Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Danĝero de burĝa pacifismo en takso de la eventoj en Donbaso
de Jurij FINKEL  
13a marto 2015

Jen mia traduko de redakcia artikolo, aperinta antaŭnelonge en retloko "KlassProf" (http://www.klassprof.org/ideya/87-o...), iniciita de kazaĥia sindikato "Ĵanartu". La unua duono de la artikolo prezentas trafan klasan analizon de la situacio en Ukrainio, kiu koincidas kun mia kompreno.

Bedaŭrinde, inter sindikataj aktivuloj ekzistas certaj pacifismaj iluzioj, speciale en analizo de la eventoj en Ukrainio kaj Donbaso, kiam oni faras abstraktajn konkludojn kaj alvokojn, unuavide tute pravaj, pri neceso de tuja ĉesigo de la fratmurda milito, formeto de la batalitoj kaj "paciĝo", sed samtempe estas kvazaŭ egaligataj ambaŭ flankoj de la konflikto, sen ajna klasa kompreno de la movaj fortoj de tiu ĉi kontraŭstaro.

"Eŭromajdano"

Ni bonege konscias, ke en Ukrainio ekde la komenco mem estis kunpuŝiĝo de interesoj de la usona, eŭropa kaj rusia imperiismoj, kiam en tiun lukton estas entirataj kiel la ukrainiaj, tiel ankaŭ la rusiaj laboristoj, venenataj per naci-patriotisma kaj ŝovinisma propagando. Sendube, estas komprenebla ankaŭ la provoka rolo de la lokaj oligarkoj, kiuj jam dum multaj jaroj aktive financadis kaj kreadis ultradekstrajn kaj faŝismajn armitajn grupojn, kaj estis komplicaj en Eŭromajdano mem.

Samtempe ni devas ĉiam diri pri tio, ke ĝuste Usono kaj la Okcidento estis la mendinto kaj organizinto de la ŝtata renverso en Ukrainio, kiam, ŝajnigante sin protesta movado kaj kun sloganoj de integriĝo al EU, al la potenco kaj al ĉefaj roloj venis dekstraj kaj ekstreme dekstraj burĝaj grupoj. Ilia ĉefa celo estas efektivigo jam per radikalaj metodoj de la antaŭa novliberalisma ekonomia politiko de amasa privatigo, redivido de la proprieto, redukto de la buĝeto, de la sociaj elspezoj kaj beneficoj laŭ diktado de IMF.

Tiu renverso estis ne simple ŝanĝo de la kliko, sed ŝanĝo de orientiĝo de la ukrainia ekonomio, kiu rezulte de subskribo de la traktato kun EU kaj neevitebla pro tio malindustriigo perdus la tutan pezan kaj prilaboran industrion kaj respektive milionojn da laborlokoj. Evidente, la junto ekde la komenco mem iras laŭ kurso, objektive direktita kontraŭ interesoj de la ukrainiaj laboranto kaj vastaj sociaj tavoloj, kiam absoluta plejmulto de la civitano ne nur falis en mizeron, sed eĉ renkontis danĝeron de malsato.

Kaj tiu ĉi politiko estis farata per senkaŝaj terorismaj metodoj, ĉe aktiva partopreno de multaj faŝismaj organizaĵoj, kiuj iĝis parto de la ŝtata aparato, kio kondukis al sangoverŝado kaj pereo de multaj dekoj da loĝantoj de Odeso, Mariupolo kaj aliaj urboj de la sud-oriento de Ukrainio en majo 2014. Amasa elpaŝo de loĝantoj de laboristaj industriaj regionoj kaj unuavice de Donbaso en tiu situacio estis neevitebla. Ĝuste la laborista klaso de la Donecka kaj Luganska regionoj iĝis klasa bazo kaj kerno de rezisto al la punaj operacoj de la Kieva junto.

Karaktero kaj naturo de la rezisto en Donbaso

Estas kompreneble, ke en la situacio, kiam dum pli ol dudek jaroj de seninterrompaj merkataj reformoj la laboristoj kaj loĝantoj de Donbaso estis lasitaj al si mem, ne estis organizitaj en siaj realaj batalaj unuiĝoj, ne havis sian politikan organizon, estis ideologie malorientitaj. Tial sur ondo de la amasa movado en la ekribelintaj regionoj montriĝis kiel ŝaŭmo multaj konservativaj kaj eĉ reakciaj elementoj en vesto de ĉiaspecaj monarkistoj, popoj, rusaj naciistoj k. t. p. Kaj tio estas objektiva historia procezo, kiam en la movado iĝis entiritaj miloj da homoj, antaŭe ne partoprenintaj politikan lukton.

Sed la ĉefa afero restas tio, ke la precipa amaso de la milicanoj, libervole prenintaj armilojn en la manojn, elirinta el fabrikoj kaj minejoj de Donbaso, moviĝis kaj moviĝas sub sloganoj de realigo de socia justeco, de naciigado de la industrio kaj eĉ de restarigo de USSR. Sovetunio kaj ĝiaj eksteraj atributoj, same kiel defendo de monumentoj al Lenin kaj al pereintaj sovetiaj soldatoj, iĝis ekstera manifestiĝo de tiu nevenkebla strebo de la laborantoj al radikala renaskiĝo de la antaŭaj sociaj konkeroj, al rifuzo de kapitalismo, merkato, al faligo de la oligarkoj.

Ĝuste tio timigis Kremlon kaj la rusian burĝaron, kiuj nun faras ĉion, por sufoki tiun malsupran movadon, ne permesi al ĝi disvolviĝi al memstara politika forto, ne lasi fari radikalajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn sur la teritorioj de DPR kaj LPR, neŭtraligi neregeblajn batalkampajn komandantojn. Por tiuj celoj tiuj respublikoj estas intence inunditaj per "kurginjan-oj", naciistoj kaj cetera konservativa publiko. En tiu okazo la reĝimo de Putin ludas sendube reakcian rolon.

La timoj de la rusia imperiismo estas kompreneblaj. Loĝantoj kaj laboristoj de Donbaso, iĝinte memsufiĉa kaj memstara forto, estus tre alloga ekzemplo por la laborantoj de Rusio mem kaj por loĝantoj de la regionoj, najbaraj kun Donbaso. Samtempe, la eksaj kaj nunaj laboristoj, akirintaj armilaron, jam per si mem estas potenciala revolucia detonaciigilo, eĉ dume sen sia politika organizo kaj seriozaj klasaj unuiĝoj. Certe, nun rezultoj de ilia batalo estas alproprigataj de novaj burĝoj jam de Novrusio kaj de Rusio, sed tio en certaj cirkonstancoj povas ja ŝanĝiĝi.

Ĝuste ministoj kaj traktoristoj, laŭ esprimo de Putin mem, tio estas la laborista klaso de Donbaso, ne lasis venkon de la punoperaco, kuraĝe rebatis ĉiujn atakojn de la faŝistaj batalionoj kaj trupoj de la ukrainia armeo. En perspektivo ili ankaŭ povos ludi sian rolon en disvastigo de la ribelo al aliaj teritorioj de Ukrainio.

Celoj de la milito flanke de la Kieva junto

Kaj male, ĝuste la junto en Kievo lanĉis teroron kontraŭ loĝantoj kaj laborantoj de la regionoj de la sud-oriento de la lando, komencinte tiel nomatan "kontraŭteroristan operacon", kun celo ne allasi aperon de aŭtonomioj kaj puno al ĉia rezisto kontraŭ sia diktaturo. Milita malvenko de LPR kaj DPR signifus neeviteblan masakron, fizikan neniigon de ĉiuj aktivaj partoprenantoj de la kontraŭfaŝisma movado, etnan purigon kaj establon de sovaĝa sanga reĝimo de naziaj batalionoj. Kaj tiu minaco ankoraŭ ne estas forigita, ĉar la milito kontraŭ faŝismo en Ukrainio ne estas finita.

Samtempe la grupo, venintaj al potenco en Kievo, troviĝas en stato de permanenta politika krizo, kiu povas provoki novan renverson kun establo de eĉ pli dekstra diktatora reĝimo, apoganta sin al naziaj armitaj formacioj. La ukrainia armeo mem, same kiel la tuta ŝtata aparato, putras. Laborantoj, perforte enpelataj per senfinaj mobilizoj, rifuzas iri al la fronto, komprenante, ke ilin uzas la oligarkoj por propraj celoj kaj por lukto kontraŭ la ekribelintaj loĝantoj de Donbaso.

Kaj tiutempe sonas burĝaj pacifismaj sloganoj en vesto de kontraŭmilita retoriko pri formeto de la armilaro, kiujn sonigas diversspecaj maldekstreskaj agantoj, ĉefoj de la "liberaj" sindikatoj kaj la liberala ĉefurba kompanio. Pri kio ili parolas ? Ĉu pri tio, ke la milicanoj de Donbaso mem libervole formetu la armilaron, per tio helpu al la junto en Kievo plifirmiĝi kaj priverŝi per eĉ pli multa sango regionojn de la Donecka kaj Luganska respublikoj ? Tiaspeca pacifismo ludas nur por unu flanko kaj helpas al la punistoj ŝirmi siajn krimojn kaj genocidon de la laborista klaso kaj de loĝantoj de Donbaso !

"Sendependaj sindikatoj" en LPR

Same oni komprenu ankaŭ la konscian provokon, kiu estis organizita de tiel nomataj "sendependaj sindikatoj" en la Luganska regiono, kiu estis subtenita de Boris Kravĉenko el Konfederacio de Laboro de Rusio kaj aliaj agantoj el ne malpli "liberaj" kaj rozkoloraj unuiĝoj. Temas pri rifuzo registri unu el ĉeloj de la "sendependaj sindikatoj" en unu el la minejoj. El tio oni konkludas pri kontraŭlaborista karaktero de la respublikoj kaj pri negativa rolo de la Monda Federacio de Sindikatoj, al kiu intencas aliĝi reprezentantoj de la ekzistantaj sindikatoj de la Luganska regiono.

Efektive al la kreo de tiu ĉelo, laŭ informoj de niaj ukrainiaj kamaradoj, rilatas iu sindikatisto Nikolaj Kozjuberda, kiu aktive partoprenas la civitanan militon sur la flanko de Kievo. Jen kion skribas al ni kamarado el Ukrainio pri tio :

"La estraro de LPR rilatas al Kozjuberda kiel al sindikatisto por-junta kaj por-milita, kaj tio estas komprenebla. Li ne nur estis rimarkita en helpo al la KTO ("kontraŭterorista operaco"), sed eĉ estras socian organizaĵon de veteranoj de KTO.

Dum 20 jaroj la sendependaj sindikatoj diradis, ke ili ne partoprenas en politiko kaj okupiĝas nur per ekonomia lukto, sed efektive multaj el ili staris sur liberalaj kaj naciismaj pozicioj, pro kio nun ili estas malakceptataj en Donbaso. Mi ne pravigas la estraron de la "respublikoj" rilate de sindikatoj, sed la kaŭzo de la katastrofa stato de ministoj kaj de la karba industrio radikas en la komenco mem de la merkataj reformoj, kaj la naciisma histerio, kondukinta al la kontraŭstaro kaj la milita konflikto, nur pligravigas tiujn procezojn.

Li mem diras : "La bankaj kartoj, per kiuj niaj ministoj ricevadis salajrojn, estas blokitaj. Komence de februaro en la kaso de la minejo estis pagita salajro por unu monato - por novembro 2014. Kaj tio dume estas ĉio". Sed ja ĝuste Ukrainio ilin blokis, kaj neniu el la naciismaj sindikatistoj levis sian voĉoj por defendo de la rajtoj de la laboristoj, ne pretendis al la ŝtato, kiu fermis eblecon ricevi laŭleĝan salajron !"

Post tiaj komentoj, klarigantaj la naturon de vico de "sendependaj" sindikatoj kaj de la gvidantaro de la Konfederacio de Liberaj Sindikatoj de Ukrainio, aktive subtenantaj la juntan registaron kaj la "kontraŭteroristan operacon", ĉio iĝas klara. Ni pensas, ke laboristaj aktivuloj de Rusio, Kazaĥio kaj Ukrainio mem devas kun granda skeptikeco rilati al tiaj deklaroj de la estroj de KTR kaj Ko.

Nia pozicio

Ni plene samopinias kun la pozicio de la Monda Federacio de Sindikatoj, esprimita en la speciala rezolucio pri la situacio en Donecko, kie MFS subtenas la loĝantaron kaj laboristaron de Donbaso kaj esprimas al ili sian solidarecon. Ni ankaŭ pozitive taksas la procezon de aniĝo de la Luganskaj sindikatoj al industriaj unuiĝoj de MFS, kiel aldonan kaj bonan bazon por vastigo de influo de tiu internacia klasa sindikata centro sur teritorioj de eksaj respublikoj de USSR.

La klara kontraŭimperiisma pozicio de MFS devas helpi altiron de laboristaj organizaĵoj en Donbaso kaj en Ukrainio mem. Ankaŭ ni aktive partoprenos tiun procezon, propagandante neceson de formigo de klasaj sindikatoj, ideojn de proleta internaciismo, solidareco kaj politika memstareco de la laborista movado.

En tiu ĉi situacio la politika memstareco devas esprimiĝi en disŝiro de rilatoj de la laboristoj kun tiuj sindikatoj, kiuj subtenas la punan "kontraŭteroristan" operacon, subtenas kaj pravigas la kontraŭsocian kurson de la nuna Kieva registaro en interesoj de IMF, de la lokaj oligarkoj kaj de imperiismo.

Kontraŭmilita agitado ne povas kaj ne devas reduktiĝi al pura pacifismo, al simpla senarmigo, sed devas alvoki al forigo de la registaro de milito, alvoki la ukrainiajn laboristojn mem, perforte mobilizitajn en la armeon, levi al lukto, organizante soldatajn komitatojn kaj memstare ĉesigante militajn agojn, spite al ordonoj de la komandantoj !

En tiu okazo aperos ebleco, ĉe neŭtraligo de oficiroj en la ukrainia armeo, por reala, sed ne deklara paciĝo, interfratiĝo kaj turno de la kanonoj kontraŭ la veraj klasaj malamikoj kaj instigantoj de milito.

Redakcio de KLASSPROF.