Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Informoj de Anja Müller kaj de rusvesna.su/german
de MÜLLER_Anja  
22a junio 2014

Informoj de Anja Müller kaj rusvesna.su/german

20.06.2014 - 0:55

Fosforo ĉi tie, fosforo tie ...

Provaĵoj el la sindikata domo de Odeso montris ĉe la ĥemia analizo kaj spektrala analizo spurojn de blanka fosforo. Oni uzis la fumgranaton M15, fabrikitan en Usono.

Fonto : http://www.pust-govoryat.tv/index.p...

Estimata gesinjoroj,

ni petas vin konsideri la rezultojn de la sendependa ekspertizo farita en Sebastopolo pri la provaĵoj prenitaj en la sindikata domo de la urbo Odeso post la okazaĵoj de la 2-a de majo 2014. En la laboratorio la tribunalaj ekspertizistoj de la urbo Sebastopolo faris la analizon de la provaĵoj.

La ricevitaj provaĵoj el la sindikata domo de Odeso montris ĉe la ĥemia analizo kaj la spektrala analizo restojn de blanka fosforo. Supozeble oni uzis la fumgranaton M 15, fabrikitan en Usono. Ĉe la efiko la vestaĵoj restas netuŝitaj kaj la malfermaj haŭtpartoj nigriĝas (karbiĝas), ili povas ankaŭ forbruli ĝis la ostoj. Tion oni povis vidi sur la fotoj de la viktimoj. Konkludo : 100-elcente la junto uzis ĥemian armilon. La saman armilon uzis la usonaj soldatoj en Irako. La atestantoj rakontis pri knalo kaj blanka fumo. Ĝuste tiel la armilo laboras.

La tempo de la efiko de la blanka fosforo estas proksimume 60 sekundoj. La efika radiuso de la granato estas 20 metroj. la granato estis enĵetita post bruligo kaj brulado de la centra enirejo. Sekve al la brulado de la malsupra etaĝo estiĝis la aerblovo laŭlonge de la ŝtuparo kondukanta supren, kiun la homoj uzis provante savi sin, tio determinis la mortigan regionon. Multaj kiuj ĉeestis en tiu regiono, mortis ene de minuto. Ĉe enspiro de la blanka fosforo estiĝas kramfo de la aertuboj per ties subita forbruliĝo kun mortiga fino.

Ekzistas ankaŭ la eldiroj de la atestantoj, kiuj savis sin en la oficejajn ĉambrojn, ke ili vidis la flavece verdan fumon, kiu venis tra la fendo sub la pordo en la ĉambron kaj kiu ankaŭ estigis sufokon. En tiu kazo oni uzis kloron en ampoloj. La ampoloj estis poste trovitaj.

Ni petas rigardi la filmetan materialon el Irako, per la ligilo : http://www.youtube.com/watch?v=KsFW... Rigardu la kadavrojn, kiuj alprenas en tiu filmeto similajn korpajn poziciojn. Kiam ili kuŝas surdorse kaj la manoj estas streĉitaj supren.

Precize tiajn kadavrojn oni vidas sur la foto en la sindikata domo de Odeso. Konsideru, ke la planko estas pura, sen cindro ; tio konfirmas, ke la haŭto ne estas kovrita per cindro, sed sekvo de la efiko de la blanka fosforo.

Rigardu la haŭtkoloron, la vestaĵoj estas ĉe tio ne tiom fulga. Sur la haŭto ne estas fulgo, sed tio estas la efiko de la blanka fosforo.

La korpaj pozicioj sur la lastaj du fotoj estas specifa. Tiel mortas homo pro subita sufokiĝo ĉe la efiko de la blanka fosforo.

Ekzistas multaj pruvoj kaj evidentas la uzado de la ĥemiaj armiloj malpermesitaj de la internacia konvencio.

Hodiaŭ oni baris la sindikatan domon per barilo kaj oni komencis la riparlaborojn. Tio estas nenio alia ol la neniigo de pruvoj. Ili komencis forigi la stukon, malmunti la plankojn, ĝi estas malaktivigata per specialaj rimedoj, por kaŝi la veron.

Ni petas vin porti tiun veron inter la amasojn. Ĉar, se oni nun tenas tion sekreta, tiam ili uzas morgaŭ la saman ĥemian armilon kontraŭ la loĝantaro en la PRD kaj PRL (Popolrespubliko Donecko kaj Popolrespubliko Lugansko).

Noto : Mi petas vin konfirmi la ricevon de tiu ĉi informo.

Kun afablaj salutoj, Aleksandro Filĉenko (3dzeon@mail.ru), Sevastopolo.

http://anjamueller.livejournal.com/...

http://rusvesna.su/german/1403210391

2014-06-20, 0:39

Intervjuo Strelkov la 12-an de junio 2014

La ĉefkomandanto de la popoldefendo de la Popolrespubliko Donecko komentis en intervjuo de la „KP” la lastajn okazaĵojn en kaj ĉirkaŭ Slavjansko.

„Ni ne atendas sturmon en la venontaj tagoj. Kvankam la malamiko certe provos pripalpi nian defendon, same kiel li provis tion en la pasinta nokto en la vilaĝo Artem. Sed ni neniigis kirasveturilon.

Ili ĉirkaŭ la urbo poziciis artilerion, ĉe ĉiu vojbarejo staras du ĝis kvar tankoj. Ili do faras ĝustan seĝon kaj de tempo al tempo provas interrompi la ligajn vojojn. En la urbo la kurento estas komplete elŝaltita, la akvo estas barita. La akvodukto estis ja riparita, sed la kluzoj proksime de la urbo estas fermitaj. La akvo estas prenata nur el bortruoj kaj riveroj.”

‒ Do, la akvo mankas ne pro la detruo sekve al la bombadoj ? Ĉu tio estas konscia elŝalto fare de la ukraina flanko ?

‒ „Ĝuste tiel. La difektoj ĉe la prizorgado de akvo estis forigitaj de la urbaj servoj, la akvo estis fermita pro decido de la ukraina armeo. Hodiaŭ laborbrigado el Gorlovka volis veni al ni por ripari la elektran lineon inter Kramatorsko kaj Slavjansko. La ukrainaj armeanoj ne enlasis ilin en nian regionon, malgraŭ la ekzistantaj interkonsentoj.

Post la falo de la fosforaj pafaĵoj fumo trenis sin super la ĉirkaŭaĵo de Slavjansko.

‒ Kio okazas en aliaj direktoj ‒ Donecko, Lugansko ?

„La malamiko konstante moviĝas en la direkto al Donecko. Ili starigis la vojbarilojn en Kurĥovo, Konstantinovka, Ukrainsko. Ili proksimiĝas al Donecko, provas ĉirkaŭbari la urbon.

Supre dekstre oni vidas ankoraŭ falantajn pafaĵojn.”

‒ Ĉu eblas atakoj el pluraj direktoj ?

„Ili havas tre multe da tankoj, soldatoj, artilerio. Teorie tio sufiĉus. Ili havas grandan problemon kun la organizado kaj kun la batalspirito. Ĉe la vojbarejoj regas drinkado, la soldatoj ne volas plenumi la ordonojn. Inter la unuoj de la nacia gvardio kaj de la defendministrejo okazas intertempe bataloj per armiloj. La armeo estas ne nur ne profesia, ĝi ne volas batali. Ili ja pretas el sekura distanco pripafi la urbajn kvartalojn per kanonoj kaj granatĵetiloj aŭ Semenovkon per la tankoj. Iri en la kontaktbatalon, tion volas neniu.

Sur tiu ĉi bildo oni klare vidas la falantajn pafaĵojn.

‒ Kion vi povas diri pri la strange brulantaj pafaĵoj, kiujn la armeo uzas ? Oni parolas pri fosfora municio.

„Mi ne estas tiom granda armea fakulo por per ekstera vido determini la municion. En mia batalpraktiko mi ne vidis ion tian. Nek en la unua nek en la dua ĉeĉena kampanjo. Unue mi pensis, ke tio estas malalte eksplodantaj tiel nomataj „lumigiloj” ‒ specialaj lumigaj bomboj. Sed la „lumigiloj” estas pendigotaj ĉe la paraŝutoj. Ĉi tie temas pri valiza municio, kiu eksplodas en la aero kaj priverŝas celatan surfacon per brulaĵo. Mi ne scias, kia municio tio estas.

La familio Kobĉenko, la specialaj korespondantoj de la KP Aleksandro Kots kaj Dmitrij Steŝin provas helpi.

‒ La membroj de la popola defendo rakontas al ni, ke ĉe la ukraina flanko ekzistas nun profesiaj tankstiristoj kaj granatĵetistoj. Ĉu tiuj lernis batali, aŭ ĉu ili estas solduloj ?

„Mi pensas, ke temas pri certaj unuoj de la ukraina armeo. Oni ne konsideru la malamikon nekapabla. En ĉiu, eĉ en ruiniĝinta armeo, ekzistas fakuloj kiuj povas trejni interesatojn. Sed aliflanke, kiam oni troviĝas en stacia pozicio, en absoluta sekureco de 2,5 km, tiam oni bezonas multe da cerbo por pripafi ĉiam la saman punkton.

La malgranda Anton Kobĉenko vivas kun siaj fratinoj en Slavjansko. Sur la bildo li estas kun la konata membro de la popoldefendo Motorola.”

‒ Ĉu la profesia nivelo ĉe la popoldefendo kreskas ?

„La popoldefendo iom post iom transformiĝas en batalkapablan forton, kiu povas ĉe la defendo rezisti al la malamiko. Ataki lin, ĉe la kolosa supereco, ĉe la peza teĥniko kiun li havas, tio estus frenezaĵo.

Jen ĉio, kio restis el la municio, kiu estis plenigita per fosforo. En la loko, kien ili falis, la tero estas elbrulinta.”

‒ En la Interreto ekzistis informoj, kiuj referencis vin, ke en Kramatorsko oni elŝarĝis ian municion kun la surskribo de ĥemia aŭ bakteria armilo ...

„En tiu ĉi flughaveno estus malfacila elŝarĝi ion. Ĝi estas duone kontrolata de la popoldefendo, almenaŭ de ties civila parto. Nur en la tre malproksima parto helikopteroj povas alteriĝi. Observi tiun parton el la propraj pozicioj maleblas por la popoldefendo. Pro tio mi ne povas komenti. Mi ne havas informojn. Ni ja havas informojn, ke inter Ĉerkaskoje kaj Bilbasovka oni elŝarĝis el iaj vagonoj ion kun strangaj markoj sub plej forta gardado.

Post la falo de la fosforaj pafiloj la tero elbrulas ...

Ni supozas, ke tie oni povus elŝarĝi ion nekonvencian. Sed oni ne povas diri, ĉu tio estas ĥemiaj aŭ biologiaj armiloj. Ni povas tion nur supozi. Kiu disvastigas tiun informon per mia nomo, tion mi ne scias. Mi skribas en Interreto nur en konata blogo, de tie kelkaj homoj rajtas laŭvorte elpresi miajn informojn. En la lastaj tri tagoj mi tute ne havis eblecon aliri la Interreton. En la urbo ĝi praktike ne ekzistas ...”

Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, 2014-06-22