Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La ĉilia listo de Schindler
de Granma (Internacia redaktejo)  
21a novembro 2014

SANTIAGO DE ĈILIO.- La historio, en kiu ĉefrolis Oskar Schindler, la germano monde konata post la filmo pri lia helpagado dum la Dua Mondmilito – filmo gvidita de la filmisto Steven Spielberg –, ripetiĝis kun malsamaj fonoj en Ĉilio, en la tempo de la diktatoreco de Augusto Pinochet.

Kaj en la centro de tiu historio troviĝis la ĉiliano Jorge Schindler Etchegaray, kiu dividas kun la germano Oskar multon pli ol la familinomon.

Samkiel en la Dua Mondmilito la eŭropa entreprenisto dungis centojn da judoj en siaj fabrikoj de kuiriloj en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio por ilin protekti kontraŭ la naziistoj, en la unuaj jaroj de la milit-reĝimo de Augusto Pinochet (1973-1990) la sudamerikano laborigis dekojn da komunistoj kaj aliaj maldekstruloj, kiuj estis persekutataj de la DINA, la sekreteca polico de la diktatoreco.

Schindler Etchegaray fondis en 1974 ĉenon da apotekoj en Santiago kaj Concepción, en la sudo de la lando, kaj dungis komunistojn kaj membrojn de aliaj partioj, kiuj apogis la faligitan registaron de la prezidanto Salvador Allende. Tiel li savis ilin de la morto, la malapero aŭ la torturo.

Inter la jaroj 1973 kaj 1978 malaperis pli ol 3.000 homoj en la sekretaj ĉeloj de torturo kaj mortigo instalitaj de la milit-estraro de la registaro. Piaj 20.000 homoj estis kontraŭleĝe arestitaj kaj submetitaj al kruelaj torturoj en tiu periodo, laŭ atestoj de la Nacia Komisiono pri Politika Mallibereco kaj Torturo, kreita en 2003.

Mi tute ne estas heroo

Jorge Schindler, nepo de la svisa enmigrinto Agustín Schindler Brunner, kiu alvenis en Ĉilion en 1880, estis estrarano de la ŝtata Korporacio de Protektado de la Produktado (KorPro) dum la socialista registaro de la Popola Unio (PU) prezidita de Salvador Allende de 1970 ĝis septembro 1973.

Komence de 1974 li fondis sep apotekojn en laboristaj kvartaloj de Santiago kaj en la centro de Concepción, industria urbo lokita je 500 kilometroj sude de la ĉefurbo, kie li komencis akcepti la fuĝintojn kaj trejni ilin en la diversaj laboroj de la fako.

Meze de la jaro 1974, la komunistoj laborantaj sub la gvidado de Schindler, alprenis kaŝajn funkciojn en la ĉilia komunista partio. Kelkaj havigis al si sekurecajn domojn, aliaj aliĝis al la loĝistika aparataro, pluraj al propagando-taskoj, al reorganizado de la diversaj amas-movadoj, al kontakt-laboroj, al serĉado de financado.

Schindler kaj la membroj de la kaŝita strukturo, kiuj agadis en la apotekoj, suferis la kreskantan persekutadon fare de la sekretaj servoj. Multaj devis forlasi Santiagon aŭ forlasi la landon.

Persekutita kaj preskaŭ ĉirkaŭbarita de la DINA, Schindler decidis forlasi Ĉilion komence de 1979. Instigite de siaj kamaradoj li vojaĝis, tra Bonaero, al Germanujo kaj poste al Bulgarujo. Jaron poste li ekloĝis en Frankfurto, kie li ĝis nun loĝas kaj estras, kun 75 vivojaroj, turisman agentejon, kiu okupiĝas pri la landoj de suda Latinameriko.

„Mi ne konsideras min heroo”, diris Schindler. „Mi faris nur mian eblon helpi miajn kamaradojn en tiuj malfacilaj jaroj, kiam ni estis ĉasataj kiel bestoj pro la nura fakto voli konstrui pli bonan estontecon por Ĉilio”.

El la pli ol 100 maldekstraj aktivuloj, kiuj laboris en la apotekoj de Schindler, nur du estis kaptitaj de la DINA kaj ankoraŭ ne aperis. Ili estas Marcelo Concha Bascwián kaj Lenin Díaz, inĝenieroj pri kampkulturo diplomitaj en la universitato Patrice Lumumba, en la tiama Sovetunio.

(Fragmentoj el BBC Mundo)

Granma, la 8-an de novembro 2014

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara