la greka administracio” ;

- la leĝprojektojn : „la registaro devas konsulti la instituciojn kaj interkonsenti kun ili pri ĉia leĝprojekto en la kampoj koncernataj en taŭga tempospaco antaŭ ol submeti ĝin al publika konsultado aŭ al la parlamento”.

Oni frotas al si la okulojn por certiĝi ke oni bone legis, ĉar la kreditoroj havas nun la povon difini la leĝojn, pri kiuj la greka parlamento devas voĉdoni, kaj fiksi la tagon de voĉdonado. Ili transprenis la stirilon, ne nur por la grandaj orientiĝoj, sed ankaŭ por la detalo.

Ekz-e, la 15-an de julio la parlamento devos voĉdoni pri la jeno : „raciigo de la AVI-reĝimo kaj larĝigo de la impostbazo por altigi la enspezojn ; rektaj disponoj por plibonigi la longtempan realigeblon de la pensisistemo en la kadro de ĝenerala programo de reformo de la pensioj ; [… enkonduko de kvazaŭ aŭtomataj reduktoj de la elspezoj en kazo de neplenumo de la ambiciaj projektoj de primaraj kromaĵoj”.

La 22-an de julio la parlamento devos voĉdoni pri „la adopto de la kodo de civila proceduro […] la transpono de la direktivo pri la renormaligo de la funkciado de la bankoj […].

- La detruado de la tre malmultaj pozitivaj disponoj faritaj post la 25-a de januaro de la greka registaro : oni estingas ĉion „kun la escepto de la leĝo pri la krizo de la homaj kondiĉoj, la registaro faros reekzamenadon por modifi la adoptitajn leĝajn dispoziciojn kiuj kontraŭdiras la interkonsenton de la 20-a de februaro, ĉar ili signifas revenon al antaŭa situacio pri la engaĝiĝoj pri la antaŭa programo aŭ ĝi difinos aldonajn disponojn klare ekvivalentajn por la akiritaj rajtoj kiuj estis poste kreitaj”. Tio koncernas la 4.000 oficistojn, kiujn la registaro redungis.

- La bazo de la privatigoj estos certe „starigita en Grekujo”, sed ĝi estos mastrumata „sub la superrigardo de la koncernataj eŭropaj institucioj”. Tiuj amasaj privatigoj indikas, ke la prirabado de Grekujo ampleksiĝos : privatigo de la funkciiga entrepreno de la reto de elektra distribuado (ADMIE), privatigo de la regionaj flughavenoj, de la havenoj de Pireo kaj de Tesaloniko. La „sendependa” fonduso estos nutrata de enspezoj el la privatigoj. Tio ebligos repagi la pruntojn de 50 miliardoj da eŭroj de la MES, el kiuj 25 miliardoj estas por la rekapitaligo de la bankoj, sumoj, kiuj nur rondiras ĉirkaŭ la Akropolo por reveni en la poŝojn de la kreditoroj, 12,5 miliardoj por malpliigi la ŝuldon kaj nur 12,5 miliardoj por la estontaj investoj.

- La eksterordinaraj buĝetaj kromaĵoj, kiujn la greka registaro promesis atingi ‒ kion ĝi ne sukcesos ‒ celas malebligi ĉian provon de buĝeta aŭtonomeco. Per aliaj vortoj, aŭtomataj fortranĉoj en la buĝeto okazos en kazo de deflankiĝo kompare kun la celo de primaraj buĝetaj kromaĵoj. Oni ja scias, kion tiuj fortranĉoj ĉiam celas : ili celas la socialajn elspezojn. Tiuj buĝetaj kromaĵoj venos el la konsumredukto, ili celas repagi la ŝuldon kaj ne investi en la estontecon de la lando.

La pruvo, ke ne temas pri ŝtatrenverso, sed pri kapitulaco de Grekujo, troviĝas jene : „La grekaj instancoj reasertas sian senambiguan fidelecon al la respekto de siaj financaj devoj al ĉiuj siaj kreditoroj, integre kaj en la volita tempo”. Tio estis skribita nigre surblanke en la „interkonsento” de la 12-a de julio. Ĉiuj gvidantoj de la ceteraj landoj de la eŭrozono (19) alianciĝis kontraŭ Grekujo, partoprenante en la neado de la du voĉdonadoj de la greka popolo de januaro kaj de julio 2015, do en la neado de la greka popolo mem. En tio aktive partoprenis Aleksis Cipras kaj la parlamento.

1.3 Refoje pruviĝis, ke ne eblas plibonigi la Eŭropan Union de interne, konfirmiĝis ĝia tiraneco, al kiu nun aldoniĝas la malstabiligo de ŝtatoj

Eble la Wall Street Journal plej bone difinis la situacion. En sia eldono de la 12-a de julio 2015 ĝi notas ke „la ultimato de Eŭropo al Grekujo, kiu postulas kompletan kapitulacon kiel pagendan prezon por nova plano de financado, markas la fiaskon de la ribelado de malgranda lando plena de ŝuldoj kontraŭ la politikoj de konsumredukto kaj de siaj pruntistoj, post kiam Germanujo montris siajn muskolojn kaj donis al Ateno la elekton inter obeo aŭ detruiĝo. La dimanĉa deklaro de la eŭrozono pri Grekujo restos kiel unu el la plej brutalaj diplomatiaj demarŝoj en la historio de la Eŭropa Unio, bloko konstruita por favori la pacon kaj la harmonion, kiu nun publike minacas unu el siaj membroj ĝian ruiniĝon se ĝi ne kapitulacas”. La ĉefartikolisto aldonas : „La falo de s-ro Cipras post nur ses monatoj da potenco levas ĉagrenajn demandojn pri la atingopovo de la demokratio en Eŭropo kiu prezentas sin mem en la mondo kiel lumturon de popola suvereneco.”

La rifuzo de la Eŭropa Unio akcepti ke Francujo, Irlando kaj Nederlando rifuzis la eŭropan konstitucion per referendumoj, jam malfermis la okulojn al multaj eŭrop-somnambuloj. La kompreno de la Lisbona Traktato, kiu celas neŭtraligi la popolajn suverenecojn por garantii la eternecon de la novliberalaj politikoj, ankaŭ helpis. Necesas rediri tion ‒ kion la greka registaro ne volis kompreni ‒ nenia intertraktado eblas, ĉar la Lisbona Traktato, kiu fiksas i.a. la regulojn por la Eŭropa Centra Banko, lastinstance determinas la politikojn de la EU kaj ĝian neinversigeble novliberalan karakteron. Ĉu Jean-Claude Juncker, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne diris tion ? „Ne ekzistas demokratia elekto kontraŭ la eŭropaj traktatoj”. La ekonomia politiko, difinita de tiuj traktatoj, estas eĉ metita en la konstitucion de lando kiel Francujo per la titolo XV de la konstitucio. Cipras konfirmis la vortojn de Juncker.

Post la kapitulaco de Grekujo, aliaj konsciencoj vekiĝas pri la vera naturo de la EU. Tiu ĉi efektive aldonis al sia jam bone provizita armilaro la malstabiligon de ŝtato kaj ĝian meton sub kuratoreco kun la kompliceco de la greka ĉefministro. La potenco jam ne estas komplete en la manoj de la greka popolo, de ĝia parlamento kaj de ĝia registaro, sed en tiuj de la eŭropaj oligarĥoj, kun la kompliceco de la greka ĉefministro.

Germanujo ludis la ĉefrolon en la batalo kontraŭ Grekujo, kaj aparte s-ino Merkel kaj s-ro Schäuble. Cetere, la eksa usona sekretario pri la Trezoro, Timothy Geithner, rakontis pri konversacio, kiun li havis kun Wolfgang Schäuble en 2012, dum kiu tiu ĉi klarigis, eĉ antaŭ la elektovenko de Sirizo, ke la eliro de Grekujo el la eŭro estas necesa. Kaj tio ne por la bono de la greka popolo aŭ por tiu de la ceteraj eŭropaj popoloj, sed pro kialoj de interna germana politiko ‒ ĉar tion volas la elektantoj ‒ kaj por „terurigi” la ceterajn landojn de la eŭrozono, speciale Francujon, por konservi la disciplinon. La leciono estis klara : necesas rompi kun Germanujo. En tiu lando, ne nur ĉe la gvidantoj, sed ankaŭ ĉe granda parto de la popolo, ekzistis intenca volo malstabiligi la grekan registaron, surbaze de malamo kontraŭ tiu lando, kontraŭ ĝia popolo, kontraŭ Sirizo. Vera popolmalamo. La brita gazeto The Guardian de la 13-a de julio prave parolas pri „venĝemo” koncerne la sintenon de la eŭropaj oligarĥoj, aparte germanaj, kontraŭ Grekujo.

Tiu rifuzo akcepti la postulojn de Grekujo, tamen ege modestaj, pruvas, se tio ankoraŭ necesis, la veran naturon de la EU : la defendo de la interesoj de la dominantaj klasoj. La oligarĥoj montris, ke por resti en la eŭrozono necesas akcepti ĝiajn regulojn, kaj principe tiujn de Germanujo. En tiaj kondiĉoj oni ne bezonas la faŝismon ‒ la Eŭropa Unio, la IMF kaj Germanujo sufiĉas.

Resume, la greka suvereneco, devena el du elektoj, estis neata. La membroj de la eŭrozono ne agis kiel nacioj respektantaj la suverenecon de alia nacio ‒ Grekujo ‒ sed kiel kreditoroj obsedataj trudrepagigi al malbona paganto.

Ne estas dubo, ke la koncepto de la Eŭropa Unio kaj de la eŭrozono, kiu aperis en tiu krizo, havos nekalkuleblajn konsekvencojn por la politika, jura kaj institucia nivelo.

1.4 La registaro Sirizo, prezentita kiel eŭropa modelo de la maldekstro nomata „radikala” (aŭ de „maldekstra maldekstro”), fakte ludis faciligan rolon por malebligi al Grekujo eliri el la eŭro kaj el la Eŭropa Unio

Ekde sia elekto la 25-an de januaro 2015, surbaze de rifuzo de konsumredukto kaj de forlaso de la memorandoj, sed en la kadro de la eŭro kaj de la Eŭropa Unio, la Sirizo-registaro ne provis malfortigi la potencojn de la dominantaj klasoj por respondi al la bezonoj de la popolo. Ĝi konstante provis intertrakti kun la Triopo kun la celo malpliigi la politikojn de konsumredukto kaj akiri restrukturadon de la ŝuldo. Per tio ĝi rifuzis koncedi, ke oni ne povas modifi deinterne, en progresema senco, la Eŭropan Union kaj ĝian unuecan monon. La Sirizo-registaro do eniris la logikon de la memorandoj, eĉ se ĝi havis la intencon malpliigi iliajn plej katastrofajn efikojn. Estis komplete malrealisma, ke la Sirizo-registaro postulis „decan kompromison”. Tio jam dekomence ne eblis, kaj tiu iluzio baziĝis sur erara analizo de la naturo de la Eŭropa Unio kaj sur subtakso de la amplekso kaj de la radikaleco de la bataloj farendaj kontraŭ ĝi.

La strategiaj kaj taktikaj eraroj per tio multiĝis

La registaro, ekz-e, konservis adeptojn de la politikaj fortoj venkitaj en la elektoj (PASOK kaj ND), agentoj de la EU-sistemo, en la altaj postenoj de la administracio, la bankoj kaj la publikaj entreprenoj. Eĉ pli grave : la registaro ne transprenis la regadon de la centra banko de Grekujo. Ties guberniestro, dekstra eksministro, kiu ne ĉesis malhelpi la agadon de la registaro, estis lasita en sia posteno.

Antaŭ ĉio, la registaro ne preparis eventualan eliron el la eŭro nek uzis tiun minacon en la „intertraktadoj” (plano B). La ĉefministro tiel malfortigis sian pozicion, ĉar nur tiu minaco povis dubigi la eŭropajn oligarĥojn. Ĉar tiu minaco estis forigita, la vojo estis malfermita por enkaĉigi Grekujon kaj mem minaci ĝin pri eligo el la eŭro, ĉar ĝi ĵus demonstris ke tiu perspektivo timigas ĝin. Ne flirtigi la eliron el la eŭro kiel minacon, decide malfortigis la grekan registaron kiu senigis sin je la sola armilo de malinstigo kaj de popola mobiliziĝo kiun ĝi disponis. Ĝi tute bone povintus diri al la popolo, ke li ne ricevis la mandaton por eliri el la eŭro, sed se tio estas la kondiĉo por haltigi la konsumreduktadon, tiam necesas fari tion ; ke ĝi studas la praktikajn manierojn kaj tiam konsultos la popolon por scii ĉu necesas eliri el la eŭro.

Janis Varufakis, la eksministro pri financoj, eksigita de Aleksis Cipras por kontentigi la Triopon, havis la arogantecon diri ke la EU montras „terorismon” kontraŭ Grekujo. Kiel deklarita adepto de la eŭro kaj de la EU, li skribis en sia blogo „la grekoj prave tremas ĉe la ideo perdi la monunion”. Li aldonas : „En la okupata Irako la enkonduko de nova papermono bezonis preskaŭ jaron, dudekon da luitaj Boeing 747 ; la potenco de la usona armeo, tri entreprenoj de presado kaj centoj da ŝarĝaŭtoj estis mobilizitaj. Manke de tia subteno, la Grexit [greka eliro el la eŭrozono] estus la ekvivalento de anonco de forta devaluto de pli ol 18 monatoj antaŭe : recepto por likvidi la tutan stokon da greka kapitalo kaj transigi ĝin eksterlanden”. Tia deklaro, de nekredebla naiveco, povis nur doni verdan lumon al la Triopo por glutigi la la greka registaro ĉion, kion ĝi volis. La greka registaro devintus respondi pozitive al la propono de la brita entrepreno De La Rue PLC ‒ ĝi devus fari ĝin ankaŭ nun ‒ kaj peti ĝin presi draĥmojn. La stoko de biletoj estus blokita kaj servus kiel minaco kontraŭ la oligarĥoj kaj samtempe trankviligus la loĝantaron, ĉar la konvertado kaj enkonduko de la draĥmoj, kun la helpo de la armeo kaj de la polico, estos farita en semajnfino.

La mandato ricevita de la popolo en la parlamentelektoj de januaro 2015 ‒ rifuzo de la memorandoj ‒ donis larĝan agospacon al la registaro. Kiam la eŭropaj oligarĥoj komprenis, ke la greka registaro faros ĉion por eviti la eliron el la eŭro, ili akrigis la premon sur Ateno per la pliigo de siaj postuloj. Ili postulis konstante pli. Kiam la premo fariĝis ne eltenebla, la organizado de la referendumo devis servi precipe por redoni iomete da oksigeno al la registaro.

Dimanĉon, la 5-an de julio 2015, la NE en la referendumo ricevis proksimume 62 elcentojn de la voĉoj sur jenaj bazoj : rifuzo de la plano prezentita de la Triopo, rifuzo de la konsumredukto, ricevo de novaj marĝenoj de intertraktado, sed daŭre en la kadro en la eŭro kaj de la Eŭropa Unio. Kio okazis, ke la bonega fortrilato, kvankam markita de la fundamenta kontraŭdiro inter haltigi la konsumredukton kaj resti en la eŭro, estis en kelkaj horoj malŝparita ?

Ni rigardis, konsternite, totalan inversigon de la senco de la referendumo La venkita tendaro, kiu alvokis por voĉdoni JES : Pasok (socialistoj), Nova Demokratio (dekstruloj) kaj To Potamei (centro) fariĝis la oficiala proparolanto de la registara plano. La Ne fariĝis JES al la konsumredukto. La rezulto de la referendumo de la 5-a de julio estis tamen escepta. En kunteksto de komunikila milito, de ĉantaĝoj kaj de minacoj, kun fermitaj bankoj, la mondeprenoj limigitaj al 60 eŭroj tage, la NE akiris pli ol 61 elcentojn. Tio estis voĉdono de klaso : la dominataj klasoj, la junularo, la vivaj fortoj de la nacio, en tre granda proporcio, voĉdonis NE. Kvankam la NE estis plimulta en ĉiuj klasoj de aĝoj, necesas emfazi la fortan proporcion de la NE-voĉoj de la junuloj (85 elcentoj ĉe la 18-24-jaruloj). Tiu radikaliĝo de la voĉo de junuloj (tute rimarkinda kompare kun aliaj elektoj) montras samtempe la malesperon de tiu aĝoklaso kiu vidas sin, prave, kiel generacio oferata, sed estas ankaŭ interpretenda kiel signo tre kuraĝiga por la estontaj decidoj de la greka popolo. La mobiliziĝo ĉe la bazo estis rimarkinda, la entuziasmo reveninta, ankaŭ eksterlande. La 6-an de julio, sub la egido de la prezidanto de la respubliko (kiu estis alvokinta voĉdoni JES), la registaro kunvenigis ĉiujn respondeculojn de la partio ĉeestantaj en la ĉambro de deputitoj (kun la escepto de la novnazioj). La oficiala celo estis ellabori kadron por la intertraktadoj en kiu la eliro el la eŭro estus la linio ne transirenda. Fine de tiu kunveno, Sirizo kaj Anel, membroj de la registaro, subskribis tekston kun Potami, Nova Demokratio kaj Pasok (la partioj antaŭe en la potenco kaj kiuj realigis la unuajn du memorandojn reĵetitajn de la popolo). Ĉiuj subtenis la proponojn de la registaro en la intertraktadoj restante en la eŭro. La neoficiala celo de tiu kunveno estis en la realo ĉirkaŭiri la malplimulton de Sirizo, kiu estis preta ne voĉdoni por la interkonsento. Alexis Cipras volis tiel senigi sin je sia maldekstra malplimulto (la Maldekstra platformo), reformi la ministraron kaj regi kun la subteno de la dekstruloj kaj de la socialistoj.

Mardon la 7-an de julio okazis la renkontiĝo de la eŭrogrupo en Bruselo, sen ke la grekaj reprezentantoj venis kun la plej eta propono. Estus tamen kohera, ke Grekujo venu kun proponoj kongruaj kun la rezulto de la referendumo. Metante sin mem en la defensivon, la greka registaro estis tiam submetita al nova ultimato, sciante ke la templimoj de repago estis la jenaj :

- 20-an de julio : 6,9 miliardoj da eŭroj (3 miliardoj da ŝtataj obligacioj, 468 miliardoj al la IMF kaj 3,5 miliardoj al la ECB) ;

- fine de julio : 1,7 miliardoj da eŭroj por pagi la salajrojn de la oficistoj kaj por pagi la pensiojn ;

- 20-an de aŭgusto : 4,3 miliardoj da eŭroj (1 miliardo por ŝtataj obligacioj, 182 milionoj por la IMF kaj 3,2 miliardoj al la ECB).

Grekujo reviciĝas

Merkredon la 8-an de julio, Euklido Cakalotos, la nova financministro kiu anstataŭas Janis Varufakis, sendis leteron al la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (EMS), organismo kiu mastrumas la plej grandan parton de la greka ŝuldo. La ministro petis prunton de 50 miliardojn da eŭroj, sciante ke tio akireblis nur kondiĉe ke ĝi akceptas novan memorandon. Tiu letero finiĝis per la promeso de Grekujo plenumi en tempo kaj horo la tutaĵon de siaj financaj ŝuldoj al ĉiuj siaj kreditoroj”. La mesaĝo de la Triopo estis klara : Grekujo enviciĝis. Ekde tiam tiu politika senarmiĝo ĵetis Grekujon teren. La Triopo komprenis la mesaĝon kaj povis senlime premi sur la kapojn de la grekoj.

En la nokto de la 12-a al la 13-a de julio, en Bruselo, Grekujo, almenaŭ ĝia ĉefministro kaj ĝia registaro, submetiĝis. Oni eĉ ne povas diri ke ili demetis la armilojn, ĉar ili neniam havis ilin. Cipras povintus preni ilin, sed li restis ĉiam en la perimetro permesata, eĉ se li aŭ lia ministro uzis kelkajn fortajn vortojn.

La enhavo de la interkonsento de la 12-a de julio estas la inverso de la voĉdonoj de la 25-a de januaro kaj de la 5-a de julio. Ĝi estas la sama kiel la plano de Juncker, kiun la elektantoj forĵetis, kaj ĝi ne kongruas kun la programo de Sirizo. La oligarĥoj, kun la helpo de Cipras, tiel sukcesis nuligi tiujn ĉi voĉdonojn. En unu nokto la 36 elcentoj akiritaj de Sirizo la 25-an de januaro 2015 kaj la 61 elcentoj akiritaj la 5-an de julio forvaporiĝis. En memmortiga paŝo la registaro malŝparis la fortrilaton. Ekde kiam la kapitulaco de Grekujo estis farita, en la frua mateno de la 13-a de julio 2015, la unua afero kiun Aleksis Cipras diris por gratuli sin pri tiu interkonsento estis : „Grekujo povos iri la vojon de ekonomia kresko”. Li aldonis duan mensogon dirante „la akirita interkonsento antaŭvidas la restrukturadon de la greka ŝuldo kaj meztempan financadon”. Kaj fine, „la ebleco, ke Grekujo forlasas la eŭrozonon apartenas nun al la pasinteco”. Li insistis : „kun pistolo ĉe via tempio, ankaŭ vi dirus JES al ĉio …”.

La 16-an de julio la greka televido, antaŭ la voĉdono de la parlamento, li revenis al tiuj ĉi temoj : „mi ne havis elekton”, „mi ne kreda je tiu ĉi interkonsento”, „necesis eviti la katastrofon”, „tio estas la malsukceso de Schäuble, kiu volis ke Grekujo eliru”, „mi subskribis kun la tranĉilo ĉe la gorĝo” … Kie estas la plibonigo de la intertraktad-povo promesita per la referendumo de la 5-a de julio ? Kial tiu rezigno ? La respondo estas nun klara, ekzistis celo supera al ĉiuj aliaj, iel vivesenca : „eviti la eliron el la eŭro”. La greka registaro enfermis sin mem en la sekva malĝusta alternativo : aŭ Grekujo cedas, aŭ ĝi estos elpelita el la eŭrozono. Cipras decidis cedi.

Parlamento de nacia unueco

Ankoraŭ en la 16-a de julio, la greka parlamento estis alvokita voĉdoni por la interkonsento subskribita en Bruselo de la registaro. Do, kun la konsento de la greka parlamento la Triopo alprenis la stirilon de la lando. La greka registaro laŭvorte liveris sian landon al la kreditoroj. La registaro, efektive, ne estas la sola kulpulo, ĉar la parlamento voĉdonis por la interkonsento, plimulto de Sirizo-deputitoj kunmetis sian voĉon kun tiu de la socialistoj kaj de la dekstrularo. Same kiel en Francujo en 2008, kiam la deputitoj kaj senatoroj voĉdonis por la traktato de Lisbono, dum ĝi estis rifuzita per referendumo la 29-an de majo 2005, la grekaj deputitoj kontraŭis la rezulton de la referendumo de la 5-a de julio. Politika kaj institucia krizo malfermiĝis en Grekujo kaj aldoniĝas al la homsituacia, sociala, morala, ekonomia kaj financa krizo. La registaro kaj la parlamento jam ne estas legitimaj.

La 6 monatoj, kiuj pasis post la 25-a de januaro, povintus servi por prepari la eliron el la eŭro kaj el la Eŭropa Unio sur ideologia, politika kaj loĝistika niveloj, kiel plano B. La greka registaro, antaŭ la sufokiĝo de siaj bankoj fare de la ECB, havis la eblecon ŝtatigi ilin kaj reakiri la centran bankon de Grekujo. Aleksis Cipras, tute respektante la mandaton, kiun li dufoje ricevis de la popolo (dum sia elekto la 25-an de januaro 2015 kaj la 5-an de julio dum la referendumo), povis ‒ kaj devis ! ‒ eviti timigi la loĝantaron pri la eliro el la eŭro. Pro sia populareco li bremsis la progreson de opinioj favoraj al la eliro el la eŭro, dum la unua duonjaro 2015 certe estus sufiĉa por konvinki plimulton de la grekoj pri la neceso kaj la oportuno eliri el la eŭro, kion li komence de julio povintus validi per referendumo. Dum la „intertraktadoj” la greka registaro devintus uzi la oportunon, kiun paradokse Schäuble donis al ĝi por kompleta aŭ provizora eliro de Grekujo el la eŭrozono. Li mem proponis „akompanon” de la „institucioj” !

La aferoj devus esti nun klaraj por la „radikala” aŭ la maldekstra maldekstro, kaj tute aparte por Podemos en Hispanujo, kiu preparas sin por la ĝeneralaj elektoj antaŭ la jarfino de 2015. Oni devas ne iri al la potenco sur malklaraj bazoj kaj kredi ke eblos, post kiam oni atingis la respondecon, trovi kaŝan eliron el la eŭro. Male, necesas publike klarigi, eĉ per malfacila debato, sen koncedo, ke necesas eliri el la eŭro (kaj el la Eŭropa Unio). Se oni kredas gajni tempon, la strategio de ambigueco donas rezultojn kiel tiun de Sirizo : fiaskon. La germanaj gvidantoj kaj tiuj de la ceteraj landoj gajnis, ĉar ili ekspluatis la erarojn de la greka registaro. Necesas konscii pri tiu sperto kaj ne refari la samajn erarojn.

1.5 En Francujo, la Maldekstra Fronto ne havas plu ekzistkialon, ĉar ĝi paralelas kun la Socialista Partio, ĝi malaperos

La greka batalo, kun la epizodoj de la referendumo de la 5-a de julio, la kapitulaco de la 12-a de julio kaj la starigo de parlamenta plimulto de nacia unueco la 15-an de julio montras ree, sed kun kreskinta intenso, la strategian malplenon de la franca maldekstro, de la Socialista Partio (PS) ĝis la ekstrem-maldekstro.

La prezidanto de la respubliko [François Hollande -vl] montris, kun malofta eĥo de la komunikiloj, la „decidan” rolon, kiun li atribuas al si, ĉefe fronte al Germanujo, por malebligi ke Grekujo eliru el la eŭro. Ne necesis pli por ke Pierre Laurent de la PCF [Komunista Partio de Francujo] kaj Jean-Luc Mélenchon de la PG [Partio de la Maldekstro], ambaŭ konsistigantaj la Front de Gauche [la Maldekstran Fronton], brue aplaŭdu la ŝtatestron pro liaj klopodoj por „savi la eŭron”. Pierre Laurent tiras la ĉapelon antaŭ François Hollande : „mi ĝojas ke Francujo ludis pozitivan rolon”. La 11-an de julio, tagon antaŭ la kapitulaco de Grekujo, Jean-Luc Mélenchon opinias en sia blogo, ke „la francaj fakuloj helpis la grekan registaron kaj ke François Hollande intervenis por bremsi la perforton de Merkel kaj Schäuble”. Li aldonas, ke „la pozicio de la franca registaro, aktuale, estas subteno por la greka registaro”. Kaj kial Jean-Luc Mélenchon alprenas tiun pozicion ? Ĉar „Francujo interesiĝas rekte kaj konkrete pri la malsukceso de la Grexit [greka eliro el la eŭro], kiun volas la germana registaro kaj ĝiaj satelitoj de orienta Eŭropo”. Sed la realo estas precize la malo !

Ĉiu ĉi uloj, premante la grekan registaron por malhelpi ĝian eliron el la eŭro, puŝis ĝin pli en la konsumredukton kaj submetiĝon kaj malpermesis al ĝi la solan perspektivon de emancipiĝo, kiu restis al ĝi : eliri el la eŭro kaj el la Eŭropa Unio por povi decidi mem pri sia sorto.

La sankta unio por defendi la eŭron inter la dekstro, la maldekstro kaj la „maldekstra maldekstro” …

François Hollande krome anoncis ke li volas „pli da integriĝo”. Ankaŭ pri tio li estis subtenata de Mélenchon kaj Laurent. Sed kia lando estus sufiĉe freneza por eniri en la EU, kaj eĉ pli malbone, en la eŭrozonon ? Oni povas deziri tion al neniu. La s-roj Laurent kaj Mélenchon devintus diri, ke la zono de konstanta krizo, kio estas la EU, signifas nur maloportunaĵojn por tiuj, kiuj volus aliĝi al ĝi.

La „ribelaj” socialistoj siavice, almenaŭ la plej kuraĝaj inter ili, sin detenis dum la voĉdonado en la parlamento pri la greka plano, la 17-an de julio.

Pierre Laurent, la nacia sekretario de la PCF kaj prezidanto de la PGE [Eŭropa Maldekstra Partio, la frakcio de maldekstraj partioj en la Eŭropa Parlamento], estis sub ĉio. Li publikigis konsternan komunikaĵon la 13-an de julio. Ankaŭ li, kiel Cipras, parolas pri „kompromisa interkonsento”, kiu „forigas la scenaron de la Grexit kaj la financan sufokadon de Grekujo”. Tiel Pierre Laurent konfirmas, ke oni prefere subskribu ion ajn ol eliri el la eŭro. La dominantaj klasoj estas avertitaj : sufiĉas flirtigi la birdotimigilon „eliro el la eŭro” por ke Pierre Laurent falu sub la tablon. Oni tremas ! Kaj se interkonsento entute estis subskribita, „tio okazis pro la kuraĝo de la greka ĉefministro”. Jen perlo : „kelkaj koncedoj estis faritaj lastminute. Ni ne forgesu, ke tio okazis sub la minaco”. Ankaŭ tie la oligarĥoj estis avertitaj, sufiĉas svingi kelkajn „minacojn” por tremigi Pierre Laurent. Sed kie estas la komunistaj tradicioj hereditaj de la Rezistado dum la Dua Mondmilito ? Kiaj estas tiuj komunistoj el muldkartono kiel Laurent, kiuj pretas forlasi ĉion se oni metas al ili la „tranĉilon sub la gorĝon” aŭ la „pistolon ĉe la tempion” ! Pierre Laurent estas ne nur malkuraĝulo, li estas krome malkompetenta kaj mensogulo, kiam li aldonas : „La greka registaro faris respondecan decidon, tiun ebligi antaŭ ĉio la daŭreman financan stabilecon de la lando kaj la investon por la dungo kaj la produktiva restarigo de la lando. La ŝuldo estos redifinota en la tempo kaj la interezkvotoj ree intertraktotaj. Aleksis Cipras konfirmis sian intencon portigi la klopodojn al la plej riĉaj grekoj kaj protekti la popolajn klasojn”. Kaj li alvokas al „solidara estonteco en la Eŭropa Unio”. Li daŭre komprenis nenion ! Aŭ pli ĝuste, li ŝajnigas ne kompreni. Sed tio, kion la dominataj klasoj devas kompreni, estas ke li estas gvidanto senrespondeca !

Ĉio estas malĝusta en tio, kion Pierre Laurent diras :

- Se Grekujo estus elirinta el la eŭro, ĝi ne spertintus „financan sufokiĝon”, se ĝi farintus tion, kio necesas, speciale aplikante la rekomendojn de la Partio de Emancipiĝo de la Popolo (vidu la 6-an parton). Male, ĝi reprenintus en siajn manojn la monpolitikon kaj estus ĝin fine metinta en la servon de la ekonomia kaj sociala disvolvado de la lando.

- Nenia tempa sinsekvo de la ŝuld-repago estis decidita. La temo estis ja menciita en la interkonsento, sed ĝi estas submetita al drastaj kondiĉoj.

- Nenia „klopodo” estas postulata „al la plejriĉuloj” en tiu interkonsento, kvankam kelkaj kosmetikaj impost-disponoj estis enmetitaj kun la sola celo de komunikado.

Kion faras la komunistoj ? Ĉu ili konsentas kun tiu pereiga retoriko ? Ĉu ili lasas fari ? Ĉu ili restas en la PCF ?

Koncerne Jean-Luc Mélenchon, legi liajn artikolojn, kiujn li en la lastaj tagoj aperigis en sia blogo, neniel plaĉas, sed ege ĝenas. Tamen necesas legi ilin por kompreni ion pri lia pensado tra la vortinundo farita nur por lia gloro. La 7-an de julio, la fondinto de la Partio de la Maldekstro konfirmas sian strangan inklinon al la eŭro : „La elĵeto de Grekujo estus milita ago. Milito, kies ĉefaj perdantoj estus la cetera Eŭropo ! Sen forgesi la skuon de la monda kapitalismo, kiun tio povas enteni.” Oni sentas, ke la aŭtomata skribado de Mélenchon impetis kaj ke li rakontas ion ajn. En kio la eliro de Grekujo el la eŭro perdigus ion ajn al „la cetera Eŭropo” ? Ĉu li volas diri, kiel la socialistoj, la dekstruloj, la grandaj komunikiloj, ke la pruntoj faritaj al Grekujo ‒ interŝanĝe kun la konsumredukto ‒ ne estus repagotaj al la kreditoraj landoj ? Kaj kio estas tiu enuiga historio pri la „ŝoko de la monda kapitalismo” ? Jes, tio estas vere io ajn. La 13-an de julio li diris, ke kun „revolvero ĉe la tempio, Cipras subskribis kompromison”, kiun Jean-Luc Mélenchon prave severe kritikas. Sed li tuj aldonas : „La registaro de Aleksis Cipras devas akcepti batalhalton en la milito, kiu estas farata al li.” La alta ŝnurdancisto Mélenchon venas la jena konkludo : „Oni devas subteni Aleksis Cipras kaj ne aliĝi al la hundaro de tiuj, kiuj volas disŝiri lin kaj kiuj komplicas kun la ŝtatrenverso provita kontraŭ li kaj la grekoj. Sed oni ne devas subteni la interkonsenton, por ne kaŭcii la perfortecon, el kiu ĝi naskiĝis kaj kiun ĝi daŭrigas.” Tio ne estas ŝtatrenverso, ĝi estas kapitulaco. La pozicio, kiu konsistas en subteno de Cipras kaj samtempe ne subteni la interkonsenton, estas nekomprenebla. Cipras ne estas pardonebla, li perfidis sian popolon, li ne estas subteninda. La 15-an de julio, kaj tio estas tute bona, Mélenchon anoncis ke li voĉdonus kontraŭ la interkonsento, se li estus deputito en la nacia parlamento.

Kontraŭdiroj, ambiguecoj, ŝajnigoj, hipokritaĵoj kaj mensogoj

Al la kontraŭdiroj, ambiguecoj, ŝajnigoj, hipokritaĵo kaj mensogoj de la „maldekstro” kaj de la franca „maldekstra maldekstro” aldoniĝas tiuj de iliaj „frataj partioj”. Tiel, en Hispanujo, Pablo Iglesias, la gvidanto de Podemos, deklaris la 16-an de julio, ke li ne favoras la interkonsenton faritan en Grekujo, „sed tio estis lima situacio : ĉu la interkonsento, ĉu eliro el la eŭro”. La deputitoj de Die Linke en la Bundestag [la germana parlamento] siavice voĉdonis por la interkonsento …

Sama fenomeno ĉe la plej multaj sindikataj organizaĵoj, sur franca kaj greka same kiel sur eŭropa nivelo.

Tiel, merkredon, la 1-an de julio 2015, la Ĝenerala Konfederacio de la Grekaj Laboristoj (GSEE), la plej grava laborista sindikato de la privata sektoro en Grekujo, komplete koruptita kaj regata de la Pasok, ligita kun la nedirebla Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS), faris mirigan deklaron. Ĝi postulis simple la nuligon de la referendumo voĉdonitan de la greka parlamento por la 5-a de julio. Samtage la EKS tuj subtenis ĝin. La maskoj falas. Tiu fama organizaĵo kun nuntempa sindikata duobla retoriko, kiu deklaris sin kontraŭ la daŭra pligravigo de la konsumredukto entenata en ĉiuj memorandoj de la Triopo, tamen alvokas al nuligo de la sola maniero kiu estus ebligita al Aleksis Cipras kontraŭagi la premojn de siaj kreditoroj, dum oni restas en la kadro de la eŭropaj institucioj kaj de ĝiaj traktatoj.

La GSEE kaj poste la EKS, antaŭ tiu demokratia paŝo, kiu estis la referendumo, konsideris ke ĝi endanĝerigus la ankoraŭ plimulta deziro de la grekoj resti en la eŭropaj institucioj kaj ke ĝi akcelus la verŝajnan eliron de la lando el la unueca mono. Ili ne hezitis kondamni la solan eblecon, kiu ebligis ke la intertraktadoj rekomenciĝus sur bazoj malpli malamikaj al la salajruloj, kiujn defendi estus tamen ilia rolo. Tiuj sindikatoj rifuzis kompreni, ke la principo mem de tiuj intertraktadoj estis aparte kontraŭdemokratia, ĉar la ekonomia sorto de popolo ne estas intertraktebla, des malpli ke la elektoj de la 25-a de januaro 2015 enpotencigis registaron laŭ programo de haltigo de la konsumredukto.

La sindikatoj de la EKS elektis la eternan konsumredukton anstataŭ la eliron el la eŭro

Inter la eliro el la eŭropaj institucioj kaj perforta konsumredukto kaŭzita de tiuj samaj institucioj, la EKS kaj la 88 sindikataj konfederacioj, kiuj estas ĝiaj partoj ‒ ankaŭ kelkaj francaj ‒ faris sian decidon. Ili aplombe elektis la konsumredukton. Ĉiuj sindikatoj, kiuj troviĝas en la EKS, eŭropisma organizaĵo financata de la Eŭropa Unio, estas do solidaraj kun tiu impresa konfeso : prefere la konstantan mizeron kaj konsumredukton, la detruadon de la publikaj servoj kaj de la socialaj atingoj, la amasan senlaborecon, ol la riskon eliri el la eŭropaj novliberalaj institucioj ! Tiuj sindikatoj havas de sindikatoj nur la nomon. Tiu duobla retoriko estas konstanta hipokritaĵo, kaj la gvidaj kadruloj de tiuj organizaĵoj, kiuj faras la malon de tio, kiujn iliaj organizaĵoj devus fari, tiom longe kiom ili restas eŭropismaj, estas la statistoj de la vasta procezo de sociala kaj demokratia malkonstruado de la eŭropaj ŝtatoj pere de la eŭropaj institucioj.

Nun ĉiu povas pli kaj pli klare konstati, ke oni ne povas samtempe esti eŭropisto kaj sindikatisto, samtempe eŭropisto kaj demokrato. Necesas elekti. La EKS elektis jam dekomence. Sed nun tio videblas. La CGT, la CFDT, FO, la CFTC, la UNSA, francaj sindikatoj membroj de la EKS, kaj la FSU, kiu petis aliĝi al ĝi, ne kondamnis la vortojn de la EKS, por diri ke la grekoj devas esti suverenaj kaj liberaj decidi pri sia propra sorto …

La asocia maldekstra maldekstro, kiun enkarnigas la asocio ATTAC, montris mirigan politikan klarvidon. En komunikaĵo de la 7-a de julio 2015 ĝi efektive asertis „tiu historia venko [tiu de la NE en la referendumo de la 5-a de julio en Grekujo] havas pli profundan atingopovon : ĝi konfirmas, ke sekvante potencajn socialajn movadojn, novaj kaj viglaj fortoj leviĝas en Eŭropo kun multe da politika inteligento kaj digno, nome de la demokratio, de egaleco kaj de justeco.”

La restado en la eŭro, kion volas la „maldekstra maldekstro”, havas prezon, kaj tiu estas la dekobla konsumredukto por Grekujo kaj ĝia situacio en kuratoreco. Necesas tiri ĉiujn konsekvencojn el la poziciiĝo de la s-roj Laurent kaj Mélenchon. Se ili iun tagon venas en la potencon, ilia programo, jam tre malforta, proksima al tiu de Sirizo, kaj laŭ la ekzemplo de Sirizo iliaj intertraktadoj kun la oligarĥoj kondukos al planoj ankoraŭ pli drastaj malfavore al la popoloj. La francoj devas ĉion timi de la movado Fronto de Maldekstro kaj de alia maldekstro nomata radikala. Ĉar ni scias nun multe pli klare, ke ili faros kiel s-ro Cipras kaj ke ili elektos la konsumredukton kaj la kuratorecon kiel prezon pagendan por resti en la eŭro. Necesas do ĉesi voĉdoni por la Fronto de Maldekstro (FdM), kiu fariĝis Fronto de Molo, ĝiaj membroj, kiuj estas kontraŭ la tutmondigo kaj kontraŭ la EU, devas ĉesi perdi sian tempon, forlasi ĝin kaj aliĝi al la Perito de Emancipiĝo de la Popolo !

Kiel tiu politika, sindikata, asocia „maldekstra maldekstro” povas diri samtempe ke ĝi batalas kontraŭ la konsumredukto kaj ke Cipras pravas ? Kiel batali por reveni al la pensio je 60 jaroj kun plena pago en Francujo kaj subteni la grekan registaron, kiu altigas tiun aĝon al 67 jaroj ? Kiel batali kontraŭ la privatigo de la publikaj servoj en Francujo kaj subteni registaron, kiu privatigas la siajn ? Se ni akceptas tion hodiaŭ por Grekujo, tio signifas nepre, ke ni akceptos tion morgaŭ por Francujo kaj la ceteraj landoj. Kia diferenco estas inter tiu maldekstro kaj la PS [Socialista Partio] ?

Tiu maldekstro devas fine koncedi, ke ne eblas fari politikojn kontraŭ konsumredukto kaj resti en la eŭro kaj en la Eŭropa Unio. La konsumredukto estas ennaskita en la eŭro kaj en la Eŭropa Unio. La plej bona maniero helpi Grekujon estas batali, en ĉiu lando, por la nacia suvereneco por malfortigi la Eŭropan Union. Sed tio estas nun multe tro malfrua, la gvidantaroj de la PCF [Franca Komunista Partio], de la PG [Partio de la Maldekstro, franca], de …, de … estas frostigitaj, rigidiĝintaj, ŝtoniĝintaj en sia eŭropismo, ĉe kio la eŭropismo estas por Eŭropo, kio la naciismo estas por la nacio. Provi movi ilin, de interne aŭ de ekstere, estas eraro, kiel montras la komunistaj disidentoj kiuj batalas de jaroj ene de la PCF sen ajna rezulto. Sama situacio ĉe la PG [Partio de la Maldekstro], kie la manovroj de la aparato malpermesas ĉian veran debaton. Anstataŭ elĉerpi sin vane, tiuj membroj estas invitataj veni konstrui la Partion de Emancipiĝo de la Popolo (la eksa M’PEP). Kaj batali kontraŭ tiuj partioj, sur ideologia, politika kaj elekta niveloj.

1.6 La eliro el la eŭro kaj el la Eŭropa Unio restas la necesa kondiĉo, eĉ se ĝi ne sufiĉas, por ĉesigi la novliberalajn politikojn

Tiuj, kiuj pensas, ke la kompreno de la realo, honeste kaj sentabue, estas nepra por klare vidi, tiuj multon lernis en la monato julio de 2015. La pruvo estis farita per la sperto, por la unua fojo, ke oni ne povas transformi la EU de interne. Ĝis nun ekzistis nur malmultaj fakuloj kaj politikaj fortoj, kiel la Partio de Emancipiĝo de la Popolo (eksa M’PEP), kiuj klarigis, ke la naturo de la EU ‒ kaj do de la eŭro ‒ malebligas ĉian eblecon de progresema transformado de interne. Kvankam temis pri analizoj tre detalaj kaj argumentitaj, ili ankoraŭ ne baziĝis sur sperto en natura grando. Nu, hodiaŭ ni havas la grekan kazon, kiu konfirmas tiun hipotezon. Cetere, kiam la Mélenchon, Laurent, Iglesias kaj Cipras diras, ke la greka registaro estis devigita cedi, ĉar ĝi havis „la tranĉilon sub la gorĝo” kaj „la pistolon ĉe la tempio”, kion alian ili diras per tio ? Ili rekonas, kvankam ili volas maski tion, ke oni ne povas ŝanĝi la Eŭropan Union de interne, ĉar la forlaso de la politiko de konsumredukto sekvigus la eliron el la eŭro kiu, laŭ iliaj elkovaĵoj, kaŭzus multe pli malbonan „katastrofon”. Per tio ili nur ripetas la tradiciajn birdotimigilojn, kiujn la oligarĥio montras.

Estas do pruvita, ke la eŭro ne estas nur simpla mono

Ĝi estas multe pli ol tio. Ĝi estas ekonomia koncepto bazita sur la malabundo por la plej granda nombro da loĝantoj, por favorigi Germanujon. La eŭro estas la nova nomo de la Deutsche Mark. Ĝi estas sistemo de dominado. Ĝi malebligas efikan mastrumadon de la mono, precipe ĉar la landoj kun malforta ekonomia evoluo ne povas rezisti al ĝi. La multnaciaj firmaoj tiam detruas, ĝuste pro la eŭro, iliajn produktad-rimedoj kaj ilian kampkulturon. Krome, la iluzio, laŭ kiu la eŭrozono estas spaco de konverĝo kaj de solidareco inter membrolandoj, eksplodis. La eŭrozono aperas nun ankoraŭ pli tia, kia ĝi estas : spaco de dominado de la fortaj landoj (Germanujo) super la malfortaj landoj. La eŭro ne estas mono kiu proksimigas la poplojn kaj kiu estas malfermita al ĉiuj. Ĝi estas la mono de oligarĥa sistemo regata de la Eŭropa Centra Banko (ECB) je la plej granda profito de la financa sistemo, de la multnaciaj firmaoj kun eŭropa bazo kaj en Germanujo, kaj tiu rezulto estas atingata per privatigo de la naciaj monoj de la membrolandoj. Oni komprenas, kial la Eŭropa Unio pretas je ĉio por konservi la sistemon kaj ke ja ekzistas politika gvidado de la eŭrozono. Do, aŭtoritata oligarĥio komplete nedemokratia. Tamen, danke al la greka epizodo, la eŭrozono estas nun iom ŝancelata. Tio estas la pozitiva ‒ ne volita ‒ efiko de la Cipras-a malsukceso. Kio estis ĝis nun ne imagebla ‒ la eliro el la eŭrozono ‒ estis nun pli ol iam ajn metita sur la tablon. Ĉiuj venas nun al la konkludo, ke ja eblas eliri el la eŭrozono, ĉar la ECB same kiel la germanaj gvidantoj kaj la eŭrogrupo mem rekonis tion. Tio estas do kredinda.

Kompreneble la reveno al la naciaj monoj ne fariĝas sen malfacilaĵoj. Sed fine montriĝas pozitiva perspektivo : la suvereneco, la libereco, la relanĉo, la eliro el la premsonĝo kaj la espero. la eliro el la eŭro estas la nepra kondiĉo por ĉia politika kaj ekonomia ŝanĝo. Ĉu la eŭropaj politikaj partioj kaj sindikatoj komprenos tion ? Nun ĉiuj konas la veran naturon de la eŭro kaj de la EU, nenia senkulpigo estos plu valida : necesas renversi la eŭropan ordon.

Ĉiuj registaroj de la membrolandoj de la EU estas respondecaj pri la katastrofo de Grekujo, ĉar ili subtenis la absurdan politikon, kiu estis al ĝi trudita.

La „eŭropa konstruado” ne havas alian celon ol neniigi la demokration ‒ la povon de la popolo ‒ per tio ke oni forprenas de ĝi la instrumenton kiu ebligas al ĝi ŝanĝi la aferojn : la nacian suverenecon. La federaciigo de nia lando estas kroma etapo al la ĥaoso. Tiuj, kiuj ne vidas, aŭ kiuj ŝajnigas ne vidi, havas nun ĉiujn kartojn en la mano por juĝi pri la vera naturo de la eŭro kaj de la Eŭropa Unio kaj por tiri el tio la konkludojn, kiuj trudiĝas.

2. Konkretaj manieroj eliri el la eŭrozono : 10 disponoj por atingi tion

Eliri el la eŭrozono ne estas celo en si mem kaj ne reguligos mirakle ĉiuj ekonomiaj kaj socialaj problemoj de la membrolandoj. Kvankam, en tiu perspektivo, la eliro el la eŭrozono ne estas kondiĉo sufiĉa, ĝi estas tamen kondiĉo absolute nepra por fari verajn politikojn de ekonomia disvolvado kaj de sociala releviĝo. La landoj kiuj eliros el la eŭrozono devos agi rapide, forte, sisteme. Necesas malkonstrui tutan sistemon, do alia sistemo devas naskiĝi.

La sekvaj dek disponoj estas farendaj en la sama tago. Ĉiuj. Leĝo, voĉdonita tagon post la elektovenko, devos krei la politikajn bazojn (la konfido kaj la mobiliziĝo de la popolo) jurajn kaj operaciajn por la fino de la konsumredukto kaj por la restarigo de la nacia sendependeco. Tiu leĝo devos inkludi : nuligon de la planoj de konsumredukto, anoncon de negapipovo kaj de restrukturado de la publika ŝuldo, kontrolo de la monŝanĝoj kaj de la kapitalmoviĝoj, reakiro de la centra banko kaj de la monpolitiko, ŝtatigo de la bankoj kaj de la asekurkompanioj, komencon de la malmuntado de la financmerkatoj, eliro el la eŭrozono kaj el la Eŭropa Unio, devaluto de la nacia mono, protektaj disponoj. Ĉio ĉi realigendas por atingi la finan celon : krei la kondiĉojn de la fino de senlaboreco kaj de la malabundo ene de tri jaroj. Ĉio ĉi devas esti voĉdonita en la sama tago, eĉ se la realigo fariĝas necese per aliaj ritmoj.

2.1. Nuligi la planoj de konsumredukto

En ĉiuj landoj de la eŭrozono, diversgrade, la planoj de konsumredukto koncernis la salajrulojn, la pensiulojn, la malaltigon de la publikaj buĝetoj por aktivecoj de ĝenerala intereso, ekz-e justico, edukado, publika sansistemo, asekuro por senlaboruloj, la socialaj minimumoj ... Nuligo kaj ne reformo de ĉiuj ĉi disponoj de konsumredukto (malabundo) estas jam la celo klare anoncita de multaj socialaj bataloj. Do, daŭrigante iliajn postulojn kaj donante al ili politikan perspektivon, kaj nur sub la kondiĉo ke la registaroj, kiuj volas solvi la problemojn, ĉie en Eŭropo, povus agi plej efike. Ili disponus pri larĝa subteno de la loĝantaro kaj pri ĝia aktiva mobiliziĝo. Krome, la greka sperto atestas tion, la konsumredukto nur pligravigas la krizon kaj minacas la demokration.

Ĉu la nuligo de la planoj de konsumredukto kongruas kun la politikoj de la Eŭropa Unio, kiuj emfazas, male, la malabundon, sub la preteksto de gravaj publikaj ŝuldoj ? Ĉu la nuligo de la planoj de konsumredukto kongruas kun restado en la eŭrozono ? La nuligo de la planoj de konsumredukto fare de parlamenta plimulto, kiu havas la mandaton el la voĉdonrezultoj, en kia ajn lando, havus la sekvon, en la aktuala kadro, ke la buĝeta deficito kaj la publika ŝuldo de la koncerna lando altiĝus. Landoj kiel Grekujo, Portugalujo, Irlando jam estis senigitaj je sia aliro al la financmerkatoj kaj al ili estis injektataj fondusoj de la Eŭropa Unio (do de la aliaj membroŝtatoj) kaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). Ili riskus, ke tiuj fondusoj estos blokitaj. Senigitaj je eŭroj, se ili volas daŭre nuligi la planojn de konsumredukto, la registaroj de tiuj landoj ne havos alian elekton ol forlasi la eŭrozonon por uzi novan monon. Do, resti en la eŭrozono kaj forlasi la konsumredukton, estas komplete malkongrua, ekzistas kompleta malkongrueco inter la ekonomia vigleco kaj la restado en la eŭrozono.

2.2 Anonci la nepagipovon kaj restrukturi la ŝuldon

La greka ekzemplo, por nia demonstrado, etendeblas al ĉiuj ceteraj landoj de la eŭrozono, ankaŭ al Francujo. En majo 2012 Grekujo troviĝis en situacio simila al tiu de majo 2010 kaj ankaŭ en julio 2015. La 19-an de majo 2010, Grekujo devis repagi pruntaĵon kun templimo de 10 jaroj de 8,5 miliardoj da eŭroj. Sed la lando ne posedis la necesajn fondusojn kaj estis en la minaco devi deklari la nepagipovon. Por eviti tion, la 9-an kaj 10-an de majo la membrolandoj de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Komisiono kaj la Internacia Mon-Fonduso decidis gigantan planon de „subteno” de 110 miliardoj da eŭroj. Kiel kontraŭparton tiuj du institucioj postulis kondiĉojn : ĝeneralan konsumredukton, por ke la maksimumo el la riĉaĵo produktata en la lando iru al la repago al la kreditoraj bankoj.

Anonci nepagipovon estas ekstreme forta politika ago, kaj oni komprenas ke la registaroj hezitas fari tiom radikalajn disponojn, kiuj forlasas la vojojn markitajn de la novliberalismo. La konsekvencoj estas efektive gravaj.

Unue, la financmerkatoj, la dekstraj politikaj fortoj kaj eĉ parto de la maldekstro kaj de la ekstremdekstro, la granda mastraro, la Eŭropa Komisiono, la registaroj de la Unio, la IMF, la grandaj komunikiloj, hurlos mortige al tia decido. Ili minacos, premos, lanĉos kampanjojn por timigi kaj terurigo la loĝantaron, kiel oni povis observi en majo 2012 kaj en junio-julio de 2015 ... Fronte al tia ŝtormo, registaro kiu volas solvi la problemojn devas esti preparita kaj konservi malvarman sangon, konservi la kurson kaj en ĉiu momento certiĝi je la subteno de la popolo. Ĉiuj ĉi demandoj devas esti pristuditaj antaŭ eventuala venko en la elektoj por prepari la civitanojn, post la venko, alfronti la atakojn. La loĝantaro devas esti preparita longan tempon antaŭe al nepagipovo, kiu igas la eliron el la eŭrozono neevitebla, por ke oni ne estu surprizita kaj por ke oni ne devu improvizi.

Deklaro de nepagipovo havas duan konsekvencon : la faktan ekskludiĝon el la financmerkatoj, do la perdon de kapablo deprunti. Tio estas logika, kaj tio estis cetere jam la kazo fine de 2010 por Grekujo, kiu ne povis plu deprunti. La kreditoroj (bankoj ...) ne havas kialon daŭre prunti monon al ŝtato kiu ne repagas.

Ekde kiam la nepagipovo estas deklarita, la pagoj de interezoj kaj repago de kapitalo estas interrompitaj, kaj registaro, kiu faras tian decidon, devas komenci la procezon de restrukturado de sia ŝuldo.

Oni devas starigi sistemon de mastrumado de la stoko de la publika ŝuldo (la jam elmetitaj pruntaĵoj, repagendaj) kaj de la estontaj ŝuldofluoj (la estontaj depruntaĵoj ekster la financmerkatoj). La registaro devos engaĝiĝi por repagi al la malgrandaj kreditoroj kiuj pruntis monon al la ŝtato per tio ke ili aĉetis obligaciojn. Multaj modestuloj aŭ mezaj klasoj, en lando kiel Francujo aŭ ankaŭ aliloke, aĉetas ŝtatajn obligaciojn, ĉar tiuj estas bona investo, normale senriska, kies uzado estas „morala”, ĉar kun la reputacio ke ĝi servas la ĝeneralan intereson. Kial puni ilin per nerepago ? Kial fari ilin kontraŭuloj de registaro, kiu volas solvi la problemojn, dum ĝi estas konsiderata, male, la reprezentanto de iliaj interesoj ? Samtempe, inter la konkretaj personoj kiuj posedas ŝtatajn obligaciojn, kiel identigi la modestulojn kaj la mezajn klasojn al kiuj necesas komplete repagi, disde la aliaj, kiuj havas grandajn pakaĵojn da obligacioj, por kiuj la repago ne estu aŭtomata ? Por havi klaran vidon pri tio, la repago de la kapitalo pruntita al la ŝtato de tiuj mastrumoj povas fariĝi laŭ prezentado de ilia impost-avizo. La personoj kun malaltaj aŭ mezaj impostoj, aŭ sen impostoj, ricevos kompletan repagon. La personoj kun la marĝena parto de enspez-impostoj ricevus reduktitan repagon aŭ eĉ nenian repagon en certaj kazoj laŭ determinenda kalkultabelo. La situacio de la konkretaj personoj estas do ekzamenenda en ĉiu kazo en la kadro de politiko, kiu celas re29,70cmdukti la malegalecojn.

Aliflanke, la „moralaj personoj” kiel la Hedge Funds, la bankoj, la pensi-fondusoj kaj aliaj fondusoj, kiuj havas ŝtatajn obligaciojn, ricevos reduktitajn repagojn, tempe prokrastitajn aŭ eĉ nuligitajn, laŭ sia rolo en la spekulado. Same pri la pago de jaraj interezoj, kiuj ĉiukaze estos nuligitaj aŭ forte reduktitaj.

Kompreneble tiuj repagoj de kapitalo kaj pago de interezoj okazos en nacia mono (draĥmo, franko, ktp) kaj ne en eŭroj. Oni povus demandi, kial repagi la instituciajn investintojn kaj aliajn moralajn personojn en naciaj monoj, ĉar tiuj monoj ne estos konverteblaj (vidu malsupre). Kion ili farus per tio ? Ili devos aĉeti servojn kaj produktojn faritajn en la koncerna lando por helpi restarigon de la pagbilanco. Ni precizigu, ke tiuj repagoj fareblas de la centra banko, per kreita mono.

La maleblo prunti en la financmerkatoj kondukos la landojn, kiuj deklaras nepagipovon, al uzado de tri specoj de disponoj por garantii la financadon de la ŝtata buĝeto kaj de la publikaj investoj : apogi sin sur la nacia ŝparaĵo ; trudi al la bankoj kaj asekur-kompanioj la devigan aĉeton de ŝtataj obligacioj ; uzi krediton, kelkfoje ne repagendan, de sia centra banko. Ĉio ĉi estas kompreneble tute malebla en la kadro de la eŭro kaj de la Eŭropa Unio (vidu malsupre).

2.3 Kontroli la monŝanĝojn kaj kapitalmoviĝojn

Francujo, por preni nur tiun ekz-on, havis la kontrolon de monŝanĝoj inter 1939 kaj 1967. Nenia eksterlanda mono povis esti vendata aŭ aĉetata sen la perado de fonduso de stabiligo de la ŝanĝoj mastrumata de la Banko de Francujo. Ĝi estis restarigita en 1968 kaj definitive forigita en la jaro 1989, kiam Pierre Bérégovoy (Socialista Partio, PS) estis financministro, post kiam ĝi estis mildigita ekde 1984, kiam la financministro estis Jacque Delors (PS). Dum la periodoj de ŝanĝkontrolo ne okazis krizoj ... Necesas do restarigi la kontrolon de la ŝanĝoj kaj de la kapitalmoviĝoj.

La kontrolo de la monŝanĝoj estas dispono, kiun registaro faras por reguligi la aĉeton kaj la vendon de eksterlandaj valutoj fare de ĝiaj civitanoj (konkretaj aŭ moralaj personoj) kaj de la nacia mono fare de eksterlandanoj. Ligita kun la neŝanĝeblo de la mono, la kontrolo de la ŝanĝoj konsistas en la permeso de ŝanĝo kun la kondiĉo ke ĝi kongruu kun ekonomia realo (aĉeto de maŝino, de varo, turismo ...). Tiuj disponoj respondas al pluraj celoj.

Unuflanke necesas malebligi la ekscesajn aĉetojn de eksterlanda mono, esence fare de bankoj kaj financaj institucioj, kiuj povas kontribui al malplivalorigo de la nacia mono kaj pligravigi la deficiton de la pagbilanco (se la mono estas konvertebla). Aliflanke necesas malhelpi importojn de produktoj kiuj povas konkurenci la nacian industrion, kaj rezervi la aĉetojn per eksterlandaj monoj al la regulado de importoj taksataj plej utilaj kaj plej urĝaj (ekipaĵoj, krudmaterialoj ekz-e). Tia celo servas al enlanda relokado de la industriaj kaj kampkulturaj produktoj. Fine, tio servas por malebligi la fuĝon de kapitaloj kaj de imposteblaj enspezoj. Ankaŭ tie oni devas neniakaze tuŝi la malgrandajn aĉetantojn de eksterlanda mono, ekz-e la turistojn, kiuj ĝuas kvotojn de eksterlanda mono larĝe sufiĉajn por siaj turistaj elspezoj.

Hodiaŭ la grandega plimulto de la aĉetoj de eksterlanda mono servas ne por aĉeti produktojn aŭ servojn, nek por aĉeti financajn paperojn, sed por aĉeti aliajn valutojn por la ekskluziva celo de spekulado.

2.4. Ree regi la monpolitikon

Por sukcesi realigi politikon de forlaso de la konsumredukto, politikon de plendungeco, de relanĉo de la publikaj servoj, de rekonstruado de la sociala politiko kaj de ekologia transformado,.la registaro devas nepre regi la centran bankon. La novaj registaroj bezonas ataki la koron de la sistemo kaj reakiri la regadon de la monpolitiko per tio ke oni redonas al la centra banko la povojn, kiujn la reprezentantoj de la gvidaj klasoj forprenis de ĝi. Oni komencos la kompletan ŝtatigon de la bankoj kaj de la financa sektoro, ankaŭ de la asekuraj kompanioj, kio kompletigos la rimedojn por reordigi la ekonomio kaj malmunti la financmerkatojn. En la kapitalisma sistemo la mono estas por la ekonomio tio, kio la sango estas por la homa korpo. Oni nomas monpolitiko la disponojn de la centraj bankoj pri la kondiĉoj por financi la ekonomion : nivelo de la interezkvotoj (la luprezo de la mono), kreado de novaj monkvantoj, ŝanĝkvotoj kun la aliaj valutoj, senpagaj pruntaĵoj al la ŝtato, pruntaĵoj repageblaj aŭ ne, aĉeto de ŝtataj obligacioj je malalta interezkvoto, kontrolo de la banka kaj financa sistemo, rekta financado de la organizaĵoj produktaj aŭ servaj, mastrumado de rezerva fonduso por la monŝanĝoj, lastinstanca alpruntisto ...

Por certiĝi ke la kapitalismo disponu pri la rimedoj de sia financado kaj konservu la profitigon de la kapitalo per blokado de la inflacio ĉe iaj ajn registaroj, oni faris la centrajn bankon sendependaj de la politika potenco ekde la novliberala revolucio fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj. Oni tiam konfidis ilin al sekuraj manoj : al agentoj de la financmerkatoj. La dekstraj politikistoj, kun la entuziasma konsento de multaj socialdemokratoj, ŝlosis la monsistemon por ke ĝi servu nur al la intereso de la financmerkatoj. Pro tio oni kreis la Eŭropan Centran Bankon. Oni ne povas diri tion pli bone ol la Nobelpremiito pri ekonomio, Joseph Stiglitz, kiu publike mallaŭdis la sendependecon de la centraj bankoj : „la sendependa centra banko ricevas mandaton por servi certan interesgrupon. Temas pri ia ŝlosado, ĉu per la konstitucio, ĉu per traktato [ekz-e la traktato de Lisbono]. Oni ŝlosas certajn ekonomiajn politikojn por servi la interesojn de kelkaj grupoj malfavore al aliaj” (Le Monde, 27-an de februaro 2004).

Nenia vera politiko de eliro el la krizo eblas, se la Eŭropa Centra Banko restas en la manoj de la reprezentantoj de la financmerkatoj. Necesas voĉdoni leĝojn en ĉiu lando por ĉesigi la sendependecon de ĝia centra banko kaj doni al ĝi statuson de aŭtonomeco. Rezigni pri la sendependeco de la centraj bankoj tamen ne signifas fari ilin komplete dependaj de la registaro. Ĉar tiu povus havi la tendencon krei monon trans la limo de neceso.

Enkadrigo de la kredito

Tio signifas, por registaro, por determini la volumenon de kreditoj, kiujn la bankoj disdonos, konfidi la regadon de tio al la centra banko. Ĝi estas tre simpla maniero, tre efika kaj kun tujaj efikoj, kiu ebligas eviti la politikon de multekosta mono kaj la limigon de la kredito al ekonomiaj agantoj. Ĉiu banko ricevas kreditan limon, la partoj je la merkatoj estas tiel fiksitaj, la naturo de la konkurenco inter la bankoj ŝanĝiĝas. La konkurso al gigantismo kaj al profito de la propra mono por pagi al la akciuloj, malfavore al la sekureco de la mono deponita de la ŝparantoj kaj al la financado de la ekonomio, estas tuj haltigata. Same estas haltigataj la spekulaj operacioj kun efiko de levilo. Tiu sistemo, forigita en Francujo en 1985 de la socialisto Pierre Bérégovoy, ministro pri financoj, estas restarigenda kaj etendenda al ĉiuj landoj kiuj eliros el la eŭrozono.

Selekteblo de la kredito

Ĝis la jaro 1986, antaŭ ol la sama financministro Pierre Bérégovoy forigis tiun instrumenton, la franca registaro povis doni instrukciojn al la bankoj pri la nivelo de la interezkvoto por tiu aŭ tiu sektoro de la ekonomio laŭ orientiĝo difinita de la parlamento. La bankoj tiel estis la deviga plenumanto de la publikaj politikoj por subteni apartajn ekonomiajn branĉojn per pli malaltaj interezkvotoj ol por la aliaj. Kelkfoje tiuj interezkvotoj estis eĉ pli malaltigitaj.

Ni prenu la ekzemplon de la delokadoj. Kelkaj privataj entreprenoj hodiaŭ enŝuldiĝas por plasi sian monon aliloke, nome por financi sian delokiĝon. En Francujo, en 2009, tiu fenomeno atingis 150 miliardojn da eŭroj. La enkadrigo de la kredito kaj ĝia selekteblo malebligos definitive tiajn operaciojn sen ajna teĥnika malfacilaĵo : tio estas tre simple farebla. Ni prenu duan ekz-on, tiun de la pruntoj de la bankoj al la Hedge Funds, al la operacioj de la LBO-oj [Levereged BuyOut, en Francujo unu el la plej grandaj Private Equitiy-Fondusoj]kaj de kunfandiĝoj kaj akiroj. Ĉiuj ĉi operacioj havas kiel komunan punkton ke ili estas dediĉitaj ekskluzive al spekuladoj, sen ajna rilato kun la harmonia disvolvado de la ekonomio. La bankoj, komplicoj de tiaj operacioj per la pruntoj, kiujn ili donas al ili, ne povus plu agi kontraŭ la ĝenerala intereso. Tiuj pruntoj estus simple malpermesataj, la financa pumpilo haltigita, la spekulistoj sufokitaj.

2.5 Ŝtatigi la bankojn kaj la asekur-kompaniojn

La rolo de la bankoj estas financi la ekonomion. Ili faras tion ĉiam malpli, ĉar ili preferas spekuli. Pro tio oni devas ne konfidi la financadon de la ekonomio al la merkato, oni devas ŝtatigi la tutan banksistemon. Komplete. Tio ebligos ankaŭ malfortigi la poziciojn de la gvidanta klaso. La plej bonaj kondiĉoj estos tiam kreitaj por malmunti la financmerkatojn, kaj ne simple nur reguligi ilin.

La bankoj kaj ceteraj financaj institucioj multe tro graviĝis en la ekonomio kaj eĉ en la politiko. Ili kaŭzis multajn ripetajn krizojn kiuj skuas la mondon de trideko da jaroj. La bankistoj gajnas tro da mono, supernutrataj ĉefe de rabatoj kaj de akcioj. Ili pensas jam nur pri sia persona riĉiĝo kaj ruinigas la ŝparantojn kaj la ekonomiojn kiujn ili devus financi. Plenaj de memsufiĉo kaj orgojlaj ili pruvis sian nekompetenton, kiu senkvalifikas ilin kaj instigas resendi ilin en la kvartalajn filiojn por ke ili okupiĝu tie pri la giĉetoj. Oni devas ripeti : la bankoj havas rolon de publika servo : garantii la deponaĵojn de la ŝparantoj kaj ne ruinigi ilin, certigi la financadon de la ekonomio kaj ne sekigi ĝin.

La enpotenciĝo de politika koalicio, kiu volas vere ataki la problemojn, post anonci sian intencon ŝtatigi la bankojn kaj la asekur-kompaniojn, kaŭzos panikon ĉe la borso. Ĉiuj volos vendi la paperojn de bankoj kaj de asekurkompanioj. Bonege ! Ĝuste tio necesas ! La prezo de tiuj paperoj ŝrumpos. Tio estos la momento, kiun publika interven-fonduso devas kapti por kolekti la paperojn de tiuj establoj je kiom eble plej malalta prezo. La akciuloj de la bankoj, kunrespondecaj pri la krizo, estos tiel prave punataj. Per la merkato mem ! La salajruloj de tiuj entreprenoj viktimaj de la propagando kiu instigis ilin aĉeti akciojn de sia banko ja ricevos repagon. Por aĉeti akciojn, la Banko de Francujo donos la fondusojn al la ŝtato, per monkreado, same kiel la usona centra banko faras. Tio estas tute simpla.

2.6 Malmunti la financmerkatojn

Oni devas deklari la militon al la financo. Neniu estos surprizita, se registaro determinita ĉesigi la suferon de la popolo realigas tiun principon. La malutiloj de la malreguligita financo, ekde la fino de la interkonsentoj de Bretton Woods en la jaro 1971, kiu ĉesigis la fiksajn ŝanĝokvotojn, estas nun sufiĉe konataj por fari bilancon : ĝi estas negativa en ĉio. Ni ne estas plu en la epoko de demandoj kaj ŝanceliĝoj pri la rolo de la merkata financo. Ni estas en la momento, en kiu necesas seniĝi je la financo. Oni povas atingi tion facile per malmuntado de la financaj merkatoj kaj, por kontribui al tio, per starigo de kontrolo de la ŝanĝoj kaj de la kapitalmoviĝoj jam per naciaj iniciatoj.

Financa sistemo necesas por ĉiu socio. Se ĝi estas ĝuste konceptita kaj organizita, ĝi devas ebligi al la ekonomiaj agantoj krom ŝparadon (la mastrumoj) prunti al tiuj ekonomiaj agantoj, kiuj bezonas ŝparaĵojn (la entreprenoj, la ŝtato, la publikaj servoj …). Tamen oni ne konfuzu financan sistemon kaj financajn merkatojn. La financsistemo devas havi simplan rolon de peranto al la servo de ĝenerala intereso kaj ne transformiĝi en spekulan financmerkaton kiu agas nur por la profitoj de privataj interesoj. Nu, ĝuste tio hodiaŭ fariĝis la financsistemo sub la efiko de la konservativa revolucio. Komplete senreguligita, ĝi estas jam nur vasta kampo de manovroj por siaj agantoj. Jam ne sufiĉas reguligi ilin, tio estus komplete maltaŭga por la aktuala situacio, necesas ilin malmunti.

Fermo de la deviga merkato

En la programo, kiu estas ĉi tie proponata, daŭre ekzistas eldonado de ŝtataj obligacioj. Tamen, la landoj elirintaj el la eŭrozono jam ne financos sin en la deviga merkato, kiu estos fermita, jam ne ekzistos unua merkato nek dua merkato. La ŝtatoj daŭre eldonos obligaciojn, sed ili povas esti subskribitaj nur de mastrumoj, en la kadro de plafono por eviti la konsistiĝon de rentoj por la pliriĉuloj ; de la bankoj kaj asekurkompanioj, en la kadro de deviga aĉetkvoto aŭ de iliaj provizoj je rezervoj (devigaj pruntoj) ; kaj fine, de la centra banko.

Ĉar la dua merkato estos fermita, la subskribitaj obligacioj ne povos plu esti revendataj, krom en esceptaj kazoj, speciale por konkretaj personoj, kaj nur al la ŝtatoj. La entreprenoj kaj la lokaj kolektivaĵoj ne povos plu eldoni obligaciojn, ili devos reveni al la klasika financado per banka prunto. Do ne plu ekzistos deviga merkato.

Organizi la pereon de la borso ĝis ĝia fermo

La financado de la entreprenoj per la borsa meĥanismo, anstataŭ per banka prunto, ne estas absolute necesa por iliaj investoj. Ĝi estas eĉ pli kaj pli malutila por la entreprenoj mem. La akciuloj nun elpumpas pli da kapitalo de la entreprenoj ol ili alportas. Sen paroli pri ripetaj skandaloj kiuj faris la borsajn merkatojn spacoj de fraŭdo kaj de ĝenerala korupto. Krome, la „diktatoreco” de la akciularo trudas al la entreprenistoj orientiĝojn kiuj ne nur havas detruajn socialajn kaj mediajn konsekvencojn, sed eĉ ne konsideras la daŭremon de la entrepreno, kiu fariĝis varo kiel aliaj, aĉetebla kaj poste forĵetebla. Sen paroli pri la reala utilo de la produktadoj por la koncerna lando, ofte kontestebla. La rilato inter entrepreno kaj ĝiaj akciuloj inversiĝis : jam ne la akciuloj financas la entreprenon, sed la entrepreno financas siajn akciulojn. Tiuj lastaj estas predistoj, kaj oni devas malebligi al ili malutili. Unu el la plej profundaj radikoj de la krizo de la nuntempa kapitalismo troviĝas en la borsa sistemo. Por la estonteco de la entreprenoj mem, kiujn oni devas konsideri produktantaj organizaĵoj kiuj fabrikas utilajn produktojn kaj servojn, oni devas organizi la pereon de la borso. Kaj liberigi la entreprenojn el iliaj akciuloj.

Per rompo de la financaj merkatoj sur sia teritorio, vigla registaro donos universalan signalon.

2.7 Eliri el la eŭrozono, reveni al la nacia mono kiu ne estos ŝanĝebla

En demokratia reĝimo, la povo presi monon estas konfidata al la elektitoj de la popolo. Ĉar presi monon signifas la eblecon difini monpolitikon, kiu servas por financi la ekonomian politikon. Kiel eblas akcepti la monan diktatorecon, kiun aktuale praktikas la financmerkatoj kiuj, per sendependigo de la centraj bankoj el la publikaj potencoj, forprenis ilin el la manoj de la popolo ? Rifuzi eliri el la eŭrozono estas rifuzi redoni la monan povon al la popolo. Ĉu tio estas politiko kapabla eliri el la krizo ? La mono kaj la politiko estas parto de pli vasta tutaĵo, kiu estas la ekonomia politiko. Oni trovas ankaŭ, en la ĝenerala ekonomia politiko, la impost-politikon, tiun de la internacia komerco, la industri-politikon, la buĝet-politikon, ktp. Ekonomia politiko, en ĉiuj siaj komponantoj, ne povas esti neŭtrala, do, nek favore al la dominantaj klasoj nek favore al la dominataj klasoj. Pro simpla kialo : ĉia ekonomia politiko havas du precipajn konsekvencojn, unu por la medio kaj la alia por la disdivido de la riĉaĵoj. La konsekvencoj de la ekonomia politiko por la medio dependas de la implicitaj aŭ eksplicitaj decidoj de la registaro, ekz-e pri la internacia komerco. Se unu el la celoj de tiu ekonomia politiko estas disvolvi la internacian komercon, la tuja konsekvenco estas la malboniĝo de la medio per altigo de la ellasoj de forcejaj gasoj. La dua granda konsekvenco de ekonomia politiko koncernas la disdividon de la produktita riĉaĵo. Ankaŭ tie, implicite aŭ eksplicite, ekzistas ĉiam decido inter la laboro kaj la kapitalo. Aŭ la ekonomia politiko kondukos al saĝa enkadrigo de la enspezoj kaj de la kapital-akumulado por favori la laboron, aŭ ĝi fiksos inversan prioritaton por favorigi la kapitalon.

Per tio oni komprenas, ke la divido de unueca mono inter pluraj landoj devas rezulti el profunda interkonsento pri la ekonomia politiko kaj la decido pri la socio kiun ĝi signifas. Nu, ekde la komenco, la eŭrozono kunigis landojn kun ekonomiaj ecoj kaj kun politikaj projektoj tre malsamaj. La diferencoj poste grandiĝis pro la praktikataj politikoj, kiuj estis ne nur malegalaj, sed kontraŭaj. Ekz-e la germanaj gvidantoj ‒ unue la socialdemokratoj aliancitaj kun la verduloj, poste la konservativuloj kun s-ino Merkel aliancitaj kun la socialdemokratoj ‒ faris la saman ekonomian politikon kun la prioritato al la eksportoj en la eŭrozonon kaj la malaltigon de la salajroj. Ili nudigis Petron (la ceterajn landojn en la eŭrozono) por vesti Paŭlon (la germanan gvidan klason).

La unua lando, kiu foriras el la eŭrozono, kaŭzos, oni devas esperi tion, trejnan efikon. Sur politika nivelo, partioj, sindikatoj, diversaj movadoj povos per la sperto vidi, ke tiu unua eliro el la eŭrozono ne kaŭzas la diluvon kiu terurigis iujn ‒ se tiu eliro el la eŭrozono fariĝas per aplikado de la disponoj, kiujn ni proponas en tiu ĉi studaĵo. La koncernaj landoj, revenintaj al la libera aero, povos malaltigi sian kvoton de senlaboreco kaj restartigi sian sistemon de sociala protekto per tio ke ili nuligas ĉiujn eŭropajn direktivojn kaj naciajn leĝojn kiuj malmuntis ĝin. La dominataj klasoj refortiĝos en Eŭropo, la ekstremdekstraj fortoj malkreskos.

Koalicioj formiĝos, kiuj povas fariĝi plimultaj, fronte al la socialdemokrataj, laborpartiaj kaj socialistaj partioj.

La nerepago de sia publika ŝuldo malebligos al la koncernaj landoj por longa tempo la aliron al la financmerkatoj por tie prunti. Ĉu tio estas malbona ? Do, kiel trovi la necesajn sumojn por funkciigi la socion ? Por atingi tion, ekzistas nenia vera solvo en la kadro de la eŭrozono. Rompi kun la financmerkatoj, kiel oni kelkfoje aŭdas, imageblas nur ekster la kadro de la eŭrozono, ĉar tiu mono estas integra parto de la financmerkatoj kaj ne povas esti disigita de ili. Kun la unueca mono kaj la eŭropaj traktatoj, la financado de la publikaj elspezoj ekster la financmerkatoj maleblas.

Tute ne certas, ke la nacia ŝparaĵo, laŭ la landoj, sufiĉas por respondi al la bezonoj de financado sen importado de kapitaloj. Grekujo ekz-e estas unu el la landoj de la EU kun plej malalta ŝparkvoto (8 elcentoj de la MEP, kontraŭ 19 elcentoj en 2008 por Francujo). Kontraŭ MEP de 239 miliardoj da eŭroj en 2008, la greka ŝparaĵo estis 19 miliardoj da eŭroj, dum en 2010 Grekujo bezonis prunti 54 miliardojn da eŭroj. Cetere, ĉar la publika ŝuldo estis tiam 133 elcentoj de la MEP, do 315 miliardoj da eŭroj por MEP de 237 miliardoj da eŭroj en 2009, la lando bezonus 16 jarojn por repagi sian ŝuldon (sen kalkuli la interezojn !), kondiĉe ke ĝi dediĉas al tio ĉiujare la tutaĵon de sia nacia ŝparaĵo. Oni vidas, ke nek la financado de la investoj per la nacia ŝparaĵo, nek la repago de la ŝuldo eblas en Grekujo en la venontaj jaroj. Nepre necesas la kreado de mono, aŭ la malabundo ‒ la konsumredukto ‒ frapos tiun landon dum almenaŭ dudek aŭ tridek jaroj. Ĝuste tio estis decidita sen konsciencriproĉo de la greka „socialista” registaro, kun la subteno de la Eŭropa Unio kaj de la IMF, kaj nun de la registaro de la „maldekstra maldekstro” de s-ro Cipras.

Male, la situacio estas alia en Francujo, kie la ŝparkvoto estis 19 elcentoj de la MEP en 2008, do 370 miliardoj da eŭroj ĉe MEP de 1.950 miliardoj da eŭroj. La mezlongaj kaj longtempaj ŝtataj pruntaĵoj en 2010 estis taksataj je 188 miliardoj da eŭroj. La publika ŝuldo siavice estis je 78 elcentoj de la MEP fine de 2009 (1.489 miliardoj da eŭroj). Tiel, por repagi ĝin nur per la nacia ŝparaĵo, necesus nur 4 jaroj por Francujo. Temas ĉi tie nur pri ekz-o por montri la verajn proporciojn de la problemo. En la realo, ne ĉiuj ŝparaĵoj povas iri al la ŝtatpruntaĵoj, necesas ke parto de la ŝparaĵo disponeblu por financi la loĝadon, la kampkulturan kaj industrian produktadon.

Oni povas konkludi ke la landoj kun malforta ŝparaĵo havas ankoraŭ pli grandan intereson eliri el la eŭrozono, dum tiuj, kiuj disponas pri certa ŝparnivelo, havas pli grandajn agospacojn.

Per leĝo, la greka registaro aŭ iu ajn alia registaro ne povas trudi al la bankoj kaj asekurkompanioj, inkluzive de la eksterlandoj instalitaj sur ilia teritorio, aĉeti taŭgan elcentaĵon da ŝtataj obligacioj, je tre malalta interezkvoto fiksita de la registaro kaj ne de la merkato. La dua merkato estos fermita : la posedantoj de tiuj obligacioj ne povos vendi ilin, krom al la ŝtato, kaj devos konservi ilin ĝis ilia limdato, escepte en aparta kazo. Ili ludos ĝuste la rolon de obligaciaj rezervoj.

Organizi la konvertadon de la eŭroj en nacian monon en la taŭga momento Tiuj, kiuj spertis la transiron de la naciaj monoj al la eŭro, certe memoros ke tio tre bone okazis, escepte de la prezaltiĝoj por konsumaĵoj. Ekzistas nenia kialo por ke la inversa moviĝo, la transiro de la eŭro al la naciaj monoj, okazu malbone. La sekvaj agoj farendas :

- La salajroj kaj transigitaj enspezoj estos pagataj en draĥmoj (respektive en frankoj).

- La bankaj deponaĵoj estos konvertitaj en draĥmoj (frankoj).

- La valorpaperoj estis valorigataj en draĥmoj (frankoj).

- La bilanco de la entreprenoj kaj de la financaj institucioj estos tuj ŝanĝitaj en draĥmoj (frankoj).

- La konkretaj personoj povos ŝanĝi siajn eŭrojn en draĥmojn (frankojn) en la bankoj. Tiuj ŝanĝoj estos la okazo por ekzameni la impostan situacion de la konkretaj kaj moralaj personoj, speciale en la landoj kun malfortaj impostaj organizo kaj premo. La sumo de la ŝanĝita mono devas kongrui kun la profesio de la interesatoj kaj al iliaj deklaritaj enspezoj, kun la spezdeklaro de la entreprenoj … ‒ La eŭro estos malpermesata en kurantaj transakcioj. Necesas precizigi, ĉu periodo de duobla mono necesos dum la fazo de transiro. Necesas fiksi perspektivon de espero. La decidemo kaj la precizo per kiuj la neceso eliri el la eŭrozono estos prezentata, kiel unua etapo neĉirkaŭirebla por konstrui alian Eŭropon, povos sendramigi, adapti la spiritojn al tiu ideo, fari tiun orientiĝon iel banala, domini la diversajn aspektojn, politikajn, psiĥajn, socialajn, komunikilajn, financajn, monajn, teĥnikajn …

Anonci la neŝanĝeblon de la nacia mono

Mono estas nomata ŝanĝebla kiam ĝi estas aĉetebla kaj vendebla senrestrikte kontraŭ alia mono, Tio estas la liberkomerco de la mono, sub-tutaĵo de la liberkomerco de la kapitaloj. Mono povas esti deklarita neŝanĝebla en aliajn monojn laŭ registaraj decidoj.

La landoj, kiuj forlasos la eŭrozonon, almenaŭ en unua tempo, devos elekti la kompletan neŝanĝeblon. Tio ne signifas malhelpi la turismon aŭ la internacian komercon, kion kruda propagando aŭdigas. La loĝantoj de tiuj landoj, kiuj volas vojaĝi eksterlanden, povos kompreneble disponi pri la necesa eksterlanda mono, por kiu ajn lando celata. Same pri la eksterlandaj turistoj, kiuj venas en la landojn kiuj jam ne estas en la eŭrozono kaj kiuj povos disponi pri loka mono, kiun ili bezonas, kiel hodiaŭ kiam oni vojaĝas ekz-e al Anglujo. Same ankaŭ por la entreprenoj de la landoj kiuj foriris el la eŭrozono, kiuj volos importi pagante per la mondo de la eksporta lando, ili disponos pri la necesaj devizoj. Male, la financaj operacioj pure spekulaj ne ricevos devizojn.

2.8 Devaluti

Devaluti monon signifas malaltigi la oficialan egalecon de tiu mono kompare kun alia mono. Post eliro el la eŭrozono, la landoj kiuj decidis repreni sian sorton en sian manon, devos ĝenerale devaluti sian monon kompare kun la aliaj. Tio ĝustas speciale por la landoj kun komerca deficito. La kialo estas tre simpla : la germanaj gvidantoj kaŭzis komercajn deficitojn ĉe siaj najbaroj. Por reveni al la komerca ekvilibro kun Germanujo, necesas favori la eksportadojn de la eŭropaj landoj al Germanujo kaj malinstigi la germanajn importojn en tiuj landoj. Same pri la eksportoj en la zonoj de dolaro kaj jeno, ĉar la eŭro estis tro alte taksata.

La intereso por Grekujo devaluti la draĥmon koncernas ĉefe la turismon. Aktuale, dum Turkujo posedas monon kun regulaj devalutoj kiuj altiras la turistojn, Grekujo estas blokata de la eŭro. La vojaĝ-agentejoj cetere aludas „la konstantan devalutadon de la pundo” turka tiom ke estas iluzia precizigi la kurzon, ĉar tiu povas malaltiĝi dum la restado tie. En Argentino kaj en Ruslando, la devalutoj estis de 60 ĝis 70 elcentoj post la anonco de ilia nepagipovo. Sed estas vere, ke Grekujo ne havas la samajn eksport-eblecojn de tiuj du landoj. En Islando, tri jarojn post la krizo, la ekonomia kresko rekomencis, la kreadoj de dungoj multiĝis, la elmigrado de junuloj ĉesis, la ekstera komerco refariĝis pozitiva. Por atingi tion, necesis devaluti la monon je 50 elcentoj. Kial ne en Grekujo, kiu estas lando multe pli granda ol Islando ?

Fiksaj ŝanĝkvotoj

Fiksa ŝanĝkvoto signifas, ke ĝi estas konstanta rilate al referenca mono (precipe la usona dolaro aŭ la eŭro), aŭ al „korbo” ne monoj, laŭ decido de la ŝtato kiu eldonas tiun monon. La kvoto modifeblas nur per devaluto aŭ plialtigo de la kompara valoro decidita de tiu ŝtato.

En la kadro de fiksa ŝanĝkvoto, registaro povas decidi malplivalorigi sian monon rilate al alia kaj modifi la ŝanĝkvoton. La malaltigo de la nacia mono kaŭzas altigon de la prezo de la importaĵoj kaj malaltigon de la prezo de la eksportaĵoj.

La celo estus reekvilibrigi la deficitajn pagbilancojn, precipe pro la agresemo de la politiko de la germanaj gvidantoj kaj de la decido de la ECB por forta eŭro. La reveno al la naciaj monoj implicas fiksan kvoton, ĉar la nacia mono cetere ne estos ŝanĝebla.

En la momento, kiam Greklando eniris la eŭrozonon, la ŝanĝkvoto estis 1 eŭro = 340,750 GRD [grekaj draĥmoj]. Por Francujo, la ŝanĝkvoto estis 1 eŭro = 6m55957 frankoj. Ĉu necesas reveni al tiuj kvotoj ? Tio signifus komplikigi la aferojn, kio kaŭzus, kiel dum la transiro al la eŭro, ke la popolo perdis komparon [per tuja valortakso], kio favoris la altiĝon de la prezoj. Plej simpla estus ŝanĝi 1 kontraŭ 1, do 1 eŭron por 1 franko kaj 1 eŭron por 1 draĥmo.

2,9 Protektaj disponoj en la internaciisma kadro de renovigita Ĉarto de Havano

La liberkomerco, kiu estas unu el la ĉefaj pilieroj de la novliberalismo, estis al ni trudita kiel revelaciita vero, sen ebla alternativo. Oni povas tamen konstati, ke la altiĝo de la internacia komerco, supozata kiel rezulto de la forigo de doganaj baroj kaj kiel rezulto de instensigo de la konkurenco, ne favoras la ekonomian kreskon. Kaj eĉ malpli ekonomian kreskon bazitan sur la respekto de la laboristoj kaj de la medio. Krome, la liberkomerco kun la evolulandoj, sekve inter landoj de tre malsama ekonomia nivelo, rezultigas la blokadon de la evoluo de la plej malfortaj kaj ilian dominadon fare de la plej riĉaj. Jen la kazo de Greklando. Ekzemple, malpermesi al certaj landoj disponi pri komercaj kluzoj, do uzi protektajn disponojn, estas krima. Tio signifas detrui la lokan kampkulturan produktadon, la metion kaj la etindustrion. Tio signifas nutri la elmigradon. Kaj tio signifas liveri la krudmaterialon al la naciistaj, rasistaj, ksenofobiaj fortoj de la ekstremdekstro.

Sistemo de internacia komerco, kiu donas al si la perspektivon disvolvi ĉiujn landojn kaj ne konkeri novajn merkatojn, ekzistis kun la Ĉarto de Havano de 1948. Post la Dua Mondmilito oni planis starigi Internacian Organizaĵon pri Komerco (IOK) surbaze de tiu ĉarto, sed malfeliĉe ĝi neniam naskiĝis. Tamen tiu ĉarto estis subskribita de 53 landoj. La usona senato, kies plimulto ĵus ŝanĝiĝis, rifuzis ratifi la tekston. La Ĉarto de Havano de 1948, kvankam ĝi restas en la erara koncepto ke la komerco kreas la dungon kaj la ekonomian kreskon, kaj ke sekve necesas disvolvi ĝin, entenas tamen multajn principojn kaj procedurojn kapablajn certigi saĝan funkciadon de la internacia komerco, per tio ke ĝi ŝirmas ĝin kontraŭ la liberkomerco. Ĝia 1-a artikolo, kiu determinas ĝiajn celojn, diras klare ke necesas „atingi la celojn fiksitajn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, speciale la relevadon de la vivniveloj, la plendungo kaj la kondiĉoj de progreso kaj de disvolvado” La 2-a artikolo precizigas, ke „la antaŭmalhelpo de senlaboreco kaj de subdungeco estas necesa kondiĉo por […] la disvolvado de la internaciaj interŝanĝoj kaj sekve por certigi la bonstaton de ĉiuj aliaj landoj”. En la 3-a artikolo, la principo de ekvilibra pagbilanco estas plej grava : „neniu lando, en longa tempo, povas funkcii kun deficita bilanco”. La teksto precizigas, ke „la membroŝtatoj provos eviti disponojn kiuj efikus malfacilige por la pagbilanco de la aliaj landoj”, do la „konkeron” de merkataj partoj ĉe la aliaj. Kaj la artikolo 21 detaligas „la restriktojn” al la komerco destinitaj „protekti la pagbilancon”, strikte enkadrigitajn de la IOK. La Ĉarto de Havano de 1948 permesas do uzi protektajn disponojn. Ili estas la rimedo por reekvilibrigi la pagbilancojn. Ilia celo ne estas inversigi la situacion de la koncernataj landoj, do ŝanĝi ilian deficitan pozicion al plusa pozicio. Danke al tiu principo ekvilibrigi la pagbilancon la internacia komerco fariĝas spaco de kunlaborado kaj ne de alfrontiĝo. La farendaj protektaj disponoj ne estos ĝeneralaj, sed selektaj. Sur praktika kaj operacia nivelo, registaro kiu volas vere eliri el la novliberala ordo direktiĝos al ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio kaj aliaj. Ĝi parolos al ili pri la Ĉarto de Havano de 1948 kiel kadro, ĝisdatigenda, de nova ebla ordo por la internacia komerco. Ĝi proponos ke oni faru konferencon kiom ebla baldaŭ, ekster la MOK. Paralele ĝi petos organizon de eksterordinara pintkunveno de la ŝtatestroj kaj de ĉefministroj de la Eŭropa Unio por ĉion nuligi en la kampo de internacia komerco. Sed oni ne iluziu pri la rezultoj de tia pintkunveno.

Samtempe kun tiuj multflankaj iniciatoj, tiu registaro devos proponi individue al la 153 membrolandoj de la MOK ‒ kaj al tiuj, kiuj en membras en ĝi ‒ fari duflankajn interkonsentojn por reorganizi, inter ili, laŭ la principoj de la Ĉarto de Havano, siajn komercajn interrilatojn. Kia ajn estas la pagbilanco de la koncerna lando, ĉu deficita aŭ plusa, oni intertraktos pri progresa plano de 5, 10 aŭ 15 jaroj por reveni al la intertraktata ekvilibro. La landoj, kiuj volas engaĝiĝi en tiu internaciisma vojo praktikos unuflankajn protektajn disponojn kontraŭ tiuj landoj, kiuj volas resti en la kadro de la komerca milito, kiu estas la liberkomerco. La liberkomerco daŭros do kun la landoj kiuj estos rifuzintaj engaĝiĝi en tiuj duflankaj interkonsentoj por reveni al ekvilibro. Ekzistas nenia kialo por ne defendi sin kontraŭ tiuj, kiuj rifuzas la kunlaboradon. Oni devas do rezigni gajni partojn de la merkato en tiuj landoj. Per tiuj protektaj disponoj la entreprenoj ne povos diri ke la altigo de la salajroj malutilas al ili en ilia internacia konkurenckapablo. Male, ili estos trovintaj novajn merkatojn per disvolvado de la interna konsumado kaj per internacia kunlaborado.

La protektaj disponoj faritaj en la perspektivo de la Ĉarto de Havano de 1948 ebligos ĉesigi la internacian konkurencon inter la laboristoj. Ili ebligos ankaŭ malgrandigi la transportojn, kio bremsos la ellasojn de forcejefikaj gasoj. Aliflanke, kelkaj eksportaj sektoroj devos pli kaj pli atendi verŝajnajn malkreskojn de sia aktiveco. La 29 landoj, kiuj engaĝiĝos en la redifino de la internacia komerco ne povas samtempe postuli novan mondkomercan ordon bazitan sur la ekvilibro de la pagbilancoj, kaj daŭre akumuli kromaĵojn en certaj sektoroj, escepte se tiuj kromaĵoj kompensas la deficitojn en aliaj sektoroj. La laboristoj de la koncernaj branĉoj povos kompreni kaj akcepti tiun situacion nur kondiĉe ke ili havas reton de sekureco. Ĝuste tion ebligas la trudebla rajto je dungo.

La kazo de Greklando

La komerca bilanco de Grekujo havas grandegan deficiton : 32 miliardojn da eŭroj en 2010, kiu estis reduktita en 2015 ne per altigo de la eksportoj, sed per malaltigo de la importoj kaŭzita de la ekonomia kolapso. Greklando ‒ same kiel Francujo ‒ konsumas pli ol ĝi produktas. Ĝi vivas kredite, kaj en tiaj kondiĉoj ĝia ĝenerala deficito povas nur kreski. Tiu lando devas doni al si la rimedojn por produkti tion, kion ĝi bezonas. Trovi duflankajn interkonsentojn de komerca kunlaborado estas por ĝi do vivnecesa.

Ni prenu la ekz-on de la komercaj interrilatoj inter Francujo kaj Grekujo. En 2010, Francujo eksportis por 2,7 miliardoj da eŭroj, kaj importis nur por 0,6 miliardoj da eŭroj. Francujo posedas do kromaĵon de 2,1 miliardoj super Grekujo kaj de 1,9 miliardo en 2011, kaj tiel kontribuas al enkaĉigo de tiu lando. Duflanka komerca interkonsento inter niaj du landoj devos ebligi starigi ekvilibron : aŭ per bremsado de la francaj eksportoj al Grekujo, aŭ per kreskigo de la grekaj importoj en Francujo, aŭ per kombinaĵo de la du.

Francujo eksportas buĉejan viandon, farmakologiajn produktojn, produktojn de rafinado, parfumojn, turbinajn motorojn, siderurgiajn kaj aertrafikajn produktojn, cerealojn. Por ĉiu el tiuj produktoj la duflanka interkonsento de komerca kunlaborado inter Francujo kaj Grekujo devos enteni manierojn por helpi Grekujon fari politikon de anstataŭigo de importaĵoj.

Tio devas koncerni unue la kampkulturon (3,3 elcentoj de la MEP kaj 12 elcentoj de la aktiva loĝantaro en 2010). Paradokse, Grekujo, kvankam kampkultura lando, estas neta importanto de nutraĵoj. Tia situacio ne estas akceptebla.

La servoj, esence la komerca ŝiparo kaj la turismo, sed ankaŭ la etkomerco, faras 78,9 elcentojn de la MEP (68 elcentojn de la aktiva loĝantaro). La devaluto de la draĥmo favorigos la alfluon de turistoj en Greklando. La efiko estos tuja por la eta kaj meza komerco, kiu profitos ankaŭ de la altiĝo de la aĉetpovo de la loĝantaro.

Restas la industrio kaj la konstruado, kiuj faras 17,9 elcentojn de la MEP kaj 20 elcentojn de la aktiva loĝantaro. La anstataŭigo de la importaĵoj devas koncerni :

- la medikamentojn

- la ŝipindustrion

- la veturilojn

- la pioĉojn, pikfosilojn, plugpioĉojn, surplugilojn, rastilojn kaj skrapilojn

- la maŝinojn por metalprilaborado.

Per tia politiko, Greklando elturniĝos.

2.10 Forigi la senlaborecon kaj la konsumredukton

Registaro zorganta por la bonstato de la loĝantaro volos respondi al la precipa zorgo, kiun ĝi esprimas : la senlaboreco kaj la konsumredukto. Oni devas krei la ekonomiajn kondiĉojn taŭgajn por la disvolvado de la komerca dungo, trudebla rajto je dungo devas fariĝi la reto de sekureco, kiu lasas neniun sur la strato.

Por ke dungoj kreiĝu en la komerca sektoro (la privata sektoro de la entreprenoj), en la kampkulturo, en la industrio kaj en la servoj, necesas ke merkatoj ekzistu. La produktoj kaj servoj, por esti produktitaj, devas respondi al postulo de la konsumantoj, kiun la entreprenoj devas anticipi. Post produktado, la produktoj kaj servoj devas trovi prenontojn, la anticipoj de la entreprenoj estos tiel konfirmataj en la vendo al la konsumanto. Sed por aĉeti la produktitajn produktojn kaj servojn, la konsumantoj bezonas enspezojn. En Grekujo kaj en la ceteraj landoj de la eŭrozono la enspezoj malaltiĝis pro la politiko de konsumredukto. Salajroj kaj dungoj estas do ligitaj. Dungo kreas dungon, kaj senlaboreco kreas senlaborecon.

Necesas do komenci per kreado de la kondiĉoj de kontentiga nivelo de la salajroj en la socio. Tio estas la unua kondiĉo plenumenda por forigi la senlaborecon kaj la konsumredukton. La mendolibroj de la kampkulturistoj, komercistoj, metiistoj, etaj entreprenistoj tiam pleniĝos kaj per tio instigas al kreado de dungoj por respondi al la postulo. Tio, pri kio certaj entreprenoj suferas, estas la senlaboreco ! Ĝi limigas iliajn vendojn. Per altigo de la salajroj oni altigas la vendojn de la entreprenoj. Ĉiu registaro disponas pri diversaj instrumentoj por altigi la salajrojn : minimuma salajro, leĝo de altigo de salajroj se la sindikatoj kaj la mastraro ne sukcesas fari interprofesiajn interkonsentojn, salajroj de oficistoj, diversaj monhelpoj (por senlaboreco, kripleco …), movebla skalo de salajroj kaj prezoj, kreado de publikaj dungoj …

La nivelo de dungeco en la komerca sektoro dependas ankaŭ de la ŝanĝokvoto inter la valutoj. La surevaluado de la eŭro, kaj tio estas la kazo por landoj kiel Grekujo aŭ Francujo, reduktas la eksportkapablojn kaj faciligas la enpenetriĝon en la interna merkato de importaĵoj. La reveno al naciaj valutoj, akompanata de protektaj disponoj, ebligos relanĉi la eksportojn kaj malgrandigi la importojn. La surevaluado de la eŭro estas kroma maloportunaĵo, ĉar ĝi instigas al delokadoj. Tiuj estos leĝe malpermesendaj, kaj la relokadoj organizendaj.

La trudebla rajto je dungo

La trudebla rajto je dungo signifas, ke tiu, kiu ne havas dungon, povas postuli ĝin ĉe la ŝtato per senkosta uzado de la tribunaloj. La ŝtato estos tiam kondamnita proponi dungojn al la pledanto, ĉar la ŝtato estos la lastinstanca dungisto. Ĝi ebligas al ĉiu sendunga civitano ricevi senprokraste proponon de dungo konforma al liaj deziroj kaj kompetentoj. La nocio de trudebla rajto [‒ la rajto tribunale akirebla aŭ trudebla ‒] kaj speciale la trudebla rajto je dungo, dubigas la principojn de la kapitalismo mem. Ĝi efektive metas la problemon de la celeco de la ekonomio kaj proponas progreseman kaj internaciisman respondon. Per trudeblaj rajtoj, kiuj estas financendaj, la ekonomio estas remetita al sia loko, kiu estas produkti riĉaĵojn per kiuj eblas respondi al la bezonoj de la loĝantaro, en la respekto de la medio. Oni faros produktojn kaj servojn por ebligi la aplikadon de la rajto je loĝado, je prizorgado, je edukado, je kulturo, je sana nutriĝo, ktp. Ĝi ŝanĝas la ĝeneralan orientadon de la ekonomio, la produktadmaniero mem estos profunde transformota. La trudebla rajto je dungo estas universala, ĝi aplikeblas al kia ajn lando.

Kiel financi la trudeblan rajton je dungo ? De trideko da jaroj en ĉiuj industrilandoj la konservativa revolucio, ofte farata de socialdemokrataj politikaj gvidantoj, celas amasan deturnadon de la laborenspezoj al la kapitalo. Necesas do inversigi la tendencon. En Francujo, en tridek jaroj, la rekompenco por la kapitalo prenis al la laboro (la kvanto de salajroj kaj de la socialaj pagoj) proksimume 20 elcentojn de la MEP, do proksimume 200 miliardojn da eŭroj ĉiujare. Tio signifas larĝe sufiĉan kvanton por financi 4 milionojn da salajroj je meza kosto de jare 40.000 eŭroj. Tiuj dungoj estos kreitaj precipe en la nekomerca sektoro (publikaj ŝtatoficoj, de malsanulejoj, teritoriaj ; asocioj, sindikatoj ; mutualaj asekuroj ; entreprenoj kaj grupoj neprofitcelaj …), ĉar oni devas unue respondi al la bezonoj de la loĝantaroj. Trudi dungojn en la komerca (privata) sektoro ŝajnas ne esti realisma. Por dungi personaron, efektive, la privata dungisto devas havi merkaton, al kiu li respondas per dungoj. Se tiu merkato ne ekzistas, kiel fari ? Ĉu subvencii la privatan sektoron per publika mono ? Tiu opcio ne estis decidita. La trudebla rajto je dungo reguligos en mallonga tempo la apartan problemon de la dungo de junuloj. Aliflanke oni devas atenti por ne ripeti la malfeliĉan sperton de la relanĉado organizita de la franca maldekstro en 1981-1982 post la venko de François Mitterrand en majo 1981. Tiam la altigo de la aĉetpovo kaŭzis ondon de importoj, kiu grave malekvilibrigis la francan pagbilancon, kaj tiu situacio estis poste uzata por pravigi la planojn de rigoro deciditaj de la Socialista Partio, kiu ĉi-okaze faris sian novliberalan turnon. La tuta celo de kreado de dungoj, de altigo de salajroj kaj de enspezoj estus nuligita de tiaj importoj.

Necesas do ligi la forigon de la senlaboreco kaj de konsumredukto, la altigon de la salajroj kaj de la enspezoj el transigo (publikaj prestaĵoj kaj diversaj pensioj) kun la strategio de rekonstruado de la internacia komerca ordo laŭ la Ĉarto de Havano de 1948 (vidu la sekvon).

Konkludo

La Partio de la Emancipiĝo de la Popolo decide engaĝiĝas por defendi la interesojn de la dominataj klasoj, de la popolo. Dum ĉiuj politikaj partioj, ĉu dekstraj aŭ maldekstraj, rifuĝas malantaŭ kapitalisma eŭropa sistemo kiu de jardekoj organizas la konsumredukton de la popoloj kaj profitigas senkompleksan oligarĥion, la tiel nomata „radikala maldekstro” akompanas tiun sistemon per mensoga kaj trompa retoriko. Temas nur pri politikaj organizaĵoj kiuj forlasas la dominatajn klasojn kaj ĵetas ilin en la brakojn de la Nacia Fronto [la franca ekstremdekstro]. Necesas batali kontraŭ ili, kaj la plej bona rimedo por fari tion estas aktive aliĝi al la Partio de la Emancipiĝo de la Popolo. Ni estu multnombraj, ni estu potencaj, ni estu revoluciaj !

Kelkaj reagoj

19-an de julio, Frédéric Maurin :

[…] Lordon, de la Diplo ‒ kiu ne trenas la „maldekstran maldekstron” tra la koto ‒ estas sufiĉe proksima de tiu ĉi analizo :

http://eo.mondediplo.com/ ......................

[Li diras :] „Multaj, nome maldekstre, daŭre kredas ke oni ŝanĝos la eŭron. Ke oni pasos de la konsumredukta eŭro nun al eŭro fine novigota, progresema kaj sociala. Tio ne okazos.”

Oni sciis, por reuzi lian formulon, ke inter pasi sub la tablon (de la intertraktadoj kun la „institucioj”) aŭ renversi la tablon, ne ekzistis alia elekto.

Ni estas tie.

La civitano Sapir formulis apenaŭ ion alian :

„Oni devas hodiaŭ koncedi, ke la eŭro ne estas vivkapabla en la nuna kadro, kaj ke ŝanĝi la kadron, pasi al la „federismo”, kion iuj elvokas, estas malebla. Do, oni devas tiri la konsekvencojn kaj procedi al kunordigita malmuntado de la eŭrozono. Ni pensu pri tio bone : tiu malmuntado, se ĝi estas farata kunordigite, estos ago de unuiĝo. Estas neniel hontinda rekoni ke ĉe la necesaj kondiĉoj ne estis plenumitaj, la unueca mono ne estas vivkapabla. Estas nenia honto en tio, escepte se oni faras la eŭron fetiĉo, nova idolo, religio.”

Elfrancigitaj de Vilhelmo Lutermano