Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Manifesto de Portalegro
de Aldolfo PÉREZ ESQUIVEL   Tariq ALI   Samir AMIN   Walden BELLO   Frei BETTO   Eduardo GALEANO   Atilio BORON   Bernard CASSEN   François HOUTART   Armand MATTELART   Riccardo PETRELLA   Ignacio RAMONET   Samuel RUIZ GARCIA   Emir SADER   Roberto SAVIO   José SARAMAGO   Boaventura DE SOUSA SANTOS   Aminata TRAORÉ   Immanuel WALLERSTEIN  
29a decembro 2005

Depost la unua Monda Socia Forumo okazinta en Portalegro en januaro 2001, la fenomeno de la sociaj forumoj entendiĝis al ĉiuj kontinentoj kaj ĝis landa kaj loka niveloj. Ĝi aperigis planedvastan publikan spacon de civitaneco kaj de luktoj. Ĝi ebligis ellabori proponojn por politikoj alternativaj al la tiraneco de la novliberala tutmondigo impulsata de la financmerkatoj kaj la transnaciaj entreprenegoj, kaj kies armita brako estas la imperia potenco de Usono. Per sia diverseco kaj per la solidareco inter la agantoj kaj la sociaj movadoj kiuj konsistigas ĝin, la alimondisma movado estas nun forto kun kiu kalkulendas je monda nivelo. En la svarmo da proponoj de la Forumoj, troviĝas granda nombro da tiuj kiuj ŝajnas kunigi larĝegan akordon sine de la sociaj movadoj. Inter tiuj, la subskribintoj de la Manifesto de Portalegro, kiuj esprimiĝas kun strikte persona valideco kaj neniel pretendas paroli nome de la Forumo, identigis dek-du, kiuj kune prezentas samtempe sencon kaj projekton por konstrui alian eblan mondon. Se ili estus aplikataj, ili fine ebligus al la civitanoj komenci alproprigi al si sian estonton.

Tiu minimuma soklo estas submetata al aprobo de la sociaj agantoj kaj movadoj de ĉiuj landoj. Estas ili kiuj devas, sur ĉiuj niveloj - monda, kontinenta, nacia kaj loka -, fari la necesajn batalojn por ke ili fariĝu realo. Ni fakte havas nenian iluzion pri la reala volo de la registaroj kaj internaciaj institucioj por realigi spontane tiujn proponojn, eĉ se ili, pro pura oportunismo, depruntas iliajn vortojn.

I. Alia ebla mondo devas respekti la vivorajton de ĉiuj homoj danke al novaj reguloj por la ekonomio. Necesas do :

- 1. Nuligi la publikan ŝuldon de la Sudaj landoj, kiu estas jam plurfoje pagita kaj kiu estas, por la pruntedonaj ŝtatoj, la financaj establoj kaj la internaciaj financaj institucioj, la ĉefa rimedo por meti sub kuratelon la lej grandan parton de la homaro kaj por tie subteni la mizeron. Tiu dispono devas esti akompanata de redonado al la popoloj de la gigantaj sumoj kiuj estis forŝtelitaj de ili fare de iliaj koruptaj gvidantoj.

- 2. Starigi internaciajn impostojn por financaj transakcioj (aparte la Tobin-imposton por spekulado per valutoj), por rektaj investoj eksterlande, por efektivaj profitoj de la transnaciaj entreprenoj, por vendo de armiloj kaj por aktivecoj kun forta elĵeto de forcejefika gaso. Ili aldoniĝas al publika helpo por disvolvado kiu devas nepre atingi 0,7 % de la malneta interna produkto de la riĉaj landoj, la tiel disponigitaj resursoj devas esti uzataj por lukti kontraŭ la grandaj plagoj (inter kiuj aidoso) kaj por certigi al aliron de la tuta homaro al trinkakvo, al loĝejo, al energio, al sano, al sanprizorgo kaj medikamentoj, al edukado kaj al sociaj servoj.

- 3. Malmunti iom post iom ĉiujn formojn de impostaj, juraj kaj bankaj paradizoj, kiuj estas samtempe hejmoj de organiza krimo, de korupto, de ĉiuspeca fikomerco, de defraŭdo kaj de impost-eskapo, de deliktaj operacioj de la entreprenegoj, eĉ de registaroj. Tiuj impostparadizoj ne troviĝas nur en certaj ŝtatoj en eksterleĝaj zonoj ; ili troviĝas ankaŭ en la leĝaroj de certaj evoluintaj landoj. Unue necesas forte imposti la kapitalfluojn kiuj eniras tiujn « paradizojn » aŭ kiuj eliras el ili, same kiel la establojn kaj agantojn, financajn kaj aliajn, kiuj ebligas tiujn grandajn malversaciojn.

- 4. Fari la rajton de ĉiu loĝanto de la planedo je dungo, je socia protekto kaj je pensio, kaj respektante la egalecon de viroj kaj virinoj, nepreco de la publikaj politikoj, naciaj kaj internaciaj.

- 5. Subteni ĉiajn formojn de justa komerco rifuzante la liberkomercajn regulojn de la MOK kaj starigante meĥanismojn kiuj ebligas, en la produkto-procezoj de havaĵoj kaj servoj, iom post iom vicigi laŭ la supro la socialajn normojn (tiajn kiaj difinitaj en la konvencioj de la IOL [1] kaj la mediajn. Komplete ekskludi edukadon, sanon, sociajn servojn kaj kulturon el la aplikokampo de la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS) de la MOK. La konvencio pri la kultura diverseco nun intertraktata ĉe la Unesko devas eksplicite antaŭrangigi la rajton je kulturo kaj de la publikaj politikoj subteni la kulturon antaŭ la rajton de komerco.

- 6. Garantii la rajton je suvereneco kaj je nutraĵa sekureco de ĉiu lando aŭ landaro per subteno al la kamparana agrokulturo. Tio devas sekvigi la totalan forigon de subvencioj por eksportado de agrokulturaj produktoj, unuavice de la Eŭropa Unio kaj de Usono, kaj la eblecon imposti la importaĵojn por malhelpi la praktikojn de dumpingo. Same, ĉiu lando aŭ landaro devas povi suverene decidi malpermesi la produktadon kaj importadon de genetike modifitaj organismoj destinitaj por nutraĵo.

- 7. Malpermesi ĉian formonde patentigo de konoj pri vivantaĵo (same homa, animala kiel vegetaĵa), kaj ĉian privatigon de komunaj havaĵoj de la homaro, aparte de akvo.

II. - Alia ebla mondo devas subteni la kunvivadon en paco kaj justo laŭ homara skalo. Necesas do :

- 8. Lukti, unuavice per la diversaj publikaj politikoj, kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio, seksismo, ksenofobio, rasismo kaj antisemitismo. Plene agnoski la politikajn, kulturajn kaj ekonomiajn rajtojn (inkluzive de regado de siaj naturresursoj) de la indiĝenaj popoloj.

- 9. Fari urĝajn disponojn por ĉesigi la prirabadon de la medio kaj la minacon de gravaj klimataj ŝanĝoj pro la forcejefiko kiu rezultiĝas unuavice de la disvastigo de transportoj kaj de la malŝparo de nerenovigeblaj energioj. Postuli la aplikadon de ekzistantaj akordoj, konvencioj kaj tratatoj, eĉ se ili estas nesufiĉaj. Komenci realigi alian disvolvo-modelon bazitan sur energia sobreco kaj sur demokratia regado de la naturresursoj, aparte de trinkakvo, planedskale.

- 10. Postuli la malmuntadon de la militbazoj de la landoj kiuj disponas pri ili ekster siaj landlimoj, kaj la retiron de ĉiuj eksterlandaj trupoj escepte de eksplicita mandato de la UN.

Tio validas unuavice por Irako kaj Palestino.

III. Alia ebla mondo devas subteni la demokration de la loka ĝis la tutmonda. Necesas do :

- 11. Garantii per leĝaro la rajton de la civitanoj je informo kaj la rajton informi : ĉesigante la koncentriĝon de la komunikiloj en gigantajn komunikado-grupojn ; garantiante la aŭtonomion de la ĵurnalistoj vidalvide la akciulojn ;

kaj

favorante la neprofitcelan gazetaron, aparte la alternativajn kaj komunumajn komunikilojn. La respekto de tiu rajto implicas la starigon de civitanaj kontraŭpotencoj, aparte sub formo de naciaj kaj internaciaj observejoj de komunikiloj.

- 12. Reformi kaj demokratiigi profunde la internaciajn organizojn kaj en ili unuarangigi la homajn, ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, elirante el la Universala Deklaro de la Homrajtoj. Tiu unuarangeco implicas la enigon de la Monda Banko, de la IMF kaj de la MOK en la sistemon kaj la meĥanismojn de la Unuiĝintaj Nacioj. En kazo de daŭrigo de la rompoj de la internacia leĝaro fare de Usono, necesos transloki la sidejon de la Unuiĝintaj Nacioj ekster Novjorko en alian, prefere Sudan landon.

Portalegro, la 29-an de januaro 2005

Tariq Ali, Samir Amin, Walden Bello, Frei Betto, Atilio Boron, Bernard Cassen, Eduardo Galeano, François Houtart, Armand Mattelart, Adolfo Pérez Esquivel, Riccardo Petrella, Ignacio Ramonet, Samuel Ruiz Garcia, Emir Sader, José Saramago, Roberto Savio, Boaventura de Sousa Santos, Aminata Traoré, Immanuel Wallerstein.

___

Noto

1. Internacia Organizo de Laboro (IOL), france : Organisation Internationale du Travail (OIT), angle : International Labour Organization (ILO). vl ___

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, el "Le Monde diplomatique", januaro 2006, por Monda Asembleo Socia (MAS).

La franclingva teksto troviĝas en : http://www.monde-diplomatique.fr/do...