Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Civitanaj postuloj en Malio
de Sékou DIARA  
25a decembro 2005

En Malio - unu el la tri landoj de la Monda Socia Forumo 2006 -, la formoj de popola organizado kaj rezistado ankras en la historio. Sed ili estas elmetitaj al la risko ke alproprigas ilin registaroj neregistaraj organizoj kaj instituciaj mon-alpruntistoj kun malmulte da legitimeco.

LA SUDAN-SAHELA SPACO, al kiu apartenas la teritorio de la Respubliko Malio, riĉas je tradiciaj institucioj de solidareco kaj de konfliktregulado. Multaj de ili havas daŭre sanktecon, kiel la sinankunya, la « priŝerca parenceco », kiu ebligas malakrigi la malkonsentojn per humuro, laŭ precizaj reguloj kaj ritoj. Tamen, la kolonia dominado profunde perturbis aŭ malfortigis la plej multajn de tiuj tradiciaj rimedoj, se ĝi ne perfidis ilin metante ilin en la servon al penetrado kaj disvastigo de la kolonia ekonomio. Paralele estis enkondukitaj novaj kontrolmeĥanismoj por maksimume ekspluati la laborforton de la loka loĝantaro : reĝimo de indiĝeneco, deviga kaj senpaga laboro, sklavkomerco.

Malgraŭ malekvilibra fortrilato, tiuj ekspluat-strategioj trafis sur multnombraj popolaj rezistadoj, kiuj estis ĝenerale sange subpremataj. Unu ekzemplo hantas ankoraŭ la memorojn : en 1947, miloj da fervojlaboristoj strikas kaj blokas la trajnon Bamako-Dakaro dum preskaŭ kvin monatoj. Tiu historia kontraŭstaro estas unu el la unuaj popolaj agadoj por malkoloniiĝo kaj sendependiĝo.

Komence de la periodo post la sendependiĝo, akirita en 1960, la politiko de « malkoloniigo » de la malia ekonomio, kiun propagandis la unua respubliko, sub la reĝimo de la Sudana Unio - Afrika Demokratia Kolektiĝo (SU-ADK) [1]kaŭzis fortiĝon de la popolaj organizoj kiuj partoprenis en la bataloj por nacia liberigo. Aperas ankaŭ modernaj formoj de popola organiziĝo. La asocioj de kamparanoj, de junuloj, de virinoj, de laboristoj kaj multaj pliaj troviĝas tiam ĉe la avangardo de la politika postulo pri nacia modernigo propagandata de la SU-ADK. Sed, sekve al la ŝtatrenverso de 1968 [2] kaj la starigo de la Militista Komitato de Nacia Liberigo (MKNL) [3], la plej multaj de ili estas malpermesitaj. En 1978, la starigo de la Demokratia Unio de la Malia Popolo (DUMP) [4] aŭ la Nacia Unio de la Junuloj de Malio (NUJM) [5].

EN LA 1970-AJ JAROJ la malia ŝtato, kiel la plej multaj sendependaj afrikaj ŝtatoj, rezignas pri la politika funkcio certigi la socian kaj materian reproduktadon de la loĝantaro kaj decidas eniĝi en la mondan kapitalisman ekonomion. [6] La programoj de struktura alĝustigo (PSA) de la 1980-aj jaroj, aranĝitaj kun la kompliceco de la lokaj elitoj, celas la likvidadon kaj privatigon de preskaŭ cent ŝtataj societoj kaj entreprenoj. Tiam konstituiĝas popolaj sociaj movadoj - kiel la Nacia Unio de lernantoj kaj studentoj de Malio (NULSM) [7] - por rezisti al tiu subtila rekoloniigo de la malia ekonomio kaj postulas la « rajton je vivo ». La mobilizadoj kaj strikoj kiujn ili organizas etendiĝas rapide sur la tuta nacia teritorio. Sed la movado estas terure subpremata. Jam en 1980, la studenta gvidanto Abdoul Karim Camara, nomata « Cabral », estis arestita kaj ĝismorte torturata.

La novliberala ofensivo atingas sian apogeon en la 1990-aj jaroj, sub la tria, « demokratia kaj plurpartia » respubliko. La malia ŝtato, kiel sekvo de ĝiaj « alĝustigoj », kontribuas al kresko de la neoficiala sektoro ŝveligita de la amaso da « malgrasigitaj » laboristoj. La privatigoj multiĝas, en pli kaj pli dubaj kondiĉoj. La modesta soci-ekonomia disvolvado kriziĝas : la situacioj de privata rento multiĝas, dum la sociala malsekureco ĝeneraliĝas.

En la sama epoko tamen larĝiĝas la kampo de la popola batalo por homaj rajtoj. La postuloj temas pri aliro al nutraĵo, al bazaj sanprizorgoj, al trinkakvo, al lernejo, al deca enspezo. La sama volo rehabiliti la ĝeneralan intereson kontraŭ la preda logiko de privataj interesoj animas la kamparajn kaj urbajn rezist-agadojn. Ekzemple la bojkoto organizata en 2001 de la Sindikato de la Koton- kaj Nutraĵ-produktistoj (SIKON) [8] por denunci la malaltigon de la kotonprezo, kiu pasis de 185 al 150 frankoj CFA, kaj la defraŭdoj faritaj de la Malia Kompanio pri Disvolvado de la Teksaĵo (MKDT) [9] Aŭ la kolektivaj bataloj por rehavigi la privatigitajn resursojn, gvidataj de la Asocio de la Lernantoj kaj Studentoj de Malio (ALSM) [10] aŭ la Civitana Kolektivo por Reŝtatigo de la Fervojo de Malio (Cocidirail) [11].

TIUJ POPOLAJ BATALOJ por rekonkero de la rajto je disvolvado naskis ankaŭ novajn formojn de de civitanaj spacoj. La popolaj konferencoj, ekzemple, estas okazo por la kamparaj organizoj debati pri la veraj kaŭzoj de sia malriĉiĝo - la ter-eksproprigoj, la kreditoj je uzuraj kvotoj kaj la sekva enŝuldiĝo, la korupto, la kapturna falo de la koton- kaj rizo-prezoj, la dumpingo kaj la mallojala konkurenco, sen forgesi la ruinigojn de malario kaj de la aidos-viruso VIH. Tiuj konferencoj tiel legitimas ilian rolon de politikaj agantoj, defendantoj de la interesoj de la kamparaj agrokulturistoj. Same, la fervojistoj reinventas la sindikatan forumon, kontraste al la netravideblo de la politikoj deciditaj nome de la vaŝingtona interkonsento.

Internaciskale, la Forumo de la Popoloj, organizata ĉiujare ekde 2002 en Malio, volas prezenti alternativon al la pintkunvenoj de la G8. Ĝi estas portata de pluraj sociaj movadoj de Afriko kaj de aliie. Lanĉita de la reto Koalicio de la Afrikaj Alternativoj Ŝuldo kaj Disvolvado - Malio (CAD-Mali, la franclingva siglo), ĝi estas bonega spaco por malkonstrui la novliberalan tutmondigon kaj ĝian imperiisman entreprenon de rekoloniigo. Ĝi kontribuas al pensi la komunikadon inter la popolaj bataloj por socia transformado kaj la alimondismajn kampanjojn en la afrika kunteksto. Same, la kotonforumo (« forum coton »), organizata de la alimondisma movado « Alia Malio » [12], provizas debatojn kaj konstruivajn alternativojn pri la temo loka transformado de la kotono. [13]

KIEL EN ĈIUJ AFRIKAJ LANDOJ, la klientisma politika klimato kaj la malforteco de iliaj resursoj tamen elmetas tiujn « civitanajn dinamikojn » al ĉiuspecaj provoj de alproprigoj flanke de la registaroj kaj de la malmulte legitimaj alpruntistoj. Multaj neregistaraj organizoj (NRO-j) partoprenas, konscie aŭ ne, en surscenigoj de publika konsultiĝo aŭ de koncertiĝo kiuj endanĝerigas ilian sendependecon. Tiu premo estas des pli forta ĉar la rifuzo kunlabori kun tiuj iniciatoj aŭ la malkaŝa kontraŭo al la projektoj subvenciataj de la kunlaborado estas ofte la kaŭzo de forigo de la financkanaloj. La kanada kunlaborado lastatempe rifuzis partopreni en la financado de la tria eldono de la Forumo de la Popoloj, kun la preteksto ke pluraj partoprenantoj, inter ili Cocidirail, kontraŭis la aĉeton de la ŝtata fervojkompanio fare de kanada multnacia entrepreno. La maliaj sociaj movadoj devas treege atenti por malhelpi tiujn subtilajn strategiojn de reorganizado de la spaco de politika batalo kaj plene teni sian rolon de kontraŭpotencoj.

Sékou DIARA.

Notoj

1. Union Soudanaise - Rassemblement démocratique africain (US-RDA).

2. La marksisma reĝimo de Modibo Keita estas renversita de la leŭtenanto Moussa Traoré.

3. Comité militaire de libération nationale (CMLN).

4. Union démocratique du peuple malien (UDPM), ununura partio, estas akompanata de starigo de « ununuraj » kaj « devigaj » asocioj kiel la Nacia Unio de la Virinoj de Malio (NUVM)[[Union nationale des femmes du Mali (UNFM).

5. Union nationale des femmes du Mali (UNFM).

6. Union nationale des jeunes du Mali (UNJM).

7. Vd Ekame A. Nin sin, « Des nouveau mouvements sociaux africains et les limites de leur politique [La novaj afrikaj sociaj movadoj kaj la limoj de ilia politiko] », Alternatives Sud, vol. VIII (2001), n-ro 3, Cetri-L’Harmattan, Parizo, 2001.

8. Union nationale des élèves et étudiants du Mali (UNEEM).

9. Syndicat des producteurs de coton et de vivriers (Sycov).

10. Compagnie malienne de développement du textile (CMDT).

11. Association des élèves et étudiants du Mali (AEEM).

12. Collectif citoyen pour la renationalisation du chemin de fer du Mali (Cocidirail).

13. L’autre Mali.

14. Vd André Linard, « L’économie cotonnière en danger [La kotonekonomio en danĝero] », Manière de voir n-ro 79, « Résistances africaines », januaro-februaro 2005.

Noto :Tiu ĉi teksto kaj la sekva aperis franclingve en « En lutte. États des résistences dans le monde [En batalo. Stato de la rezistadoj en la mondo] », Manière de voir n-ro 84, decembro 2005 / januaro 2006, 7 €.

___

LA ĈARTO DE LA AFRIKA SOCIA FORUMO

LA ALTERNATIVOJ PROPONATAJ de la Afrika Socia Forumo centriĝas sur la homa persono kaj kontraŭas la varigon de Afriko kaj al la forvendado de ĝiaj riĉaĵoj en la kadro de la novliberala tutmondigo. Tiu profitigas antaŭ ĉio la internaciajn entreprenegojn, la riĉajn naciojn kaj la internaciajn instituciojn je ties servo. Pro tio, la Forumo kontraŭstaras la programojn kaj iniciatojn starigitajn nome de la kontinento, sed kiuj fakte konsekras la dominadon de la kontinento fare de hegemoniaj financaj, politikaj kaj kulturaj fortoj.

La Forumo aktivas pli precize por solidara afrika integriĝo bazita unuflanke sur la respekto de la rajtoj de la viro kaj de la virino, de la rajtoj de la malplimultoj, de la demokratio, de la principoj de daŭrema disvolvado, kaj aliflanke sur demokratiaj institucioj en la servoj de la interesoj de la kontinento, de la socia justeco, de la egaleco kaj de la suvereneco de la popoloj.

Principoj 4 kaj 5 de la Ĉarto de la Afrika Socia Forumo, adoptita en Adis-Abebo la 9-an de januaro 2003 (www.forumsocialafricain.org).

___

Ambaŭ tekstoj elfrancigitaj de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)