Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Rimarkoj al la minska kontraŭmilita deklaro
de Jurij FINKEL  
17a junio 2014

Rimarko de V. Ŝapinov (unu el la gvidantoj de "Borotba") : Unue ni intencis subskribi kun familinomoj, same kiel la partoprenintoj de la minska konferenco, sed poste maldecidis, ĉar la plejmulto de la subskribintoj troviĝas sur la teritorio, regata de la junto.

La kontraŭmilitan renkontiĝon de maldekstruloj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio en Minsko oni jam baptis "nova Zimmerwald". En Zimmerwald, kiel estas sciate, okazis kontraŭmilita konferenco de socialistoj en la jaro 1915. Sed, kiel same estas sciate, la partoprenintoj de la konferenco dispartiĝis al moderuloj-pacifistoj kaj al la "Zimervalda maldekstro" (Lenin, Zinovjev, Platten, Hoglund, Radek, Berzin, Borchard, Nerman).

La subskribintoj de la suba teksto decidis deklari pri sia pozicio, kiun oni povas nomi la "Minska maldekstro". La deklaro estas malfermita por subskribo.

***

La 8-an de junio en Minsko reprezentantoj de kelkaj maldekstraj grupoj kaj organizaĵoj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio akceptis jenan deklaron : [https://www.facebook.com/yury.finke...]. Ni, la subskribintoj, subtenas tiun iniciaton, sed kun kelkaj klaŭzoj, pri kiuj ni skribas sube.

Ni eldiru nian pozicion. Ĝenerale, la deklaron ni subtenas. Sed estas nuancoj. Tia deklaro estus bona por vasta kontraŭmilita movado, kie partoprenas ne nur maldekstruloj. Se tio estas pozicio de la maldekstruloj, do ĝi estas tro modera.

Unue, mankas karakterizo de la kieva junto, kiel reĝimo, havanta almenaŭ kelkajn plej gravajn trajtojn de faŝismo, laŭ la klasika difino de Georgo Dimitrov. Nun la kieva junto estas la ĉefa malbono, kontraŭ kiu necesas lukti kaj kiun necesas neniigi. Dum la junto ekzistas, paco ne ekzistos — tio sekvas el la klasa kaj politika naturo de la kieva junto. Se antaŭe oni povus havi iluziojn, ke "kaj ĉe tiu kaj ĉe la alia flanko estas oligarkoj", do la lastaj faktoj, kiel la plena subteno de la junto fare de la klano de Aĥmetov, kaj ankaŭ la fakta kunlaboremo de la Doneckaj grandaj negocistoj kun la junto kontraŭ DPR ne lasas lokon por tiuj iluzioj. La tuta ukrainia oligarkio, kiel klaso, estas sur la flanko de la junto. Tiun fakton ne povas ne konsideri la maldekstruloj. Kaj tiu fakto ne permesas konservi "neŭtralecon", per kies spirito plenas la deklaro.

Due, la maldekstruloj devas subteni memdecidon de la popolo en Donbaso. Tiu rajto fakte estis realigita en la referendumoj en la Donecka kaj Luganska regionoj. Kaj pri tio, ke la referendumoj pasis, eble, ne ideale, kulpas ne DPR kaj LPR, sed la kieva junto, kiu ĉiel malhelpis al la esprimo de la volo de la civitanoj. Ĉe tio oni ne nepre subtenu la politikan kaj militan estraron de DPR kaj LPR. Certe, estas malgaje, ke en la regiono, laborista laŭ sia klasa konsisto, la maldekstruloj ne sukcesis ekgvidi la movadon, kontraŭoligarkian kaj kontraŭfaŝisman laŭ sia humoro. La por-rusiaj patriotoj evidentiĝis pli organizitaj, ol la maldekstruloj, tial ili iĝis ĉe la gvido de la movado. Tio estas preteksto por memkritiko de la maldekstruloj, sed ne por kritiko de DPR kaj LPR.

Trie, por la rusaj maldekstruloj estas, certe, treege "politikkorekte" meti Rusion sur la unuan lokon en la listo de la enmiksiĝantaj flankoj, sed tio estas kontraŭ la faktoj. Efektive subteno de Rusio praktike malestas, krom privataj iniciatoj. La lastaj agoj de la rusiaj elitoj diras pli pri preteco perfidi la ribelantojn de Donbaso, tuj kiam oni ĵetas al ili iajn proponojn, kiel "parta pripago de la gaso". Ĉi tie, probable, pli proksimas al la vero Kagarlickij, kiu diris, ke se en Rusio estus vere demokratia reĝimo, do rusiaj tankoj jam starus apud Kievo. La rusian reĝimon necesas kritiki ne pro enmiksiĝo, sed pro krima neenmiksiĝo, limanta kun fakta perfido, akompanata per surdiga patriotisma kaj kontraŭfaŝisma propagando.

Kvare, estas abstrakta la alvoko "likvidi la armitajn trupojn". Kiujn trupojn ? Ĉu ĉiujn, inklude la ukrainian armeon kaj policon ? Aŭ nur parton ? Kiun parton ? Ĉu necesas likvidi la milicon aŭ agnoski ĝin laŭleĝa armita forto de DPR kaj LPR kaj subordigi al demokratie elektita potenco de la Respublikoj, kiun eblos elekti post pafĉesigo ? Ni opinias, ke la lasta varianto garantios pli da libero kaj demokratio en Donbaso, ol kapitulaco de la milico, kondiĉe de konservo de la armeo ĉe la kieva junto.

Kun tiuj gravaj korektoj ni aliĝas al la supre menciita deklaro.

Aktivuloj kaj subtenantoj de "Borotba" el 18 regionoj de Ukrainio