Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainio, 2014-03-04
de Jurij FINKEL  
11a marto 2014

Daurigo de raportado de BOROTBA el Ukrainio, la 3-an kaj 4-an de marto 2014


la 3-an de marto 2014

Oficiala komento pri la partopreno de aktivuloj de "Borotba" en la liberigo de la Ĥarkova regiona administrejo disde batalistoj de la Dekstra Sektoro

Venis tempo sciigi la faktojn. Matene de la 1-a de marto, kiam ĉe la administrejo kunvenis mitingo de kontraŭnaciismaj fortoj, la Konsilio de la Ĥarkova Majdano jam faris decidon liberigi la administrejon kaj plejmulto da pacaj aktivuloj de Majdano forlasis la domon. La defensivon plu tenis precipe venintaj en Ĥarkovon batalistoj-novnazioj de la Dekstra Sektoro, armitaj per blanka kaj traŭmata armilaro, dekstraj futbalaj fanoj, kaj ankaŭ negranda kvanto da partoprenantoj de la "eŭromajdano", ne obeintaj al la decido de la Konsilio de "Eŭromajdano", decidinte "stari ĝisfine" kune kun la Dekstra Sektoro.

Aktivuloj de "Borotba" partoprenis amasan dekmilhoman mitingon, distribuante agitajn materialojn de socialisma, kontraŭfaŝisma karaktero, propagandante internaciismon kaj agitante kontraŭ ekbrulanta milito. La borotbanoj, partoprenintaj la mitingon, kontestas la informon pri kvazaŭe alveturigitaj el Rusio kelkmiloj da batalistoj - la mitingon partoprenis precipe ordinaraj ĥarkovanoj.

La sturmo de la administrejo komenciĝis post kiam nekonatoj, supozeble el la okupita domo de la administrejo, ĵetis al la mitinganoj lum-bruan grenadon. Ĝuste tio provokis la komenciĝintajn kunpuŝiĝojn. La liberigon de la administrejo faris ne iaj specialaj batalistoj, alveturigitaj el Rusio, sed ĥarkovanoj mem. En la unuaj vicoj estis aktivuloj de "Borotba".

Post kiam la okupintoj de la administrejo estis sendanĝerigitaj, oni komencis elirigi ilin el la domo. Okazis penoj linĉi ilin. La aktivuloj de "Borotba", malgraŭ la diskonigata kalumnio, ne nur ne partoprenis tion, sed eĉ penis haltigi la linĉadon fare de la homamaso. Tial nin indignigas hipokritecoj de tiuj, kiuj persiste ne rimarkadis batadojn kaj pogromojn, kiujn regule faradis novnazioj el la Dekstra Sektoro dum la kieva Majdano, kaj nun verŝas krokodilajn larmojn pri la suferintoj dum la liberigo de la administrejo.

"Borotba" ankoraŭfoje substrekas : ni malamikas al ajna naciismo, - kiel ukraina, tiel ankaŭ rusa, - kaj kalumnio kontraŭ ni estas venĝo pro tiu pozicio. Dum ĉiuj tragikaj eventoj de la lastaj tagoj ni okupis konsekvencan internaciisman kaj kontraŭfaŝisman pozicion. Ni ankaŭ ne subtenas intervenon en la internajn aferojn de nia lando fare de ajnaj aliaj landoj, inklude Rusion. Ni opinias, ke la enkonduko de la rusia armeo en Krimeon, kvankam pozitive perceptita de la loka loĝantaro, portas en si grandan danĝeron - ĉar ĝi levas ondon de ŝovinismo, unuigante la loĝantaron de la Okcidento kaj la Centro de la lando ĉirkaŭ la perdanta fidon kieva puĉa kliko.


la 3-an de marto 2014

Odesanoj ŝturmis la Odesan regionan soveton

Hodiaŭ, la 3-an de marto, deputito de la Odesa regiona soveto, kunordiganto de la unio "Borotba" Aleksej Albu proponis al la sesio de la soveto projekton de decido pri aranĝo de referendumo pri kreo de Aŭtonoma Odesa respubliko ene de Ukrainio, potenco en kiu apartenus al popola memregado.

- Nunaj eventoj donas al ni ŝancon atingi, ke nin regu nek naciistoj, nek oligarkoj. Ni ne alvokas al eliro el Ukrainio, ni estas kontraŭ milita interveno, sed ni opinias, ke regi la teron, kiun famigis la ribelo sur krozŝipo "Potjomkin", devas la revolucia popolo mem. Ni bezonas flagojn de neniuj imperioj - nia flago estas ruĝa, por ni egale fremdas ajna naciismo, kaj tio estas la pozicio de plejmulto de la odesanoj.

La projekton subtenis nur 14 el 53 deputitoj. Post kiam la projekto pri referendumo estis malakceptita, Aleksej Albu eliris al la popolo, kiu atendis ĉe la muroj de la regiona soveto, kaj proponis al la popolo eniri en la domon de la soveto kaj eldiri sian opinion.

Kiam oni malhelpis al ili, la homoj komencis ŝturmi la ĉefan enirejon de la administrejo. Por la gubernatoro Nikolaj Skorik restis nenio, krom permesi paroli al la reprezentantoj el la tribuno de la regiona soveto.

La odesanoj blokis elirejojn kaj enirejojn de la domo kaj postulas ne agnoski la kievajn potencojn, kaj ankaŭ aranĝi la referendumon. Samtempe en la interreto estas aktive distribuataj alvokoj de la organizo "Dekstra sektoro", kiu deklaris pri intenco ataki la Odesan administrejon.


la 3-an de marto 2014

Borotbanoj en Krivoj Rog faris kolektadon de subskriboj por restarigo de la monumento al Lenino

Aktivulo de la krivoroga organizo de la unio "Borotba" kune kun kamaradoj el Komunista partio de Ukrainio apud la faligita de faŝistaj vandaloj monumento al V. I. Lenin okazigis aranĝon, en kiu ili kolektis subskribojn por restarigo de la monumento, por organizo de gardado de la histori-kultura heredaĵo de Krivoj Rog kaj por juĝa persekuto de la personoj, kulpaj pri la vandalismo.

La aktivuloj ankaŭ lavis la piedestalon, kiu antaŭe estis kovrita per naciismaj surskriboj.

Estas notinda alta aktiveco de la urbanoj - dum relative mallonga tempo de laboro de la agitejo la aktivuloj kolektis preskaŭ cent subskribojn, kaj la gazetoj estis prenataj eksternorme.

Krivoroganoj, ne ĝenante sin en esprimoj, indignadis pri la agoj de la fremdaj "patriotoj". Kelkaj kamaradoj eĉ proponis financan helpon por restarigo de la monumento.

Aktivuloj de "Borotba" deklaras, ke tiaj aranĝoj estas nur unu el formoj de laboro pri kreo de vasta kontraŭfaŝisma rezistado en la lando.


la 3-an de marto 2014

Aktivuloj de "Borotba" eksciis, kiom malŝparas por si dekstraj batalistoj

Post la kunpuŝiĝoj en la Ĥarkova administrejo aktivuloj de la unio "Borotba" trovis en la domo kreditajn kartoj, ĉekojn, deponaĵojn kaj dokumentojn de unu el reprezentantoj de la "Dekstra sektoro". Ĉiuj ili estis registritaj al nomo de studento Denis Vitaljeviĉ Olejnik, naskiĝinta en 1994, kiu operaciis per tute "ne infanaj" monsumoj en eksterlanda valuto kaj en grivnoj. Pri tio atestas du deponaĵo je 10873 dolaroj kaj 28000 grivnoj, ĉeko je 36000 grivnoj kaj kvitanco pri aĉeto de 4700 dolaroj, "forgesitaj" de tiu "aktivulo"-sportisto sur la loko de la eventoj.

Pri kio diras tiu trovaĵo ? Nun, kiam en la ukrainia socio ekbrulas patriotisma histerio kaj "ĉasado al sorĉistinoj", oni penas prezenti ĉiujn protestojn kontraŭ la kieva reĝimo de nazioj kaj oligarkoj kiel provokojn, pagitajn de Kremlo, kiujn faras kontraŭ mono mitaj "tituŝk-oj". Samtempe, la dekstraj batalistoj, kiujn oni prezentas ideaj kaj senprofitaj "aktivuloj", senprobleme operacias per grandaj monsumoj, kiujn simplaj laborantaj ukrainanoj en la Okcidento kaj la Oriento de la lando ne povas perlabori eĉ dum kelkaj jaroj.

Sendube, tio diras pri tio, ke la por-potenca protesto estas bone pagata - plej verŝajne, ne sen partopreno de la ĵus enpostenigitaj oligarkaj gubernatoroj, eltirintaj tiun monon el la popola poŝo.

Tielas la dekstra pagita aktivismo je nia kaj via konto.


la 4-an de marto 2014

Pacon al domoj - milito al palacoj

La 4-an de marto aktivuloj de "Borotba" partoprenis kunvenon de loĝantoj de urbo Ĥarkovo. Niaj aktivuloj disdonadis flugfoliojn de la unio "Borotba" kaj de la centro de kontraŭfaŝisma rezistado, defendante sian klasan pozicion en diskutoj kun partoprenanto de la amasa kunveno de ĥarkovanoj.

Ĥarkovanoj deklaris pri tio, ke ili ne subtenas la agojn de la kieva puĉa kliko kaj decidis faradi protestajn agojn kontraŭ la oligarkoj kaj ultradekstruloj. Samtempe, la partoprenantoj de la mitingo deklaris pri tio, ke revenigo de la antaŭa reĝimo ne estas en la planoj de la homoj
- ili intencas lukti por principe alia, vere popola potenco surbaze de demokratia memregado de laborantoj. Vojo al tiu potenco devas iĝi tuja naciigo de la proprieto de la riĉeguloj.

"Borotbanoj" ankaŭ elpaŝis kontraŭ milito kaj eksterlanda interveo en la ukrainian politikan konflikton, deklarinte pri tio, ke la milita eskalacio estas profita al la dekstra kieva reĝimo, kaj metis sloganon : "pacon al niaj domoj - militon al administrejoj de ŝtatoficistoj kaj palacoj de oligarkoj !"

Tradukis Jurij FINKEL.