Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La mondo forlasas la dolaron
de Manuel E. YEPE  
9a novembro 2014

„La necerteco pri la internaciaj merkatoj, la stagno de la reformo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la malforteco de la monda ekonomia kresko, estas la ĉefaj faktoroj de la avanco de la diversaj meĥanismoj de financa kunlaborado gvidataj de Ĉinujo, de la internaciiĝo de la juano kaj de la tutmonda forlaso de la dolaro, kiuj paralele marŝas.”

Tion asertas Oscar Ugarteche, perua ekonomiisto laboranta en la Instituto de Ekonomiaj Esploroj de la UNAM (Meksiko), kaj Ariel Noyola, artikolisto de la gazeto Contralínea (Meksiko) kaj kunlaboranto de la Reto Voltaire (Francujo), en artikolo titolita „Juano, kerna mono en la tutmonda forlaso de la dolaro”.

En la komenco, la forlaso de la dolaro mildigos la efikojn de la malkonstanteco de la ŝanĝotipoj, la procentoj kaj la valor-merkatoj. Poste, la avanco de la juano atingos sisteman grandecon kaj alfrontos la dolaron en forta batalo por havigi al si tutmondan agnoskon.

Nuntempe, pli ol 40 centraj bankoj havas la juanon kiel referencon en la akumulado de rezervoj kune kun la regantaj valutoj (la dolaro, la eŭro, la japana eno kaj la pundo).

Kiam en 1999 komencis cirkuli la eŭro, la centraj bankoj havis 70 % de la rezervoj en dolaroj, kaj fine de la pasinta jaro 2013, la usona valuto okupis 60 %. Tamen, en la kontoj de la IMF, en tiu sama 15-jara periodo, la sekcio „aliaj valutoj” kreskis de 1,62 % ĝis 6,51 %, pro la kreskanta valoro de la ĉina juano.

Laŭ la aŭtoroj de la studaĵo, la ĉefa forto por la internaciiĝo de la ĉina juano troviĝas en la komerca vastiĝo de Pekino kiu jam havas interkonsentojn kun proksimume 25 centraj bankoj kaj kreis tutmondan merkaton de la juano.

Sed la ĉefa defio alfrontata de la juano estas, ke Ĉinujo estas lando kun duobla pluso (bankkontoj kaj kapitalo) kaj ne metas juanon en la mondan ekonomion ; tiu situacio malkonsilas konservi konkretajn juanojn.

Por aliigi tiun situacion, la azia giganto malfermis konton de kapitalo, kiu metas la juanon je dispono de la eksterlandaj investantoj, kio en la lastaj kvin jaroj dekobligis la deponojn en tiu mono.

Tamen, tiu malfermo malfortigas Ĉinujon fronte al la spekulado kaj la nedezirataj procezoj de taksado jam okazantaj.

La procezo de internaciiĝo de la juano havis gravan apogon en Eŭropo, post kiam la City de Londono (financa sektoro de Britujo) ekorpiĝis al la fluo – post la bankoj de Germanujo, Francujo kaj Luksemburgio, kiuj komencis en Eŭropo la komercadon de la juano – per la unua eldono de suverenaj juan-kuponoj ekster Ĉinujo, kaj estigis fondusojn por subteni la akumuladon de rezervoj en la ĉina mono, de la Banko de Anglujo.

La Eŭropa Centra Banko debatas pri la eblo inkludi la juanon en siaj internaciaj rezervoj, kio havos grandan efikon en la fortigo de la ekonomiaj rilatoj inter Eŭropo kaj Azio, ĉar kreskos la uzado de la juano en la komerca faktur-sistemo inter la landoj de ambaŭ kontinentoj.

Britujo kaj Germanujo havis kreskon de pli ol 100 elcentoj en la reciprokaj pagoj per la juano, inter la jaroj 2013 kaj 2014, ekzemple.

Laŭ Ugartechey Noyola, la juano trovis, pli ol alianciton, strategian amikon en Rusujo, surbaze de la ekonomiaj punoj trudataj de la Okcidento. Ĉinujo konkretigis, komence de oktobro, la subskribon de ŝanĝo-interkonsento kun la centra banko de Rusujo, en kvanto de 25 miliardoj da dolaroj ; la dua interkonsento subskribita kun lando membro de la grupo BRICS (Brazilo, Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko), ĉar la unua okazis kun Brazilo, en kvanto de 30 miliardoj da dolaroj.

Ĉinujo estas hodiaŭ la ĉefa komerca partnero kaj de Rusujo kaj de Brazilo. La komercado inter Rusujo kaj Ĉinujo atingis 89 miliardojn da dolaroj en 2013 kaj la valut-interkonsentoj kreas kondiĉojn por kreskigi la reciprokajn interŝanĝojn, kaj samtempe funkcias kiel defend-meĥanismoj kontraŭ la blokadoj de la rusaj dolar-kontoj en Eŭropo kaj Usono.

Nuntempe, Rusujo kaj Ĉinujo analizas ekfunkciigi pagsistemon alternativan al la SWIFT (laŭ anglaj komencliteroj, Societo pri Internaciaj Financaj kaj Interbankaj Komunikadoj). La problemoj rezultantaj de la blokado de tiuj dolar-kontoj pro kontraŭdiroj kun Usono pri temoj de ekstera politiko, kiel la kazoj de Irano, Kubo kaj laste Francujo (BNP Paribas), estos neŭtraligeblaj per operacioj sub nova institucieco, kaj per pag-instrumentoj malsamaj al tiuj de la SWIFT.

Ugarteche kaj Noyola finas sian artikolon per la atentigo ke, por la fino de ĉi tiu jaro, Ĉinujo estos la unua monda ekonomio kaj ke la internacia monsistemo, ĉiam malpli centrita en la dolaro, daŭre malfermos regionajn spacojn favore de la juano.

Granma, 4-an de novembro 2014

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara