Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Proksimiĝas la fino de la usona propagando
de Thierry MEYSSAN  
28a aprilo 2014

La anglosaksa imperio de jarcento baziĝas sur propagando. Ĝi sukcesis konvinki nin ke Usono estas „la lando de libereco” kaj ke ĝi faras militojn nur por defendi siajn idealojn. Sed la nuna krizo pri Ukrajno ĵus ŝanĝis la ludregulojn : nun Vaŝingtono kaj ĝiaj aliancanoj jam ne estas la solaj parolantoj. Iliaj mensogoj estas malkaŝe kontestataj de la registaro kaj de la komunikilooj de alia granda regno, Rusujo. En la epoko de satelitoj kaj de Interreto la anglosaksa propagando jam ne kunkcias. ‒ Barack Obama parolas bone, la prezidanto Obama ne verkas siajn tekstojn mem kaj pasigas siajn tagojn legante la parolad-proponojn verkitajn por li. Dume aliaj regas anstataŭ li.

De ĉiam la registaroj provas konvinki pri la justeco de siaj agoj, ĉar la amasoj neniam sekvas tiujn, kiujn ili juĝas malbonaj. La 20-a jarcento estis la scenejo de novajn metodoj propagandi ideojn en kiuj la vero ne abundas. La okcidentanoj devenigas la modernan propagandon de la nazio Joseph Goebbels. Tio esta maniero forgesi ke la arto falsi la percepton de la aferoj estis disvolvita antaŭe de la anglosaksoj.

En la jaro 1916 Britujo kreis la Wellington House en Londono, kiun sekvis la Crew House. Samtempe Usono kreis la Committee on Public Information (CPI). Konsiderante, ke en la Unua Mondmilito kontraŭbatalas amasoj kaj jam ne armeoj, tiuj organismoj provis manipuli sian propran loĝantaron same kiel tiun de siaj aliancanoj kaj tiun de siaj malamikoj.

La moderna propagando komenciĝas kun la publikigado en Londono de la raporto Bryce pri la germanaj militkrimoj, kiu estis tradukita al tridek lingvoj. Laŭ tiu dokumento la germana armeo seksperfortis milojn da virinoj en Belgio, la britaj armeoj batalis do kontraŭ la barbareco. Oni malkovris fine de la Unua Mondmilito, ke la tuta raporto estis falsaĵo, farita de falsaj atestoj helpe de ĵurnalistoj.

En Usono, George Creel inventis miton laŭ kiu la mondmilito estis krucmilito de la demokratoj por paco kiu realigos la rajtojn de la homaro.

La historiistoj montris, ke la Unua Mondmilito respondis al celoj same tujaj kiel profundaj, el kiuj la plej grava estis la konkurenco inter grandaj potenclandoj por etendi siajn koloniajn imperiojn.

La britaj kaj usonaj oficejoj estis sekretaj organismoj laborantaj por ‒ kaj pagataj de ‒ siaj ŝtatoj. Malsame ol la leninisma propagando, kiu celis „malkaŝi la veron” al la nesciantaj amasoj, la anglosaksoj provis trompi ilin por manipuli ilin. Kaj por tio la anglosaksaj ŝtataj organismoj devis kaŝi sin kaj uzurpi falsajn identecojn.

Post la malapero de Sovetunio, Usono neglektis la propagandon kaj preferis al ĝi la Publikajn Rilatojn. Oni jam ne volis mensogi, sed teni la manon de la ĵurnalistoj por ke ili vidu nur tion, kion oni montras al ili. Dum la milito en Kosovo, la NATO uzis Alastair Campbell, konsiliston de la brita ĉefministro, por ĉiutage rakonti al la gazetaro edifan historion. Dum la ĵurnalistoj reproduktis ĝin, la NATO povis „pace” bombi. La story telling („rakontado de historioj”) celis malpli mensogi ol deturni la atenton.

Poste, la story telling forte revenis kun la 11-a de septembro : oni volis koncentri la atenton de la publiko al la atenco de Novjorko kaj de Vaŝingtono por ke ĝi ne perceptu la armean ŝtatrenverson organizitan en tiu tago : transdono de la plenumaj povoj de la prezidanto Bush al sekreta armea ento kaj meto de ĉiuj parlamentanoj en staton de kontrolata loĝado. Tiu manipulado estis ĉefe la faro de Benjamin Rhodes, hodiaŭ konsilisto de Barack Obama.

Dum la sekvaj jaroj la Blanka Domo instalis sistemon de manipulado kun siaj precipaj aliancanoj (Britujo, Kando, Aŭstralio kaj kompreneble Israelo). Ĉiutage tiuj du registaroj ricevis instrukciojn, eĉ prete skribitajn paroladojn, de la Oficejo de Ĝeneralaj Komunikiloj por pravigi la militon en Irako aŭ por kalumnii Iranon. [1]

Por rapide disvastigi siajn mensogojn, Vaŝingtono apogis sin, ekde 1989, sur la CNN. Kun la paso de la tempo Usono kreis kartelon de satelitaj informĉenoj (Al-Arabiya, Al-Jazaeera, BBC, CNN, France 24, Sky). En la jaro 2011, dum la bombado de Tripolo (Libio), la NATO sukcesis per surprizo konvinki la libianojn ke ili perdis la militon kaj ke estis senutile plu rezisti. Sed en 2012, la NATO malsukcesis reprodukti tiun modelon kaj konvinki la sirianojn ke ilia registaro neeviteble falos. Tiu taktiko fiaskis, ĉar la sirianoj konis la manipuladon faritan de la internaciaj televidĉenoj en Libio kaj ili povis prepari sin al tio. [2] Kaj tiu fiasko montras la finon de la hegemonio de tiu kartelo de „informado”.

La aktuala krizo inter Vaŝingtono kaj Moskvo pri Ukrajno devigis la registaron de Obama revizii sian sistemon. Efektive, nun Vaŝingtono jam ne parolas sole, ĝi devas kontraŭdiri la rusajn registaron kaj komunikilojn, kiuj estas ĉie en la mondo alireblaj per la satelitoj kaj per Interreto. La ŝtatsekretario John Kerry do nomumis novan vicĉefon pri propagando, la eksan ĉefredaktiston de Time Magazine, Richard Stengel. [3] Eĉ antaŭ ol fari la ĵuron, la 15-an de aprilo, li jam okupis sian funkcion kaj, ekde la 5-a de marto, sendis al la precipaj NATO-landaj komunikiloj „dokumentan slipon” pri la „10 malveroj” kiujn Vladimir Putin, laŭ li eldiris pri Ukrajno. [4] Li refaris tion la 13-an de aprilo per dua slipo, kiu prezentis „10 pliajn malverojn”. [5]

Kio mirfrapas, kiam oni legas tiun prozon, tio estas ĝia stulteco. Ĝi celas validigi la oficialan historion de revolucio en Kievo kaj miskreditigi la rusan retorikon pri la ĉeesto de nazioj en la nova registaro tie. Nu, oni scias hodiaŭ, koncerne revolucion, ja temis pri ŝtatrenverso instigita de la NATO kaj realigita de Pollando kaj Israelo miksante receptojn de „koloraj revolucioj” kaj de „arabaj printempoj”. [6] La ĵurnalistoj, kiuj ricevis tiujn slipojn kaj uzis ilin por disvastigi ilian enhavon, bone konas la registraĵojn de telefonaj konversacioj de la asistentino de la ŝtatsekretario Victoria Nuland, pri la maniero laŭ kiu Vaŝingtono ŝanĝos la reĝimon malprofite al la Eŭropa Unio, kaj de la estonia ministro pri eksterlandaj aferoj, Urmas Paets, pri la vera identeco de la kaŝpafistoj de la placo Majdan. Krome, ili poste eksciis pri la malkaŝoj de la pola semajngazeto Nie pri la trejnado, du monatojn antaŭ la komenco de la eventoj, de la naziaj ribeluloj, ĉe la Akademio de la Pola Polico. Nei la ĉeeston de nazioj en la nova ukrajna registaro signifas deklari ke la nokto estas hela tago. Ne necesas iri al Kievo, sufiĉas legi la skribaĵojn de la nunaj ministroj aŭ aŭskulti iliajn dirojn por konstati tion. [7]

Kvankam tiuj argumentaroj povas doni la iluzion de interkonsento de la grandaj komunikiloj de la NATO-landoj, ili havas nenian ŝancon konvinki sciemajn civitanojn. Male, estas tiom facile per Interreto malkovri la trompadon, per kiu tia manipulado ne povas alie ol iomete pli dubindigi la kredindon de Vaŝingtono.

La unuanimeco de la NATO-landaj komunikiloj la 11-an de septembro povis konvinki la internacian publikan opinion, sed la laboro de tre multaj ĵurnalistoj kaj civitanoj, de kiu mi estis la komencinto, montris la materian maleblon de la oficiala versio. Dek tri jarojn poste, centoj da milionoj da homoj konsciiĝis pri tiuj mensogoj. Tiu procezo povas nur evolui kun la nova usona propagand-maŝino. Estas klare, ke ĉiuj, kiuj disvastigas la argumentarojn de la Blanka Domo, do precipe la registaroj kaj la komunikiloj de la NATO, detruas mem sian kredindon.

Barack Obama kaj Benjamin Rhodes, John Kerry kaj Richard Stengel agas nur por mallonga tempo. Ilia propagando konvinkas la amasojn nur dum kelkaj semajnoj kaj kontribuas al ribeligi ilin kiam ili komprenas la manipuladon. Nevole ili subfosas la kredindon de la institucioj de la NATO-ŝtatoj kiuj konscie disvastigas ilin. Ili forgesis ke la propagando de la 20-a jarcento povis sukcesi nur ĉar la mondo estis dividita en blokoj kiuj ne interkomunikiĝis kaj ĉar ĝia unubloka principo malkongruas kun la novaj komunikad-rimedoj.

La krizo en Ukrajno ne finiĝis, sed ĝi jam profunde ŝanĝis la mondon : per tio, ke Vladimir Putin publike kontraŭdiris al la prezidanto de Usono, li faris paŝon kiu ekde nun malebligas la sukceson de la usona propagando.

Thierry MEYSSAN.

Tradukita el la franca de Vilhelmo Lutermano el :