Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
"La malamiko barbare pripafis niajn aviojn, pace bombintajn ties urbojn"
de Jurij FINKEL  
17a junio 2014

Jen traduko de artikoleto de mia retamiko Aleksandro Majsurjan (http://maysuryan.livejournal.com/62...) :

================

El novaĵoj : "La ĝenerala sekretario de Eŭropa Konsilio Turbjern Jagland juĝis la agojn de la milicanoj, faligintaj la milit-transportan avion IL-76 kun descendaj trupoj apud Lugansko. "Mi estas ŝokita, profunde maltrankviligita", - citas la vortojn de la oficisto lia gazetara sekretario Daniel Holtgen en Twitter. Laŭ la opinio de la ĝenerala sekretario, la milico nenion gajnos pro tiu sensenca murdo. En la distribuita sabate komunikaĵo la MEA de Francio same juĝis la agojn de la milicanoj. Parizo sendas siajn kondolencojn al la familioj de la pereintoj kaj certigas pri solidareco kun la potencoj de Ukrainio kaj la ukraina popolo, kaj ankaŭ alvokas trovi kaj juĝi la kulpulojn".

Ĉu tio ne estas belega ? La malvivigon de la 49 descendtrupanoj, kiuj laŭ ĉiuj, eĉ plej striktegaj, leĝoj de milito, estis "legal target", laŭleĝa milita celo, la ĝenerala sekretario de Eŭropa Konsilio opinias "sensenca murdo", pro kiu "neniu gajnos". Sed kiam en proksimaj tagoj la ukrainia flanko per sia ministro de sanprotektado publike agnoskis, ke dum la "kontraŭterorisma operaco" pereis jam pli ol 200 homoj, inklude 14 infanojn, s-ro Jagland, se ni ĝuste memoras, nenion tian deklaris. Li estis nek "ŝokita", nek eĉ "maltrankviligita". Kaj la MEA de Francio tiam silentis, kiel fiŝo, kaj nenion postulis "trovi kaj juĝi". Ĉu murdo de 14 infanoj kaj de multaj aliaj pacaj loĝantoj estas tute "sencohava", kaj iu pro tio "gajnos", dum la senvivigo de armitaj militservantoj en militaj cirkonstancoj estas indigniga ago de perforto ?

P.S. Mi jam foje okaze de reago de ĉiaspecaj "pacigistoj" al la eventoj en Ukrainio montris la antikvan, preskaŭ 70-jare malnovan bildon de Herluf Bidstrup "Humaneco". La ruĝa dana desegnisto-karikaturisto precize vidis kaj montris la pozicion de ĉiuj okcidentaj, rusiaj kaj ceteraj liberalaj "humanistoj" - jam multajn jarojn antaŭ la komenco de la nunaj eventoj...

GIF - 111.8 kb
Humaneco
Karikaturo de H. Bidstrup