Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainio-2014-03-09
de Jurij FINKEL  
19a marto 2014

la 6-an de marto 2014

Ĉiuj - al mitingo por memdecido kaj memregado la 8-an de marto !

La kieva puĉa kliko deziras trudi al la sud-oriento siajn protektatojn. Ili jam nomumis oligarkojn Kolomojskij (kapitalo 2,4 mlrd. da dolaroj) kaj Taruta (597 mln. da dolaroj) gubernatoroj de la Dnepropetrovska kaj Donecka regionoj. Al la ĥarkovanoj ili deziras trudi protektaton de la oligarko Avakov (98,9 mln. da dolaroj) - Igor Baluta. Tio plej bone demonstras : la nova potenco laboros por interesoj de la plej riĉa 1% de la loĝantaro, kaj la laborantan plejmulton devigos pagi por la krizo, en kiun enprofundiĝas la lando.

Borotbanoj ankaŭ rememorigos pri la socia lukto de la virinoj, pri iliaj venkoj, kiuj donis al la mondo atingeblajn edukadon kaj medicinon. Necesas defendi la venkojn de la laborista klaso. Ni konkeris atingeblan medicinon kaj edukadon, altajn sociajn normojn. Hodiaŭ la kieva kliko, por pli malmultekoste kaj rapide vendi sin al IMF, deziras aboli ĉiujn ĉi konkerojn de la laborista klaso kaj la virinoj, senigi nin de la socia defendo kaj de la rajto al inda pripago de laboro.

La sola eliro estas - ne konfidi la sorton de la urbo kaj de la lando al oligarkoj kaj iliaj marionetoj.

Ni postulas referendumon pri vasta aŭtonomio kaj memregado de la regiono de la Sud-Oriento.

Ni postulas elektatajn gubernatorojn, sed ne nomumitojn de la kieva kliko kaj ties sponsoroj-oligarkoj.

Ni postulas naciigon de la proprieto de la oligarkoj, subtenintaj la kievan puĉan klikon, por interesoj de la popolo.

Ni postulas ĉesigon de persekutado kaj senkondiĉan amnestion de ĉiuj partoprenantoj de popolaj protestaj agoj.

Se ni silentos hodiaŭ - morgaŭ estos malfrue.

Laboristoj, studentoj, pensiuloj - kune kontraŭ oligarkoj kaj nazioj !


la 8-an de marto 2014

La 8-an de marto Ĥarkovo donis popolan respondon al oligarkoj kaj ultradekstruloj

En la festa tago, la 8-an de marto 2014 aktivuloj de la unio "Borotba" partoprenis amasan proteston, kiu okazis tiutage en la centro de urbo Ĥarkov. Ĉirkaŭ 7 mil ĥarkovanoj kunvenis en la centro de la urbo, apud la monumento al Lenin, kiun ni sukcesis defendi kontraŭ nazioj dum la antaŭnelongaj mitingoj - por elpaŝi kontraŭ la dekstra kieva registaro kaj ties oligarkiaj protektatoj, kiujn oni penas trudi al la urbo "desupre".

La popola protesto estis spontanea. Ĝin kuraĝis gvidi neniu el la "statusaj" politikaj partioj. La loka negocistaro kapitulacis antaŭ la nova reĝimo, kaj sur la placon "Libero" eliris laborantoj de la mortantaj urbaj entreprenoj kaj loka junularo. Antaŭ la mitingo en Ĥarkovo oni rimarkis senprecedencan aktivecon de la polico kaj de la specialaj servo - en la urbon oni kunveturigis kvazaŭe abolitajn de la nova reĝimo specialajn taĉmentojn de polico en plena batala ekipo, haste venintaj el aliaj regionoj - kaj ankaŭ "sekretulojn" sen uniformo. Ili penis fari "edukan laboron" kun vico da elstaraj popolaj aktivuloj, penante timigi la homojn - kio estas antaŭsigno de estontaj ŝtataj persekutoj kontraŭ maldekstraj organizaĵoj.

Neniu el la tipografioj de Ĥarkovo kuraĝis presi flugfoliojn de la unio "Borotba". En privataj konversacioj la tipografiistoj sincere rakontis, ke al ili oni minacas per seriozaj problemoj pro peno presi ajnan produkton kun kritiko de la nova potenco. Ĉiuj konsentas pri tio, ke tiel ĉi tie ne estis eĉ antaŭ 10 jaroj, ĉe prezidento Leonid Kuĉma. Tamen, la maldekstraj flugfolioj ni sukcesis presi danke al kaŝita senprofita subteno de ĥarkovaj laboristaj aktivuloj.

En la mitingo apud la monumento al Lenin dominis flagoj de ruĝa koloro. Ĝiaj partoprenantoj parolis pri tio, ke la nova potenco en Kievo, reprezentanta tandemon de nazioj kaj oligarkoj, ne kapablas venki la rapide venantan al la lando soci-ekonomian krizon kaj penas transmeti ĝin sur la ŝultrojn de la popola plejmulto. Kelkaj por-Putinaj aktivulojo penis ataki "borotbanojn" pro ilia kontraŭmilita pozicio kaj kritio de la Dogana unio. Tamen plejmulto de simplaj partoprenantoj de la protesto subtenis la pozicion de la maldekstruloj.

La partoprenantoj de la mitingo decide eldiris kontraŭ okupado kaj milito, deklarante, ke la laboristoj de la Okcidenta Ukrainio ne estas iliaj malamikoj, kaj la kieva dekstra kliko tutsimple kunpuŝigas ilin kun la loĝantoj de la Sud-Oriento de la lando. La ĥarkovano postulis popolan memregadon por la Ĥarkova regiono - en aspekto de reala regado super entreprenoj kaj financaj fluoj de sia regiono. Elpaŝante en la amasa mitingo, Sergej Kiriĉuk eldiris postulojn de la protesta ago, kiun oni tuj, dum la ago, oni nomi "Ukrainia printempo" :

"Ni ne deziras, ke nin regu la dekstra kieva kliko kaj ties protektatoj-miliarduloj. Hodiaŭ ni diras al ili : la potenco en Ĥarkovo estas ni - la laboranta popolo.

"Borotba" alvokas vin ne konfidi la sorton de la urbo kaj la lando al oligarkoj kaj iliaj marionetoj.

Ni postulas realan laboristan memregadon por Ĥarkovo - sub kontrolo de laboraj kolektivoj, laboristaj sindikatoj kaj popola memdefendo de la urbo.

Ni postulas de la reĝimoj en Rusio kaj Ukrainio haltigi kriman kaj sensencan militon, kiu profitigas la regantajn elitojn - sen ne nin kaj ne simplajn rusianojn.

Ni postulas naciigon de la proprieto en interesoj de la popolo.

Ni postulas ĉesigon de persekuto de ĉiuj partoprenantoj de popolaj protestoj.

Ni postulas elektan demokratian potencon, sed ne protektatojn de la kieva kliko kaj ties sponsoroj-oligarkoj.

Ni postulas referendumon pri vasta aŭtonomio kaj memregado de la regionoj de la Sud-Oriento, kaj de ĉiuj aliaj regionoj de Ukrainio.

Kaj se ni silentos hodiaŭ - morgaŭ estos malfrue".

Fine de la mitingo ĝiaj partoprenantoj spontanee eliris al la regiona administrejo, por du horoj ferminte trafikon laŭ la ĉefa strato de Ĥarkovo. La administrejon defendis pli ol du mil armitaj policanoj. Poste la amasa demonstracio pasis tra la tuta centro de Ĥarkovo al la urba soveto. En la komenco de la kolono oni portis ruĝan sloganbendon de la unio "Borotba" kaj ĉiuj partoprenantoj de la ago skandis sloganon : "Ne - al faŝismo ! Ne - al kapitalismo !".

Laŭ la decido de la popola kunveno, la protestoj daŭros morgaŭ, la 9-an de marto - je 12:00. Kaj la unio "Borotba" ree estos en ilia avangardo.

Memregado ! Demokratio ! Socialismo ! Ni respondu al la dekstra reĝimo per "Ukrainia Printempo !"


la 9-an de marto

Ĥarkovo - protesto sub ruĝa flago

La 9-an de marto aktivuloj de la unio "Borotba" partoprenis popolan kunvenon de loĝantoj de Ĥarkovo. Kunveninte apud la monumento al Lenin, la aktivuloj fermis trafikon sur la placo "Libero". En la mitingo ne estis reprezentantoj de la bankrotintaj politikaj fortoj - ĝin organizis memregantaj strukturoj de la popola opozicio de Ĥarkovo. Ĝiaj partoprenantoj levadis tiutage nur ruĝajn standardojn kaj verdajn flagojn kun la urba simbolaro. Apud la regiona administrejo ilin renkontis centoj de armitaj policanoj, kun specialaj rimedoj kaj ŝildoj.

Elpaŝante antaŭ la kunvenintoj, Sergej Kiriĉuk rememorigis, ke la nunaj ĥarkovaj protestaj agoj estas nur preludo al amasaj protestoj, kiuj baldaŭ komenciĝos ĉi tie kun komenco de la kontraŭsocialaj reformoj, puŝataj de la dekstra kieva potenco pro sklaviga kredito de IMF.

- Dume ili kulpigas pri ĉiuj problemoj eksterajn kaj internajn malamikojn. En tiu senco Putin tre helpis per siaj agoj al la nova reĝimo. Sed elreviĝo kreskas kaj tre baldaŭ la politiko de la puĉa kliko kaŭzos grandskalajn sociajn eksplodojn. Ĝis tiu tempo ni devas krei en Ĥarkovo strukturojn, kiuj staros antaŭ minaco de persekutoj kaj pretos elŝiri la potencon el la manoj de faŝistoj kaj oligarkoj - kiel tio estis farita en Venezuelo, kie Hugo Chavez sukcesis meti la riĉaĵojn de la lando sub regadon de la popolo, - diris Sergej Kiriĉuk.

Kunordiganto de la unio "Borotba" Denis Levin notis, ke dum la krizo la dekstra reĝimo penos subpremi la popolan proteston per pugnoj de bonege armitaj kaj preparitaj ultradekstraj grupoj, alvokinte organiziĝi, por doni al ili efikan rebaton.

Krome, la "borotbanoj" deklaris pri tio, ke la novaj maldekstruloj de Ukrainio vidas sian heredecon kun la revolucia tradicio de nia popolo, esprimita en la verkoj de la nuna jubileulo - granda revoluciulo-demokrato, poeto kaj verkisto Taras Ŝevĉenko.

Junaj ĥarkovanoj registradis sin en vicoj de la maldekstra kaj kontraŭfaŝista kunordiga strukturo, kiu estas organizata nun kun helpo de la unio "Borotba". Interalie, ini petis borotbanojn enmiksiĝi en akran laboran konflikton en unu el la plej grandaj uzinoj de Ĥarkovo, kie la laboristoj luktas kontraŭ oficistoj el la administracio.

Sekvaj agoj de protesto okazos post semajno, la 15-an de marto - la anoj de la ĥarkova memdefendo kalkulas elirigi sur la placojn milojn da homoj, kaj alvokas al aktiva kunordigo de preparo al tiuj amasaj agoj.

"Borotba" ! Demokratio ! Socialismo !


Daŭrigota.