Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Intervujo kun greka socialisto, Andros Pajakos
de Vilhelmo Lutermano   Peter REDFARN  
4a februaro 2015

Jen parto de intervujo kun la greka socialisto Andros Pajiakos el Xekinima (greka sekcio de la Komitato por Laborista Internacio). La demandanto estas Niall Mulholland, kaj mi tradukis el la angla. La plena teksto estas legebla en www.socialistworld,net

Peter Redfarn

Kio estas la graveco de la rezultoj de la greka elekto ?

Ni povas priskribi la rezulton kiel de historia signifo. Ĝi prezentis la disfalon de la malnovaj fortoj kiuj regis la grekan politikon dum jardekoj. Ankaŭ, la leviĝo de nova maldekstra formacio, Sirizo, kiu ŝprucis supren el 4.5% en 2010 al 36.5% nun sur bazo de maldekstra porlaboristaklasa programo.

En Grekujo estis tuta disfalo je 27 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) – pli malbona ol dum la okupado de la nazioj dum la dua mondmilito laŭ opinio pri ekonomia disfalo. Oficialaj taksoj diras, ke 6.3 milionoj el la 11 milionoj da loĝantoj estas ĉirkaŭ aŭ sub la sojlo de malriĉeco. Senlaboreco staras ĉe 26-27%, junulara senlaboreco ĉirkaŭ 55%. Ĉirkaŭ 100.000 junuloj forlasis la landon.

Jen la statoj sub kiuj la Siriza registraro estas alvokita trovi solvojn.

Hodiaŭ Sirizo anoncis koalicio kun la Sendependaj Grekoj – kial ili ne povis atingi konsenton kun la Komunista Partio (KKE) ?

Sirizo alvokis la KKE-n formi registaron de la maldekstraj partioj. KKE rifuzis – tio estas la rezulto de la ĝenerala sektismo kaj izolismo de la Komunista Partio, kiu uzas la fakton, ke estas ideologia kaj politikaj malkonsentoj, por diri ne al ajna kunlaboro kun ajna forto de la maldekstraro en Grekujo.

La KKE pretendas esti tre fiera, ĉar ĝi pligrandigis sian voĉdon-rezulton je 1% ekde junio 2012. Tio estas ridinda, ĉar ili ricevis 5,5% nun kaj 4,5% tiam, tamen antaŭe en 1981 la KKE havis 11%. Tio ĉi estas la plej ruinigan krizo de la greka socio en jardekoj kaj ili estas fieraj ricevi 5,5% ‒ tio estas skandala !

Do tio permesis la Sirizan gvidantaron iri en aliancon kun la “Sendependaj Grekoj” por formi novan koalician registaron. Estas justa diri ke sekcio de la gvidantaro, la pli dekstra, ĉiam favoris koalician registaron kun la Sendependaj Grekoj, kvankam ili neniam diris tion publike.

La Sendependaj Grekoj ekis kiel popolisma fendiĝo el la Nova Demokratio (tradicia dekstra partio) en 2012. Tiam, Samaras (antaŭa Novdemokratia ĉefministro) faris transkapiĝon – el proklamo esti kontraŭ la memorandon (severeca negoco kun la IMF), al subskribi novan memorandon tuj li ekestis en registaro. La Sendependaj Grekoj venas el la dekstrularo. Ili havas neniun interrilaton kun la laborista klaso aŭ maldekstraj politikoj. Ili subtenas la merkaton kaj la kapitalisman sistemon.

Ili ne petas eliron el la EU aŭ el la eŭrozono, sed ili estas kontraŭ la memorando kaj severeco. Ili havas mildan naciisman (ili priskribas ĝin kiel “patriotan”) karakteron. Ili ne kontraŭstaras la EU-n kaj la eŭrozonon, sed ili eble tolerus tian politikon, se estus grava konflikto kun la Triopo.

Ĝi ne povos liveri ajnan daŭrigon de koalicio kun Sirizo. Tio signifas, ke la nova koalicia registaro estos malstabila formacio, ĉar ĝi bazas sin sur fortoj, kiuj reprezentas kontraŭajn tendarojn.

La reago de la maldekstrularo kaj laboristoj al la Siriza venko internacie estis tre entuziasma – kia en Grekujo ?

La leviĝo de Sirizo verŝajne agas kiel katalizanto rilate al formacioj de la maldekstrularo kaj por sociaj movadoj tra Eŭropo por kontraŭofensivumi. La potencialo estas certe tie por tio ĉi.

En Grekujo ne estas same. La plej bona maniero priskribi la situacion por la amaso de laboristoj kaj junuloj estas, ke ili elpuŝis grandegan suspiron de trankviliĝo pro la elektrezultoj, sed estas neniom da ekstravaganca jubilado. Sirizo metis “tro multan akvon en sian vinon” ‒ por uzi grekan esprimon – droninte sian programon tro multe, precipe dum la antaŭnelonga periodo.

Laboristoj kredas, ke la aferoj ne povos esti tiom malbonaj kiom antaŭe – ili havis fortan senton ke ili devis ĉesigi la kruelajn atakojn de la registaro kaj de la Triopo, do ili voĉdonis Sirizon amase. Sed ili estas tre dubemaj pri kio okazos morgaŭ. Tio reflektiĝis de la fakto, ke la festoj en centra Ateno dum la elekta nokto allogis ĉirkaŭ 5 mil homojn, eĉ ne la duonon de la membraro de Sirizo en Ateno. Laboristoj sentas sin tre rezervitaj kaj iuj estas eĉ skeptikaj pri la Siriza venko, sed plaĉas al ili multe ĝia puno al Pasok kaj Nova Demokratio, la ĉefaj portriopaj partioj.

La novfaŝisma partio Ora Aŭroro sukcesis mobilizi sian voĉdonantaron, malgraŭ bato de la ŝtato, kiu malliberigis multajn gvidantojn. Ĉu tio devas maltrankviligi la maldekstrularon ?

Tio devas esti tre grava maltrankviligo al la maldekstrularo. Malgraŭ ĉiuj amasaj maldekstraj partioj, kiuj emas subtaksi la danĝerojn de novfaŝismo. Ora Aŭroro montris, ke ĝi havas tute signifplenan firman kernon de cent miloj da voĉdonantoj.

Ĝi estas malkaŝe nazia partio nun, kaj klare murdema. Malgraŭ tio, ĝi povis mobilizi simile multajn voĉdonantojn kiel en 2012. Tio signifas, ke la danĝero de novfaŝismo revenos al la antaŭo en la estonto, precipe se Sirize gvidata registaro kompreniĝus malplenumi la atendojn de laboristoj kaj de la mezaj klasoj – la maldekstrularo devas prepari sin pri tio.

Laŭ via opinio, kio okazos en diskuto inter la nova greka koalicia registaro kun la Triopo kaj, precipe, kun la registaro de la germana ĉefministro Merkel ?

Ĉi tio estas decida demando. Estas klare, ke ambaŭ flankoj volas intertrakti kaj atingi kompromison. Alie ili scias ke tio povus kaŭzi ĉenreagon kaj gravan krizon en la eŭrozono. Tamen la demando estas, ĉu ili povas atingi kompromison. Merkel kaj la Triopo verŝajne konsentos permesi plilongigon al la repago de la ŝuldo, kio signifus ioman malpliigon de la ŝarĝo sur la buĝeton en Grekujo. Sed, aliflanke, estas aferoj kiujn Sirizo evidente ne povas eviti provi fari – kiujn la socio, la Sirizaj voĉdonantoj kaj la maldekstra membraro opinias bazaj kaj tujaj.

Sirizo devos atingi, minimume : la minimuman salajron reen al antaŭkriza nivelo ; socialajn asignaĵojn al tute premataj tavoloj de la socio ; celn restarigi laborajn rilatojn, kiuj tute malreguliĝis ; ĉesigon de la statoj de sklava laboro, kiuj estas ofta kutimo en la privata sektoro – kie laboristoj devas labori ĝis 12 horojn tage, sep tagojn semajne sen eĉ kromtempa salajro ; forigon de la orminejoj en Ĥalkidiko, kio estas grandega media demando ; restarigon de la laboristoj al iliaj postenoj ĉe ERT, la nacia radio.

Se Sirizo ne atingos ĉi tiujn celojn en la tute unua periodo de sia registaro, tio kaŭzos tuj grandan krizon interne de Sirizo – do ĝi movos en tiu direkto por efektivigi ĉi tiujn aferojn. Sed, dum bazaj por solvi la homaman krizon, ĉi tiuj leĝproponoj efektive disŝiros la programon aplikitan de la Triopo dum la lastaj kvar jaroj.

Ĉu la germana reganta klaso konsentos fari ĉi tian kompromison kun la greka koalicia registaro ? Ĉi tio estas duba, por diri minimume. Tial, dum povos esti neniu certeco pri kio estos la fortrilatoj, mi opinias ke post ĉi tiuj grekaj-triopaj intertraktoj la ebleco de malplenumo de la ŝuldo revenos vigle.

Ni diras, ke se Grekujo devus defaŭlti kaj forlasi la eŭrozonon, maldekstra registaro devus tuj enkonduki kapitalan kaj kreditan regojn kaj ŝtatan monopolon, kiel parton de vasta programo kiu bezonas enkondukiĝi hodiaŭ ĉiaokaze. Tio devas enhavi ŝtatigon de la bankoj kaj la komandajn altaĵojn de la ekonomio, regon kaj administradon fare de laboristoj kaj planadon de la ekonomio por pritrakti la krizon kaj sekurigi rajtojn kaj vivnivelojn de la laboristoj.