Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alvoko en Ĥarkovo
de Jurij FINKEL  
22a majo 2014

La 21-an de majo 2014

Jenaj agitfolioj nun estas distribuataj en Ĥarkovo, provizore okupaciita de nazioj. Mia traduko en Esperanton :

Laboristoj de Ĥarkovo !

Venis tempo por ke parolu ni, la laboristoj de Ĥarkovo.

En nia lando okazis ŝtata renverso, kies gvida forto estis faŝismemaj naciistaj batalantoj de « majdano ». La ŝtatan potencon en Kievo kaptis uzurpantoj.

Rezulte kreiĝis situacio, en kiu rajtojn kaj liberojn havas tute ne ĉiuj. « Demokratio », libero de parolo, jura defendo estas monopoligitaj de la adeptoj de la kieva puĉa kliko. La leĝoj defendas nur unujn kaj estas plene blindaj, kiam tiuj "unuj" elradikigas malkonsenton. Rajton pri sia vidpunkto nun havas nur ili, kaj ĉiuj nekonsentaj estas « separatistoj-teroristoj », pagataj « agentoj de Putin », « banditoj », « provokistoj » k. t. p. Ĝuste tio estas la unua manifestiĝo de faŝismo, kaj ĝi estas pli danĝera, ol nura faŝisma retoriko.

En ĉiu semajnofino sur la placo de Libero en Ĥarkovo okazas pacaj protestaj mitingoj, kaj partopreni ilin estas necese por montri sian malkonsenton kun la politiko de la krima bando, instalinta sin en Kievo. La bando, kiu trenas nin al abismo de milito kaj mizero. La bando, kiu ĉiutage plifortigas maŝinon de totala teroro kontraŭ la loĝantaro, komencante de simpla timigo, kaj ne haltante eĉ antaŭ murdoj. La bando, kiu aranĝis malleĝajn « elektojn » de sia « prezidento », fakte jam nomumita en Usono.

Kaj vin ne devas trankviligi la provizora « kvieto » en nia urbo. La hodiaŭa kvieto ĉe ni estas merito de niaj ekribelintaj doneckaj kaj luganskaj gefratoj, kiuj ligis la manojn al la kieva kliko.

Levo de prezoj al kuraciloj kaj aliaj varoj de ĉiutaga neceso, de tarifoj por loĝejaj servoj, la deklaritaj planoj pri malaltigo de salajroj de ŝtataj laboruloj kaj de pensioj montras, je kies konto la nova « potenco » deziras solvi kaj solvos siajn financajn problemojn - laŭ ordonoj de la Internacia Mona Fonduso. « Ni vivis malriĉe, kaj poste oni nin priŝtelis » - jen la plej bona priskribo de nia stato, jen ĉiuj rezultoj de la kieva pseŭdorevolucio por ordinaraj laboristoj kaj ŝtataj laboruloj.

Tial ni ne konsentu silente kun la okazanta aferoj. Niaj pacaj protestoj necesas hodiaŭ por ekkoni unu la alian, organiziĝi. La ĉefa forto de la laboristoj estas en tio, ke ni estas plej multaj. Dum ni ne komprenos tion mem, dum ni ne anoncos nin, ni ne povos iun ajn devigi estimi nin.

For la « registaron » de la puĉistoj, uzurpantoj kaj teroristoj !

Ne - al la malleĝaj elektoj !

Ĉiuj venu al la mitingo de protesto - la 25-an de majo sur la placon de Libero je 11.30 !

Komitato de laboristaj organizaĵoj de la Ĥarkova regiono

============ P.S. Mi petas diskonigon de tiu teksto en okcidentaj maldekstraj rondoj. Pro kompreneblaj kaŭzoj mi ne rajtas indiki la fonton de la teksto (niaj kamaradoj laboras subplanke).