Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La horo de la devo
de Fidel CASTRO RUZ  
10a novembro 2014

NIA LANDO ne malfruis eĉ nur minuton por reagi al la apogopeto de la internaciaj organizaĵoj rilate al la lukto kontraŭ la kruela epidemio en la okcidenta Afriko.

Tion ĉiam faris nia lando sen ekskludi iun ajn. La registaro jam faris la koncernajn paŝojn por urĝe mobilizi kaj fortigi la kuracistan personaron servantan en tiu regiono de la afrika kontinento. Al la peto de la Unuiĝintaj Nacioj estis same donita rapida respondo, kiel estis ĉiam farite en reago al peto pri kunlaboro.

Ĉiu konscia homo scias, ke la politikaj decidoj, riskaj por la altnivele kvalifita personaro, implicas grandan respondecon de tiuj, kiuj instigas ilin plenumi danĝeran taskon. Tio estas ankoraŭ pli malfacila ol sendi soldatojn batali eĉ morti por justa politika kaŭzo, kaj ankaŭ tio estis ĉiam farita kiel devo.

La kuracista personaro, kiu iras al kiu ajn loko savi vivojn, eĉ kun risko perdi la propran, estas la plej granda ekzemplo de solidareco, kiun povas doni la homo, des pli kiam tiu ago ne estas movata de materiaj interesoj. La plej proksimaj familianoj de tiuj taskitoj ankaŭ donas al tiu tasko karan kaj mirindan parton. Lando kun longaj jaroj da heroa lukto, povas bone kompreni ĉi tiujn esprimojn.

Ni ĉiuj komprenas ke farante ĉi tiun taskon kun maksimumaj trejnado kaj efiko, estos protektataj nia popolo kaj la frataj popoloj de Karibio kaj Latinameriko, kaj tiel estos malhelpata la vastiĝo de la epidemio, kiu bedaŭrinde jam eniris kaj povos vastiĝi en Usono, kiu tiom da personaj rilatoj kaj interŝanĝoj havas kun la tuta mondo. Ni volonte kunlaboros kun la usonaj fakuloj en ĉi tiu tasko, kaj ne en la serĉado de paco inter la du landoj, kiuj dum multaj jaroj estis malamikoj, sed ĉiukaze por la paco de la mondo, al kiu celo ni povas kaj devas penadi.

En lundo, la 20-a de oktobro, petite de pluraj landoj de la regiono, okazos en Havano kunsido kun partopreno de gravaj aŭtoritatuloj el ili, kiuj esprimis la bezonon fari taŭgajn paŝojn por malebligi la vastiĝon de la epidemio kaj rapide kaj efike kontraŭbatali ĝin.

Ni, karibanoj kaj latinamerikanoj, sendos ankaŭ mesaĝon de solidareco kaj de lukto al la ceteraj popoloj de la mondo.

Alvenis la horo de la devo.

Fidel CASTRO RUZ.

La 17-an de oktobro 2014, 21:23 h

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el Granma, 18-a de oktobro 2014