Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Internulo : Sturmo la 2-an de majo
2a majo 2014

El : RusVesna.su 01.05.2014 – 20:33

Internulo : La 2-an de majo komenciĝos la sturmo al la konstruaĵoj okupataj de ribeluloj

La gvidado d la operacio kontraŭterora en la sudoriento de Ukrajno estas laŭdire de la ministro pri internaj aferoj, Arsen Avakov, transdonita al la ĉefo de la SBU, Valentin Nalivajĉenko. Por la 2-a de majo estas, laŭ tio, la sturmo al la konstruaĵoj kaj kontrolpostenoj planita, kiuj troviĝas sub la regado de la ribeluloj en la sudorienta Ukrajno ‒ informis internulo en la generalstabo de la ukrajnaj militfortoj.

„Per sia dekreto Turĉinov forprenis de la ministro pri interno la gvidadon de la kontraŭterora operacio”, raportis la internulo al RIA Novosti. Laŭ li, oni faris tiun decidon pro la fiasko de la unua etapo de la operacio. „Nalivaĉenko konscias, ke la atako de la militistaj unuoj en la regionoj Donecko kaj Lugansko alportos nenion. Pro tio, post la konsulto de Dmitri Jaroŝ, li organizis la trejnadon de la specialaj batalionoj de la „Dekstra Sektoro” (DS) per SBU-trejnistoj cele al sturmo kontraŭ la konstruaĵoj kaj kontrolpostenoj regataj de la separistoj, la 2-an de majo, precipe en la regiono Lugansko”, rakontis la interparolanto de la novaĵagentejo. Li aldonis, ke la SBU-ĉefo estis taskita ĉiapreze ekregi la regionon Lugansko ĝis la 3-a de majo.

„Por tio oni nun donas al la SBU-ĉefo ĉiujn necesajn rajtojn”, diris li. Laŭ la internulo ankaŭ Turĉinov pridiskutas la eblecon de la militoperacio, interalie kun Jaroŝ persone.

Post la murdo al la fifama aktivisto de la „Dekstra Sektoro” Aleksandr Musyĉko fare de la specialaj unuoj, membroj de la DS postulis la tujan abdikon de la ministro pri internaj aferoj de Ukrajno, nomumita de la parlamento (Verĥovna Rada), Arsen Avakov, kaj la areston de ĉiuj partoprenintoj en la murdo de la kunordiganto. Samtempe la parlamento decidis kiom eble plej rapide malarmi ĉiujn kontraŭleĝajn unuojn.

Pri la okazaĵoj en la orienta Ukrajno :

La amasaj manifestacioj kontraŭ la registaro komenciĝis en la sudorientaj regionoj de Ukrajno fine de februaro 2014. Ili estis la respondo de la tiea loĝantaro al la perforta ŝanĝo de la registaro kaj al la sekva provo nuligi la leĝon, kiu permesis la rusan lingvon kiel regiona oficiala lingvo. Donbaso fariĝis la centro de la rezistado de la porrusaj civitanoj kontraŭ la registaro en Kievo.

Elgermanigis Vilhelmo Lutermano, la 2-an de majo 2014