Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Parolado de la rusa prezidanto Vladimir Putin
de Vladimir PUTIN  
22a marto 2014

Parolado de la prezidanto Vladimir Putin marde antaŭ ambaŭ ĉambroj de la rusa parlamento kaj antaŭ reprezentantoj de la regionoj kaj de la socio, en la moskva Kremlo

Estimataj membroj de la Federacia Konsilantaro, estimataj membroj de la Ŝtata Dumao [1] ! Estimataj reprezentantoj de la Respubliko Krimeo kaj de Sebastopolo ‒ ili estas ĉi tie, inter ni, civitanoj de Ruslando, loĝantoj de Krimeo kaj de Sebastopolo !

Estimataj amikoj, ni okupiĝas hodiaŭ pri demando, kiu havas vivogravan signifon, historian gravecon por ni ĉiuj. La 16-an de marto en Krimeo okazis referendumo. Tiu referendumo okazis en plena kongruo kun la demokratiaj procedoj kaj popoljuraj normoj. En la voĉdonado partoprenis pli ol 82 elcentoj de la voĉdonuloj, pli ol 96 elcentoj esprimis sin por aliĝo al Ruslando. Tiuj nombroj estas tute konvinkaj [...]

Jes, ekzistis epoko, kiam al la krime-tataroj, kiel ankaŭ al aliaj etnoj de la USSR, oni kondutis akre kaj maljuste. Mi diru la jenon : milionoj da homoj de diversaj etnoj fariĝis viktimoj de la tiamaj subpremadoj, antaŭ ĉio kompreneble ankaŭ rusoj. La krime-tataroj intertempe revenis en sian hejmregionon. Mi opinias, ke necesas fari ĉiujn politikajn kaj jurajn paŝojn por kompletigi la rehabilitadon de la krime-tataroj kaj restarigi en plena amplekso ilian bonan reputacion [...]

Ni respektas reprezentantojn de ĉiuj etnoj vivantaj en Krimeo. Tiu estas ilia komuna domo, ilia malgranda hejmlando, kaj certe estus ĝusta ‒ ĉar mi scias, ke la loĝantoj de Krimeo subtenas tion ‒ se estus tie unu apud la alia tri samrajtaj landaj lingvoj : la rusa, la ukraina kaj la krime-tatara [...]

Post la revolucio la bolŝevistoj pro diversaj motivoj ‒ Dio estu al ili juĝisto ‒ cedis konsiderindajn regionojn de la historia Sudrusujo al la Ukrajna Unia Respubliko. Tio okazis sen konsidero de la nacia konsisto de la loĝantoj, kaj tio estas hodiaŭ la sudoriento de Ukrainio. En la jaro 1954 sekvis la decido transdoni la distrikton Krimeo al Ukrainio, al tio aldoniĝis la urbo Sebastopolo, kvankam tiu tiam estis rekte submetita al la Unio. La iniciatinto de tio estis la ĉefo de la Komunista Partio de Sovetunio, Ĥruŝĉovo persone. Kiuj estis liaj motivoj ‒ ĉu la strebado je subteno ĉe la ukrajna nomenklaturo, ĉu la klopodo kompensi sian kunkulpecon pri la amasaj subpremadon en Ukrainio en la 1930-aj jaroj ‒ pri tio ni tute ne juĝu ; tion esploru la historiistoj.

Por ni gravas io alia : Tiu decido estis rompo de ĉiuj jam tiam validaj konstituciaj normoj. Tiu decido estis farita sekrete, en malantaŭaj ĉambroj. Kompreneble sub la kondiĉoj de totalisma ŝtato oni ne konsultis la opinion de la loĝantoj de Krimeo kaj de Sebastopolo. Oni metis ilin fronte al faktoj jam ne ŝanĝeblaj. [...]

Kio tiam ŝajnis neimagebla, tio bedaŭrinde okazis. La USSR disfalis. La okazaĵoj evoluis tiom ŝtorme, ke nur malmultaj civitanoj komprenis la tutan dramecon de la okazaĵo kaj de ties sekvoj. Multaj homoj en Ruslando, en Ukrainio kaj en aliaj respublikoj esperis, ke la estiĝanta Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj povu fariĝi nova formo de ŝtateco. [...] Sed milionoj da rusoj kuŝiĝis en komuna lando kaj vekiĝis malantaŭ limoj, tre ofte fariĝis naciaj malplimultoj en antaŭaj uniaj respublikoj, la rusa popolo fariĝis unu el la plej grandaj popoloj, por ne diri la plej granda dividita popolo de la mondo.

Mi komprenas, kial la homoj en Ukrainio volis ŝanĝon. En la jaroj post la sendependeco [...] ŝanĝiĝis la prezidantoj, la ĉefministroj, la deputitoj de la Radao [2], sed ilia rilato al sia lando kaj al sia popolo ne ŝanĝiĝis. Ili batalis inter si pri la potenco kaj pri la financaj fontoj. Ĉe tio la potenculojn malmulte interesiĝis pri tio, kiel la simplaj homoj vivas kaj kial milionoj da ukrainoj ne vidas perspektivon por si en sia hejmlando, estas devigataj veturi eksterlanden por tie fari la plej malaltvalorajn laborojn. [...] Sed tiuj, kiuj staras malantaŭ la lastaj okazaĵoj en Ukrainio, sekvas aliajn celojn : Ili preparis ŝtatrenverson, volis akapari la potencon kaj haltis antaŭ nenio. Okazis pafadoj kaj teroro, murdoj kaj pogromoj. La ĉefaj agantoj de la ŝtatrenverso estis naciistoj, rusfobiuloj kaj kontraŭjuduloj. Ĝis hodiaŭ ili multrilate decidas pri la vivo en Ukrainio. [...] Kompreneble ni ne povis rifuzi tiun peton, ke ni ne povis lasi Krimeon kaj ĝiajn loĝantojn solaj en ilia prema situacio, ĉio alia estintus perfido.

Antaŭ ĉio necesis helpi ĉe tio, krei kondiĉojn por paca, libera volesprimo, por tio, ke la krimeanoj povu por la unua fojo en la historio decidi pri sia sorto. Sed kion ni aŭdas nun de niaj kolegoj en Okcidenteŭropo kaj el Nordameriko ? Ili diras al ni, ke ni rompas la normojn de la popoljuro. Unue estas bona, ke ili memoras pri tio, ke la popoljuro ekzistas, kaj ‒ dankon pro tio, pli bone malfrue ol neniam.

Kaj due kaj plej grave : Kion ni rompis laŭ ilia supozo ? Jes, la prezidanto de la Rusa Federacio ricevis de la supera ĉambro de la parlamento la rajton uzi armitaj fortojn en Ukrainio. Sed tiun rajton li ĝis nun ne uzis. Armitaj fortoj de Ruslando ne enmarŝis en Krimeon, ili estis jam tie kaj ili troviĝis tie kongrue kun popoljura kontrakto. Jes, ni tie fortigis nian grupon, sed ni ne transiris la fiksitan nombron ‒ mi ŝatus emfazi tion, por ke ĉiuj aŭdu kaj sciu tion ‒ de niaj armitaj fortoj en Krimeo, fiksita je 25.000 homoj, por tio simple ne ekzistis neceso.

Kaj plue. Ĉe la deklaro je sendependeco kaj ĉe la alvoko al referendumo la Supera Konsilio de Krimeo bazis sin sur la UN-Ĉarto, [3], en kiu estas menciita, ke nacio disponas pri la rajto de memdecido. Mi ŝatus memorigi, ke Ukrainio mem bazis sin preskaŭ laŭvorte sur ĝi, kiam ĝi deklaris sian eliron el la USSR. Ukrainio uzis tiun rajton por si kaj rifuzas ĝin al la loĝantoj de Krimeo. Kial ?

Krome la registaro de Krimeo moviĝis surbaze de la konata precedenco en Kosovo, kiun niaj okcidentaj partneroj kreis mem, per siaj propraj manoj kaj en situacio, kiu estis absolute analoga al tiu de Krimeo. Ili agnoskis la disiĝon de Kosovo disde Serbio kiel laŭleĝan kaj indikis, ke nenia permeso de la centra potenco de lando necesas por unuflanka sendependecdeklaro. La Internacia UN-Kortumo la 22-an de julio 2010 konsentis kun tio surbaze de la artikolo 2, paragrafo unu de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj rimarkigis pri tio la jenon. Mi citas laŭvorte : „El la praktiko de la Konsilantaro pri Sekureco ne rezultas ĝenerala malpermeso de unuflanka sendependecdeklaro”. Kaj plue : „La ĝenerala popoljuro entenas nenian iel fiksitan malpermeson de sendependecdeklaro.” Tio estas, kiel oni diras, klara kaj senambigua.

Mi ne ŝatas argumenti per citaĵoj, sed ne povas deteni min ankoraŭ elpreni teksteron el oficiala dokumento, ĉi-foje el memorando de Usono de la 17-a de aprilo 2009, transdonita ĝuste al tiu Internacia Kortumo por la aŭdienco pri Kosovo. Mi citas denove : „Sendependecdeklaroj povas, kiom ajn ofte tio okazas, rompi la internan leĝaron. Sed tio ne signifas, ke per tio okazas rompo de la popoljuro.” Fino de la citaĵo. [...] Kial tio, kio eblas en Kosovo al albanoj (kaj ni kondutas pri ili kun respekto), estas malpermesata al rusoj, ukrainoj kaj krime-tataroj ? Ree stariĝas la demando : Kial ?

Pri tio ni aŭdas el Usono kaj el Eŭropo, ke ĉe Kosovo temas pri aparta kazo. El kio, laŭ niaj kolegoj, rezultas tiu ekskluziveco ? Laŭdire el tio, ke dum la daŭro de la konflikto en Kosovo okazis tiom multaj viktimoj. Ĉu tio estas jura argumento ? En la decido de la Internacia Kortumo nenio estas dirita pri tio. Aldoniĝas, Vi scias tion : Ne ekzistas duoblaj normoj. Temas evidente pri primitiva kaj senornama cinikeco. Oni ne rajtas tiom krude emfazi siajn interesojn, ke oni hodiaŭ nomas ion blanka kaj morgaŭ nigra. Ĉu tio eble signifas, ke oni devas konduki ĉian ajn konflikton ĝis kiam okazas mortviktimoj ?

Mi diras tion rekte : Se la memdefendaj fortoj de Krimeo nun ne regus la situacion, tiam povus okazi tie mortintoj. Dank’ al Dio tio ne okazis ! En Krimeo ne okazis armita kolizio kaj ne okazis mortintoj. Kion vi pensas, pro kio ? La simpla respondo : Ĉar estas malfacila aŭ praktike malebla, batali kontraŭ la popolo kaj kontraŭ ties volo. En tiu ĉi kunteksto mi ŝatus danki al la ukrainaj armeanoj, ne temas pri malgranda kontingento ‒ 22.000 homoj plene armitaj. [...]

En tiu ĉi kunteksto oni ekpensas pri io alia. Oni rakontas al ni ion pri ia rusa interveno en Krimeo, pri agreso. El la historio mi ne povas memori pri ia ajn kazo, en kiu interveno okazis sen unu sola pafo kaj sen viktimo.

Estimataj kolegoj ! La situacio ĉirkaŭ Ukrainio respegulas tion, kio nun kaj dum la pasintaj jardekoj okazis en la mondo. Post la dissolviĝo de la dupolusa sistemo sur la planedo ne aperis pli granda stabileco. La decidaj internaciaj institucioj ne estis fortigitaj, sed bedaŭrinde ofte malfortigitaj. Niaj okcidentaj partneroj kun Usono ĉepinte ne igas antaŭregi la popoljuron, sed la juron de la plejfortulo. Ili pretendas en sia eliteco kaj ekskluziveco, ke estas al ili permesata decidi la sorton de la mondo, ke nur ili povas pravi. [...] Tie, kie ili uzas perforton kontraŭ suverenaj ŝtatoj, ili faras koaliciojn laŭ la principo „Kiu ne estas por ni, estas kontraŭ ni”. Por doni al agresoj la ŝajnon de jura praveco ili akiras rezoluciojn de internaciaj organizaĵoj ; sed se ili pri ajna kialo ne sukcesas tion, ili komplete ignoras la Konsilantaron pri Sekureco de la UN kaj la Unuiĝintan Nacion kiel tutaĵon.

Tiel okazis, pri kio ni bone memoras, en la jaro 1999 en Jugoslavio. Estis malfacile kredebla, eĉ niajn proprajn okulojn oni ne emis fidi, sed fine de la 20-a jarcento okazis dum semajnoj bombaj kaj raketaj batoj al eŭropa ĉefurbo ‒ Belgrado ‒ kaj post tio sekvis reala interveno. Kie estis do la rezolucio de la Sekurec-konsilantaro de la UN por tio, kiu estus permesinta tiajn agojn ? Io tia ne ekzistis. Kaj post tio sekvis Afganio, Irako kaj la malkaŝa rompo de la rezolucio de la Konsilantaro pri Sekureco pri Libio, anstataŭ la starigon de tiel nomata zono de flugmalpermeso ankaŭ tie komenciĝis bombadoj.

Okazis tuta serio de gvidataj „buntaj” revolucioj. Estis komprenebla, ke la homoj de tiuj landoj, kie tio okazis, havis ĝissate tiranecon, mizeron, mankon de perspektivoj, sed tiuj sentoj estis cinike misuzataj. Oni trudis al tiuj landoj normojn, kiuj neniel kongruis kun ilia vivo, nek kun iliaj tradicioj nek kun la kulturo de tiuj popoloj. La rezulto ne estis demokratio kaj libereco, sed ĥaoso, etendiĝo de perforto, serio da ŝtatrenversoj. La „araba printempo” fariĝis „araba vintro”.

Simila scenaro estis realigita en Ukrainio. [...] Tie oni nun enĵetis trejnitan, bone ekipitan armeon de batalantoj.

Kaj tio en epoko, kiam Ruslando streĉe klopodas por dialogo kun niaj okcidentaj partneroj. Ni konstante proponas kunlaboradon pri decidaj demandoj, ni volas fortigi la konfidon, ni ŝatus, ke niaj rilatoj estu multecaj, malkaŝaj kaj honestaj. Sed ni ne vidis paŝojn direkte al ni. Male, ili trompis nin unu fojon post la alia, ili faris decidojn malantaŭ nia dorso, metis nin antaŭ faktoj jam ne ŝanĝeblaj. Tiel okazis pri la etendo de la NATO orienten, pri la instalado de milita infrastrukturo ĉe niaj limoj. Ili samtempe konfirmis al ni : „Tio ne tuŝas vin.” Tio facile direblas, ne tuŝi.

Same okazis pri la kontraŭraketa sistemo. Spite al ĉiaj niaj avertoj la maŝino laboras, moviĝas. Same okazis pri la senfina prokrastado de la intertraktadoj pri vizaj demandoj, pri la realigo de honesta konkurenco kaj pri libera aliro al la tutmondaj merkatoj.

Hodiaŭ ili minacas nin per sankcioj, sed ni vivas jam nun kun multnombraj limigoj. Ekzemple Usono kaj poste ankaŭ aliaj ŝtatoj jam dum la „malvarma milito” tre amplekse malpermesis vendi al la USSR certajn teĥnologiojn kaj ekipaĵojn. Tiuj staris sur la tiel nomata Comecon-listo. Hodiaŭ ili formale ŝanĝis tion, sed nur formale, en la realo multaj malpermesoj el la pasinteco estas daŭre validaj. [...]

Oni konstante provas premi nin en angulon, ĉar ni havas sendependan pozicion. Sed ĉio havas siajn limojn. Kaj en la kazo de Ukrainio niaj okcidentaj partneroj alianciĝis kun la diablo, kondutas krude, senresponedece kaj neprofesie. [...]

El la taggazeto „junge Welt”, 2014-03-19. Traduko el la rusa de Arnold Schölzel, el la germana de Vilhelmo Lutermano