Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu vere Albert Camus estis rasisto ?
de Djémil KESSOUS  
29a novembro 2014

Omaĝe al ĉiuj, kiuj pensas : „tiuj ĉi uloj ne estas samkiel ni”.

Albert Camus estas filozofo universale konata. Ĉirkaŭ lia verkaro, lia persono, okazis studaĵoj multoblaj, diversaj, foje kontraŭecaj. Iuj el ili povas konsisti el vera psikanalizo, ĉu eksplicite (ekz-e „Albert Camus kaj la manka parolo” [Albert Camus et la parole manquante] de Alain Costes, plej ofte implicite („Albert Camus aŭ la kolonia nekonscio” [Albert Camus ou l’inconscient colonial]) de Edward Said. El tiuj diversaj ekzegezoj, ĉiu prezentas relativan intereson, ĵetante diferencan lumigon pri la penso, foje pri la vivo, de tiu kompleksa aŭtoro. Tio ankoraŭ ebligas malrekte lumigi la sintenon de la ekzegeza aŭtoro. Tiukadre mi tuj interesiĝos pri aparta ekzegezanto, la profesoro Guy Perville (gi pervije), tra lia artikolo „Ĉu Albert Camus estis rasisto ?” (Albert Camus était-il raciste ?) publikigita en 2003[1].

Stranga simileco inter Camus kaj Celine

La koncernata teksto baziĝas sur „La unua homo” [Le premier homme], postmorta aŭtobiografia romano publikigita de Catherine Camus, lia filino. Sekve de tre konciza sintezo el la verko, la profesoro skribas : „kvankam la aŭtoro [Camus] deziris memorigi la maljuston faritan al la „araboj” (fakte ĉefe kabiloj) ribelintaj en 1871, estas klare, ke li sin identigas plene al sia popolo, naskiĝinta el la koloniado, kaj ke al ĝi tiuj ĉi ne apartenas".

La profesoro Pervillé daŭrigas memorigante kelkajn riproĉojn, kiujn direktis al Camus „la islamanaj alĝerianoj kaj ties simpatiantoj”. Li notinde citas Kateb Jacin, kiu skribas : „li havas rasismajn tonojn, kiujn Camus kaŝas”, lin komparante al la sudista verkisto William Faulkner. Ĉi tie ĉefe alvokita estas Ahmed Taleb Ibrahimi, ĉar tiu lasta traktas Camus kiel „sentivan estulon por ĉiam stampitan de rasa solidareco kun la komunumo, sine de kiu li naskiĝis kaj kreskis […] Mi pensas, daŭrigas li, ke mortigante la arabon, Camus realigas subkonscie la revon de la „nigrapiedulo”[2], kiu ŝatas Alĝerion, sed povas koncepti tiun Alĝerion nur senbalastigitan de la alĝerianoj” („De la senkoloniado ĝis la kultura revolucio”) [De la décolonisation à la révolution culturelle].

Evidentiĝas, ke la Doktoro Ibrahimi faras malbonan proceson al Camus. Tiu ĉi tutcerte ne celis Alĝerion, „senbalastigitan de alĝerianoj”, kiam, en septembro 1955, li skribis al mia patro : „[Tiu tero] estas nia, kaj mi ne pli povas ĝin imagi sen vi kaj viaj fratoj, ol vi sendube ĝin disigi de mi kaj de miaj similuloj”. („Actuelles III”, historio cetere montris, ke la afero estas ebla). Oni tamen ne povas nei ke, sekve de Ibrahimi kaj Yacine, iuj alĝerianoj taksas Camus kiel rasiston aŭ kvazaŭrasiston. Per sia ekzegezo, la profesoro deklaras, ke li celas ekzameni tiun demandon „sen tabuo”. Kelkaj citaĵoj el „La unua homo” ja ŝajnas apriore esprimi rasismon de la aŭtoro. La heroon de la romano hantas la ideo pri „sescent milionoj da flavuloj, da nigruloj, da bronzhaŭtuloj” ... kapablaj amasimpeti sur la kabeton de Eŭropo. Estas ankoraŭ tiu fragmento, kiam en 1905, la patro de la heroo partoprenas en la kolonia franca milito en Maroko. Patrolante kun militkompano, ili trovas kamaradon mortintan, „la kapon renverse, bizare turnitan al la luno”. Camus daŭrigas : „Kaj ili ne plu rekonis lian kapon, kiu havis strangan formon. Sed tutsimple : li estis gorĝtranĉita kaj, en lia buŝo, tiu livida ŝvelaĵo estis lia tuta sekso”. Multaliaj partoj de la romano, kiel tion raportas ĝia ekzegezanto, traktas pri gorĝtranĉadoj, sekstranĉadoj kaj aliaj seksatencoj atribuataj al araboj. Sed ĉu ni ne estas antaŭ romaneca verko, tutcerte aŭtobiografieca, sed kie Camus ŝajnas influata de la maĵoraj verkoj de Louis-Ferdinand Celine, notinde de ties „Vojaĝo ĝis noktofino”[3] ? Celine estis sendube granda ksenofobo.

Rasismo kaj sklaveco

Mi poste reiros al la koncernataj abomenaĵoj kaj al la sinteno de la profesoro Perville pri ili. La fina parto de lia studaĵo estas dediĉita al analizo pri la rasismo. Li ekiras de la klasikaj esploroj de Albert Memmi (vd. „Portreto de la koloniigito” [Portrait du colonisé]) donante al ili pli vastan kampon, datante la originon de tiu ideologio je la epoko de la nigrulnegoco. Je la preciza momento, kiam provizita de tiu honta komerco, la sklavista ekonomio de plantado estis je sia plena impeto en Antiloj, okcidentaj biologoj (Linne kaj Buffon) formulis sian rasan teorion, kiu celas klarigi la observatajn diferencojn inter la homgrupoj el ĉiuj mondopartoj. Tiu konverĝo, skribas la profesoro, plenumita de la mezo de la 18-a jarcento, ebligis rajtigi, en la spirito de la regantaj klasoj, la diskriminaciajn aranĝojn ordonitajn je la peto de la plantistoj kaj nigrulkomercistoj. Oni tie pensas pri la fama Nigra Kodo, tiam valida en la francaj Antiloj. Tiu alia kodo, kiu regis la sklavojn de Barbado (angla kolonio), permesis kripligon de homo aŭ lian bruligon sur ŝtiparo.

Laŭ tiu skolo, la rasismo ne estas diferencismo kultura, sed biologia, genetika. La profesoro Perville deklaras, ke oni hodiaŭ trouzas la vorton rasismo, „ĉar la naziismo ĝin definitive senhonorigis”. Tio memorigas pri Bernanos : „Hitlero senhonorigis antisemitismon”. Poste li neas la rasisman karakteron de la alĝeria koloniado. Laŭ li fakte, la fundamenta malegaleco de la kolonia alĝeria ordo, kiu baziĝis sur du kategorioj de loĝantoj, la regatoj (islamanoj) kaj la civitanoj (esence eŭropanoj), „esprimis la superecon de la franca leĝo rilate la islamanan, superecon kulturan kaj ne rasan”. Nu, kion diri pri la tezoj de la psikiatra skolo de Alĝero, pri tiu ĉi ekzemple, publikigita en 1932 : „La nordafrika indiĝeno, kies cerba kortiko estas malmulte evoluinta, montriĝas primitiva estulo kies vivo, esence vegetaĵa kaj instinkta, estas ĉefe regulata de la diencefalo ?”[4]

La profesoro ne kontestas la antiarabajn kaj antiislamanajn antaŭjuĝojn de la koloniiganta Francio. Ili estis, diras li, „la produkto de longa konflikta historio, datiĝante de la unuaj konkeroj de Islamo, kaj en kiu la prauloj de francoj kaj de eŭropanoj ne estis la solaj kulpuloj nek la unuaj respondeculoj”. Koncerne la „kulpojn”, tiu aserto havas tonon tre moralan, pri kio ni devos reveni. Koncerne iliajn respondeculojn kolektivajn, ĝi proksimiĝas al la malnova antikva juro. Kiuj estas la popoloj respondecaj, aŭ kulpaj, pri la koloniado, la grandaj invadoj, sed ankoraŭ pri la kampara eliro, la klimata varmiĝo aŭ la ekologiaj ruinigoj ligitaj al la industria revolucio ?

Rilate la sklavecon, li memorigas : „la islamo-araboj cetere de tre longe praktikis la negocon de blankaj sklavoj tra Mediteraneo, kaj tiun de nigraj sklavoj tra Saharo, la Ruĝa Maro kaj la Hinda Oceano”. Oni povas aldoni, ke tiu negoco ekzistis antaŭ la Islamo kaj ke judoj kaj kristanoj en ĝi aktive partoprenis. La profesoro Perville eĉ alvokas la nov-konservativan usonanon Bernard Lewis (iaman konsilanton de la israela „falko” Netanjahu), kiu estus montrinta „la ekziston de rasaj antaŭjuĝoj kontraŭ nigruloj en islamaj landoj”.

Oni malbone vidas, kiu povus kontesti tian aferon. La tuta verko de Bernard Lewis reciproke, estas teksaĵo de antaŭjuĝoj etno-religiaj anti-islamaj. La ksenofobaj antaŭjuĝoj ja estas universalaj. „La sovaĝa homo, skribas Germaine Tillion, kredis ke li « partoprenas » en la universo, ke tia astro, tia animalo, tia orientiĝo, tia semajna tago, ne estas fremdaj al lia vivo, al lia estuleco […] Male, tiu homo mem (tiel malmulte fidinda pri siaj limoj rilate al la planedo Marso), sin konsideris senhezite farita el alia esenco ol ĉiuj individuoj, kiuj ne strikte apartenas al lia kampadejo”. Sennombraj samtempuloj ankoraŭ nun restadas ege proksimaj al tiuj primitivuloj, tamen havante pri sia „kampadejo” nocion senteble pli vastan.

Kontraŭ la kultura relativismo

Sed ni reiru al la supre menciitaj arabaj abomenaĵoj. La profesoro metas la demandon por scii ĉu la pria aserto estas, aŭ ne, prava. „Bedaŭrinde jes, respondas li, ŝajne malgaja. Li daŭrigas : La praktiko de seksaj kripligoj en Magrebo estas konfirmata de multaj atestoj kaj dokumentoj, antaŭ, dum kaj post la kolonia superregado.” Li poste skribas pri la konkero de 1830, raportita de lia kolego Daniel Rivet, kiu skribas : „La bataloj tuj fariĝas kruelegaj. En novembro muĝahidin kripligas kvindekon da kanonistoj surprizitaj dum malavangarda atako. La intestaro de kantinistino estas elŝiritaj, ŝiaj nazo, oreloj kaj mamoj tranĉitaj kaj enŝovitaj en la ventron. La sovaĝeco de la indiĝeno resaltas sur la okupanton laŭ efiko de mimetisma kontaĝo”. Laŭ tiu historiisto do, ja la koloniata indiĝeno infektis la senkulpan kolonianton ! Tamen la alfabetiga kvoto de tiuj indiĝenoj laŭdire sovaĝaj estis tiuepoke supera al tiu de la francaj soldatoj, kiuj ilin koloniis (vd. la raportojn pri Alĝerio de Tocqueville, 1847). La profesoro daŭrigas raportante la fame konatajn abomenaĵojn de la alĝeria sendependa milito. Lin ne konvinkas la rasisma ideologio, kiu klarigas tiun fenomenon per „denaska barbareco”. Al tio li preferas la tezon, kiu rilatigas la seksajn kripligojn al ekzisto de arkaika patriarka socio. Li tiuteme referencas al Mohamed Harbi, vidanta en tiuj abomenaĵoj, kaj en ties posta pluiĝo fare de la islamisma terorismo, „kulturan konstanton”. Laŭ tiu lasta do, la praktiko de tiuj kripligoj apartenus al tradicio tute nia, „kultura” manke de „genetika”. Ĉu tiu eksa respondeculo de la sendependisma movado, fariĝinta ties historiisto, estus alĝeriano, kiu celas esti okcidentano, samkiel la nigrulo priskribita de la antila psikiatro Frantz Fanon ? Tiu ĉi bedaŭras : „La nigrulo celas esti blankulo” („Nigra haŭto, blanka masko” [Peau noire, masque blanc], 1952). Kun la hegemonio de la okcidenta ordo, tiu kompatindulo tiel estus „interniginta” (eĉ „epidermiginta”) sian subecon. De tiam la kremoj heligaj aŭ senkrispigaj furoris. Tio nomiĝas asimiliĝo.

Jen do la ŝlosilo, kiu klarigas al ni la filozofion de la profesoro Perville. Li tutcerte ne estas apoganto de la „kultura relativismo”. Tiu koncepto, hodiaŭ bone laŭmoda, neas la fakton, ke povas ekzisti universalaj valoroj (demokratio aŭ homrajtoj). La moderna kultura relativismo trovas siajn radikojn en la maljuna komunuma sistemo (aŭ multkulturismo). Evitante apriore interveni en la diferencajn kulturojn de la mondo, evitante ĉefe formuli moralan juĝon prie, ĝi lasas al ĉiu el ili ties propran aŭtonomecon. Tiel, en la otomana imperio samkiel en la malnova imperia Rusio, oni ne eskapis el sia komunumo : ĉiu religio – juda, kristana aŭ islama – eĉ ĉiu etno, disponis pri siaj propraj leĝoj, siaj propraj tribunaloj por juĝi siajn anojn.

Moderna kulturismo kaj posthistorio

Albert Camus, kompleksa aŭtoro el la mezo de la 20-a jarcento, samtempe liberecano proksima al revolucia sindikatismo kaj liberalulo favora al Okcidento, antifaŝisma ĵurnalisto, evidente ne estis rasisto. Mi aliĝas tiupunkte la tezon de la profesoro. Persone, mi delonge forlasis la uzon de la eluzitaj terminoj rasismo kaj antisemitismo, kiuj ne plu volas ion signifi. Mi preferas deklinacii la fobion. Ĉu ĝi estas islamo-, judo-, germano-, ktp..., ĉiam temas pri ksenofobio, alivorte timo miksita kun malamo al la fremdulo. Kaj Camus eĉ ne estis ksenofobo.

Nek Guy Perville estas rasisto. Kun sennombraj aliaj li partoprenas en iu malnova movado, kiu traktas la kulturon de ĉiu homa grupo kiel donitaĵon nemoveblan, neredukteblan. Tiu kulturismo, laŭ sia moderna versio, situigas Okcidenton pinte de la planeda kultura hierarkio. La profesoro aliĝas la tezon pri la „supereco kultura kaj ne rasa” de la kolonia Francio. Ĉiuj kulturoj estas egalaj, sed troviĝas unu, kiu estas pli egala ol la aliaj” (Castoriadis). Li serĉas „kulpulojn” (koncerne la konfliktan historion Islamo-Okcidento), defendas iun universalan moralon („necesas morale kondamni tiajn agojn se oni volas eviti, ke ili pluiĝu de unu generacio al la alia”). Predikante la universalecon de la homrajtoj, li tiel sin ligas al malnova universalismo. Problemo estas, ke tiu ĉi universalismo montriĝas tre aparta.

La moderna kulturismo estas ankoraŭ „posthistoriismo”, lokante Okcidenton ĉe la lasta finaĵo de la universala historio. „Estis historio, ne plu estas” (Markso). Kaj en tiu ĉi la aliaj popoloj ne sufiĉe enirintus : ekzemple la afrikanoj laŭ la franca prezidinto Sarkozy.[4] En tiu historio konceptita laŭ tiu ideologio, necesas forgesi iujn aferojn. Kiel ĝin jam konsilis Ernest Renan por sia naciismo, okcidentismo havas selektivan memoron.

Por ĉesigi la abomenaĵojn de la historio

Ja la eta okcidenta kabo de Eŭrazio, unuvorte Okcidento, donis al tiu historio ties decidan impulson komence de la dua jarmilo de la kristana erao. Tion oni ne povas nei. La akcelo estis iom post iom fariĝonta impetego. Sed ĉu la regnoj de tiu impetanta Okcidento, tiam ne plene profitis de la kultura heredaĵo – teknika, scienca, artisma ... – pacience akumulita dum antaŭaj jarmiloj de ĉiuj civilizacioj de la Malnova Mondo, kiuj ĝin antaŭis (finiĝantaj per Islamo) ? Troviĝante ĉe la bona geografia loko kaj je la bona historia momento – kio ebligis al ili inventi la komercon de la du Mondoj – ĉu tiuj regnoj (hispanaj-portugalaj unuatempe, poste anglaj-nederlandanaj) samtempe ne rabis, senspirigis poste trudanstataŭis la tradician komercon de la Malnova Mondo, iam tiom prosperan, la mediteranean notinde ? Per la moderna koloniismo ĉu ili ne inventis la subevoluadon ? Per la akcela ekonomia kresko ĉu ili ne paroksismigis la malegalecojn inter la diferencaj landoj kaj ene de tiuj ĉi ? Ankoraŭ hodiaŭ, ĉu ili ne subtenas, rekte aŭ ne, la reĝimojn kaj grupojn la plej reakciajn tra la tuta planedo ?

Historio, la moderna historio ĉefe, ne estas la loko de la konstantoj, eĉ „kulturaj”, male al tio, kion sugestas s-roj Harbi kaj Perville. La abomenaj praktikoj de niaj militoj ne estas iu alĝeria specifaĵo. La kastradojn oni praktikis kontraŭ la viroj de la kontraŭa „tendaro” dum almenaŭ kvar jarmiloj, en la Malnova kiel en la Nova Mondo. Dum la anti-kristanaj persekutoj, la romanoj kutime praktikis la krucumadon al viroj kaj la mamablacion al inoj. La ĉasoj al sorĉistinoj, pli ĝenerale al mizeruloj, samkiel Inkvizicio, ĝeneraliĝis en Okcidento dum la laŭdire Renesanco (etimologie „renaskiĝo”), en la jarcento de la triumfanta humanismo. La „Karolino” (el la nomo de Karolo la Kvina), inkvizicia leĝo daŭre valida ĝis la 18-a jarcento, detale pritraktis la manieron ŝtiparbruligi, radbati, dismembrigi, krevigi la okulojn, pinĉi per tenajloj fajre ruĝigitaj, distranĉi la nazon, la orelojn, la manojn, la fingrojn, ktp... La segtorturon oni ankoraŭ praktikis, al viktimo pendigita per ambaŭ piedoj kaj distranĉata laŭlonge, kiel montras gravuraĵo de Cranach... Kaj la elektra seĝo ankoraŭ funkciis en Usono antaŭnelonge.

La someron 2010, famkonata usona gazeto (Time) publikigis titolpaĝe foton de Aisxa Bibi, fraŭlino la nazon distranĉite de talibanoj, kun tiu subtitolo : „Kio okazos, se ni foriras el Afganio ?” Sed oni neniam tiom alfabetigis en Afganio, kiom dum ĝia alianco kun Sovetunio ! Time bone evidentigas barbarecon implicite atribuatan al islamo, forgesante diri, ke tiu praktiko ne rilatas al specifa religio, povante ankoraŭ hodiaŭ troviĝi ĉe popoloj hinduistoj de Azio, kristanoj de Afriko aŭ animistoj ie tie. Ĝi estas universala kiel tiu de la senklitorigoj.

La moderna koloniado (franca inter aliaj), kun la rivaleco inter dominantaj regnoj (ekzemple inter Rusio kaj Britio, koncerne Afganion), marĝenigis la indiĝenajn popolojn, bremsis ties evoluadon, paroksismigis la malegalecojn je la plej ampleksa planeda skalo. En Alĝerio, la fenomeno estis ankoraŭ pli akra ol aliloke, pli violenta, ĉar temis pri setla koloniado, kiu daŭris pli ol 130 jarojn. Laŭtempe, kun la multoblaj blokadoj, la premo daŭre altiĝis. Kio miriga nu, ke la akumulitaj malamoj finfine elĵetis la ŝtopilon, kiu malebligis ĉian reformon ? Tio finfine degeneris en barbaran konflikton.

Kaj la ne malpli teruraj eventoj, kiuj ĝis nun sekvis tiun alĝerian sendependecon, estis ankoraŭ notinde kondiĉitaj de eksteraj cirkonstancoj, tiu de la monda krizo antaŭe, kiu pli ol neniam inspiras la memrefaldon kaj okazigas siajn plej ruinigajn efikojn en la landoj de la periferio. „La usona vivnivelo ne estas negocebla”, deklaris George Bush (patro) en 1992, je la epoko, kiam lia lando plene profitis la rabadon de la planedaj riĉaĵoj. Je tiu preciza momento, la nova civila milito de Alĝerio eniris sian fazon plej ruinigan.

Feliĉe nun, la okcidentaj regnoj formale ĉesigis tiujn abomenaĵojn de alia erao, cetere daŭre ilin inside eksportante ĉirkaŭ si, rekte aŭ ne. Kaj ni atendas senpacience, ke ili fine ĉesigu tiun imperiisman barbarecon, kiu ruinigas hodiaŭ la tutan mondon ĝis la historiajn lokojn, kie naskiĝis la plej malnovaj civilizacioj. Ili fine montru al ni, ke sia universalismo povas ankoraŭ esti pacema, plurisma, kaj la tutmondaj popoloj scios kunlabori kun ili, por doni novan transflekson al nia nova jarmilo, kiu tiel malbone komenciĝis.

Djémil KESSOUS.

Notoj

1. La artikolo ĉi tie komentita de la profesoro Perville estis publikigita en „Historio kaj literaturo je la 20-a jarcento” (Histoire et littérature au XXème siècle), studaĵaro dediĉita al Jean Rives, publikigita en la kolekto (Sources et travaux d’histoire immédiate), Tuluzo, GRHI. Tiu artikolo ankoraŭ troviĝas ĉe la TTT-ejo de la aŭtoro.

2. Tiel oni nomas la eŭropdevenan setlanton en Alĝerio.

3. La „Vojaĝo ĝis noktofino” [Voyage au bout de la nuit] de Louis-Ferdinand Celine estas esperantigita de Armela Lequint kaj Ĵak Lepŭil’ („Vojaĝo ĝis noktofino”, Edimondo, Novjorko, 2005)

4. Antoine Porot kaj C. Arrii, „L’impulsivité criminelle chez l’indigène algérien ; ses facteurs" [La krima impulso ĉe la alĝeria indiĝeno ; ĝiaj faktoroj], Annales médico-psychologiques, n-ro 90, p. 588-611, Alĝero, 1932).