Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LA OKCIDENTAJ MULTNACIAJ ENTREPRENOJ TRIUMFAS EN HONGKONGO
de Raoul Marc JENNAR  
21a decembro 2005

La 18-an de decembro 2005

LA NOVAĴOJ DE HONGKONGO

LA OKCIDENTAJ MULTNACIAJ ENTREPRENOJ TRIUMFAS EN HONGKONGO

En Parizo, la dekstro defendas la pozitivan rolon de la koloniigo ; en Hongkongo, apogate de la eŭropa socialdemokratio (Peter Mandelson, Pascal Lamy, decide subtenataj de la Eŭropa Socialista Partio), ĝi volas restarigi la koloniismon en ĝia plej perversa formo : per devigaj internaciaj akordoj. Ne necesas plu kontroli loĝantarojn kaj teritoriojn. Sufiĉas, per la merkat-aliro, trudi siajn agrokulturajn produktojn, siajn fabrikvarojn, siajn servojn, per la rajtoj pri intelekta proprieto kaj la patentoj, alproprigi al si la vegetaĵajn variaĵojn (ĉefe se ili havas kuracajn aŭ nutrajn potencialojn), pere de la ĜAKS trudi ĉiujn malreguladojn kaj privatigojn necesajn por ke la eŭropaj firmaoj povu agi tute libere en unu el la 150 membrolandoj de la MOK. La politika sendependeco cedita en la 19-a jarcento en Latinameriko, en la 20-a jarcento aliie, tiel estas reduktita al nenio. Finita la suvereneco de la ŝtatoj kiuj en principo garantias la suverenecon de la popoloj ! Jen por kio klopodis la dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj, dum ses tagoj, en Hongkongo.

Interkonsento okazis tiun ĉi semajnfinon pri la kvina versio de la pojekto de ministra deklaro redaktita de Pascal Lamy kaj liaj kunlaborantoj. Estas sciate ke la teksto kiu servis kiel labordokumento en Hongkongo ricevis la konsenton de la membrolandoj de la MOK dum ilia lasta kunveno en la Ĝenerala Konsilio, ĝuste antaŭ la konferenco, ĉar ĝi estis antaŭata de enkonduko preciziganta ke la tekstoj aperantaj en ĉiuj ĉi aneksoj estas prezentataj sub la respondeco de la respektivaj prezidantoj. Ili ne estas rigardataj kiel interkonsentitaj tekstoj kaj estas kun rezervo de la pozicio de ĉiu ajn membro. Nu, s-ro Lamy ne konservis tiun enkondukan noton post esti ricevinta la akordon de la Ĝenerala Konsilio. Tio ebligis al li indiki, en sia lasta deklar-projekto, ke la Ĝenerala Konsilio estas aprobinta la Anekson C, dum tio estas komplete falsa. Jen la procedoj per kiuj oni igas suverenajn ŝtatojn adopti internaciajn traktatojn kontraŭvole.

Procedo akceptita de niaj registaroj kies 25 ministroj, kunvenintaj en Hongkongo fine de posttagmezo, aprobis senrezerve la dokumenton de s-ro Lamy.

De versio al versio, tiu projekto de ministra deklaro fariĝis pli kaj pli favora al la atendoj de la riĉaj landoj kaj do ĉiam malpli favora al la aliaj, kvazaŭ tiuj ne enkalkulindus kaj necesus antaŭ ĉio kontentigi la potenculojn. Kaj samtempe parolante abunde pri disvolvado. Tio evidentas, se oni komparas la tekston de la 13-a de decembro kun tiu de la 17-a kaj tiu de la 18-a kiu estas adoptita. Tiel, ekzemple, pri la temo de la servoj, la rezervo pri la anekso C malaperis en la lasta versio kiu, krome, estis akrigita per tre preciza kalendaro de realigo.

La demando, kiu venis en la kapon de ĉiuj observantoj en Hongkongo, estas : kiel ebliĝis tia akordo ? Precipe ĉar dum la 5 tajoj antaŭ tiu fatala dimanĉo oni spertis abundegon da energiaj diroj flanke de la Sudaj landoj, kun Brazilo ĉekape. La registaro de Lula, per la voĉo de sia ministro, prezentis sin kiel netraktebla pri la neceso ke estu totale forigitaj la subvencioj por eksportado de agrokulturaj produktoj por 2010. Ĉiuj afrikaj landoj, al kiuj aldoniĝis Kubo, Venezuelo kaj kelkaj aliaj, asertis rifuzi la disponojn pri la ĜAKS kaj apate la Anekson C. La afrikaj kotonproduktaj landoj, kiuj apogis sin sur verdikto de la MOK-tribunalo kiu estis favora al ili, postulis ke ne nur la subvencioj por eksportado de kotono malaperu, sed ankaŭ la subvencioj por produktado. En ĉiu kazo, la teksto de Pascal Lamy ne kontentigis ilin. Kaj tamen, ili adoptis ĝin (kun eksplicitaj rezervoj de Kubo kaj de Venezuelo pri la ĜAKS).

Kial ? Tiu demando respondeblas nur per hipotezoj. Ĉu la premoj de Bruselo kaj Vaŝingtono sur la ĉefurboj de tiuj landoj ? Pluraj deklaroj aludis tion. Ĉu la premoj surloke flanke de la eŭropaj ministroj, de la Eŭropa Komisiono, de la usona ministro kaj de Pascal Lamy mem ? Tio estas pli ol verŝajna se oni konsideras kion oni eksciis post la antaŭaj ministrokonferencoj. Ĉu la rifuzo akcepti la respondecon pri malsukceso de la konferenco ? Sen ajna dubo. Neniu lando, eĉ ne evolu-landaro, pretas elteni la honton kiun la okcidenta politika-komunikila mondo verŝus sur tiun kiu fiaskigis konferencon de la MOK, kaj ĉi-foje la Dohan intertraktado-ciklon. Ĉu la eraro esti fidinta larĝan aliancon kies ĉefaj protagonistoj (Brazilo kaj Barato) defendis rimarkeble aliajn interesojn ol la ceteraj ŝtatoj de tiu alianco ? Senkonteste. La ideo de koalicio kiu lastinstance kunigas la diversajn evolulandarojn fariĝis deloga. Ĝi kreis la iluzion de nova fortrilato sine de la MOK. Sed la grupoj kiuj defendis vivoneprajn interesojn (kotono, servoj) ne kapablis plu konsistigi rezisto-centron ekde kiam evidentiĝis ke la landoj gvidantaj la larĝan aliancon ne transformis en agojn la promesojn de sia forta parolado.

Ili estis logitaj de dispono kiu ebligas enkalkuli la nutraĵan suverenecon, la ekzistrimedojn kaj la kamparan disvolvadon. Sed la modalecoj de tiu enkalkulado restas intertraktotaj.

Koncerne la reston, la rezulto estas katastrofa akordo. Akordo kiu kreskigos la dominadon de la okcidentaj firmaoj super la resto de la mondo. Akordo kiu kreos senlaborecon kaj mizeron. Akordo kiu generos malesperon kaj tensiojn. Ĉar nenio estas pli falsa ol la dominanta diskurso kiu kredigas je prospero per liberkomerco, kiam tiu fariĝas inter malegalaj landoj rilate homajn kaj ekipaĵajn resursojn kaj ekonomia evoluo. Neniu el la atingoj anoncitaj antaŭ dek jaroj, dum la starigo de la MOK, konkretiĝis.

Pri la agrokultura dosiero, la akordo donas al la EU kaj Usono la garantion ke ĝi povas praktiki dum minimume 8 jaroj dumpingon kiu montriĝas per la malapero de centmiloj da farmbienoj en la Sudaj landoj kaj per detruado de milionoj de vivoj. Ĉar kion promesis la du komercaj granduloj estas nenio alia ol la politiko kiun ili aktuale realigas. Kvazaŭ homoj, kies vivespero ne estas pli ol 50 jaroj, povus atendi 8 jarojn ! Kaj neniu serioza engaĝiĝo estas farita pri la internaj helpoj kiuj falsas la komercan konkurencon, dum la disdonantoj de tiuj helpoj volas liberan kaj sendifektan konkurencon !

Pri kotono, la afrikaj landoj atingas ke la subvencioj por eksportado malaperos en 2006, sed ili ne atingas ke estu same pri la helpoj por produktado. Nu, ĉar temas pri la usona produktado kiu estas ilia ĉefa konkurento, tiuj internaj helpoj prezentas 90 % de ĉiaj helpoj al la koton-produktistoj.

Pri la malfermo de la merkatoj por fabrikproduktoj, la rajto de la naskiĝantaj kaj eĉ sojlaj ekonomioj protekti sin estas tre malfortigita. La decido de lineara formulo de reduktado de la doganaĵoj pri fabrikproduktoj kondukos al malindustriigo de tiuj landoj kaj al malpliiĝo de iliaj doganaj resursoj.

Pri la servoj, la deciditaj proponoj ebligos intertraktadojn pri rapida kaj ampleksigita realigado de la ĜAKS, ĉar estis deciditaj la principoj de la eŭropaj proponoj (vd mian noton IV de la 5-a de decembro).

Oni faris grandan bruon, flanke de la eŭropanoj, pri pakaĵo por disvolvado. Mi montris ke tiu pakaĵo estas malplena (noto 3 de la 15-a de decembro).

Pri la proceduroj uzitaj por atingi tiun rezulton, necesas konstati ke la sola regulo kiu ĉefrangas ĉe la MOK estas tiu de fortrilato. Kiel kvalifiki la proponadon de tute unuflanka teksto kaj poste postuli interkonsenton por ĝia modifado ? Kiel kvalifiki ke oni skribis ke dokumento estis aprobita de la tutaĵo de la ambasadoroj, dum ĝi estis neniam aprobita (temas ambaŭkaze pri la Anekso C pri la servoj) ? La spektaklo de la proceduaj brutalecoj pensigas pli pri gangsteroj en blanka kolumo ol pri civitanoj zorgantaj pri laŭjuraj reguloj. Jen perforto farataj al la popoloj kiun la filmiloj ne montras.

Refoje, ekde lanĉiĝis la programo de la Doha intertraktado, la eŭropanoj montris sian totalan rifuzon aliri la necesajn koncedojn por atingi ekvilibrajn kaj por ĉiuj justajn internaciajn komercajn akordojn. Malgraŭ abunda retoriko kiu jam ne trompas neniun, la naciaj kaj eŭropaj elitoj montras refoje sian malkapablon disvolvi akordojn kiuj efektive reguligas la komercon, modulas ĝin laŭ la disvolvo-niveloj kaj metas ĝin en la servon de fundamentaj celoj kiel la aliro de ĉiuj al akvo, al sano, al edukado, al kulturo. Pli ol iam, la MOK enkarnigas la fiaskon de la novliberalismo kiel ideologio de ĉies profito.

Raoul Marc JENNAR.

___

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)