Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Daŭrigo pri Ukrainio
de Jurij FINKEL  
11a marto 2014

la 27-an de februaro 2014

Komunikaĵo #4 de la unio "Borotba" kaj de la centro de kontraŭfaŝisma rezistado

REGISTARO DE ULTRALIBERALULOJ KAJ NAZIOJ

En la proksima tempo nian landon atendas akra ekonomia krizo, limanta kun plena ekonomia katastrofo, hiperinflacio kaj amasa malriĉiĝo de la loĝantaro. En tiuj kondiĉoj la reganta klaso subtenos armitajn taĉmentojn de nazioj, kaj responson pri la krizo oni metos sur "moskvuloj" kaj maliculoj-"tituŝk-oj", kontraŭ kiuj batalos la "patriotoj". Tial la kontraŭfaŝisma lukto nun eliras sur la unuan planon.

Estas prezentita la nova registaro. Tio estas "registaro de kamikadzoj", kiel karakterizis ĝin la nova ĉefministro Jacenjuk mem. Ĝi ekzistos ne pli longe, ol ĝis la elektoj la 25-an de majo, akceptos la rabajn kondiĉojn de ricevo de kredito de IMF kaj falos kiel "propeka kapro" pro la ekonomia kolapso. Ĝiste tial la gvidanta agantoj de la liberal-naciisma opozicio ne aniĝis al ĝi. Tamen, same kiel ni antaŭdiris, tiun registaron regas la bloko de ultraliberaluloj kaj nazioj. La postenojn de vicĉefministro kaj ministro ricevis reprezentantoj de la partio "Svoboda" Syĉ kaj Moĥnyk. Ministro de edukado iĝis eksa centestro de Tridento de Stepan Bandera, konvinkita nazio, Kvit, trovinta sur la posteno de rektoro de la Kiev-Mohila akademio (nacia universitato - trad.) malamon de ĉiuj progresemaj studentoj. La posteno de vicprezidanto de Konsilio de nacia sekureco kaj defendo estas proponita al la gvidanto de ultranaciistoj el Dekstra Sektoro Jaroŝ.

La potenco de la puĉanoj montras sian aŭtoritaran, duonfaŝistan karakteron. Al la parlamento estas proponitaj projektoj de leĝoj pri malpermeso de la Komunista partio. Plej verŝajne tiuj malpermesoj iĝos por novnaziaj bandoj "laŭleĝa" preteksto por batadoj kaj pogromoj. La "substituito al prezidento" Turĉinov kolektadis ĵurnalistojn de ĉefaj televidkanaloj kaj donadis al ili ordonojn, kiel ili "ĝuste" komentu la eventojn. Ĵurnalistoj de amaskomunikiloj, nelojalaj al la nova potenco, ricevadas minacojn de novnaziaj bandoj.

En la sud-orientajn regionojn de la lando penetras armitaj batalistoj de la Dekstra Sektoro kaj aliaj novnaziaj bandoj. Ili strebas al perforta kapto de potenco, kontraŭ volo de la plejmulto de la loĝantaro de la Sud-Oriento.

En Krimeo komenciĝas provokoj. Mobiliziĝas krime-tataraj naciistoj kaj islamaj radikaluloj. Apartaj rus-naciismaj organizoj prepariĝas deklari pri aliĝo al Rusio. Nesciataj homoj kaptis la parlamenton de Krimeo. Ni estas konvinkitaj, ke plejmulto da krimeanoj estas prudentaj homoj, kiuj sukcesos organizi repuŝon al venantaj faŝistoj, kaj samtempe ne cedos al provokoj kaj ne faros la duoninsulon zono de etna konflikto.

Enkadre de amasa mobilizo aktivuloj de "Borotba" kaj de la centro de kontraŭfaŝisma rezistado realigas jenajn sloganojn :

Ne defendi la kapitulacintan potencon - sed konstrui memorganizadon de la popolo.

Ne eksciti interetnan kaj lingvan malamikecon - sed defendi valorojn de internaciismo kaj amikeco de popoloj.

Eliro el la krizo, kreita de la oligarkoj kaj oficistoj estas konstruado de socialisma socio.

Post la deklaro de la mobilizo de kontraŭfaŝismaj fortoj ni ricevis centojn da leteroj kun propono de helpo kaj deziro aliĝi al la lukto. Nia stabo ne ĉiam sukcesas tuj respondi al ĉiuj kaj inkludi ĉiujn en la agadon de la kontraŭfaŝisma centro. Sed ni nepre kontaktos ĉiun kaj inkludos lin en nian komunan aferon.

Jam hodiaŭ niaj subtenantoj en diversaj urboj de tuta Ukrainio uzas taktikon de partizana agitado : desegnas grafitiojn, distribuas flugfoliojn. Ni nepre sendos al ĉiuj dezirantoj helpi agitajn materialojn. Aliĝu al la lukto !


la 1-an de marto 2014

Komunikaĵo #5 de la unio "Borotba" kaj la centro de kontraŭfaŝisma rezistado

Aperis Janukoviĉ kaj deklaris, ke li plu restas la prezidento de la lando. El nia vidpunkto hodiaŭ Janukoviĉ havas ne pli grandan leĝecon, ol la memdeklarita potenco en Kievo. Janukoviĉ responsas pri la interna politika krizo, kiu starigis Ukrainion sur sojlon de disfendiĝo kaj civitana milito. Ĉe Janukoviĉ daŭris la surdiga naciisma propagando en amaskomunikiloj, en la lernejoj kaj altlernejoj, kiu formadis la amasan konscion dum pli ol dudek jaroj. Ĉe Janukoviĉ estis kreskigataj multnombraj novnaziaj taĉmentoj, kiuj hodiaŭ faras sian teroron sur stratoj de ukrainiaj urboj. Ĉe Janukoviĉ estis stimulata agado de la duonfaŝisma partio "Svoboda", kaj ties Führer-oj havis nelimitigan atingon al amaskomunikiloj kaj malavara financa subteno.

Pri la rusia interveno en Krimeo. Nia pozicio estas : la popolo de Ukrainio mem decidu sian sorton. Ni ne subtenas ajnan eksterlandan intervenon en la internajn aferojn. Tamen, tute ne hazarda estas tiu fakto, ke granda parto de la loĝantaro de la Sud-Oriento de la lando kaj, speciale, de Krimeo, pli fidas al Rusio, ol al la nova potenco en Kievo kaj vidas en la armeo de Rusio defendon kontraŭ agresemaj agoj de la novnazioj.

Aperis sciigoj pri aktiviĝo de novnaziaj bandoj en urboj de la Sud-Oriento. Tiel "cento" de la Dekstra Sektoro, veninta el Kievo, okupis kelkajn domojn en Ĥarkovo, faras teroron kaj pogromojn.

La stabo de kontraŭfaŝisma rezistado daŭrigas sian laboron. Ni esprimas dankon al ĉiuj, kiuj respondis nian alvokon kaj jam helpas al la movado. En proksima tempo ni sendos al ĉiuj regionaj staboj kaj al apartaj kontraŭfaŝistoj, turnintaj sin al ni, agitajn materialojn.

Ankaŭ en proksimaj tagoj la stabo sciigos tempon kaj lokon de unua kongreso de kontraŭfaŝismaj fortoj de Ukrainio. Nun ni serĉas por tio organizajn kaj financajn rimedojn.


la 1-an de marto 2014

Komunikaĵo #6 de la unio "Borotba" kaj de la centro de kontraŭfaŝisma rezistado

"Borotba" en protestoj en la Sud-Oriento

La 1-an de marto aktivuloj de "Borotba" partoprenis kontraŭfaŝismajn mitingojn en sud-orientaj urboj de Ukrainio.

En Ĥarkovo partoprenintoj de la kontraŭfaŝisma mitingo enrompiĝis en la domon de regiona ŝtata administracio, traŝirinte defensivon de la subtenantoj de la nova ukrainia registaro en Kievo, kaj pendigis super la doma enirejo flagojn de Ĥarkovo kaj Rusio.

Kunordiganto de la ĥarkova "Borotba" Denis Zajcev : "Hodiaŭ la ŝturma grupo de la ĥarkova "Borotba", kune kun aliaj kontraŭnaciismaj fortoj ŝturme prenis la regionan administrejon. La "terura" Dekstra Sektoro estis faligita kaj surgenuigita en la centro de la placo. Ĥarkovanoj, post la ŝturmo de la administrejo, ekvidinte la solajn ruĝajn flagojn sur la placo, aliradis al la aktivuloj, prenadis gazetojn, dankadis nin pro liberigo de Ĥarkovo de faŝistoj".

Sur la ĉefa placo en Ĥarkovo kunvenis ĉirkaŭ 40 mil protestantoj. Ĥarkovanoj kreis taĉmentojn de memdefendo, en kies vicojn, laŭ iliaj vortoj, planas aniĝi policanoj.

En Krivoj Rog aktivuloj de "Borotba" faris mitingon apud la urba plenumkomitato. La homamaso skandis "Ne - al faŝismo !", "Sebastopolo - Krivoj Rog !".

La mitingo rezoluciis : "Ĉiuj, kiuj venis en nian urbon, por malstabiligi la staton, semi detruon, panikon kaj ĥaoson inter la loĝantoj, devas tuj forlasi Krivoj Rog-on".

En Doneck partoprenintoj de la kontraŭfaŝisma mitingo penis ŝturmi la regionan administrejon. Aktivuloj mallevis la ukrainian flagon kaj levis sur ties loko la rusian. En la okupo partoprenis homoj kun flagoj de Rusio kaj Donecka respubliko.

Antaŭ la regiona administrejo okazis mitingo el kvin mil homoj. En la mitingo aktivuloj de "Borotba" agitis por socia lukto, internaciismo kaj amikeco de popoloj.

La unio "Borotba" substrekas : "Nia pozicio estas : la popolo de Ukrainio devas mem decidi sian sorton. Ni ne subtenas ajnan eksterlandan intervenon en la internajn aferojn. Tamen, tute ne hazarda estas tiu fakto, ke granda parto de la loĝantaro de la Sud-Oriento de la lando kaj, speciale, de Krimeo, pli fidas al Rusio, ol al la nova potenco en Kievo kaj vidas en la armeo de Rusio defendon kontraŭ agresemaj agoj de novnazioj".

En Odeso okazis mitingo de civitanoj kontraŭ la faŝisma potenco. Sur Kulikova kampo kunvenis ĉirkaŭ kvin mil homoj. Kelkaj estis armitaj per flagoj kaj la ideo, kaj kelkaj - per bastonoj kaj armaturoj.

La mitingo daŭris ĉirkaŭ tri horojn. Antaŭ la kunvenintoj de sur scenejo elpaŝis famaj odesaj oratoroj de Kvasnjuk kaj Davidĉenko ĝis Bovbalan kaj Voloŝenkov. Elpaŝis ankaŭ deputito Truĥanov, kies elpaŝo estis prifajfita.

Kunordiganto de la unio "Borotba" Aleksej Albu sciigis de sur la tribuno, ke li starigos al la plej proksima sesio de la Odesa regiona soveto demandon pri kreo de Odesa aŭtonoma respubliko ene de Ukrainio.

"Al mi kaj mia kolego Vjaĉeslav Markin dum kelkaj lastaj tagoj turnis sin kelkaj centoj da homoj kun peto proponi al la odesa regiona soveto demandon pri kreo de Aŭtonoma Odesa Respubliko ene de Ukrainio. Kaj tiun peton ni plenumos" - deklaris Aleksej Albu. La deputito ankaŭ notis, ke li taksas la novan potencon kiel faŝisman kaj rememorigis pri brutala turmentado de komunisto Rostislav Vasilko en Lvovo fare de banditoj el la Dekstra sektoro.


la 2-an de marto 2014

Komunikaĵo #7 de la unio "Borotba" kaj de la centro de kontraŭfaŝisma rezistado

La "prezidento" de la kieva puĉa kliko Turĉinov proponis al la ĉefaj oligarkoj estri regionajn ŝtatajn administraciojn. Oligarko Kolomojskij jam konsentis iĝi gubernatoro de Dnepropetrovsko. La postenoj estas proponitaj ankaŭ al Taruta kaj Jaroslavskij. Riĉega oligarko Aĥmetov subtenis kandidatecon de oligarko Taruta al la posteno de estro de administracio de Donecko.

Evidentiĝas la klasa karaktero de la nova potenco, elvaporiĝas la iluzioj de Majdano. Krom regado de la ekonomio, al la oligarkoj estas proponata rekta administra regado de la lando. La unio "Borotba" avertis, ke la ĉefaj oligarkoj estas mendantoj kaj sponsoroj de la "majdanaj" procezoj. Nun ili pretas "rikolti".

Ukrainio ne estas varo ! Respondo de la popola movado al la peno transdoni la potencon al oligarkoj devas iĝi slogano de NACIIGO DE LA PROPRIETO DE OLIGARKOJ.


la 2-an de marto 2014

KONTRAŬ MILITO ! POR MEMDECIDO !

En la lastaj tagoj la intercivitana kontraŭstaro en Ukrainio transiris al nova fazo. En la Sud-Orientaj regionoj de la lando, kiujn la subtenantoj de la "majdano" antaŭe kritikadis pro politika pasiveco, unuafoje dum la lastaj jaroj disvolviĝis amasaj protestoj. Partoprenantoj de tiuj elpaŝoj ekstaris en malmildan opozicion al la agoj de la novaj potencoj en Kievo.

Ĉio komenciĝis de Sebastopolo, kie la 23-an de februaro partoprenantoj de popola kunveno postulis vastigon de loka memregado kaj unuafoje elektis urbestron (antaŭ tio la urbestroj estis nomumataj el la ĉefurbo). La 26-an de februaro en Simferopolo okazis kunpuŝiĝoj inter aktivuloj de por-rusiaj kaj krime-tataraj organizaĵoj. En la sekva tago la domon de Konsilio de ministroj de Krimeo kaj vico de infrastrukturaj objektoj estis okupita de armitaj homoj. La estraro de la aŭtonoma respubliko Krimeo deklaris pri preparo al referendumo, en kiu estos decidita demando pri vastigo de aŭtonomio de Krimeo.

La 1-an de marto multmilaj mitingoj de memdecido de la Sud-Orientaj regionoj okazis en Ĥarkovo, Donecko, Odeso, Nikolaevo, Lugansko, Mariupolo kaj aliaj grandaj urboj. En Ĥarkovo la liberigo de la regiona administrejo, antaŭe okupita de la subtenantoj de la "majdano", iĝis malmilda perforta kontraŭstaro. En Donecko la urbaj potencoj, laŭ postulo de la partoprenintoj de la paca mitingo, deklaris pri aranĝo fine de marto de referendumo pri plua sorto de la Donecka baseno.

Krome, estas notinde, ke dum la mitingoj de la 1-a de marto super la administrejoj estis levitaj rusiaj flagoj, la protestantoj petas la estraron de Rusio pri helpo - ĝis milita interveno. La kievaj potencoj, tiutempe, deklaras pri minaco de malkaŝa interveno flanke de Rusio, kaj deklaras pri komenco de mobilizo de rezervistoj de Ukrainio.

***

Estas evidente, ke la por-rusia karaktero de la hodiaŭa protesta movado de la Sud-Oriento estas responda reago al la agoj de la politikistoj, venintaj al la potenco en la ĉefurbo. La "majdano" ankaŭ antaŭe ne trovis ĉi tie grandan subtenon, kaj la unuaj agoj de ĝiaj gvidantoj post la akaparo de la potenco estis taksitaj de la loĝantoj de la Sud-Oriento kiel malkaŝe malamikaj.

La parlamento abolis la leĝojn pri principoj de la lingva politiko, kiu estis vastiganta sferon de uzado de la rusa lingvo, kaj registris leĝoprojekton pri abolo de puno pro propagando de faŝismo. Ajnaj diskutoj pri federaligo de la lando kaj vastigo de la loka memregado estis deklaritaj montroj de "separatismo" kaj, fakte, eksterleĝaj. La ĉefoj de la naciisma armita unio "Dekstra sektoro", kiuj fakte ricevis de la nova potenco sankcion por perforto, malkaŝe deklaris, ke ili intencas partopreni perfortan subpremon de protestoj en la "ribelaj" regionoj. Ĉe tio, kontraŭ la partoprenintoj de la liberigo de la Ĥarkova regiona administrejo estis komencita proceso.

Ne trovinte subtenon ĉe la popolo de la Sud-Oriento, la puĉa kliko de Turĉinov apogiĝis je oligarkoj, proponinte al ili estri regionajn administraciojn. Oligarko Kolomojskij jam konsentis iĝi gubernatoro de Dnepropetrovsko. En Ĥarkovo la alta posteno estis proponita al Jaroslavskij. Kaj la plej riĉa oligarko de la lando Aĥmetov subtenis kandidatecon de la malpli granda oligarko Taruta al la posteno de ĉefo de la Donecka administracio.

Ĉiuj ĉi eventoj profundigis jam sen tio grandajn kontraŭdirojn inter regionoj de la lando - kaj iĝis kaŭzo de plifortigo de aŭtonomismaj kaj por-rusiaj humoroj en Krimeo, Donecko baseno, Sloboĵanŝĉina, Azova kaj Nigramara regionoj. Perdinte fidon al la perfidintaj ilin lokaj politikaj elitoj, la homoj postulis plenan partoprenon de popolaj reprezentantoj en regado de la regionoj. Kaj turnis sin al la lando, kiun plejmulto da loĝantoj de la Sud-Oriento perceptas kiel kulture kaj mense proksima. Pro tio - abundo de rusiaj flagoj en la mitingoj.

***

Koncerne de la lastaj eventoj en Ukrainio, unio "Borotba" kaj la Centro de kontraŭfaŝisma rezistado deklaras jenon :

1. Ni subtenas la justajn postulojn de la loĝantoj de la Sud-Oriento pri estimo de iliaj rajtoj kaj liberoj - inklude la rajton pri memdecido - kaj pri realigo de la principoj de popola potenco. Ni estas kontraŭ ekscito de frat-murda milito sur la teritorio de nia lando. Kaj tial ni subtenas ĉiujn paŝojn, kiuj povas helpi al paca solvo de la intercivitana kontraŭstaro, kun konsidero de opinioj de loĝantoj de ĉiuj regionoj de la lando. Ni alvokas ĉiujn politikajn fortojn fari racian kompromison kaj trovi komunan solvon, kiu povos konservi la landon de disfalo kaj mildigi disŝirantajn ĝin interregionajn kontraŭdirojn. Estas evidente, ke en la estiĝintaj kondiĉoj tia solvo subkomprenas grandan vastigon de la loka memregado - ĝis federaligo kun dono al kelkaj regionoj de vasta aŭtonomio.

2. Samtempe, ni ne subtenas militan intervenon de triaj landoj kaj disvolvon en Ukrainio de plenskala milita konflikto. Ukrainio de devas esti peono en geopolitikaj ludoj de grandaj ŝtatoj. Ni kredas, ke la loĝantoj de nia lando ankoraŭ ne elĉerpis eblojn por solvo de la internaj kontraŭdiroj per propraj fortoj.

3. Ni konsekvence elpaŝas kontraŭ ajnaj formoj de naciismo kaj ŝovinismo - kiel ukrainia, tiel ankaŭ rusa. Ni estas kontraŭ transkresko de la politika konflikto en interetnan kontraŭstaron. Ni estas konvinkitaj, ke ambaŭ tendaroj havas kiel celon fortiron de la atento de la laborantoj disde iliaj veraj malamikoj. Ni alvokas ĉiujn homojn de dunga laboro sendepende de nacieco, lingvo, konfesio kaj loĝloko unuiĝi en lukto kontraŭ sia vera malamiko : kontraŭ kapitalistoj, kaj antaŭ ĉio - kontraŭ la oligarkio. Kaj fari tiun lukton oni devas ne nur sur la placoj, sed ankaŭ sur la laborloko.

4. Ni konsentas kun tio, ke transiro de la lando al federacia aranĝo kaj plifortigo de popola potenco sur la lokoj povas provizore mildigi la internajn kontraŭdirojn en la lando. Sed ni devas memori, ke ŝanĝo de ŝtata aranĝo per si mem ne forigas nian ĉefan taskon : lukton por sociaj rajtoj de la loĝantoj de la lando. La kresko de kontraŭdiroj inter regionoj kaj la mobilizo antaŭ minaco de milita interveno donas al la politikistoj eblon fortiri la atenton de la homoj disde diskuto de ekonomiaj kaj sociaj problemoj. Ni ne devas allasi tion ! Sendepende de tio, kiaj fortoj plenumas potencon en via regiono en la nuna momento, postulu garantiojn de plenumo de la prilabora leĝaro kaj plenumon de sociaj elpagoj, kontrolon pri prezoj kaj tarifoj, plenvaloran financadon de la edukado kaj medicino. Ni ne lasu politikistojn kaj oligarkojn rabi la popolon, ŝirmante sin per "milita neceso !".

Ni alvokas loĝantojn de ĉiuj regionoj de Ukrainio aktive paropreni diskuton de vojoj por eliro de la lando el la politika, ekonomia kaj socia krizo ! Komunikiĝi kun la Centro de kontraŭfaŝisma rezistado vi povas per adreso front@borotba.org