Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La terorista lando numero unu
de Granma (Internacia redaktejo)  
21a novembro 2014

Usono estas „la terorista lando numero unu”, se oni tenas en konsidero ĝiajn mortigajn operaciojn gvidatajn de la Centra Esplor-Agentejo (CIA, laŭ la angla) en landoj kiel Nikarakvo kaj Kubo, denuncis la historiisto kaj socia filozofo Noam Chomsky en nova artikolo.

En artikolo publikigita de Truthout.org, Chomsky komentis revizion faritan de la CIA pri ties lastaj kaŝ-operacioj, por precizigi la efikon, kaj la Blanka Domo konkludis ke, bedaŭrinde, la sukcesoj estas tiel malmultaj ke necesas replani la politikon, ĉefe tiun armi ribelantojn en la tuta mondo, kion – diris la filozofo – fariss la CIA en siaj 67 jaroj da historio.

La CIA faris sian efiko-analizadon, kiam la registaro de Obama kalkulis la eblon armi la ribelantojn kontraŭ la fortoj de la prezidanto Bashar al Assad en Sirio, substrekis Russia Today.

The New York Times estis la unua, kiu malkaŝis la historion, kiu estis publikigita sub la titolo „Studaĵo fare de la CIA pri la kaŝita helpo kreskigas la skeptikon pri la helpado al la siriaj ribelantoj”, kaj Chomsky sugestas sian propran titolon, kiu laŭ li devis esti : „Jam estas oficiala : Usono estas la ĉefa terorista lando en la mondo, kaj fieras pri tio”.

La profresoro de la Masaĉuseca Instituto pri Teĥnologio (MIT), poste detaligis kelkajn kazojn analizitajn de la CIA, kaj klarigis kial estas pruvite, ke Usono estas „la monda ĉampiono de estigo de teroro”, kaj klopodas— kontraŭstari en la tuta mondo.

„La unua paragrafo de la artikolo de The New York Times citas tri el la ĉefaj ekzemploj de ,kaŝita helpo’ : Angolo, Nikarakvo kaj Kubo. Fakte, ĉiu kazo estis terorista operacio farita de Usono”, asertas Chomsky.

La katedrestro aldonis, ke en la 80-aj jaroj Usono apogis la rasdisigon en Sud-Afriko, kiu invadis Angolon por protekti sin „kontraŭ unu el la plej notindaj teroristaj grupoj en la mondo”, laŭ Vaŝingtono : La Afrika Nacia Kongreso (ANC laŭ la angla) de Nelson Mandela.

„Vaŝingtono kuniĝis kun Sud-Afriko por doni gravan apogon al la terorista armeo Unita de Jonas Savimbi en Angolo. Tion ĝi daŭre faris eĉ post kiam Savimbi havis gravan malvenkon en libera balotado zorge observata”, skribis Chomsky. „La sekvoj estis teruraj. Esplorado farita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1989 konsideris ke la sudafrikaj fiaĵoj kaŭzis 1,5 milionojn da mortintoj en najbaraj landoj”.

La murdo-kampanjo kontraŭ Kubo

Chomsky menciis ankaŭ la „detruan kaj murdan kampanjon” fare de Usono dum pluraj jardekoj kontraŭ Kubo, inkluzive la invadon de Playa Girón kaj la severan embargon, kiu daŭras ĝis nun.

„La kvanto de viktimoj de la longa terorista milito estis amplifikita de detrua embargo, kiu daŭre ĝis nun defias la mondon. La 28-an de oktobro, la UN, por la 23-a fojo, apogis « la bezonon ĉesigi la ekonomian, komercan, financan embargon trudatan de Usono kontraŭ Kubo »”, skribis Chomsky.

En la fino de la artikolo, Chomsky menciis „la plej grandan teroristan kampanjon en la mondo : la tutmondan projekton de murdado de teroristoj lanĉitan de Obama”, kaj asertis ke „la dolorigaj sekvoj de tiuj atakoj pere de senpilotaj aviadiloj kaj specialaj fortoj, devas esti sufiĉe bone konataj por postuli pli grandan komenton”.

„Ĉio estas fakto, kiun oni devas konsideri horora”, li taksis. (RT)