Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Raportoj de Steŝin kaj Kots
de STEŜIN_Dmitrij   KOTS_Aleksandro  
18a junio 2014

2014-06-10 : Raportaĵo de Dmitrij Steŝin kaj Aleksandro Kots el Slavjansko (ĵurnalistoj de Komsomolskaja Pravda)

La humanitara situacio en la urbo rapide malboniĝis post la pasinta semajnfino, kiam la ukrainaj armeaj fortoj, okaze de la enposteniĝo de la prezidanto kaj poste je pentekosto preparis por la loĝantoj de Slavjansko vere sangan duŝon.. Granatoj, bomboj, pafaĵoj, raketoj falis sur la kompatindan urbon praktike senĉese.

„Ekzistas informoj pri almenaŭ 12 mortintaj loĝantoj”, informis nin ĉe improvizita instrukcio en la kelo de nia hotelo la urbestro Vjaĉeslav Ponomarev. Li venis vizite, kaj tiem la ukrainanoj komencis pafi per „grads” [plurraketa ĵetilo]. Do li devis resti. „La vunditoj nombras jam je centoj.”

En nian kelon venas virinoj el la najbara domo : „Denove ili komencas sian ludaĉon, fekuloj”, ili plendas kiel kutime. „Lasu nin almenaŭ findormi. La ukraina armeo protektas nin kontraŭ teroristoj, multan dankon pro tio”.

Post 30 minutoj Ponomarev forveturas kun siaj gardistoj, kaj ni iras al niaj ĉambroj, por rerenkontiĝi post duonan horon en la kelo. Kaj matene ni ree renkontiĝas por piede (ĉar jam ne eblas veturi) rigardi la spurojn de la nokta bombado. La pafaĵoj kaj raketoj eksplodis en la najbara strato.

La Leninstrato estas ĝisgenue en glassplitoj. La montrofenestro de nia plej ŝatata frizisto estas rompita, la apoteko estas damaĝita. La elektraj kabloj estas disŝiritaj, amasoj da debatitaj branĉoj kaj grupoj de silentaj homoj, kiuj provas kompreni la okazintaĵon. Tio malfacilas, kiam oni kunmetas la puzlon : nenia lumo, nenia akvo, neniaj mono, laboro, pensia pago. Anstataŭe estas la morto, kiu en ĉiu sekundo povas veni el la ĉielo. Daŭras proksimume 10 sekundoj, ĝis kiam la „grad”-raketo alvenas. Se juĝi laŭ la truoj en la vandoj, oni pafis el diversaj direktoj. Evidente ekzistas pluraj baterioj. Igor Strelkov rakontis hieraŭ al la ĵurnalistoj de la „KP”, ke la kontraŭraketa unuo de la popoldefendo neniigis nekompletan baterion de „grads” ĉe la vojkruciĝo al la Krasnij Liman. Tio ne savis la urbon.

Ni frapas ĉe ajna pordo de loĝejo. Iom aĝa viro malfrmas, Valerij Ŝuba rakontas al ni : „Ne estas reto, mi uzis malnovan telefonaparaton, kun nombrodisko. Ni uzis ja nur poŝtelefonojn. Tiun mi tute forgesis. Mi enŝaltis ĝin. Kaj jen ĝuste sonoris, kaj mia edzino iris en la kuriejon. La vespero estis tiel ... Estis silente ... Kaj subite eksplodo, mi estis reĵetita de la premondo. Mi eĉ ne iris tien, sen tio jam ĉio klaris ‒ plena trafo, kio estis ankoraŭ priparolenda ... Mia bopatrino estis en la apuda ĉambro, ŝi estas naŭdekjara, estis superŝutita de tegoloj. Mi elfosis ŝin, kaj poste, frumatene, mian edzinon ...

Ni rigardas en la ĉambron. En la brakseĝo sidas maljuna avino, sangmakulita kaj ripetadas : „Kie estas Tanja ? Kie estas Tanja ?” Tanja kuŝas ĉe ŝiaj piedoj, kovrita per littuko ...

Ploranta virino en la korto de domo diras, ke ŝi ne scias kion plu fari. Dum kelkaj jaroj la familio metis la tutan monon en renovigado de la loĝejo kaj ĉio ... Estas jam nenio. Ni demandas : „Ĉu vi povas forveturi el Slavjansko ?” Ŝia filo alvenas : „Ni povus forveturi, sed ne havas monon. Ni havas nenion. Ĉiuj ŝparaĵoj estis ĉi tie ‒ nun ni havas eĉ ne kuleron, eĉ ne mantukon.

Ni supreiras ŝtuparon ‒ unue oni flaras la fumon, poste venas splitaĵoj, poste oni jam ne vidas ŝtupojn, ĉio estas kovrita per dika tavolo de la dismuelitaj brikoj. Ne estas loĝejo ‒ nur amaso da ŝtonoj, ie kaj el tio oni vidas parte aperi dispremitajn aĵojn. En la najbara loĝejo staras sur la planko granda pelvo kun sanga akvo. En la fridujo estas dek ovoj kaj simpla manĝaĵo. Forta odoro de gaso.

Sur la ŝtuparo ni renkontas virinon. Irina diras, ke ŝi estis savita kvazaŭ mirakle. La edzo diris al ŝi : „En Slavjansko ni mortus”, kaj ŝi konsentis. Je pentekosto ili vizitis parencojn, hodiaŭ ili revenis ‒ la loĝejo jam ne ekzists.

La lito estas enpremita per peza plataĵo, kaj la loĝejo jam ne ekzistas. Vi povas rigardi, jam ne ekzistas io por honti.

En unu el la ĉambroj estas giganta biblioteko, unu vando estas plena de libroj. Sur la planko kuŝas elbrulinta ikono. La kadro kun „vinbera desegnaĵo”, kiel kutime en la sudo, estas sendifekta, kaj la pentraĵo estas forbrulinta pro la infera flamo. Ĉe la vando pendas multaj ikonoj ‒ pro la varmego la vizaĝo de la dipatrino estas kurbigita, faldita kaj ŝajnas kvazaŭ ŝi estus tuj ploronta.

En la loĝejo jam ne ekzistas bankuvo, sur la polva ŝtonamaso serpentumas la brila duŝhoso. De la balkono oni flaras brulintan izolmaterialon kaj estas malvarme, malgraŭ la somera varmego.

En la teretaĝo de la detruita domo estas registrejo de ekloĝado, antaŭ la pordo staras dekduo da virinoj. Ili mallaŭte parolas. Ni demandas, ĉu ili forveturos el Slavjansko kiam koridoro malfermiĝos ? Ne, ili ne forveturos, ĉiu el ili ĵus demetis sian pasporton ĉe la ekloĝa oficejo kaj la oficejo estas fermita kaj ne estas konate, kiam ĝi ree malfermiĝos. Kaj entute apenaŭ iu ĉi tie aŭdis pri la humanitaraj koridoroj disponigitaj de Pjetr Poroŝenko. Ĝis nun la enloĝantoj mem alportas la modestajn humanitaraĵojn, tra la kampoj kaj arbaroj, je sia propra risko. Sed la urbo ne vivas sub la kondiĉoj de la vera humanitara katastrofo kaj blokado. Slavjansko havas ankaŭ la frenezan malsaton je informoj ‒ apenaŭ iu komprenas tion, kio okazas ĉirkaŭ li. Ja ne estas elektro, do ankaŭ ne estas interreto nek televido. Mankas la plej fundamenta, kaj samtempe la plaj grava : pano, akvo, medikamentoj. Kaj kuracistoj.

„La situacio estas tre malfacila”, diras la gvidanto de la ĥirurgia sekcio en la slavjanska malsanulejo Arkadij Gluŝĉenko. „Ne estas akvo, sed oni alportas ĝin, dankon. La elektro estas kun interrompoj. Mankas al ni personaro. Multaj forveturis, oni povas kompreni ilin. Kolektiĝis skipo el la tuta malsanulejo. Estas tre malfacile. Precipe je la „sanga pentekosto”, kiel ni jam nomis ĝin. Estis kvazaŭ buĉejo, neimageble. La urbocentro estis pripafata, sed oni liveris al ni homoj el tuta Slavjansko. Sed laboris nur la 6 ĝis 7 kuracistoj, krome el diversaj fakoj. La lastaj du tagoj estis el la vidpunkto de la ĥirurgia sekcio trankvilaj. La terapiistoj helpis, la vica ĉefkuracisto. Ekde vendredo oni envenigis 33 homojn. Tio estas 5 ĝis 7 elcentoj de ĉiuj vunditoj. La plej multaj havis splitvundojn, ni prilaboris ilin kaj lasis ilin iri hejmen. Estis eĉ ne sufiĉe da tempo por noti la nomojn.

La informojn pri la mankantaj kuracistoj por la urĝa servo konfirmis al ni ankaŭ la komandanto Igor Strelkov, kiu alvokis la kuracistojn veni libervole al Slavjansko. Ĉi tie preskaŭ neniu dubas, ke estiĝos plu vunditoj.

Iuj provas forveturi je propra risko, tra „partizanaj padoj”. Virino kun du knabinoj preterkuras nin. Ĉiuj havas saketojn en la mano. Etulino, eble sesjara, estas elĉerpita kaj la patrino petas ŝin : „Ksjuŝa, iru pli rapide, Ksjuŝa, kuru al la buso, ni venas tro malfrue”.

Nun oni povas en Slavjansko malfruiĝi nur pri la rifuĝanto-buso. Aliaj ne veturas.

==================================================

13.06.2014 – 1:10 „Ve al la venkitoj !” ‒ En la kazo de venko de Kievo ĉiuj Danbas-loĝantoj estos loĝigotaj en filtrilaj tendaroj ‒ la defend-ministro (kun filmeto).

Laŭ la ministro pri defendo, oni instalas en Ukrainujo specialajn filtrajn tendarojn, por koni tiujn kiuj kunlaboras kun la separatitoj.

La vica defendministro de Ukrainujo, Miĥael Koval, diris hodiaŭ dum la sesio de la ministraro, ke oni aplikas al la loĝantoj de la sudoriento „specialajn filtrajn disponojn”, laŭ kiuj la homoj estas aliloĝigotaj en diversajn regionojn. La ministro emfazis, ke oni translokigos en la filtrajn tendarojn ĉiujn plenaĝajn loĝantojn de la ribelaj regionoj, inkluzive de virinoj. Tie oni eltrovos, laŭ liaj deklaroj, la personojn, kiuj havis rilatojn kun la separatistoj kaj faris krimojn sur la teritorio de Ukrainujo.

La „filtrejoj” (malliberejoj) de amasa reteno ‒ tio estas la koncentrejoj, kiujn ni konas ekde la dua mondmilito ‒, kie la tie enfermitaj malliberuloj estas submetitaj al ekzameno de ilia fidindo. Kiel oni faros tiujn kontrolojn kaj per kiaj metodoj ‒ tio nur divineblas.

Se oni aŭskultas la plej gravan ukrainan reprezentanton de la perfortaj strukturoj, tiam oni memoras la malnovan latinan saĝaĵon ‒ „ve al la venkitoj” ‒ flugila vorto kiu signifas, ke ĉiam la venkinto diktas la kondiĉojn, kaj la venkitoj devas atendi ĉian tragedian ŝanĝon.

Kaj la sola opcio por la loĝantoj de Donbaso por eviti tian tragedian scenaron estas : ne fariĝi venkitoj.

===================================

13.06.2014 - 0:46 La ĉirkaŭaĵo de Slavjansko, Semenovka, estas bombata per la malpermesita municio (filmeto).

Ĉi-vespere la ukrainaj puntrupoj komencis bombi la ĉirkaŭaĵon de Slavjansko, Semenovka, per la nekonata armilo. Laŭ la informoj de la homoj, kiuj estas en la proksimeco, oni uzas fosforajn bombojn. Tiu armilo, kiu entenas blankan fosforon, disŝprucigas la brulantan materialon, kies brultemperaturo atingas pli ol 800 gradojn. Karakteriza por la uzado de la fosfora bombo estas la karbigo de la organikaj strukturoj kun samtempa konservado de la vestaĵoj, kaj ĉe enspiro de la brula miksaĵo ‒ la pulmo forbruliĝas.

Tiu armilo, kiu entenas blankan fosforon, estas laŭ la internacia interkonsento (protokolo 3 pri la konvencio pri la konkretaj specoj de kutimaj armiloj) malpermesita por uzo kontraŭ militaj celoj, kiuj troviĝas en aŭ proksime de loĝataj regionoj.

„Semenovka estas kovrata per la malpermesita fosfor-municio, ĝi tiom brulas, ke la ventroj de la nuboj estas flavaj”, informas la armea korespondanto de la Komsomolskaja Pravda (KP), Dimitrij Streŝin.

„Io tia en ĉi momento falas sur Semenovka, mi ne scias, kio tio estas. Ne „grad”. Sube tio lumas kiel tiu de la incendio”, informas Aleksander Kots (KP-korespondanto).

Laŭ alia versio Semenovka estas bombata per brulbomboj.

Ĝisdatigo de la 12.06.2014 :

La vicministro pri informado kaj laboro de Strelkov konfirmas, ke hieraŭ oni faligis en Semenovka la fosforajn bombojn. Tiu municio neniam troviĝis inter la armiloj de la ukraina armeo. Tio signifas, ke ili estis liverita, kun alta verŝajneco el Usono.

Ĉiu, kiu ankoraŭ pensas, ke „la usonanoj faras tion nur tie kaj ne ĉi tie, pro tio mi ne bezonas nepre ankaŭ batali, kvankam mi kompreneble ĉion ĉi kondamnas”, estas naiva stultulo. Ili bombos precize tie, kie aktuale necesas, ili konas nenion krom siajn (pure materiajn) interesojn, kaj se oni ne haltigas ilin, tiam estos iam via vico aŭ la vico de viaj infanoj aŭ de viaj posteuloj. — Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

elgermanigita de Vilhelmo Lutermano