Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La usona politiko mezmandate
de Redaktejo de "Granma"  
8a novembro 2014

Vaŝingtono. - La usonanoj ĉi-marde voĉdonis en la leĝaj elektoj de mezmandato (midterm) en la ombro de ebla respublikana regado en ambaŭ ĉambroj de la parlamento, kio faros multe pli malfacilaj la lastajn du jarojn de la demokrato Barack Obama kape de la Blanka Domo.

La finaj rezultoj de la elektoj povos malfruiĝi semajnojn, eĉ monatojn, pro la eblaj reklamacioj de la partoj, aŭ ke kelkaj balotoj havos duan rondon.

Kelkaj konkuroj, ĉefe por la senato, estas tro fermitaj por antaŭvidi la venkinton kaj eble post semajnoj aŭ monatoj ni povos scii ĉu la senato estos regata de la demokratoj aŭ de la respublikanoj, ĉi-marde anoncis la retejo Politiko.

Laŭ The New York Times, la respublikanoj havas ioman avantaĝon, kun eblo de 70 elcentoj atingi la plimulton de la senato, kie ili bezonas nur ses lokojn por regi. Se ili venkas, la ruĝpartianoj kontrolos la du ĉambrojn de la Kapitolo en la leĝperiodo komenciĝonta en januaro 2015.

Kvankam ĉi-foje ne temas pri prezidant-elektoj, la voĉdonado estas grava, ĉar ĝi mezuras la staton de la publika opinio pri la aganta registaro kaj la prezidanto, kaj ili modifas la enhavon de ambaŭ ĉambroj de la parlamento.

Laŭ la observantoj, en ĉi tiuj elektoj tradicie venkas la partio, kiu ne okupas la prezidantecon, raportis Prensa Latina (PL).

Ekzemple, en la lastaj 100 jaroj, ĉiuj prezidantoj, escepte de Franklin D. Roosevelt en 1934 kaj George W, Bush en 2002, perdis lokojn de sia partio en la Kongreso. La mezmandataj balotoj okazas, kiel estas oficiale establite, post la du unuaj jaroj de prezidanto en la Blanka Domo. La demokratoj identiĝas per azeno kaj blua koloro, kaj la respublikanoj per elefanto kaj ruĝa koloro.

En tia okazo Barack Obama trapasis similan voĉdonadon en 2010 dum sia unua prezidanteco-periodo.

Dum ĉi tiuj balotoj estos elektita la tuto de la 435 membroj de la ĉambro de reprezentantoj, kaj 36 el la 100 lokoj de la senato kaj 36 gubernioj, plus la okupendaj lokoj pro forpaso aŭ rezigno de antaŭaj okupantoj. 36 ŝtatoj voĉdonos por siaj guberniestroj kaj 46 ŝtataj kongresanoj, inter aliaj postenoj.

Nuntempe, la demokratoj havas 53 lokojn en la senato kaj la respublikanoj 45, plus du sendependaj, kaj en la ĉambro de reprezentantoj la proporcio estas 199 demokratoj kaj 233 respublikanoj, kaj tri neokupataj postenoj.

Ebla respublika regado en la Kongreso ne signifos, ke la prezidanto perdos siajn povojn. La ĉefo de la Blanka Domo daŭre regos kun la samaj instrumentoj. Sed la problemo estos, ke liaj leĝaj iniciatoj de tiam havos pli da baroj en la reg-sistemo.

La plej lastaj enketoj – de la televido NBC kaj la gazeto The Wall Street Journal – antaŭvidas streĉan alfrontiĝon, ĉar naciskale 46 elcentoj de la eblaj voĉdonantoj volas, ke la opozicio regu ambaŭ ĉambrojn de la Kongreso, sed 45 elcentoj volas la venkon de la demokratoj.

Aliflanke la partopreno estas multe pli malgranda en la mezmandataj balotoj kaj ĝenerale la partoprenantaj voĉdonantoj estas plenkreskuloj kun respublika bazo. Oni atendas, ke sep milionoj 800 mil hispanparolantoj voĉdonu en la mezmandataj elektoj, asertis la Nacia Asocio de Latinaj Oficistoj Nomumitaj kaj Elektitaj. Ĝenerale la midterm videblas kiel laboratorio, kie montriĝas la kontraŭdiroj de la lando.

La voĉdonantoj opinios ankaŭ pri 146 specifaj aferoj kiel la leĝeco de la distra uzado de mariĥuano en Alasko, Vaŝingtono D.C. kaj Oregono ; la kontraŭ-abortigaj reguloj en Koloradio, Nord-Dakoto kaj Tenesio, kaj la postuloj pri etikedigo de nutraĵoj genetike modifitaj en Koloradio kaj Oregono, inter aliaj.

Granma, la 5-an de novembro 2014

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara