Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Argumentoj kaj sensencaĵoj en danĝera ekvilibro
de Elson CONCEPCIÓN PÉREZ  
10a novembro 2014

Ne nur la klimat-ŝanĝiĝo varmigas la planedon Tero. Tio konstateblas, kiam ni analizas la kreskon de la streĉoj estigitaj de la usona duflanka politiko, kaj la laŭprincipa reago, kiujn, sen bruo, donas Rusujo en la internacia medio.

Al la imperiaj sensencaĵoj de Usono reagas ĉiam kun pli granda dozo da saĝeco kaj da principoj, la argumentoj de landoj kiel Rusujo kaj Ĉinujo, veraj baro-muroj en la ŝako de la politika universo.

Ni vidu kelkajn ekzemplojn en la lastaj tagoj.

La ĉefo de la usona aerarmeo en la Pacifika Oceano, generalo Herbert Carlisle, esprimis sian maltranvilon pro la kreskanta kvanto de okazintaĵoj en la aero inter usonaj aviadiloj kaj aliaj de Rusujo kaj Ĉinujo.

La altranga militisto diris ke la mar- kaj aer-fortoj de Ĉinujo „daŭre klopodas fariĝi pli kaj pli multaj” en la maroj kaj la aer-spaco de Azio, publikigis la gazeto Washinton Post.

Tiuteme, la Pentagono faris manovrojn en la okcidenta Pacifika Oceano en la pasinta septembro, por simuli batalon kontraŭ malamiko kiel Ĉinujo.

Tiurilate la gazeto Stars and Stripes publikigis detalan artikolon pri la de ĝi nomata „koncepto de batalo en la aero kaj la maro fare de la Pentagono”, videbla dum la manovroj nomataj Valiant Shield, en kiuj partoprenis 18.000 usonaj militistoj.

Simile okazas rilate al Sirio kaj Irako, kie teroristaj grupoj de la nomata Islama Ŝtato (IŜ) okupis grandajn spacojn en la teritorio kaj trudis kalifujon kiel formon de registaro.

Kvankam kaj Rusujo kaj Usono samopinias pri la bezono alfronti la terorismon, unu afero estas la politiko de Vaŝingtono kaj ties militaĵoj, kaj alia, tute kontraŭa, tiu de Moskvo kiu batalas por la respekto al la suvereneco de Damasko kaj la kreado de internacia alianco sub la regado de la Sekureca Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj.

Tio devas esti nepre malsama, ĉar la registaro de Obama celas faligi la sirian registaron de Bashar al Assad, dum Rusujo defendas la politikon de ne enmiksiĝo en la internajn aferojn de suverenaj landoj.

Kompreneble, tiu antagonisma konkuro havis ankaŭ militan reagon de Rusujo, kiu en ĉiu momento apogis per modernaj milit-rimedoj la aŭtoritatulojn de Damasko.

En la nuntempa vojkruciĝo kun la ekzisto de terorista grupo kiel la IŜ, oni ne devas forgesi la deklaron de la usona akademiano Noam Chomsky rilate al tio ke „la usona invado en 2003 al Irako, kreis la kondiĉojn por la apero de ekstremismaj organizaĵoj kiel la IŜ”.

Al tio dirita de Chomsky mi povas aldoni, ke Vaŝingtono ankaŭ financis kaj apogis ĉi tiun teroristan grupon, kiam ĝi agadis nur kontraŭ Sirio.

Rusujo avertis, ke la alianco gvidata de Vaŝingtono por alfronti la IŜ, ne havas la aprobon de la Sekureca Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj pro tio ĝi estas kontraŭleĝa.

La rusa ministro pri eksteraj rilatoj, Sergej Lavrov, diris ke Usono perfortas la regulojn de la internacia juro kaj stimulas la aperon de streĉeco inter Rusujo kaj la landoj de la eŭropa kontinento, publikigis BBC Mundo.

Krome, en la deklaro de Lavrov konstateblas la klara mesaĝo ke Moskvo ne forlasos Damaskon, kaj ke se la Pentagono sendas armilojn kaj malfermas trejnejojn por teroristoj, Rusujo apogos la sirian armeon kaj grandigos ties militan kapablon.

La streĉa etoso sur la internacia nivelo konstateblas ankaŭ, kiam la usona sekretario pri defendo, Chuck Hagel, en pasintaj tagoj deklaris, ke „la usona armeo devas esti preta kontraŭstari la minacojn de la terorismo kaj de Rusujo”.

„La defioj de la armeo estos pli gravaj kaj komplikaj en la estonteco. La minacoj kreitaj de la teroristoj kaj la armitaj batalantoj dum longa tempo daŭros. Tamen, ni same alfrontas reviziisman Rusujon kiu havas modernajn fortojn kaj milit-rimedojn, kaj pretas batali ĉe la pordoj de la Nord-Atlantika Traktakt-Organizaĵo (NATO)”, diris la ĉefo de la Pentagono.

En la pasinta septembro, la prezidanto Barack Obama havis la ideon priskribi la situacion en Ukrainujo „la rusa agreso kontraŭ Eŭropo” kaj diris, ke ĝi estas „inter la ĉefaj mondaj minacoj, antaŭ tiu de la terorista grupo IŜ kaj la viruso ebolo”.

Aliflanke, la NATO publikigis la aserton, ke estis kresko en la flugkvanto de aparatoj de la rusa milit-aviado en la aerspaco de Eŭropo, kio, laŭ la fakuloj, celas ŝajnigi batal-staton kaj testi la reagon de la okcidenta defendo-alianco.

Laŭ la teksto, la rusaj aviadiloj flugis en la internacia aerspaco, sed ili estis „priesploritaj” por „identigi la aviadilojn kaj protekti la aerspacon de la alianco”. Estis priesploritaj entute pli ol 100 rusaj milit-aviadiloj en ĉi tiu jaro, la trioblo de la pasinta jaro. Kelkaj estis ĉasaviadiloj MiG 31 kaj bombaviadiloj TU-95 Bear.

Aliflanke, la NATO plimultigis siajn aer-patrolojn en la regiono de la baltaj landoj (Estonujo, Latvujo kaj Litovujo), kaj ĉiam pli alproksimigas siajn armilojn al la landlimoj de Moskvo.

Plia fokuso en ĉi tiu evidenta streĉeco, rilatas al la rusa teritorio en la Arkto, kie la rusa prezidanto, Vladimir Putin, okazigas novajn milit-ekzercojn por protekti la grandajn rezervujojn de gaso kaj nafto, kiuj estas minacataj ankaŭ de Vaŝingtono kaj ties transnaciaj entreprenoj.

Kroma graveco, rilate al la efikoj de la klimat-ŝanĝiĝo kaj la polusa varmiĝo, estas ke la arkta regiono povas fariĝi la plej facila vojo por la navigado, por mallongigi la vojaĝon al Ĉinujo kaj aliaj aziaj kreskantaj merkatoj.

Elson CONCEPCIÓN PÉREZ.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el Granma de la 3-a de novembro 2014