Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Nikolas Theodorakis : "Vojo el la krizo favore al la popolo"
de Nikolas THEODORAKIS  
30a julio 2015

Nikolas Theodorakis estas direktoro de la Internacia Sekretariejo de la greka sindikata unio PAME kaj membro de la gvidantaro de la telekomunika sindikato de la regiono Atiko. Li estas intervjuata de la germanaj revuoj "Position" kaj "Marxistische Blätter" (MBl).

Position : En la krizo centmiloj da homoj, interalie ankaŭ batalemaj sindikatistoj, perdis sian laboron. Ĉu la movado en la lastaj jaroj malfortiĝis pro la krizo kaj la reakcia politiko de la registaroj ?

Nikolas Theodorakis : La situacio de la laborista movado estiĝis ne nur en la kriza periodo, kaj tio ĝustas ne nur por Grekujo, sed ankaŭ ĝenerale. La laborista kaj sindikata movado troviĝas ĝenerale ĉiam en malprogreso, kie la logiko de la klasa kunlaborado kaj la sindikatoj fidelaj al la entreprenistoj kaj al la registaro antaŭregas, kiuj transformis la sindikatojn en burokratajn organizaĵojn. En Grekujo la kreado de la PAME kaj ĝia klasbatalo kontraŭ la kapitalo, la Eŭropa Unio kaj la partioj de la kapitalo, ĝia ĉiutaga klariga laboro kaj ĝiaj bataloj por ĉiu unuopa problemo de la laborantaj homoj kondukis al tio, ke iuj disponoj malamikaj al la laboristoj povis esti malebligitaj. Serio da leĝoj ne povis esti realigitaj, kvankam ili estis akceptitaj en la parlamento, kaj la realigo de ankoraŭ pli granda kvanto da leĝoj estis prokrastita, danke al la organizita respondo de la laborantaj homoj. Ekzemple al tiuj, kiuj ne pagis novan imposton truditan al la mastrumoj per la kurento-fakturo, oni volis elŝalti la elektron. Dum agadoj de la klasorientitaj sindikatoj la fakturoj estis bruligitaj kaj la domoj per amasaj kunvenoj protektitaj kontraŭ elŝalto de la kurento. Tiel malriĉaj gelaboristoj estis protektataj, kiuj ne povis pagi la fakturojn, kaj fine la leĝo estis ŝanĝita. Ekzistas ankaŭ aliaj ekz-oj, kie la laboruloj defendis sin kontraŭ la dispono ke ili povis labori jam nur intersekve kaj per siaj bataloj devigis la entreprenistojn cedi, spite al leĝo favora al tiuj. Ekzistas ekz-oj de batalemaj strikoj, ekz-e tiu de la havenlaboristoj, kiuj rezistis al leĝa servodevigo kaj ne plenumis ĝin. Tiel ili defendis la rajton de la laborista klaso je striko kaj je starigo de konvenaj postuloj. Samtempe niaj bataloj kondukis al respekto de pluraj rajtoj kaj nuligo de maldungoj. PAME fariĝis grava forto en la laborista movado, kiu donas al la laboruloj kuraĝon, kiu organizas ilin por la venontaj grandaj klasbataloj, kaj ĉio ĉi spite al la negativa fortrilato, kiu regis jam antaŭ la krizo.

MBl : Kian provizoran resumon PAME faras pri duona jaro da regadu sub SIRIZA el la vidpunkto de la sindikata movado ? Ĉu la situacio en la lando ekde la elekto de Aleksis Cipras kiel ĉefministro iel ŝanĝiĝis, precipe por la salajruloj, kaj se jes, en kia formo ?

Nikolas Theodorakis : Ĉiu nova registaro alportas ion novan. Novajn homojn, novajn vizaĝojn, novan propagandan laboron, ktp. Sed en la ĉiutaga vivo de la laboruloj ne ekzistas pozitivaj ŝanĝoj pri kiuj oni povus paroli. La nova registaro daŭrigas plenumi la leĝaron kaj disponojn de la antaŭa registaro. La minimumaj salajroj restas sur la sama malaltigita nivelo, al kiu ili estis malaltigitaj de la antaŭa registaro. La dungistoj daŭre prokrastas la pagon de la salajroj je monatoj. Ili daŭre ne pretas subskribi tarifajn kontraktojn. Kaj la privatigitaj socialaj servoj estas daŭre ekstreme multekostaj por la popolo. Eĉ kelkaj elektokampanjaj promesoj estis prokrastitaj al nedifinita tempo. La sola vera ŝanĝo estas tiu, ke sento de espero, kiun la komunikiloj flegis antaŭ la elektoj, transformiĝas nun en seniluziiĝon.

MBl : Kion PAME kritikas ĉe la nova greka registaro ? Kia devus aspekti alternativa politiko, kiu povas montri vojon el la krizo, konkrete : kiajn proponojn havas PAME, ekz-e por ke oni povus ree financi pli da sociala politiko (pensioj, sanprizorgo, edukado ktp) en Greklando ?

Nikolas Theodorakis : La nova registaro estas koalicio de la socialdemokrata SIRIZA kun la naciista, ultradekstra partio ANEL (Sendependaj Grekoj). Unu el la unuaj agoj de tiu registaro, kiu nomis sin kontraŭ-memoranda, estis daŭrigi la memorandon ĝis fine de junio. Nun, kiam tiu daŭrigo proksimiĝas al la fino, la greka registaro intertraktas kun la Eŭropa Unio, la Internacia Mon-Fonduso kaj la Eŭropa Centra Banko pri nova interkonsento. Tiu estos nova memorando, sed oni donos al tio novan nomon. Sed la vera temo de la popolo ne estas la intertraktadoj, ĉar ambaŭ flankoj ‒ la greka registaro kaj la triopo ‒ estas unuanimaj fari disponojn kontraŭ la gelaboristoj. Ne estas loko por la prospero de la greka popolo sur la tabloj de intertraktado de la imperiismaj organizaĵoj. Ili samopinias en tio, ke la homoj devas pagi por la krizo, kiun la kapitalistoj kaj ties ĉasado de profito kreis.

Nia pozicio estas tiu, ke pagu tiuj, kiuj kaŭzis la krizon. La homoj ne akceptu, ke ili devas oferi por la profitoj kaj por la konkurenckapablo de iliaj ekspluatistoj. Ĉiuj disponoj, kiuj en la lastaj jaroj estis faritaj kontraŭ la popolo, alportis grandajn profitojn al la entreprenoj kaj al la multnaciaj konzernoj. Ĉi tie oni povus ekz-e nomi la salajro-malaltigojn kaj la liberigojn el impostoj, kiuj donis al la grandkapitalistoj grandegajn profitojn, dum la plimulto de la salajruloj vivas en malriĉeco. Klara ekzemplo por tio estas la bone konata fakto, ke komence de 2009, kiam la ŝtata ŝuldo troviĝis ĉe proksimume 300 miliardoj da eŭroj, la deponoj de grekaj kapitalistoj ĉe svisaj bankoj estis je 600 miliardoj da eŭroj !

Por diri tion per malmultaj vortoj koncerne la ŝuldojn : ni ne povas akcepti, pagi por ŝuldo, kiun ni ne kaŭzis. Vojo el la krizo favore al la popolo signifas, male, ke pagu la kapitalistoj, la multnaciaj konzernoj, la bankistoj. Pli altaj salajroj pageblas, sed tio signifas malpli altajn profitojn por la dungistoj ‒ kaj nenia kapitalisma registaro konsentas pri tio. Tio estas decido, kiun devas trudi la laborista kaj popola movado en batalo kontraŭ la kapitalo, kontraŭ la politikaj fortoj, kiuj servas ĝin, kontraŭ la Eŭropa Unio kaj la imperiismaj organizaĵoj.

MBl : Kiel PAME rilatas ekz-e al la postuloj je riparaj pagoj kaj repago de la ŝtata prunto, kiun la germanaj faŝistoj trudis en la jaro 1941 ? Kiel PAME rilatas al la postulo je malaltigo de la greka armad-buĝeto kaj eliro el la NATO ?

Nikolas Theodorakis : Unue ni ne konsentas kun la provo de la greka registaro ligi la temon de riparaj pagoj kaj de repago de la ŝtata prunto devigita de la germanaj faŝistoj kun la demando de la ŝtata ŝuldo de Greklando. Tio estas vojo por devigi la grekan popolon akcepti ŝuldojn, kiujn ĝi ne faris. Aliflanke la postulo de riparoj same kiel tiu de repago de la devigaj ŝtatpruntoj el la tempo de la germana okupado estas postulo, kiun la laborista movado en Grekujo jam delonge faras. Tiu estas demando, kiun ĝis nun neniu greka registaro aliris, kaj la nuna registaro uzas tion kiel sloganon, kun komitatoj kaj gazetaraj konferencoj, sed sen oficiala ago sur politika nivelo. Tio estas ligita kun la NATO-alianco, en kiu Grekujo estas ligita, kaj kun la volo de la registaro partopreni en la imperiismaj konfliktoj de la regiono ‒ esperante je peco el la kuko. Kaj tio estas la kialo, ke en tempo, en kiu la registaro postulas de la popolo vivon de rezignado, la sama registaro antaŭ kelkaj semajnoj konsentis elspezi 500 milionojn da eŭroj por militaj aviadiloj. Nia starpunkto estas, ke la nuna armeo kaj ĝia buĝeto ne celas plibonigi la defendkapablon de la greka ŝtato, sed partopreni en imperiistaj intervenoj, kiuj estas direktitaj kontraŭ la interesoj de la homoj. En tiu kunteksto la elspezoj estas kompreneble ekstreme altaj. Ili estas ne nur danĝero por la greka popolo, sed ili faras, ekz-e, la grekan ŝtaton aliancano de la israela ŝtato kontraŭ la palestinanoj kaj aliancano de la faŝista ukraina registaro kaj per tio aliancano de murdistoj kaj faŝistoj.

MBl : La aparta rolo de la germana monopolkapitalo kaj de ĝiaj politikistoj en la germanaj-grekaj rilatoj estas inter maldekstruloj ne disputata, same koncerne la historion kiel la nunan krizon en la EU. Ĉu antaŭ tiu fono ekzistas ankaŭ aparte respondeco flanke de la germana laborista movado en la demando de la solidareco kun la greka laborista klaso ?

Nikolas Theodorakis : En la imperiismo ĉiu ŝtato, kiu staras en la imperiisma piramido pli alte, trudas sian volon al la ŝtatoj en la pli malaltaj pozicioj. Sed tio estas alianco, kiu profitigas ankaŭ partojn de la greka kapitalo, alie tiu alianco ne funkcius. Estas alianco de lupoj, kiuj kuniĝas por kune persisti kontraŭ siaj malamikoj, sed kiuj, kiam ili malsatas, manĝas la plej malfortan inter si.

La aliancoj de la laborista klaso ĉe la alia flanko estas de alia kvalito. La laboristoj, surbaze de siaj klasaj interesoj, estas unuiĝintaj kontraŭ la ekspluatistoj, egale el kiu lando, egale de kia haŭtkoloro, egale al kia religio ili apartenas aŭ kiun sekson ili havas. Jen la kialo, pro kio multaj sindikatoj en Germanujo esprimis sian solidarecon kun PAME, kun la bataloj de la greka popolo kontraŭ la disponoj malamikaj al la popolo aŭ ekz-e kun la naŭmonata heroa batalo de la ŝtallaboristoj en Aspropyrgos. La tasko de la germana laborista klaso plenumi sian internacian klasodevon, ĉar ĝi loĝas en la plej forta imperiisma lando de Eŭropo, estas giganta kaj ligita kun pli da malfacilaĵoj ol en la plej multaj ceteraj ŝtatoj ‒ speciale pro la rolo de la trade-union-ismo, favora al la dungistoj, kiu en Germanujo kun sia linio kaj ideologio de klasa kunlaborado dominas kaj venenigis la kapojn kaj korojn de milionoj da laboristoj.

MBl : Kia povus viaopinie aspekti praktika solidareco de la germana laborista movado kun la laboruloj en Grekujo ?

Nikolas Theodorakis : Ekzistas ĝis nun multaj ekzemploj de praktika solidareco ‒ ambaŭflanke, tio signifas de germanaj gelaboristoj kaj sindikatoj direkte al PAME, kaj PAME kaj grekaj sindikatoj direkte al laboristoj en Germanujo. Ekz-e la interŝanĝo de informoj, la transdono de informoj kiuj koncernas aktualajn evoluojn kaj disputojn, kondukas al tute simplaj formoj de solidareco, kiujn montris la solidareco de la atenaj metallaboristoj kun la strikoj ĉe Mercedes-Benz en Bremeno en januaro de tiu ĉi jaro aŭ kun la strikoj de la fervojdungitoj en la lastaj semajnoj. Inverse multaj gesindikatistoj sendis leterojn de solidareco kaj de subteno al PAME, vizitis Greklandon kaj renkontiĝis kun kadruloj de PAME aŭ eĉ donacis monon al PAME. Ni kredas, ke plej gravas fortigi la komunikadon kaj la ambaŭflankan interŝanĝon de informoj, ĉar tio povas konduki al kunordigado kaj kunlaborado sur sindikata nivelo.

MBl : Kiajn ligojn PAME flegas kun laboristaj organizaĵoj en aliaj eŭropaj ŝtatoj ? Kiaj ekzemploj de praktika solidareco kun la greka laborista klaso raporteblas el aliaj landoj ?

Nikolas Theodorakis :

Unue estas al ni klara, ke la situacio de la sindikata movado en Eŭropo estas tre malbona. La Eŭropa Sindikata Ligo kaj ĝiaj membro-sindikatoj en la unuopaj landoj propagandas la klasan kunlaboradon, la submetiĝon sub la kapitalisma konkurenckapablo, sub la profitoj de la multnaciaj konzernoj kaj Eŭropan Union kiel la solan vojon al pli bona vivo por la gelaboristoj. Tiu ideo efikas detrue al la klasaj interesoj de la laboristoj. Sub tiuj kondiĉoj la movado de la klasa sindikato en Grekujo, PAME, levis la flagon de la klasbatalo kaj de la senkompromisa ideologia batalo kontraŭ la klasa kunlaborado kaj ĝiaj subtenantoj. Ni estas ligitaj kun la Monda Sindikata Ligo kaj provas subteni la klasajn fortojn kaj ties batalojn kaj iniciatojn en ĉiu lando, por rekonstrui kaj kunordigi la klasorientitan sindikatan movadon en Eŭropo. Ni kredas, ke tiu devas esti la vojo por ĉiu organizaĵo de la laboristoj, por ĉiu sincera laboristo ; tio estas hodiaŭ nia granda internaciisma devo. Laboristoj kaj sindikatoj en tuta Eŭropo kaj en multaj kromaj landoj en tiu senco esprimis sian subtenon por kaj sian solidarecon kun PAME. Oni organizis multajn okazaĵojn, renkontiĝojn, protestojn, koncertojn kaj kampanjojn por financa helpo kaj subteno de PAME, de la sindikatoj kaj de la laboristoj de Greklando.

Position :En Germanujo ekzistas la kritiko al PAME, ke temas pri komunista tendenca sindikato, do pri sindikato, kiu organizas nur komunistajn kaj revoluciajn laboristojn anstataŭ konservi la unuecon de la laboristoj. Kion vi respondas al tio ?

Nikolas Theodorakis :

La starigo de PAME kaj ĝia laboro ĉiam apogis sin sur la agado kaj sinofero de la komunistoj en la unua vico de la bataloj kaj tio estas ankaŭ daŭre tia. Malgraŭ tio, PAME ne estas partia organizaĵo. Ĝi estas sindikata fronto, en kiu partoprenas sindikatoj, federacioj kaj laboristaj centroj, kiuj per tio sekvas la celon de unueco kaj de komuna batalo de la laborista klaso kontraŭ la kapitalo. La sindikatoj ekzistas por organizi la laborulojn sendepende de ilia politika tendenco en la batalo kontraŭ la kapitalista klaso. Do temas pri senfunda mensogo, kiu estas refutita de la centmiloj da laboristoj, kiuj venas el diversaj politikaj fonoj, sed estas mobilizitaj de la klasbatalaj sindikatoj, batalas kun ili kaj kuniĝas en la PAME. Tiaj mensogoj estas disvastigataj de tiuj, kiuj parolas por la klaskunlaboraj sindikatoj. La „unueco”, kiujn ili celas, estas la unueco de la laboristoj kun la kapitalo. Tio signifas nenion alian ol submeti la laboristojn al la kapitalistoj.

MBl : 70 jarojn post la liberigo de Eŭropo el la hitlera faŝismo, fronte al la organizaĵoj de la laborista movado en Eŭropo staras ree ultrareakciaj fortoj, kiuj alstrebas aŭtoritatan solvon de la krizo. Kiom reala estas la faŝisma danĝero en Greklando, ekz-e per fortoj kiel la „Ora Matenkrepusko” ?

Nikolas Theodorakis : La faŝismo estas reala danĝero en ĉiu kapitalisma lando, kiam la kapitalistoj sub la kondiĉoj de krizo bezonas „fortan manon” pro bari la vojon al la laborista movado. Sed ni ne forgesu, ke la Eŭropa Unio kaj kromaj politikaj fortoj en la pasinteco same kiel en la estanteco montris toleremon al fenomenoj kiel rasismo, naciismo kaj faŝismo. La ideologio de la „du ekstremismoj”, per kiu oni prezentas la faŝismon kiel dorsflankon de la komunismo, kondukis al „laŭleĝigo” de faŝistaj organizaĵoj kaj taktikoj. Krome la socialdemokrata pozicio kaj politiko de klasa kunlaborado kaj la toleremo al argumentoj pri la rolo de enmigrintoj kiel supozataj kaŭzantoj de senlaboreco pelas la homojn en la brakojn de reakciaj organizaĵoj kaj de faŝistaj partioj.

La faŝismo estas armilo de la sistemo kontraŭ la popolo. Ĝi estas helpata, financata kaj subtenata de la kapitalistoj kontraŭ la klasorientita sindikata movado. Pro tio la „Ora Matenruĝo” tiel ofte atakas niajn gekamaradojn, gvidantojn de sindikatoj, batalemajn laboristojn kaj komunistojn. La faŝistoj agas kunordigite kun la fortoj de ŝtata sekureco, de la polico kaj de duonŝtataj organizaĵoj, kies procedo estas konata sekreto. Krome la registara partnero de SIRIZA, la ANEL, malkaŝe pledis kontraŭ la aresto de la murdistoj, kiuj aktivas por la „Ora Matenruĝo”.

Nia pozicio estas, ke la laborista kaj popola movado estas la sola forto, kiu povas kaj devas kontraŭstari al la faŝistoj. Necesas per organizitaj, politikaj intervenoj kaj informoj klarigi al la homoj la klasan naturon de la faŝismo. Fine necesas ankaŭ la reorganizado de la klasorientita sindikata movado, kiu faligos la politikon malamikan al la laboristoj kaj postulos la kontentigon de la tagaj bezonoj de la laborista klaso.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 28-an de julio 2015, de Nikolas Theodorakis : "Ein Weg aus der Krise zugunsten des Volkes" ["Vojo el la krizo favore al la popolo"]. Intervjuo kun la gvidanto de la Internacia Sekretariejo de la greka sindikata ligo PAME (Baltalema Laborista Fronto)