Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Danĝero ! Transatlantika interkonsento
de Ignacio RAMONET  
10a novembro 2014

Post du monatoj, la 25-an de majo, la hispanaj elektantoj elektos siajn 54 eŭropajn deputitojn. Estas grave ke, ĉi-foje, en la momento voĉdoni estu klare sciate kio estas en risko. Ĝis nun, pro historiaj kaj psiĥologiaj kialoj, la plimulto de la hispanoj – kontentaj esti, fine, „eŭropanoj” – ne ĝenis sin legi la programojn kaj blinde voĉdonis en la balotoj de la Eŭropa Parlamento. La krueleco de la krizoj kaj la rigor-politikoj postulataj de la Eŭropa Unio (EU) devigis ilin malfermi la okulojn. Nun ili scias, ke ĉefe en Bruselo oni decidas pri ilia estonteco.

Inter la temoj, kiujn ĉi-foje oni devos pli atente sekvi, estas la Transatlantika Interkonsento pri Komerco kaj Investo (TIKI). [1]

Ĉi tiu interkonsento estas pridebatita kun granda diskreteco kaj sen demokratia travideblo inter la Eŭropa Unio kaj Usono. La celo estas krei la plej grandan spacon de liberkomerco de la planedo, kun proksimume 800 milionoj da konsumantoj, kio reprezentos preskaŭ la duonon de la monda malneta enlanda produkto (MEP) kaj trionon de la tutmonda komerco.

La EU estas la ĉefa ekonomio en la mondo : Ĝiaj 500 milionoj da loĝantoj enspezas, mezume po 25.000 eŭroj jare. Tio signifas, ke la EU estas la plej granda monda merkato kaj la ĉefa importanto de produktoj kaj servoj, havas la plej grandan kvanton da investo en eksterlando, kaj tutmonde ĝi estas la ĉefa celo de eksterlandaj investoj. La EU estas ankaŭ la unua investanto en Usono, la dua celo de la usonaj eksportoj kaj varoj kaj la plej granda merkato por la usonaj servo-eksportoj. La komerca bilanco de varoj indikas, por la EU, pluson de 76.300 milionoj da eŭroj ; kaj tiu de la servoj, deficiton de 3.400 milionoj. La rekta investado de la EU en Usono, kaj inverse, estas proksima de 1,2 bilionoj da eŭroj.

Vaŝingtono kaj Bruselo volas finpretigi la traktaton TIKI en malpli ol du jaroj, antaŭ la fino de la regado de la prezidanto Barack Obama. Kial tiu urĝo ? Ĉar, por Vaŝingtono, ĉi tiu interkonsento havas geostrategian karakteron. Ĝi estas grava armilo antaŭ la grandiĝo de la povo de Ĉinujo ; kaj preter Ĉinujo, de la ceteraj naskiĝantaj potencoj de la grupo BRICS (Brazilo, Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko). Endas precizigi ke, inter la jaroj 2000 kaj 2008, la internacia komerco de Ĉinujo kreskis pli ol kvaroble : ĝiaj eksportoj kreskis 474 % kaj la importoj 403 %. Sekvoj ? Usono perdis la lokon de unua komerca potenco en la mondo, loko kiun ĝi havis de antaŭ jarcento ... Antaŭ la tutmonda financo-krizo de 2008, Usono estis la plej grava komerca partnero por 127 landoj en la mondo ; Ĉinujo estis tia partnero por nur 70 landoj. Tiu situacio inversiĝis. Hodiaŭ, Ĉinujo estas la plej grava komerca partnero por 124 landoj, dum Usono estas tia partnero por nur 76.

Kion signifas tio ? Ke Ĉinujo, en maksimume dek jaroj, povos fari sian monon, la juanon [2], la alia granda valuto de internacia interŝanĝo [3], kaj minaci la hegemonion de la dolaro. Daŭre fariĝas klare, ke la ĉinaj eksportoj ne estas jam malbonkvalitaj produktoj kun alireblaj prezoj pro la malmultekosta laborforto. La celo de Ĉinujo estas altigi la teĥnologian nivelon de la produktado (kaj de la servoj) por en la estonteco esti pioniro ankaŭ en kampoj (informadiko, financo, flugado, telefonado, ekologio, ktp), en kiuj Usono kaj aliaj okcidentaj teĥnologie potencaj landoj pensis resti gvidantoj. Pro tiuj kialoj, kaj ĉefe por eviti ke Ĉinujo fariĝu la unua monda potenco, Vaŝingtono volas kirasi grandajn spacojn de liberkomercado, kiuj estos malfacile alireblaj por ĉinaj produktoj. En ĉi tiu sama momento Usono pridebatas kun siaj amikoj de la Pacifika Oceano [4] Transpacifikan Interkonsenton de Liberkomerco (Trans-Pacific Partnership, TPP, en la angla lingvo), azian ĝemelon de la TIKI.

Kvankam la TIKI komencis naskiĝi en la jaro 1990, Vaŝingtono premadis por akceli la avancon. Kaj la konkretaj debatoj komenciĝis tuj post kiam, en la Eŭropa Parlamento, la dekstrularo kaj la socialdemokrataro aprobis ordonon por interkonsenti (ordono akceptita ankaŭ en Hispanujo, en la propono kunprezentita en la Kongreso de la Deputitoj, de la PP kaj la PSOE ...). Raporto ellaborita de la Altnivela Laborgrupo pri Laboreco kaj Kreskado – kreita en novembro 2011 de la EU kaj Usono – rekomendis la tujan komenciĝon de la debatoj.

La unua kunsido okazis en julio 2013 en Vaŝingtono, kaj sekvis aliaj du en oktobro kaj decembro [5]. Kvankam la debatoj estas nuntempe haltigitaj pro malkonsentoj en la demokratia plimulto de la Senato de Usono [6], la du partoj volas kiom eble plej baldaŭ subskribi la TIKI. Pri tio malmulton parolis la grandaj regantaj amaskomunikiloj, kun la espero ke la publika opinio ne konsciu pri la riskoj, kaj ke la burokratoj de Bruselo povu decidi pri niaj vivoj kun granda trankvileco kaj en kompleta demokratia mallumo.

Per tiu interkonsento kun notinda novlibera karaktero, Usono kaj la EU volas elimini doganojn kaj malfermi sian komercon al investado, servoj kaj publika dungado, sed ili ĉefe klopodas homogenigi la kutimojn, la regulojn kaj la kondiĉojn por surmerkatigi varojn kaj servojn. Laŭ la apogantoj de ĉi tiu liberkomerca projekto, unu el la celoj estas „kiel eble plej multe alproksimiĝi al tuta eliminado de ĉiuj doganoj en la transatlantika komerco rilate al industriaj kaj kampkulturaj varoj”. Rilate al la servoj, la ideo estas „malfermi la servo-sferon minimume laŭ la atingoj de aliaj komerco-interkonsentoj ĝis la momento” kaj vastigi tiun sferon al aliaj branĉoj, kiel transporto. Pri financa investado, la du partoj esperas „atingi la plej altajn nivelojn de libereco kaj deprotekto de la investoj”. Kaj pri la publikaj kontraktoj, la interkonsento celas ke la privataj entreprenoj aliru ĉiujn sektorojn de la ekonomio (eĉ la defendo-industriojn), sen ajna diskriminacio.

Kvankam la regantaj amaskomunikiloj senlime apogas ĉi tiun novliberan interkonsenton, la kritikoj multobliĝis ĉefe en kelkaj politikaj partioj [7] , pluraj neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj organizaĵoj ekologiaj aŭ pri defendo de la konsumantoj. Ekzemple, Pia Eberhardt, membro de la NRO Corporate Europe Observatory, denuncis ke la debatoj okazis sen demokratia travidebleco kaj sen detala kono fare de la civitanaj organizaĵoj, pri la ĝisnunaj interkonsentoj : „Estas internaj dokumentoj de la Eŭropa Komisiono, – deklaris la aktivulino – kiuj indikas, ke tiu komisiono kunsidis, en la plej grava momento, nur kun entreprenistoj kaj ties premgrupanoj. Estis eĉ ne unu renkontiĝo kun ekologiaj organizaĵoj, kun sindikatoj nek kun organizaĵoj kiuj protektas la konsumanton”. [8] Eberhardt maltrankvile antaŭvidas eblan malaltigon de la postuloj por la nutraĵindustrio. „La danĝeron – ŝi komentis – konsistigas la ne sekuraj nutraĵoj importitaj el Usono, kiuj povas enhavi pli da genetike transformitaj organismoj, aŭ la kokidoj purigitaj per kloro, kio estas malpermesita en Eŭropo”. Ŝi aldonis ke la usona kampkultura kaj bredista industrio postulas la forigon de la eŭropaj baroj al tiutipaj eksportoj.

Aliaj kritikistoj timas la sekvojn de la TIKI rilate al edukado kaj scienca kono, ĉar la afero povos atingi la intelektajn rajtojn. Tiurilate, Francujo, por protekti sian gravan aŭdvidan sektoron, jam trudis „kulturan escepton”. La TIKI ne inkluzivos la kulturajn industriojn.

Pluraj sindikataj organizaĵoj denuncis ke, sendube, la transatlantika interkonsento pligravigos la malaltigojn de la sociaj buĝetoj, la redukton de la salajroj, kaj detruos la dungon en pluraj industriaj sektoroj (elektroniko, komunikado, transportiloj, metalindustrio, papero, servoj al la entreprenoj) kaj kampkulturaj (bestbredado, kampkulturaj brulaĵoj, sukero).

La eŭropaj ekologiistoj kaj la apogantoj de la justa komerco klarigis, krome, ke la TIKI – foriginte la principon de antaŭzorgado – povos ebligi la forigon de regularoj pri la medio aŭ pri la nutraĵa kaj san-sekureco, kaj samtempe estigi malkreskon de la interretaj liberecoj. Kelkaj NRO pri medio timas, ke la frakingo komencos eniri en Eŭropon ; tio estas la uzado de ĥemiaj substancoj – kun la celo ekspluati la gason kaj la skistan petrolon [9] – danĝeraj por la akvo-rezervoj.

Sed unu el la ĉefaj danĝeroj de la TIKI estas, ke ĝi inkluzivas ĉapitron pri „protektado de la investoj”, kio povos malfermi pordojn al plurmilionaj pledoj fare de privataj entreprenoj en internaciaj arbitraciaj tribunaloj (servantaj la grandajn plurnaciajn korporaciojn) kontraŭ la landoj, ĉar ĉi tiuj volas protekti la publikan intereson, kio povas estigi „limojn al la profitoj de la eksterlandaj investantoj”. Ĉi tie troviĝas en risko simple la suvereneco de la landoj kaj ilia rajto fari publikajn strategiojn favore de la civitanoj. Por la TIKI, la civitanoj ne ekzistas ; estas nur konsumantoj, kaj ĉi tiuj apartenas al la privataj entreprenoj kiuj regas la merkatojn.

La defio estas grandega. Kaj la civitana volo bari la TIKI ne estu pli malgranda.

Ignacio RAMONET.

Elhispanigis Norberto Díaz Guevara