Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainio : neebla pactraktaĵo
de Denis STOFFEL  
24a majo 2015

Artikolo aperinta en la « letero el liberaj analizoj kaj informoj » de « Denisto », http://www.denissto.eu/node/736 la 3-an de marto 2015 :

Denis Stoffel : Ukrainio : neebla pactraktaĵo

« La pritrakto de la enlanda milito en Ukrainio fare de niaj amaskomunikiloj similas ĝis nedistingeblo al ĉiuj tiuj, kiuj iam kaŝis la plejajn fifarojn, kiel Ruando, Kosovo, kaj pli rimarkinde Serbio, kiun la Internacia Tribunalo ĵus agnoskis senkulpa pri la krimo popolekstermo (genocido). Tamen per ĝuste tiu preteksto Usono pravigis sian intervenon en Jugoslavio, post la kulpiga deklaro eldirita de s-ino Magdaleno Albright ĉe la tribuno de la Unuiĝintaj Nacioj. La krimoj efektivigitaj de la NATO kontraŭ la serba civila loĝantaro ŝajne ne ĝenas la dormon de Magdaleno, kiu sen hontemaj pensoj direktis sian rigardon al la bonhavoj de Serbio, profite al la financaj aferoj malhelaj de la firmao de kiu ŝi ….. estas la estrino : Albright Capital Management. Jes ja tiu ĉi varbis en 2012 la aĉeton de la telekomunikad-firmao PTK, unu el inter la plej profitdonaj entreprenoj en Kosovo. Tamen, ĉar ĝi estas la rajta posedaĵo de la serba ŝtato, tiu aĉeto estas estas pure kaj entute neleĝa, ĉar ties aprobo fare de la kosovanaj regantoj estas nula kaj sen rajta legitimo laŭ la internacia komerca juro. Leĝrompo, kiu ŝajnas tute ne malkomfortigi s-inon Albright, nek ŝian tre profitigan entreprenon. Estas pere de simila procedo, ke la filo de Georgo Biden, hazarde vicprezidanto de Usono, estis tuj nomita estranto de Burisma Holdings, la plej grava privata gasproduktanto en Ukrainio.

De la milito en Jugoslavio al tiu en Ukrainio samas la agmaniero : necesas senpovigi Rusion per financa krizo, antaŭ ol komenci la malamikaĵojn

En 1998 Rusio ektroviĝis en unu el la plej severaj krizoj de sia mallonga postsovetia historio, kiu trudis la registaron sin deklari en bankroto rezulte de la spekulado pri la ŝtatkasaj talonoj, la GKO. Rusio ektroviĝis kun inflacio de 85 % kaj rublo-devaluto. Tiun kolapson ekigis la plej grava spekulacia fonduso en la mondo, la famkonata LCTM, konsistanta el la laŭdire plej elstaraj cerboj inter la usonaj financistoj, du postaj premiitoj de la « Nobel-premio pri ekonomio » » (Myron Scholes kaj Robert Merton). La enket-dosiero de tiu malhela afero bonŝance forpolviĝis en la kolapso de la turo WTC 7, samtempe kiel ĉiuj aliaj financaj skandaloj de la jardeko, dum tiu 11-a de septembro 2001. Do, en surdiga silento flanke de la rusoj Serbio troviĝis sub bombo-pluvego kaj finiĝis la disŝirado de eksa Jugoslavio.

Necesas pretigi la cerbojn, aranĝi demokratan revolucion

Kaj en tiaj fekejoj nepre oni ree trovas Georgon Soros, kiu elverŝis milionojn da dolaroj per ne malpli ol 203 asocioj en Balkanio cele kapabligi la mensojn al bona pensado. En decembo 1996 la kroata prezidanto Franjo Tudjman rimarkigis lian influon : « Kunhelpe de Soros la organizaĵoj tute saturis la socion. (…) ili kuntrenis en sian planon 290 malsamajn establojn, kaj centojn da homoj (…) Per financa subteno ili allogis anojn ĉiaaĝajn kaj ĉiaklasajn, de gimnazianoj ĝis gazetistoj, profesoroj kaj akademianoj, el ĉiaj medioj : kulturo, ekonomio, scienco, kuracarto, juro kaj beletro. (…) Ili diras senkaŝe, ke ilia devo kuŝas en tio, ke ili ŝanĝos la strukturojn de proprieto kaj regado per subvencioj. (…) Cele al posedi povon je ĉiuj sferoj de la vivo ili intencas fokusigi siaj energion kaj influon al la amaskomunikiloj kaj al la kultura mondo. » Georgo Soros, tiu memdire « homama atea judo », kiel li mem difinas sin, de kvar jardekoj stampis sian markon sur la mapo de la financa kaj politika mondo, multe pli ol la plej multaj prezidantoj. Iuj devus ja meti al si la demandon : kiu posedas la povon ?

De Sarajevo ĝis la placo Majdano

Tio estas ĉiesscia sekreto : ĉiujn krizojn, same kiel la revoluciojn en Ukrainio, iniciatis kaj finance subtenis tiu sama Georgo Soros, tiun de la placo Majdano pli ol ĉiun ajn alian. Se hazarde iu « balote elektita » prezidanto malinkline pridiskutus eĉ se nur unu linion de iu komerca traktato kun Usono, aŭ ties trabanto Eŭrop-unio, la fulmoj de revolucio falos sur lin. La tre korupta Viktor Janukoviĉ malĝoje spertis tion. Kuraĝigite de liaj grundoj fekundaj, kaj liaj riĉaĵoj subgrundaj, li flanken repuŝis, ne la interkonsenton pri asocio kun Eŭrop-unio, sed la parton en ĝi rilatan al GMO-oj, kiun li taksis senutila kaj kiu nepre estis trudota al Ukrainio pere de la Transatlantika Traktato. Tiel la revoluciuloj de Majdano eĉ ne komprenis, ke ili estis defendantaj la interesojn de Monsanto !

(La sekvo kaj fino de la artikolo diras nur aferojn kiujn oni jam scias, tial mi ne esperantigis ĝin)

Elfrancigis Roland Platteau