Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainio-Borotba
de Jurij FINKEL  
19a marto 2014

Kaj ankoraŭ unu teksto, iom malnova (de la 5-a de marto), kiun mi tradukis el la angla. Ĝi koncernas tiujn "anarkiistojn", kiuj "ŝultro al ŝultro" batalis kun nazioj, kaj nun kalumnias pri "Borotba" kaj aliaj veraj maldekstruloj. Jurij Finkel

Deklaro de la unio "Borotba" pri ĵusa kalumnia kampanjo kontraŭ la kontraŭfaŝistoj en Ukrainio

(trad. el la la angla)

La malnova kaj teda kverelo en Ukrainio daŭras, malgraŭ la nuna kolapso de la lando. Du ekstreme "maldekstraj" sektoj en Ukrainio meze de la faŝista puĉo kaj ultradekstra teroro sur stratoj penas akuzi la maldekstrajn fortojn kaj organizaĵojn, kiuj organizas kontraŭfaŝisman rezistadon.

http://avtonomia.net/2014/03/03/sta...

Tio okazas jam pluran fojon, tamen hundoj bojas, sed la karavano pluiras.

Malgraŭ tuta malkonveneco de la deklaro kontraŭ "Borotba", ni devas klarigi kelkajn faktojn. La aserto, ke la unio "Borotba" "ne estas parto de nia movado" estas vera en kelkaj aspektoj. Ni ne estas parto de la movado, kiu penis kunlabori kun ekstreme dekstraj kaj naziaj fortoj, kiuj dominis en la "Eŭromajdana" protesto. Ni ne estas parto de la movado, kiu - kiel tiuj malgrandaj sektoj - penis kaŝi sian "maldekstrecon" en la Eŭromajdano, sed efektive helpas doni la potencon al malkaŝaj nazioj kaj al ankoraŭ unu klano de oligarkoj, kiuj akceptas kreditojn de IMF kaj rimedojn de malmilda ŝparado.

Ni ne estas parto de la movado, kiu fakte subtenas klerikalajn, konservativajn kaj reakciajn humorojn. La subskribintoj de la kalumnia deklaro nur ŝajnigas sin kontraŭ-konservativaj, dum samtempe subtenas naciisman, klerikalan kaj antisemitisman proteston en la Eŭromajdano. Kelkaj el ili estis cedis al patriotisma veneno - pretas iri kiel volontuloj en la armeon, por defendi la nazian klikon kaj ĝiajn oligarkojn. Pasis cent jaroj post la komenco de la Unua mondmilito, kaj ni estas ree en la sama situacio.

Ni ne estas parto de la movado, kiu okupas sian flankon laŭ ordonoj de "neregistaraj organizaĵoj". Ni ne estas parto de la movado, kiu penas kaŝi maldekstrajn simbolajn kaj socialajn sloganojn en la nuna situacio. Ni ne estas parto de la movado, kiu partoprenas la naciisman kaj patriotisman histerion, disvastiĝintan en la tuta lando. Ni ne estas parto de la movado, kiu penas subteni la puĉon kune kun nazioj, oligarkon kaj IMF. Ni ne estas parto de la movado, kiu penas maltroigi la rolon de nazioj en la Eŭromajdano aŭ eĉ plibeligi ilian aspekton, kiam eĉ ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj montras ultradekstrajn duonmilitajn grupojn, vagantajn sur stratoj.

http://www.bbc.com/news/world-europ... http://www.bbc.com/news/world-europ...

Mallonge dirante, ni ne estas parto de la movado, kiu havas nenion komunan kun la maldekstra kaj kontraŭfaŝisma pozicio. Tial, ni estas kaj ĉiam estis maldekstra kaj kontraŭfaŝisma organizaĵo. Ni malaprobas la rusian kaj la okcidentan intervenon en la ukrainiajn aferojn, kaj ankaŭ la militan patriotisman toksadon fare de la nova potenco.

Ni firme staras sur niaj maldekstraj pozicioj, kaj ni estas kontraŭ ultradekstraj naciistoj el la "Dekstra sektoro" kaj duonmilitaj grupoj de "Svoboda". Nia oficejo en Kievo antaŭnelonge estis prirabita kaj pogromita. Niaj anoj estas viktimoj de ultradekstra perforto. Kelkaj aktivuloj de la unio "Borotba" devis foriri "subplanken", por daŭrigi la kontraŭfaŝisman lukton. Kaj en tiu situacio la kalumnia deklaro ŝajnas denunco al la ultradekstraj batalistoj.

Kio koncernas la lastajn okazintaĵojn en Ĥarkono (la 1-an de marto 2014), ni devas substreki jenajn faktojn. Okazis amasa mitingo de diversaj fortoj, kontraŭstarantaj la Eŭromajdanon. La homoj decidis liberigi la Ĥarkovan regionan administrejon, antaŭe okupita de la subtenantoj de la Eŭromajdano. Post intertraktoj plej multaj el ili konsentis forlasi la domon. Kelkaj batalistoj (precipe el la "Dekstra sektoro", sed ankaŭ kelkaj liberaluloj) rifuzis obei al la decido de la plejmulto kaj decidis resti en la domo. Aktivuloj de "Borotba" partoprenis la amasan mitingon apud la domo por agitado pri la internacia kaj kontraŭfaŝisma pozicio (kaj estis kritikataj pro tio de kelkaj por-rusiaj civitanoj). La amasa mitingo ĵetis sin ŝturmi la okupitan domon post kiam iu ĵetis en la homamason lum-bruan grenadon. La homamaso enŝiriĝis en la domon kaj kaptis kelkajn el la batalistoj de la "Dekstra sektoro" kaj grupon de liberaluloj, kiuj restis kun ili (inklude poeton Sergej-on Ĵadan). Poste okazis penoj de linĉo fare de la ekscitita homamaso. La aktivuloj de "Borotba" penis haltigi per ĉiuj eblaj rimedoj la linĉadon de la kaptitaj subtenantoj de la Eŭromajdano. Tiele, la akuzo kontraŭ "Borotba" ne nur estas senvalora, sed aspektas kiel sola hipokriteco de tiuj, kiuj penis ignori regulan praktikon de linĉado de alipensantoj fare de ultradekstraj subtenantoj de la Eŭromajdano en Kievo kaj aliaj urboj. Ĉiuj akuzoj kontraŭ la unio "Borotba" estas pura kalumnio de kelkaj por-naciismaj grupoj aŭ de apartaj personoj.

Ni firme sekvas la internaciisman kontraŭfaŝisman kaj klasan linion kiel nian ĉefan pozicion. Ni estas kontraŭ rusaj kaj ukrainaj naciismoj, kiuj nun estas uzataj nur por dividi la laboristan klason kaj por plua disrabado de la lando. Ni ne subtenas rusajn naciismajn organizaĵojn same kiel la ukrainajn. La tuta kalumnia kampanjo kontraŭ nia organizaĵo, gvidata de la ekstreme dekstraj grupoj kaj subtenita de kelkaj "maldekstraj" grupoj ne malhelpos al ni organizi la kontraŭfaŝisman rezistadon.

No pasaran !

Nek dioj, nek mastroj, nek nacioj, nek limoj !

Laboristoj de ĉiuj landoj - unuiĝu !