Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Tezoj de raporto en sindikata konferenco LabourStart en Berlino (fine de majo)
de Jurij FINKEL  
28a junio 2014

Laborista partio — internacia organiza komitato

Karaj kamaradoj ! Antaŭ ĉio mi deziras emfazi, ke lukto por rajtoj de laboristoj (enkadre de sindikatoj) eblas nur ĉe certaj kondiĉoj. Necesas almenaŭ minimuma plenumo de leĝoj, ekzisto de almenaŭ minimumo de demokratio. En hodiaŭa Ukrainio tiuj postuloj ne plenumiĝas, bedaŭrinde.

Por kompreni la aktualan politikan situacion kaj staton en la laborista movado en Ukrainio, necesas turni sin al la historio de la demando.

La disfalo de USSR lanĉis la procezon de formado de la du ĉefaj kapitalismaj klasoj (proletaro kaj burĝaro), kaj ankaŭ de interaj klasoj kaj tavoloj. Tiun procezon akompanis terura falo de nivelo de produktado kaj nekredebla laŭ sia skalo detruo de la produktadaj rimedoj. Ankaŭ necesas memori, ke la sindikatoj, restintaj post Sovetunio, estis ne veraj unuiĝoj de laboristoj por lukto por ties rajtoj, sed estis (kaj estas ĝis nun) nur unu el instrumentoj de regado super laboristoj. Ankoraŭ unu grava flanko de la afero, influanta la laboristan movadon, estas la demografia faktoro. Multaj uzinoj kaj fabrikoj pluvivas en la nova socio nur pro ekstreme malalta salajro, ebla nur danke al tio, ke la plejparto de laboristoj estas pensiuloj kaj povas pluvivi danke al la pensio, ricevata aldone al la salajro.

Malriĉiĝo de la laboristaro iris pli rapide kaj pli profunde en la kamparaj regionoj. Por kompreno de la postaj procezoj oni konsideru, ke la urba loĝantaro estas precipe rusparolanta, speciale en la oriento kaj la sudo de la lando, en la partoj, kiuj ĉiam estis industriaj, male al la agrara okcidento. Samtempe, la ukraina lingvo estas precipe la lingvo de la kamparo.

Efektive, la procezo de formiĝo de la klasoj en Ukrainio estas ankoraŭ ne finita, kaj tiu cirkonstanco trovas sian reflektiĝon ankaŭ en politiko. En la ukrainia politiko ne ekzistas partioj en la tradicia senco : tio, kion oni nomas per tiu vorto, estas, pli ĝuste, ĉirkaŭpolitikaj bandoj, kiuj reprezentas neniujn sociajn klasojn en politiko.

Kiel ekzemplon eblas nomi tiajn "partiojn", kiel "BJuT" (bloko de Julia Timoŝenko), aŭ "Udar" (de Vitalij Kliĉko) k.c. k.t.p.

Tiamaniere, ne povas mirigi tiu fakto, ke la ukrainia politiko estas nenio alia, ol batalo inter bandoj de politikaj friponoj por la ŝtata potenco, kiu permesas senpune okupiĝi pri rabado. Certe, tiuj bandoj penas ricevi subtenon de parto de la ukrainia popolo. Kaj, ĉar ĉiuj ili ne havas, kion proponi kiel realajn atingojn dum preskaŭ kvaronjarcento, ili serĉas sian apogon en naciismo.

Kaj ili sukcesas en tio ! Naciisma retoriko iĝis kutima por grandega kvanto de partioj kaj movadoj. Eĉ pli, tiuj partioj trovis seriozan subtenon, speciale en la okcidento. Resume : malriĉeco, totala korupteco, demoraliziĝo de la laborista klaso, malforteco de la ekonomio kaj, samtempe, kresko de naciismo sen ajna serioza kontraŭago.

Nun ni aliras al la tiel nomata "majdano". Por komenco mi rememorigu, ke la unua "Majdano", aŭ la tiel nomata "Oranĝa revolucio", okazis en Ukrainio en la jaro 2004. Tiam amasaj manifestacioj subtene al Viktoro Juŝĉenko devigis Viktoron Janukoviĉ-on aranĝi kontraŭkonstitucian trian etapon de la prezidenta balotado, rezulte de kiu oni deklaris pri venko de Juŝĉenko. Vastan subtenon al Juŝĉenko flanke de eta kaj meza burĝaro klarigas liaj demagogiaj deklaroj kontraŭ korupteco kaj senpuneco de la granda burĝaro, proksime ligita kun burokrataro. Indas ankaŭ rememorigi, ke en la sekvaj elektoj Juŝĉenko ricevis malpli ol 5% de voĉoj, kio permesis al Viktoro Janukoviĉ denove iĝi prezidento de Ukrainio. EU kaj Usono proklamis tiujn elektojn la plej puraj kaj travideblaj en la historio de Ukrainio.

En tuta tiu historio nin interesas antaŭ ĉio la rilato de la laborista klaso de Ukrainio. Plejmulto de la industriaj laboristoj (male al la kamparaj) pasive (nur per siaj voĉoj en la elektoj) subtenis Janukoviĉ-on dum ĉiuj ĉi eventoj. Nur pripensu — Janukoviĉ-on, reprezentanton de iliaj plej malbonaj malamikoj : posedantoj de fabrikoj, en kiuj ili laboris, ofte en teruraj kondiĉoj kaj sen minimuma defendo de siaj rajtoj ! (La subteno de la industriaj laboristoj estas klara el komparo de la rezultoj de la elektoj kun la grado de industrieco de regionoj). Aperas demando : kial la laboristoj agis tiel ? Mallonga respondo : tial, ke ili antaŭvidis danĝeron de la naciisma retoriko de Juŝĉenko. Simple dirante, ilia elekto reduktiĝis al elekto inter "malbona" kaj "eĉ pli malbona".

Post tia "sukcesego" en la 2004-a jaro la tiel nomata opozicio, kiu regis la landon dum la "Oranĝa" periodo, rezonis : kial ni ne uzu la saman trukon denove ? Kaj ili penadis eksciti novan "Majdanon" ree kaj ree, uzante kiel pretekston ajnan oportunan eventon, komencante de la 2010-a jaro, kiam Janukoviĉ ĵus iĝis prezidento, kaj ĝis la komenco de la 2014-a jaro, kiam ili tion, finfine, sukcesis.

Senduba estas tiu fakto, ke la registaro estis renversita per dekstra puĉo, tiel nomata "Eŭromajdano". Spite al la disvastiĝinta "kontraŭoligarkia" retoriko, la "majdano" de la komenco mem estis regata de certaj grupoj de la granda burĝaro kune kun iliaj "amikoj" el Usono kaj EU. Dum tiuj ĉi eventoj la nocio mem de leĝeco estis simple ĵetita en rubejon ! Krome, novnaziaj organizaĵoj estis uzataj por organizo de malordoj en grandaj urboj. La kulmino de tiu ĉi spektaklo iĝis la provoko, dum kiu fare de "nekonataj kaŝpafistoj" estis murditaj ĉirkaŭ okdek homoj. Evidenta rezulto de demoraliziĝo de polico dum la kvarmonata "Eŭromajdano", aldone al jama nekapablo de la armeo, estis tio, ke la sola armita forto, kiun la puĉistoj povus altiri al sia flanko, iĝis diversaj novnaziaj grupoj, kiuj jam tiumomente estis tre utilaj dum la puĉo mem. Tial sur ilia bazo estis kreita tiel nomata "Nacia gvardio".

La dominanta plejmulto de laboristoj ekde la komenco mem rilatis sufiĉe skeptike al tiu "pseŭdorevolucio". Samtempe ili ankaŭ ne subtenis aktive la registaron de Janukoviĉ. Kaj nur kiam la registaro kaj la prezidento estis kontraŭleĝe, kaj eĉ spite al ĉiuj antaŭaj interkonsentoj, renversitaj, kaj la naci-ŝovinismaj fortoj formis tiel nomatan provizoran registaron, nur tiam la laborista klaso de Ukrainio subtenis diversajn kontraŭfaŝismajn unuiĝojn kaj eliris al pacaj manifestacioj sur stratojn kaj placojn de la lando. Pro tio ili (la laboristoj) tuj estis nomitaj "separatistoj-teroristoj", "pagitaj agentoj de Putin", "banditoj", "dungitoj". Samtempe novnazioj organizis pogromojn en la okcidento de Ukrainio. Persekutado de nekonsentantoj, speciale el maldekstraj organizaĵoj, iĝis tie "normo".

Malgraŭ tio, ke en amaskomunikiloj la konflikto estas priskribata precipe kiel etna (por-rusoj kontraŭ por-EU, por-ukrainoj), en sia fundamento ĝi ne estas tia ! Ĝi neeviteble ricevis tiajn formojn pro la rusmalama, naciisma retoriko flanke de la pseŭdoregistaro kaj pro la respektiva reago flanke de la "Kontraŭmajdano". Tamen, nun iĝas ĉiam pli klare, ke la fundamento de la tuta movado estas sociala. La 2-an de majo la plej riĉa homo de Ukrainio, posedanto de multegaj entreprenoj de la peza industrio de Donbaso — Rinat Aĥmetov — subtenis la junton. DPR reagis al tio per deklaroj pri naciigo de la uzinoj kaj minejoj, apartenantaj al li. Tio montras la realan skalon de la eventoj kaj tiujn profundajn fortojn, kiuj estas engaĝitaj en la konflikto.

Malgraŭ subteno de DPR kaj LPR fare de la dominanta plejmulto de laboristoj de la orienta Ukrainio, kaj tiu subteno estis konfirmita rezulte de la referendumo pri sendependeco de tiuj respublikoj, kelkaj perfiduloj en la gvidantaro de la ukrainiaj sindikatoj, tiaj, kiel Miĥail Volinec — la ĉefo de la konfederacio de liberaj sindikatoj de Ukrainio, ano de tiel nomata "konsilio de la majdano" — pravigas la dekstranaciisman ŝtatrenverson. Tio, kion bezonas la ukrainiaj laboristoj nun — estas solidareco kaj subteno flanke de laboristoj de aliaj landoj ! Kaj tio estas rekta devo de internaciaj laboristaj organizaĵoj — alvoki ĉiujn sindikatojn, laboristajn unuiĝojn de Usono kaj EU postuli de iliaj registaroj ĉesigi ajnan subtenon de la neleĝa, faŝisma pseŭdoregistaro en Kievo.