Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Teroro en Ukrainio iĝis realo
de Jurij FINKEL  
15a majo 2014

En "nigrajn listojn" de Majdano kaj de la kieva potenco trafis centoj da aktivuloj de la movado "Borotba"

Sergej Kiriĉuk estas gvidanto de la ukrainia socialista movado "Borotba". Dum multaj jaroj li luktis kontraŭ la oligarkia reĝimo de Viktor Janukoviĉ. Sed hodiaŭ Kiriĉuk kaj liaj kamaradoj estas organizantoj de Rezistado al la novaj potencoj. Responde sur ilin falis ultradekstra teroro kaj polica persekutado. Kievaj propagandistoj nomas Kiriĉuk-on unu el gvidantoj de "separatistoj", naciistoj enskribis lian nomon en listojn de "malamikoj de la ukraina nacio". Svobodnaja Pressa komunikiĝis kun Sergej kaj petis rakonti pri la nuna ukrainia demokratio, revolucio, subplanka laboro kaj elmigrado.

Originalo : http://svpressa.ru/society/article/...

============= A. Saĥnin

"SP" : - Sergej, en la pasinta vintro ĉiuj televidkanaloj de la mondo montradis multmilajn protestajn manifestaciojn en Kievo. Tio aspektis tre imprese. Kial "Borotba" ne aliĝis tiam al la protesta movado ?

- Ekde la komenco mem ni ne havis ajnajn iluziojn pri politika karaktero de tiu movado. Malgraŭ tio, ke multaj miloj da homoj eliris sur stratojn, "Borotba" neniam forgesadis pri tio, ke eĉ amasaj elpaŝoj povas iri sub reakciaj flagoj. Tiam ni klarigadis al multaj, inklude ankaŭ eŭropajn kamaradojn, ke la novnazioj estas tre, tre grava parto de tiu movado. Multaj homoj diradis, ke tio estas ne tre granda problemo, ĉar nazioj ne tre multas, ili konsistigas malplimulton. Sed tio estis aktiva kaj organizita malplimulto. La malplimulto, kiu al la tuta movado trudis sian tagordon.

Kaj tiuj maldekstruloj, kiuj penis partopreni en tiu movado, tuj, ekde la unua tago, iĝis atakataj en Majdano. Kiam homoj el trockiista organizaĵo "Maldekstra opozicio" eliris kun socialaj (ne socialismaj, sed socialaj) postuloj, do tuj ili estis atakitaj. Ilin oni enkotigis, diris, ke ili estas por Gulago, totalismo k.t.p.

Majdano, kiel movado, neniam proklamis ajnajn socialajn postulojn. Ĝi neniam starigis taskon redistribui naciajn riĉaĵojn por la meza klaso aŭ por la plej malriĉaj tavoloj.

Kvankam kelkaj niaj kamaradoj penis partopreni en Majdano. Ekzemple, fratoj Levin eliris sur la najbara kun Majdano strato, Kreŝĉatik, disdonadis sindikatajn flugfoliojn, pledadis por disvolvo de la laborista movado. Neniaj ruĝaj flagoj, nenia socialisma agitado. Rezulte al Anatolij Levin oni rompis la ripon, Denis-on priverŝis per gaso. Tial por ni tuj estis klare, kia movado tio estas.

"SP" : - Diru, kiu lingvo estas via gepatra ? Ĉu vi devenas el la orienta aŭ la okcidenta parto de la lando ?

- Multaj scias, ke mi devenas el la okcidenta parto de la lando, miaj gepatroj loĝas en Volinio [nord-okcidento de Ukrainio - trad.], mia gepatra lingvo estas la ukraina. Kaj mi povas kun certeco diri, ke tre multaj ukrainoj eĉ en la Okcidento de la lando kunsentas al la lukto de la Sud-Oriento. Malkontentuloj pri la kieva reĝimo tre multas ankaŭ en la okcidento, sed tie regas tia atmosfero de teroro, ke la homoj simple timas eldiri sian opinion, silentas. Samtempe, ili kun espero rigardas al tio, kio okazas en la Sud-Oriento, al tiu lukto. Kaj en la Sud-Oriento ukrainlingvaj civitanoj same partoprenis la protestan movadon. Redukti ĝin al etnaj, kulturaj aŭ naciaj faktoroj estas tute malĝuste.

"SP" : - Kaj kion vi pensas pri la eksa prezidento Janukoviĉ ? Ĉu li estas via aliancano ?

- Ĉiuj scias (inklude niajn amikojn el Eŭropo, kiuj vizitadis nin kaj vidis nian lukton kontraŭ Janukoviĉ), ni kritikadis Janukoviĉ-on tre akre kaj ĉiam luktis kontraŭ lia reĝimo. Sed, certe, luktis el tute aliaj pozicioj, ol tiuj, kiujn proklamas Majdano. Ni elpaŝadis por socialisma turniĝo en Ukrainio, kontraŭ la monstra reĝimo de oligarkio, kiun konstruis Janukoviĉ.

Ankaŭ necesas noti, ke Janukoviĉ estis tre por-okcidenta politikisto. Li en ĉio penis flati al la Okcidento. Lia sola eraro el vidpunkto de la Okcidento estis tio, ke li petis duonjaran prokraston por subskribo de la zono de libera komerco kun EU. Kaj post tio tuj komenciĝis tiu protesta movado, kiu estas konata, kiel Majdano.

"SP" : - Kio estas malbona en la nuna kieva potenco ? Kial vi ne penas aranĝi dialogon kun ĝi ?

- La afero estas en tio, ke la memproklamita registaro tute ne pretas al ajna dialogo. La sola argumento, kiun ili uzas, estas forto kaj armilaro. Tiel okazis, ke la movado en la Sud-Oriento ripetis la vojon de Majdano de la komenco ĝis la fino. Ĝi komenciĝis de malgrandaj mitingoj, poste tiuj mitingoj iĝis grandaj, amasaj. Dialogo kun la potenco tiam ne povis esti, ĉat la potenco estis tute surda al la postuloj de la Sud-Oriento. Kaj tiuj postuloj estis simplaj kaj kompreneblaj por ajna homo. Tio estas vasta aŭtonomio por la regiono, agnosko de ties socialaj, lingvaj, kulturaj rajtoj. Tio estas forigo de la oligarkio el la potenco. Sed la kieva potenco demonstre nomumis la plej riĉajn homojn gubernatoroj de la sud-orientaj provincoj. Tiam la homoj ĝuste same, kiel en Majdano, komencis kapti administrajn domojn por demonstri sian proteston. Sed kiam kontraŭ ili estis ĵetitaj specialaj trupoj, ili komencis foriri subplanken, kaj ĝuste tiamaniere komenciĝis tiu partizana milito.

"SP" : - Kia devas esti reago de la demokratia Eŭropo, de la civitana socio, de demokratiaj partioj al la eventoj en Ukrainio ?

- Mi parolis antaŭ du tagoj en Bundestag [la germania parlamento - trad.], ke ili devas fari premon al siaj registaroj, por prudentigi Kievon. Necesas haltigi tiun sangan teroron, tiun "kontraŭterorisman operacon". Ĉar ili simple pripafas senarmajn homojn.

Niaj okcidentaj kolegoj el maldekstraj partioj ne povas fari premon al amaskomunikiloj, sed, almenaŭ, ili povas informi la publikon pri tio, kio efektive hodiaŭ okazas en Ukrainio. Doni sendependan takson de la eventoj. Postuli plenumon de elementaj rajtoj kaj liberoj de la homo en Ukrainio. Tre simpla programo.

"SP" : - Ordinare la okcidentaj amaskomunikiloj priskribas la protestojn en la Sud-Oriento de Ukrainio, kiel movadon, inspiritan kaj subtenatan de Rusio. Kiomgrade tio konformas al la realo ?

- Tiu freneza histerio, certe, ne konformas al la realo. La homoj ĉi tie, en la Sud-Oriento leviĝas por siaj socialaj kaj ekonomiaj rajtoj. Estas tre serioza kontraŭoligarkia, kontraŭkapitalisma komponanto de tiuj protestoj. Ajnan opozician aktivecon, ajnajn protestojn la kievaj amaskomunikiloj priskribas kiel agado de agentoj de Putin. Kaj agentoj de Putin, laŭ ilia opinio, estas ĉiuj. Se vi kritias la kievan potencon, vi estas agento de Putin. Se vi partoprenas amasajn mitingojn por socialaj kaj ekonomiaj rajtoj, vi estas agento de Putin. Se iu politikisto en la eŭropa parlamento aŭ en naciaj parlamentoj de Eŭropo permesas al si iajn kritikajn rimarkojn rilate de la nova kieva potenco, lin oni tuj deklaras agento de Putin. Eĉ pli, eĉ se iuj novnazioj en Kievo faras armitan rabon aŭ atakon al pacaj homoj, ilin oni same deklaras agentoj de Putin, kiuj kreas bildon por la rusia televido. Tiamaniere, kio ajn okazas malbona aŭ maloportuna por la kieva registaro, ĉiam kulpas "agentoj de Putin". Ĉar, laŭ ili, li entute ĉion regas. Kaj en Ukrainio, kaj en Eŭropo, kaj ie ajn.

"SP" : - Ĉu estas financa subteno flanke de Moskvo ?

- Ne. La movado en la Sud-Oriento laŭ sia teĥnika kaj financa aranĝo kaj subteno estas nekomparebla kun Majdano. Victoria Nuland diris pri tio, ke Usono elspezis 5 mlrd. da dolaroj por progresigo de demokratio en Ukrainio. Kaj en la Oriento de Ukrainio videblas, ke la protesta movado ne havas fortan financan subtenon. Almenaŭ en tiuj urboj, kie ni aktive agis - en Ĥarkovo kaj Odeso, mi vidis nenian financadon flanke de Rusio aŭ de la administracio de Putin. Kaj sur la politika pejzaĝo ne videblas iuj homoj, kiuj helpus kaj financus tiun movadon.

"SP" : - Vin oni ofte nomas separatistoj aŭ "por-rusiaj aktivuloj". Kiel vi rilatas al la ideo de aliĝo de la sud-orientaj provincoj de la lando al Rusio ?

- La movado "Borotba" ĉiam elpaŝadis por la teritoria tuteco de Ukrainio. Sed por tia teritoria tuteco, ĉe kiu estus plenumataj la rajtoj de la popolo de la Sud-Oriento. Temas pri buĝeta aŭtonomio, sociala, kultura. Sed, bedaŭrinde, la kieva potenco faras ĉion, por disfendi la landon. Ili ĉiam faras iajn skandalajn decidojn, deklaras ĉiujn homojn, kiuj ne konsentas kun ili, separatistoj. El nia vidpunkto, la veraj separatistoj estas la kieva registaro. Ili disvolvis lukton kontraŭ la popolo.

Ne agnoskante la ideon de federaligo de la lando, la oligarkoj, ekzemple, kreas privatajn armeojn. Tiel ili iras laŭ la feŭdisma vojo, kiam ĉiu suzereno havis propran taĉmenton. Ili kreas tiujn trupojn kun netravideblaj fontoj de financado, kaj sen ajna civitana kontrolo pri tiuj armeoj. T. e. elpaŝante kontraŭ la federaligo, ili elpaŝas por feŭdigo de la lando.

Se en Rusio ne estus reĝimo, kie regas oligarkoj, se en Rusio estus eĉ ne socialismaj, sed almenaŭ socialaj reformoj, kiuj konformus al interesoj de vastaj tavoloj de laborantoj, do multaj en Ukrainio inklinus al plej proksima alianco kun tia Rusio.

Tamen, multaj civitanoj de Ukrainio nun kun espero rigardas al Rusio. Sed ĉi tie temas eĉ ne pri por-rusiaj humoroj, sed nur pri konservo de sia vivo, stabileco, paco sur la teritorio de la sud-orientaj regionoj.

"SP" : - Kion vi kaj viaj kamaradoj pensas pri la rusia prezidento Vladimir Putin ? Ĉu vi opinias lin aliancano por vi ? Kion vi pensas pri la rusia opozicio ?

- Ni ĉiam estis oponantoj de Putin. Vi scias, ke ni havas proksimajn partnerajn ligojn kun rusia organizaĵo Maldekstra Fronto, kiu estas en malmilda opozicio al prezidento Putin. Kaj ni ĉiam subtenadis niajn kamaradojn, kiam ili estis persekutataj. Ni pikedadis la rusian ambasadon kaj aranĝadis aliajn agojn de solidareco. Ni subtenadis la arestitojn de la afero de Bolotnaja, helpadis al rusiaj aktivuloj kaŝiĝi en Ukrainio de politikaj persekutoj. Neniu povas suspekti nin pri tio, ke ni estas aliancanoj de Putin.

"SP" : - Rakontu, kiel aspektas la amasa protesta movado en la Sud-Oriento elinterne ? En kio estas ĝiaj malsamecoj kaj en kio estas simileco kun Majdano ?

- Amasaj agoj restis jam en la pasinteco. Ĉar la kieva registaro kreis tian atmosferon de timo kaj teroro, ke multaj jam simple ne kuraĝas eliri sur la straton. Sed kiam la homoj eliradis, eblis vidi, ke estis du grandaj komponantoj. La unua estis civitanoj, kiuj deziris maksimuman kunlaboradon kaj aliancon kun Rusio. Kaj la dua estis kontraŭkapitalisma, kontraŭoligarkia. La homoj, kiuj estis indignigitaj, ke la kieva registaro nomumas kiel gubernatoroj de la sud-orientaj regionoj miliardulojn-oligarkojn kaj tute ne intencas fari ajnajn reformojn en interesoj de la popolo.

Sed eĉ inter la tiel nomata por-rusia komponanto estis tre malsamaj homoj. Tie estis tiuj, kiuj parolis pri nia historia kaj kultura komuneco kun la popolo de Rusio. Sed estis ankaŭ aliaj, kiuj defendadis tre pragmatikan vidon. Tio estis junaj laboristoj, inĝenieroj, kiuj deziras labori en altteĥnologiaj entreprenoj, kiuj hodiaŭ estas orientitaj al la rusia merkato. Ili ne deziras iĝi gastlaboristoj, kiuj devas turnei tra la mondo en serĉado de laborpago.

"SP" : - Estas multaj informoj, ke en protestoj en la Sud-Oriento partoprenis rusaj naciistoj. Ĉu tio estas vero ?

- Mi povas diri, ke rusaj naciistoj vere partoprenis tiujn protestojn, sed ili estis tre malmultaj. Kaj la diferenco inter partopreno de naciistoj en protestoj en la Sud-Oriento kaj en Majdano estas en tio, ke ili neniam povis trudi sian tagordon, nek en Ĥarkovo, nek en Odeso, nek eĉ en Donbaso. Ni akre kritikadis la rusajn naciistojn, kaj ili respondadis al ni per kritiko. Sed ĉi tie estis situacio, ke la maldekstruloj estis pli organizita, pli forta flanko.

"SP" : - En la komenco de majo la tutan mondon ŝokis la tragedio en Odeso...

- Al mi ŝajnas, ke la odesa masakro estas tiu demando, kiu devas stari en la centro de la eŭropa kaj monda politiko. La odesa tragedio estas la kvintesenco de la okazanta en Ukrainio. Multaj eŭropaj politikistoj haltas sur tio, ke diras : tio estas tre komplika kaj implikita demando. Sed tio ne estas respondo. Same estas nesufiĉe diri, ke ambaŭ flankoj kulpas, kiel gurdas kelkaj ukrainiaj amaskomunikiloj.

Por komenco necesas kompreni, ke la konflikto ne estis elĉerpita per kolizio de du flankoj. Vidu : tie estis novnazioj kaj futbalaj fanoj, estis homoj, kiuj protestis kontraŭ la kieva registaro. Kaj ankoraŭ estis polico, regata de la kieva registaro. Do en tiu konflikto partoprenis, minimume, tri flankoj.

La 2-an de majo en Odeson komencis veni futbalaj fanoj kaj trupoj de memdefendo de Majdano. Ili deziris aranĝi tiel nomatan marŝon por unueco de Ukrainio, kiu en aliaj urboj finiĝadis per sangaj bataloj. Tio estas tre serioza demando al la kieva registaro : kial ili en la kondiĉoj de intercivitana milito ne haltigadis la marŝojn de naciistoj ?

En Odeson estis alveturigitaj pli ol du mil homoj el diversaj urboj de Ukrainio. Kelkaj el ili estis armitaj. Kaj tio estas ankoraŭ unu demando al la kieva registaro : kial ili allasis tiom altan koncentriĝon de armitaj homoj en la urbo ?

Poste estis la atako, kiu estis farita al aktivuloj de la marŝo por unueco de Ukrainio. Atakis nekonatuloj en maskoj kaj kun rubandoj el ruĝa glubendo. Ili faris kun helpo de la polico, regata de Kievo. Respektive, jen demando : kiu regas la policon ? Estas evidente, ke ne aktivuloj de la kontraŭregistara movado...

En la tendaro de la opozicio sur Kulikovo Pole estis, precipe, homoj de granda aĝo, virinoj, pacaj protestatoj, kiuj ĝuste ne havis armilojn. Ili kaŝiĝis en la Domo de Sindikatoj. La novnazioj bruligis tiun domon, multaj forbrulis vivaj, multaj pereis, saltante el fenestroj, kaj multajn oni finbatis, kiam ili jam trafis sur la teron.

En la Domo de Sindikatoj pereis nia kamarado, Andrej Braĵevskij. Li elsaltis el la tria etaĝo de la brulanta domo kaj plu estis viva, sed faŝistoj per bastonoj batis lin ĝis morto. Tiutempe tie troviĝis ankaŭ lia patrino. Ŝi vidis, ke unu el knaboj saltis el fenestro, vidis, kiel faŝistoj lin batas. La virino ĵetis sin sur lin, kovris per sia korpo kaj savis. Ŝi ne sciis, ke ĝuste en tiu minuto faŝistoj batas ŝian filon kaj ke li mortos pro tiuj batoj.

Ne sufiĉas konstati, ke okazis tragedio. Tio estis planita, bone pripensita kaj organizita masakro en la centro de unu el la plej grandaj urboj de Ukrainio.

"SP" : - La 7-an de majo la prezidento de Svisio kaj Vladimir Putin anoncis vican planon de pacigo de la situacio en Ukrainio. Ĉu ĝi havas estontecon ?

- Antaŭ tio estis la Ĝenevaj interkonsentoj kun simila enhavo. Sed estas evidente, ke la kieva potenco ne intencis ilin plenumi, kaj se ĝi eĉ intencus, do ili havas tute neniajn fortojn por tion realigi. Ja kiam ni parolas pri neceso de senarmigo de ĉiuj ĉi novnaziaj bandoj, do ni devas kompreni, ke la kieva registaro ne regas plej grandan parton el ili kaj ne havas fidelajn trupojn, kiuj povus senarmigi ilin. La kieva registaro mem estas ostaĝo de tiuj bandoj kaj nenion povas fari kun ili.

"SP" : - Kiel vi taksas la baldaŭajn elektojn de prezidento la 25-an de majo ?

- Ni ne agnoskas tiujn elektojn, ĉar ilin aranĝas la memproklamita registaro, kiu plene neglektas demokratiajn rajtojn kaj procedurojn. Tiu registaro faris korektojn en la leĝaro, laŭ kiuj la elektoj estos validaj, eĉ se ili okazos nur en unu balotejo. Ĉu eblas tian aliron opinii demokratia ?

Ni multfoje alvokadis la kandidatojn foriri el tiuj elektoj. Bedaŭrinde, KPU opinias, ke ili devas partopreni tion, ilia kandidato paroprenas. Sed ni ne deziras partopreni tiun farson.

"SP" : - Kiel vi taksas la referendumojn en la Donecka kaj Luganska regionoj ?

- Dekomence ni rilatis sufiĉe kritike al tiuj referendumoj, ni opiniis, ke, por aranĝi ilin, necesas ia stabiligo de la situacio. Sed hodiaŭ, en la kondiĉoj de perforto kaj teroro, ni kun kompreno rilatas al la homoj, kiuj aranĝis kaj partoprenis la referendumojn. La respublikoj, proklamitaj en Donbaso, ne estas rezulto de iuj agoj de Putin, sed estas rekta rezulto de agoj de la kieva registaro, kiu en sia mensogo kaj cinikeco superas la plej malbonajn specimenojn de la faŝista propagando.

"SP" : - Kiujn erarojn en la politika lukto vi faris ?

- La movado "Borotba", kiu ĉiam orientiĝis al amasa mobilizo de la laborista klaso kaj junularo, opiniis, ke estonte ni havas almenaŭ kelkajn jarojn de relativa demokratio, ke ni estos en kondiĉoj, kiam, tiel aŭ alie, estas plenumataj rajtoj pri pacaj kunvenoj, pri libero de gazetaro. Bedaŭrinde, tiu kalkulo evidentiĝis erara. Ni evidentiĝis ne pretaj al rekta teroro. Probable, tio estas nia eraro, ke ni en tiuj kondiĉoj iĝis senarmaj. Fakte nia organizaĵo estas nun ruinigita en la tuta lando. En la lastaj tagoj komenciĝis senkaŝaj persekutoj kontraŭ la maldekstraj fortoj. Nia oficejo en Ĥarkovo estis atakita de nekonataj homoj en nigra uniformo, kiuj elportis el tie ĉion : la ruĝajn flagojn, la amplifilojn, la projekciilon, tutajn niajn agitajn materialojn. La laboro de la organizaĵo en la urbo estas blokita. En Odeso aperis informo pri preparata aresto de la tiej gvidanto de "Borotba" Aleksej Albu, kiu estas kandidato al posteno de urbestro. Li devis forlasi la urbon. En Kievo en la loĝejo de Andrej Manĉuk, kiu estas la plej fama maldekstra ĵurnalisto en Ukrainio, okazis priserĉo. Iuj mitraletistoj enrompiĝis en lian hejmon. Entute, ni nun plene estas en subplanka stato. Parto de niaj kamaradoj provizore forlasis Ukrainion. Tiuj, kiuj restis, loĝas sekrete, kaj ni ilin petis reteni sin de ajna publika agado kaj koncentriĝi sur la subplanka laboro.

Mi mem nun troviĝas en Ateno, kie mi partoprenis konferencon "Minaco de faŝismo en Eŭropo". Mi ne planis forveturi el Ukrainio por longe. La 9-an de majo mi elflugis al Berlino por partopreni konferencon en Germanio. Sed tie mi ricevis informon pri mia ebla aresto, kaj tial mi decidis por ioma tempo resti ĉi tie.

La nazioj nun faris listojn de "malamikoj de la ukraina nacio" kaj intencas persekuti ĉiujn homojn, kiuj trafis en tiujn listojn. Kaj tien trafis praktike ĉiuj aktivuloj de "Borotba", kiuj estis almenaŭ iel rimarkitaj. Sed estas ankaŭ hazardaj homoj. T. e. danĝero minacas al centoj kaj centoj... Nun siajn listojn de mallojaluloj faras ankaŭ la potencoj, tial mi pensas, ke en la proksimaj monatoj en Ukrainio estos atmosfero de dekstra teroro.

Sed ni devas pasi tiun vojon. Ni ne havas alian elekton.

Perita de Jurij Finkel