Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainio-2014-03-15
de Jurij FINKEL  
19a marto 2014

la 15-an de marto 2014

Popola mitingo en Ĥarkovo la 15-an de marto. Ĥarkovanoj forpelis el la mitingo urbestron Kernes-on

La 15-an de marto ĉirkaŭ kvin mil ĥarkovanoj kunvenis al vica protesta mitingo, kiu okazis sur la ĉefa placo de la urbo, apud la monumento al Lenin. En la antaŭa tago la potencoj per ĉiuj forto penis fiaskigi tiun agon. La mitingon oni oficiale malpermesis per decido de juĝo, ĉe aliro al la placo oni instalis feran barilon, kaj la regataj de la reĝimo amaskomunikiloj distribuadis onidirojn, ke en la mitingo eblas pafado.

Tamen homoj ne ektimis bastonojn de la polico kaj faŝistajn kuglojn, kaj eliris sur la placon. En tiu ĉi tago ĉi tie dominis la ruĝaj flagoj de la unio "Borotba". La unua en la mitingo elpaŝis Sergej Kiriĉuk, kiu rakontis pri eventoj de la pasinta nokto - kiam novnazioj el la "Dekstra sektoro" atakis la defendantojn de la monumento al Lenin, kaj poste pafis en la strato Rymarskaja senarmilajn homojn, murdinte du aktivulojn kaj vundinte ankoraŭ kvin homojn.

- La nazioj trudas al ni intercivitanan militon, ĝuante plenan senpunecon kaj malkaŝan subtenon de la kieva puĉa kliko. Ni postulas malpermesi agadon de la "Dekstra sektoro" kaj aliaj armitaj novnaziaj grupoj. Ni postulas justan punon por la homoj, kiuj hodiaŭ nokte mortpafadis ĥarkovanojn, kaj ni postulados juĝon super la registaraj oficistoj, kiuj cinike protektas naziojn kaj estas kunkrimuloj de la murdo, - deklaris Sergej Kiriĉuk. Li alvokis la urbanojn aktive organiziĝi por rezistado al la dekstra teroro, aniĝante al taĉmentoj de memdefendo - ĉar la potencoj ne povas kaj ne deziras defendi de ĝi la ĥarkovanojn.

Dum la mitingo sur la tribunon leviĝis Gennadij Kernes - la urbestro de Ĥarkovo, kiu deprenis la mikrofonon de elpaŝanta veterano kaj penis elpaŝi antaŭ la kunvenintaj ĥarkovanoj. Tamen lia elpaŝo estis rompita per krioj "Perfidulo !", "Hontu !" kaj per fajfado, kaj malleviĝinte en la homamason, Kernes nur kun peno sukcesis kaŝiĝi de la indignantaj mitingantoj. La partoprenantoj de la ago deklaris, ke ili opinias la malfavoratajn "regionajn" oligarkojn kunlaborantoj kun malamikoj, kiuj jam interkonsentis kun la kieva potenco, por savi siajn kapitalojn, ŝtelitajn disde la homoj.

En la mitingo estis decidite plifortigi lukton kontraŭ la potenco de faŝistoj kaj oligarkoj, kaj ree eliri sur la placon jam morgaŭ - la 16-an de marto.