Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kelkaj specimenoj de lastaj informoj el Slavjansko (Donecka Popola Respubliko)
de Jurij FINKEL  
17a junio 2014

========

http://rusvesna.su/news/1402665231

Igor Strelkov (la estro de la defendo de Slavjansko), 13.06.2014 :

— Dum du diurnoj estis kelkaj pripafoj per kasedaj fosforaj municioj. Necesas diri, ke la 12-an de junio Semenovka-n samtempe oni bombardis per minĵetiloj, uzantaj ordinarajn fragmentajn minojn [t.e. minojn, eksplodantajn al multaj fragmentoj, trafantaj homojn - mi ne scias ĝustan esperantan terminon - Ju. F.], kaj ankaŭ per kasedaj municioj, - deklaris Igor Strelkov.

Li ankaŭ donis informojn, kiujn li posedas, pri kvanto de viktimoj de la hieraŭaj bombardoj. Laŭ la vortoj de Strelkov, la 12-an de junio en Semenovka estis vunditaj 6 homoj, 1 estis mortigita.

Ukrainiaj militistoj unuafoje uzis fosforajn municiojn nokte de la 12-a junio. En la sama tago ili ripetis la bombardon. Milicanoj deklaris, ke fragmentoj, trovitaj en Semenovka, lumi, kio estas karaktera por tiaj municioj. La reago de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Rusio sekvis senprokraste. Ĝi postulis tujan esploron de uzado en Ukrainio de bruligaj bomboj kaj ceteraj malpermesitaj specoj de armiloj.

Analogiaj municioj estis uzataj de la armeo de Usono dum militoj en Vjetnamio kaj Irako. Meze de la 2006-a jaro dum la dua Lebana milito similajn municiojn uzis la israela armeo.

Fosforaj municioj povas kaŭzi speciale gravajn kaj dolorajn kriplaĵojn aŭ provoki malrapidan kaj suferigan morton. Kiam tiu substanco trafas sur la haŭton, ĝi kaŭzas nekorekteblajn traŭmojn - la karno forbrulas ĝis la ostoj. Ĉe enspiro de la bruliga miksaĵo forbrulas la pulmoj.

Ĝuste tial ilia uzo kontraŭ civila loĝantaro, kaj dum aviaj atakoj kontraŭ militaj objektoj en civilaj zonoj estas malpermesita de la Ĝeneva konvencio de la 1983-a jaro "Pri malpermeso aŭ limigo de uzado de konkretaj specoj de ordinara armilaro, kiuj povas estis kalkulataj farantaj troajn lezojn aŭ havantaj ne-selektan efikon".

========

http://rusvesna.su/news/1402748891

Igor Strelkov, 14.06.2014 :

"La bombardado ĉesis. Dume. Peza obuso trafis en la tegmenton de la malsanulejo "Lenin" (funkcianta, priservas la civilan loĝantaron). Dume oni raportis pri du vunditoj".

Pri la ĝenerala situacio :

"Hieraŭ ni forte taŭzis 2 skoltajn grupojn de la nacigvardio. Unu en verdaĵo en Slavjanska Kurorto, la duan jam nokte - inter Artemo kaj setlejo Norda. Perdoj de la kontraŭulo precize ne estas sciataj, sed ne malpli ol 4-5 pereintoj kaj gravaj vunditoj. Ĉe nia flanko - unu negrave vundita.

Hieraŭ dum pripafo en Semenovka estis vunditaj 1 milicano kaj du batalantoj de la puna konstrua plotono (kompletigata el civiluloj kaj militistoj, farintaj diversajn negravajn krimojn kaj pezajn disciplinajn misagojn).

Hodiaŭ matene en la direkto al Krasnyj Liman ni prilaboris la blokpostenon kaj bazon de la kontraŭulo en la suda rando de setl. Kirovsk. Batis el minĵetiloj kaj aŭtomataj grenadĵetiloj. Estis forbruligita unu unuo de kirasa teĥniko, la kontraŭulo havis perdojn en la viva forto. Per responda pafo estis negrave vundita la komandanto de taĉmento "Prapor" (per fragmento en la kruron). Li restis inter la militantoj".

Aperis mesaĝoj, ke en Mariupolo estis rimarkita SBU-an, kiun Igor Strelkov interŝanĝis al Pavel Gubarev. Homoj indigniĝis pri tio, ke la oficiro de SBU plu partoprenas la "kontraŭterorisman operacon". Igor Strelkov tiel komentis tiun fakton :

"Ili ne ĵuris ne militi kontraŭ ni. Interŝanĝo de militkaptitoj estas interŝanĝo de militkaptitoj. Se ilin iu liberigus kun ĵuro, povus esti riproĉoj. Sed tiel - nu, kion diri... tio estas lia volo. Se li deziras plu militi kontraŭ la rusa popolo - do li estas konscia malamiko. En la sekva fojo (se ĝi estos), li ne foriros tiel facile".

Komento al la demando pri tio, ke la ukrainiaj trupoj ne deziras obei ajnajn konvenciojn, defendantajn pacan loĝantaron dum milito :

"Ja ili kraĉis kaj al la Ruĝa Kruco, kaj al ĉiuj konvencioj, kiom da ili estas. Samkiel iliaj mastroj - fiamerikanoj [estis uzita la moknomo de usonanoj - trad.]. Mi aŭdas hurlojn de aŭtoj de urĝa medicina helpo. Do, estas ankoraŭ vunditoj. Inter la paca loĝantaro, kompreneble".

"La bombardo rekomenciĝis".

========

http://rusvesna.su/news/1402767714

14.06.2014 :

Tatjana Majkova, grave vundita dum artileria bombardo de urbo Slavjansko fare de trupoj de la tiel nomata nacia gvardio de Ukrainio, mortis en la reanimejo de la malsanulejo de Slavjansko. La virino ricevis gravajn vundojn rezulte de trafo de kelkaj obusoj en la domon de la kliniko, kie ŝi tiumomente deĵoris.

Ekde la mateno mem trupoj de la tiel nomata nacigvardio de Ukrainio bombardas Slavjanskon. Kiel informas el la loko de la eventoj korespondanto de LifeNews, la militistoj faris pli ol 20 batoj al la urbo. La bombardado ne ĉesas ekde la mateno mem, la loĝantoj de la urbo devas kaŝiĝi en keloj.

Unu el obusoj trafis en la trian etaĝon de la domo de la urba malsanulejo, rezulte estis grave vundita la flegistino kaj kelkaj malsanuloj, troviĝintaj tiumomente en la korto.

— Ŝi laboris en la kirurgia fako, nun ĉiuj en la malsanulejo ploras kaj diras : "Tanjo ne plu estas". Ĉe ŝi restis filo, li devis en la sekva jaro fini la lernejon. Al mi estas iom malfacile paroli. Samloke dum la bombardo suferis ŝia edzo, li estis vundita de fragmento. Li alveturadis por renkonti ŝin post la laboro, matene alveturigadis al ŝi manĝon, kaj vespere intencis preni ŝin, sed same trafis sub la baton, - sciigis amikino de la flegistino.

En la komenco mem de la bombardo ĉiuj malsanuloj kaj la servistaro de la malsanulejo devis malleviĝi en la kelon, kie ĝis nun ili troviĝas. Krom bombardo de la malsanulejo, la militistoj de Ukrainio elpafis kelkajn obusojn al la blokpostenoj de la milicanoj, feliĉe, neniu suferis.

=====================

http://rusvesna.su/news/1402699478

Nova urbestro de Slavjansko Vladimir Pavlenko, 14.06.2014 :

— En la urbo restas 60 mil loĝantoj kaj tri mil infanoj. Eble, elveturos ankoraŭ kelkaj miloj, sed pli ol 50 mil restos ĉi tie. La homoj ne deziras forveturi el la gepatra urbo, forlasi siajn loĝejojn kaj domojn. Iuj ne havas, kien veturi, iuj ne havas monon por veturi. Tial la urbo ne estas malplena. Funkcias ĉiuj urbaj servoj, kaj ankaŭ tio estas homoj, funkcias malsanulejoj - ankaŭ kuracistoj estas homoj. Kaj tiel plu.

— Kiaj ĉefaj problemoj estas en Slavjansko nun, laŭ vi ?

— Estas du : elektro kaj akvo. Dum la artileria bombardo la 8-an de junio estis detruitaj kvar alltensiaj elektraj lineoj. Por restarigo necesas speciala brigado el Donecko. Dum du tagoj ni intertraktadis kun ĉiuj, kun kiuj eblis, por garantii sekurecon de tiu brigado. Hieraŭ la brigado venis en la antaŭurbon de Slavjansko, apud blokposteno ĉe Bilbasovka. La nacigvardio diris, ke en la loko de laboroj estas metitaj minoj, kio ne estas vero. Ili simple ne deziris tralasi la riparan brigadon. La intertraktado komenciĝis denove, ĉar la elektro estas ŝlosila momento. Se ĝi ne estas - ne estas akvo, ne estas akvo - ne funkcias la kanalizacio. Ĉio ĉi povas konduki al ekologia katastrofo, kaj ne nur por la urbo, sed ankaŭ por kelkaj regionoj. Inklude la basenon de la Azova maro. Tra Slavjansko trairas rivero Toreco, ĝi enfluas en Donecon, poste en Donon kaj en la Azovan maron. Sen elektro ni ne povas pumpi la defluaĵojn en filtrajn basenojn, kie okazas ilia purigo. Tial ĉio ĉi trafos en la riveran sistemon kaj iros malsupren laŭ la fluo. Kaj nun estas somero, varmego, povas aperi ajna infekto.

— Kio pri provizado de nutraĵoj ?

— Dum la lastaj du semajnoj la nacia gvardio kaj la ukrainia armeo ĉesis tralasi en Slavjanskon nutraĵojn. Vendejoj malfermiĝas, estas problemoj kun manĝaĵoj. Dume la urbo estas provizita, sed jam iĝas malfacile.

— Kiaj estas la ĉefaj bezonoj ?

— Trinkakvo kaj manĝaĵoj. Brulaĵo same estas unuavica problemo. Benzinujajn aŭtojn oni same ne tralasas ĉi tien.

— Ĉu estas organizita ia evakuado por dezirantoj ?

— Ĉiutage ni elveturigas por 150-200 homoj. Kun granda malfacilo, sed tamen oni ilin ellasas.

— Vi iĝis urbestro en la malfacila tempo. Ĉu vi ne bedaŭras ?

— Ekzistas tia vorto "necesas". Ĉu vi memoras la filmon "Oficiroj" ? Tie unu el la protagonistoj diris : "Estas tia nocio - defendi la Patrujon". Priservi funkciadon - estas same defendo de la urbo.

http://www.youtube.com/watch?v=zr2j...