Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La paso de Guglo tra Havano
de Granma (Internacia redaktejo)  
27a julio 2014

La ago-prezidanto de la Interreta giganto, kuniĝis al la voĉoj postulantaj al la interno de Usono, la finon de la embargo

La novaĵo ne estus eksterordinara en iu alia lando de la hemisfero. Sed la ĵusa vizito al Kubo de kvar altrangaj estroj de Guglo – inter ili la ago-prezidanto, Eric Schmidt- havis virusan efikon en la reto.

Kaj eble ne estas sengrave ke tiaj elstaruloj venas al unu el la malmultaj landoj en la mondo, kiu notinde ne povas aliri plurajn servojn de tiu giganto de la Interreto, kies sidejo estas en Mountain View, Kalifornio, kaj pro tio la interreta fortulo strikte sekvas la maljustajn leĝojn de la usona embargo kontraŭ Kubo.

El la nacia teritorio maleblas utiligi platformojn kiel Google Analytics, unu el la ĉefaj iloj por la alirkontrolado de TTT-ejoj, kaj ne eblas elŝuti la faman krozilon Chrome, inter aliaj produktaĵoj de la kompanio.

La kubanoj ne povas libere elŝuti kiun ajn el la abundaj programaroj ekzistantaj en la oficala vendejo de la mastruma sistemo Android, unu el la estroj en la nova mondo de la inteligentecaj telefonoj kiuj pli ofte estas uzataj en Kubo.

La gazetaro raportinta pri tiu vizito ne diras ĉu la estroj de Guglo klopodis aliri iun el tiuj servoj. Schmidt ne menciis la aferon en post de li skribita por lia profilo de la socia reto Guglo+, pri lia vizito al Kubo en akompano de Jared Cohen, Brett Perlmutter kaj Dan Keyserling.

En la teksto li rakontis siajn impresojn pri la kuba popolo, de li taksita moderna kaj bone preparita. „La du ĉefaj sukcesoj de la Revolucio, kiel ili ĝin nomas, estas la ĝenerala atento rilate al la senpaga sansistemo por ĉiuj civitanoj, kun kapablaj kuracistoj ; kaj la konstatebla plimulto de virinoj en la ekonomia povo kaj je entreprena nivelo en la lando”, li aldonis.

La prezidanto de Guglo kritikis la malsaĝajn limigojn trudatajn de la Kontrol-Oficejo de Eksterlandaj Aktivoj (KOEA), de la Oficejo de la Trezorejo, kiu estas taskita doni rajtigilojn por kiu ajn ekonomia interŝanĝo kun Kubo.

Schmidt kuniĝis al la kreskiĝantaj voĉoj al la interno de Usono, kiuj postulas la finon de la embargo kontraŭ Kubo.

„La embargo, nun kodita en la Leĝo Helms Burton de 1996, difinas ĉion por Usono kaj Kubo (la kubanoj nomas la embargon „blokado", kaj afiŝo priskribis ĝin kiel kruelaĵon)”, li skribis.

„Tiuj reguloj defias la saĝecon : estas dekduoj da landoj de ni nomataj aliancitoj, kaj al kiuj ni povas libere vojaĝi, kiuj vere minacas kaj zorgigas Usonon multe pli forte ol Kubo, de antaŭ jardeko”.

„La kubanoj kredas – li aldonis – ke tio fontas el interna politika afero en Florido, kaj ke la kub-usona junularo apogas la normaliĝon de la rilatojn, kune kun la negoc-komunumo de Usono”.

„Ambaŭ landoj devas fari ion kiu politike estas malfacile farebla, sed valoros la peno”, li konkludis post alvoki Usonon superi ties historion kaj nuligi la embargon.

En la momento, tiu ĉi redaktejo klopodis aliri la menciitajn Guglo-servojn kaj ankoraŭ sur la ekrano aperas la afiŝo : „Ĉi tiu produkto ne estas je la dispono de via lando”. (Internacia Redaktejo)

Granma, 2-a de julio 2014