Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Rezolucio pri la masakro de Israelo en Gazo
de Membroj de la diskutlisto de MAS  
10a aŭgusto 2014

La membroj de la diskutlisto de MAS decidis aperigi jenan rezolucion pri Israelo kaj Gazo :

„Aliĝu nun al la movado de Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj. Postulu sankciojn kontraŭ Israelo nun.

Ĉar ni alfrontas la plenan potencon de la israela milita arsenalo, kreita kaj aprovizata de Usono kaj de la Eŭropa Unio, ni alvokas la civilan socion kaj la homojn kun konscienco tra la tuta mondo por premi la registarojn por ke ili sankciu Israelon kaj trudu tujan kaj kompletan embargon de armiloj al ĝi.

Surstratiĝu sabaton la 9-an de aŭgusto kun komuna postulo por sankcioj kontraŭ Israelo.

Gazo alvokas : Ĉiuj sur la straton sabate la 9-an de aŭgusto, la Tago de Kolero. Fono : La militkrimoj en Gazo, la lasta stadio de popaŝa popolesktermo. Kaj subskribu tiun ĉi tekston ĉe la retpaĝo de „Internacia Alianco de Loĝantoj” (en la angla : „The International Alliance of Inhabitants”)."