Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Grinco en la propagandmeĥanismo
de Raymond CHORKI  
8a decembro 2014

Tiun ĉi artikolon tradukis germana esperantististo, Eric Rademacher, el la germana lingvo kaj petis perezenti en TILE-8 en Soĉi (Rusio) (31.10-8.11.2014). Sed mi ricevis tiun ĉi artikolon nur post mia reveno el Soĉi. Nun Eric petas dissendi la artikolon al E-dissendolistoj. Viaj reagoj kaj komentoj estas atendataj. Antaŭdankon !

Amike, Vladimir MININ

Ĉi tiu artikolo aperis germanlingve en la regule aperanta ĵurnalo,  »Ketzerbriefe« 189, eldonita de la  »Bund gegen Anpassung«  [Ligo kontraŭ adaptiĝo] per la eldonejo  »AHRIMAN-Verlag«  en oktobro/novembro 2014. Malklaraj punktoj estas plej verŝajne kulpo de la tradukinto.

Grinco en la propagandmeĥanismo

Rekte post la falo de la demokratie elektita registaro Janukoviĉ en Ukrainio per ankaŭ germanaj impostoj komencis la okcidentedukato Turĉinov militon kontraŭ la ne por-okcident-agordita rusa popolo en la oriento de la lando, de kiu intertempe centmiloj devis fuĝi al Rusio. Malgraŭ la tuj aplikita fiagitado kontraŭ la ho-tiom-malica rusa prezidanto Putin, kiu estis akuzata sin enmiksi per financado de »puĉvolaj solduloj » en la internajn aferojn de aliaj landoj, dum longa tempo oni ne sukcesis propagande agordi la eŭropanojn por sankcioj kontraŭ Rusio. Tio sukcesintu per la forpafo de malaja (denove !) pasaĝeraviadilo super la orienta Ukrainio ; la sankcioj estis, je la damaĝo de la eŭropanoj, kondukataj laŭ usona ordono.  »Game changer«  [ludŝanĝilo], kiel tio nomiĝas en la terminologio de la spin doctors, estis por tio la aviadilforpafo, kiu estis imputata ekde la unua minuto al la kiel »por-rusaj separatistoj« insultataj rusaj ukrainoj.

Sekve ne temu pri la demando de pruvoj, sed pli pri la demando de la milito pri la kapoj pere de SPIEGEL ONLINE, ĉar tiu per siaj forumoj povas doni bonan enrigardon en la efikecon de la propagando. Kompreneble oni memoru por tio, ke pri tiuj diskutforumoj temas pri distorda elekto, kaj ke la plumbopezo de la bedaŭrinde nur tro multnombraj silentantoj en la popolo al ĉiu maljustaĵo ne estas konsiderata. Tiaj retforumoj, de kiuj tiu de la SPIEGEL estas unu de la plej grandaj en Germanio, havas por la partoprenantoj la decidigan malavantaĝon, ke ili ja ne estas forumoj. Ne eblas disciplinita diskuto laŭ iu penso al kontentiga rezulto, ĉar simple tro multaj kontribuoj pri diferencaj pensvojoj estas skribataj kaj en kazo de rompoj kontraŭ la logiko ne eblas paroligi pri tio tiun, kiu faris ĝin. [1] Sed enrigardon en la plejpartrilatoj por certaj temoj ja donas la forumoj. Ofte la de Trockij en sia aŭtobiografio per sia tiama lernejklaso priskribita distribuo – kvinono estas kontraŭ maljusteco, kvinono estas malkaŝe por ĝi kaj tri kvinonoj atendas – estas tia ankaŭ en la forumoj, sed lastatempe kun iomete kreskanta parto kun rimarkoj kontraŭ la de SPIEGEL laŭordonaj arbitre laŭdataj aŭ prisilentataj krimoj. [2]

Per la ekzemplo de la aviadilforpafo, kies ordonantojn kaj realigantojn ni per la de la kartelgazetaro donataj atestoj nur supozas (ĉu bono ?), sed ne povas pozitive nomi per tutcertaj pruvoj, estu ekstrakte dokumentata la abomeno, kiu montriĝis en la forumoj kontraŭ la krimo mem kaj la aldona propagando, ĉar en la interreto nenio pli facile kaŝeblas ol la spuroj de iama propagando kaj ĝiaj reagoj.

Jam unu tagon post la forpafo publikigis SPIEGEL ONLINE je la 18.7.2014, 6.18 h : »Falo de MH17 : US-sekretservoj supozas forpafon de la maŝino.« Plue en la artikolo estas skribita : »La decidaj indikoj venas de milita klarigsatelito, raportis ĉiuj grandaj US-amaskomunikiloj kaj TV-elsendantoj dumnokte konforme... ›Ŝajne ekzistas kreskanta kompreno, ke tio estis rusaj rezistantoj‹, diris la eksa US-ministro pri eksteraj aferoj Hillary Clinton.« Ĉiuj artikoloj de la SPIEGEL ONLINE, ĉiutage almenaŭ du nur pri tiu krimo, estis skribita en tiu mensogema maniero ( »kreskanta kompreno« , kio ja estu tio ? Io ja gluiĝos en la kapoj...).

La distribuo de la kontribuoj en la aldona forumo estis relative precize trionaj, unu triono fortikaj propagandoreprezentantoj, unu triono maltrafante la temon kaj unu triono kun bonaj, tio celas kontraŭ la senhonta sugestio direktataj kontribuoj, kiel ekzemple : »Kompreneble denove estis la rusoj (…) kie do estas la pruvoj ? Irako havis ankaŭ kemiajn armilojn kaj tiel.«  »(…) Kial ankoraŭ ekzistas homoj kiuj kredas tion, kion la usonano diras. La nura vera danĝero por la mondpaco estas la usonano (…)«  »(…) Ĉi tie kelkaj ja post malmultaj horoj jam tutcerte konas la aferon. Sole per tio eblas ekhavi opinion. (…)« Apud la nomado de la usonanoj kiel mensogantoj ankaŭ aperis kontribuoj kiel tiu, kiu nomadas la mensogfunkcion de la gazetaro : »Kial la ›spegulo‹ starigas nur demandojn, kiuj celas pruvi, ke la ›separatistoj‹ kulpas ? Eĉ ne unu demando celas al la kulpeco de Kievo.« Justa demando, sed pli verŝajne iras la konata kamelo tra kudriltruo ol ni ricevos respondon por tio.

Vespere, je 19.19 h, SPIEGEL aldonis : »Obama respondecigas Putin (…) En Vaŝingtono diris la usona prezidanto, ke ekzistas pruvoj, ke la aviadilo de la Malaysia Airlines estis forpafita de tero-aero-raketo, kiu estis elpafita el la regiono de la ›de Rusio subtenataj separatistoj‹.« La rilato de la kontribuoj moviĝis je la sekvaj tagoj klare por tiuj, kiuj la »ludŝanĝilan« funkcion almenaŭ eksentis, kaj atingis ĉirkaŭ 60% de la forumkontribuoj. Du pluaj estu dokumentataj ĉi tie : »(…) ridinda (…) antaŭ unu monato diris la propagando – ke rusaj elitsoldatoj agas tie – nun estas dirata ke la rusoj provizas la ne edukitajn loĝantojn de Donecko (…) kio do, ĉu estas rusaj soldatoj aŭ la popolo ? Elektu por unu propagando« , kaj »Unuflankeco – La germanaj amaskomunikiloj skribis dum la lastaj 3 monatoj eĉ ne unu pozitivan rimarkon pri la agoj de Putin – egale kiel pacige li reagis (…) aliflanke povas la ukrainia registaro fari, kion ĝi volas (…) efektivigo de militistoj kontraŭ civila popolo, nepruvitaj eldiroj – egale, ĉio estas presata (…)« 

La distribuo en la sekvaj forumkontribuoj plumoviĝis direkte al 80% al la kontribuoj akuzantaj mensogon kaj perforton, tiel ke SPIEGEL volis sin mem forpreni el la pafdirekto per la hipokrita-kritika kaj krome en la senco de la  »Pfaffentrick«  ( »pastrotruko« , rigardu AVEnz s. v. en la germana) evidente neniondirantajn bildojn enhavanta artikolo de la 28.7.2014 je 7.36 h »Bataloj en la orienta Ukrainio : USN publikigas laŭdirajn pruvojn por rusaj atakoj« , kio tamen nur parte sukcesis ; apud kontribuoj, kiuj afable ofte la pasintajn mensogojn pri »amasdetruarmiloj« kaj »inkubatorbeboj« nomis, ankaŭ ekzistis komentoj kontraŭ SPIEGEL kiel »Propagando de plej fia speco. Oni rememoru la scenon de Powell antaŭ la UN kun ›pruvoj‹ pri amasdetruarmiloj de Irako. Tian ›supozon‹ nekontrolate publikigi jam estas je limo de militfiagitado.« kaj : »Ĉesu trompi nin, Spiegel Online ! Tiuj pruvoj estas NENIUJ ! (…)« Ĝojiga estas, ke post la fanfarona aserto pri la laŭdiraj pruvoj de la usonanoj por forpafo de la aviadilo tiuj ankaŭ estis mendataj : »La laŭdiraj pruvoj por aviadilforpafo, kie ili unue ja estas ? Egale, ili ja simple asertas ion alian. ›Spiegel‹ ja certe publikigos ankaŭ tion ! Domaĝe, ke en la Okcidento ne plu ekzistas ĵurnalismo, kiu starigas la ĝŭstajn demandojn. Kie estas la observfotoj pri MH17 ? (…)« En la bedaŭro pri onidira nur nun ne plu ekzistanta ĵurnalismo postsonoras restoj de ege erozianta lojaleco al la ŝtato kaj ĝia gazetaro. Unu tagon poste postdonatis »kritika« intervjuo (29.7.2014, 20.03 h), kio do devis jam ekzisti preta en la tirkesto, por esti aldonata laŭ la en la detaloj al ni nekonata spin-doctor-plano : »US-satelitbildoj pri Ukrainio : ›Oni estu skeptika‹.« La intervjuo kun laŭdira militfakulo estis festata en la forumo de malplimulto kiel ekvilibra, la plimulto de la kontribuoj estis pli de sekva naturo : »aĥ nee, tion ja jam skribis ĉi tie kelkaj forumistoj post la unua raporto, do Spon [mallongigo por SPIEGEL ONLINE], vi estas tro malfrua.«  »Ke oni estu skeptika pri pruvoj de la usonanoj, speciale se ili venas de satelitfotoj, estas ja la maltroigo de la jaro« , kaj »Laŭ tio Vi povas Vian titolbildon kune kun la raporto humile retiri kaj redoni mian aĉetkoston, rimorso per alibio-postvenartikolo ne protektas kontraŭ tuta malfido de ĉiuj legantoj, kiuj pli malpli havas ilian menson. Vi ankoraŭ pagos altan koston – en formo de tuta kredindecperdo. Atendu.« Sed la aliaj forumistoj ne atendis, sekvis pliaj komentoj ; kaj je la granda malplezuro de la SPIEGEL ĉi-foje ne funkciis la leporo-kaj-erinaco-ludo, kiu forumoj ja plej ofte estas. Ke la SPIEGEL pro la masivaj protestoj kontraŭ la propagandinundo devis refali al paŝo unuafoje prenita kaj sekve priskribita, estas kaŭzata apud la alta kvoto de lingve bedaŭrinde plejofte nebonaj, sed enhave bonaj, la mensogon, sed plejparte ne la gazetaron kiel mensoganto nomigantaj komentoj ankaŭ de kontribuoj kiel tiu : »Ne, mi fidas nek la rusajn nek la okcidentajn amaskomunikilojn, la rusajn mi ne povas legi, kaj pri la okcidentaj kaj nome pri ĉiuj havas mi daŭre la impreson, ke ili min volas manipuli. Kaj tio estas simple maleltenebla, ĉar mi ĉiam certis, ke ni havas liberajn kaj sendependajn komunikilojn.« Jen la bonkredo de ĝisnune propagandlojala regato estis perfidata troe, kaj komenciĝis erozio de la plej alta bonaĵo de la regantoj, la kredo je la komerca karaktero de la gazetaro [3], kiu tondrigis la alarmsonorilojn de la penspolicistoj. Tiu »kredokrizo« montriĝis ankaŭ en malabonoj de la SPIEGEL, kiel videblas en tiu blog-mesaĝo : »Mi ĵus revokis mian abonon de la »Spiegel« . La viro je la telefono ŝajnis sufiĉe konsternita, kiam mi klarigis la malabonon per la aktuala kovrilo kaj ĝia propaganda komponanto. Li diris al mi : ›Mi ja povas diri tion al vi, vi tute ne estas la unua, kiu malabonis aŭ alskribis kaj malabonis.‹« 

La en la forumkontribuo menciita titolbildo de la SPIEGEL montriĝis kun la admono »Haltigu Putinon nun !« (28.7.2014), kaj la protestoj kontraŭ tiu fiagitado ŝajne estis tre multnombraj ; ĉar unu tagon post la apero publikigis la SPIEGEL en sia retpaĝo la al la titolbildo apartenantan ĉefartikolon kun sekva deklaro »pri propra afero« : »Kiu estas la militpelanto ? La titolbildo de la aktuala SPIEGEL kun la linio ›Haltigu Putinon nun !‹ kaŭzis kelkajn viglajn reagojn – speciale en sociaj retoj. Inter ili estis ankaŭ organizate aperantaj, anonimaj uzantoj, kiuj jam dum monatoj ĉiun kritikon pri Rusio kontraŭas per inundo da kontribuoj en la forumoj de multaj ret-medioj.« Jen iu furiozis pro kolero ! La de la ĉefredakcio irita repaŝo tradukeblus ankaŭ tiel : Ni ja fiagitadas tagon post tago laŭ ĉiuj reguloj de tia arto, kaj vi fimanĝas nian fekon tamen ne, grrhh. Eĉ »organizataj« estas la komentantoj laŭdire ; tion la SPIEGEL-skribantoj kompreneble mem ne kredas, sed tiel eble pliaj indignatoj povas esti detenataj komenti tion. Kaj plie en la olea ekskuztono : »Dum kelkaj uzantoj la rusan politikon en Ukrainio defendis, akuzis kelkaj precipe ekscititaj uzantoj la SPIEGEL-on, ke la titolbildo estas ›militpela‹. Tio estas absurda aserto, kiu estas kovrita nek per la titolbildo, nek per la artikolo en la gazeto (…)« Huĥ, vokas ŝi, la ĉasta prostituitino. La leganto ŝatu post la unuaj linioj de la artikolo mem prijuĝi, ĉu tiu estas sugestia kaj do militpela aŭ ne : »La faloloko de la flugo MH17 estas premsonĝo, kiu obsedas Eŭropon. Ankoraŭ kuŝas kadavropartoj inter sunfloroj. 298 senkulpuloj estas mortigitaj ĉi tie, la mondo iĝis atestanto, kiam rabantaj banditoj en uniformo priŝtelis la mortulojn, forprenis ilian dignon. Ĉi tie, en la orientukraina solecejo, montriĝis la vera vizaĝo de Putin. La rusa prezidanto staras malkaŝita, ne plu kiel ŝtatisto, sed kiel pario de la mondsocio (…)« Dumtempe fiagitadas la SPIEGEL kontraŭ la »por-rusaj separatistoj« , pli senhonte vere ne eblas. Ke la SPIEGEL tamen montriĝis devigita reagi al la akuzo de militpelado, indikas, ke la bedaŭrinde ankoraŭ neorganizata protesto devis esti granda kaj, kiel kelkaj forumkontribuoj montras, ja estiĝis io kiel antipatio kontraŭ la fekimpertinentaj gazetarmensogoj. Okazis ankaŭ kelkaj manifestacioj kontraŭ la militpelado antaŭ la SPIEGEL-ĉefbazo en Hamburgo, kiuj kondukis la senskrupulajn profesiajn mensogistojn en klarigmizerojn. Tamen la penso ne perdiĝu, ke la SPIEGEL neniel estas malglora escepto, sed daŭra komponanto de la preskaŭ senbreĉe egalŝaltita gazetaro – je tiu punkto ni volonte rezignus nian monopolon de la Ketzerbriefe [herezulleteroj] kiel blokadrompantoj.

La SPIEGEL estis en tiu rondo unuafoje ne plu »mastro en siaj forumoj« , kaj tio estas nova. Ĝi reagis al tiu situacio per la Gogher-Gogh-solvo : La komentfunkcio por la presita ĉefartikolo eĉ ne estis permesita, la aliaj, tre multnombraj artikoloj kun forumkontribuoj malaperis al la malantaŭaj paĝoj kaj estas, se oni ne konas ilin, praktike netroveblaj. Eĉ sur la retpaĝo estis la temligilo »Ukrainio« forigita kaj la ekstremeksploda temo »2-a futballigo« (je 3.8.2014) estis aldonata. La sankcioj kontraŭ Rusio tamen estas realigitaj, la temo pro »maldeca konduto de la forumistoj« estas forigita, por ke ne aliaj estu kuraĝigitaj, ne ĉion ŝafstulte manĝi el la manoj. Kiom facile tiuj senkontroliĝintaj forumoj tamen povis esti ĉesigitaj, pensigu la reprezentantojn de la fabelo pri la bonegaj interŝanĝeblecoj en la interreto. Bedaŭrinde la aŭtoroj de la parte tre bonaj kontribuoj en la forumoj ĝenerale estas nur izolitaj individuoj, kies ĉiukaze nur ege magra interŝanĝo nun per musklako povis esti ĉesigita. Oni imagu, la samaj personoj renkontiĝintus en neobservata loko por neĝenata, disciplinata diskuto kaj povintus tiun dialogon sendepende de la gardistoj daŭrigi, tio estus ĉiukaze bona komenco. Ĝi certe kondiĉas, ke la partoprenantoj publike kaj sen esceptoj pledas por la parollibereco kaj montras artikulacikapablon kiel la plej kapablaj inter la dominantaj malamikoj de la parollibereco kaj memdetermino – kiel ja SPIEGEL ONLINE –, se ili ne volas ĝuste esti malestimataj kaj malrespektataj de tiuj. Ankaŭ ĉi tie, pri la batalo de la vortoj, la regulojn determinas la malamiko.

Raymond Chorki.