Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
IZo PLUS en Instituto Zamenhof en Togolando
de Koffi GBEGLO  
15a decembro 2014

Esperanto estas objekto ne de la Togolanda instruprogramo, sed ghi estas instruata al gelernantoj de la unua, dua kaj tria klasoj de mezgrada nivelo en Instituto Zamenhof pro la aprobo de la gepatroj. Iuj el tiuj chi mem promesadas lerni la lingvon sed ne jam komencis. Kio okulfrapas, tio estas, ke gepatroj chiam plendas pri nebona lernado de iliaj gefiloj en liceoj kaj tial proponas ke IZo havu ankau liceajn klasojn. Ili malkashe diras, ke en liceoj la gelernantoj ne estas tiom bone trejnataj kiel en IZo. Char Instituto Zamenhof ne povas havi liceajn klasojn, en tiu chi lernjaro 2014-1015 ghiaj gvidantoj submetigis proponon al la asocio de gepatroj de gelernantoj de IZo :" ekslernantoj de Instituto Zamenhof, kiuj nun lernas en liceo studos Esperanton sabate kaj feritagojn en Instituto Zamenhof kaj ankau havos subtenokursoj en angla, matematiko kaj fizikaj sciencoj". Kiom ghojis tiam la gepatroj. La asembleo per aplaudego akceptis la proponon. La administracio de IZo taskis si fari ion, tion ghi devas komenci. Jen io komencighis

La afero ekis la 8an de novembro 2014 sed tiam, la kurso preskau ne komencighis. La 15an de novembro deko da homoj partoprenis. Instituto Zamenhof taskas al si fari pli kaj plu por tiuj junuloj. Tial tiun chi programon ghi nomas IZo PLUS. Pliaj vortoj pri IZo Plus aperos poste. Tiu chi PLUS signifas, ke Instituto Zamenhof disponigos pliajn lernindajhojn al siaj ekslernantoj. Esperanto, Informadiko kaj subtenkursoj jam ekis. Nun estas pripensata metilernado en IZo. Ideoj venas buntaj en la kapoj de la gvidantoj de IZo. Certe ili realighos por helpi la gejunulojn togolandajn.