Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Reago al la atenco kontraŭ la gazeto Charlie Hebdo
de Pierre LAURENT  
14a januaro 2015

La 7-an de januaro 2015 okazis islamisma terorista atako kontraŭ la satira semajngazeto Charlie Hebdo en Parizo, farita de la fratoj Chérif kaj Said Kouachi. La desegnistoj Cabu, Charb, Honoré, Tignous kaj Wolinski, la psiĥanalizistino Elsa Cayat kaj la ekonomikisto Bernard Maris, kiuj en tiu tago kunvenis en redakta konferenco, la policano Franck Brinsolaro, la mastrumanto Frédéric Boisseau kaj la korektisto Mustapha Ourrad, Michel Renaud, gasto, kaj pacgardisto, Ahmed Merabet, estis mortpafitaj de la agresintoj. Entute viktimiĝis dek du homoj mortigitaj kaj dek unu vunditaj, inter ili kvar grave. La respondecon pri la atako deklaris Al-Kaido de la araba duoninsulo.

En la sekvo legeblas la reago de la francaj komunistoj.

Parizo, la 12-an de januaro 2015

Pierre Laurent : Bondeziroj por 2015 kaj omaĝo al Charlie Hebdo

[Pierre Laurent estas la nacia sekretario de la Franca Komunista Partio (PCF)]

Karaj geamikoj, karaj gekamaradoj, karaj gegastoj

La bondeziroj, kiujn mi prezentos al vi ĉi-jare, havas amaran guston.

Ni volis daŭrigi tiun ceremonion, kiu kunigas nin ĉiujare, kvankam ĝi neniel similas al tiu, kiun ni imagis. Kaj mi dankas vin ke vi venis ĉi-vespere tiom multnombre. Mi volas meti tiun ĉi vesperon sub la signon de la paco kaj de la frateco.

Francujo estas frapita en sia koro de senprecedenca teroristaĵo, kiu celis mortigi tutan gazeton kaj, tra ĝi, la tutan esprimliberecon, per tio ke ĝi falĉis la vivon de policanoj kaj de civitanoj, el kiuj du de juda religio, ostaĝigitaj ĉe la Porte de Vincennes [en Parizo], kun la celo terorigi la loĝantaron per perforto de tiuj krimoj. Kaj koncerne nin, ni perdis karajn amikojn, kiuj amis la liberecon, artistojn kaj kunbatalantojn kontraŭ ĉiaj malamoj kaj obskurantismoj.

Per elano de eksterordinara potenco, milionoj de francoj sabaton kaj dimanĉon omaĝis la viktimojn, manifestaciis sian doloron, diris sian ŝatligitecon al la respublikaj valoroj de libereco, egaleco, frateco kaj laikeco. Ilia kolektiva gesto redonas sencon al la slogano de la Respubliko tiel ofte uzata por servi malplenajn vortojn aŭ, pli malbone, agojn kontraŭajn al la progreso kaj al la homa emancipiĝo, kiujn ĝi simbolas. La pariza marŝo hieraŭ estis evento eksterordinara, apogata de marŝoj de la tuta Francujo.

Jes, la giganta amaso de tiuj, kiuj manifestaciis, volis diri la Francujon de libereco kaj de kunvivado anstataŭ la implikiĝon en milito kaj malamo. Por tiu elano de espero, kvankam esprimata en doloro, ni devas nun fari ĉion por doni al ĝi forton kaj daŭron kontraŭ ĉiaj antaŭvideblaj deturnadoj, ĉar la odoro de milito kaj de kolizio de civilizacioj jam ĉie kaj danĝere disvastiĝas.

La morto de dek ok homoj ŝokis la mondon kaj aparte la progresemulojn de la tuta mondo.

Ni ricevis en la sidejo de la partio multajn atestojn el Malio, el Senegalio, el Alĝerio, el Libano, el Tunizio, el Palestino, el Sirio, el Kobaneo, el Japanujo, el Kubo kaj de ties prezidanto Raúl Castro, el Venezuelo, el partiojn de la Eŭropa Maldekstro. Kelkaj el tiuj estis eĉ kune kun ni hieraŭ, en la manifestacio. Wolinski, kiu tiom multe desegnis kontraŭ la diktatoreco de la koloneloj en Grekujo tion aprezintus. [1] Mi pensas aparte pri Manolis Glezos, 92-jara, eŭropa deputito de [2] kaj ĉiama rezistanto, kiu alvojaĝis. En la jaro 1941, kiel studento, li forprenis la nazian flagon de la [3] kaj anstataŭigis ĝin per la flago greka.

Por komenci, ni volis ke tiu ĉi momento de kundivido, kiu kunigas nin ĉi-vespere, omaĝu la amikojn kaj kamaradojn perditajn en la terura mortigado, kiu frapis Charlie Hebdo.

Kompreneble ni enprenas, ĉi-vespere, en nia omaĝo ĉiujn viktimojn de tiu terura semajno, tiujn de la skipo de Charlie, tiujn de la polico, kaj tiujn de la juda komunumo. Ni daŭre partoprenos en la omaĝoj al ili.

Iuj diras, ke Charlie estas horora. Horora ne estas Charlie, sed nia mondo. Ni rigardu la ĵusan hororaĵon kiel eventon izolitan.

Ni rigardu nur la lastajn du semajnojn.

Ili komenciĝis per krado ĉirkaŭ publika benko. Poste la ŝipoj de migruloj, la rifuzo enterigi mortintan bebon ciganan, la ekscesa varbado por la libro de [4] ... La numero de Charlie Hebdo de la semajno prezentis tiujn eventojn karikature, kiel la Humanité Dimanche (HD) de la semajno de Charb pri la senhejmuloj mortintaj pro malvarmo.

Terura estas nia periodo, kaj se ni volas sentoksiĝi, ni devas en la Republiko kunigi la liberecon kun pli da frateco kaj da socia justeco, laŭ la vivpetolaj bildoj de Wolinski, Cabu, Tignous, Honoré, Mustapha Ourrad, Elsa Cayat, Bernard Maris.

Ĉi-vespere, ni komunistoj priploras inter ili proksimajn amikojn, kunbatalantojn, kiuj donis ofte al siaj desegnaĵoj multe pli da forto ol kapablas niaj paroladoj.

Mi pensas aparte pri Wolinski, pri Tignous kaj pri Charb, kies strekaĵoj ilustris la titolpaĝojn de [nia gazeto] l’Humanité kaj de la HD, flugfoliojn, sindikatajn gazetojn, distriktajn bultenojn, T-ĉemizojn, glasojn per kiuj ni tostis en la Festo de l’Humanité.

Ilia verkaro, ĉar temas ja pri unuarangaj artistoj kaj kreistoj, ĉi tie ne resumeblas per kelkaj vortoj. Mi certas, ke ni trovos en tiu ĉi sidejo kaj ĉe la Festo de l’Humanité, la rimedojn montri ilin en la venontaj monatoj.

Mi volas ĉe-vespere nur memori pri la apetito per kiu mi, juna komunisto, lanĉis min sur la ĉiutaga desegnaĵo de Wolinski en la titolpaĝo de l’Humanité en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Li, senmanka amiko de Kubo, por kiu ‒ desegno nepereonta ‒ „nenio estas tro bela por la laborista klaso”. Kiel liaj kamaradoj, Wolinski estas antaŭ ĉio artisto. Per krajona strio, kaj kio estas pli universala ol desegnaĵo, li helpas al ni sperti la mondon kiu nin ĉirkaŭas, ridi pri ĝi, koleri pri ĝi kaj revi pri ĉion ŝanĝi.

En mia historio, Wolinski estas la liberecana parto de mia komunista kaj humanista engaĝiĝo.

Kara Maryse [5], kiel vi diris en la lastaj tagoj, li mortis kun siaj kamaradoj en la servo de sia kara libereco por kiu li ĉiam batalis.

Mi volas memori pri la okulo de Tignous, kiu en la nova magazina formulo de la HD, kiun mi prizorgis en 1990, kun Martine Bulard kaj Jack Dion, ĉiusemajne heligis nian rigardon al la aktualeco per ridego.

Mi vola memori pri la paĝoj de Cactus kreitaj kun Charb, Tignous kaj multaj aliaj, inter kiuj estis Honoré. Du paĝoj da liberaj desegnaĵoj en la HD kaj du horoj da ridego kaj da deliroj ĉiusemajne en la redaktejo por elekti la publikigotajn desegnaĵojn. Charb, kun sia amiko Luz, estis tiam la supreniranta generacio de Charlie, kadrita de Siné.

Sed jam tiam, malgraŭ sia juneco, li estis unu el la animantoj de tiu bela skipo, kapabla "surterigi" tiun bandon da gajaj petoluloj. Kaj li montris tion poste, ho kiom da fojoj, kiam li fariĝis direktoro de Charlie.

Mi forgesos nenion el niaj renkontiĝoj, Charb, mia kamarado. Precipe ne tiun, tradician de la Festo de l’Humanité, kie vi ĉiam volis ke oni faru foton, en kiu vi kun levita pugno estis apud la "partiestro", via "ĉefo", kiel vi ŝercpikis min, por ke neniu forgesu, kie estis via batalanta koro. Tio estis ankaŭ via subskribo. Kaj en tiuj ĉi dramaj cirkonstancoj mi ŝatus fari al vi ŝercon, Charb, kaj fari kvazaŭ ĉi tie, ĉi-vespere, antaŭ ĉiuj viaj kamaradoj, oni donus al vi karton por membrigi vin kiel honormembron de nia partio. Ne maltrankviliĝu, Charb, estas ŝerco ! Sed en nia koro vi estas tute inter la niaj.

Jen. Mi volis, ke ni kune pensu tre forte pri ĉiuj. Kaj antaŭ ol fari minuton da silento, mi donos la parolon al niaj ĉeestantaj amikoj :

Patrick Pelloux ‒ Patrick Appel Muller, direktoro de la redaktejo de l’Humanité

========================

Mi dankas vin, kaj se vi permesas, mi volas nun diri al vi kelkajn vortojn pri niaj respondecoj en tiu ĉi emocia situacio.

Ni estas ĉiuj ankoraŭ sub la ŝoko. Sub la ŝoko de la mortiga atako kontraŭ Charlie, de la sekvaj ostaĝigoj kaj de ties fatala fino. Sub la ŝoko ankaŭ de la nacia kaj internacia popola emocio, kiun tiuj eventoj kaŭzis, kaj aparte de la giganta respondo, kiun la franca popolo donis en ĉiuj urboj de Francujo. Jen ni staras ĉiuj antaŭ tiu duobla demando :

‒ Kion fari el tiu giganta popola elano ? Kion bonan fari por la justeco, la sekureco kaj la paco, ĉi tie kaj en la mondo ?

‒ Kaj al kia socio, al kia mondo nun antaŭen iri, por vivi morgaŭ, ĉiuj kune, ĉi tie, en Francujo kaj ĉie aliloke ?

Mi diros ion pri tio, sed permesu al mi ne komenci per tio.

Mi volas unue saluti la eksterordinaran rebaton de la franca popolo ‒ de la milionoj de niaj kuncivitanoj kiuj, fridsange kaj digne, diris sian omaĝon al la viktimoj, sian korligitecon al la gazetara libereco, kaj sian volon vivi kune. Jes, vivi kune, kontraŭ ĉiaj tentoj retiriĝo, de malamo kaj de dividoj. Vivi kune ne por kunloĝi, sed por kune socii, trans niaj opinioj kaj kredoj, kaj respektante ilin. El tiu vidpunkto, mi volas esprimi, post aliaj, mian koleron kontraŭ la deklaro de Benjamin Netanjahu, kiu estis insulto al la mesaĝo de respublikana kolektiĝo, kiun milionoj da francoj volis elkrii, ĉu ili kredas je la ĉielo aŭ ne, ĉu ili preĝas al Jesuo, Jehovo, Alaho aŭ Viŝnu.

Mi volas saluti tiun mobiliziĝon, ĉar tiu ne estis memkomprenebla. La nacia politika etoso estas naŭza. La rasismaj deklaroj de la politikaj respondeculoj banaliĝas. La fremdulmalamo, la kontraŭjudismo kaj malamo al islamanoj danĝere disvastiĝas en Eŭropo. La kresko de la perforto ĉie en la mondo, la ideologio de la kolizio de civilizacioj, la militoj kreas timon kaj malsekurecon. Kaj ni memoru tiun simplan fakton, en la mateno de la dramo, la reklamo por Houellebecq ankoraŭ plene furoris en la komunikiloj. Ekde ĉi tiu mateno, la invitoj por Marine Le Pen al la matenaj elsendoj rekomencis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Nu, en la momento, malproksime de tiuj alvokoj al malamo, la amaso de la francoj decidis, fronte al tiu teroraĵo, respondon pacan kaj civitanan, respondon de kolektiĝo. Ili elektis Charlie anstataŭ la malamon.

Necesas fortigi tiun elanon, ĉar la atako kontraŭ la liberecoj tre rapide rekomencos, kaj iri aliajn vojojn, precipe se niaj gvidantoj elektas la vojon de milito por respondi.

Ĉe la alia flanko, ni diras tion forte, ili volis mortigi la kulturon, ni respondu per la kulturo.

Ili volis mortigi la gazetaran liberecon, ni respondu per la gazetara libereco, tiu de Charlie, de l’Humanité, de la Marseilleise hodiaŭ minacata.

Pri tio, mi volas informi vin pri demando, kiun Charb kaj Charlie Hebdo starigis al ni komence de decembro, por adoptigi novan artikolon de leĝo, kiu faciligu la financadon per subskripcio de gazetoj. Mi respondis pozitive, ankaŭ Éliane Assassi kaj André Chassaigne por niaj grupoj. Ni ĵus decidis deponi ĝin kiel projekton de leĝo « Charb ». Mi ĵuras, ke ni adoptigos la amendon Charb en la parlamento.

Preterpase ni rimarku, ke la civitana elano, kiu montras la verajn valorojn, ĉirkaŭ kiuj nia popolo pretas kolektiĝi, estas tre malbone servata per politika-komunikila sistemo, kiu senĉese mobilizas por forpreni al ĝi la parolon aŭ deturni ĝin en la servo de celoj fremdaj al la popolo. Jes, la libereco estas defendenda, kaj por tio ĉio ŝanĝendas : la institucioj, la politiko, la komunikiloj. Jes, rekonkeri la civitanan potencon super ĉiuj radaroj de la respubliko kaj super la komunikiloj, ankaŭ tio estas la batalo por la libereco.

Nia partio fieras esti aktive kontribuinta, dum la tuta pasinta semajno, al la ebleco esrpimi tiun gigantan civitanan elanon. Niaj elektitoj ankaŭ ludis esencan kaj aktivan rolon en siaj komunumoj kaj siaj departementoj.

La ideo de la respublikanaj marŝoj de tiu ĉi semajnfino estis lanĉita kelkajn horojn post la dramo de Charlie laŭ iniciato de nia partio kaj de pluraj aliaj maldekstraj partioj. Ni poste laboris kun la sindikatoj kaj la asocioj por protekti la civitanan karakteron de tiuj ĉi marŝoj. Kion ni celis kaj daŭre celas, estas "nacia unueco de la civitanoj", komuna popola aserto por la liberecoj, kontraŭ la malamo, la perforto, la rasismoj kaj la diskriminacioj, kaj ne "sankta unio de la partioj", kiu cetere ne ekzistas. Inter civitanoj kiel inter partioj, ni volas la liberan respublikanan demokratian debaton, ne la sanktan union nek la militon.

Kaj, kvankam la politikaj operacioj de alproprigo povis ekzisti kaj ankoraŭ ekzistos, kvankam la oficiala kaj internacia dimensio ŝajnis regi, tiuj marŝoj ne havis registaran orĥestro-ĉefon. Ili naskiĝis el la amasa civitana eksalto de la francoj kaj el la klopodoj, al kiuj ni kontribuis por doni al ili kadron de demokratia esprimiĝo.

Mi kredas cetere, ke unu el la plej gravaj punktoj de la venonta periodo estas kontribui al daŭrigo de tiu civitana elano kaj al fruktado de ĝia plej bona produkto. La civitana parolo ne estu ŝtelita. Estas nia respondeco atenti pri tio en la estonta politika debato, nutrante la emocion de la pripensado.

Pri tio, mi volas emfazi la malhonoran sintenon de la Nacia Fronto. Marine Le Pen provis, honte, komprenigi sian decidon, ne aliĝi al la nacia popola reago kaj meti sin ekster la respublikana kunteksto, kiel politikan ekskludon. Per sia deklaro, ke la krimo kontraŭ Charlie ebligos "liberigi la parolon", ŝi cetere malkaŝis la teruran fundon de sia pensado. Ŝi revis pri elŝpruciĝo de kontraŭislama malamo. Kaj necesas esti atenta, ĉar ŝi daŭre revas pri tio.

Ŝi rifuĝis al Beaucaire por elverŝi sian malamon, ankoraŭ kaj daŭre. Ŝia furiozo naŭzas. Naŭzas, kiam ŝi senpudore postulas la mortpunon. Naŭzas, kiam ŝia patro kandidatiĝas por la regionaj elektoj en la momento, kiam Francujo estas sur la stratoj. La klano Le Pen montras la veran vizaĝon de malamo de la Nacia Fronto.

Aliflanke, mi volas diri kiom indignigas nin la senĉesa admono de la politikaj respondeculoj, de la komunikiloj kaj de kelkaj iliaj pseŭdo-fakuloj al la islamanoj de Francujo, ke ili malsolidariĝu de tiu krimo, kiel maniero supozi, ke ili estas nature ligitaj kun tiu krimo. Tio estas netolerebla.

La islamanoj estas, en la mondo, la unuaj viktimoj de la islama fundamentismo. Kaj en Francujo ili estas la unuaj brulmarkitoj.

Ekde lasta merkredo, la listo de atakitaj islamaj preĝejoj longiĝas ĉiutage. Pafoj en Port-la-Nouvelle kaj en Saint-Juery ; eksplodo en Villefranche-sur-Saône, incendio en Aix-les-Bains, signoj kaj vandalismo en Bayonne, Rennes, Béthune, Chalon-sur-Saône, Poitiers, porkokapo alkroĉita ĉe la enirejo de preĝsalono en Korsiko.

La dramo, kiun ni ĵus spertis, devas ne fariĝi la preteksto de malamo kontraŭ islamano ! Same kiel eĉ ne la plej eta koncedo al la kontraŭjudismo tolereblas. Ĉia formo de brulmarkado de kiu ajn komunumo estas kondamnenda kun klareco kaj dedideco. Tiu suspekto estas nur la reflekso de banaliĝinta rasismo, kiu deklaras la islaman religion esence danĝera. En la malamo, Florian Philippot elpaŝis eĉ pli antaŭen akuzante "la pudoron de la politikaj respondeculoj" kiuj ne volas akcepti "la evidenton de ligo inter enmigrintoj kaj islama fundamentismo". Mi ne forgesis la vortojn de la klano Le Pen, kiun la filino konstante ripetas al ni en radio kaj televido. Mi citas : "kiom da Mohamed Merah inter la infanoj de tiuj ne asimilitaj enmigrintoj ?" Ŝi ne hezitas flirtigi la fantomon de la enmigrinto kiel interna malamiko, kaj fingromontras la popolajn kvartalojn. Tiu lepenisma aserto estas honto kaj danĝera malfrueksploda bombo lanĉita en la koro de nia socio en krizo. Ĝi estas komplete malĝusta. La ministro pri internaj aferoj koncedas, ke el la 1.200 junaj francoj registritaj kiel engaĝiĝintaj ‒ aŭ provintaj engaĝiĝi ‒ en la militojn de Irako aŭ de Sirio, 30 elcentoj estas virinoj, 30 elcentoj neplenaĝuloj kaj 20 elcentoj konvertitoj. Tiu maltrankviliga fenomeno tuŝas do la francan junularon, kaj en la realo ĝi rilatas al la logo de la militaj logikoj, la ekstrema politika radikaligo kaj al gravaj frustriĝoj kaj al fenomenoj de grava elsociiĝo de tiuj junuloj. Ĝi tute ne rilatas al la enmigrintoj. Kian mondon, kian socion ni produktas ? Jen kio devus zorgigi nin kaj instigi nin ŝanĝi tiun ĉi mondon ! La doloraj tagoj, kiujn nia lando trairas ekde la masakro de Charlie Hebdo okazas en la momento, kiam la francaj parlamentanoj devas, morgaŭ mardon, decidi pri la daŭrigo de la franca interveno en Irako, sub la egido de internacia koalicio sub usona komando.

Mi diru al vi, kial ni ne subtenas la daŭrigon de tiu milito, kial ni postulas redifinon de la internacia strategio de Francujo.

La evoluo de la situacio en Irako kaj en Proksim-Oriento, ekde septembro 2014 kaj la komenco de la franca aera interveno en Irako montras samtempe la limojn de la efikeco de tiuj bombadoj kaj la ambiguecon de la politiko de Francujo. La tuta historio de la lastaj dudek jaroj, jam en Irako, en Afganujo, en Libio ... ekzistas por konfirmi : la okcidentaj militaj intervenoj havis ĉiuj la rezulton fortigi la ĝihadistajn organizaĵojn.

La milita strategio ne estas strategio tutampleksa kaj ĝuste al tiu problemo la mondo estas alfrontita, pro la fakto ke la decidoj estis farataj de Usono, ties aliancanoj, de dudek jaroj, kaj pro la fakto de aktiva subteno [de la ĝihadismo] fare de ŝtatoj, aliancanoj de Usono aŭ de la NATO kiel ekzemple Kataro, Saud-Arabujo kaj, kiel ni ĵus vidis, la duobla ludo de lando kiel Turkujo.

Kiel mi indikis en la senato dum la septembra debato : "Se la batalo kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato kaj la ĝihadistaj grupoj ne celas la kaŭzojn kaj la faktorojn kiuj nutras ilian disvolviĝon kaj ilian enradikiĝon, tiam la celo ne atingeblas kaj la operacioj ŝanĝas nenion".

Kvar monatojn post la komenco de la bombadoj, kie estas la promesitaj rezultoj ? La danĝeroj fariĝis eĉ pli fortaj, de la Proksim-Oriento ĝis Afriko, ĉu temas pri ekzekutado de ostaĝoj aŭ pri amasaj masakroj kiel en pluraj niĝeriaj vilaĝoj antaŭ kelkaj tagoj, kie pluraj centoj da homoj perdis la vivon.

Ni povis eĉ vidi, kiom tiu strategio mankas, kiam oni devis respondi al la alvoko de la loĝantaroj de Kobane kaj de la demokratiaj fortoj de la PYD en la unuaj linioj de la mortiga antaŭenmarŝo de la Daesh en Sirio. Pli malbone, ni vidis, ke Turkujo lasis pasi la ĝihadistojn, iliajn pezajn armilojn, ilian petrolon, sed blokis la turkajn kaj kurdajn volontulojn, la kurdajn, siriajn kaj irakajn rifuĝintojn, la homaman helpon kaj la militan apogon al la fortoj de la PYD. Dum semajnoj, dum monatoj, ilia alvoko bombi la poziciojn de la Daesh antaŭ Kobane estis ignorata de la franca kaj usona ministrejoj.

Nia decidemo haltigi la islamajn armitajn grupojn estas senambigua, sed oni devas konstati, ke la strategio de "milito kontraŭ la terorismo", praktikata ĉefe ekde la 11-a de septembro 2001, estas en evidenta fiasko kaj produktas la efikojn kontraŭajn al la afiŝitaj celoj.

La ĝihadistaj centroj obliĝis per dek tri ; la centoj da junaj eŭropanoj, da francoj, inter kiuj troviĝas multaj junaj virinoj, iras rekte el delikta situacio kaj socia ekskludeco al la krima fanatika enbrigadiĝo, la loĝantaroj de Sirio kaj de Irako estas kaptitaj inter la risko morti kaj la suferoj de ekzilo ; ilia evakuado kaj ilia provo savi sian vivon estas la celo de fikomercantoj kiuj ne hezitas lasi en Italujo perei ŝipojn konceptitajn por transporto de bestoj kaj plenŝtopitaj de centoj da ĉiuaĝaj rifuĝintoj. Libano siavice suferas troan kreskon de sia loĝantaro per la alfluo de siriaj rifuĝintoj sen ke vera internacia homhelpo organiziĝas : sole ĝia armeo, pere de Francujo kaj Saud-Arabujo, preparas sin al la plej malbona eventualeco.

Tiu ĝeneraliĝinta ĥaoso, tiu etoso de milito, estas haltigendaj.

Deklari, ke ni estas en milito, signifas ne trudi la pacon kaj enfermiĝi en la falilon streĉitan de la integristoj. Ili volas la alfrontigon, ni volas socion de libereco, de progreso, de paco. En tio, ni devas atenti pri la ideo, ke ni travivas "la 11-an de septembro de Francujo", per kiu oni volas treni nin en la samajn erarojn faritajn de Usono kaj de la Okcidento post la atencoj de 2001. La nov-konservativuloj trudis la koncepton de "milito kontraŭ la terorismo" ‒ do de senfina milito, kiu nutris la plagon anstataŭ kontraŭbatali ĝin.

Jes, ni devas haltigi la minacon. Ĉi tie en Francujo, en Eŭropo, kaj en la Proksim-Oriento. Por tio necesas, ke Francujo ŝanĝu sian eksteran politikon, ĉesigu ligi sin al la NATO kaj al Usono, ĉesigu ŝanceliĝi antaŭ la interesoj de regionaj potencoj kiel Kataro, Saud-Arabujo, Turkujo kaj Israelo. Tiu ĝisnuna politiko igas Francujon malpermesi al si ludi la rolon kiu devus esti ĝia kiel konstanta membro de la Konsilantaro pri Sekureco de la UN.

En la proksima kaj en la meza Oriento, la batalo kontraŭ la islamaj armitaj grupoj postulas ampleksan strategion de ĉiuj landoj de la regiono, kiu ĉesigu la hipokritecon ! kaj kiu senigu tiujn grupojn je la militaj kaj financaj rimedoj. La apogo al la demokratiaj fortoj devus esti la prioritato de la agado de Francujo, kun aktiva subteno al la diplomatiaj iniciatoj de la Ĝenerala Sekretario de la UN en Sirio kaj en Irako. Kaj krome, disvolvi la pacon en la Proksim-Oriento, tio signifus por Francujo senprokraste agnoski la palestinan ŝtaton kaj subteno ties disvolvadon. Kion atendas s-ro François Hollande por tion fari ? Ĉu li ne havas la plimulton en la du ĉambroj de la parlamento por tio ? Kion vi atendas ?

Hodiaŭ, serĉi politikan eliron el la krizo, kiun trairas Irako, tio pasas tra iraka registaro kiu larĝigu ankoraŭ sian bazon al ĉiuj komponantoj de la iraka socio, kaj tio signifas la ĉesigon de ĉia financa kaj milita subteno de la Golf-ŝtatoj kaj de Turkujo al la armitaj ĝihadistaj grupoj kaj por tio ‒ por batali kontraŭ la fikomerco de armiloj, de mono kaj de petrolo favore al tiuj grupoj, tio signifas, fine, prepari regionan konferencon sub la egido de la UN kun ĉiuj landoj de la regiono, inkluzive de Irano, por antaŭeniri al komunaj solvoj al la demandoj de paco, de demokratio kaj de disvolvado de la regiono en la respekto de ĉies teritoria integreco.

Ho kompreneble, ĉio ĉi estas malpli facila ol la fanfaronaj deklaroj, kiuj anoncas internacian punon, sed tio estus en la realo multe pli efika !

En Francujo necesas batali kontraŭ tiuj retoj kaj samtempe kontraŭ mafiaj retoj kaj la sektoj el kiuj ili kopiis la metodojn por ekspluati ĉiujn mizerojn kaj socialajn dividojn de nia lando ; ili aliras tiun parton de la franca junularo elsociiĝinta, perdinta la orientiĝojn, subjugitaj de trompistoj plenaj de malamo, de perforto, de rasismo, de kontraŭjudismo, de kruda stulteco. Tiu tre marĝena parto de la junularo, kiu diras "batali kontraŭ la sistemo", sed kiu, fakte, volas fariĝi ties nova elito.

Ni vivas en franca socio profunde fendita, kie miskomprenoj, rankoroj kaj malamoj ligiĝas kun la sociaj rilatoj stampitaj de perforto. Superi tiun danĝeran kontraŭecon, kiu maskas la klasan alfrontiĝon kaj la logikojn de dominado, fariĝis pli ol iam nepra. La alfrontiĝo pri identeco havas naturon kaj funkcion politikajn, ni ne trompiĝu pri tio.

Do, kion nun fari ?

Ŝajnas, ke multaj el tiuj, kiuj hieraŭ havis nur "la nacian unuecon" en la buŝo, volas tre rapide turni la paĝon, estingi la bildon de la kuniĝinta popolo, de la popola elano kiu esprimis sin sabaton kaj dimanĉon, kaj konservi el ĉio ĉi nur la bildojn asepsigitajn de la oficialaj omaĝoj. Kaj rapide reveni al tiu politikaĉa politiko, kiu senigas la civitanojn je la parolo, ekskludas ilin el la debatoj.

Iuj politikaj fortoj alvokas nin paroli pri sekureco. Kvazaŭ la tuta cetero de la mesaĝo de la francoj estus jam forgesita. Por ni tute ne temas pri turni la paĝon. Ni pretas paroli pri sekureco, sed ni volas paroli : pri libereco, laikeco, egaleco, frateco, paco, solidareco. La PCF proponos renkontiĝon de ĉiuj vivantaj fortoj de la lando : partioj, sindikatoj, asocioj, eklezioj, elektitoj, komunikiloj, intelektuloj kaj civitanoj por animi tiun ĉi debaton, sen ajna tabuo, nek instrumentigo. La socio diris "unueco por vivi kune", kaj jen, ni konstruu la kunvivadon por fari socion kune !

Hieraŭ mi estis Charlie, ni ĉiuj estis Charlie.

Hodiaŭ, morgaŭ, mi restas Charlie, ni restu Charlie !

Ni restu Charlie kaj ni leviĝu al la nivelo de la civitana parolo, kiu esprimis sin en la lastaj tagoj.

Ni restu Charlie : Jes, la popolo volas vivi en sekureco ! Sed ĝi ne volas ian "Patriot Act", en kiu la respubliko perdus sian animon. Ĝi ne volas pli da malliberejo, ĝi postulas pli da lernejo, pli da edukado, pli da rajto je profesia formiĝo. "Malfermi lernejon, tio estas fermi malliberejon", diris Victor Hugo. Resti Charlie, tio estas unue, engaĝiĝi por doni novan elanon al la lernejo de la respubliko. La lernejo de la respubliko, tio estas lernejo, en kiu neniu junulo eliras per fiasko, lernejo kiu konstruas la saman rajton je edukado por ĉiuj, kia ajn estas lia komunumo. La lernejo de la respubliko, tio estas tiu, kie ĉiu junulo ricevas edukadon. Kaj li eliras el ĝi laŭ siaj gustoj, laŭ sia talento, laŭ siaj kapabloj, kun diplomo, kiu certigas al li bonan eniron en la vivon de plenkreskulo, en la profesina vivon, en la vivon civitanan. La lernejo de la respubliko, tio estas tiu, kiu preparas la spacon al la spirito kritika kaj al la kulturo de debato.

Ni restu Charlie : Ni restu tiu ĉi lando, kie gazetaro libera kaj malrespekta povas skui la konsciojn kaj la antaŭjuĝojn. Kaj ni estu klaraj : ne nur la pafiloj minacas kaj profas masakri tiun ĉi liberecon de esprimiĝo, de opinio, tiun ĉi liberecon gazetaran. Tiu ĉi libereco estas ankaŭ taŭzata de la Mono, kiu akaparis la gazetaron. Tiu gazetara libereco estas ankaŭ malrespektata de ŝtato, kiu ne volas garantii ĝin per rimedoj por rezisti al tiu financa diktatoreco, kiu en kelkaj jardekoj detruis multajn titolojn de la franca gazetaro.

Ni restu Charlie : Ni restu tiu ĉi lando kaj tiu ĉi popolo kiu, ĉar ĝi estas lando kaj popolo de kulturo, estas lando kaj popolo bonveniga, kiu rifuzas perforton, ekskludojn, rasismon kaj kontraŭjudismon. Ni restu tiu ĉi lando de desegnistoj, de bibliotekoj, de muzeoj, de kinejoj, de vivantaj scenoj kaj artoj. Ni restu tiu ĉi lando, kiu tiom atentis la kulturon, ke ĝi inventis la statuson de intermitaj artistoj, kiu garantias la kreadon de vivanta spektaklo. La kulturon necesas defendi ankaŭ kontraŭ la politikoj de malabundo kaj kontraŭ la Medef [6].

Ni restu Charlie : en la stratoj oni parolis pri polico, justico, oni parolis pri lernejo, kulturo. Tio signifas, ke oni parolis pri publikaj servoj. Pri publikaj servoj, kiuj estas ankaŭ la cemento de nia respubliko. Publikaj servoj hodiaŭ minacataj je morto fare de la politikoj de malabundo. Resti Charlie, tio signifas doni novan elanon al la publikaj servoj, fortigi ilian efikecon, etendi ilian agokampon.

Ni restu Charlie : kun la libereco paroli sen tabuo de sekso kaj de amo, neniam kompromisi pri la libereco de la virinoj dispono pri sia korpo. Kaj ni festos sabate la kvardek jarojn de la leĝo por abortigo.

Ni restu Charlie : ni restu tiu ĉi lando kaj tiu ĉi popolo fratecaj. La frateco estas ankaŭ taŭzata de la reakciaj reteniĝoj, kiuj fermas la okulojn al la evoluoj de la mondo. Ili parolas pri "Eŭropo", ili parolas pri "tutmondiĝo", sed ili fermas sian koron al la aliaj. La kapitaloj jam ne konas landlimojn, sed ja murojn, kiuj leviĝas inter la homoj, la landoj kaj la kontinentoj, kaj la maro Mediteraneo estas tombejo. Tiuj muroj, mi jam diris tion, samtempe trairas nian socioj, niajn urbojn.

Resti Charlie, tio signifas akcepti la eksterlandanojn minacataj en sia lando kaj doni al ili la rajton je azilo. Lassana, hieraŭ sendokumenta, estas hodiaŭ la heroo kiu savis la ostaĝojn de Vincennes. Do, ni restu Charlie, ni postulu la reguladon de la sendokumentuloj, ni postulu la rajton je voĉdonado al la eksterlandaj loĝantoj en Francujo.

Resti Charlie, tio signifas renovigi tiujn kvartalojn, tiuj urbopartojn, gettojn el ĉiaj mizeroj. Renovigi la loĝejojn kaj la facadojn, jes. Sed antaŭ ĉio agnoski la rajtojn de la loĝantoj. Redoni la dignon al la lernejo, per la laboro, per la respekto, per la bonvenemo, kaj tiel doni al la loĝantoj, al la junuloj, la konfidon en ili mem kaj la konscion, ke ankaŭ ili estas parto de la franca komunumo.

Tiu ĉi franca komunumo estas unueca, ĝi estas laika, do malfermita kaj tolerema, respektema pri la ideoj, pri la religioj, pri la rajtoj, pri la elektoj de vivo de ĉiuj, de ĉiu.

Resti Charlie, tio signifas ĉesigi la diktatorecon de la CAS 40 [7], de la ideologio de la mastroj, dde la leĝoj de Macron kaj de liaspeculoj, kiun ni kontraŭbatalos, ĉar la sociala rajto estas homrajto.

Resti Charli, tio signifas esperi, ke Syriza venkos en Grekujo por malfermi novan esperon en Eŭropo. La diktatoreco de malabundo kaj de la financo en Eŭropo oferas tutajn popolojn kaj la eŭropan junularon.

La 25-an de januaro, Grekujo, torturata de la triopo [8] kaj de la reganta koalicio Samaras, fingromontrata de la plej postrestintaj eŭropaj gvidantoj, plej verŝajne relevos sian kapon donante la venkon al Syriza. Mia amiko Alexis Tsipras, kiu devus esti kun ni ĉi-vespere, sed pro la akceliĝo de la eventoj, li devas ‒ kaj ni komprenas tion ‒ esti ĉe la grekoj.

Ni salutas lin fratece.

Francaj fortoj demokratiaj kaj maldekstraj, ni devas tuj ludi tri rolojn por ilin subteni :

- La unua estas gajni la publikan opinion por la libereco de la greka popolo decidi pri sia estonteco, por gajni ke la franca registaro ne enmiksiĝu en la grekan elektokampanjon.

- La dua estas montri la veron pri la programo de Syriza kaj pri ties sinteno koncerne Eŭropon, por venki kontraŭ tiuj, kiuj uzas la timojn kiel tiuj kiuj provas malgrandigi la esperon je ebla formado de registaro de la eŭropa maldekstro en la lulilo de la demokratio.

- Fine, ni havas la respondecon remalfermi la debaton pri Eŭropo, komenci la batalon en Francujo por ke niaj grekaj fratoj povu spiri, por ke la eŭropaj landoj povu repreni en siajn manojn la instrumentojn de sia disvolvado, de nia komuna disvolvado.

Nia Eŭropo estas tiu de Tsipras, ne de Merkel, Cameron kaj Renzi !

Larĝa fronto malfermiĝas por subteni la grekan popolon. Mitingo organiziĝas por la venontaj tagoj en Parizo. En majo, granda evento ‒ la Eŭropa Forumo de Alternativoj ‒ okazos en Parizo. Tio estos la rendevuo de la kritikaj eŭropanoj, de la moviĝantaj fortoj ‒ politikaj kaj socialaj ‒ pretaj labori kune por nova Eŭropo, por Eŭropo de la popoloj.

La respubliko, la libereco, la egaleco, la frateco estas valoroj je kiuj nia popolo kredas, sur kiuj ĝi apogas sin. Ĝi diris tion forte, en la lastaj tagoj. Renkontiĝi, malkovri sin tiel, kune, kiel portantoj de valoroj, de komunaj aspiroj, tio kreis grandan momenton de emocio. Unu el tiuj favoraj momentoj, en kiuj la popolo malkovras, ke unuiĝinta ĝi estas pli forta, multe pli forta ol tiuj moderntempaj tiranoj kiuj kredas teni la mondon en siaj manoj per tio ke ili akaparas ĝiajn riĉaĵojn. Ni restos Charlie per tio, ke ni laboras por daŭrigi tiun popolan eksalton. La respubliko bezonas tiun novan elanon kaj, por tio, projekton kunigan, pozitivan kaj progreseman. Projekton de egaleco, de sociala respubliko kiu rekonas la veran valoron de la laboro. Projekton por la lernejo. Projekton de libereco kaj de frateco. Projekton de kulturo. Projekton de paco, de senarmigo, kiu laŭte aŭdigas la voĉon de Francujo. Por tiu projekto la komunista partio volas kontribui al ĝia verkado surbaze de la aspiroj de nia popolo, de surbaze de tio, kion ĝi diras. "Popolo leviĝas", diris hodiaŭ l’Humanité, ni volas esti dignaj je tiu popolo, je la valoroj kiujn ĝi ‒ kaj kun kiom da forto ! ‒ esprimis hieraŭ dum ĝi kolektiĝis. Jes, ni volas vivi kaj revivi "tagojn feliĉajn".

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano