Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Perestrojko - katastrojko ?
de Karl-Heinz GRÄFE  
9a julio 2015

Recenzo de Valentin Falin : Konfliktoj en Kremlo. La pereo de la Sovetunio ; Nikolaj Riŝkov : Mia ĉefo Gorbaĉovo. La vara historio de pereo ; Jegor Ligaĉov : Kiu perfidis la Sovetunion ? ‒ ĉiuj tri libroj aperintaj en la germana.

En la fermita kunsido de la Unuiĝinta Komitato de la NATO-ĉefstabaj ĉefoj, la 25-an de oktobro 1995, la usona prezidanto William Clinton klarigis la kaŭzon de la disfalo de la USSR kaj de la samtempa pereo de la ŝtata socialismo en la sovetia influzono per la „ĝusteco de la kurso, kiun ni iris por forigi unu el la plej fortaj mondpotencoj kaj de tre forta milita bloko“. „Per eluzado de eraroj de la sovetia diplomatio, de la eksterordinara memplaĉo de Gorbaĉovo kaj de lia ĉirkaŭaĵo, interalie ankaŭ de tiuj, kiuj estis malkaŝe alprenintaj porusonan pozicion, ni atingis tion, kion la prezidanto Harry S. Truman intencis per la atombombo.“ (Cit. ĉe Riŝkov, p. 261s) Kaŭzoj kaj movfortoj de tiu monda ŝanĝo estas ja klarigeblaj, sed ĝis nun pridisputataj kaj tute ne komplete klarigitaj. La lasta sovetia gvidanto Miĥaelo Gorbaĉovo (naskita en 1931) ‒ kune kun plej proksimaj kunbatalantoj kiel Eduardo Ŝevardnadze, Aleksandro N. Jakovlev, Georgi Arbatov, Anatoli Ĉernjajev ‒ kaj Boris Jelcin (1931-2007), la unua prezidanto de Ruslando kaj mutaciinta al kontraŭkomunismo ‒, en siaj postlasaĵoj, gvidataj de interesoj kaj praviĝemo, transdonas nur limigitajn ekkonojn pri tio, ĉar ili ‒ ĉu senintence aŭ scie ‒ antaŭenigis tiun evoluon en la jaroj de 1985 ĝis 1991 kaj lastinstance respondecas pri ĝi.

Retrorigarde ambaŭ politikistoj ĉiukaze vidis sin „herooj“ de la historio, kiuj mortigis la komunismon kaj la mondan imperion. Aliflanke, la personaj retrorigardoj kaj kritikaj analizoj de politikaj agantoj de la dua aŭ tria vico de la sovetia „nomenklatura“, kiuj kiel politikaj kontraŭuloj aŭ kiel kritikaj analizistoj kaj konsilistoj de Gorbaĉovo influis la evoluon de la iama superpotenco, donas pli profundajn enrigardojn en la tiamaj okazaĵoj.

Valentin Falin : Konfliktoj en Kremlo. La pereo de la Sovetunio

Tio ĝustas precipe por la historiisto, diplomato, fakulo pri Germanujo kaj membro de la Centra Komitato (CK), de 1986 ĝis 1991, Valentin Falin (nask. 1926). Laŭ li, la kolapso de la Sovetunio ne estis kaŭzita de la nekapablo de la sovetia sistemo reformiĝi, sed de la malkompetento de ĝia lasta gvidanto, kiu en sia funkcio kiel ĝenerala sekretario de la KPSU (1985-1991) kaj ŝtatprezidanto (1988-1991) „eĉ ne je colo distingiĝis de aŭtoritateca reganto“ Post Stalino, la antipodo de demokratio, la persona ĉiopoveco de la sovetiaj gvidantoj variis laŭ la aparta karaktero de tiu, kiu posedis ĝin. Ĝis inkluzive de Miĥaelo Gorbaĉovo nenio ŝanĝiĝis en la aŭtoritateco de la reĝimo : „Kompare kun Stalino kaj Ĥroŝĉovo, tiu eĉ gajnis pli da ekstera potenco, ĉar la du unuaj neniam leĝe agis kiel ŝtatestroj.“ Sed lia regsistemo baldaŭ perdis sian solidecon. Kiam la parti- kaj ŝtat-gvidanto ekkverelis kun la parlamento kaj la disiĝemaj respublikestroj, tiuj uzis lin por utilan instrumenton de siaj propraj celoj kaj igis lin superflua. Apogite al serio da sekretaj dokumentoj, Falin informas pri la programdebatoj kaj pri la provita, sed neniam farita alikonstruo de la sovetia ŝtatsocialismo en demokratian socialismon sen fremdigo de potenco kaj de proprieto, kiujn militkomunismo kaj stalinismo estigis. Falin disvolvis en daŭrigo de la NEP-spertoj meĥanismojn de etendita ekonomia reproduktado kaj de socialisma merkatekonomio, kiel ili estis provitaj en la 60-aj jaroj. Se oni povintus konvinki la ĝeneralan sekretarion ‒ laŭ Falin ‒ subordigi al la maturiĝintaj ekonomiaj taskoj ĉion alian, tiam la sorto de la Sovetunio okazus alie. Entute por Gorbaĉovo estis tipa la mankanta kongruo de vorto kaj ago, de volo kaj povo. Tiel pri demandoj de socialisma demokratiigo aŭ de la malsekretigo de ŝtatsekretoj el la stalina regado, ekz-e pri la germanaj-sovetiaj sekretaj interkonsentoj de 1939 aû pri Katyn en 1940. La kvar en la libro prezentitaj dokumentoj pri Germanujo donas ideon pri la eblaj alternativaj solvoj sen rezigni pri la pravaj interesoj de la USSR kaj de ĝiaj aliancanoj.

Nikolaj Riŝkov : Mia ĉefo Gorbaĉovo. La vara historio de pereo

La libro de Nikolaj Riŝkov [en la germana libro Nikolai Ryschkov] (nask. en 1929) estas pli ol akuzo kontraŭ Gorbaĉovo, ĝi donas ankaŭ profundajn enrigardojn en la kaŭzojn, internajn kaj eksterajn movfortojn kiuj kondukis al la pereo de la ŝtatsocialismo kaj de la sovetia superpotenco. La filo de minejlaboristo el Donbaso avancis de studinta teĥnikisto ĝis la gvidanto de la socialisma konzerno „Uralmaŝ“, habilitiĝis pri ekonomiaj sciencoj, estis CK-sekretario pri ekonomio kaj fine ĉefministro de la USSR (1985-1990). La fakto, ke li en la plej alta rondo de la potenco estis de la dekstraj novliberaluloj etikedita kiel „konservativa bremsulo“, estas klarigebla per tio, ke li volis reformi la ŝtatsocialisman sistemon sur ĝiaj propraj bazoj, do renovigi. Tion li ne sukcesis. Ĉar lia ĉefo same kiel ties ĉirkaŭuloj, volis renovigon de la ŝtatsocialisma sovetsistemo surbaze de tiel nomataj ĝenerale homaj valoroj, kiuj esence esprimas nur la usonan-okcidenteŭropan socian modelon. Sed la perestrojko ne alportis socialisman renovigon, sed revizion de la socialismo. Ĝi finiĝis per tio, ke la granda eŭrazia lando kune kun ĝia orienteŭropa influsfero refalis en la sinon de la supozita monda civilizacio. Post kiam la sovetia gvidantaro ĉe la intertraktadoj en Malto en decembro 1989 transdonis sin al Usono, estis aparte fatale, ke la Kremlo-gvidanto same kiel lia akra kontraŭulo, la prezidanto de la kerna regiono de la superpotenco, Jelcin, vetis jam nur je siaj okcidentaj „amikoj“ kiel ĉefaj aliancanoj. Tiel la perestrojko ‒ malsame ol la reformprovoj de Ĥruŝĉovo ‒ estis ensuĉita de la novliberalismo, kiu estis jam plene kaptinta la okcidentan „mondcivilizacion“. La aŭtoro nomas la detruon de la eŭrop-azia multpopola ŝtato puĉo de Jelcin kaj la jarcenta katastrofo de sia lando. La plej multaj legantoj verŝajne jam ne memoras, ke Riŝkov estis unu el la iniciatintoj de la decido, kiu nuligis la decidon de Jelcin de la 8-a decembro 1991 pri malfondo de la USSR kaj kiu estis akceptita de la parlamento [Duma] la 15-an de marto 1998 per 56 elcentoj de la delegitoj. Sed la rusa parlamento tiam fakte jam ne havis povon. La aŭtoro levas la pravan demandon : Kio fariĝus la Sovetunio, se Jelcin restintus en la Uralo kaj Gorbaĉovo ne venintus en la pinton de la KPSU ?

Jegor Ligaĉov : Kiu perfidis la Sovetunion ?

La aviadil-inĝeniero Jegor Ligaĉov, devena el kampula familio (nask. 1920), kiu inter 1959 kaj 1983 kiel partiĉefo esence progresigis la evoluigon de la sibiriaj regionoj Novosibirsko kaj Tomsko, venis nur sub Jurij Andropov (1914-1984) en la internan rondon de Kremlo, apartenis kiel CK-sekretario al la apogantoj de la elekto de Gorbaĉovo kaj estis en la unua tempo ties dua plej grava persono. En sia propra politika praktiko li spertis, ke la breĵneva periodo ja ne estis stagna, sed ke la giganta lando staris tiam antaŭ komplete kaj baze novaj defioj. Li apartenis al tiuj reformuloj, kiuj decide volis konservi socialismajn ekonomiajn strukturojn kaj la unuecon de la unia ŝtato. Per tio li ne nur konfliktiĝis kun Gorbaĉovo, sed ankaŭ kun la „radikaldemokrata“ alo (Jelcin, Anatoli Sobĉak, Gavril Popov), kiu alstrebis novliberalan ekonomian rekonstruadon, subtenis naciajn separismajn evoluojn de la multnacia ŝtato USSR kaj grandparte regis la komunikilojn. Kiel unu el la tiutempaj ĉefaj politikaj agantoj li analizis kaj kontraŭbatalis la fatalajn tendencojn, kiuj kondukis al la disfalo de la USSR. La dekstra liberala tendaro, kiu gestumis maldekstre kaj demokratie, per sia dominado de la komunikiloj, diskriminaciis la tiam duan plejgravulon en la potenco kiel ’konservativa kontraŭulo de la perestrojko’. La aŭtoro diskutas tre nuancite la necesojn, rezultojn, sed ankaŭ la erarojn de la tiama batalo kontraŭ alkoholismo. En ĉapitro de la libro li analizas la alvenantan katastrofon ‒ la demografian krizon kaj la alkoholismiĝon de la socio. Li pruvas, ke en tiu kompleksa kaj longdaŭra socia agado oni akiris sukcesojn en nur kelkaj jaroj. Sed li indikas ankaŭ misdesidojn, ekz-e politikon de puraj malpermesoj kaj de senplana agismo. La parti- kaj ŝtat-ĉefo Gorbaĉovo vane provis kunteni la du politikajn tendencojn en la partio kaj en la socio, sed ekde 1988 pritranĉis la potencon de Ligaĉov en la parti-gvidado kaj du jarojn poste pensiigis lin. La aŭtoro diskutas pri sia plej grava kontraŭulo en la partio, Jakovlev, la „griza eminentulo“ de Gorbaĉovo.

La libro ekvilibre informas pri la komencaj sukcesoj de la perestrojko, ĝis kiam ĝi ĉirkaŭ 1988 transformiĝis en katastrofon.

Elgermanigis Vilhelmo Lutermano (2015-07-09) el Zeitschrift Marxistische Erneuerung (Z) n-ro 105, junio 2015, p. 181-184.