Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bulteno MSF 2005-12-22
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
29a decembro 2005

Bulteno 2005-12-22 de la Monda Socia Forumo

La 22-an decembro 2005

Enhavo

1. Plurcentra MSF 2006 Karacaso (Venezuelo)

2. Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio)

3. Plurcentra 2006 Karaĉo (Pakistano)

4. Malfemo de la enskriboj por la Duflanka Tendaro Brazil – Urugŭajo

5. Noto : la MSF 2006 ne havas oficialan vojaĝagentejon !

6. Malfermo de la enskriboj por la 4-a Eŭropa Socia Forumo

7. 6-a Mezamerika Forumo

8. Enketo pri la partoprenantoj de la MSF 2005

9. Forumoj en la mondo

10. La oficejo de la MSF ferios de la 23/12/2005 ĝis la 01/01/2006

- 1. Plurcentra MSF Karakaso (Venezuelo)

Enskribo de organizoj kaj de individuoj

La enskriboj de organizoj kaj de iliaj delegitoj estas malfermitaj ekde la 23-ade decembo. La enskribo-formularoj disponeblas en la retejo :

http://www.forosocialmundial.org.ve.... La individuoj, tio signifas tiuj kiuj estas ligitaj kun nenia organizo, povas ankaŭ fari siajn enskribojn alklakante jenan ligilon :

http://www.forosocialmundial.org.ve.... La formularoj disponeblas nur en la hispana.

Noto : pro kelkaj teĥnikaj problemoj en la retejo www.forosocialmundial.org.ve, ni petas tiujn kiuj enskribiĝis antaŭ la 23-a de decembo, refari sian enskribon.

Programo

La kompleta listo de la memmastrumataj agadoj en la II-a Amerika Socia Forumo kaj en la Plurcentra MSF en Karakaso konsulteblas ankaŭ ĉi tie. Ĝi estas en alfabeta vico laŭ la nomo de la organizo. Aperas la modifaoj faritaj ĝis la 18-a de decembro 2005, 24-a horo (Venezuelo). Atentu : kiel ni antaŭe informis, la modifoj faritaj post tiu dato ne aperos en la programo.

Por nuligi agadon, la unua kontaktulo de la organizo devas sendi retmesaĝon al la retadreso

programa@forumsocialmundial.org.br ĝis la 2-a de januaro 2006. En la temlinio de la mesaĝo skribu : annuler activité (nuligi agadon). En tiu mesaĝo vi devas informi : la numeron de la agado (activity_ID), la titolon de la agado, la nomon de la organizo kaj ĝian numeron (organization_ID

Deŝutu la kompletan liston de la agadoj enskribitaj en Karakaso :

- De A ĝis Fundação : todas_caracas_50_fundacao.pdf
- De Fundacion ĝis Z : todas_caracas_fundacion_z.pdf

Atentu : la datoj, horaroj kaj lokoj de la agadoj ne estas publikigitaj de la organizkomitatoj de la plurcentraj forumoj. Atendu ! Tiu informo aperos en nia retejo ekde kiam ĝi disponeblos.

Vidu ankaŭ la temojn por la evento en Karakaso ĉi tie

Pagado

La Organizkomitato de la plurcentra evento en Karakaso jam publikigis la enskribokostojn (en dolaroj). Vidu sube :

- Membrolandoj de la OCDE - Germanio, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Kanado, Koreio, Danlando, Hispanio, Usono, Finnlando, Francio, Grekio, Nederlando, Irlando, Islando, Italio, Japanio, Luksemburgio, Norvegio, Nov-Zelando, Portugalio, Svedio, Svisio - escepte de Meksiko : USD 120,- (inkluzive de 5 delegitoj) kaj po USD 20,- por individuo.

- Aliaj landoj : USD por organizo kaj po USD 4 por individuo

- Venezuelo : po USD 30 por organizo kaj la civitanoj de Venezuelo ne pagas la kostojn.

Rimarko : 1 usona dolaro = 2.150 bolivaroj.

Por fari vian pagon, sekvu la ĉi subajn instrukciojn :

1. Ekster Venezuelo, vi devas pagi per banka transkontigo al : Kontonumero 0105-0699-93-1699-0340-44 Nomo de la konto FUNDACION POR UN MUNDO MEJOR CARACAS 2006 Adreso : avenida Francisco de Miranda, edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas Nomo de la banko : BANCO MERCANTIL Code Swift : BAMRVECA Adreso de la banko : Av. Andrés Bello, Torre Mercantil - Caracas Telefonnumero de la banko : (58 212) 503-1111

2. Ene de Venezuelo, vi devas deponi : Kontonumero 0003-0059-42-0001076823. Nomo de la konto FUNDACION POR UN MUNDO MEJOR CARACAS 2006 Adreso : avenida Francisco de Miranda, edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas, Venezuela Nomo de la banko : BANCO INDUSTRIAL DE VENEZUELA. Adreso de la banko : Edif. Anauco Hotel Anauco Hilton - Caracas Telefonnumero de la banko : (58 212) 575-2561 / 575-3722

Farinte la deponon, vi devas sendi kopion de la kvitanco / pagatesto per fakso (58 212) 208-4823, indikante la nomon kaj la enskribo-kodon de la organizo.

La kvitanco povas ankaŭ esti sendata per pretpoŝto (e-mail, en formato jpg) al inscripcion@forosocialmundial.org.ve .

Vi povas poste aldoni la nomo(j)n de la delegito(j). La lasta limdato estas la 10-a de januaro 2006. Por tion fari, vi devas eniri la retpaĝon de la MSF Venezuelo (www.forosocialmundial.org.ve), alklaki sur "Organizaciones inscritas" (en la menuo maldekstre) kaj eniri en la formularon kun la salutnomo kaj pasvorto de la respondeculo kiu enskribis la organizon.

Gazetaro

La formularo por enskribo de gazetaraj profesiuloj por kovri la MSF Karakaso jam disponeblas jene :

http://www.forosocialmundial.org.ve.... La limdato por la perreta enskribo estas la 10-a de januaro 2006. Vidu ĉi-sube la kriteriojn por akreditado :

1. Dum la akreditado en Portalegro (Porto Alegre), la enskribitaj profesiuloj devos prezenti, devige, la akrediton de sia komunikilo aŭ la registriĝon de kategorio.

2. Ĵurnalistoj, kiuj reprezentas NRO-ojn kaj socialajn movadojn en la MSF kaj kiuj kovros la MSF por ia komunikilo de sia organizo, devos prezenti ekzempleron de produkto/materialo de la komunikilo, kaj samtempe la akrediton de sia organizo.

3. Ĵurnalismo-studentoj kiuj kovros la eventon por ia komunikilo de sia universitato devos prezenti, krom la studento-karton, ekzempleron de la komunikilo. Eblos enskribi maksimume po 10 studentojn por ĉiu komunikilo.

4. La akredito permesos al la profesiuloj aliri la gazetarajn instalaĵojn kaj la gazetarajn konferencojn.

Por ricevi informojn pri gazetara akreditado, sendu mesaĝon al info@forosocialmundial.org.ve. Se vi volas informojn pri aliaj temoj, sendu mesaĝon al la adreso de la organizkomitato : Avenida Francisco de Miranda, Edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas, Venezuela. La telefono/fakso estas 58 212 208-4823.

Libervoluloj

La enskriboj por partopreni kiel livervolulo en la Karakasa evento estas ankaŭ malfermitaj. La enskribito povas elekti inter jenaj kampoj : metodologio kaj enhavo ; organizo kaj logistiko ; kulturo ; komunikado ; ekspansio, kaj junul-tendaro. Por enskribi sin, vi devas plenigi la enskribo-formularon ĉe la ligilo :

http://www.forosocialmundial.org.ve....

Vizo

Rigardu la informojn pri havigo de vizo en la ambasadejoj de Venezuelo. Necesas ke tiuj kiuj bezonas invitleteron metu en sian enskribo-formularon sian pasport-numeron kaj ties validodaton. Vidu pliajn informojn en la retejo : http://www.forosocialmundial.org.ve...

Gastigado

La organizantoj de la evento publikigis liston de homoj kiuj proponas solidaran gastigadon en Karakaso kaj iliajn kontaktojn. Eniru la ligon :

http://www.forosocialmundial.org.ve.... Tiuj kiuj volas proponi gastigadon en la urbo povas plenigi la sekvan formularon : http://www.forosocialmundial.org.ve.... En peu de temps, une liste d’hôtels sera publiée.

Karakaso

Karakaso estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Venezuelo. La urbo estas ankaŭ la ekonomia kaj kultura centro de la lando. La urbo havas 1. 930 km² kaj 4 milionojn da loĝantoj. Vi trovos pliajn informojn pri la urbo, kiu estos la sidejo de la Plurcentra MSF 2006 Ameriko ĉi tie.i

- 2. Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio)

Enskribo de organizoj kaj de individuoj

La enskriboj de organizoj kaj de individuoj por la MSF Bamako estas ankoraŭ malfermaj. La formularo disponeblas en la franca (http://www.fsmmali.org/inscription.php) kaj en la angla (http://www.fsmmali.org/inscription....).

Enskribo de agadoj

La kompleta listo de la 584 enskribitaj agadoj por la evento de la MSF Afriko jam disponeblas en la teksejo de la Plurcentra MSF 2006 en Bamako (www.fsmmali.org). Vi trovos tie la enskribitajn agadojn en la teksejo www.wsf2006.org kaj anktaŭ tiujn enskribitajn per fakso, retpoŝto kaj telefono. Por ricevi informojn pri la programo de Bamako skribu mesaĝon al

espaceforum@afribone.net.ml .Vidu ankaŭ la temojn por la evento en Bamako.

Pago

Enskriboj ekster Afriko kaj ekster la Sudaj landoj Individua enskribo : 25 € Enskribo de NRO de la Nordo kaj de internaciaj : 150 €

Enskriboj Afriko kaj ceteraj Sudaj landoj

Individua enskribo : 2 €

Enskribo de NRO : 5 € Tutafrika organizo : 50 €

Kiel pagi

1. - Per banka transkontigo Nomo de la konto : Forum Social Polycentrique de Bamako 2006 Nomo de la Banko : Of Africa Mali (BOA/Mali) Banka kodo : 00006 Kodo de giĉeto : 010001 Kontonumero : 25106430401-81 Ŝlosilo RIB : 81 Kodo SWIFT : AFRIMLBA

2. - Per Transigo Western Union A l’ordre de Mr Hassèye Alassane TOURE - Comptable du Forum Bamako. ACI 2000 Rue 430 - Porte 89 - Tel (00223) 630 24 13

3. Per kontanta mono, surloke

Se vi havas dubojn, skribu mesaĝon al espaceforum@afribone.net.ml aŭ telefonu 00 223 901 75 53. La adreso de la oficejo de la organizkomitato estas Hamadallaye ACI 2000 Rue 430 - Porte 89, Bamako – Malio.

La Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio) okazos de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006.

Junular-tendejo

La junulartendejo okazos samtempe kun la Plurcentra MSF Bamako (de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006). La tendaro nomiĝas Thomas Sankara. La temo de la tendaro estos "Liberigi la parolon de la junuloj por liberigi Afrikon (en la franca : “Libérer la parole des jeunes pour libérer L’Afrique”. Vidu pliajn informojn per la ligilo : http://www.fsmmali.org/jeunes

Gastigado

La organizantoj de la evento publikigis liston de hoteloj, kun ĉiuj adresoj, telefonnumeroj kaj prezoj. Vidi tie : http://www.fsmmali.org/article73.ht...

Bamako

Bamako estas la ĉefurbo de Malio kaj troviĝas en la okcidenta regiono de Afriko. La urbo havas 809.552 km2 kaj 1 miliono 500 mil loĝantojn. Bamako estas la administra kaj komerca centro de la lando. Vi trovos pliajn informojn ĉi tie. Vi povos ankaŭ vidi kelkajn fotojn de la urbo. Eniru la teksejon de la evento en Bamako kaj vidu la ĝeneralajn informojn pri Malio http://www.fsmmali.org/article71.ht... kaj pri Bamako : http://www.fsmmali.org/article72.ht... .

[Noto de Monda Asembleo Socia (MAS) : Vd decembran artikolon pri la rezistado en Malio en : http://mas-eo.org/article54.html ]

- 3. Plurcentra MSF 2006 Karaĉo (Pakistano)

Enskriboj

La limdato por enskribi agadojn en la Plurcentra MSF 2006 Karaĉo (Pakistano) estas la 31-a de januaro 2006. La enskriboj de agadoj devas fariĝi en la retejo : http://www.wsf2006.org/spanish/spanish/. Aklaku ĉi tie por vidi la sekvendajn etapojn por fari vian enskribon.

La enskriboj de organizoj kaj de individuoj estas malfermitaj. La limdato estas la sama kiel tiu por enskribi agadojn. Por enskribi sin, vi devas eniri la retpaĝon www.wsf2006karachi.org.

Por pliaj informoj skribu mesaĝon al espaceforum@afribone.net.ml aŭ telefonu al 00 223 901 75 53. La adreso de la oficejo de la organizkomitato estas Hamadallaye ACI 2000 Rue 430 - Porte 89, à Bamako – Malio.

Gastigado

La organizantoj de la evento en Karaĉio jam publikigis liston kun disponeblaj hoteloj kaj ties prezoj. Vidu la ligilon : http://www.wsf2006karachi.org/hotel...

Karaĉio

Karaĉio estas la plej granda urbo de Pakistano kaj unu el la plej grandaj urbegoj de la mondo. Ĝi estis la ĉefurbo de Pakistano ĝis 1963. Hodiaŭ ĝi estas la financa kaj komerca "ĉefurbo" de la lando. Karaĉio estas la urbo de Pakistano kun la plej granda nombro da universitatoj kaj instruaj institucioj. Vidu ĉi tie por pliaj informoj.

- 4. Malfermo de enskriboj por la Duflanka Tendaro Brazilo - Urugŭajo

La enskriboj por partopreni en la Duflanka Tendaro Brazilo - Urugŭajo estas jam malfermitaj. Estas du diversaj kategorioj :

Delegitoj – kiuj povos partopreni en ĉiuj agadoj de la Tendaro. Kosto : 10 reais Tendaranoj – kiu povos partopreni en ĉiuj agadoj kaj loĝi en la Tendaro. Kosto : 20 reais

La enskribo de atelieroj estas ankaŭ malfermita. Ĉiaj enskriboj fareblas en la teksejo www.forumbinacinal.org.br. Ili estos akceptitaj ankaŭ en la organizkomitatoj en Portalegro, Pelotas, Santa Vitória do Palmar, Chuí, Rio Grande, Chuy, Rocha kaj Montevidéu.

La Duflanka Tendaro okazos en Barro do Chuí - Brazilo / Barra del Chuy - Urugŭajo, de la 24-a ĝis la 29-a de januaro 2006, samtempe kun la Plurcentra MSF Karakaso.

- 5. Noto : la MSF 2006 ne havas oficialan vojaĝagentejon !

Ne ekzistos oficiala vojaĝagentejo por organizi vojaĝojn al la plurcentraj eventoj de la MSF 2006. La organizkomitatoj de la eventoj ne estas organizantaj vojaĝojn al la lokoj kie okazos la 6-a MSF. La partoprenontoj kiuj enskribiĝis devas mem organizi siajn vojaĝojn kaj gastigadon. Tiuj, kiuj interesiĝas pri solidara gastigado en Karakaso, iru al la teksejo www.forosocialmundial.org.ve. En tiu teksejo vi trovos informojn pri alternativa gastigado por grupoj.

- 6. La enskribo de agadoj por la 4-a Eŭropa Socia Forumo estas malfermitaj

La enskriboj de agadoj por la 4-a Eŭropa Socia Forumo estas jam malfermitaj kaj vi povas fari tion en la teksejo http://workspace.fse-esf.org. La limdato estas en februaro 2006. Sed atentu : la plejparto de la proponoj estos taksata dum la venonta Prepara Asembleo de la ESF, okazonta la 7-an kaj 8-an de januaro 2006.

La kvara eldono de la ESF okazos en Ateno (Grekio), de la 6-a ĝis 9-a de aprilo 2006. Por informoj iru al la teksejo : www.fse-esf.org

- 7. 6-a Mezamerika Forumo

La 6-a Mezamerika Forumo okazis de la 12-a ĝis la 14-a de decembro 2005 en San-Joseo, en Kostariko. Proksimume 1.300 homoj kaj 600 organizoj partoprenis en la evento. Se vi deziras pliajn informojn, aliru la retpaĝon, aŭ sendu mesaĝon al info@encuentropopular.org.

- 8. Enkeo pri la partoprenintoj de la MSF 2005

La enketo farita de Ibase, apogata de partneraj retoj, montras la profilon de la partoprenintoj de la kvina okazo de la Monda Socia Forumo okazinta de la 26-a ĝis 31-a de januaro 2005 en Portalegro. Proksimume 2.500 homoj respondis al tiu enketo. Vd ĉi tie kelkajn rezultojn :

- Pli granda publiko kompare kun la antaŭaj okazoj de la MSF. 106 landoj partoprenis en la MSF 2004, kiu okazis en Hindio (Barato). En la 5-a MSF, tiu numero kreskis al 149. 155.000 homoj enskribiĝis, sen kalkuli tiujn kiuj loĝis en Portalegro.

- Ecoj : la partoprenintaj konsentas kun la Ĉarto de Principoj. Ili partoprenas en socia reto aŭ movado, ili vidas kritike la procezon de novliberala tutmondigo, ili agnoskas ke necesas transformi la mondon, sed ne perforte.

- Junuloj : la partopreno de junuloj kreskis en la MSF 2005. Proksimume 25 % da enskribitaj personoj en la 5-a MSF estis junuloj.

- Metode : 20% de la intervjuitoj diris ke ili partoprenis en la procedo de kunligitaj agadoj kaj de tema konsultado.

Aklaku ĉi tien por aliri la kompletan enketon.

- 9. Forumoj en la mondo

Magreba prepara aembleo, de la 13-a ĝis 15-a de januaro 2005 6-a Forumo de la lokaj aŭtoritatoj, 23-an kaj 24-an de januaro 2006 1-a Dunacia Tendaro Brazilo-Urugŭajo, de la 24-a ĝis 29-a de januaro 2006 Kontinenta Forumo de Sano de Ameriko, januaro 2006, Karakaso, Venezuelo Socia Forumo Danio, de la 3-a ĝis 5-a de februaro 2006, Kopenhabo, Danlando Eŭropa Socia Forumo, de la 6-a ĝis 9-a de aprilo 2006, Ateno, Grekio 2-a Monda Socia Forumo de Migrado, de la 22-a ĝis 24-a de junio 2006, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio Karibia Socia Forumo, 1-an ĝis 4-an de julio 2006, Martiniko Socia Forumo Midwest, de la 6-a ĝis 9-a de julio 2006, Milvokio, Viskonsino (Usono) Monda Forumo de Paco, Vankuvero, Kanado Alklaku ĉi tien por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

- 10. La Oficejo de la MSF ferios de la 2005-12-23 ĝis la 2006-01-01

La Oficejo de la MSF ferios de la 23-a de decembro 2005 je la 12-a tagmeze (horo de Braziljo) ĝis la 1-a de januaro 2006. Se vi havas dubojn dum tiu periodo, ni konsilas al vi kontakti rekte la organizkomitatojn de la plurcentraj eventoj. Vidu ĉi-sube iliajn kontaktadresojn :

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo Cep : 01223-010 Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Kontaktadresoj de ĉiu evento de la Plurcentra MSF 2006 : Bamako (Malio) espaceforum@afribone.net.ml www.fsmmali.org Telefono : 223 901 75 53 Adreso : Hamadallaye ACI 2000 Rue 430 - Porte 89, Bamako – Malio

Karakaso (Venezuelo) fsmcaracas@forosocialamericas.org fsa@forosocialamericas.org www.forosocialmundial.org.ve Telefono : 58 212 208-4823 Adreso : Avenida Francisco de Miranda, Edifício sede Mintur, piso 5 - La Floresta - Caracas, Venezuelo

Karaĉo (Pakistano) mail@wsf2006karachi.org www.wsf2006karachi.org Telefono : 92 21 824-0716 Fax : 92 21 824-0714 Adreso : 43-4B, Block-6, P.E.C.H.S, Behind Nursery Market, Karachi, Pakistano.

Tradukita el la franca de Monda Asembleo Socia (MAS).