Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Usono volas maski per demokrateco la novajn puĉojn
de Iramsy PERAZA FORTE  
7a novembro 2014

Konversacii kun la meksika instruisto Alberto Anaya estas kvazaŭ konversacii kun la historio. Lia varia kaj profunda parolado meritis pli ol la 60 minutojn dum kiuj ni povis kune uzi la tempon. Anaya vizitis Havanon por partopreni en la Dua Renkontiĝo de Teoria Interŝanĝo inter la Partio de Laboro (PL) de Meksiko kaj la Kuba Komunista Partio (KKP), okazinta la 30-an kaj 31-an de oktobro, kaj la kutima silenta paŭzo por ekparoli ne estis necesa.

Anaya estas gvidanto kaj membrofondinto de la PL aperinta en 1990 ; li estas federacia deputito en pluraj leĝperiodoj (1994-1997 ; 2000-2003 ; 2012...) kaj senatano (1997-2000 ; 2006-2012), kaj li akceptis konversacii kun la gazeto Granma kadre de renkontiĝo por profundigi la strategiojn kontraŭ la politikoj de novliberalismo kaj de dominado de la 21-a jarcento.

Analizinte la nuntempan politikan medion kaj ĉefe la problemojn en la Meza Oriento kaj Eŭropo, Anaya konsideras ke la ekstera politiko de Usono estas hodiaŭ pli centrita en la tiklaj lokoj, ĉar Usono timas perdi la dominadon de tiuj regionoj. La usona registaro volas esti la reganto en la tutmonda krizo, kaj ĉefe en la arabaj kaj eŭropaj landoj.

„La timo de Usono, ke la tiel nomataj arabaj printempoj turniĝu al la maldekstro kaj do ke la naciismaj registaroj atingu la povon en tiuj landoj, altiras la atenton de la usonanoj”, li asertis.

Anaya klarigis ke tio ne signifas, ke Latinameriko ne troviĝu en la fokuso de la usonaj geopolitikaj interesoj. La krizo kaj laciĝo stimulitaj de la novlibera projekto puŝis multajn landojn de la regiono evoluigi alternativajn planojn por forigi la malriĉecon. La latinamerikaj registaroj alprenis laŭleĝajn sintenojn pere de la konstituciaj asembleoj kiuj signifas la refondiĝon de la respublikoj. Per tiuj vojoj la landoj sukcesigis profundajn ŝanĝojn en paco.

„Ekzemploj kiel tiu de Hugo Chávez en Venezuelo, Evo Morales en Bolivio kaj Rafael Correa en Ekvadoro konstruis novan paradigmon en Latinameriko, bazitan sur la atingo de la povo pere de la balotoj. La malkontento estigita de la novliberalismo estis orientita pere de popolaj konsultoj, por estigi radikajn ŝanĝojn. Ĉi tiu paradigmo estas vivanta esprimo de la koncepto de socialismo de la 21-a jarcento”, asertis Anaya.

Unu el la celoj de la renkontiĝo inter la PL kaj la KKP estis denunci la hegemonian projekton de Usono kaj ties imperiisman agreson – per metodoj de ne tradicia milito (NTM) – kontraŭ la progresemaj registaroj.

Anaya konsideras, ke la uzado de la NTM estas nova maniero oficialigi faktajn registarojn, tuj kunvokante al novaj elektoj por purigi la makulojn de la puĉo.

Tiel tiuj registaroj fariĝas agnoskataj de la internacia komunumo, klarigis Anaya.

„Tiuj metodoj, kun la apogo de la amaskomunikiloj, faligis registarojn leĝe formitajn de liberaj kaj demokratiaj elektoj. La usonanoj malkovris novan formon : fari puĉon kaj tuj maski sin demokratoj pere de balotoj”.

Anaya krome agnoskis ke meĥanismoj kiel la CELAC povas esti kuraciloj kontraŭ la NTM. Li aldonis ke aliaj spertoj pri integriĝo, kiel UNASUR, ALBA kaj Petrocaribe [1]], estas formoj alfronti la klopodojn de Usono trudi siajn interesojn en la regiono.

Anaya asertis ke la integriĝo de la landoj en blokoj kun pli granda geopolitika graveco estas maniero nuligi la usonajn manovrojn, kaj li metis kiel ekzemplon por la progresemaj registaroj je monda nivelo, la farojn de landoj kiel Brazilo, Rusujo, Hindujo, Ĉinujo kaj Sud-Afriko, kuniĝintaj en la grupo BRICS.

Post analizi la internacian situacion, la meksika deputito direktis sian atenton en Meksiko, kaj kiel ĝi fokusigis siajn internaciajn rilatojn en la lastaj jaroj.

„La sinteno de Meksiko rilate al internaciaj rilatoj – escepte en la 12-jara nokto kiam ĝi estis regata de la Partio Nacia Agado (PNA) –, estis tre digna. Hodiaŭ la emo estas reveni al la tradicio establi internaciajn rilatojn kun landoj de la regiono kaj la registaro montris sintenon de malfermiĝo”.

Alberto Anaya, granda amiko de Kubo, kontentis pro tio ke la insulo kaj Meksiko faris gravajn interkonsentojn rilate al edukado, ekonomio. La meksika registaro volas esti amiko de la Kuba Revolucio kaj ne konspiranto favore de Usono, li agnoskis.

Ni havas la emon multe pli kontribui al la latinamerika integriĝo kaj pro tio oni devas fine ŝanĝi la novliberan modelon. „Havi pli da aŭtonomeco, sendependeco kaj respekti la artikolon 89 de la konstitucio kiu diras ke Meksiko, en internacia temo, devas respekti la principon de ne interveno kaj libera memdecido de la popoloj”.

La ekonomia, scienca, kultura, teĥonologia kaj eduka kunlaborado devas normigi la rilatojn inter la landoj, li aldonis.

„Meksiko alfrontas gravan problemon, la internan perforton. La organizita krimado havas tiel grandan koruptan kapablon ke ĝi malmoraligas urbestrojn, distriktajn prezidantojn kaj instancojn de la ŝtato. Ĉi tiu ekstrema putriĝo rezultis el 32 jaroj da trudado de la novlibera projekto”, asertis Anaya.

Granma, 5-a de novembro 2014

Elhispanigita de Norberto Guevara