Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Helpu certigi rajtojn
de Eric LEE  
18a januaro 2015

K-do Roland Platteau sendis jenan helpopeton dissenditan de Eric Lee okaze de kunfandiĝo de du grandegaj entreprenoj de cementfabrikado, kies laboristoj estas nun en danĝero perdi sian laboron aŭ esti delokataj aŭ perdi atingitajn rajtojn.

Du el la plej grandaj produktistoj de cemento en la mondo ‒ Lafarge kaj Holcim ‒ anoncis ke ili kunfandiĝos. Ili eksciis klare ke la kunfandiĝo profitos al la akciuloj, sed rifuzis starigi engaĝiĝojn por la laboristoj, inter kiuj multaj suferos pri delokadoj aŭ maldungoj.

Ili ankaŭ rifuzis socialan dialogon kun la sindikatoj por ke la voĉo de la laboristoj estu aŭdata en la kunfandiĝa procezo.

La sindikatoj reprezentantaj la laboristojn de ambaŭ entreprenoj postulas, ke ili garantiu :

* Ke la laborkondiĉoj de la laboristoj en la sektoroj de la venditaj entreprenoj estu protektataj ;

* Ke la ekzistantaj kolektivaj konvencioj estu respektataj de la nova kunfandiĝa societo ;

* Ke la sociala dialogo praktikita inter Lafarge kaj la sindikataj organizaĵoj estu daŭrigota en la nova kunfandiĝa unuo ;

* Ke la laboristoj kaj ties sindikatoj estu konsultataj kadre de la kunfandiĝo kaj poste.

La laboristoj rebatas.

La sindikatoj de Lafarge kaj Holcim lanĉis tutmondan kampanjon kaj petas vian subtenon. Ne al kunfandiĝo sen la rajtoj por la laboristoj !

Bonvolu enskribiĝi kaj sendi mesaĝon al la entreprenoj. Alklaku ĉi tien :

http://www.labourstartcampaigns.net...

Bonvolu diskonigi tiun kampanjon en via sindikato. Dividu tiun mesaĝon. Dankon !

Eric LEE.