Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kial „rezignas” BNP Paribas ?
de Dalia GONZÁLEZ DELGADO  
14a julio 2014

En malloka ekonomio, tia banko ne alfrontas la defion, sed decidas kiel eble plej bone interkonsenti ; kaj tio nun okazas kvankam tio estas vere humiliga por la franca banko, sed la ekonomiaj interesoj regas.

Post semajnoj da debatado, la franca banko BNP Paribas devos transdoni al la usona Oficejo de la Trezorejo inter ok kaj ok miliardoj da dolaroj akuzite perforti la regulojn kontraŭ Kubo, Irano kaj Sudano.

Sed la puno ne estas nur tio. Laŭ The Wall Street Journal, BNP Paribas devos maldungi ĉirkaŭ 30 laboristojn, kaj agnoski sin kulpa fari „juĝan delikton”. Krome, dum kelka tempo, la banko ne povos fari operaciojn en Usono.

Kvankam ankoraŭ ambaŭ partoj debatadas, ĉio indikas ke la banko trairos la mallarĝan pordon en afero kiu ŝtreĉigis la rilatojn inter Parizo kaj Vaŝingtono.

La franca prezidanto, François Hollande, intervenis kaj avertis ke la puno estis „troigita”.

Sed la nunaj debatoj rilatas al la grandeco de la monpuno, kaj ne al la fakto ke Usono trudas eksterteritoriajn leĝojn kiuj perfortas la internacian juron.

Kial BNP Paribas akceptas pagi ? Kiujn rimedojn uzas Vaŝingtono por plenumigi punojn kiel ĉi tiun ?

La gazeto Granma faris tiujn demandojn al la doktoro pri Ekonomiaj Sciencoj Luis René Femández Tabío, membro de la Centro de Hemisfero-Studoj kaj pri Usono (CHS-U) de la Universitato de Havano.

„La punoj aplikataj al specifaj landoj kiel Kubo, Irano kaj Sudano, havas transnacian sekvon ĉar ili inkluzivas teknologion, entreprenojn aŭ filiojn. Kaj en ĉitiu kazo la usonan monunuon en la transkontigoj, kio estas specife neleĝa kiel parto de tiuj punoj kontraŭ landoj – pro politikaj kialoj – deklaritaj ,teroristoj’”.

La landoj inkluzivitaj de Vaŝingtono – propradecide kaj unuflanke – en la listo de „apogantoj de la internacia terorismo”, ne rajtas fari transkontigojn sen permesilo, kaj tio estas komplika ĉar la usona dolaro estas la ĉefa monunuo.

„La ekonomio estas mallokita kaj la spekulado regas la kapitalistajn rilatojn, ĉefe rilate al la movoj de kapitalo kaj la financaj transkontigoj inter la grandaj centroj, kiel Usono, Japanujo kaj la Eŭropa Unio (EU)”, substrekis Fernández. Statistikoj de 2013 konfirmas ke la usona valuto havas lokon en pli ol 80 elcentoj de la mondaj transkontigoj.

Ankaŭ la transatlantika komercado estas „grava”, diris la fakulo pri ekonomiaj temoj. Laŭ statistiko de 2010 la komerca interŝanĝo „en-firmao” (okazinta inter transnaciaj entreprenoj) atingis 60 % de ĉiuj importoj de Usono el la EU, kaj 30 % de la eksportoj iras al la eŭropa grupo.

La interŝanĝo de bonhavoj, pro ties granda valoro, estas proksimume la duono de la valoro de tiuj movoj je monda nivelo.

„Tiel estas, la financaj kaj komercaj rilatoj inter tiuj du centroj de la kapitalismo, estas la plej grandaj en la mondo, kvankam temas ankaŭ pri politika rilato”, konkludis Fernández. „En ĉitiu rilato-kerno, la pov-mezurilo indikas Usonon, kaj Francujo en tiu sfero ne estas pli ol lando ene de la EU”.

„La registaroj de la landoj aŭ la eŭropaj parlamentoj povas opozicii la ekonomiajn punojn. Kubo havas abundan sperton pri tio. La Unuiĝintaj Nacioj ĉiujare grandkvante voĉdonas apoge al la rezolucio kontraŭ la embargo, sed la plimulto de la entreprenoj, korporacioj kaj bankoj de tiuj samaj landoj, klopodas ne defii la punojn fare de Usono, pro la eventualaj damaĝoj al la propraj negocoj”.

„La eksterlandaj registaroj ne povas efike protekti siajn bankojn kaj entreprenojn, ne nur fronte al la politiko de la usona registaro kaj ties punoj, sed fronte al la „registaro de la mondaj financoj” kaj „la tiea malekvilibro”.

Firme alfronti tiujn punojn - substrekis Fernández -, signifas resti for de la plej grava sfero de la financoj kaj riski ne aliri la plej grandan komercon en la mondo.

„En malloka ekonomio, tia banko ne alfrontas la defion, sed decidas kiel eble plej bone interkonsenti ; kaj tio nun okazas kvankam tio estas vere humiliga por la franca banko, sed la ekonomiaj interesoj regas”.

„Laste, la punoj aplikitaj kaj plenumitaj estas enspezoj de la buĝeto apartenanta al la koncernaj instancoj de la usona registaro, kio estas instigo en momentoj de buĝeto-limigoj”.

Granma. 27- de junio 2014

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara de : ¿Por qué "se rinde" BNP Paribas ?