Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Veraj kaj falsaj anarĥiistoj
de Vilhelmo Lutermano  
22a aŭgusto 2014

Ĝojindas ekscii, ke tiuj, kiuj en Ukrainujo nomiĝas anarĥiistoj kaj apogas la kievan registaron, estas nur parto de tiuj, kiuj nomas sin tiaj, kaj ke ekzistas en Ukrainujo tamen aliaj, kiuj savas la honoron de Maĥno. Jen elfrancigo de la raporto el la retejo la 22-an de aŭgusto.

Ni ricevis la informon pri bataliono de ukrainaj anarĥiistoj, inspiritaj de la legenda loka partizanmovado de Maĥno (vidu ĉe Vikipedio, se vi ne scias kiu estis Maĥno), tiu kiu hodiaŭ estus atakinta la nacian gvardion en la regiono de Zaporoĵje. Tio estas tre grava novaĵo, ĉar temas pri nova movado ekster la regiono de Donbaso kaj ne ligita al tiu movado kvalifikita „separista”. Temas pri movado kiu do estas parto de la etendiĝo de gerilo ĉie kontraŭ la krima kaj faŝista Poroŝenko-reĝimo de Ukrainujo.

La grupo, kiu nomas sin anarĥiistoj, avertas kontraŭ certaj liberalaj „anarĥiitoj” „Unio de Sendependaj Laboristoj” USL (UTA laŭ la franca), grupo de falsaj anarĥiistoj financataj de Georgo Ŝoroŝ kaj Usono) kiu fakte subtenas la naziojn kaj ricevas subvenciojn de la neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj kiu pretendas ankaŭ esti inspirita de la legenda anarĥiisma movado de Maĥno. Maĥno estis ikono de la anarĥiismo de la sudorienta ukraina regiono en la batalo kontraŭ la ukrainaj naciistoj.

La 7-an de aŭgusto tiuj anarĥiistoj de la regiono de Zaporoĵje por la unua fojo embuskis kolonon de la nacia gvardio de Ukrainujo akompanata de kelkaj militaj konsilistoj de Usono. Ili detruis kirasitajn veturilojn kaj retiris sin. (http://politikus.ru/events/26285-pa...)

Hodiaŭ, la 21-an de aŭgusto, la bataliono Maĥno faris taĉmentan atakon en la regiono najbara de Dnjepropetrovsko. La anarĥiismaj maĥnanoj sukcesis akapari transportilojn de la nacia gvardio de Ukrainujo, kiuj estis uzitaj por retiriĝo el la urbo Illovajsk [kie kelkajn tagojn antaŭe ili estis disbatitaj de la ribeluloj de Donecko]. Kiam la kolono de la nacia gvardio de Ukrainujo preterpasis, la anarĥiistoj atakis ĝin kaj malarmis kelkajn soldatojn de la nacia gvardio kaj akaparis la israelan korpusan armadon kaj maŝinpafilojn Fort-221’.

(Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano)