Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Haltigi la militon en Ukrainio !
de Jurij FINKEL  
17a junio 2014

Haltigi la militon en Ukrainio !

Ni, partoprenantoj de la organiza renkontiĝo de maldekstraj kaj marksismaj organizaĵoj kaj grupoj el Belorusio, Rusio, Ukrainio, opinias nia unuagrada tasko ĉesigon de la intercivitana milito en Ukrainio. Tiu milita konflikto, kiu sekvis post la venko de la novliberaluloj kaj naciistoj en la kieva "eŭromajdano", forportis centojn da vivoj kaj helpis al senprecedenca kresko de ŝovinismo kaj ksenofobio en la ukrainia kaj la rusia socioj. La milito permesas al la reganta klaso de Ukrainio unuigi la socion ĉirkaŭ sia politika reĝimo, fortirante la laboristojn de la okcidento kaj la oriento de la lando disde la lukto por siaj social-ekonomiaj rajtoj kaj kunpuŝigante ilin inter si en interesoj de la granda burĝaro. La registaroj de Rusio, Eŭropa Unio kaj Usono uzas la intercivitanan militon en Ukrainio en la samaj celoj - la pereantaj en Donbaso homoj servas kiel ŝanĝmono en ilia konkurenca lukto.

Ni esprimas nian solidarecon al ĉiuj anoj de la ukrainia maldekstra movado, kiuj luktas kontraŭ la milito, naciismo kaj ksenofobio, kaj opinias necese fari al ili ĉian informan, politikan kaj materian subtenon. Ni elpaŝas kontraŭ premo kaj persekutoj fare de ĉiuj flankoj de la konflikto, kontraŭ pogromoj, torturoj kaj kidnapoj, kies viktimoj iĝis ukrainiaj maldekstraj aktivuloj, kontraŭfaŝistoj kaj ukrainiaj civitanoj, sendepende de iliaj politikaj konvinkoj. Same ni elpaŝas kontraŭ politikaj persekutoj en Krimeo.

Haltigi la militon estas la ĉefa tasko de ĉiuj maldekstraj demokratiaj movadoj sendepende de iliaj malsamaj opinioj pri diversaj demandoj de la politika agendo. Tiucele ni opinias necese kunorgidi penojn de ĉiuj kontraŭuloj de la milito en Ukrainio, formante amasan kaj influan kontraŭmilitan movadon.

Niaj postuloj estas tiaj :

Ni postulas de la registaro de Ukrainio senprokraste ĉesigi la "kontraŭteroristan operacon", elirigi la trupojn el la teritorio de la Donecka kaj Luganska regionoj kaj fari interpaciĝon kun la milico de DPR kaj LPR.

Ni postulas de la partoprenantoj de la konflikto subskribi pacan interkonsenton pri plena ĉesigo de batalado, liberigi ĉiujn militkaptitojn kaj politikajn prizonulojn kaj likvidi armitajn trupojn.

Ni postulas de la ukrainia registaro liberigi perforte mobilizitajn militservantojn, kies parencoj nun organizas protestojn en diversaj regionoj de Ukrainio.

Ni postulas de Rusio, Eŭropa Unio kaj Usono plene ĉesigi enmiksiĝon en la ukrainian militan konflikton kaj ne subteni ĝiajn partoprenantojn.

Ni postulas ĉesigi la ŝovinisman kampanjon en ukrainiaj kaj rusiaj amaskomunikiloj, kiuj, uzante lingvon de malamo, estas unuj el la ĉefaj bruligantoj de milito.

Ni postulas akcepton de nova konstitucio de Ukrainio, reelektojn en potencorganojn de la Donecka kaj Luganska regionoj, realan rajton pri memdecido kaj memregado por Donbaso kaj ĉiuj regionoj de Ukrainio.

Ni opinias, ke grava kondiĉo por kreo de kontraŭmilita movado estas informa kaj organiza unuiĝo de maldekstraj grupoj en la postsovetia spaco. Tiucele ni komencas kunan kreon de solidara iniciato "Ruĝa Kruco" por helpo al suferintaj maldekstraj aktivuloj kaj rifuzintoj de la rekrutigo en armeon, kaj kreon de informa reto de maldekstraj grupoj de Belorusio, Rusio, Ukrainio.

Ĉi tiu deklaro estas malfermita por subskribo de ĉiuj, kiu konsentas ĝiajn bazajn punktojn.

Partoprenantoj de la konferenco

Vladimir Iŝĉenko, revuo de sociala kritiko "Spilne", Ukrainio ; Andrej Manĉuk, ĉefredaktoro de revuo LIVA.com.ua, unuiĝo "Borotba", Ukrainio ; Ivan Ovsjannikov, ano de la Centra konsilio de la Rusia socialsma movado (RSD), Rusio ; Taras Salamanjuk, revuo de sociala kritiko "Spilne", Ukrainio ; Sergej Solovjov, ĉefredaktoro de scienc-kleriga revuo "Skeptiko", Rusio ; Sergej Kozlovskij, ano de la Centra konsilio de la Rusia socialisma movado, Rusio ; Dmitrij Subbotin, scienc-kleriga revuo "Skeptiko", Rusio ; Miĥail Piskunov, Rusia socialisma movado, Rusio ; Artjom Kirpiĉenok, IMT, Rusio ; Aleksandr Ivanov, RSD, Rusio ; Tatjana Ĉiĵova, interreta revuo "Prasvet", Belorusio ; Dmitrij Isajonok, interreta revuo "Prasvet", Belorusio ; Denis Denisov, "Maldekstra opozicio", RSD, Ukrainio-Rusio ; Ludmila Barkova, Rusio ; Sergej Odariĉ, revuo LIVA.com.ua, Ukrainio ; Ilja Znamenskij, Rusio ; Jelena Kuzjmenok, Belorusio ; Anton Barĥatkov, interreta revuo "Prasvet", Belorusio.

Aldone la dokumenton subskribis :

Aleksandr Oparin, left.by, Belorusio ; Aleksandr Kommari, Finnlando ; Dmitrij Kolesnik, internacia redaktoro de liva.com.ua, Ukrainio ; Darja Mitina, Rusio ; Tim Nastin, Latvio ; Irina Ŝerstnjova, Rusio ; Nikolaj Zajac, Rusio ; Stanislav Sergienko, unuiĝo "Borotba", aŭtoro de la revuo LIVA.com.ua, Ukrainio ; Nina Dmitrieva, scienc-kleriga revuo "Skeptiko", Rusio ; Olga Kazarjan, redaktoro de communist.ru, Rusio ; Aleksandr Averjuŝkin, "Skeptiko", Rusio.