Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Responde al la Rezolucio de la kontraŭmilita konferenco, okazinta la 7-8-an de junio apud Minsko
de Jurij FINKEL  
17a junio 2014

"Pri la slogano de "paco" — Vi eraras, ke la burĝaro eĉ ne deziras aŭskulti. Hodiaŭ mi legis anglan "Economist". Saĝaj burĝoj de la avangarda lando estas por la paco (certe, pro plifortigo de kapitalismo). Kaj ni ne lasu miksi nin kun etburĝoj, sentimentaj liberaluloj ktp. La epoko de bajoneto venis. Tio estas fakto, sekve, ankaŭ per tiu armilo necesas lukti.

La sloganon de la paco morgaŭ aŭ postmorgaŭ prenos la germana burĝaro kaj speciale oportunistoj. Ni devas stari por la slogano de la revolucia proletaro, kapabla al lukto por siaj celoj, kaj ĝuste tio estas intercivitana milito. Ankaŭ tio estas tre konkreta slogano, kaj nur sur ĝi malkovriĝas senerare la ĉefaj direktoj : por la proleta afero aŭ por la burĝa". El letero de V. I. Lenin al A. G. Ŝljapnikov, 14-an de novembro 1914.

Ni supozas, ke al iu parto de maldekstruloj en Ukrainio, Rusio kaj Belorusio pro vere sufiĉe malmildaj bataloj en la Sud-Oriento de Ukrainio okazis malheliĝo de la menso aŭ paroksismo de "humaneco", kaj ili provizore perdis kapablon al dialektika pensado kaj marksisman aliron. Tial ni opinias necese per nia deklaro ankoraŭfoje rememorigi, ke en la kreiĝinta situacio, kiel ajn tio estu malfacile, la maldekstruloj daŭrigu labori kun la laboristoj de Ukrainio, kun dunglaborantoj de diversaj sferoj de produktado. Unuigi ilin sur la klasaj pozicioj kaj levi al ĉies sentemplima striko, kiu metos finon al la milito, kaj samtempe iĝos komenco de veraj socialismaj ŝanĝoj en la vivo de Ukrainio.

Sed dume ni vidas maldekstrulojn, kiuj humiliĝis kun la renverso kaj redivido de proprieto en Ukrainio, humiliĝis kun imperiismo de Usono, gvidanta NATOn, kaj kun tiu nova oligarkia potenco, personigita de Poroŝenko, kiu per neleĝa maniero, dum la intercivitana milito en la Sud-Oriento kaptis la potencon kaj plu terorizas la propran loĝantaron, unuflanke kreante miton pri terura imperiismo de Putin kaj konscie fermante la okulojn al la imperiismo de Usono, kiu jam alportis "pacon" kaj "liberon", kaj ĉefe la "novliberalisman paradizon" al la popolo de Ukrainio.

Multaj belaj popolismaj frazoj ĉe la maldekstruloj rezultiĝis en kreo de "Ruĝa Kruco". Probable, per la frazoj, subskriboj kaj "Ruĝa Kruco" tiuj maldekstruloj intencas haltigi la militon, definitive forgesinte, ke liberigi la laboristojn povas nur la laboristoj mem, ekkonsciintaj sian klasan volon kaj forton.

La esencon de la rezolucio tre bone karakterizas jena citaĵo el la informo pri la konferenco :

"Dum pridiskutado de la fina rezolucio en la tekston de la dokumento estis metitaj korektoj, antaŭ ĉio flanke de la kunlaboranto de revuo "Spilne" kaj RSD. Laŭ la opinio de la kamaradoj, necesis substreki, ke pro la sangoverŝo responsas ankaŭ la ribelantoj en la Oriento de Ukrainio. Same, el ilia vidpunkto, la korektoj devis fari la tekston pli taŭga por distribuo tra liberalaj rondoj (laŭ peto de RSD) kaj ekskludi eblecon de persekuto sur la teritorio de Ukrainio pro "por-rusiaj" humoroj. Tamen, la korektoj ne ŝanĝis la ĝeneralan spiriton de la dokumento, ĝiajn celojn kaj taskojn (emfazo de la redakcio)."

Do ni demandas, kiun celas la teksto ? Ĉu la liberalan publikon, kiu en dominanta plejmulto estas por "eŭropaj valoroj", kiuj subtenis kaj nun subtenas Majdanon, la politikon de Usono kaj EU ? Ĝuste tiel estas, des pli, ke oni planas ĝin distribui tra la liberalaj rondoj. Estas tia impreso, ke la teksto estis verkita tute ne de maldekstruloj, sed de liberaluloj.

Ni pensas, ke la plej sagacaj kaj adekvataj el ili tre ĝojos distribui tiuj pacifisman likvoron, diluitan por plia "maldekstreco" per paro da marksismaj vortoj, kies celo estas krei ŝajnon de "marksisma analizo" (kiu tie reale tute mankas). Ĉar tia deklaro nur misgvidos la laboristojn — kiel en Ukrainio, tiel ankaŭ en la landoj, en kiuj estas planate organizi "kontraŭmilitan kampanjon" (notu : ne kampanjon de solidareco kun laboristoj de Ukrainio).

Estas karaktere, ke inter la subskribintoj estas anoj de RSD, la partio, kiu jam plurfoje montris sian veran esencon de helpanto de imperiismo. Estas karaktera ankaŭ la eldirita en la deklaro mirinda pro "profundeco" penso, ke kvazaŭe "pri la sangoverŝado responsas ankaŭ la ribelantoj en la Sud-Oriento de Ukrainio". Atendu, sed ĉu la ribelantoj bombardas kaj pripafas loĝatajn kvartalojn, vi, kostumitaj "maldekstruloj" ?! Ĉu ili mortpafas, batas, bruligas kaj venenas per gaso senarmitajn homojn ? Ĉu la ribelantoj ne permesas restarigi la elektran kaj akvan provizadon en sieĝata Slavjansko ? Kia homo oni devas esti, por skribi tion... Aŭ, laŭ opinio de la anoj de RSD kaj "Spilne", la loĝantoj de la Sud-Oriento devis senvorte permesi mortigi sin, kiel tio estis en Odeso ? Memoru, se vi vere deziras haltigi la militon, — nur aspekto de mortigitaj faŝistaj bestoj devigos aliajn faŝistojn ekpensi, ke ili responsos pri siaj krimoj (vd. la leterinterŝanĝon de Avakov kaj Semĉenko pri la batalo ĉe eliro el la embusko de la milicanoj, kiujn kodrompistoj elmetis en la reton). Kiel ajn kruele tio sonu, sed nur mortigita aŭ kripligita filo, edzo, frato devigos siajn parencojn en la dume lojalaj al Kievo regionoj elpaŝi kontraŭ la mobilizo kaj la fratmurda masakro. Ju pli da mortatestoj venos, des pli baldaŭ forpasos la naciisma "patriotisma" ebriiĝo kaj venos la kompreno, kiu kulpas pri ĉio. Des pli baldaŭ ankaŭ la soldatoj mem, mobilizitaj de la reĝimo, komprenos, ke necesas mortigi la "dekstrasektoranojn" kaj tiujn, kiuj sendis ilin ĉi tien, sed ne la samajn laboristojn kaj kamparanojn de Donbaso.

Mirigas ankaŭ tio, ke kamaradoj el "Borotba", kiuj tute prave, el la klasaj pozicioj, taksas la situacion en sia lando (vd. la lastajn artikolojn de Manĉuk kaj Ŝapinov — ekzemple, tiun ĉi : http://borotba.org/klassovyj_analiz...) subskribis tiun, se eblas tiel diri, "dokumenton". Veraj maldekstruloj devas turni sin al sia socia bazo — al la laboristoj, sed ne al la ekstreme malvasta socia grupo, subtenanta la maldekstr-liberalan pozicion.

La milito en Ukrainio havas klare esprimitan klasan karakteron sendepende de tio, kiu regas nun en Kievo, DPR kaj LPR, al kiuj politikaj partioj apartenas la kontraŭbatalantaj flankoj kaj kion ili parolas. Ĉar la agoj de la junto estas direktitaj al plena sklavigo de la lando fare de imperiismo (sklavigaj interkonsentoj kun IMF kaj mortiga por restaĵoj de la ukrainia industrio kaj ties laborista klaso traktato pri asociiĝo kun EU), kaj la agoj de LPR kaj DPR — al konservo de almenaŭ tio, kio estas, al naciigo de proprieto de oligarkoj, al nepermeso de diskriminado laŭ lingvo. La laboristoj de Donbaso ne kredas fabelojn pri "eŭropa vivnivelo" post la asociiĝo, anstataŭe ili tre maltrankvilas pri siaj laborlokoj en minejoj kaj fabrikoj, kiuj estos "restrukturitaj" laŭ ordonoj de EU kaj IMF tiel, kiel tio estis en Polio kaj Rumanio, kie plejmulto de ili estis simple fermita. Ĝuste tial ili subtenas la ribelon.

La milito en Ukrainio iras plenrapide. La junto kraĉas al la "internacia publika opinio". Multaj regataj de imperiistoj amaskomunikiloj konstante provizas ĝian propagantan subtenon en la plej bonaj tradicioj de d-ro Goebbels. Mitingoj de protesto ĉe ambasadoj povas fari nur moralan subtenon al la laboristoj de Ukrainio. Necesas organizitaj agoj de laboristoj de la Okcidento — strikoj en havenoj, aerhavenoj kaj fervojaj nodoj, el kiu en Ukrainion oni veturigas armilaron por la reĝimo. Necesas forta agita kampanjo kaj premo, inklude ankaŭ parlamentajn frakciojn, al registaroj de la landoj, subtenantaj la junton. Amasaj agoj sub sloganoj "Monon — por socialaj programoj, sed ne por murdistoj en Ukrainio !", kunigitaj kun ordinaraj vastaj agoj de protesto kontraŭ "rimedoj de strikta ŝparado". Postuloj enkonduki sankciojn kontraŭ la kieva reĝimo kaj juĝi ĝin pro krimoj kontraŭ homeco. Kolektado de monrimedoj, provizaĵoj kaj kuraciloj por la urboj, trafitaj de la ŝtata teroro.

En Ukrainio mem necesas movi la militon en la klasan direkton. Malhelpi per ĉiuj eblaj rimedoj la mobilizon, faratan de la kieva junto. Distribui subplankajn agitfoliojn pri fratmurda karaktero de la milito, en kiu laboristoj kaj kamparanoj de la Okcidenta kaj la Centra Ukrainio perdas siajn vivojn en la Sud-Oriento por tio, ke poroŝenk-oj, aĥmetov-oj, kolomojskij-oj kaj ceteraj profitu milionojn kaj miliardojn. Disvolvi agitadon por tio, ke la armeo turnu sian armilaron kontraŭ la reganta kliko (kiel estis en Rusia Imperio en 1917), elpaŝi por naciigo de la tuta posedaĵo de la oligarkoj kaj por juĝo de ili pro la faritaj krimoj. Sabotadi sendon de teĥniko kaj municioj en la zonon de bataloj. Agiti por ĉies striko kontraŭ rimedoj de "strikta ŝparado". Likvidi la torturistojn kaj helpantojn de la junto, publikigi listojn de iliaj nomoj. En la teritorioj, ne regataj de la junto, fari agitan laboron inter milicanoj, krei "ruĝajn" taĉmentojn, labori inter laboristoj por kreo de sendependaj organizaĵoj, organizi transiron de entreprenoj sub laboristan regon.

En Rusio maldekstruloj devas senmaskigi la dekstran politikon de la reĝimo de Putin, kiu per vortoj subtenas la loĝantaron de la ekribelinta Sud-Oriento, sed efektive marĉandas kun la "okcidentaj partneroj". Postuli agnoski neleĝa la registaron de la junto, agnoski DPR-on kaj LPR-on kiel teritorioj de Ukrainio, liberaj de la neleĝa registaro. Postuli helpon al la batalanta loĝantaro de Sud-Oriento — per armilaro, provizaĵoj, kuraciloj kaj municioj, kaj ankaŭ ekonomian helpon. Kompreneble, tiuj postuloj ne estos plenumitaj de la reĝimo de Putin, sed la laboristoj vidos ties verajn intencojn, kaj krome pripensos, ĉu ili bezonas Putin-on.

Ne necesas kliŝoj. Simple necesas kree apliki en la novaj kondiĉoj tutan tiun grandegan sperton, kiu estis akumulitaj de la luktantoj por socialismo.

En la lumo de ĉio, dirita supre, milde dirante, mirigas la agoj de "Borotba", kiuj tute ne estas adekvataj al la situacio. La eventoj en Odeso la 2-an de majo, kaj poste en Mariupolo montris, ke paca protesto kontraŭ la junto jam elĉerpiĝis kaj kondukas al simple sensenca pereo de aktivuloj. Al tio prave montris en siaj artikoloj kamarado Albu. Sed kun tio "Borotba" penas plu iri laŭ la sama vojo ! Eĉ post la pogromoj de la kieva kaj la ĥarkova oficejo de la organizaĵo. Oni povas opinii granda fortuno, ke ne sukcesis la antaŭnelonga kidnapo de Denis Levin en Ĥarkovo tuj post mitingo (http://krasnoe.tv/node/22369). Ne estas garantioj, ke la junto ne likvidos aŭ ne arestos lin en proksima tempo, same kiel aliajn aktivulojn, agantaj tiamaniere. Kun lia sperto de laboro kun laborkolektivoj li estus necesega en DPR kaj LPR, kie estas ebleco relative sendanĝere kaj efike labori pri aranĝo de laborista rego super entreprenoj kaj postuli ties naciigon. En tiu rilato lokaj aktivuloj de KPU en Donbaso faris multe pli. Sed kamaradoj el "Borotba" preferas organizi spektaklon kun virkoko en Ĥarkovo...

Kamarado Albu, saviĝinta el Odeso, troviĝas ial en kvieta Krimeo, sed ne en Donecko aŭ Lugansko, kie ne sufiĉas oficiroj por kreo de milicaj taĉmentoj. Ja lia militista klero tre taŭgus tie, krome, estus eblo fari senperan agitan laboron inter armitaj laboristoj, levi aŭtoritaton kaj influon de la organizaĵo en amasoj. Kamarado Kiriĉuk veturas en Germanion por organizi tie kontraŭmilitan movadon de solidareco, kvankam la lokaj maldekstruloj tie plenumos tiun taskon centoble pli bone ol li (ĉar Kiriĉuk ne konas la situacion en Germanio, humorojn k.t.p., plus ankaŭ lingva bariero). Tamen li mankas en la Sud-Oriento de lia gepatra Ukrainio, kie li konas kaj la lingvon, kaj la situacion, kaj povas tre multe fari, por ke "Borotba" ne plendu pri "dekstra turniĝo en DPR kaj LPR".

Redakcio de retgazeto "Tezo 11"