Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Rezolucio de mitingo por subteno de la batalanta Donbaso en Novosibirsko (la 13-an de julio 2014)
de Jurij FINKEL  
13a julio 2014

En Ukrainio okazis ŝtata renverso, organizita de Usono, kiu, uzinte la politikan momenton, helpis al la regata de ĝi grupo de granda kapitalo kapti la potencon kun celo defendi interesojn de transnaciaj kompanioj.

Rezulte de la renverso en la lando al la potenco venis fortoj, kondukantaj al establo de faŝisma diktaturo. Tamen granda parto de la loĝantaro de Ukrainio ne agnoskis la novan "potencon", kaj la kievaj puĉistoj ekbruligis intercivitanan militon por subpremi la malkonsentantojn per metodoj de rekta teroro.

Por Rusio tiuj eventoj estas tre gravaj, ĉar la sud-orientaj regionoj estas loĝataj precipe de rusoj kaj rusparolantoj. Rusio kaj la Sud-Oriento de Ukrainio havas proksimajn komun-historiajn, ekonomiajn, kulturajn kaj familiajn ligojn.

La kontraŭuloj de la kieva junto en la Sud-Oriento rekte koliziis kun la interesoj de la tiel nomataj "oligarkoj", kio, principe, povas elkonduki ilian lukton ekster la malvastajn kadrojn de batalo por potenco kun la kievaj puĉistoj. Tial rusiaj laboristaj organizaĵoj, ĉiuj konsciaj laboristoj de la mondo devas konscii potencialon de klasa protesto, kiun portas en si la nuna kontraŭstaro en Ukrainio. La demando de pluvivado de la popolaj respublikoj, proklamintaj sian sendependecon de Kievo, estas demando ne nur de estonteco de la rusa parto de la popolo de Ukrainio, sed ankaŭ demando de estonteco de la tuta ukrainia laborista movado.

Subiĝo de Ukrainio al potenco de la kievaj marionetoj de Usono minacas per malapero al la tuta ukrainia industria laborista klaso, per transformo de tiu lando en mizeriĝintan neston de la plej reakciaj naciismaj, faŝismaj elementoj, prezentantaj minacon kaj por Eŭropo, kaj por Rusio.

Tial la naciaj interesoj de Rusio nun parte koincidas kun la interesoj de la ukrainia laborista klaso, speciale en la sud-orientaj regionoj de la lando.

Konsiderante la supre diritan, ni, partoprenantoj de la mitingo de sociaj kaj laboristaj organizaĵoj de urbo Novosibirsko, rezolucias :

1. Alvoki ĉiujn laboristajn organizaĵojn, ĉiujn konsciajn laboristojn manifesti solidarecon kun la batalanta popolo de la Sud-Oriento de Ukrainio kaj doni al la batalantoj kontraŭ la faŝisma junto tutan eblan helpon, inklude materian subtenon kaj personan partoprenon en la lukto, kiel eble plej vaste disvastigi kaj diskuti en laboristaj kolektivoj informon pri iro kaj celoj de la lukto de la Sud-Oriento.

2. Alvoki vastan demokratian publikon de Rusio kaj Ukrainio organizite esprimi sian subtenon al la luktanta Sud-Oriento, aktive plenumi humanecan helpon.

3. Alvoki la registaron de Rusia Federacio doni pli grandan, ol ĝis nun, helpon al la Luganska Popola Respubliko kaj Donecka Popola Respubliko, ĝis rekta milita subteno.

4. Alvoki la pacaman, demokratian publikon de la tuta mondo subteni niajn postulojn al la registaro de Usono kaj fari al ĝi amasan premon por subteno de tiuj postuloj.

5. Postuli de la registaro de Usono ĉesigi la krudan, arogantan, sangan enmiksiĝon en la aferojn de Ukrainio, ĉesi pro siaj profitcelaj interesoj detrui tiun landon.