Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LA INSTRUOJ DE HONGKONGO
de Raoul Marc JENNAR  
22a decembro 2005

DE DOHO ĜIS HONGKONGO TRA ĜENEVO (VI)

LA INSTRUOJ DE HONGKONGO

La 20-an de decembro 2005

La bona novaĵo de Kankuno ne ripetiĝis. « Ili » gajnis. Ni perdis. En kio konsistas ilia venko kaj kiujn instruojn ni prenu el ĝi, tio estas la temo de tiu lasta noto de la serio dediĉita al la 6-a ministrokonferenco de la MOK. Mi insiste dankas la eŭropan parlamentan grupon Eŭropa Unueca Maldekstro/Norda Verda Grupo kiu donis al mi la rimedojn por fari tiun ĉi laboron tute sendepende. Tiu 6 notoj kaj ankaŭ la 5 tekstoj redaktitaj ĉiutage en Hongkongo mem troviĝas en la teksejo de la URFIG (franclingve, www.urfig.org) en la rubriko Hong Kong.

VENKO DE LA BUSINESS, FIASKO POR LA POPOLOJ

La okcidentaj politik-komunikilaj elitoj substrekas la gajnojn atingitajn de la evolulandoj. Sed ili preterlasas indiki ke por tiuj paneroj avare konceditaj de la okcidentaj registaroj komplete en servo de la transnaciaj firmaoj, la evolulandoj spertos la kostojn de la decidoj favoraj al la riĉaj landoj. Honesta protokolo de la akordoj de Hongkongo postulas kompletan prezentadon de kion la evolulandoj akiris kaj de kion akiris la riĉaj landoj malfavore al la evolulandoj.

AGROKULTURO

Oni donis al la Sudaj landoj promeson kaj engaĝiĝon :

a) la promeson : la rajton de la evolulandoj protekti siajn produktojn kiuj estas vivnecese gravaj. Sed tio estas nur promeso kaj oni scias kiom ili valoras se ili venas de la eŭropanoj kaj usonanoj ; ĉe la MOK ili faris tiel ekde 1994, kaj tiaj promesoj estis neniam transformitaj en konkretajn decidojn.

b) la engaĝiĝon : elimini de nun ĝis 2013 la subvenciojn por eksportado kaj la ekvivalentajn helpojn. Sed la eŭropaj subvencioj por eksportado estas nur 3,5 % de la totala subteno kiun la Eŭropa Unio (EU) donas al sia agrokulturo. Kaj ilia elimino fariĝos « iom post iom kaj paralele », kio signifas, en dekodita lingvaĵo, ke la EU kaj Usono reciproke kontrolos sin ĉu ili progresas samritme. Atendeblas belaj disputaĉoj, kies viktimoj estos refoje tiuj kiuj suferas pro tiuj subvencioj.

La teksto ne disponas la eliminon de la internaj subvencioj de la riĉaj landoj kiuj sekvigas la dumpingon kaj ĝi ne proponas pli fortan kontroladon de la permesataj helpoj. La monda dumpingo daŭros, detruos centmilojn da farmbienoj kaj rompos milionojn da vivoj. Estas nenia garantio ke la evolulandoj havos sufiĉan aliron al la Nordaj merkatoj.

Kaj ĉefe, sed mi koncedas ke temas pri alia logiko, nenia dispono estas decidita kiu respektus fundamentan rajton de la popoloj : la nutraĵa suvereneco. Nome de liberkomerco oni volas trudi sistemon kie la nutrado de la popoloj dependos de kelkaj agronutraĵaj firmaoj sen ajna respekto por la rajto de la popoloj elekti sian nutraĵon, sen ajna respekto por la produktmetodoj libere elektotaj de la kamparanoj, sen ajna respekto por la vivkvalito kaj vivokadro. Hongkongo malfermis la vojon al dominado de la mondo fare de privataj entreprenegoj de la agroindustrio. Kiam oni aŭdas la brazilan ministron deklari ke « Brazilo estas alvokita nutri la mondon » kaj scias ke la brazilaj produktoj estas infektitaj de GMO-j (genetike modifitaj organismoj), tio donas timotremon.

KOTONO

Pri kotono, Usono devas elimini ĉiajn subvenciojn por eksportado, sed tio estas fine nur la respekto de justicdecido. Kaj antaŭ ĉio, tio ne koncernas la ĉefaĵon. Ĉar la subvencioj por eksportado estas nur 10 % de la totala koncernata sumo. La dispono ne solvas la problemon de la internaj helpoj pri kiuj estas pruvite ke ili difektas la komercon kaj faciligas dumpingon.

Kiel substrekas la Asocio de afrikaj kotonproduktistoj : « pri la esenca demando, tiu de la internaj subtenoj, temas neniu konkreta propono ».

Dudek-kvin mil usonaj produktistoj pezas pli ol milionoj da afrikaj produktistoj.

Oni emus amare rideti legante ke en Hongkongo la afrikaj landoj ricevis la rajton eksporti sian kotonon al Usono kiu estas neta eksportisto de kotono... Kiun oni primokas ?

MALFERMO DE LA MERKATOJ AL NE-AGROKULTURAJ PRODUKTOJ

Por la unua fojo en la multflanka komercosistemo, ĉiuj membrolandoj de la MOK devos apliki unusolan formulon de reduktado de la dogantarifoj por ĉiuj produktoj.

Tiel, la fabrikpoduktoj de la riĉaj landoj povos konkurenci kun tiuj de la evolulandoj sen ke tiuj povas protekti siajn entreprenojn, siajn proprajn fabrik-agadojn. Kvazaŭ ĉiuj troviĝus en egalaj kondiĉoj en tiu konkurenco.

Pluraj studaĵoj avertis ke tia decido estus la plej malamika iniciato kontraŭ la daŭrema disvolvado (sed kion ankoraŭ signifas tiu esprimo fuŝuzata de ĉiuj liberaluloj ?) de la Sudaj landoj. Senindustriigo estas la logika sekvo de tiu merkatmalfermo. Ĝi frapos rekte kaj tuj multajn evolulandojn. Sed kiu pensas eĉ momenton ke ĝi ŝparos certajn landojn de Eŭropo ?

La malfermo de la merkatoj al neagrokulturaj produktoj koncernas ankaŭ la naturresursojn inkluzive de mineraloj, arbaroj, fiŝkaptaj zonoj. La sekvoj por la medio povas esti katastrofaj por planedo kies supervivado estas nun rekte minacata de la damaĝoj de la produktis majpraktikoj.

MALPLEJ PROGRESINTAJ LANDOJ (MPL)

Krom superabunda retoriko pri la neceso renkonti la specifajn zorgojn de la MPL, retoriko ripetata samabunde de la plej multaj komunikiloj kiuj decide forlasis ĉian formon de intelekta sendependeco, la MPL ricevis geston kiu postulas kritikan ekzamenon : la liberan aliron al la merkatoj de la riĉaj landoj « sen doganaĵoj kaj sen kontingento por la produktoj devenaj de la MPL ».

Sed la riĉaj landoj konservas la rajton limigi tiun malfermon al 97 % de la produktoj devenaj de MPL, kio lasas al ili la liberecon apliki tiujn kvotojn kaj impostojn al la restantaj 3 %, por kiuj ili rajtas nomi la ĉefajn eksportproduktojn de la PML : rizon, sukeron, teksaĵojn, ekzemple. Kiel trafe rimarkigas Martin Khor, direktoro de Third World Network, « oni koncedis al la PML rajtojn en kampoj en kiuj ili ne povas uzi ilin ».

SERVOJ

La modalecoj de intertraktado pri la realigo de la ĜAKS (Ĝenerala Akordo pi Komerco de la Servoj, volita de la Eŭropa Unio kaj ĝiaj 25 registaroj, estas adoptitaj. Per la teĥnikoj priskribitaj en mia noto IV de la 5-a de decembro, eblos devigi la ŝtatojn liberaligi servo-aktivecojn. Eĉ kalendaro estas decidita kiu devos konduki al konkretaj rezultoj fine de 2006. Nenia servo estas ŝirmata, krom la armeo, juĝistaro, ordigaj fortoj kaj la administraj servoj de la naciaj, regionaj kaj lokaj potencoj. Sano, edukado, transporto, socialaj servoj, kulturaj kaj aŭdvidaj servoj (kaj jen nur kelkaj ekzemploj), sur ia ajn teritoria nivelo kaj en kia ajn lando, estas nun la celo de la plej liberalaj registaroj.

Pli ol iam ajn, la koncepto de publika servo estas rekte minacata.

Por la evolulandoj, la flekseblecoj entenataj en la ĜAKS estas nun nur morta teksto. Kaj la plej necesaj servoj (akvo, energio) estos alireblaj jam nur por tiuj kiuj povas ilin pagi. Oni facile mezuras la sekvojn por la agrokulturo.

Por ni eŭropanoj trudiĝas unua reago : diri ne al la propono de eŭropa direktivo pri la servoj, pli bone konata sub la nomo de Bolkestejn-propono. Ĝi estas la leĝa kadro de la adaptado de la ĜAKS al la eŭropa spaco. Rifuzi ĝin, signifas gajni unuan batalon en la rifuzo de la ĜAKS. Rendevuo en Strasburgo en februaro 2006.

RAJTOJ PRI INTELEKTA PROPRIETO KAJ SANO

Krimo kontraŭ la homaro estas nun laŭleĝigita de la registaroj de la membroŝtatoj de la MOK. Ĉar la Eŭropa Unio, Usono kaj Svislando volas protekti la profitegojn de la farmaciaj multnaciaj entreprenoj, ili decidis fiksi en internacia traktato la provizoran decidon de la 30-a de aŭgusto 2003 pri la aliro al esencaj medikamentoj en landoj kiuj ne havas farmacian produkt-kapaciton. Nu, estis pruvite ke la meĥanismo starigita de tiu decido estas nepraktikebla.

Nenio ŝanĝiĝis : tiuj kiuj malsanas ne povas kuraci sin ĉar la prezo de la medikamentoj estas tro alta. En 2005 ! La sorto de milionoj da homoj lasas totale indiferentaj la registarojn de la Eŭropa Unio kaj la politikajn partiojn kiuj subtenas ilin. Ĉio kion ili proponas estas la karitato, kiu estas la plej insida neado de la fundamentaj rajtoj de la homa persono.

Tio restu en niaj memoroj, ĉar tiuj kiuj partoprenis tiun decidon estas nenio alia ol krimuloj.

KONKLUDOJ : LA NECESA BILANCO

Venis la tempo por bilanci. Tiu bilanco estas triparta :

a) la ekonomiaj progresoj anoncitaj de la neregulata kaj nemodulata liberkomerco, volata de la MOK-traktatoj, ne montriĝis veraj.

La vivnivelo de la popoloj ne altiĝis. Tie, kie ili spertis fortan aplikadon pro premoj de la Monda Banko kaj de la IMF, la liberkomerco laŭ la MOK kaŭzis la perdon de la nutraĵa aŭtonomio kaj la detruadon de centmiloj da laborlokoj en la agrokulturo. Oni citas ofte Ĉinion kiel ekzemplon de sukceso de restarigita kapitalismo. Sed oni ne montras la komparajn nombrojn. Se 25 milionoj da ĉinoj – kaj oni ĝojas pri ili – atingis decan vivnivelon, kion diri pri la miliardo tricent sepdek kvin milionojn da restantaj ? Restariĝis burĝaro, jen ĉio. Sed kie do, sur la planedo, la riĉeco produktita de liberkomerco profite al kelkaj uloj kompensis la mizeron kiun ĝi kaŭzis ĉe grandega nombro ?

La bonfarto de la konsumantoj ne pliboniĝis. Registaroj, politikaj partioj kaj komunikiloj adeptoj de la liberalismo gurdas al ni ke la konsumantoj estas la unuaj profitantoj de la liberaligo. Ĉu iu konas kazon kie la liberaligo de distribuado de akvo kaŭzis prezmalaltiĝon de la liverita kubmetro ? Ĉu iu konas kazon kie la liberaligo de elekto kaŭzis malaltiĝon de la kiloŭat-prezo ? Okazas ĝuste la malo, kaj afrikaj landoj, kiuj faris la eraron kredi la liberalan propagandon, pagas hodiaŭ pli multekoste akvon de malpli bona kvalito kiu ne estas distribuata ĉie.

La liberkomerco ne povas esti celo por si mem. Ĝi estas metodo. Ĝi estu nepre kadrita kaj modulata. Kadrita, por ke ĝi servu al aliaj celoj ol al profito kaj, almenaŭ, ke ĝi ne minacu ilin. Modulata, ĉar liberkomerco inter diversnivelaj agantoj signifas ĉiam dispremon de la malfortulo fare de la fortulo. Nu, la liberkomerco kiun trudas la MOK eliminas ĉian formon de kadrado kaj ignoras sisteme la diferencojn. Sed proklamas la malon. Sed ekzistas eĉ ne unu dispono en la interkonsentoj de la MOK pri la privata sektoro ; ekzistas eĉ ne unu konkreta kaj efika dispono kiu modulus laŭ landoj la ĝeneraligitan malreguladon kiun trudas tiuj interkonsentoj.

b) la engaĝiĝoj faritaj pri la evolulandoj kaj aparte pri la plej malriĉaj inter ili ne estis plenumitaj.

La frazeologio por disvolvado, enigita 1994 en la Akordojn de Marakeŝo por akiri la konsenton de la evolulandoj kiuj estis jam membroj de la GATT por starigi la MOK kaj por aplikado de sovaĝa liberkomerco kun fakoj kiuj havas nur malproksiman rilaton kun komerco (komprenata kiel interŝanĝo de havaĵoj kaj varoj), ne estis transformita en konkretajn decidojn.

Tiu sama frazeologio por disvolvado, kiu ĉirkaŭas la programon de intertraktado decidita en Doho por fortikigi la potencon de la MOK kaj por etendi la sovaĝan liberkomercon al novaj fakoj, ne ricevis pli da konkretigo en Hongkongo.

Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas kompari du disponojn pri la malplej progresintaj landoj :

En 1994, la artikolo XI, § 2 de la Akordo stariganta la MOK entenas jenan disponon :

« La malplej progresintaj landoj agnoskitaj kiel tiaj de la Unuiĝintaj Nacioj devas kontrakti engaĝiĝojn kaj fari koncedojn nur en mezuro kongrua kun la bezonoj de disvolvado, de financoj kaj de komerco de ĉiu el ili aŭ kun iliaj administraj kaj instituciaj kapabloj. »

En 2005, post dek-unu jaroj da klopodoj de la registaroj de la Sudo kaj de la NRO-j, kun promesoj de la eŭropaj registaroj, de la Eŭropa Komisiono, de Usono, de Japanio kaj de iliaj satelitoj, kun la pordisvolva diskurso miloble ripetata de la okcidentaj politikaj agantoj kaj iliaj komunikilaj relajsoj, la rezulto estas jena en la teksto adoptita en Hongkongo (Anekso F – speciala kaj diversigita traktado) :

« Estas reasertate ke la malplej progresintaj landoj devas kontrakti engaĝiĝojn kaj fari koncedojn nur en mezuro kongrua kun la bezonoj de disvolvado, de financoj kaj de komerco de ĉiu el ili aŭ kun iliaj administraj kaj instituciaj kapabloj. »

Oni mezuru la plenumitan progreson !!!

c) Hongkongo konfirmas la fiaskon de iluzio

Multaj registaroj, en la Sudo, sincere kredis la promesojn de la Marakeŝaj Akordoj de 1994 kaj de la programo de intertraktado decidita en Doho en 2001. Aliaj ne kredis ilin, sed ili ŝajnigis forgesi ke tiuj promesoj havas la solan celon akiri ilian konsenton al proponoj tre favoraj al la riĉaj landoj.

Ĉiuj apogis sin sur tiuj tekstoj por postuli ilian konkretigon. Tiel oni vidis, en Ĝenevo, dum la kvar jaroj da intertraktado kiuj sekvis Dohon, memorigojn, kelkfoje patosajn sed ĉiam vanajn, pri la orientiĝoj enskribitaj en programo false nomita « Agendo de Doho por la Disvolvado ».

Kun tiuj registaroj, certa nombro da NRO-j prenis laŭvorte la promesojn de Marakeŝo kaj de Doho. Ili engaĝiĝis en intensan laboron de analizo kaj de proponado por realigi ilin. Ili preferis « konstruivan dialogon » kun institucioj kiel la Eŭropa Komisiono aŭ la MOK. Ili instigis la registarojn de la Sudo kaj tiujn de Afriko aparte al intertraktado de akordoj kiuj estintus pli ekvilibraj kaj ebligintus al ili profiti de kadrita kaj modulata liberkomerco. Ili tiel donis krediton al intertraktado kun falsitaj kartoj.

Ili vekis la iluzion ke tio eblas, ĉar ili estigis la iluzion pri la honesteco de la dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj de Eŭropo kaj Usono kiam ili parolis pri disvolvado kaj solidareco. Ili subtenis la iluzion ke la MOK povas funkcii laŭ la reguloj de justeco. Ili kredigis ke gangsteroj povas konduti kiel anĝeloj.

La fiasko de Hongkongo estas ankaŭ la fiasko de tiu strategio de la Sudaj registaroj kaj de la NRO-j kiuj konsilis ilin.Necesas nun tiri la konskvencojn el tio. La plej malbona elekto estus daŭrigi.

KONSTRUI LA ESPERON

Ekzistas, en Nordo kaj Sudo, asocioj kaj NRO-j kiuj faras rimarkindan laboron de analizo kaj de pedagogio kaj kiuj ne trompiĝas pri la realeco de kio troviĝas vid-al-vide. Ekzistas, en Nordo kaj Sudo, parlamentanoj kiuj ne cedas al la novliberalismo kaj kiuj ne kontentiĝas per mildigo de la katastrofaj sekvoj.

En Hongkongo afrikaj parlamentanoj esprimis sin kompetente kaj kun konvinko pri la ĜAKS (vd la alvokon en la teksejo de la URFIG). Ili rifuzis la Anekson C. Oni ne aŭskultis ilin. Ĉar ili estas izolitaj.

Preni la instruon de Hongkongo por ĉiuj kiuj ne volas varigitan mondon, tio estas konstrui novan internaciismon bazitan sur la respekto de la diferencoj kaj la komplementeco de la konvinkoj, sed ankaŭ riĉigi la maŝojn de la alimondismaj retoj de kredinda politika etendado.

Ni eniris la 21-an jarcenton kie la proponata moderneco konsistas, nome de la reformo nun en la servo de politika kaj socia regreso, en reveno al la lokaj kaj internaciaj ekspluatad-praktikoj de la 19-a jarcento.

Ĉu ne profunde senteblas tio kio estas en danĝero, nome la suvereneco de la popoloj kaj, krome, la digno de la homa persono ? La politikaj kaj sociaj konkeroj por kiuj niaj antaŭuloj batalis kelkfoje ĝis oferi sian vivon estas la rektaj celoj de la MOK-akordoj kaj de la okazantaj intertraktadoj. Senigi la universalan voĉdonadon je ĉia efikeco, senigi la publikajn potencojn je ĉia agokapablo, malmunti la sistemojn de redistribuado de la produktita riĉeco, jen por kio klopodas dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj tenataj de la mastraro kiam ili intertraktas ĉe la MOK.

Kiel eblas ne konstati, ke la rajtoj konsakritaj de la UN en la Universala Deklaro de la Homrajtoj, en la Internacia Pakto pri la Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj kaj en la Internacia Pakto pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, tri tekstoj konsiderataj la plej grandaj atingoj de la homaro, estas hodiaŭ sisteme piedpremataj ?

La strategio de la desktraj kaj maldekstraj liberaluloj estas la sama uzata ĉe la MOK por pridubigi la malkoloniigon kiel tiu uzata en Eŭropo por pridubigi la universalan voĉdonadon, la fundamentajn individuajn kaj kolektivajn rajtojn, la organizitan solidarecon : doni devigajn potencojn al institucioj (Eŭropa Unio, MOK), kiuj troviĝas ekster la demokratia kontrolo aŭ, alivorte, repreni desupre ĉion kio estis koncedita sur nacia nivelo kaj nei ĉion konsekritan en la kadro de la UN.

Kiu ne vidas ke temas pri la sama konservativa restaŭrado por kiu klopodas la dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj kiuj diras « jes » al la eŭropa konstitucia traktato kaj « jes » al la MOK-akordoj ?

Kiel eblas ne trovi aktuala la malnovan alvokon al unuiĝo de ĉiuj viktimoj de kion oni antaŭnelonge nomis kapitalismo, alinomata hodiaŭ novliberalismo, sed kiu, hodiaŭ kiel hieraŭ, signifas la potencon de la mono ?

Kiel eblas ne konsciiĝi ke la batalo neniam ĉesis kaj ke ni estis hieraŭ la barbaroj fariĝintaj la sklavoj kaj poste la plebo, poste la servutuloj, antaŭnelonge la proletaro, hodiaŭ la feĉo, sed ĉiam la ekspluatatoj, eĉ se kelkaj de ni, pro nia geografia situo, fariĝis denove kontraŭvolaj komplicoj de la ekspluatado, kies ĉefaj agantoj, hodiaŭ per la MOK kiel hieraŭ per la koloniigo, estas Eŭropo kaj Usono ?

De Spartako ĝis la Ĉe, ni spertis multajn malvenkojn. Sed la batalo daŭras. Neniu malvenko detruos la dignon kiu estas en ĉiu homa estaĵo. Post kiam falis la nokto sur Hongkongo, leviĝis la suno super La-Pazo.

Hodiaŭ estas granda sufero. Sed de tiu sufero ni tiru la volon rezisti.

Feĉanoj de ĉiuj landoj, ni unuiĝu !

Raoul Marc JENNAR. Esploristo ĉe la socia movado

___

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)